Eventoj n-ro 099, 1/aprilo - '96,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - Esperanto-kurso en la Sxtata Universitato
                       - Kiu - se ne ni mem?
                       - Diplomatia ofensivo
                       - ... 98, 99, 100!
                       - Gratulojn pro la argxenta medalo

Movada teorio:         - Unueco en diverseco

Faka aplikado:         - AIS-jubileo!
                       - Nova kurso en la Internacia E-Fako
                       - Pri iu "rekta" metodo
                       - Internacia tradukreto
                       - Librokatalogo de Aalen rete legebla!
                       - Jumeiho en Oslo
                       - Papa saluto per Internet
                       - Sciencteknika seminario
                       - Gastroloj por ensembloj
                       - Jarkalendaro en Heroldo
                       - INTERNACIA BIBLIO-MISIO

Arangxoj:              - FESTO en Lyon
                       - Antauxtagmeze lerni- posttagmeze ferii
                       - Kongresoj en Japanio
                       - Baltiaj Esperanto-tagoj, BET!
                       - Romeo kaj Julieta renkontigxos nur sekvajare
                       - Sxoki obstinulojn...
                       - Kompleta monata kalendaro

Movado:                - Reelektoj, universitatoj, eldonado en Venezuelo
                       - Ni mem kulpas pro silentado!
                       - Cxiu soneto de alia tradukanto
                       - La junularo ne nur dancas - sed sukcesas en
Munster
                       - Zamenhof mortis hodiaux
                       - Aviadile al Peterburgo
                       - Sendu vian vocxon al Afriko
                       - E-teatro: 100 jara!
                       - Kontribuu al la sukceso de IJK!
                       - Nova E-centro en Dresden

Libroj:                - Cxu skotoj estas avaraj?

Instruado kaj ILEI:    - Lerneja enkonduko
                       - Lerni E-on perkomputile

La leganto:            - Auxtostrioj - por kio?

Esperanto en radio:    - AERA-informoj

Opinioj:               - For la politikon!

Interese:              - ESPERIO,la realigxinta utopio

Hungara angulo:
Anoncetoj:
Movada humuro:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Esperanto-kurso en la Sxtata Universitato
=========================================

Post longeta pretiga laboro la Universita per stranieri (Universitato por
eksterlandanoj) en Siena, Italio, kiu aparte okupigxas pri instruado de
la itala lingvo kaj pri esploroj rilate al lingvo-instruaj metodoj,
decidis starigi korespondan kurson pri Esperanto (cxefe) por instruistoj
en italaj lernejoj cxiunivelaj.

La starigo de la kurso estas kunligebla kun la lasta ministeria cirkulero
pri Esperanto kaj, duaflanke, kun la ekesto de Esperanto-sekcio de la
prestigxa Anils, asocio de instruistoj de fremdaj lingvoj, kies membraro
konsistas el instruistoj de fremdaj lingvoj en italaj lernejoj.

Gxi malsimilas la kurson, organizitan de la Terza Universita en Romo, kiu
estas nura rimedo por selekti instruistojn por posta eksperimento. Cxi
tiu kurso, arangxata en Siena, estas normala universitata koresponda
kurso. Cxiu rajtas aligxi kaj devas pagi enskrib-kotizon de 150.000
italaj liroj. Je la fino de la kurso oni ricevos universitatan ateston
pri plenumo de la kurso, kiu havas la kutiman validecon cxe lernejaj
instancoj rilate al poentoj por la konataj rangolistoj. Krome, se estos
suficxe da dezirantoj, oni povos arangxi fine de la kurso ankaux cxeestan
ekzamenon en la Universitato de Siena, kiu rajtigos je la unuagrada
diplomo de la Itala Instituto de Esperanto. Menciendas, fine, ke la tuto
okazas kunlabore kun la Universitato de Torino, kiu kune kun la
Universitato en Siena garantias la sciencan nivelon de la kurso kaj
seriozecon de la ekzamenoj.

Interesigxantoj povas peti kromajn informojn cxe Anils Esperanto-sekcio:

Via degli Orti Variani, I-33-00182 Roma, Italio,

aux cxe la Universita per stranieri di Siena, Dipartimento di Scienze
Umane, d-ino Maria Catricala, via Pantaneto 105, I-53100 Siena, Italio.
Fakso: +39-577-282293

Renato Corsetti
r.corsetti@forigu.agora.stm.it

el La Eta Gazeto, jan/96

Rim: Pri la budapesxta universitato vidu la pagxon 2.

*************************************************************************

Kiu - se ne ni mem?
===================

Konsilo (alvoko) al esperantistoj

Se vi vojagxas al eksterlando, kaj necesas trovi komunan lingvon kun
fremdulo, nepre kaj ofte uzu la esprimon: "Cxu vi parolas Esperante?" -
kaj ne komencu per "Do you speak English?"

Unue demandu cxu oni komprenas nian lingvon, kaj nur poste demandu por
aliaj lingvoj!

Ecx se vi scias, ke oni ne komprenas la neuxtralan Internacian Lingvon,
demandu! Gravas, ke oni demandadu, t.e. postulu uzon de Esperanto!

Se ni, Esperantistoj, mem ne fieras, kaj ne uzas la esprimon: "Cxu vi
parolas Esperante", kiu ja uzos gxin?

Se multaj homoj demandas por Esperanto, la oficistoj devos ion fari...
Aparte cxe stacidomoj kaj aliaj 'trafikdomoj' dise de la mondo...

Do: "Cxu vi parolas Esperante?"

Zoran Cxiricx
t3ciric@forigu.rcub.rcub.bg.ac.yu

*************************************************************************

Diplomatia ofensivo
===================

Post la oktobraj vizitoj en Parizo kaj Bruselo, Lee Chong-Yeong kaj Mark
Fettes dauxrigis januare en Novjorko la diplomatian ofensivon de la UEA-
estraro.

La prioritata celo de la vizito estis varbi la partoprenon de
reprezentanto de UN en la lingvopolitika simpozio dum la UK en Prago.
Krome la delegacio (kiu inkluzivis ankaux Rochelle Grossman, gvidantinon
de la Novjorka UEA-oficejo) estis akceptita de Leona Forman,
respondeculino pri rilatoj kun neregistaraj organizoj, de UNESKO-oficejo,
de UN-ambasadoro de Cxehio kaj Finnlando - kaj de pluraj aliaj organizoj.

La cxefo de la interpreta fako en la germana misio esprimis grandan
intereson pri la klopodoj de UEA meti la lingvan problemon sur la
tagordon de la Gxenerala Konferenco.

Rim: Detala raporto pri la vizito estas legebla en la marta numero de la
revuo Esperanto.

*************************************************************************

... 98, 99, 100!
================

Antaux 4 jaroj, en marto '92 aperis la unua numero de Eventoj. La
aperigon de dusemajna E-gazeto preskaux cxiu konsideris malebla.

Tamen ni plenumis tiun maleblon, kaj baldaux alvenos al la jubilea, 100-a
numero. Malgraux la malfacilajxoj ni sukcesis 2-foje monate aperigi la
gazeton, kaj krome zorgi pri pluraj servoj al niaj abonantoj (Esperantaj
literoj al komputiloj, plena kaj konstante aktuala E-kalendaro,
reklamstrio, senpagaj anoncebloj, ktp).

Ni estos dankaj, se pri tiu jubileo vi informas viajn konatojn, E-
amikojn.

Kun antauxdankoj

La teamo de Eventoj

*************************************************************************

Gratulojn pro la argxenta medalo
================================

Singapura filatela asocio, kunlabore kun la tiulanda posxto, sub la
auxspicio de Internacia Filatela Federacio en septembro '95 organizis
"Mondan Filatelan Ekspozicion", kies alta protektanto estis la singapura
prezidento Ong Teng Cheong.

En la ekspozicio partoprenis ankaux s-ano Vlada Vana el Plzen, Cxehio,
kies eksponajxo "Cxapitroj el la historio de Esperanto" gajnis argxentan
medalon!

La informo venas malfrue, ja pro modesteco s-ano Vana mem ne disinformis
pri la sukceso, kaj la filatelaj gazetoj nur antauxlonge raportis pri
gxi. Gratulojn!

laux La Eta Gazeto, marto/96

*************************************************************************

MOVADA TEORIO
/////////////

Unueco en diverseco
===================

La ekstera socio gxenerale havas en diversaj terenoj jam konatajn
regulojn, kiujn ankaux ni devus konsideri. Tiuj reguloj farigxas
interesaj, se ni ilin rigardas el vidpunkto "unueco en diverseco".

Rigardu ni, ekzemple, organizan kampon kiu havas unu ekstremon en
absoluta hierarkio (ekz. armeo), alian ekstremon en kaoso (anarkismo),
kaj plej oftas matrica formo, kiu ebligas vertikalajn kaj horizontalajn
interrilatojn.

Cxi-lasta plej proksimas al demokrateca formo, sed postulas unuecon en
diverseco. Tio simple signifas, ke, preparante iun agon, ni cxiuj rajtas
proponi, rimarki, demandi ktp (diverseco!), sed kiam la ago realigxas, ni
cxiuj devas labori kunordige por la sama celo (unueco!). Kaj tiu sinsekvo
de diverseco al unueco validas ekde la unuopa persono, tra societo, tra
(nacia) ligo, gxis UEA; ekde la unuopa sxtato, tra Euxropa Unio gxis
Unuigxintaj Nacioj.

Sed kiaj estas la plej oftaj eraroj en nia movado?

- Pleje la gvidantoj de societoj, kies cxefa tasko estas organizi
unuopulojn por unueca agado, ne kapablas tion fari, cxar ili ne estas
instruitaj pri la fako (arto) gvidi personojn. Tie cxi validas konata
eldiro: "ne dangxeras kapabla kaj nelaborema prezidanto, sed nekapabla
kaj laborema!" Mi certas, ke je nivelo de UEA ni devus multe pli atenti
tiun fakton kaj helpi al la gvidantoj de grupoj, societoj ktp. La laste
aperintaj libretoj ABC de tempoplanado kaj Sxtupo post sxtupo jam estas
etaj pasxoj al tiu direkto.

- Alia ofta eraro estas troa individualismo de kapablaj personoj, kiuj ne
estimas postulojn de organizita movado. Tiel ili, sen demandi iun ajn,
sen informi iun ajn, sen pridiskuti la unuecan celon, sen konsideri la
ekzistantajn organismajn strukturojn, ekagas kaj entreprenas ofte
"grandiozajn" pasxojn. Tiamaniere, kompreneble, ili malfortigas la
ekzistantan movadan strukturon, ofte trompas kaj ekonomie misuzas aliajn
individuojn kaj precipe misimpresas aux misinformas la neesperantistojn.

- Kaj la tria aspekto de tiusencaj eraroj estas gxuste tro malforta
ligiteco kaj disdivido de la laboro kaj celoj ekde la unuopaj personoj,
tra societoj, naciaj ligoj, gxis UEA. Mi konscias, ke ekzemple en
kulturlingva kampo ni devas estimi naciajn diversecojn kaj ebligi
egalrajtan unuecan komunikadon pere de Esperanto, sed en preskaux cxiuj
aliaj kampoj (ekz. informado, instruado, eldonado, edukado) ni devus
funkcii kiel granda entrepreno.

Tiu cxi artikoleto kompreneble ne suficxas por pli serioze kaj profunde
analizi cxiujn aspektojn de organiza kampo en la senco unueco en
diverseco. Sed tiuj, kiujn la temo pli interesas, provu informigxi ekz.
pri la entrepreno Verda Paco (Greenpeace) kaj facile ili konstatos, ke
staton de nia movado gxenerale multe influas individuaj, societaj, ligaj
kaj UEA (mis)komprenoj de unueco en diverseco.

Janez Zadravec

mll laux La Eta Gazeto, marto/96

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

AIS-jubileo!
============

Dum sia 15-a Sanmarineca Universitata Studadsesio, SUS 15, la Akademio
Internacia en San Marino, AIS festis sian dekjaran oficialan ekziston. En
1985, post dujaraj preparaj laboroj fare de internacilingvaj sciencistoj,
la tiama ministrino d-rino Fausta Morganti oficialigis la fondon de AIS,
surbaze de la San-Marina kadrolegxo pri universitata instruado.

Kadre de akademia solenajxo, la prezidanto de AIS Prof. Helmar Frank
dankis al la ministrino kaj raportis pri dek sume sukcesaj jaroj. AIS en
tiu tempo gajnis oficialan agnoskon en Rumanio, Polio kaj Cxehio kaj
okazigis en tiuj landoj studkonferencojn kun universitatnivelaj kursoj,
prelegoj kaj studfinaj ekzamenoj. Ne nur sciencistoj tie per "adapta
adopto" agnoskigis sian akademian gradon per AIS, sed ankaux studentoj
akiris tiajn gradojn originale de AIS, studante plejparte en aliaj
universitatoj sub gvido de AIS-anoj kaj ekzamenante dum AIS-konferencoj.

AIS povis voki cx. 250 sciencistojn el pli ol 50 landoj por honorofica
kunlaborado en la scienca sektoro. Kvindeko da ili estas kiel "ordaj
profesoroj" plenrajtaj membroj de AIS. Krom la scienca sektoro ekzistas
arta kaj teknika sektoroj, kaj la subtena sektoro, kies membroj provizas
la necesan monon por la administraj kostoj.

Aparta sukceso por AIS estis la atribuo de la Nobel-premio pri ekonomiko
al la AIS-membro kaj -kunfondinto Reinhard Selten en la jaro 1994. AIS
dum SUS 15 povis prezenti la dulingvan eldonon (germana kaj Esperanto) de
la libro "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj", kiun Selten verkis
kun alia AIS-fondinto, Jonathan Pool.

Dum SUS 15, AIS elektis sian trian senaton. La gxisnuna prezidanto, Prof.
Frank, transdonas sian oficon al Prof. Fabrizio Pennacchietti, gxisnuna
vicprezidanto.

En 1996 AIS planas okazigi tri studkonferencojn: en Nitra (Slovakio), en
San Marino kaj en Prago, proksimume samtempe kun la Universala Kongreso
de Esperanto. Dum tiu cxi konferenco, interalie ankaux la Nobel-premiito
Selten prezentos kurson.

Scienculoj, kiuj volas registrigxi cxe AIS, povas peti pripersonan
informilon cxe la Scienca Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16 B, DE-33100
Paderborn, Germanio.

d-ro Reinhard Fossmeier

laux Esperanto aktuell 8/95

*************************************************************************

Nova kurso en la Internacia E-Fako
==================================

En la Esperanto-fako de la Universitato Eotvos Lorand en Budapesxto
komencigxos la tria kurso por eksterlandanoj en septembro de 1996. Oni
atendas la aligxon de cxiuj interesemuloj. Kondicxoj estas la sekvaj:

1. La Internacia Interlingvistika Fako estas postgrada: tio signifas, ke
oni rajtas komenci studojn havante jam universitatan diplomon de min.
grado "MA" (magistro), liveritan de ajna universitato. Altlernejaj aux
alitipaj antauxstudoj NE validas. Pri la originala diplomo kunportota oni
devos fari oficialan tradukon al la hungara.

2. La studoj dauxras ses semestrojn. Oni devas veni dufoje jare (komence
de septembro kaj fine de januaro) kaj pasigi en Budapest unu semajnon. La
kotizo por unu semestro estas mil dolaroj. Kromaj kostoj: aligxekzameno
(200 dolaroj) kaj fina ekzameno (ankoraux ne fiksita kotizo).

3. La vojagx- kaj restadkostojn oni devas mem pagi.

4. La kursoj okazas en Esperanto, tial oni devas bone scii la lingvon.

5. Fininte la studojn, oni ricevas magistran aux instruistan diplomon,
   depende de la antauxstudoj.

6. Limdato por la aligxoj estas la 30-a de aprilo. Por tio estas necese
   la alsendo de sekvaj dokumentoj: detala biografio en Esperanto (nomo,
   naskigxloko, antauxstudoj, diplomo(j), profesio, laborejo, lingvoscio
   ktp.) kopion de la universitata diplomo tradukita al Esperanto,
   atestilo pri scio de Esperanto - se ekzistas. La dokumentoj estas
   sendendaj al la sekva adreso:

Universitato ELTE , Rektori Hivatal, Oktatasi Osztaly, Szerb u. 21-23,
HU-1056 Budapest, Hungario.

Inf: D-ino Zsuzsa Varga-Haszonits

gvidanto de la E-Fako

Rim.: La menciitaj kotizoj estas cx. la duono de ordinaraj tarifoj,
kalkulitaj de la universitato por eksterlandaj studentoj...

*************************************************************************

Pri iu "rekta" metodo
=====================

Mi partoprenis en unusemajna kurso, kies titolo estis "Kiel instrui
Esperanton?" de Katalin Smideliusz (hungarino).

Sxi uzas "rektan" metodon, precipe dum la tri unuaj monatoj, esence
dedicxita al la komencantoj. Je sxia dispono: objektoj, tonditaj bildoj
el revuoj, esperantaj vortetoj, adhereblaj sur specifa sxtofo aux sur
plasta tabulo.

Sxi instruas klarigante la cxefajn lingvajn punktojn (sxi neniam uzas
nacian lingvon), ne skribas kaj ecx ne konsentas, ke la lernantoj skribu
dum la lecionoj. La vortojn, la frazojn sxi ripetas, ripetigas individue
aux grupe. Sxi rimarkigas erarojn sen diri ilin al la erarintoj, krom la
eraroj pri fonetiko. La lernantoj kapablas mem rimarki siajn proprajn
erarojn.

Laux sxi, la komencantoj facile alkutimigxas al la esperanta parolarto.
En fino de la tri monatoj da tia instruo, ili multe pli bone parolas ol
per praktiko de tradicia metodo...

Guy Dauphin

el La Informilo, n-ro 91

*************************************************************************

Internacia tradukreto
=====================

Internacia Traduk-Reto, ITRE nun membrigas 53 tradukistojn por 25
lingvoj. Kvankam gxi jam estas konsiderinda rezulto, nek la lombro de
lingvoj nek la nombro de koncernaj fakoj estas suficxa.

Antaux la presado de la tria eldono de sia adresaro, ITRE faras novan
aligxkampanjon: ni sercxas po 4 tradukontojn por la sekvantaj lingvoj kaj
fakoj:

araba, cxeha, bulgara, dana, finna, greka, irana, itala, japana,
kataluna, nederlanda, portugala, rumana, rusa, slovaka, ukraina por cxiuj
fakoj;

hispana, hungara, pola por biologio, medicino, juro kaj teknikoj;

franca por biologio kaj medicino;

germana por teknikoj kaj juro.

Du statusoj estas eblaj: aux plenaj membroj, kiuj devas profesie labori,
aux helpantoj, kiujn la profesiuloj povas konsulti okaze de malfacilajxo.

Cxiu tradukanto tradukas nur de sia denaska lingvo al Esperanto kaj
inverse. Profesiulo devas esti atingebla per fakso. La aligxo estas
senpaga. La adresaro (2-a eldono) kostas: 20 FRF, 5 IRK (aux 120 BEF,
pagebla al FEL-konto "ITR-G").

ITRE, cxe Daniele Durand, Les Nids, F-49190 St-Aubin-de-Luigne (Francio)

Kunlaboro kun IKEF

ITRE kunlaboras kun IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo). La
du organizoj jxus eldonis "Gvidilon de klopodado al merkatesplorado" (12
pagxoj). Tiu dokumento estas utila por cxiu, kiu deziras starigi sian
propran komercan aux traduk-firmaon.

Gxi estas havebla por 5 IRK cxe IKEF: p/a Roland Rotsaert, Visspaanstraat
97, B-8000 Brugge, Belgio.

Inf. Daniele Durand, kunordiganto

*************************************************************************

Librokatalogo de Aalen rete legebla!
====================================

La katalogo de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen nun estas legebla
per Internet! 9000 registrajxoj de libroj en aux pri Esperanto! Tiu estas
la plej granda rete legebla librokatalogo de Esperanto-libroj. Legu gxin
cxe:

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/aalen/

Nun mi aldonis ankaux sercxfunkcion - do vi ne plu bezonas elsxuti la
tutan 1,5-MB-an dosieron por vidi cxu viaj plej sxatataj libroj tie
prunteblas.

Informoj pri Esperanto-bibliotekoj gxenerale (kun aux sen komputile
legeblaj katalogoj) trovigxas cxe:

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/veb/bibl.html

kiel parto de la "Virtuala Esperanto-Biblioteko".

Inf: Martin Weichert
     martinw@forigu.cs.chalmers.se

*************************************************************************

Jumeiho en Oslo
===============

En majo venos al Oslo s-ro Masayuki Sajxonji, fama pro sia speciala
masagxometodo Jumeiho.

Li gvidos seminarion en Oslo en la dua semajnfino de majo, kaj versxajne
prezentos sian metodon ankaux en kromkunveno de la tiea E-klubo la 17-an
de majo. Interesigxantoj kontaktu Norvegan E-Ligon.

Inf: Tamiko K. Nielsen

el Norvega Esperantisto, dec/95

*************************************************************************

Papa saluto per Internet
========================

Kiel konate, Johano Pauxlo la 2-a devis cxesigi sian multlingvan
kristnaskan saluton tuj post la komenco pro subita malbonfarto. Tamen, la
salutoj estis dissenditaj, publikigitaj per Internet, inter ili ankaux en
Esperanto: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron".

el KEC-Bulteno

*************************************************************************

Sciencteknika seminario
=======================

Organizas: TAKE - La Domo, la 8-an kaj 9-an de junio 1996 en Mittelwihr,
Francio.

Por la unua fojo okazas arangxo dum kiu Esperanto rolos ne nur kiel
perilo de personaj kontaktoj inter diverslingvaj homoj; cxi-foje okazos
prelegoj de fakuloj en sciencpopulara stilo, interalie pri sunenergio,
pri tegmento-kovrado, pri INTERNET ktp. Por aligxontaj ne-tiom-
interesigxantoj okazos paralela turisma programo.

Kotizoj: 120 FRF por plenkreskuloj, 80 FRF sub 30 jaroj; logxado +
mangxoj inter 200-305 FRF. Pliajn informojn petu cxe:

Andre Grossmann
5, Rue des Pyrenees,FR-68390 Baldersheim, Francio

*************************************************************************

Gastroloj por ensembloj
=======================

Koncerta agentejo OLBING el Kiev, Ukrainio sercxas kontaktojn kun
organizantoj  de gastroloj por eksterlandaj ensembloj de ajna gxenro kaj
agxo.

Se la ensemblo estos invitita por E- arangxo, do en la repertuaro nepre
estos E-programeroj. Kontaktlingvoj: ukraina, rusa, Esperanto, hispana,
franca, angla.

Interesitoj kontaktu:

pk 13/2, UA-254201 Kiev-201, Ukrainio
Tel/fakso: +38-044-4623602

*************************************************************************

Jarkalendaro en Heroldo
=======================

La printempa duobla numero de Heroldo de Esperanto enhavas la liston de
cx. 200 feriaj renkontigxoj, kunvenoj kaj E-kongresoj, inkluzive la
datojn kaj adresojn.

Oni povas senpage ricevi la supre menciitan duoblan numeron, marposxte,
mendante gxin cxe la redakcio:

Via Sandre 15
IT-10078 Venaria Reale (Torino), Italio

*************************************************************************

INTERNACIA BIBLIO-MISIO
=======================

Senprokraste petu senpagan brosxuron

"KRISTO VENOS!"

Temas pri la reveno de Kristo surteren, kiam li plenumos la laboron
komencitan cxe lia unua alveno.

28 Partis Way, Bath BA1 3QG, Anglio

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

FESTO en Lyon
=============

For l'Enuo, SenTema Optimismo! - tio estas semajnfina junulara
renkontigxo organizita de JEFO, okazonta inter la 16-a kaj 19-a de majo
1996 (samloke kaj samtempe kun la nacia kongreso de UFE) en la dua urbo
de Francio, Lyon.

En la programo troveblas vizitoj al vidindajxoj de la urbo kaj al fama
franca vina regiono, koncertoj, kursoj pri Esperanto, pri la franca, pri
popol- kaj rokdanco, pri jogo, prelegoj kaj diskutoj pri diversaj temoj.

Logxado en 4 kaj 6 litaj cxambroj. Kotizoj por memzorgantoj: 57 NLG, B-
landanoj: 145 NLG, A-landanoj: 175 NLG.

Aligxoj, informoj cxe:

Pascal Lecaille
B.P. 3019, FR-69394 Lyon Cedex 03, Francio
Tel: +33-72-360714
Rete: Rozenn.Texier@forigu.ens-lyon.fr

*************************************************************************

Antauxtagmeze lerni- posttagmeze ferii
======================================

Lingvokurso cxe la lago Balatono, Hungario: 10-16.07.1996.

Cxe Balatono denove estos organizataj lingvokursoj, kunligitaj kun
feriado, kun varia programo por ripozi kaj amuzigxi.

Dum la alventago okazos vespermangxo kun interkona lignofajro apud la
lago.

Dum la sekvaj kvin tagoj okazos instruado en du gradoj - komencantoj,
progresantoj. Dum la posttagmezoj okazos ekskurso per auxtobuso al la
fama vinproduktejo Badacsony kaj sxipekskurso al la duoninsulo Tihany.

Partoprenkotizo estas 180 NLG (inkluzivas trifojan mangxadon, instruadon,
cxiujn programojn). Informoj, aligxoj cxe:

Hungaria Esperanto-Asocio,
Pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario.
Tel.: +36-1-2680306
Fakso: +36-1-2680331

*************************************************************************

Kongresoj en Japanio
====================

44-a Kongreso de Esperantistoj en Kansai
Dato:22-23. 06. 1996.
Loko:en la urbo Toyonaka, najbare de Oosaka.
Kontakto-adreso: Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, Sone-higasi 
                 1-11-46-204, Toyonaka-si, JP-561.
                 Tel+Fakso:+81-6-8411928

La 83-a Japana E-Kongreso
Dato: 1996-08-10 kaj 11.
Loko: en la urbo Hirosima.
Kontakto-adreso: Hirosima Esperanto-Centro, Oogonzan-tyo 7-15, Minami-ku, 
                 Hirosima-si, JP-734.
            Tel+Fakso: +81-82-2862745(s-ro Osioka)

inf: MINE Yositaka
vec02715@forigu.niftyserve.or.jp

*************************************************************************

Baltiaj Esperanto-tagoj, BET!
=============================

Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos jam 32-an fojon. Cxi okazas en baltaj
landoj lauxvice en Latvio, Estonio kaj Litovio ekde 1959.

BET-32 okazos en Bulduri, Jurmala, Latvio inter la 2-a kaj 10-a de
auxgusto 1996.

En la programo estas antauxvidataj E-kursoj, somera universitato,
diskutoj pri E-movado, artaj vesperoj, ekspozicioj, ripozo cxe la maro
ktp.

Aligxkotizo: depende de la lando inter 3 kaj 10 USD. Post la 1-a de majo
aligxkotizo duobligxas. Infanoj gxis 10 jaroj kotizon ne pagas, junuloj
(11-20 j.) pagas duonon de la aligxkotizo.

Logxado kaj mangxado: aparte pagenda, depende de la kategorio en varia
limo.

Antaux- kaj post-BEToj: eblas organizi bicikladon tra Latvio.

Detalaj informoj, oficialaj invitiloj (lauxbezone, kontraux 10 USD),
aligxoj cxe:

Latvia Esperanto-Asocio
a/k 150, Riga LV-1050, Latvio.
Fakso: +371-7830275

*************************************************************************

Romeo kaj Julieta renkontigxos nur sekvajare
============================================

La organiza komitato de la vaste anoncita E-renkontigxo "Romeo kaj
Julieta" (Verona, Italio, 22-26. junio) decidis nuligi la arangxon por
tiu cxi jaro pro la renovigaj kaj restauraj laboroj en la planita
renkontigxejo.

La jam alsenditaj kotizoj estas repagotaj. La arangxon oni ne nuligas
definitive, nur sxovas gxin al 1997.

el La Eta Gazeto n-ro 84.

*************************************************************************

Sxoki obstinulojn...
====================

Frusomera Renkontigxo Esperanta Sxokanta Obstinulojn (FRESxO) okazos cxi-
jare la 27-30-an de junio jam la kvaran fojon.

Se vi volas gajni monpremion, viziti Olsztyn-ajn cxirkauxvajxojn,
partopreni lignofajron ktp. - turnu vin al:

Andrzej Gielert, skrytka 861, Mursinowskiego 22/27, Olsztyn, Polio

*************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!

27.04-05.05. 10-a Gxenerala Konferenco de Monda Turismo. Inf: Monda
Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel.
+48-52-415744. Rete: tjkudr@forigu.polbox.com.pl

02-05.05. Printempa Semajnfino. Inf: Lene Niemann, Edvard Munchsvej 9,
DK-3000 Helsingor, Danio.

03-05.05. Printempa E-Renkontigxo en Altaj Tatroj, Poprad. Inf:
Esperanto, SK-058 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. Tel. +42-92-
32419

03-05.05. Maja Festo en Kioto. Inf: s-ro Takemori Hirotosi, Saidaizi-
Sibamati 2-6-5-205, Nara-si, JP-631, Japanio.

03-06.05. 29-a Tutlanda Kunlogxado, Tokio. Inf: Japana E-Instituto,
Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, JP-162 Tokio, Japanio. Tel. +81-3-32034581,
Rete: chb71944@forigu.pcvan.or.jp

05-12.05. Kuracherba kurso kaj kolektado, Borzsony. Inf: Movilo,
Nyirpalota ut 107, HU-1157 Budapest, Hungario.

09-12.05. Krakova Festivalo de la E-Kulturo. Inf: Grazyna Maszczynska-
Gora, ul. Armii Krajowej 2/14, PL-31150 Krakow, Polio.

10-12.05. Jarkongreso de Sveda E-Federacio, Katrineholm. Inf:E-Centro,
Vikingagatan 24, SE-113 42 Stockholm, Svedio. Tel. +46-8-340800.

10-12.05. Migra Semajnfino en la "Elbsandssteingebirge". Inf: Esperanto-
Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam,
Germanio. Tel+fakso: +49-331-284003.

11-12.05. Internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, Zagrebo. Inf: Prof. Ivan
Bekavac-Basic, Kuslanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

11-18.05. 48-a Kongreso de Internacia Fervojista E-Federacio. Inf: 48-a
IFEF-Kongreso, Postbus 11686, NL-2502 AR Den Haag, Nederlando.

12.05. Trilanda Renkontigxo, Stokkem. Inf: Jan Bovendeerd, BE-3650
Stokkem-Dilsen, Belgio. Tel. +31-89-659582.

15-19.05. Cseh-metodika seminario. Inf: Esperanto-Junularo
Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam, Germanio.

15-19.05. B-seminario por Cseh-instruistoj, Sud-okcidenta Polio. Inf: E-
Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam,
Germanio. Tel/fakso: +49-331-284003.

16-19.05. UFE Nacia E-Kongreso, Lyon-Villeurbanne. Inf: C.E.R.L., 7 rue
Major-Martin, FR-69001 Lyon, Francio. Tel/fakso +33-78-836708

16-19.05. 1-a FESTO en Liono (Int. Jun. Renkontigxo). Inf: Pascal
Lecaille, B.P. 3019, FR-69394 Lyon Cedex, Francio. Tel. +33-72-
360714.Rete: rozenn.texier@forigu.ens-lyon.fr

16-21.05. Piedmigrado, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse,
Francio.

16-22.05. Ripoza renkontigxo, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL-28200
Staszow, str. Parkowa 6, Polio.

17-19.05. 10-a E-Renkontigxo en Rio de Janeiro. Inf: Yara de Souza
Ribeiro da Silva, Rua Rui Barbosa 865/303, Cabo Frio, RJ, BR-28907-170,
Brazilio.

18-19.05. E-Rido en Gabrovo. Inf: Ivan Petrov, bul. Mogilev 35, BG-5300
Gabrovo, Bulgario.

20.05-26.05. Pola Sesio de AIS, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL-
28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio.

22.05-26.05. 10-a Esperantaj Tagoj, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo,
PL-28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio.

23-27.05. Prezentado de Rika Metodo, Bouresse. Inf: S-ino Jeanne-
Marguerite Delavallade, 29 cours Aristide Briand, FR-69300 Caluire et
Cuire, Francio..

24-27.05. 73-a Germana E-Kongreso, Augsburg. Inf: Bavara E-Ligo,
Waterloostr. 21, DE-86165 Augsburg, Germanio. Tel. +49-821-792835.

24-27.05. Pentekosta Tendaro, Liepnitzsee cxe Berlino. Inf: E-Junularo
Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-Potsdam, Germanio. Tel. +49-
331-294003.

24-27.05. 4-a kultura semajnfina arangxo en Antverpen. Inf: Flandra E-
Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antverpen, Belgio. Tel. +32-3-2343400.
Rete: fel@forigu.knoopunt.be

25-27.05. Regiona stagxo en Nantes. Inf: Martine Riviere, Esperanto-44, 7
chemin de la Viollerie, FR-44300 Nantes, Francio. Tel. +33-40-252405.

25-27.05. Granda pentekosta migrado, La Chaux-de-Fonds. Inf: KCE, CP 779.
CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

27.05-02.06. Flauxrista Semajno, Mittelwihr (Vogezoj), Francio. Inf: Ru
Bossong, Floraplein 23, NL-5644 JS Eindhoven, Nederlando.

28-30.05. 6-a Praga internacia konferenco pri kibernetika pedagogio
EDUTECH '96. Inf: Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice,
Cxehio. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

31.05-02.06. NOREK, Nord-Okcidenta Renkontigxo en Kanado kaj Usono. Inf:
Wally du Temple, 765 Braemar Ave. Sidney (BC), Kandio V8L 5G5. Rete:
dutemple@forigu.islandnet.com

31.05-02.06. Printempo de lingvoj, Tuluzo. Inf: E-Kulturcentro, 1 rue
Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio. Tel. +33-61255577.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Reelektoj, universitatoj, eldonado en Venezuelo
==============================================

En la fino de novembro okazis la jara asambleo de Venezuela E-Asocio. La
gxenerala sekretario J. E. Bachrich informis la cxeestantojn pri la
laboro, farita dum la jaro, la atingoj kaj malatingoj, kaj ankaux
raportis pri la 80-a UK en Tampereo. Prof. Fernando De Diego prelegis pri
"Esperanto kiel ideologio kaj socia fenomeno".

Cxi-jare okazis elektoj, kaj oni reelektis la plejmulton de antauxaj
estraranoj, inkluzive la prezidanton de la Asocio prof. Jorge C. Mosonyi.

Kiam post longa striko de la profesoraro de la Centra Universitato de
Venezuelo finfine komencigxis la nova semestro, ankaux komencigxis tri
kursoj de Esperanto en la plej grava  kaj plej granda universitato de
la lando. Unu por komencantoj en la Lernejo de Modernaj Lingvoj (la
lernejo de tradukistoj), gvidata de prof. Jorge Mosonyi. Kaj du, unu por
komencantoj kaj alia por progresantoj en la Lernejo de Filozofio,
organizata de prof. Johano Megrete. Cxiuj kursoj de Esperanto estas
poentgajnontaj.

La karakasa esperantistaro festis la naskigxtagon de d-ro Zamenhof per
solena bankedo. Cxeestis 21 esperantistoj kaj amikoj de Internacia
lingvo.

Prof. Fernandeo de Diego tradukis jam antaux kelkaj jaroj poemon de la
fama venezuela literaturisto Andres Ballo "La Agrikulturo de la Tropika
Zono". La traduko kune kun la originala teksto estis unue eldonita de la
Kultura Fondajxo Esperanto en Karakaso, kaj gxia dua dulingva eldono far
de "La Casa Andres Bello", ege bele presita kaj bindita, jxus aperis.

Inf: Prof. J. E. Bachrich

*************************************************************************

Ni mem kulpas pro silentado!
============================

Iom post iom pligrandigxas la nombro de EP-anoj (euxroparlamentanoj),
kiuj akceptas eventualan uzadon de Esperanto por solvi la lingvan
problemaron en Euxropa Unio (EU).

Krome, pro la fakto, ke estas diskonigitaj pozitivaj opinioj de unu al la
aliaj, ili kuragxas rediri tion antaux jxurnalistoj. Ekzemple, en
ampleksa artikolo pri la lingva problemaro de EU, franca jxurnalisto de
Le Figaro konkludas per deklaro de Fernand Herman, belga EP-ano; "Por
ofendi nek la anglojn, nek la francojn, kial ni ne eklernu Esperanton?"
(02.01.1996).

En Belgio, kelkaj jxurnaloj jam aperigis pozitivajn dirajxojn de EP-anoj
favore al Esperanto, kaj pluraj politikistoj igxis pli malfermitaj al la
ideo, leginte tiajn opiniojn.

Tiuj faktoj pravigas pluan agadon cxe EP-anoj. Ni mem kulpas pro la
gxisnuna silentado.

Kion fari por malkulpi?

- Havigi al si la pozitivan opiniaron de tiuj EP-anoj, kiuj, gxis nun,
  kuragxe akceptis, ke ni diskonigu ilian dirajxon favore al Esperanto.

- Lauxnecese nacilingvigi kaj sendi gxin informcele al politikistoj
  (euxropaj, landaj, regionaj) kaj al jxurnalistoj. Suficxas fotokopio
  kun la simpla mencio "Informcele. Sincere via"; longa letero
  superfluas.

- Se viaj regionaj EP-anoj ne trovigxas inter la respondintoj, sendi al
  ili tiajn dirajxojn (ekz. tiuj de la britaj kaj de la francaj)
  demandante ilin pri ilia propra opinio rilate al tiu problemaro,
  substrekante ke la celo estas diskonigi gxin.

- Sendi pozitivan reagon, en la originala lingvo kun traduko en
  Esperanto, al cxi-suba adreso. Pri negativa reago, klopodu lauxeble
  atentigi pri nevera argumento aux misinformigxo; lauxnecese turnu vin al
  kompetentulo por rebati diplomate, objektive, singarde! Polemiko forigos
  pluan kontakton.

- Lauxokaze, aldoni fotokopion de tiaj pozitivaj reagoj al leteroj
  senditaj al jxurnalistoj, ecx se temas pri alia temo.

- Lauxeble kunlabori kun la landa kunlaboranto de "Agado cxe EP-anaro".

La rezulto dependas nur de ni! Al silento respondas silento; ni mem
malsilentu, kaj sekve, ni malkulpu.

Por aktive kunlabori, kontaktu:

Germain Pirlot
Steenbakkersstraat 21.
B-8400 Oostende, Euxropa Unio
fakso: +32-59-802342

*************************************************************************

Cxiu soneto de alia tradukanto
==============================

Jan Stanislaw Skorupski, artisto, verkisto, aventuristo, kiu dum multaj
jaroj vivis en Berlino, verkis proks. 700 sonetojn en Esperanto, kaj per
tiu jam atingis la gazetan atenton.

Li nun trovis eldoniston, kiu promesas produkti libron per ili, kondicxe
ke li aldonas tradukojn, almenaux prozajn en la germana - kaj cxiu soneto
estu de alia tradukinto!

Se vi interesigxas kontribui al la granda sonetaro, kontaktu la Berlinan
E-Centron:

Chausseestr. 8, D-10115 Berlin, Germanio

el Berlina Informilo 3/96

*************************************************************************

La junularo ne nur dancas - sed sukcesas en Munster
===================================================

La universitato de Munster, Germanio, havas universitatan Esperanto-
grupon. Cxar gxi estas oficiale registrita, gxi rajtis kompili proprajn
informpagxojn pri si kaj Esperanto gxenerale. Plie, nun ankaux la
gxeneralaj informpagxoj de la universitato mem kaj kelkaj subpagxoj estas
haveblaj en Esperanta traduko, apud la versioj nederlanda, franca, angla,
hispana.

Tio signifas, ke cxiu, kiu aliras la universitaton de Munster per
Internet, vidas sur la titola pagxo apud la flagoj de la koncernaj landoj
ankaux la Esperanto-simbolon. Auxtomata kaj bonega reklamo! Provu mem per
http://www.uni-muenster.de

Inf: Rudolf Fischer
     FischRu@forigu.medsun01.uni-muenster.de

*************************************************************************

Zamenhof mortis hodiaux
=======================

Mi sidas cxe mia klavaro vidalvide al d-ro Zamenhof, kies portreto pendas
de la muro. Kun aux sen tiu portreto, neniu tago pasas sen ke mi dankas
al li pro la belega donaco al la mondo - kaj al mi - de Esperanto. La
rehavo, la interezo, la spirita rento ecx, kiun donas Esperanto al tiel
relative bagatela investo de tempo - nenie en la mondo oni povas tiom
profiti. Ne necesas, ke ni agnosku la tagon de la naskigxo de Zamenhof,
nek la tagon de lia morto; ni provu teni en niaj koroj konstante tiun
grandan sopiron Zamenhofan al paca mondo kaj plena interkomprenado inter
la homoj de nia planedo. Zamenhof vivas, tiom longe kiom homoj parolas,
kaj profitas, Esperanton.

Kia homo! Kia spirito!

Bill Harmon
Cxefdelegito de UEA, Usono
Wrharmon@forigu.netcom.com

el sce

*************************************************************************

Aviadile al Peterburgo
======================

Pariza SAT-rondo intencas organizi komunan aviadilan vojagxon el Parizo
al la antauxkongreso kaj al la kongreso de SAT en Peterburgo, Rusio. Por
havi grupan rabatitan prezon la minimumo estas 10 personoj por cxiu
flugo. Interesatoj bv. sin anonci kiel eble plej baldaux al la SAT-
sidejo:

67, ave. Gambetta,FR-75020 Paris, Francio.
Tel.: +33-1-47978705
Fakso: +33-1-47977190
Rete: sat-esp@forigu.worldnet.net

*************************************************************************

Sendu vian vocxon al Afriko
===========================

Kvankam la malagasoj vivas en tre malfacilaj kondicxoj, multaj
interesigxas pri lernado de Esperanto.

Universala Kultura Servo (UKS) instruas perkoresponde la lingvon al
pedagogoj (profesoroj en liceoj kaj kolegioj). Bedauxrinde ili logxas
izolite en tre foraj regionoj, neatingeblaj per auxtoj dum pluvaj sezonoj
(de novembro gxis aprilo). Por helpi ilin, UKS eldonos magazinon sur
kasedo, por ke ili havu okazojn auxdi homojn paroli kaj legi en
Esperanto. Neniu el la ekzistantaj Esperanto-elsendoj estas kaptebla en
Malagasio.

Vi - kiu legas tiun cxi informon - estu afabla kontribui per:

raportado sur kasedo pri E-novajxoj en via lando. La rubrikoj de la
magazino estos variaj, sed cxiu el ili ne superu 15 minutojn. Ankaux
kantoj estos bonvenaj. Por cxiu rubriko necesas, ke la leganto(j) sin
prezentu, menciu siajn urbon kaj landon;

sendo de kelkaj neuzitaj kasedoj por kopioj de la programo;

aldono de financa subteno (per bankbiletoj ekz.) por ebligi al UKS
afranki la dissendotajn programojn.

Cxion bv. sendi aerposxte al Universala Kultura Servo:

Nr 387. Cite Analamahitsy, MG 101 Antananarivo, Malagasio

*************************************************************************

E-teatro: 100 jara!
===================

Antaux 100 jaroj auxdigxis la unuan fojon nia lingvo surscene.

KCE dedicxis al la temo la martan monatfinan arangxon kun interesa
prelego: Foliumante cent jarojn de Esperanto-teatro de Giorgio Silfer.

Ankaux LF-Koop dedicxas la arangxon 15-a Literatura Forumo (05-10 julio,
en Eger, Hungario) al tiu temo.

Pliaj detaloj cxe:

pf. 117, H-1581 Budapest, Hungario

*************************************************************************

Kontribuu al la sukceso de IJK!
===============================

Vi havas multajn eblecojn kontribui cxi-jare al la granda sukceso de la
52-a IJK en Guntersberge (Magdeburg) en Germanio. Simple anoncu viajn
kontribuojn aux ene de la vasta temo "Formoj de kunvivado" aux ene de la
ecx pli vasta distra programo. Adresoj kaj informoj pri rabatoj,
kondicxoj de prelegoj kaj aliaj kontribuoj:

Por tema programo: Wolfram Diestel, Schmiedestr. 17, DE-04416
Markkleeberg, Germanio. Telefono. +49 - 341 - 4778456, rete:
diestel@forigu.rzaix340.rz.uni-leipzig.de

Por distra programo: Natalie Schuchert, Koenigsbergerstr. 8, DE-76726
Germersheim, Tel. +49/761/32 134, rete schuchert@forigu.nfask2.fask.uni-mainz.de

Se vi volas aligxi: Holger Boos, Kraeuterweg 25, DE-51069 Koeln, rete
a2659212@forigu.hpw1.rrz.uni-koeln.de

inf: Marko Lins, GEJ
     a2616351@forigu.athena.rrz.Uni-Koeln.de

*************************************************************************

Nova E-centro en Dresden
========================

La 27-an de marto saksaj geesperantistoj inauxguris Esperanto-centron
"Marie Hankel" en Dresden.

La ceremonio komencigxis je la 15a horo sur tombejo Tolkewitz, kie
tombosxtono kun Esperanto-teksto memorigas pri la vivverko de profesorino
Hankel. Marie Hankel estis la organizanto de la 4-a UK en 1908, kies alta
protektanto ne nur estis la saksa regxo Auxgust la III-a, sed d-ro
Zamenhof mem. Salutleteroj estas petataj al:

Esperanto-centro "Marie Hankel"
Rottwerndorfer Str. 1, D-01257 Dresden, Germanio

inf. Norbert Karbe

*************************************************************************

LIBROJ
//////

Cxu skotoj estas avaraj?
========================

Aperis antauxnelonge: Andrzej kaj Remigiusz Pettyn: Humuro laux la skota
maniero.

Cxu skotoj estas avaraj? Jes, komentas William Auld, ni skotoj auxdis pri
tiu fenomeno. Tamen alilandanoj funde miskomprenas nin. Jen okazajxo, kiu
klare pruvas la veran skotan sintenon al mono:

Du skotaj terkulturistoj vizitis auxtomobilan ekspozicion. Acxetinte
forporteblajn porciojn da fisxo kun frititaj terpomoj, ili, mangxante,
aliris standon, kie estis eksponataj luksaj auxtomobiloj de la marko
Rolls-Royce. Ili ekvidis tre allogan auxtomobiolon kaj komencis esplori
gxin (kiom da sakoj da terpomoj gxi kapablus transporti, k.s.)

Alkuris komizo: - Cxu vi serioze interesigxas por tiu cxi modelo?
Terkulturistoj: Kiom gxi kostas?
Komizo: - 50 000 pundojn.
Terkulturistoj: Ni acxetas du.
Komizo: Du?
Terkulturistoj: Kompreneble! Po unu!
Komizo: Dankegon, sinjoroj!

Unu el la terkulturistoj elprenas sian monujon. La alia tuj protestas:
Ne, ne, homo! Estas mia vico! Vi ja pagis la mangxajxon!

* * *

500 aliaj sxercoj estas troveblaj en la ricxe ilustrita libro "Humuro
laux la skota maniero" de la fama radio-jxurnalisto Andzrej Pettyn.

Rim: Andrzej kaj Remigiusz Pettyn: Humuro laux la skota maniero. Eldonis
Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1995. Ilustris Hector Palacios. ISBN
90-71205-60-6. 84 pagxoj Prezo: 270 BEF - 9,50 USD + afranko.

*************************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////

Lerneja enkonduko
=================

Brazila Esperanto-Ligo petas al cxiuj esperantistoj sendi salut-
/gratulleterojn, posxtkartojn al 140 gelernantoj de E-kurso cxe unuagrada
lernejo en Braziljo, en kiu Esperanto estas ekde nun oficiale instruata.

La ricevotajn pk-ojn oni poste uzos kaj en ekspozicioj kaj kiel
argumenton dum kontaktoj kun la celo enkonduki Esperanton en aliajn
lernejojn, surbaze de legxo jxus promulgita de la Cxambro de Deputitoj de
la brazila cxefurbo. Adreso:

C.E.F.B.M., Cx. Postal 7588 - Sobradinho, BR-73001-970 Brasilia (DF),
Brazilio

*************************************************************************

         La kursgvidantoj, instruistojgrandparte respondecas,
           ke lakursanoj restu en la movadoankaux post la
             fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili
                abonuiun internacian gazetonjam en
                     la dauxro de la kurso!

*************************************************************************

Lerni E-on perkomputile
=======================

Mia amiko kaj esperantisto en Italio estas ellaboranta komputil-programon
por meminstruado de Esperanto, kaj li sxatus sciigxi pri aliaj similaj
programoj en la mondo.

Cxu iu povas doni al mi tiajn informojn, aux sciigi min, kie mi povus
ilin atingi? Bonvolu respondi per retposxto aux al la suba adreso.

Davide Turcato,
Simon Fraser University, Scxool of Computing Science,
Natural Language Lab., Burnaby, B.C. V5A 1S6, Canada
Rete: turk@forigu.cs.sfu.ca

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Auxtostrioj - por kio?
======================

Kara Laszlo,

gxis nun mi gxenerale konsentis/as kun viaj vidpunktoj, sed cxi-foje NE.
Jen miaj argumentoj nur "vidi" ne suficxas.

La prestigxo de E-o ne dependas de la kvanto de nia propagando (mi ege ne
sxatas tiun vorton ligi kun E-o), sed de la kvalito, kiu dauxre mankas al
ni.

Ecx la plej granda vorto E-o (IEI havas tian en sia libroservo, multe pli
granda ol tiu sendita de vi, kiu ne vendigxas) estas nur vana elspezo de
mono kaj energio nuntempe.

Jes, ili estas necesaj dum E-arangxoj, kiam temas pri:

-indiko al loko, kie okazas E-renkontigxo,

-signo sur auxtobusoj, dedicxitaj al ekskursoj de esperantistoj (precipe
dum UK-oj),

-super Inform-standoj aux ekspozicioj.

En tiuj lokoj ili necesas, sed tre ofte ne estas. Pri tio mi atentigas
estontajn E-organizantojn. Sed sur privataj auxtoj... Ne. Ni dum 20 jaroj
havas sur nia auxto la etikedon "Esperanto parolata", sed gxis nun nek
esperantisto, nek neesperantisto montris intereson pri gxi, nun ni
sxangxis gxin, gluante bildon de "Mazi kun Karlo" kaj la teksto
"Esperanto? Jes, Jes". Jam kelkfoje oni provis depreni gxin, versxajne la
infanoj, sed per gxi ni celas ilin, do la celo estas atingita (ne
grandioza, sed kiel "la guto konstante frapanta"). Interalie vi povas
trovi gxin sur cxiuj niaj leteroj, kiuj ja trairas amason da homoj. Dum
la 12-a PSI organizita Paske en Germanio, mi gvidos diskuton "Kiel plej
efike uzi Mazi-filmon inform-varbcele". Se gxi estos interesa, mi sendos
resumon al via gazeto.

Kun amikaj salutoj

Mila v.d. Horst-Kolinska

* * *

Kara Mila,

sxajne en iu posta numero ni devos dedicxi pli da spaco al tiu temo, cxar
ecx se vi (internacie konata gvidanto de IEI) ne vidas la sencon, - kion
atendi de novuloj?

En la "ekstera mondo" la reklamo igxis aparta scienco (en pli granda
senco: la merkatiko) kion ne senkauxze en la hodauxa mondo oni nomas
sxlosilo de ekzisto... Mi konsentas kun iu antauxa legantletero, laux kiu
oni devus devigi cxiun movadan gvidanton (kaj organizanton de E-arangxoj)
fini merkatikajn kursojn.

Cetere - malgraux via malplacxo - vi faras tre lerte kaj la propagandon
kaj la reklamon (du apartaj aferoj!) por via "sxatata cxevalo" la MAZI-
filmo. Gxin oni devas reklami inter esperantistoj, sed Esperanton mem oni
devas propagandi inter neesperantistoj - kaj ne en UK-oj aux arangxoj.
Produkti vojmontrilon estas elementa, deviga kaj tre simpla tasko por iu
ajn organizanto.

Se en la ekstera mondo cxiu konus la fenomenon Esperanto ni certe havus
aliajn taskojn ol nun. Sed dume bedauxrinde ni devas zorgi pri tio, ke
homoj sciu (kaj konsciu) pri la ekzisto de Esperanto - kaj la publika
opinio ne estus tio, ke "iam gxi ekzistis, sed jam ne vivas". La strion
sur la auxtomobiloj povas vidi amaso de homoj, - ne senkauxze ankaux
firmaoj kaj ankaux vi produktas similajxon por sia produkto...

Cetere, kiel mi emfazis, gxi estas nur malgranda senpaga donaceto por la
abonantoj, kaj gxi mem sola ne solvos cxiujn niajn problemojn. Nur povas
esti unu el la multaj propagandiloj.

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

AERA-informoj
=============

3-minuta leterkesto el Romo

La Esperanto-redakcio de RAI Internacia (Radio Roma) cxiusabate vespere
disauxdigas interesajn kaj nekutimajn informojn pri Italio. Ekde nun, gxi
ankaux dedicxos tri minutojn por pritrakti alvenitajn leterojn. Tio estas
nova rimedo por italaj kaj aliaj esperantistoj informi la auxskultantojn
pri siaj agadoj. Uzu la radio-reton, sendante viajn mesagxojn al:

RAI internacia - Esperanto, C.P. 320 Centro Corr., IT-00187 Roma, Italio
Fakso: +39-6-33171895

* * *

Pola Radio tri fojojn cxiutage

La vespera programo de Pola Radio, je 22h30 MET, plue estas elsendita per
du mallongaj ondoj. Sed gxia satelito elsendado okazas pli frue, je 20h
MET. Tiel elsendo okazas tri foje dum tago.

Cetere, la persatelitaj auxskultantoj notu, ke la auxda subfrekvenco
sxangxigxas: 7.38 MHz (anstataux 7.56), cxe la sama kanalo: Eutelsat II
F6 13 grad Or, 11.476 GHz Hpol (TV Polonia), sono: 7.38 MHz

* * *

Nova elsendo en Rio de Janeiro

Krom la 15-minuta programo de Spiritisma Federacio, Radio Rio de Janeiro
elsendas ankaux elsendas 1-horan programon, en Esperanto kaj la
portugala, redaktitan de KCDE (Kultura Centro por Disvastigo de
Esperanto). La programo nomigxas "Lasta Horo" kaj estas elsendita
cxiulunde de 23h gxis 24h loke, per la frekvenco 1400 kHz. Adreso:

Kultura Centro por Disvastigo de Esp-o,
Rua Tenente Cleto Campelo 394, sala 201, BR-21021-020 Ilha de Goverandor
(RJ), Brazilio.

* * *

Radio Vieno riceveblas persatelite en Euxropo

Finfine komencigxis la persalita disauxdigo de la programoj de Radio
Auxstria Internacia per la satelito Astra, kiel subportanto de la bavara
televido BFS 3, per Astra Digxita Radio (ADR: necesas speciala
aparataro): Astra 19.2 grad, 11.141 Hpol (BFS 3), 8.10 MHz

* * *

Novaj frekvencoj de Radio Roma

11905 kaj 9670 kHz (sabate, 20 h gxis 22 h 20 UTC, t.e. ekde 22 h
MezEuxropa Tempo)

inf: AERA (Amikaro de Esperanto en Radio)

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

For la politikon!
=================

Ruslanda Esperantisto , RE estas tre interesa kaj enhavoricxa gazeto. Mi
legas gxin de la komenco gxis la fino kaj kelkfoje.

Sed RE ne devas esti politikoza. Esperanto estas lingvo por kontaktoj.
Reagado je politikaj eventoj ne estas grava, fundamenta tasko por RE.
Eksterlandanoj, precipe el eksaj sovetuniaj respublikoj, ne devas havi
eblecon per RE kritiki nin kaj instrui nin: kiel ni devas vivi, kiel ni
devas skribi pri politiko. Tiuj fremduloj ne instruas kaj ne edukas,
ekzemple, usonanojn kaj egiptanojn, kaj ni ruslandaj homoj, ne bezonas
tion de ili!

Nikolaj Petrov

el Ruslanda Esperantisto, auxg/'95

* * *

Responde al Nikolaj Petrov

Kara kamarado (ne mia, sed kamarado, cxiukaze),

en la auxgusta RE mi legis viajn pensojn pri malrajto (laux via opinio)
de ekssovetianoj (kaj ne rusoj) kritiki vin kaj instrui al vi, kiel vivi.
Mi preskaux konsentus, se mi ne scius, ke dum jardekoj homoj, kiaj vi, ja
kritikis kaj instruis al aliaj kiel vivi, malgraux ties rifuzoj. Dum
jardekoj, reprezentantoj de la rusa etno - kiu devas esti respektata same
kiel gxi respektas aliajn etnojn - diktis al (preskaux) cxiuj popoloj
cxirkauxaj, kaj ecx al pli foraj.

Se vi forgesis tion, tiuj popoloj ne forgesis kaj - espereble - neniam
forgesos. Kaj se venis la tempo, kiam ankaux ili havas la rajton kritiki,
ni devas nur gxoji pro tio. La rajton de cxiuj etnoj, kiuj ekliberigxas
el la rusa imperio, esprimi sin libere, vi ne rajtas depreni. Kaj ankaux
aliaj, kiaj vi, ne havas la rajton silentigi similulojn. Krom, se oni
revenas al la antauxa diktaturo, kiu - sxajne - ne malplacxas al vi,
silentiganto.

Kun la respekto, kiun vi meritas,

Ionel Onet, USA

el Ruslanda Esperantisto, jan/96

*************************************************************************

INTERESE
////////

ESPERIO, la realigxinta utopio
==============================

Esperantistojn oni ofte nomas revuloj, utopiistoj. Sed citi cxiujn iamajn
utopiojn, kiuj fine realigxis, postulus multe da tempo. Cxiutage la
nuntempa homo uzas kaj profitas la eltrovajxojn de iamaj utopiistoj! Cxu
Esperanto komence ne estis nura revo? Tiuj utopioj bezonis ja revulojn,
utopiistojn por farigxi faktoj, konkretajxoj, kiujn nun cxiuj agnoskas.

Vivi naturisme, praktikadi Esperanton en liberecana etoso, tion faris
pionire la kreintoj kaj membroj de la komunumo Esperio apud Valence
d'Agen en Francio) antaux la dua mondmilito. "Esperio" estis kreita de
pluraj SAT-anoj, i.a. k-doj Karlo Vigier, Pauxlo Fousset, Georgo Lebec...

Kiel do vivis tiuj pioniroj? Laux kelkaj tiamaj valencanoj, la
komunumanoj mangxis nur herbon! Simila antauxjugxo ankoraux nun regas pri
la vegetaranoj, tiuj ekskluzivaj laktukmangxantoj!

Verdire, kiel multaj naturistoj, la esperianoj ne estis sektanoj. Al
novalvenintoj ili ne trudis severan dieton. Cxiu membro posedis propran
bieneton, kiun li mem prizorgis, produktante preskaux cxiujn necesajn
nutrajxojn, legomojn kaj fruktojn. Kompreneble, pro sia naturista vivo la
esperianoj ne multe elspezis por siaj vestajxoj. Sed la komunumanoj havis
normalajn rilatojn kun la cxirkauxa socio. Ili ricevis la pacistajn kaj
esperantistajn revuojn, acxetis iujn varojn en la butiko de la vilagxo.
Por akiri la necesan monon, cxiu lernis metion. Iu prilaboris junkon, tiu
ledon, alia makleris. Kelkaj helpis la lokajn kamparanojn en ties taskoj.

Esperio estis konkreta ekzemplo, grandparte sukcesa eksperimento kun la
idealaj celoj, kiujn oni trovas en SAT. La esperianaro, viroj kaj
virinoj, estis ja diversnacia kaj uzis Esperanton kiel cxiutagan
interkomprenilon inter gekamaradoj, kiuj ne nur interhelpis unu la alian,
sed edukis, kulturis sin inter si per libera diskutado, legado,
muzikado...

La mondmilito alvenis. Jam la eksterlandanoj, membroj de Esperio, foriris
malproksimen, iuj ecx gxis Kanado... Esperio mortis. Sed ne la idealo,
kiu vivigis tiun modelan, sennaciecan komunumon. Tiu idealo, kiun
konservis vigla gxis siaj mortoj kamarado Karlo Vigier kaj k-do Georgo
Lebec. Cxi-lasta, en la jaroj '70, acxetis kaj riparis domon, tre
proksime de la iama bieno, kiun prizorgis la esperianoj. Tiu idealo, kiun
ni, SAT-anoj, trovas en nia asocio kaj felicxe ankaux en la nunaj
komunumoj de liberamantoj, naturistoj, militrifuzantoj, al kiuj mankas
nur la universala lingvo por farigxi auxtentikaj mondcivitanoj.

Kribo

el Lauxte, decembro 1995

Noto de Lauxte: Tiu cxi artikolo aperis en "Komuna Informilo", n-ro 2, de
decembro 1973, eldonita de Amika Esperanto-Rondo por la laborista e-
istaro en Akvitanio. Tiu "Informilo" farigxis "Lauxte" ekde aprilo 1975
kaj internaciigxos ekde 1978, post la malapero de "La Juna Penso",
heredinte ties "formulon".

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

"Urbocentra Klubo" bonvenigas ankaux vin en la cxiumarda kunveno inter
15-17 horoj. (Szerkesztosegek Haza, Blaha Lujza ter, Tanacsterem).

* * *

Verda Lundo, iniciato de E-PEN-Centro, la 15-an de aprilo je 18.30 en
Esperejo. Temo: Informoj kaj debatoj pri programoj de niaj kulturcentroj
"La DomparoCx kaj "La Kvinpetalo". Enkondukas: Judit Felszeghy. Bonvenon
al cxiuj intereseigxantoj.

* * *

Zamenhof E-grupo en Tatabanya kunvenas en nova loko: uzina konferencejo
de Banhidai Eromu. Adreso de la grupo por posxtajxoj: Pecsi Vilmos prez,
Orgonasor u. 5, H-2800 Tatabanya II.

* * *

Responde al multaj demandoj: La Budapesxta E-Domo (red. de Eventoj) havas
Internet-konekton cxe la firmao: Internet-Hungary (vidu la kadritan
informon). Se vi kontaktas ilin (aux aligxas al Internet cxe ili), menciu
nin kiel inform-fonto! - La red.

* * *

Junulara E-Renkonto: Vac, 26-28 aprilo. Instigu viajn lernantojn,
gejunulojn partopreni. Kontaktu: David Alko Golden (8200 Veszprem,
Damjanich u. 1/C, tel: [88]-424339) aux la Bp-an E-Domon!

* * *

Az Eventoj szerkesztesehez  keresunk fel- vagy foallasu munkatarsat!
Nembudapestinek esetleg lakast is  tudunk biztositani. Tel: 282-88-85,
Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La nova cxefredaktoro de Literatura Foiro, Ljubomir Trifoncxovskij
dejxoros en aprilo en la domparo de KCE. Li prelegos la 27-28-an de
aprilo pri: Pupteatro: la malbona anasido de la arto.

* * *

Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn
anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj
volas rideti...

* * *

Bruno Masala, gvidanto de AERA (OSIEK-Amikaro de Esperanto en Radio)
havas novan retadreson: bmasala@forigu.worldnet.net

*************************************************************************

En aprilo/majo tra Afriko,de Tanzanio al Sudafriko per auxto. Por tia
projekto mi deziras trovi kunveturant(in)on. Skribu al s-ro Horst Gruner,
German Embassy, P.O. Box 9541, Dar es Salaam, Tanzanio.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Homo - hejmo

Antaux kelkaj jaroj prof. H. F. telefonis al mi el eksterlando. Sed mi ne
estis hejme.

Mia filino prenis la telefonkornon kaj auxdis ke sxi estas alparolata en
Esperanto. Sxi konfuzigxis, kaj tuj provis rememori kelkajn vortojn el la
kurso, kiun sxi antauxe estis sekvinta. Sxi ekmemoris, ke ekzistas iu
vorto por diri "en la domo", multe simila al la angla vorto "home". Por
respondi, sxi balbute elbusxigis: "Mia patro ne estas ... homo".

Wim M.A. De Smet

* * *

Dum la E-kurso

Instruisto: "Johano, diru al mi du pronomojn".
Johano: "Kiu, mi?"
Instruistino: "Jes, vi pravas".

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Istvan Meszaros,Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

*************************************************************************
Kompiladon de la reta versio prizorgis Tibor Kristaly