Retposxta versio de Eventoj-122 (2/marto 1977)
**********************************************


Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
=======================================================

Bibliografio estas trovlibro pri aliaj libroj, pri artikoloj, manuskriptoj
ktp. pri unuopa auxtoro, eldonisto aux temo. Bibliografio estas
nemalhavebla helpilo por cxiu scienca laboro, cxar baze gxi respondas al la
demandoj "kio jam ekzistas?" kaj "kie mi trovas respondon al mia problemo?"

En multaj sxtatoj la nacia biblioteko eldonas "nacian bibliografion"
registrante cxiujn librojn publikigitajn sur la propra teritorio aux en
la propra lingvo.

En Esperantujo la situacio estas malpli favora. Indikojn pri malnovaj
libroj ni trovas relative facila en "Bibliografio de Internacia Lingvo"
de Stojan el la jaro 1929, represita en 1973. Pro gxia relativa kompleteco
gxi ankoraux hodiaux estas fundamenta konsult-verko.

Por la jaroj post 1929 mankas kompleta bibliografio de Esperanto-libroj.
Oni devas helpi sin per la katalogoj de kelkaj grandaj bibliotekoj, ekz.
de Vieno, Amsterdamo, Budapesxto, Saarbrucken, Lublino, Oregono, aux de
aro da bibliografioj pri specialaj temoj, ekz. "naciaj" Esperanto-
Bibliografioj (cxeha, jugoslava, nederlanda, pola..), "fakaj" (terminaroj
kemiaj aux matematikaj, ktp.) aux "gazetaj", ekz. la "Katalogo de la
Esperanto-Gazetaro" de Takacs (1934) aux la "Inventaro de Planlinvistikaj
Periodajxoj" de Rondo Takacs (1992).

Do jam nur tiu tute nekompleta unua bildeto montras, kiel dise informoj
trovigxas kaj kiel malfacile estas ekhavi ilin. Pro tio ecx jam ekzistas
"bibliografio de bibliografioj" en "Biblioteka manlibro" de Herbert Marz,
Aarhus/Wien 1979.

Ankoraux malpli facila la afero farigxas, se ni ne sercxas "bibliografian
unuon", do precipe libron, sed artikolon en revuo, kontribuon en
periodajxo.

Por kontribui al la plibonigo de tiu situacio servas la programo PCE-5
(EBEA, ellaborita de Ottmar Jareb, kaj nun havebla por cxiuj), prezentita
en la rubriko "Faka aplikado".

***************************************************************************

Komuniko de la Akademio
=======================

La estraro de Akademio de Esperanto, AdE kunsidante en Bazelo la 24-an de
januaro 1997, decidis unuanime:

a. malfermi enketon pri la agoj de kolego Reinhard Haupenthal kontrauxaj
   al la statuto de AdE;

b. nomumi kolegon Rudiger Eichholz kiel komisiiton pri la koncerna
   enketo, kiu finigxos per raporto al la pleno, konforme al la
   artikolo 14 de la statuto de AdE;

c. disponigi al kolego Eichholz la koncernajn dokumentojn, kaj inviti
   lin akiri de kolego Haupenthal la defendajn argumentojn kaj pruvojn;

d. suspendi kolegon Haupenthal el cxiuj rajtoj kaj devoj de akademiano,
   tiel longe kiel dauxros la enketo;

e. diskonigi cxi tiun decidon per gazetara komuniko.

Rim: La art. 14 tekstas jene: Pri eventuala eksigo la Akademio decidas,
     se eble post esploro de la klarigoj de la interesato, per
     absoluta plimulto de la vocxdonantoj se almenaux du trionoj de la
     membroj vocxdonis, alie per absoluta plimulto de cxiuj membroj.
     En okazo de nombroegaleco de la vocxoj la prezidanto havas
     decidan vocxon.

de Perla Ari Martinelli
sekretario

***************************************************************************

110 = 17.57 %
=============

Danke al la agadgrupo, nombro de EU-parlamentanoj simpatiantaj al
Esperanto en la komenco de marto jam kreskis al 110 personoj, kiu formas
17.57 %-ojn el la tuta 626 deputitoj.

Lauxlanda distribuo: Irlando 13 el 15, Belgio 15 el 25, Britio 30 el 87,
Italio 19 el 87, Svedio 4 el 22, Luksemburgio 1 el 6, Finnlando 2 el 16,
Francio 10 el 87, Auxstrio 2 el 21, Portugalio 2 el 25, Hispanio 5 el 64,
Danio 1 el 16, Germanio 6 el 99, Grekio 0 el 25, Nederio 0 el 31.

Adreso por cxiu EP-ano: Euxropa Parlamento, Belliardstr. 97-113, BE-1047
Bruselo, Belgio.

Kunordiganto de la agadgrupo:

Germain Pirlot
Steenbakkerstraat 21, BE-8400 Oostende, Belgio

***************************************************************************

Restarigo de kroataj radioelsendoj
==================================

Radio Zagreb gxis sia mutigo elsendis en Esperanto dum 39 jaroj. (1953-
1992, vidu la artikolojn en Eventoj 012 kaj 072).

Nun, laux la sukcesaj traktoj de Dalibor Brozovicx, prez. de Kroatia E-
Ligo kun s-ro Mudrinicx, direktoro de la kroataj elsendoj, lige al la
unua kroatia E-kongreso la E-lingvaj elsendoj de Radio Zagreb estos
revivigataj!

La preparkunsido pri programo, redakcio ktp. okazis la 12-an de marto.

laux inf. de S.Sx.

***************************************************************************

O P I N I O J
/////////////

Informi...! Informi...!
=======================

Okazas, ke iuj E-kursanoj aux auxtodidaktaj lernantoj de Esperanto diras:
"Mi pli frue tute ne sciis pri la ekzisto de Esperanto" aux "Mi ne sciis,
ke Esperanto estas tiel facila kaj logika lingvo." Konkludo post tiuj
asertoj povas esti nur unu: oni devas informi kaj informi pri Esperanto.
Niaj kluboj, rondoj, societoj, organizajxoj kaj unuopaj geesperantistoj
devas... informadi, informadi!

Tamen informado ne povas esti ajna. Gxi devas esti gxusta kaj celkonscia
kaj devas okazi laux konkretaj kaj metodikaj principoj kaj gxi ne povas
esti altruda. Principoj de la informado: vero pri Esperanto, klareco,
koncizeco kaj montro de allogeco de Esperanto kaj de la movado tutmonda
devas gvidi al apero de interesigxo pri Esperanto.

Altrudon oni devas eviti, cxar altrudo estas forpusxa kaj kauxzas
kontrauxstaron. Ni devas memori, ke ekzistas diversaj antauxjugxoj
kontraux Esperanto kaj kontraux nia movado. Oni devas delikate neglekti
cxiujn antauxjugxojn kaj delikate sed konkrete klarigi, ke ili estas
sensencaj; ni devas scii, ke ne ekzistas raciaj argumentoj kontraux
Esperanto.

Tre grava afero en informado estas tio, ke oni devas elvoki intereson al
Esperanto per delikataj sed imponaj eventoj kiel prezentado de belaj
eldonajxoj en Esperanto aux per "margxenaj" informoj pri interesaj kaj
valoraj Esperantaj eventoj kiel simpozioj, somerumadoj, kongresoj,
ekskursoj aux aliaj tre allogaj faktoj en nia movado. Kiam oni jam
atingas intereson flanke de iu(j), oni povas kaj devas sciigi pri la
strukturo de la lingvo kaj pri allogeco de esperantismo sed ne...
"gxissate"!!! Ricevanto de la informoj devas resti iom plu avida ricevi
pliajn informojn ktp.

Oni devus iom studi la fakon de informado pri Esperanto, kiu estas
prezentata en diversaj libroj. Laste aperis libreto verkita de Marcus
Sikosek, titolita "Proponaro por la Esperanto-informado". Eldonis gxin
Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1995. Tia libro estas bezonata en cxiu
klubo aux cxe iu ajn individua esperantisto.

Romuald Skalinski

***************************************************************************

Esperanto en Rusio: la jaro 1996
================================

Krizo. Cxu superota?
--------------------
La kongreso en Tjumen evidentigis, ke la landa asocio, fondita fine de
1994 per unuigxo de REA kaj REU, krizas en cxiuj sferoj de sia agado. Ne
aperis asocia informilo, pro la manko de bugxeto kaj financa politiko la
asocia kapitalo duonigxis, la membraro falis al 79... Necesis savi la
asocion, kaj sep personoj sidigxis en la savboaton.

La estraro aplikis kontrauxkrizajn rimedojn, kiujn projektis la nova
prezidanto, utiliginte la sperton de REA, UEA kaj de la E-centroj en
Jekaterinburg kaj Krasnojarsk. La tuta restinta mono estis bele investita
(7 % monate) en la privata firmao "Espero" kiel netusxebla kapitalo, kies
interezo ebligis pagi kompenson al la sekretario. La realisma bugxeto
akceptigxis, kaj gxi estis rigore sekvata. La fondita "Bulteno de REU"
aperadis regule.

Gxuste la liliputeco de la asocio ebligis elkrizigxon rapidan. Jarfine la
individua membraro (kotizintoj) kreskis je triono, de 79 al 105 personoj,
kaj la kvanto de la kluboj altigxis de 12 al 17. Kreskis ankaux la asocia
financo.

Ni estas en Ruslando
--------------------
Foje mi demandis al pola amiko, konstruinta belan domon en sia vilagxo:
"Cxu vi ne timas pri via domo?" - "Pri kio temas? Kial mi timu?" - "Sed
la najbaroj. En ruslanda vilagxo ili baldaux forbruligus gxin pro envio!"
- "Sed cxi tie gxi estas kiel stimulo, ili mem jam konstruas similajn,
kaj ili faros ecx pli bone, cxar nun la situacio estas pli favora".

"Ne konstrui, sed detrui!" - tiun sloganon oni tro longe aplikis en
Rusio, kaj la eksgvidintoj de SEU/REU, bedauxrinde, absorbis gxin.
Sentante la aferon ekprogresi, ili ne aligxis al la kunkonstruado, nek
ekkonstruis mem. Inter la rimedoj de la "kamarada kritiko" estis
ultimato, kalumnio, denunco en gazeto, leteroj internetaj kaj multo alia,
kio - laux la jxusa mesagxo de la Gxenerala Direktoro de UEA - "estas
malhonoriga ne nur al individuoj sed subfosas ankaux la internacian
reputacion de REU."

La prezidanto elektis ne respondi por ne simili al la protagonistoj de la
jxusa balotkampanjo ruslanda. Li, helpe de la nemetropolaj estraranoj,
laboris pri la perspektiva programo de REU, bugxeto por 1997, koncepto
pri la ruslingva informilo de REU kaj pri evoluigo de la asocia financo.

La analizo de la jxus pasinta moskva konferenco apartenas al la sekvont-
jara revuo. La novelektitoj ricevis rimedojn kaj sperton por dauxrigi la
progreson, klare videbligxintan en 1996.

Alie kaj aliel
--------------
Interalie, probable alia kauxzo de la diskordoj estas la statuso de la
landa asocio aligxinta al UEA: ja gxi estas sola organizo, kiu teorie
devus tegmenti "cxiujn" aktivajn esperantistojn de la lando. Tial al la
asocio aligxas ne nur la neuxtraluloj, sed ankaux komunistoj,
anarkiistoj, radikaluloj, rus-naciistoj kaj aliaj, kiuj alportas en la
verdan medion la sperton kaj manieron de la respektivaj movadoj kaj
partioj. Foje tiu sperto povas utili, sed, bedauxrinde, pli ofte okazas
male.

Tute aliel estas pri aliaj societoj. Tiujn kutime fondas opetoj da
samideanoj aux amikoj, cxirkaux kiuj grupigxas personoj, kiujn imponas la
agado, etoso aux personeco de la iniciatintoj.

Ekzemple, la pasinta jaro montris, ke la junulara grupeto, formigxinta
cxirkaux Irina Goncxarova, evoluis je kolektivo, kiu probable meritus la
premion "asocio de la jaro", se tiu estus establita. (Komparu MASI kun la
krizanta SEJM, kiu estas formala organizo aligxinta al TEJO.)

Tiuj societoj diversmaniere plenumas la agadojn, kiujn devus plenumi la
landa asocio kaj ties lokaj aktivuloj. Iuj el tiuj asocioj havas pli
multajn financajn, lokalajn kaj ekipajn eblojn ol REU. Jam nun ili
kunlaboras, kaj REU devas difini sian politikon je rilato kun la regionaj
kaj fakaj grupoj antaux ol tiuj trovos organizan formon de la kunlaboro.

Floru cent floroj
-----------------
Dum la batalo por neekzistanta potenco dauxras asocie, dum la regionaj
kaj fakaj societoj stabiligxas kaj ekakiras renomon, la entreprenemaj
personoj plu persistas por siaj projektoj.

Preskaux 20 regulaj kaj neregulaj gazetoj estas eldonataj en Rusio.
"Bulteno de REU", "Ruslanda Esperantisto", "La Ondo de Esperanto",
"Scienco kaj Kulturo" gxis la fino de 1996 eldonis cxiujn planitajn
numerojn. Certan popularecon havas ankaux "Aktuale Euxro-Azia" kaj
"Eksciu, ke...", sed la neregula aper-ritmo bremsas ilian popularecon.
Sed eble la evento de la pasinta jaro estas la ekeldono de  ruslingva
informileto en Peterburgo.

Konstateblas kvanta kaj kvalita progreso en la informa sfero, al kiu
kalkuleblas ankaux la ruslingva dosiero por jxurnalistoj de Stefan Maul,
distribuata tra la lando fare de la aktivuloj de la Ruslanda Sekcio de
TEJxA.

Oni multe vojagxis helpe de Esperanto, aligxis al internaciaj organizoj
pere de iliaj rusiaj perantoj. Niaj artistoj kaj prelegantoj estas oftaj
gastoj en alilandaj esperantistaj arangxoj. Do, gxeneraligi la deklarojn
pri asocia krizo al la tuta esperantista aktivado en Rusio - estas eraro.

mll el La Ondo de Esperanto, 1997/1 (32)

***************************************************************************

F A K A    A PL I K A D O
/////////////////////////

Elektronika bibliografio - haveblas!
====================================

En Eventoj-112 aperis artikolo pri la elektronika bibliografio de E-
artikoloj, EBEA. La suba informo respondas al multaj ricevitaj demandoj:

Elektronika bibliografio de Esperantaj artikoloj, EBEA estus unu el la
bazaj laborilo de esploristoj, kaj ankaux de aktivuloj, sercxantaj
informon pri iu organizo, evento, arangxo, servo aux ajna E-afero.

Por realigi tiun gigantan projekton Bernhard Pabst jam de kelkaj jaroj
komencis laboron, kiu nun ricevis decidsignifan subtenon de Ottmar Jareb
(jareb@forigu.t-online.de), kiu ellaboris komputilan programon por la registrado.

La programo, nomata PCE-5 (la kvina parto en la serio PC-Esperanto) estas
unu el la plej bonaj el teknika flanko gxis nun viditaj de mi. Gxi funkcias
en IBM-kongruaj komputiloj sub DOS, surekrane aperigas belajn, senerarajn
cxapelitajn literojn, la menuo estas klara - kaj mi ne sukcesis iel ajn
paneigi la programon!

La programo PCE-5 (EBEA) nun enhavas la gxis nun prilaboritajn revuojn,
artikolojn cxefe pri interlingvistiko - en kiu oni libere kaj tre efike
povas sercxi laux ajna sxlosilvorto: auxtoro, temo aux io ajn! EBEA estas
"trovlibro" pri cx. 1700 aliaj libroj, artikoloj, manuskriptoj ktp. pri
unuopa auxtoro, eldonisto aux temo. Gxi respondas al la  demandoj "Kio
jam ekzistas?" kaj "Kie mi trovas respondon al mia problemo?".

La sola manko de la programo estas la neeblo memstare kompletigi la
enhavon, la aldonojn oni devas sendi al la teksta kompilanto Bernhard
Pabst. Tio unuflanke havas la avantagxon, ke la aldonoj de diversaj
individuoj atingas ankaux la aliajn aplikantojn, aliflanke la programo ne
uzeblas por propracela registrado.

PCE-5 estas tauxgprova programo, kiu signifas, ke oni povas senpage
kopii, transdoni gxin por provi la tauxgecon, utilon - kaj se gxi vere
ekplacxas, nur tiam oni devas pagi malgrandan sumon al la verkinto.

Por ricevi la programon vi devas nur kovri al la UEA-kodo OTJA-U la sendo-
kaj kopiokoston per 6 guldenoj, la registrado estas: 18 guldenoj.
(B-landanoj havas el ambaux sumo 50 %-an rabaton!) Skribu al:

Ottmar Jareb,
Blucherstr. 42, DE-71116 Gartringen, Germanio

***************************************************************************

Bulteno de Esperanta Komerco
============================

La uzo de Esperanto en ekstermovadaj terenoj, ekz. en komercado estas jam
delonge aplikata. Eldoni komercajn revuojn tamen ne estas simple. Tamen,
post la malapero de Monda Merkato, Mono ktp. ekzistas nun 2 revuoj,
dedicxantaj sin al tiu temo. Unu el ili estas la profesia, telefaksa
cirkulero "1001 ofertoj" (pli detale vidu en Eventoj-100), la alia estas
"Bulteno de Esperanta Komerco" eldonita de s-ro WANG Tianyi en Cxinio.

La monate aperanta revuo jam la en 4 pagxoj A-4 jam la 25-an fojon donas
resumojn pri la aktuala stato de per-Esperanta komercado, aperigas
konkretajn import- kaj eksport- aux simplajn vendajn ofertojn. (Estas
surprize, kiom da entreprenistoj-esperantistoj ekzistas en Cxinio...!)

La bulteno estas 2-lingva: Esperanta kaj cxina, kaj estas tre utila
ligilo por komercistoj, malgraux tio, ke plurfoje la adresoj aperas nur
cxin-lingve (tamen la interreta kontakteblo de la redaktoro donas rapidan
inform-eblon).

Artikoloj, sinprezentoj, kaj konkretaj ofertoj/postuloj de
entreprenistoj, komercistoj estas bonvenaj, des pli se ili intencas "meti
sian piedon" en la cxina merkato. La Bulteno estas abonebla kontraux 10
usonaj dolaroj cxe la eldonanto:

Wang Tianyi, Xi'an Esperanto-Asocio
Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio.
Fakso: +86-29-7218042
Rete: xty@forigu.xanet.edu.cn

***************************************************************************

INTERNET-informoj mallonge
==========================

Asocio de Verdulaj Esperantistoj, AVE havas propran hejmpagxon
http://www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm - kie estas legebla i.a.
ankaux la aktuala numero (15) de la gazeto "Aveno" (24 kB). Posxta
adreso: Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen, Germanio. Retadreso:


* * *

Nova traduko de la fama infanlibro trovigxas nun en la reto. La adreso
estas: http://www.emedia.com.au/users/peterb/carroll/mirlando/

* * *

Eblas nun aligxi rekte per TTT al Internacia Esperanto-Konferenco '97,
organizita de OSIEK en Rafina, Grekio. Por havi detalajn informojn, kaj
por aligxi TTT-e, vizitu:http://www.teaser.fr/exlaubacher/OSIEK/Rafina

* * *

Nova (franclingva) TTT-pagx pri la UK 1998:
http://www.mns.fr:8080/users/people/ptouron/
Prizorganto: Paul Tourbon: 

* * *

La TTT-adreso de AIS sxangxigxis! Jen la nova:
http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/

* * *

Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, ELNA havas novan retadreson:


Krome, ELNA invitas viziti la novan TTT-pagxaron cxe:
http://www.esperanto-usa.org/    (atentu pri la nomo de domeno!)

* * *

Irana E-Junularo, IREJO kaj redaktoro de IREJO-bulteno M. Reza Torabi
havas novan retadreson: 

* * *

Suda Kruco
==========

Post mallonga malapero, la revuo Esperanto sub la Suda Kruco, ESK,
redaktita de Donald Broadribb, ree trovis spacon en la Interreto.

Ekde nun, Jose F. Martin (de Andaluzia Esperanto Unuigxo) kunlaboras kun
Donald en la tasko HTML-igi la dosieron kaj trovi spacon por reta
publikigo. ESK estos legebla cxe
http://www.geocities.com/Athens/Acropolis/5541/esk.htm

inf: delpozo@forigu.redestb.es

***************************************************************************

Litova marbordo
===============

Klaipeda E-Klubo invitas cxiujn al printempa E-arangxo, la 11-a AJER,
(apudmara junulara E-renkonto) okazonta la 16-18-an de majo en la bela
apudmara loko Karkle (5 km de Klaipeda).

Temo de la arangxo "Mia domo cxe Balta maro". En la programo: abunda
sportado, arta prezentado, movadorganizaj kunvenoj, interkona vespero kun
naciaj mangxajxoj, lignofajro, ekskurso al Palanga...

Kotizoj: 10 USD. Tranoktado en 4-litaj aux 10-litaj cxambroj de
infanripozejo. Estas loko ankaux por viaj tendoj kaj auxtoj.

Por ricevi informojn pri la atingeblo ktp. bonvolu kontakti:

Arunas Kazlauskas
ab.d. 449, Klaipeda LT-5802, Litovio
Rete: baltija@forigu.voras.lt
Fakso: +370-6-218010

***************************************************************************

Blua aventuro
=============

Esperanto-klubo de Jyvaskyla arangxos someran studsemajnon "Blua
Aventuro" inter 30.06 kaj 04.07. en Jyvaskyla, Finnlando.

Pli detalajn informojn vi povas trovi en Interreto cxe
http://www.sci.fi/mxatlah/jek/blu-avnt.htm aux helikposxte cxe:

Seija Kettunen,
Keihasmiehenkatu 3, FIN-40630 Jyvaskyla, Suomio.
Tel.: +358-14-254609.
Rete: matlah@forigu.sci.fi

***************************************************************************

Viziti Kanadion
===============

La jara renkontigxo de Nord-Okcidentaj esperantistoj en Kanadio kaj
Usono, NOREK okazos inter 30.05-01.06 en Sidney Hotel en Sidney, Brita
Kolumbio, enkadre de kio okazos ankaux la gxenerala jarkunsido de la
Kanada Esperanto-Asocio.

La temo de NOREK 1997 estas "Tergloba Edukado". Verkemuloj estas petitaj
sendi eseojn pri cxi tiu temo, kiuj estos legitaj dum la renkontigxo. La
sabato estos plenplena je interesaj programeroj kiel prelegoj, skecxoj,
koncerto, vizito al speciala art-ekspozicio kaj boata ekskurso. Por
aligxi kaj ricevi pliajn informojn, skribu al la organizanto:

Wally du Temple,
765 Braemar Avenue, Sidney, BC, V8L 5G5, Kanadio
Rete: dutemple@forigu.mail.IslandNet.com

***************************************************************************

Blankaj noktoj
==============

Spertu mem, kiaj estas la veraj blankaj noktoj en Peterburgo, kiam ecx
nokte oni povas legi sur la starto! Partoprenu iun E-arangxon kun
peterburgaj esperantistoj!

"Boatado-97"
------------
Boatado estas tradicia renkontigxo, kiu estas organizata jam 8 jarojn.
Cxi foje, inter 27.06 kaj 01.07 ni marsxos en sovagxaj kondicxoj laux
pitoreskaj lokoj tra la lagaro Vuoksa. En la programo estas konkero de
enakvaj rokoj, dumtaga remado kaj cxiuvespere kantoj cxe la lignofajro
kaj surakve, ekologia senalfabetigo, turisma banejo, interkono kun
aborigenoj (rusaj turistoj).

Partoprenkotizo estas 36 USD por luado de tendoj, dormosakoj, mangxajxo
kaj boatoj. Se Vi venos kun propra tendo ktp la prezo varias.

Pliaj Informoj:

Svetlana Ejst,
a/ja 130, RUS-197022 Peterburg, Rusio.
Tel. +7-812-1360229
Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru


Ekologia seminario
------------------
Ni invitas partopreni la seminarion "Harmonio kun naturo estas la
fundamento de sana vivmaniero" okazonta inter 02-04 de julio en
Peterburgo.

Partoprenkotizo: 15 USD (informajxoj, luado de halo, teumado). Bonvolu
peti aligxilojn cxe:

Sergej Sxarov,
a/ja 130, RUS-197022 Peterburg, Rusio


Viziti muzeojn...
-----------------
Vi povas veni ankaux kiel "ordinara" turisto, la E-vojagxoficejo Universo
staras je via dispono por pasigi la blankajn noktojn (25.05-25.06) en E-
etoso kun vizitado de muzeoj, teatroj, ekskursoj, ktp. Por kontakti ilin
estas uzeblaj la supraj adresoj.

***************************************************************************

Flortagoj kaj pentekosto
========================

Invito de REF: Rondo de Esperantista Flauxristoj: Inter 19-23 de majo
1997 por la 13-a fojo okazos la "Flortagoj" en urbeto Tauberbischofsheim,
30 km-ojn sud-okcidente de Wurzburg.

Oni povas partopreni ankaux la Pentekostan Semajnfinon de la 16-a gxis la
19-a, tuj antaux la Flortagoj, kaj eventuale povus partopreni en nia
laboro. Ni laboros pri nia plantvortaro kaj ekskursos. La tuta semajno (7
tagoj) kostos cxioninkluzive 431 DEM, la Pentekosta Semajnfino: 185 DEM.
Pliaj detaloj kaj aligxiloj cxe

B. Eichkorn,
Romausring 20, DE-78050 VS-Villingen, Germanio

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj
bonvenaj!

19.04. Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA, Roterdamo. Inf:
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando. Tel: +31-10-4361044, fakso: +31-10-4361751. Rete:
uea@forigu.inter.nl.net

19-20.04. 7-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio en Benidorm
(Alicante). Inf: Jose Miguel Bernabeu, Plaza Pio XII, 1-4-C, tel.: +34+6-
5207444

19-20.04. Perfektiga Seminario por komencintoj, progresintoj, ekspertoj,
Hamburgo. Inf: Hamburga Esperanto-Societo, Klaus-Groth-Str. 95, DE-20535
Hamburg, Germanio. Tel/fakso: +49-40-2503065.

22-26.04. 2-a Internacia Studenta Scienc-teknika Kongreso de Azi-
Pacifikaj Landoj. Laborlingvo interalie Esperanto. Inf: Aleksandr
Titajev, ul. Pusxkinskaja 10, RU-690600 Vladivostok, Rusio. Tel: +7-4232-
268-769. Fakso: +7-4232-266-988. Rete: espero@forigu.pub.marine.su

24-27.04. Seminario por Cseh-Instruistoj. Inf: Triesta E-Asocio, C.P.
601, IT-34100 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-763128. Rete:
aviotto@forigu.spin.it

26-27.04. Ljubomir Trifoncxovski pri Sandor Szatmari en KCE-monatfino.
Inf: Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32-
9267407.

26-27.04. 7-a Internacia Kunveno, cxe Kita Kjusxu apud Hukuoka. Inf:
Esperanto-Propaganda Asocio, Oomoto, Ten'on-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-
621, Japanio. Tel: +81-771-225561, fakso: +81-771-250061. Rete:
100507.1652@forigu.compuserve.com

26-27.04. 20-jarigxo de Nacia E-Muzeo, Gray. Inf: Nacia Esperanto Muzeo,
19 rue Victor Hugo, FR-70100 Gray, Francio. Tel: +33-(0)384651173

26.04-04.05. Printempa Stud-Ekzamena Sesio pri Turismo kaj Kulturo, Pola
Studsesio de la Akademio de la Sciencoj - San Marino (AIS), Bydgoszcz.
Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz,
Polio. Tel: +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

27.04. Trilanda Renkontigxo (BE-DE-NL) en Aachen. Inf: Wolfgang Bienen,
Eynattener Str. 56, DE-52064 Aachen. Tel: +49-241-62350 fakso: +49-241-
602353.

27.04. Cseh-tago, Vilao "Esperanto", Rijeka, Kroatio. Inf: Visxnja
Brankovicx, Via Leghiessa 6. IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-
767875

27.04-04.05. TEJO-seminario pri informado, Budapest. Inf: Lariko Golden,
Damjanich u. 1/c.I.8., HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel: +36-88-424339.
Rete: golden@forigu.osiris.elte.hu

01-04.05. Gxenerala kunveno de Esperantista Federacio de Laboro, Cassis.
Inf: Helene kaj Robert Stoffers, "Villa Tabou", 4 Montee de la Chapelle,
Super-Cassis, FR-13260 Cassis, Francio. Tel: +33-442-017366.

01-04.05. 28-a Kataluna kaj 1-a Transpirenea kongreso de Esperanto. Inf:
Kataluna E-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio.

01-04.05. Piedmigrado, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse,
Francio. Tel: +33-549-428074.

01-04.05. Baltmara Turisma Renkontigxo (kaj Dua Hansa Esperanto-Tago) en
Stralsund, Germanio. Inf: Christian Darbellay, Kaiserstr. 43, DE-24143
Kiel, Germanio. Tel/fakso: +49-431-735016

01-05.05. 4a Krakova Festivalo de E-Kulturo, Krakow. Inf: Grazina
Maszczynska-Gora, ul. Armii Krajowej 2/14, PL-31-150 Krakow, Polio. Tel:
+48-12-375390.

01-09.05. Karpata PERLo (Printempa E-ista Ripozo kaj Lernado; Karpatoj).
Inf: Irina Goncxarova, Molodjojxnaja 38-10, RU-143000 Moskvo - Odincovo-
2, Rusio. Tel: +7-095-5930575, fakso: +7-095-2926411 LOIPEL. Rete:
irina@forigu.tung.msk.su

02-04.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (PERAT).
Inf: E-Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 51 Poprad, Slovakio.

02-04.05. 92-a Skota kaj 81-a Brita Kongreso de E-o, Perth, Skotlando.
Inf: Jean Bisset, 47 Airbles Srescent, Motherwell, ML1 3AP, Britio. Tel:
+44-698-263199.

03-04.05. E. en praktiko - ideoborso, Bieno "Njegusx", Kroatio. Inf:
Visxjna Brankovicx, Via Leghiessa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:
+39-40-767875

06-09.05. IFEF Antauxkongreso en Cxehio. Inf: Ladislav Lani, CK Moravie,
Naves svobody 14, CZ-783 71 Olomouc, Cxehio. Fakso: +42-68-33014.

07-10.05. Amika renkontigxo antaux la 49-a IFEF-Kongreso, Sarospatak.
Inf: VEME (Dr. Halasz Jozsef), Muhely u. 14. HU-3529 Miskolc, Hungario.

07-11.05. Latvia Internacia Printempo, Cesis-Priekuli. Inf: Latvia E-
Asocio, Mara Timermane, Kr. Valdemara 145/1-32, LV-1013 Riga, Latvio.

08-11.05. Astronomio, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse,
Francio. Tel: +33-549-428074.

10-13.05. Euxropa Esperanta Kultura Festivalo, Aalen. Inf: Esperanto-
Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-
1388980, fakso: +49-711-1388982

10-17.05. 49-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
(IFEF), Kosice, Slovakio. Inf: Ingx. Magdalena Feificxova, A. Bernolaka
25/5, SK-01001 Zilina, Slovakio.

13-16.05. Euxropa Junulara Parlamento en Stuttgart. Inf: Esperanto-
Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-
1388980, fakso: +49-711-1388982

13-16.05. Antauxkongresa ekskursaro. Inf: Esperanto-Stuttgart,
Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-1388980,
fakso: +49-711-1388982

***************************************************************************

M O V A D O
///////////

Japana Esperanto-Instituto
==========================

Japana Esperanto-Instituto, JEI estas fondajxo kun jura personeco,
kolekto de bonhavo kaj ne kolekto de personoj, kaj ties estraro elektas
sin laux la statuto. Laux regularo la prezidanto de la estraro devas
respekti, praktike obei la rekomendon de la konsilio, ekvivalento de la
komitato cxe UEA. En tiu senco, JEI estas kvazaux asocio, kolekto de
personoj, kiu estas regata de la demokratia principo. La oficperiodo
estas du jaroj, kio ne kongruas al tiu de UEA kaj kauxzis malkonvenon
kelkfoje (kiam pro la alterno de la "registaro", unu komitatano A povis
perdi mandaton), konsidere de kio estis rezoluciita ke la oficperiodo de
la komitatanoj A reprezentantaj JEI estu la sama kiel la elektoperiodo de
UEA. Prezidanto de JEI estas Yamasaki Seiko.

Kontaktadreso de JEI:

Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio, J-162 Japanio.
Fakso: +81-3-32034582
Rete: chb71944@forigu.pcvan.or.jp

***************************************************************************

Video-serio por lokaj televidoj
===============================

Kultura Fondajxo Simpozio (Florianopolis - Brazilio), eklancxis projekton
pri produktado de televida  videa programo kies cxefa celo estas
instruado de Esperanto kaj diskonigo de gxia kulturo.

Kultura Fondajxo "Simpozio" estas kultura kaj filozofia institucio en
Florianopolis, (sxtato Sankta Katarina, en suda Brazilio), kies sidejo
okupas 800 kvadratajn metrojn, kaj havas plurajn specialistojn
(lingvistoj, komputilistoj, video-produktistoj ktp).

Inter la kunlaborantoj estas la fratoj Marko kaj Jorge Tejsxejra, kiuj
posedas videan firmaeton "Kamera Express", kiu produktas video-filmajxojn
kaj disponas pri tute kompleta aro da aparatoj S-VHS, kiuj ebligas eldoni
filmitajn programojn laux kvalito akceptata de loka kabla televida
entrepreno. Okaze de filmado kaj enirigo de ajna programo por loka
televida kabla reto ni ja povas aserti, ke ni estas teknike kaj finance
suficxe sendependaj.

En la nuna projekto ni celas produkti E-programon por nia loka kabla
televido (nuntempe 30.000 spektantoj kun dauxre kreskanta kvanto da ili).
Ni planas ne simplan efemeran kurson, sed programon kiu devos esti dauxre
tenata, espereble dum longa tempo. La kontaktoj kun la koncerna kabla
firmao (Multicanal) jam estis faritaj, kaj la sekva pasxo estas la
realigo mem.

Do ekde nun, la problemo alfrontenda estas: kiel oni faru la tuton? kiel
starigi flankan strukturon, kiu ebligu elteni eblan sukceson de la
programo cxe la estonta spektantaro. Niaj zorgoj estas ne nur pri loka
strukturo (E-instruistoj, lernejo ktp, kiuj parte jam estas, sed ne por
amasa publiko), sed multe pli pri bezono havigi E-kunlaborantojn el plej
diversaj partoj de la mondo. Do, ni petas helpon de esperantistoj, ke ili
sendu al ni argumentitajn sugestojn koncerne la organizadon de E-televida
instruo, ke ili sendu al ni filmmaterialojn jam pretaj en aliaj landoj
por ke oni povu konsideri alilokajn spertojn kaj atingojn. Aliflanke, ni
estas ege interesataj pri kontakto kun turismaj firmaoj kaj sciencaj
institucioj de diversaj landoj cele al partneraj rilatoj ene de tiu
projekto.

Marko Tejsxejra, sekretario
Kultura Fondajxo Simpozio
Rua Huberto Rohden, 274, Campeche,
BR-88064-000 Florianopolis - SC, Brazilio.
Rete: teixeira@forigu.cfh.ufsc.br

***************************************************************************

Sukceso de La Jaro
==================

Kroata Esperantista Unuigxo, KEU kutime forsendas al naciaj gazet- kaj
radioredakcioj informojn pri nacia kaj internacia E-agadoj.

La lasta informo pri "La Jaro" (kalendara notlibro, eldonita de Flandra E-
Ligo) vekis grandan intereson, ja motivite pro la apero de tri kroataj
festotagoj en la internacia kalendaro la sekretario de KEU estis invitita
al la radiostudio Sljeme, Zagrebo) kaj dum dudek minutoj parolis pri la
jam menciita kalendaro, kaj ankaux pri la internacia ekspozicio de la
infandesegnajxoj, pri mesagxo de plej junaj E-istoj kaj Alp-Adria
Konferenco okazonta en junio en Crikvenica.

inf: Marija Belosxevicx
mbelosev@forigu.public.srce.hr

***************************************************************************

Sukcesa reagservo
=================

Ekde 12 jaroj funkcias en Auxstrio la reagservo "Tuj + Mallonge".

La procedo estas jena: Se en iu gazeto aperas artikolo pri lingva
problemo, pri aux kontraux Esperanto, la kunordiganto sendas kopion al
dudeko da kunlaborantoj, kiuj mem skribas tuj mallongan legantleteron al
la koncerna redakcio. La gxisnuna sperto estas kuragxiga: kvankam ne
ekzistas kompleta statistiko, oni povas diri ke plimalpli 50 % de la
leteroj fakte aperas. Tamen pliaj kunlaborantoj el la germanlingvaj
landoj estas dauxre sercxataj. Se vi volas aktivi, bv. skribi (tuj +
mallonge) al la kunordiganto (posxtkarto suficxas):

Mag. Walter Klag,
Rudolfinergasse 8/11-12, AT-1190 Wien, Auxstrio.

***************************************************************************

Ekzameno pri la angla
=====================

En la kataluna universitato cxe la priakcepta ekzameno pri la angla
lingvo inter la respondendaj temoj aperis Esperanto (demandoserio 3,
numero 83).

La taskofolio donas 3-alinean tekston pri la UK en Tampere, donas
pozitivan bildon pri la lingvo, kaj postulas respondi al postmetitaj
demandoj.

Gratulojn al la prizorganto.

el Kataluna Esperantisto dec/96

***************************************************************************

Reklamo:

               Malferma tago

        en la Centra Oficejo de UEA:

             19-an de aprilo!

***************************************************************************

Kompareblaj enketiloj
=====================

Ofte Esperanto-organizajxoj entreprenas projekton por enketi cxe la ne-
esperantista publiko pri gxiaj scioj kaj opinioj rilate lingvojn
gxenerale kaj internaciajn planlingvojn specife. Gxis nun cxiuj
dissenditaj enketiloj estas tre diversaj laux celoj de la enketo kaj
enhavo de la demandoj, do estas tre malfacile kompari la rezultojn kaj
tiri validajn konkludojn.

Por utiligi kaj kompari la rezultojn de diversaj enketoj Bernard Golden
ellaboris modelon kun demandoj pri aspektoj de lingvolernado kaj praktika
uzado, libere modifebla kaj kompletigebla laux la lokaj necesoj. Por
ricevi la demandaron interesigxantoj kontaktu rekte:

Bernard Golden,
Damjanich u. 1/C I/8, HU-8200 Veszprem, Hungario

Rim: Abonantoj de la retposxta versio de Eventoj ricevas nun ankaux la
plenan demandaron. - La red.


****  Nur por retaj abonantoj:  ****

Jen la demandaro:

A. Kion vi scias pri la lingvoj?
--------------------------------

  1. Kiu lingvo estas la plej malnova en la mondo?
  2. Kiu lingvo estas la plej malfacila?
  3. Kiu lingvo estas la plej facila?
  4. Kiu lingvo estas la plej ricxa?
  5. Kiu lingvo estas la plej bela?
  6. Kiu lingvo estas parolata de la plej granda nombro de homoj?
  7. Kiu lingvo estas la plej utila en la mondo hodiaux?

B. Demandoj pri via lingvoscio?
-------------------------------

1. Kiun lingvon vi parolas kiel gepatran lingvon?

2. Kiujn lingvojn vi parolas same bone, kiel vian gepatran lingvon?
   a. Cxu vi lernis gxin (ilin) samtempe kun la gepatra lingvo?
   b. Cxu vi lernis gxin (ilin) en lernejo?

3. Kiujn lingvojn vi lernis en lernejoj?

  a. Cxu vi profitis de via lingvostudado?

  b. Kiel vi povas uzi viajn lingvosciojn?

     - en laborlokoj aux por aliaj profesiaj celoj
     - por vojagxoj
     - por scienca resercxo aux literaturaj okupoj
     - por diversspecaj kulturaj kialoj
     - por personaj kontaktoj kun eksterlandanoj en la formo de
       korespondado kaj vizitoj

  c. Cxu vi opinias, ke valoras studi fremdajn lingvojn en lernejoj?

  cx. Se vi havus okazon studi fremdan lingvon nun, kiun lingvon vi
      elektus?

  d. Laux vi, kiu estas la plej bona maniero lerni fremdan lingvon?

     - per gramatika metodo kun lernolibroj
     - per diskoj kaj aliaj auxdvidaj rimedoj
     - per longa restado en fremda lando

C. Kion vi scias pri la monda lingvoproblemo?
---------------------------------------------

1. Cxu la mondo bezonas internacian lingvon parolatan cxie de cxiuj?

2. Kia lingvo povas farigxi internacia lingvo?

  a. - unu el la mortaj lingvoj, ekzemple la latino
  b. - unu el la plej vaste uzataj naciaj lingvoj, ekz. la angla aux la
       franca
  c. - simpligita formo de jam ekzistanta aux ekzistinta lingvo, ekz.
       simpligita latino aux Basic English
  cx. - neuxtrala planlingvo, kiu estas la proprajxo de neniu nacio

3. Cxu vi auxdis pri la sekvaj lingvoj?

  a. - Volapuk
  b. - Esperanto
  c. - Ido
  cx. - Occidental
  d. - Interlingua

4. Cxu vi scias, kiu estis d-ro L. L. Zamenhof?

5. Cxu vi subtenus proponon samtempe kaj devige enkonduki la instruon de
   neuxtrala internacia lingvo en cxiuj lernejoj de la mondo, por ke la
   venonta generacio havu komunan lingvon?


Nomo (nedeviga respondo): .................

Profesio aux metio: ........................

Edukado:  - sen formala edukado
          - elementa lernejo
          - mezlernejo
          - faklernejo
          - universitato
          - postdiploma studado

Agxo:   - gxis 19
        - 20-29
        - 30-39
        - 40-49
        - 50-59
        - 60-69
        - 70-79
        - 80-89
        - 90 aux pli

***************************************************************************

Latinista kongreso
==================

Inter 06-13 de auxgusto en la Universitato de JyvSigmaskylSigma,
Finnlando, okazos la internacia kongreso de latinistoj (Nonus Conventus
Internationalis Academiae Latinitati Fovendae). Partoprenontoj estas
petataj kontakti la Esperanto-klubon de JyvSigmaskylSigma:

PL 136, FI-40101 JyvSigmaskylSigma, Finnlando.
Rete: matlah@forigu.sci.fi

***************************************************************************

NI MENCIAS
==========

INTERNACIA KORESPONDA ADRESARO. 2/1996. Red. Ladislav Spina, ul.
Kosmonautu 358, CZ-46005 Liberec, Cxehio. Angla- kaj Esperantlingva
adresaro kun malgranda cxeha-Espa konversacilibro (por la UK-anoj). Kun
reklamoj 24 pagxoj A-5.

FELICxU, EBLAS! Filozofia brosxuro de O. M. Ainvanhov. 28 pagxoj formato
11x21 cm. Eldonis: Eldonejo Prosveta S.A. B.P. 12, F-83601 Frejus, Cedex,
Francio.

LEKSARA KOLEKTO DE OFTE UZATAJ PROPRAJ NOMOJ - kompilita de Rikardo
Sxulco kaj Hermano Bermano. Klarigo de pli ol 7500 Esperantigitaj nomoj
(personaj, familiaj, geografiaj ktp). 141 pagxoj, A-5. Eldonita de E-
Centro en Paderborno.

***************************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////

ILEI kunsido en Stuttgart
=========================

Kadre de la Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Stuttgart (16-19 de majo)
kunsidos la ILEI-anoj. La kunsido okazos vendrede, la 16-an de majo inter
la 19-a kaj 20-a horo. Pri la salono bv. konsulti la kongresan libron.

Dum la kunsido oni i.a. pridiskutos la kontribuon de ILEI al la Kampanjo
2000. Dum la Kongreso funkcios ankaux ILEI-budo. Bonvenas dejxorantoj-
volontuloj.

Marija Belosxevicx
sekretario de ILEI

***************************************************************************

Novjare ni renkontu
===================

La Novan Jaron mi kun deko da liceanoj, al kiuj mi instruas Esperanton
(11-14-jaraj) renkontis en Zakopane, kie kunvenis cxirkaux 70 homoj el
Polio, Germanio, Ukrainio (ne cxiuj esperantistoj), sed abundis junularo.
Okazis multaj ekskursoj cxefe al la montaro. Sekvajare la "motoro"
Ireneusz Bobrzak (gvidanto de junulara E-klubo "Varsovia vento") volas
ripeti la arangxon sed en pli internacia konsisto t.e. inviti junajn
esperantistojn ankaux el Hungario, Cxehio, Slovakio: Do mi nun sercxas
kontaktojn kun instruantoj, gvidantoj de junularaj grupoj (12-18-jaraj).
Se tiuj estas en Via cxirkauxajxo, bonvolu kontaktigi nin. Esperante al
iu kontakto, amike Via

Mihael Lineckij
a/ja 539/1, UA-252200 Kiev, Ukrainio
Rete: root@forigu.lendm.kiev.ua

***************************************************************************

Videa kurso por hispanlingvanoj
===============================

Estas disponebla videa kurso de Esperanto por hispanparolantoj.

Speciale verkita por la instruado de Esperanto, plene didaktika kaj
gradigita leciono post leciono.

La tuta kurso dauxras 2 horojn (21 blokoj). Tauxga por memlernado, grupa
lernado aux instruado. Pliajn informojn donas la verkinto:

S-ro Enrique Kohei
CC 407, RA-2600 Venado Tuerto, Argentinio
Rete: kohe.solis@forigu.waycom.com.ar

***************************************************************************

Magistrigxo pri Esperanto
=========================

La 22-an de januaro 1997 sxtat-magistrigxis pri Esperanto en la
universitato Eotvos Lorand, ELTE en Budapesxto Taesok Choe (Koreio),
Michele Gregory- Zielinski (Usono), Lidia Tucxenko (Litovio) kaj Stephane
Dupin (Francio).

Nun estas naux diplomitoj, kiuj sekvis la 3-jaran perkorespondan E-kurson
por eksterlandanoj, starigitan en 1990. Nova 3-jara sesio startos en
septembro 1997. Interesatoj bv. skribi al:

Esperanto-Fako, ELTE
pf. 107, HU-1364 Budapest, Hungario.

***************************************************************************

HUNGARA ANGULO
==============

Printempa Festivalo
-------------------
Kiel integra parto de la Budapesxta Printempa Festivalo, okazis E-lingva
programero la 22-an de marto, organizita de Hungara E-Asocio. Elpasxis
Laszay Anna, Stefan MacGill, Aurora Bute, Emil Crancau kaj Doina Eremia.
Estas sxanco por la sekva jaro denove ricevi sxtatan subvencion...

Ronda Tablo
-----------
La cxi-jara Ronda Tablo de hungariaj E-organizoj okazos la 12-13-an de
aprilo en Zalaegerszeg, (Muv. Haz) invitita de Societo Sikervonal. La
konferencon povas cxeesti ankaux individuaj interesigxantoj (sabate
vespere: Esperanto-balo). Kontaktu: Baksa Jozsef, 8901 Z.szeg pf. 263,
tel: 92-320008 aux -318113. (Pri liberaj lokoj en auxtomobiloj telefonu
al 2828885)

Redaktoro sercxata
------------------
Ni denove sercxas helpredaktoron al Eventoj. (Por nebudapesxtanoj ni
povas certigi logxejon.) Vizitu persone la Bp-an E-Domon aux telefonu al
2828885 - Szilvasi Laszlo.

***************************************************************************

Reklamo
-------

      Cxu vi jam havasINTERNET-adreson?

            Hungaroj kontaktu:

            Internet Hungary Kft!
        1027 Budapest Csalogany u. 23-25
                Tel: 213-2023
           (Hivatkozz az Eventoj-ra!)

       Cxu vi volas postresti de la mondo?

***************************************************************************

L E T E R O J
/////////////


Premioj por disvastigo
======================

Mia cxefa celo pri Esperanto estas ties disvastigo inter individuoj - vi
tion certe jam supozis. (Kio tamen ne signifas, ke mi povas disponigi al
tiu celo momente tre multan tempon). La oficialigo, la finvenkismo,
minimume la desuprisma ne interesas min kaj mi ne volas dedicxi tempon al
tio.

Mi pensas pri ia speciala ligo de tiuj homoj kiuj havas samajn opiniojn
kaj simple volas krei Esperantulojn lingve kaj E-kulture spertajn por
pligrandigi la komunumon (kaj longavide plibonigi la uzeblojn - cxu ne
bele havi dekoble pli da parolantoj kaj eble tiam trioble pli da
abonantoj?).

Min ekzemple interesas la pli profesia publikrilatumado, varbado,
instruado, enkomunumigo. Kiu traktas tion profesinivele? Rasxicx donas en
sia libro kelkajn sociologiajn indikojn pri la nuna parolantaro. Sed kiuj
celgrupoj vere estas bone konvinkeblaj pri Eo? Kiom sukcese agas
Grzebowski en Bydgoszcz? La flandroj kun Iwo Durwael? Kaj aliaj? Cxu iu
sukcesas honeste pagi la varblaboron, la instruadon ktp. el la kotizoj de
la novvarbitoj? Kaj kiel organizi la tuton? En asocio, en komerca
kompanio? Cxu munti iun varbasocion de pluraj entreprenoj kaj asocioj por
komune publikrilati? Kiel eviti aux malkuragxigi eluzon de la investita
laboro kaj mono per iuj aliaj privataj lingvolernejoj?

Kio cetere estas kaj estis Lingvo-Studio krom nun Eventoj?

Komentojn, sugestojn, kritikon pri mia artikolo en Eventoj 1/2 nov 96 mi
tre bonvenigas. Bv. sendi al Eventoj aux rekte al mi.

Lu Wunsch-Rolshoven
Braunschweiger Str. 72
DE-12055 Berlin
luwunsch@forigu.zedat.fu-berlin.de


* * *


Lingvoinstruistoj cxirkaux Baltio
=================================

- Helpu eks-Sovetion reveni al Euxropo per fremdlingva instruado en
litovaj lernejoj, cxar en nia lando mankas cxirkaux 400 lingvoinstruistoj,
cxefe pri la angla. Germania ministerio de klerigo kompetente helpas
delegante al Litovio bonajn fakulojn, sed la migrantaj britaj kaj usonaj
packorpusanoj ne estas pedagogoj kaj prezentas tre malaltan nivelon...

Preferindaj estus instruistoj el neanglalingvaj landoj, kiuj mem lernis
la lingvon kaj instruas kiel diplomita fakulo. Krome ili povus instrui
ankaux sian propran "malgrandan" lingvon en iu elementa klaso, por
reciproka lerneja gxemeligo kaj intersxangxo de instruistoj. Tiel kreskos
la prestigxo de niaj "malgrandaj" lingvoj. Same eblas instrui Esperanton.

De la angla - al Esperanto, per Esperanto - al la angla kaj "malgrandaj"
lingvoj, al la celo, tiel nomata lingva demokratio.

Por la komenco jen mia adreso:

Valdas Banaitis,
str. Pergale 26-35, Nova Vilna, LT-2041 Vilnius, Litovio

***************************************************************************

K O N K U R S O
///////////////

LIRO - 97
=========

Urala Esperantista Societo kaj la redakcioj de "Ruslanda Esperantisto"
kaj de "La Ondo de Esperanto" invitas cxiujn dezirantojn partopreni en la
tradiciaj belartaj konkursoj "Liro-97".

1. Originala prozo

2. Originala poezio

3. Traduka prozo: iu(j) ajn novelo(j) el la ciklo de
   Aleksandr Pusxkin "Povesti Belkina"

4. Traduka poezio el la rusa lingvo

5. Recenzo de la poemaro "Kvarteto", eldonita de "Sezonoj" en 1996

La kvanto de la verkoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj.

Bonvolu sendi 3 tajpitajn aux tre klare skribitajn ekz-ojn de la
originalo (por la 4-a brancxo ankaux de la traduko) gxis la 15-a de julio
1997 al la organiza adreso.

Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu slipon kun indiko
de la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso.

Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aux premiitaj en
aliaj konkursoj.

La lauxreatoj (po unu en cxiu brancxo) ricevos valorajn libropremiojn. La
rezulto de "Liro-97" estos solene anoncita en la Internacia Vespero kadre
de la arangxo "Euxropo-Azio'97" (Jekaterinburg, auxgusto 1997). La
organizantoj rezervas al si la rajton gxis la 31-a de decembro 1999
publikigi la ricevitajn konkursajxojn en "La Ondo de Esperanto",
"Ruslanda Esperantisto" aux en aparta eldonajxo, kondicxe ke ili avertos
pri tio la auxtoron gxis 31 dec. 1997. Organiza adreso:

Liro-97, ab. ja. 162,
RU-620014 Jekaterinburg-14, Rusio.

***************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

AERA en nova loko
=================

En Eventoj 2/februaro aperis artikolo pri la interreta adreso
de AERA. Bonvolu atenti pri la jxusa adressxangxo!

La TTT-pagxoj pri "Esperanto en Radio" sxangxis sian lokon. Ili nun
hejmas cxe: http://members.aol.com/OSIEK/AERA/

La pagxo kun sondokumentoj konsiderinde ricxigxis: pliaj elsendoj el
Varsovio, Romo kaj Vatikano, kaj du elsendoj de loka stacio (Toulouse,
Francio kaj Melbourne, Auxstralio). Pliaj informoj:

Bruno Masala
bruno@forigu.poetic.com

Rim: AERA (Amikaro de Esperanto en Radio) estas rondo de aktivuloj, kiuj
celas helpi la elsendadon kaj auxskultadon de E-lingvaj radioprogramoj.

***************************************************************************

Kunhelpu la redaktadon de E-elsendoj
====================================

Ni invitas cxiujn niajn auxskultantojn partopreni en la kunredaktado de
la E-elsendoj de Pola Radio per proponado de konkretaj temoj por
priparolo, prezento en la elsendoj. Oni proponu diversajn temojn, kiuj
rilatas la vivon en Polio aux estas ligitaj kun iuj temoj jam prezentitaj
en niaj elsendoj.

Bv. skribi viajn temo-propono(j)n. Via formularo auxtomate partoprenos en
la lotado de premioj, kiujn konsistigos sonkasedoj kun interesaj
paroladoj, intervjuoj ktp. el nia E-arkivo de Pola Radio. Ni krome
lotumos iom da E-libroj kaj sonkasedoj kun E-kantoj.

Pola Radio, E-redakcio,
pf 46, PL-00-977 Varsovio, Polio
Fakso: +48-22-6455917
Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl


***************************************************************************


A N O N C E T O J
/////////////////


- Nekomercaj anncetoj de abonantoj estas senpagaj!

* * *

Sincerajn gratulojn al la Studenta E-klubo en Zagrebo (Amrusxeva 5), kiu
la 14-an de marto per aparta koncerto festas sian 40-jaran ekziston!

* * *

Mi direktas min al vi kun la peto: cxu vi povus esplori en via lando cxu
ekzistas revuoj kiuj traktas naturajn kuracmetodojn, bonfartadon (korpan
laboron, spiritan dancon, biodancon, astrologion, reikio ktp.) kaj se
eblas la adreson sur TTT en Internet. Koregan dankon. Herman Deceuninck,
Kluisstraat 22, B-1500  Halle, Belgio.
Rete: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be

* * *

Seatla Esperanto-Societo sercxas kontaktojn kun samideanoj/samlingvanoj
en niaj gxemelurboj: Mazatlan - Meksikio, Haiphong - Vietnamio, Nantes -
Francio, Mombasa - Kenjo, Cxongqing - Cxinio, Limbe - Kamerunio, Galway -
Irlando, Kaohsiung - Tajvano, Pecs - Hungario, Cebu - Filipina Resp.,
Perugia - Italio, Surabaya - Indonezio, Gdynia - Polio. Cxies helpon ni
antauxdankas. Skribu al: Leland Bryant Ross, PO Box 30091, Seattle, WA
98103 Usono. Rete: lilandbr@forigu.scn.org

* * *

Radioamatora klubo sercxas uzitajn sendo-ricevilojn kaj komputilojn 386
kaj 486 malmultekoste en nelimigita kvanto, laux ambauxflanka
interkonsento. Antanas Ramonas, ab. d. 15, LT-5030 Kedainiai, Litovio.
Tel/fakso: +370-57-57310. Rete: ly3nes@forigu.org.ktu.lt

* * *

Reklamanonco
------------

Esperantigita poezio
====================

           En "Esperantigita Poezio"
     (eksnomo: Euxropa Poezio en Esperanto)
    aperos tradukitaj poemoj el cxiuj lingvoj.
        Abonantoj rajtas peti aperigon
    de siaj sxatataj poemoj en la E-traduko.
       Pliaj informoj (kontraux IRK):

                 Miklos Feher,
    Ugro Gy. u. 17, HU-1046 Budapest, Hungario.

***************************************************************************

I N T E R E S E
///////////////

Pakedo-radio: interesa komunikada rimedo
========================================

La deziro de homoj komunikigxi unu kun la alia, kondukis al disvolvigxo
de diversaj teknikaj metodoj kiuj permesus ne nur la senperan
interparoladon, sed ankaux la komunikadon distancan, unue nur skribitan
kaj en la nuna jarcento ankaux parolitan, danke al la invento de
telegrafo, telefono kaj radiotekniko. En la sekva artikolo estas
priskribita nova metodo de skriba komunikado pere de uzo de komputilo kaj
hejma radiostacio, tamen neprofesie, sed nur private kvazaux hobio.

Pakedoradio konsistas el komputilo (IBM-kompatibla, tamen povas esti kun
malgranda memorkapablo, ekzemple PC-286, aux ecx posxkomputilo, kiel
ATARI Portfolio kun memoro 128 KB aux ecx malpli), radiostacio de t.n. CB-
radio kun 40 kanaloj aux kun 80 kanaloj (hejma aux ecx mana stacio).
Krome oni bezonas t.n. "modemon" aux stacian nodan direktilon (TNC), kiu
transformas la digxitajn signalojn de komputilo al auxdeblaj signaloj por
amplifiki ilin kaj sendi en la eteron pere de la radiostacio.

Dum ricevado de informoj la modemo respektive TNC funkcias inverse: gxi
transformadas la auxdeblajn signalojn venantajn de la alia kunligita PR-
radiostacio al digxitaj signaloj, nome nuloj kaj unu-j (0 kaj 1) uzataj
en la kibernetiko. La vorto "pakedo" signifas cxi tie, ke la informoj
tajpitaj en la komputilon, la radiostacio sendadas poparte po unu linio
aux po unu frazo aux ecx po parto de frazo gxuste kiel "pakedo da
informoj", do ne tuj la tutan skribitan tekston. Tiuj pakedoj estas
sendataj dum la pauxzo trans la eteraj ondoj, kiam en la elektita kanalo
de CB-radio regas momente "silento".

La pakedoj estas dissendataj kun rapido de 1200 bauxdoj (1 bauxdo = 1
bito/sekundo). Inter la elsendoj la frekvenco estas libera por dispono de
aliaj stacioj. Normale cxiu tajpita linio estas bindita je unu pakedo.
Kontrauxe cxe ordinaraj radioskribo-tajpiloj la informoj estas
transportitaj kurante kun relative malgranda rapido (ekz. 45 bauxdoj),
kaj dum la tuta tempo la frekvenco estas okupita.

Pakedoradio obeas la X.25-normon, kiu estas aplikata por drata
telekomunikado, tamen modifita en certaj punktoj (ekz. adresa spaco kaj
UI-krado). Tiamaniere tiu cxi normo farigxis AX.25, normo kiun agnoskas
IARU (Internacia Radio Organizajxo).

Se oni posedas jam komputilon oni bezonas nur acxeti radiostacion kaj
konvenan modemon aux TNC kun programo sur diskedo. Eblas acxeti
radiostacion kaj modemon kun diskeda programo jam por entute 170 germanaj
markoj. Sed oni devas starigi ankaux konvenan antenon, kies alteco
dependas de la logxloko kaj distanco de la plej proksima nodo.

La priskribita invento de "pakedoradio" povas servi kiel tre efektiva
rimedo por disvastigi Esperanton. La PR-stacio de la auxtoro jxus
nomigxas "Esperanto", Sed preskaux cxiu radio-interparolanto estas
konfesinta, ke li tute ne sciis kion tiu vorto signifas. Ili nun auxdis
almenaux iom pri la Internacia Lingvo. Kiel licencigita radioamatoro
eblas fari PR tutmonde sur la bendoj 10 cm kaj 2 m. Jam estas 50
Esperanto-parolantoj en Euxropo, kiuj komunikadas inter si
internacilingve pere de pakedoradio sur la menciitaj ondolongoj.

J. Wozniczka, Germanio
el Scienca Revuo 1/1996

***************************************************************************

Prefere...
==========

Terura uragano alproksimigxas al la urbo kaj la familio decidas, ke la 8-
jara denaska infano restu cxe la geavoj en alia urbo. Tiel estas, sed
kelkaj horojn antaux alveno de la sxtormo la gepatroj ricevas koncizan
telegramon: - "Atendu Pecxjon cxe la bushaltejo, kaj sendu al ni la
uraganon. Kisojn, Avinjo!"

- el Jajabo, Kubo

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 122
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************
***************************************************************************