EVENTOJ 1/junio-97, n-ro 127, retposxta versio
**********************************************


Kiel statas nia PIV?
====================

Kiam, en 1990 SAT proponis al mi - aux en 1991, kiam mi akceptis -
prilabori revizion de PIV cele al nova eldono, mi ne imagis la amplekson
de la tasko - eble felicxe, cxar probable mi ne akceptintus! Ni deziras,
diris tiam la Plenum-Komitato: "ordigi la vortaron, enigante la
suplementon kaj la ilustrajxojn; ensxovi la novajn vortojn kaj korekti la
ekzistantajn erarojn." Ne tro malfacila laboro, cxu ne? Tiom pli, ke
Waringhien en februaro '91 eldiris sian kontenton pri mia akcepto, donis
kelkajn konsilojn kaj promesis revizii la modifojn, kiujn mi
enkondukos...

Bedauxrinde, teknika problemo malfruigis la laboron. La skanadon plenumis
Claude Roux, sed la korektado de la skanita teksto de nia vortaro dauxris
longe, kaj en 1994 Claude Roux kaj mi avertis la partoprenantojn de la
SAT-Kongreso en Straznice, ke, se ni ne trovos rapide suficxe multajn kaj
laborkapablajn volontulojn por tiu laboro, ni ne povos garantii la
progreson de la revizio. Tiu alarmo efikis tiel, ke du jarojn poste,
danke al la dek ses gekamaradoj, kiuj suferigis siajn okulojn super tiu
tasko, tiu prepara laboro estis finita kaj ni povis komenci la
enkomputiligon de la modifoj.

Intertempe (t.e. jam ekde 1991) estis progresinta la revizia laboro. Unue
per utiligo de la notoj, kiujn Waringhien faris sur sia ekzemplo de PIV
por estontaj modifoj (tiun ekzempleron mi povis konsulti danke al la
kunlaboremo de "La Kvinpetalo" en Bouresse, kiu posedas la bibliotekon de
Waringhien) kaj de diversaj rimarkoj, kiuj trovigxis en la arkivo de k-do
Levreaud, kunlaborinto de Waringhien por la "Suplemento". Due, danke al
la kontribuoj, kiuj atingis nin iom post iom (kelkaj alvenas ankoraux
nun), kaj kiujn sendis tre multaj kunlaborantoj el cxiuj regionoj de
Esperantujo.

La unua alvoko, kiun faris jam en 1991 la SAT-Oficejo, ricevis tre
limigitan ehon, kvankam gxi estis sendita al cxiuj membroj de la Akademio
de Esperanto, al la dekanoj de la Akademio Internacia de Sciencoj (San-
Marino) kaj al la gvidantoj de la fakaj asocioj, registritaj en la
Jarlibro de UEA. Dua alvoko estis farita kelkajn jarojn poste al kelkaj
dekoj da aparte kompetentaj esperantistoj, kiuj ne estis trafitaj de la
unua alvoko. Intertempe, per personaj kontaktoj kaj pro la diskonigiteco
de la entrepreno (kiu do parolis iam pri "laboro sekreta"?), ni sukcesis
arigi teamon el cx. sesdek fakuloj (inter kiuj trovigxas dek unu membroj
de la Akademio de Esperanto), regule kunlaborantaj kaj zorgantaj pri la
diversaj fakaj partoj de nia leksiko. Proksimume sama nombro da homoj
sendis al ni diversajn rimarkojn - kelkafoje multnombrajn kaj tre gravajn
- pri la gxisnuna enhavo de la vortaraj artikoloj. Danke al ili la laboro
povis progresi, cxar du rimarkoj pri eraretoj, rimarkitaj de simpla
lingvo-uzanto pli valoras, ol dek gazetaj artikoloj pri la dezirindaj
profilo kaj strukturo de La Ideala Vortaro.

Al sia laboro teknika por skanado kaj solvado de multaj komputikaj
problemoj Claude Roux aldonis la kunordigadon kaj kundiskutadon de la
kontribuoj, kiuj koncernas la sciencojn de la vivo kaj de la materio t.e.
la plej pezan kaj malfacilan parton de la faka laboro. Danke al la laboro
de niaj kunlaborantoj gravaj fakoj, kiel anatomio, beletro, botaniko,
ekologio, ekonomiko, geologio, kemio, komputiko, kuirarto, matematiko kaj
statistiko, medicino kaj kirurgio, muziko, paleontologio, psikologio kaj
psikiatrio, trafiko, zoologio k.a. estas jam pritraktitaj aux estos
baldaux fintraktitaj. La laboro super kelkaj aliaj fakoj (biologio,
lingvoscienco, religioj, teknikoj...) ankoraux ne estas finita, sed
trovigxas sur bona vojo. Por pluraj el tiuj fakoj necesis plena
reorganizo. La terminoj koncernantaj ekologion kaj komputikon evidente
plimultigxis. La vortoj, inkluzive de la propraj, rilatantaj al politika
situacio de la mondo, ricevos kompreneble gxisdatajn difinojn kaj
informojn.

Ni ankoraux ne povas difini precizan daton por la livero de la
"manuskripto", sed ni jam ekvidas la finon de nia laborado.

Michel Duc Goninaz
el Sennaciulo, majo/97


***************************************************************************


20 % rabato por esperantistoj!
==============================

Pribylina estas malgranda urbeto en Slovakio proksime al Poprad, tamen
gxi estas internacie konata pro la tiea "Hotelo Esperanto". En la granda
salono de tiu gastejo fondigxis en 1969 la Slovakia E-Asocio (bronzaj
memortabuloj cxe la enirejo gxis hodiaux atentigas pri tio), kaj majfine
cxi-jare samloke kunvenis la refonda konferenco de la nova slovakia E-
organizo.

Slovakia E-Federacio, SKEF fakte estas kunigxo de 3 regionaj societoj sur
federacia principo kunigante ties 22+204+84 membrojn en unuecan landan
organizon. Prezidanto de la nova asocio igxis Juraj Gondzur (Levocxska 3,
Zilina), la sekretario: Lucia Fedorova (Nam. L'Fullu 17, Zilina).

Enkadre de la fonda konferenco okazis la ceremonia subskribo de protokolo
inter SKEF kaj la direktoro de la hotelo pri la estonta kunlaboro,
surbaze de kio cxiu esperantisto (ankaux individue vojagxanta) ricevos
estonte 20 %-ojn de rabato el cxiuj lokaj prezoj! Por ricevi la rabaton
necesas prezenti validan membrokarton de E-organizo (ne nur de SKEF, sed
ankaux de UEA aux de alia landa organizo!)

La sola makulo en la afero estas, ke momente ankoraux neniu en la 80-lita
hotelo parolas la Internacian Lingvon, sed la direktoro pretas dungi iun
por tiu celo, aux instrui la lokajn laborulojn - se fakte venos
vizitantoj kiuj parolos cxe la akceptejo ne slovake aux hungare aux
angle...

L. S.


***************************************************************************


Aperis la ZEO-libro!
====================

Antaux kelkaj semajnoj aperis en eldono de UEA la libro "Monumente pri
Esperanto". Gxi rezultas el 30-jara laborado de Hugo Rollinger, kiu kiel
komisiito de UEA kolektis informojn pri cxiaspecaj ZEO-j, t.e.
Zamenhof/Esperanto-objektoj: stratoj, placoj, parkoj, pontoj,
konstruajxoj, skulptajxoj, sxipoj, ecx asteroidoj portantaj la nomon de
Zamenhof aux de Esperanto.

Rollinger registris entute 1044 ZEO-jn en 54 landoj de 5 kontinentoj. Tiu
tasko postulis de li ne nur zorgeman administradon sed ankaux multe da
persistemo, inventemo kaj detektiva kapablo. La libro enhavas ne nur
lauxlandan liston de la ZEO-j kun indiko pri la loko kaj la jaro de la
ekesto, sed ankaux artikolojn, kiuj atentokapte rakontas kolorplenajn
historiojn de multaj el ili. La 111-pagxa abunde ilustrita libro estas
redaktita de Thomas Bormann.

La libro "Monumente pri Esperanto" kostas 18 NLG kaj acxeteblas cxe UEA-
kaj aliaj libroservoj.

CO


***************************************************************************


FAKA APLIKADO
/////////////

Ankaux Nanovszky en AIS
=======================

En la semajnfino de la 14-a gxis la 16-a de marto 1997, la senato de AIS
San-Marino kunvenis en Weihenstephan, Germanio. Senatano O Prof. Quednau
de la universitato de Munchen invitis siajn AIS-kolegojn al la
forstscienca fakultato.

Prof. Helmar Frank, prezidanto de AIS, povis raporti pri sia kunveno kun
Mihail Gorbacxov, al kiu li transdonis lian alvokodokumenton al AIS.
Programdecidoj estis faritaj por la venontaj AIS-studkonferencoj en
Bydgoszcz (Polio), Sibiu (Rumanio) kaj Rimini / San-Marino.

Bedauxrinde montrigxis, ke ne eblos oferti plenan kursprogramon por la
planita studkonferenco "AIS-IKU" dum la Universala Kongreso de UEA en
Adelaido (Auxstralio). Tial IKU cxi-foje konsistos nur el unuopaj
prelegoj, kaj ne okazos pli longdauxraj kursoj. Dum la kongreso de 1998
en Montpellier (Francio), AIS kaj UEA intencas denove oferti allogan
kursprogramon al la UK-partoprenantoj, kiuj rajtos partopreni cxiujn
kursojn de AIS-IKU sen pagi kotizon al AIS, same kiel jam en Tampereo kaj
Prago.

Aparta plezuro por la senato estis, voki la multjaran hungaran
ambasadoron en Moskvo, d-ron Nanovfszky Gyorgy, kiel profesoron al la
teknika sektoro de AIS.  Nanovfszky estas ne nur konata lingvisto, sed
ankaux sindedicxa esperantisto.

laux Informofico de AIS
reinhard.foessmeier@forigu.ixos.de
www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/


***************************************************************************


Profesia komputila ludo
=======================

Mi volas atentigi vin al tute nova (t.e. ankoraux ne internacie
acxetebla) komputila ludo por IBM-kongruaj komputiloj. Estas klasikstila
platform-ludo en tre alta kvalito, grafike kaj sone - en Esperanto!

Vizitu la retpagxon de la ludo kaj akiru senpagan, plene ludeblan
demoversion cxe:

http://www2.dk-online.dk/users/games/index_eo.html

inf: Jacob Nordfalk


***************************************************************************


365 tagoj el la Biblio
======================

Antaux nelonge mi eldonis novan libreton "365 Tagoj el la Biblio." Gxi
enhavas mallongajn legajxojn el la Biblio por cxiu tago de la jaro, kaj
gxi ankaux estus bona libro por tiuj, kiuj lernas Esperanton.

Mi ofertas tiun libron senpage al tiuj, kiuj sxatus havi gxin, do ankaux
al legantoj de EVENTOJ. Mi tre volonte sendos senpagan ekzempleron de la
libro al tiuj legantoj, kiuj petas gxin de mi.

La libro haveblis en la kongresa libroservo de la pasinta UK en Prago.
Laux mia opinio, gxi estas valora kaj tauxga legajxo kaj por komencantoj
kaj por pli spertaj Esperantistoj.

Jerald Veit,
Kristana Inform-Centro
3578 S. Taylor Ave., Milwaukee, WI 53207-3439, Usono
Rete: JVeit@forigu.doc.gov


***************************************************************************


Speciala monero kaj posxtmarko
==============================

Lige al la 1-a kongreso de kroatiaj esperantistoj la kroata posxto
eldonis specialan koverton kaj posxtmarkon (kun portreto de Zamenhof) en
valoro de 1,2 kunaoj (dimensio: 40x36 mm, 350.000 ekz), uzis unuatagan
stampilon en Zagrebo kaj Slavonski Brod.

Krom la supraj filatelajxoj, estas emisiata ankaux numismatikajxo:
speciala monero de 25 kunaoj (cx. 7.5 germanaj markoj). Post Polio kaj
Kubo Kroatio estos tria lando, kiu havos "Esperantan" moneron. Gxi ne
estos produktita nur por kolektantoj, sed gxi cirkulos kiel regula pagilo
en la sxtato! Okaze de la kongreso gxi ankoraux ne elvenis el la
monforgxejo, kaj esperantistoj esperas renkonti "sian" moneron en la
vendejoj kaj bankoj en junio. Kaj la monero kaj la posxtmarko estas
ornamitaj per la kongresa emblemo.

S. Sx.


***************************************************************************


Elektrotekniko
==============

Kiel multaj el vi probable jam scias, oni nuntempe revizias la tutan PIV-
on. La reviziado jam progresis, sed mankas ankoraux revizianto por la
fakoj "elektro" kaj "elektrotekniko" (kiuj estos versxajne kunigataj en
la nova eldono). Se vi konsideras vin sperta pri tiu fako, kaj pretas
kunlabori, anoncu vin cxe Claude Roux (16 bd. des Pius, Les Borels, FR-
13015 Marseille, Francio. Rete: claude.roux@forigu.VMESA12.U-3MRS.FR), kiu
kunordigas la revizion de la fakaj terminoj.

laux sce


***************************************************************************


INTERRETO
/////////

Ankaux "esperanto.org" registrita!
==================================

Gxis nun jam ekzistis la retregiono "esperanto.net", pluraj landaj E-
regionoj kaj nun la organizo "InterNIC Registration Services" registris
ankaux "esperanto.org"

La proceduron por rezervi la regionnomon "esperanto.org" por la
organizajxo "Esperanto" finfaris David Harris (42326 Gatewood Str.
Fremont, CA 94538-4126, USA, retadreso: zonker@forigu.semo.tio.net), kiu ankaux
prizorgas gxin, pri la teknikaj aferoj zorgas Jeffrey Komori
(jeffk@forigu.ricochet.net).

Estas planata funkciigi la regionnomon kiel vera centro de Esperantaj
retaferoj, ekz. per akcepto aux speguligo de retpagxoj, startigo de
diversaj korespondaj listoj ktp. Detaloj iom post iom aperas cxe:
http://www.esperanto.org/


***************************************************************************


Esplorroboto komprenas Esperanton
=================================

EuroSeek, la euxropa alternativo al la usonaj esplorrobotoj Altavista,
Lycos kaj Yahoo! celas farigxi unu el la gvidaj internaciaj robotoj por
la esplorado de la interreto. Tion ili provas atingi donante al la
uzantoj la eblecon mem elekti la lingvon uzata por la esploro, kaj ne
esti devigata uzi la anglan. Oni povas jam nun elekti inter 40 malsamaj
lingvoj, de la bretona gxis la turka. Nun ankaux Esperanto estas inter
ili.

Oni ne bezonas logxi en Euxropo por uzi EuroSeek. Gxi estas atingebla de
kie ajn cxe la adreso: http://euroseek.net/

Franko Luin
franko@forigu.esperanto.se


***** nur por la retposxta versio *****


En Esperanto oni indikas la preferojn de sia esploro, indikante la
vorton, nomon aux frazeron, kiun la roboto trovu. Sed eblas ankaux
precizigi, ke la roboto trovu nur dosierojn en specifa lingvo aux lando.
En tio EuroSeek estas por nun unika. En Esperanto aperas poste la raporto
pri tio, kio estis trovita. Sed ankaux la ceteraj partoj estas
Esperantigitaj, ekzemple la tekstoj, kiuj klarigas la funkciadon, kaj
aliaj.

Sed ne cxio estas en Esperanto. Aperas sur la diversaj pagxoj
anglalingvaj anoncoj kaj tekstoj, kiuj estas komunaj por multaj
lingvovarioj.

Se oni indikis, ke EuroSeek trovu dosieron en Esperanto, oni konsciu, ke
gxi nur raportos pri dosieroj, kiuj havas informon pri lingvo en sia
"kapo", t.e., ke ili komencigxas per [HTML lang="eo"]. Dosieroj sen tia
indiko estas por gxi lingve anonimaj.

EuroSeek indeksis gxis nun la enhavon de 8 milionoj da ttt-dosieroj, sed
atingos dum la venontaj monatoj 30 milionojn, kio igos gxin minimume same
ampleksa kiel Altavista. Nur post tiu ampleksigo la raportado pri
esperantaj dosieroj estos fidinda. Pli frue tiu informo ne estis
registrita.

Franko Luin
franko@forigu.esperanto.se


***************************************************************************


ARANGxOJ
////////

Euxropo-Azio '97
================

Urala E-Societo inter 09-17 auxgusto 1997 en Jekaterinburg (Rusio)
organizos internacian arangxon Euxropo-Azio '97.

En la programo: Nia mondo en la tria jarmilo, Esperanto post la jaro
2000, laborgrupoj pri informado, eksteraj rilatoj, komputado, instruado
kaj kulturo, pikniko cxe la limo inter Euxropo kaj Azio, ludoj, kvizoj,
loterio, konkursoj... ktp.

Estos prelegoj - diskutoj pri pluraj movadrilataj temoj (la organizantoj
sxatus vidi en la konferenco reprezentantojn de diversaj tendencoj kaj
organizoj) oni faros ekskursojn kaj partoprenos en la urba festo.

La kotizo varias de 40 gxis 70 USD (plus la restadkostoj). Pliajn
informojn vi povas ricevi cxe:

pk. 67, RU-620077 Jekaterinburg-77, Rusio.
Rete: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su


***************************************************************************


Lerni Esperanton en Svedio
==========================

La intereso post la 5 radioprogramoj en la sveda sxtata edukradio notinde
kreskis, ecx kelkaj gimnazioj nun planas startigi proprajn kursojn.

La nova kursejo en Lesjofors jam estas funkcianta. Cxi tie okazos la 8-
semajnaj kutimaj kursoj, kiujn jam partoprenis 38 nacianoj. La kurso por
komencantoj okazos inter 28.08. - 15.10.97 kaj por dauxriga nivelo 27.10.
- 19.12.97.

Detalajn informojn oni povas ricevi cxe:

Esperanto-Centro
Stiftelsevagen 1.
SE-68096 Lesjofors, Svedio


***************************************************************************

Reklamo:

                       Ni renkontigxu en

                 Euxropa Esperanto-Festivalo

                      1997.07.31-08.05.

                  pk. 193, HU-1368 Budapest


***************************************************************************


Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj
bonvenaj!


27-29.06. 55-a Norvega E-Kongreso, Marvik. Inf: Knut Lyngstad, Paul
Fjermstads vei 41, NO-7017 Trondheim, Norvegio.

27.06-01.07. Boatado-97! Inf: Svetlana Ejst, a/ja 130, RUS-197022
Peterburg, Rusio. Tel. +7-812-1360229. Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru

27.06-11.07. Internacia E-Feriado ELK 97. Inf: Bialistoka E-Societo, skr.
p. 67, PL-15001 Bialystok, Polio. Tel: +48-85-750791.

28-29.06. Claude Piron en KCE-monatfino. Inf: Pf. 311, CH-2301 La Chaux-
de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32-9267407.

28-29.06. Someraj tagoj de Finnlanda E-ista Junulara Organizo, proksime
al Tampere. Inf: Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A, SF-20140 Turku,
Suomio. Tel: +358-2-2305319.

28.06-06.07. Meznorvega Jubilea Renkontigxo, MJR. Nuligita!

29.06. Turisma E-Festo, Fontevraud. Inf: CCAE, 6 rue du Bois, FR-49000
Angers, Francio. Tel: +33-2-41668336.

29.06. Jarpikniko kaj Gxardenfesto, Huizingen. Inf: Marcel Delforge, 16
rue des Glacieres, BE-6001 Charleroi, Belgio. Tel/fakso: +31-71-431413.

29.06-05.07. Hungaria Esperantista Semajno, Budapest. Inf: Espertur,
Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306.
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

29.06-07.07. 47a Kongeso de KELI, Zalaegerszeg. Inf: S-ino Elizabeta
Kaszab, Karinthy Frigyes u. 5, HU-1117 Budapest, Hungario.

29.06-12.07. Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov. Inf: E-Klubo, CZ-67401
Trebicx, Cxehio.

30.06-04.07. Blua aventuro, Jyvaskyla. Inf: Seija Kettunen,
Keihasmiehenk. 3, FIN-40630 Jyvaskyla, Suomio. Tel: +358-14-254609. Rete:
matlah@forigu.sci.fi

30.06-06.07. Kafoklacxa Internacia Somera renkontigxo (KISO) en Marburgo.
Inf: Marburga Espernto-Grupo, Kaffweg 9b, DE-35039 Marburg/Lahn,
Germanio. Tel: +49-6421-27889.

01-06.07. Nigramara ferio-semajno. Inf: Esperinform, ingx. B. Leonov, Pk.
44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

02-04.07. Ekologia seminario "Harmonio kun naturo estas la fundamento de
sana vivmaniero". Inf: Sergej Sxarov, a/ja 130, RUS-197022 Peterburg,
Rusio. Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru

04-06.07. Somera Tutlanda Kunlogxado en Koreio. Inf. Korea Esperanto-
Asocio, C.P.O. Kesto 4258, Seulo 100-642, Koreio. Telefakso : +82-2-741-
1291. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

04-08.07. 11a Internacia Medicinista E-Konferenco, Krokovo. Inf: UMEA,
Shinoda-Kuracejo, str. Centralna 32, PL-31-586 Krakow, Polio.

05-06.07. 31-a Fervojista Amika Renkontigxo, Nagymaros. Inf: Hungara
Fervojista Esperanto-Asocio, pf. 7., HU-1378 Budapest, Hungario.

05-12.07. 63-a Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj, Kiev. Inf: Ludmila
Galickaja, ul. Sverdlova 186/III. UA-286018 Vinnica, Ukrainio.

05-12.07. 20-a Somera Esperanta Familia/Feria Tendaro, Thomsdorf apud
Feldberg. Inf: Eckhard Raabe, Staakener Heuweg 1, DE-14612 Falkensee,
Germanio. Tel: +49-395-4221398.

06-11.07. E-kursaro cxe la Universitato de Hartford. Nuligita!

06-20.07. Kursoj por komencantoj kaj por praktikantoj, Gresillon. Inf:
Kultura Esperanto-Domo, Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: +33-2-
41891034.

07-15.07. ICEM Esperanto-Renkonto 1997, - nuligita!

08-13.07. 7-a Internacia E-Kongreso, 7-a Euxropa E-Forumo, 56-a Hispana E-
Kongreso, Valencia. Inf: Grupo Esperanto de Valencia, Gran Via Fernando
el Catolico 45-3a, ES-46008 Valencia, Hispanio. Tel: +34-6-3401369.
Fakso: +34-6-3849616 Rete: a-casquero@forigu.redestb.es

09-12.07. Praktikado de la lingvo, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel: +33-459-428074.

10-31.07. 30-jara Jubilea E-Laborbrigado. Inf: Esperinform, ingx. B.
Leonov, Pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

11-20.07. Unua somera e-lernejo. Inf: Gradimir Gradicx, Svetog Save H-15,
YU-74270 Teslicx, Bosnio kaj Hercegovino. Tel: +381-74-735573, fakso +381-
74-731063. Rete: esperokg@forigu.pesha.bc.rstel.net

12-13.07. 2-a Somera kunlogxado. Inf: Peng Zhengming, 301-3-2, Weiyuan
Xiaoqu, Wuchang, CN-430070 Wuhan, Cxinio. Tel.: +86-27-7818012. Rete:
dedhea@forigu.publik.wh.hb.cn

12-14.07. 45-a Kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, apud San
Francisko. Inf: ELNA, P.O.Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. Tel: +1-
510-6530998, fakso: 1-510-6531468. Rete: elna@forigu.netcom.com

12-17.07. 33-a Brazila Kongreso de E-o. Inf: Brazila E-Ligo, C.P. 3625.
BR-70084-970 Brasilia DF, Brazilio. Tel: +55-61-2261296, fakso: +55-61-
2264446. Rete: bel@forigu.brnet.com.br


***************************************************************************


M O V A D O
///////////


La unua kongreso...
===================

Inter kroatoj Esperanto hejmas jam 9 jardekojn, tamen la unua landa E-
kongreso okazis nur fine de majo cxi-jare. (Kroatio historie estis parto
de diversaj aliaj regnoj).

La nunan kongreson, allogintan 157 partoprenantojn el 12 landoj malfermis
Dalibor Brozovicx, akademiano pri sciencoj kaj artoj (krome prez. de la
asocio). Krom multaj prelegoj kaj kunvenoj okazis ankaux ekspozicioj
(i.a. pri la lernolibroj laux la Zagreba Metodo, kiu havas 21 eldonojn en
la euxropaj lingvoj + japana, korea kaj kirunda), teatra premiero de "La
angxeloj de Babelo" prezentita de la Studenta E-Klubo, nun festanta sian
40-jaran ekziston, recitalo de Vida Jerman, estas eldonitaj antologio de
kroataj unuaktaj dramoj, ecx speciala posxtmarko kaj monero!

S. Sxtimec


***************************************************************************


Samseksamo: 100!
================

La bulteno "Forumo" - organo de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, LSG
antauxnelonge aperigis sian 100-an numeron. La jubilea numero enhavas
i.a. ampleksan artikolon de John Wells pri la estontaj taskoj de LSG kaj
historian retrorigardon de Peter Danning.

LSG estis fondita gxuste antaux 20 jaroj, la fonda kunsido okazis en 1977
en Twickenham (apud Londono). La bulteno nun estas legebla ankaux perrete
cxe http://www.esperanto.net/lsg/forumo/

En Interreto estas aperigata nur la teksta parto de la gazeto, en la
presita versio estos fotoj kaj aliaj ilustrajxoj.


***************************************************************************


Cxu UK en Israelo?
==================

Jam de pluraj jaroj israelaj esperantistoj konsideras okazigon de la
Universala Kongreso en Israelo. Neniam antauxe okazis UK en la
Mezoriento. En la jaro 1967, la UK devintus okazi en Tel Aviv, sed pro la
milito gxi estis lastmomente movita al Rotterdam (cetere, TEJO jam
kongresis en Israelo en 1987).

Depost la degeligxo de la politika situacio en la regiono komence de la
nauxdekaj jaroj, Israelo farigxis populara kongreslando kaj allogas
multajn internaciajn konferencojn. Sekve de tiuj sxangxoj, Esperanto-Ligo
en Israelo (ELI) invitis UEA kongresi en Tel Aviv (unue por la jaro 1999,
kaj post la decido pri al Berlina UK - por 2000).

Oni trovis tre tauxgan kongresejon sur la turisma marbordo. ELI ricevis
favorajn leterojn ankaux de la ministro de turismo kaj de la urbestrejo
de Tel Aviv, kiuj promesis subteni la kongreson.

Eldad Salzman
eldad@forigu.netvision.net.il

Rim: Osmo Buller meze de junio vizitas Israelon por esplori la eblecojn,
kaj nur poste la estraro de UEA decidas inter la kandidatoj Tel Aviv kaj
Zagreb. - ndlr


***************************************************************************


40 prelegoj en 2 tagoj
======================

Por festi la 30-jaran ekziston de la Esperanto-Fako en la budapesxta
universitato ELTE estis arangxita jubilea konferenco la 17-18-an de
aprilo, kion partoprenis cx. 100 personoj el pluraj landoj.

En la du tagoj estis prezentitaj cx. 40 mallongaj prelegoj en 4 sekcioj
(E-kulturo, instruado, lingvistiko, movadhistorio), i.a. de W. Bormann
(DE) D. Blanke (DE), B. Wacha (HU), Ch. Lavarenne (F), M. La Torre (IT)
I. Koutny (HU-PL) ktp. (Plej grandan diskuton elvokis la prelego pri la
(fi)konsuminstiga karaktero de rauxmisma ideologio.)

Pri la regal-akcepto kaj vespera kunveneblo zorgis la oficejo de HEA. La
prelegoj de la bonsukcesinta konferenco lauxplane aperos ankaux
libroforme cxe ELTE.


***************************************************************************


Neonreklamo!
============

La cxi-jara printempo portis plurajn sukcesojn por la koreia E-movado.

Ne eblas suficxe emfazi la gravecon de movadaj oficejoj. Korea E-Asocio,
KEA havas 6 filiojn en la lando, kaj 2 el ili ekhavis propran oficejon,
kaj ankaux la centra oficejo translogxigxis en la cxefurbon.

La filio Taejon-Chungnam havas propran oficejon jam ekde 1991 (danke al
la mecenato LEE Okwon), kaj en februaro gxi translogxigxis al nova, 50 m2-
a ejo. Adreso de la oficejo:

Taehungdong 210#2, Chunggu, Taejon, 301-010 Koreio.
Tel: +82-42-2523709, fakso: -2572319

Translogxigxis ankaux la centra oficejo de la asocio de la gxisnuna
najbarurba ejo en la centron de Seulo. La nova, 100 m2-a ejo kostis 200
mil guldenojn, kaj oni atendas, ke gxi motoru por oftigi renkontigxojn,
kunvenojn kaj kursojn. KEA havas la ambicion ecx konstrui propran domon!
La nova adreso: Nagwondong 50-9, Chongnogu, Seoul, 110-320 Koreio.  Tel:
+82-2-7411290, fakso: -7411291 Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

Ankaux la filio Taegu-Kyongbuk malfermis sian novan ejon en marto. La 70
m2-a ejo kostis 50 mil guldenojn, kovrita parte de la "Fondajxo Domo"
parte de individuaj donacoj. Dum la inauxgura festo, la administranto de
la Fondajxo malkasxis al eksterfiliaj partoprenantoj la "sekretan
metodon" de la kolektado: cxe la fino de monataj kunvenoj li starigxas
kaj deklaras: "Nun estas tempo por la Fondajxo Domo" - kaj apuduloj
komencas eltiri monbiletojn el sia monujo - kion sekvas la aliuloj. Tiel
la membroj de la filio farigxis auxtomataj mon-eligantoj... Pli ol
dekjara tia kolektado konstruis la fundamenton de la hodiauxa oficejo en
tre trafike bona loko.

La filio krome starigis altiran kaj grandan lum-anonctabulon, kiu bone
videblas cxiudirekte por piedirantoj kaj veturantoj en la bulvarda
krucigxo. Adreso de la oficejo: Hasodong 31-2, Chonggu, Taegu, 700-210
Koreio. Tel: +82-53-2542845, fakso: -2533414.

Choe Taesok


***************************************************************************


Buse al la ekspozicio
=====================

AEH (Asocio de E-Handikapuloj) en mezo de aprilo organizis auxtobusan
ekskuson al la Varsovia ekspozicio "De Komenio gxis Zamenhof", okazinta
en la Cxeha Kulturcentro.

La vojagxon partoprenis esperantistoj el 21 lokoj de Cxehio.

J. R.


***************************************************************************


Ne plu en la angla...
=====================

La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj rifuzis plu uzi la anglan lingvon
en siaj kutimaj semajnaj preskonferencoj.

La proparolanto Shen Guofang deklaris: "Nesxangxebla decido: ... mi
respondos nur demandojn, faritajn en la cxina lingvo. Kompreneble, se tio
faras al vi nevenkeblajn malfacilajxojn, mi eble respondos al anglalingva
demando, sed la respondo nepre okazos en la mandarena."

La nova regulo validas ekde septembro kaj estas atakata de multaj
jxurnalistoj, kiuj nur parolis la anglan. Ili akuzas la cxinojn per
nacionalismo, sed laux la cxina repliko la eksterlandaj jxurnalistoj
devas cedi siajn sxovinismajn lingvajn ideojn!

laux China News Digest
el ELNA Update 3/96


***************************************************************************


Vojoj al la publiko
===================

Laux la kolektitaj datumoj trovigxas Esperanto-bibliotekoj kaj -muzeoj en
la sekvaj landoj: Auxstralio, Auxstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Cxehio,
Suomio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Luksemburgio,
Nederio, Norvegio, Polio, Svedio, Svisio, Usono.

Aldonendas, ke parte temas pri veraj Esperantaj- kaj parte pri aliaj
institucioj kiuj eldonas/-is Esperanto-version de katalogoj aux varbiloj.

Apartan atenton meritas muzeoj, kiuj utiligas la internacian lingvon por
prezenti siajn ekspoziciitajxojn al la vizitantoj, ekz. la muzeo "Plantin-
Moretus" en Antwerpen, kie oni disponigas al la vizitantoj E-lingvan
muzean gvid-kasedon.

C. Borremans


***************************************************************************


Buroa stato
===========

E.R.A. "espERAnto" Radikala Asocio oficiale petas al la "Euxropa Buroo
por la Malpli Disvastigxintaj Lingvoj" ke Esperanto eniru gxin, laux
cxiuj efikoj de la funkcia mekanismo. Dokumento prezentita de Giorgio
Pagano, la sekretario de E.R.A.

ERA estas la unua euxropa asocio kiu respondas al la alarmo lancxita de
prof-ro Krauss (Fairbanksa Universitato, Alasko) pri la morto de preskaux
2000, de la 6000 lingvoj de la mondo kaj pri la antauxvidebla malapero de
90 procento de la monda lingvokultura havajxo gxis la venonta jarcento.

Fronte al tiuspeca perspektivo, laux kiu, evidente, la unuaj mortontoj
estas la minoritataj lingvoj, ni pritaksis nepre grave la komunan
kunpremigxon de cxiuj minoritataj lingvaj realajxoj, sendepende de iliaj
originoj.

Se vivanta homo naskita per provtubo devas posedi cxiujn rajtojn kiel la
"lauxnature koncipita", ankaux minoritato kun diaspora karaktero kiel la
esperantista kaj Esperanto-parolanta, (kvankam naskigxinta ne el
teritoria estajxo sed el kultura bezono, igxante fakta minoritato) kiel
cxiuj aliaj, havas la rajton sin defendi kaj esti defendata.

- Euxropa Parlamento en sia oficiala dokumento (Opinio Patterson de la
1980.07.09, PE 64.563/def) asertis, ke en Euxropo la uzantoj de la lingvo
Esperanto nombras preskaux 10 milionojn da homoj;

- jam ekde kelkaj jaroj Esperanto estas agnoskata kiel literatura lingvo
de PEN-Klubo Internacia;

- la itala Ministerio pri Publika Instruado (dua nur post la finnlanda)
dedicxis al tiu idiomo eseon de preskaux 40 pagxoj kaj dissendis gxin al
cxiuj lernejoj de la Itala Respubliko la 10-an de aprilo 1995 (Oficiala
Bulteno de Ministerio de Publika Instruado, n-ro 21-22, 1995);

- la Sankta Papo uzas Esperanton, seninterrompe ekde la jaro 1994, inter
tiuj, tre malmultaj lingvoj de la mondo (kvindeko), per kiuj cxiujare
disdonas la kutimajn "benojn" "urbi et orbi" okaze de Kristnasko kaj
Pasko.

Cxio dirita - kune al la fakto ke, jam de tri jaroj, ERA plutenas
formalajn interrilatojn kun la Itala Komitato de la "Buroo" - permesas al
ni opinii ke ekzistas kialoj, pli ol konkretaj, por akcepto de nia peto.

Giorgio Pagano


* * *

Noto pri  "espERAnto" Radikala Asocio

"Esperanto" Radikala Asocio estas elstara asocio inter la esperantista
kaj Esperanto-parolanta komunumo - ne nur de itala, sed ankaux de euxropa
kaj internacia.

ERA estas asocio sen profitaj celoj. Malgraux gxia antauxnelonga naskigxo
(fino de la 80-aj jaroj) gxia politik-kultura agado atingis plurajn
sukcesojn. Jen la plej signifaj:

- En Italio: Pristudo kaj Cirkulero 126 de 1995.04.10 de Ministerio pri
Publika Instruado. En 1996 E.R.A. estis ankaux legitimata organizi
cxitemajn gxisdatigajn kursojn por la instruistoj de la italaj lernejoj.
Nuntempe estas preskaux 90, la italaj instruistoj kiuj profitas de tiu
oportuno.

- En Euxropo: en 1996 Euxropa Unio aprobis projekton de ERA, por entute
170 milionoj da italaj liroj, pri la "Kostoj de la euxropa lingva
(ne)komunikado" kiu utiligas la elstaran direktoradon de la Nobel-
premiito 1994 por ekonomio, la germana Reinhart Selten.

- En internacia nivelo: en la jaro 1994 UNESKO aprobis kaj financis
gxian projekton pri utiligo de Esperanto por interrilatigi lernejojn kaj
instruistojn de lingvoj minoritataj (kaj ne-) en la tuta mondo. Estis
105, el 29 landoj de la mondo, la lernejoj kiuj - dum nur unu lerneja
jaro - sukcesis interrilate dialogi.

Kontaktadreso:

ERA, "espERAnto" Radikala Asocio
Via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma, Italio
Tel. +39-6-6897914
Retposxto: E.R.A.@forigu.agora.stm.it
http://www.esperanto.stm.it

- laux komuniko de ERA -


***************************************************************************


LETEROJ DE LEGANTOJ
///////////////////


Tamen ne oficiale...
====================

Reage al la artikolo "Esperanto oficiale en Irano" en Eve-109: En Irano
la malgrandaj fondajxoj aux kompanioj estas aux profitdonaj aux
senprofitaj. Tiu, laux s-ro Torabi "instituto" estas falsa traduko de la
anonco de neprofitdona firmao en cxiutaga anonc-bulteno pri firmaoj kaj
fondajxoj, kiuj cxiujare devas raporti nur al la ministerio pri financo.
Gxi havas do, nenian rilaton al junularo (IREJO) aux iu kultura agado.
Cxia agado por junularo (la plej tikla afero por la registaro) devas esti
sub la direkta kontrolo de la Organizajxo pri Junularo de la Prezidanto
de la Respubliko.

Per la nomo "esplorado pri Esperanto" kiel la subjekto por la instituto,
gxi devas esti sub la kontrolo de la ministerio pri Islama Gvidlinio. Ili
povas esplori, sed publikigi gxin estas tute ekster la permespovo de la
firmaoj. Oni atentu, ke la fondinto ne estas s-ro Torabi, cxar ecx tiaj
firmaoj bezonas universitatnivelan edukadon, kiun li ne havas.

Plena nomo kaj adreso
en la redakcio


***************************************************************************


En la rusa
==========

Mia edzino havas amikon en Israelo, kiu sendis al ni tiulandan gazeton en
la rusa (!). Jen kion mi legis:

"En Tel-Aviv aperis leganto-maniulo. Li enrompigxas en libromagazenoj kaj
legas skrupule gxis truoj cxiujn havatajn ekzemplerojn de Eventoj".

Mi ne kredis miajn okulojn...

Eugeny S.Perevertajlo,
Tasxkent, Uzbekio


***************************************************************************


Pacaj batalantoj
================

Kun bedauxro mi informas vin, ke mi ne reabonas al 1997. La enhavo ne
multe valoras al mi. Mi malkonsentas kun la sinteno de la auxtoroj pri
movadaj temoj. Kaj malgraux iu kontrakto inter vi kaj ILEI ne multe
aperas pri tio. Mi jam ricevas suficxe da bagatelajxoj en la revuo
Esperanto.

Ekzemploj de miaj interesoj estas manifestacio cxe UNO en Novjorko pro
misuzo de mono por tradukado, dum nur triono de tiu 100 m USD jare pagus
la koston de medikamento, kio savus la vivojn de 5000 infanoj tage.
...Aux, kial akcepti la fusxan rekomendon de ICAO en 1951 uzi la anglan
por aviado?? En la dokumentoj de ICAO mem oni diras, ke estas nur
provizora rekomendo. La nebonaj lingvaj trajtoj de la angla (ekz.
dissplitigo de la vokalkampo en 12 partojn, kaj nekuracebla problemo pri
literumado) sendube kauxzis la lastatempan kolizion en Hindio inter
kazaha  kaj sauxd-araba aviadiloj?......Kial ni silente toleras la
neglekton pri alfabeteco por infanoj de la eble 2800 etnaj grupoj kiuj ne
posedas skriban lingvon???  Efektive, kial ni estas sidado, ne movado?
Kie estas la "pacaj batalantoj"?

Kent Jones
102252.3271@forigu.CompuServe.com

Rim: Kara Kent Jones, ni bedauxras sed komprenas vian decidon. Eventoj
havas la profilon peri (!) informojn pri la okazajxoj de la E-movado, sed
ne prenas la taskon okupigxi pri miloj de aliaj sociaj problemoj. Ni
povas nur disvastigi la akiritajn informojn, sed ne ni mem faras ilin! La
samo validas ankaux pri ILEI. Ni povas aperigi nur tiujn informojn, kiujn
ni ricevas de ili... - Laszlo Szilvasi.


***************************************************************************


Cxu kuragxaj francoj?
=====================

Laux dirajxo francoj estas kuragxuloj, cxar ili instruis al la aliaj
mangxi helikojn. Sed cxu ili kuragxus ankaux instrui al Esperantujo
novan, pli bonan tradicion ol la gxisnuna?

Tia malbona tradicio estas la cxiujara uzo de nova emblemo por la UK de
UEA. UK ja estas kongreso gxuste de UEA kaj ne de la kongresurbo aux de
la lando. Nekomprenebla estas, ke UEA cxiujare uzas diversan emblemon,
kiu ne reklamas pri Esperanto, sed pri iu halo, frukto, besto aux
tiaajxoj. Imagu, ke firmaoj kiel Esso, Shell aux McDonald's uzus cxiujare
kaj cxiulande diversajn emblemojn? Ili jam komprenis la signifon de
unueca emblemo, sed la E-movado ankoraux ne.

Post la varsovia jubilea kongreso ni jam perdis 10 jarojn, ne uzante la
novan tauxgan emblemon (ovoforma duobla E kun la stelo kaj vorto
Esperanto) - pli gxuste tro malofte uzante gxin. Al la tamperea LKK mi
multfoje proponis kaj akcentis la gravecon de la dauxra uzo de la sama
simbolo, sed ili ne volis tion kompreni. Cxu trovigxas en la mondo tiel
kuragxa LKK, ke ili komencos novan, pli bonan tradicion? Eble jam en
Montpellier aux en Berlin?

pema-z

Pri la signifo de emblemo mi plene konsentas (cetere gxi estas baza
instruo de cxiuj merkatikaj lernolibroj), sed sxajne komence oni devas
venki la malemon de LKK-j pri ekstera reklamado (flagoj, transparentoj,
urbaj afisxoj ktp). L. Szilvasi

***************************************************************************


Kampanjo 2000
=============

La artikolo "Kampanjo 2000" de Renato Corsetti en la aprila n-ro 2 en
Eventoj surprizas kaj gxojigas min. Fine UEA komencas rekoni la valoron
de Ivo Lapenna. Mi deziras memorigi pri la "Skizo de Baza Programo por la
Jaro de la Internacia Lingvo Esperanto", kiu klare montras, ke jam antaux
16 jaroj Lapenna pledis por la kunlaboro inter cxiuj E-organizajxoj. Mi
opinias, ke estus utile publikigi tiun "Skizon" de lerte planita
kampanjo, speciale pro la fakto, ke tre malmultaj esperantistoj sciis kaj
scias pri gxia ekzisto.

Birthe Lapenna


***************************************************************************


KONKURSOJ
/////////


Rezultoj de la poentokolekta konkurso - 97
==========================================

Finigxis la 7-a jaro de la Internacia Poentokolekta Konkurso honore al I.
Szerdahelyi. Partoprenis en gxi konkursantoj el 22 landoj. Tio estas
rekorda nombro en la historio de la konkurso. Jen la fin rezultoj:

KOMENCANTOJ

Bazlernejanoj
-------------
1. Gyongyi Siffel, Papa, HU. En sep turniroj de la konkurso sxi kolektis
   135 poentojn (el 140 atingeblaj).
2. Maja Fisxer, Zagreb, HR. 129 p.
3. Natalia Djeri, Zagreb, 126 p.

Mezlernejanoj
-------------
1. Iveta Reka, Miskolc, HU, 133,5 poentoj
2. Timea Nyaradi, Miskolc, 133 p.
3. Zeljka Betica, Zagreb, 132,5 p.

* * *

PROGRESANTOJ

Bazlernejanoj
-------------
1. Bernadett Toth, el Kecskemet, HU, 137 poentojn.
2. Valentina Cxale, Zagreb, Kroatio, 126,5 p.
3. Mirela Mezak, Zagreb, 123,5 p.

Mezlernejanoj
-------------
1-2. Eddy Derycke, Boulogne-sur-Mer, FR
1-2. Tibor Szabo, Kecskemet Kun la akireblaj pluspoentoj ili ambaux
     havas 141 poentojn.
3. Renata Szabo, Kecskemet, 138 p.

* * *

PLENAGxULOJ

Ili konkursas en unu grupo, kaj la taskofolioj aperis en "Eventoj".
Ankaux en tiu cxi jaro venkis

                        Jindrich Tomisxek

el Cxehio. kun 141,5 poentoj. La duan lokon okupas Monika Molnar (Hungario)
kun 140,5 poentojn. Kaj nur duonpoenton malpli oni trovas cxe s-ino Janine
Dumoulin el Francio, kiun oni trovas sur la tria loko.

* * *

La venkintoj cxe bazlernejanoj ricevis jarabonon al Juna Amiko, la
ceteraj librodonacon - krom la diplomoj, kompreneble. En la grupoj de la
mezlernejanoj, danke al la estraro de HEJ la venkintoj povos senpage
partopreni Internacian Junularan Semajnon, IJS en Pecs. La ceteraj
ricevas por la sama internacia renkontigxo 50 %-an rabaton.

La plenkreskuloj estis premiitaj per diplomoj kaj valoraj libroj. Danke
al mondonaco de s-ro Dieter Roote, Svisio du personoj el tiuj
plenkreskuloj, kiuj solvis cxiujn sep taskofoliojn, ricevis po 50 CHF. La
fortuno favoris Darlene Evans el Usono kaj Erkko Maki el Suomio.

La unuaj taskofolioj por la venonta konkursojaro jam estas pretaj kaj de
nun ili estas legeblaj sur la retpagxoj de la ILEI-Komisiono pri
Konkursoj http://w3.datanet.hu/bxjg/esperanto/

Geza Kurucz


***************************************************************************


ESPERANTO EN RADIO
//////////////////


Pirate - senlandlime!
=====================

"Radio Senlandlimoj" estos sendostacio aktiva dum la periodo de la 1-a
memoriga E-konkurso Girolamo Lucchetta (vidu Eventoj 125-126 p. 10).

Gxi elsendas ekskluzive en Esperanto el diversaj lokoj. Speciala
rememoriga QSL-karto konfirmos la raportilojn pri auxskulto de "Radio
Senlandlimoj" sendota kontraux la raporto + 1 IRK. La konfirmkarto
surhavos ankaux la elsendo-lokon.

Elsendotagoj: dimancxoj la 1-a, 15-a kaj 29-a de junio, la 13-a kaj
              27-a de julio.

Eblaj frekvencoj: 391015 kHz, 627015 kHz, 698015 kHz.

Elsendo-horoj: 9.00-9.45 UTC (aux nur se necesas: 21.00-21.45 UTC)

La auxskultoraportoj estas sendendaj al:

Radio Senlandlimoj
CP 3, Succursale 10, IT-31100 Treviso, Italio.

Rim: Laux fakuloj tre versxajne temas pri pirata stacio, ja en la
brodkasta bendo la frekvencoj de sendostacioj estas tre strikte
preskribitaj. Do, konfirmkarto de tia stacio havas altan valoron! - ndlr

***************************************************************************

Radio Havano
============

La frekvenco al Euxropo estas 9550 kHz (31 metra bendo) je 19.30 kaj
22.00 UTC. Ofte Radio Havano elsendas programeron pri la ekonomia stato
de la lando. Adreso:

Radio Havano, E-Redakcio,
Pf. 6240, Havanna, Kubo


***************************************************************************


LIBROJ
//////


Rerigardo
=========

E-grupo de Nurnberg - la plej maljuna E-societo - eldonis brosxuron:
Rerigardo-96.

La dulingva eldonajxo resumas la agadon de la grupo kaj de siaj membroj,
raportante pri ties eventoj: akceptado de pasport-servanoj, gxemelurbaj
kontaktoj, vojagxoj, la praga UK ktp. La libreto estas havebla cxe:

Anny Hartwig,
Pirckheimer str. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio


***************************************************************************


KORESPONDI DEZIRAS
==================

Mi tre bezonas korespond-adresojn por miaj 10-15-jaraj gelernantoj.
Respondo certas! Nia komuna adreso: Esperanta klubo "Laro", a/ja 913,  RU-
354000 Sochi, Rusio. Retpocxte: bespalov@forigu.sochi.ru

* * *

Mi estas 41-jara instruistino, patrino de 2 grandaj filinoj. Mi sxatas
legi, vojagxi, korespondi. Mi sercxas samagxulojn el diveraj landoj. Mi
esperas trovi novajn amikojn. Ilona Fedor, Komlosteto u. 46, HU-3533
Miskolc, Hungario.

* * *

26 jara mi estas, oficistino, nun lernanta la lingvon, kaj  sercxanta
korespondantojn. Baessato Enrica, via B. da Limena, I-35010 Limena,
Padova, Italio.

* * *

Mi lernis Esperanton, sed mi ne suficxe uzas gxin. Mi sercxas amikojn kaj
samideanojn por disvastigi informojn pri esperanto en Rusio. Anatolo Guk,
Pocxtamt, Pk. 43, 347900 Taganrog, Rostovskaja obl., Rusio

* * *

Kun hispana kaj usona esperantistoj pri cxiuj temoj. f-ino Dina
Randriarimanana - Lot. 7- Cite Mandroseza - MG. 101 Antananarivo
Malagasio

* * *

27-j. oficistino, komencanto sercxas amikojn dise en la mondo. Bassan
Cinzia, via Prati 6, Ronchi, I-35010 Villafranca, Padova, Italio.

* * *

Mi estas 16-jara lernantino kaj mi deziras korespondi kun knabo. Mi
sxatus korespondi pri cxiuj eblaj temoj kaj el diversaj landoj. Marzena
Spoczynska, ul. Kraszewskiego 4/59, PL-87-100 Torun, Polio.

* * *

Tutmonde pri cxiuj temoj, 17 jara komencantino. f-ino Hanitra Farasoa
Ratsimizivason - MG. 116 Manjakandriana, Malagasio.

* * *

"Emirita pentristino, 61-jara dez. kor. kun francaj esperantistoj.
Interesoj: pentroarto, jogo, politiko, scienco, astrologio. Galina
Uljanova, str. Gerojev Severomorcev, 9/2-65, Murmansk, RU-183031, Rusio

* * *

Mi deziras korespondi kun 17 jara itala lernantino pri diversaj temoj
kaj intersxangxi bildkartojn. Mindaugas Sxileika, Laisves 21, Raguva, LT-
5366 Panevezio Raj, Litovio.

* * *

Tutmonde kaj pri cxiuj temoj, 16 jara komencantino. f-ino Ralaimidona
Antra Soafara Fenosoa - Lot.IA 25 - Ampiadinombalahy - MG. 116 -
Manjakandriana, Malagasio.


***************************************************************************


REVUOJ, GAZETOJ
///////////////


Informilo por interlingvistoj
=============================

En Esperanto kaj diversaj naciaj lingvoj aperas pli kaj pli multe da ofte
malfacile trovebla scienca materialo pri interlingvistikaj kaj
esperantologiaj temoj, gravaj por sciencaj studoj kaj esploroj.

Seriozaj interlingvistoj kaj esperantologoj klopodas sekvi la fakan
literaturon. Tion grave faciligas Informilo por Interlingvistoj (IpI),
kiun eldonas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-
Problemo (CED). La aktuala (tria) serio startis en 1992. Aperis gxis meze
de 1996 entute 17 numeroj kun sume 156 pagxoj, plenaj de utilaj informoj,
plejparte bibliografiaj.

Jarabono por tri 16-pagxaj A5-formataj kajeroj kostas 10 guldenojn (por
EU-landoj 10,60 NLG). Estas ankoraux riceveblaj ankaux la jarkolektoj
1992-1995 (po 10 NLG). Seriozaj interesitoj el landoj kun transpagaj
problemoj povas lauxpete ricevi IpI senpage.

Informilo por Interlingvistoj estas redaktata de d-ro Detlev Blanke (Otto-
Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, Germanio), kiu volonte akceptas
materialojn pri cxiuspecaj interlingvistikaj aktivajxoj, projektoj kaj
publikajxoj.

IpI estas abonebla cxe UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
Nederlando).


***************************************************************************


INTERESE
////////


Kie estas via vocxo?
====================

La avo kaj la avino kverelis, kaj la avino igxis tiel kolera, ke sxi ne
plu alparolis sian edzon.

La sekvan tagon, la avo jam plene forgesis la kverelon, sed la avino
dauxre lin ignoris kaj ne alparolis. Nu, malgraux cxiuj siaj klopodoj, la
avo ne sukcesis venki la mutan sintenon de la avino.

Fine, la avo komencis trasercxi sxrankojn kaj tirkestojn. Tion li faris
dum pluraj minutoj, gxis la avino ne povis deteni sin kaj ekkriis
cxagrenita: "Cxu vi povas diri, kion diable vi sercxas?"

"Danke al Dio mi trovis gxin!" - respondis la avo kun malica rideto. -
"Vian vocxon!"

el "La pregxo de la rano" de A. Mello
trad. Liven Dek, el Antauxen, jan/97


***************************************************************************


Karesnomoj
==========

Lastjare cxiuj 29 stacioj de la Kamaisxi-Linio de Japanaj Relvojoj (JR)
ekhavis Esperantan karesnomon, cxar la loko, kie trovigxas la linio estas
la hejmloko de Kenzi.

Iu oficisto neesperantista de Orienta JR ekhavis la ideon, ke la stacioj
havu Esperantan nomon. Esperanto sxajnis al li fresxa, kaj li nomis la
staciojn helpate de SATO Sxoicxi: Cxielarko, Folkloro, Verda Vento ktp.
Vojagxantoj gxuas etoson kvazaux en fremda lando.

H. D. laux Novajxoj Tamtamas 118


***************************************************************************


Doktoro Petolanto
=================

el "Euxro-humuro kaj sxercoj" de Doktoro Petolanto. 4-kaseda kolekto kun
2 tekstokajeroj en la libroservoj.

* * * * *

Sinjoro Antonio decidis iom kompletigi sian Esperanto-edukitecon kaj
tiucele li aligxis al la Vespera Esperantologia Kurso en la Madrida
Esperanto-Lernejo. Revenante hejmen post la lauxvicaj lecionoj li
renkontas sian amikon, kiu ankaux estas esperantisto. Li volas imponi al
li, do li demandas:

- Cxu vi scias, kiu estis Julio Baghy?

- Nee...

- Tio estis fama hungara Esperanto-verkisto.

- Kaj cxu vi eble auxdis pri Tonkin?

- Nu, fakte neee...

- Li estas universitata profesoro, aparte meritplena pro la restrukturigo
  de UEA... - Sed certe vi estas informita pri Bernard Golden...?

- Lasu min, diable! Tute ne interesas min Baghy aux Tonkin. Kaj cxu vi
  scias, kiu estas Miguel M. Molera?

- Molera...? Ne...

- Gxuste cxi tiel mi supozis. Jen tiu Miguel M. Molera estas viro, kiu
  edukas vian edzinon, kiam vi partoprenas la lekciojn de la Vespera
  Esperantologia Kurso...

* * *

En unu el la Esperanto-Kluboj okazas solena kursofermo. La unuaj tri plej
bonaj kursanoj ricevas premiojn. Tria loko - auxtomobilo Folkswagen Golf
donaco de esperantisto-posedanto de auxtomobil-vendejo. Dua loko -
sxtrumpetoj propramane trikitaj de la tre cxarma 18-jaragxa prezidantino
de la klubo.

- Tio estas skandalo! - diras samideano, al kiu oni atribuis la duan
  premion. - sxtrumpetoj faritaj de la prezidantino kiel la dua premio!
  Vian prezidantinon mi tuj enlitigus kaj...

- Ho, ne, samideano! Tio estas la unua premio...!

* * *

Interparolas du intimaj amikinoj:

- Auxskultu, Inge, kion vi diris al via edzo, kiam vi iris al la seks-
  rendevuo kun Werner?

- Kiel kutime la veron! Mi diris al li, ke mi iras por subigi min al
  medicina kompara kontrol-esplorado...


***************************************************************************


Reklamo:

                    La firmao VV GARANT produktos por vi

              videoregistrajxojn pri solenaj familiaj okazajxoj
                           ankaux en Esperanto!

                  - tondado, muntado kaj sonigo
                  - animad-ebloj, produktado de videoklipoj

                                VV Garant
            P. Kascxak, Vazska 21, SK-82107 Bratislava, Slovakio.
                          Tel: +421-7-243316


***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Internacia Junulara Semajno (IJS)
=================================
17.07-23.07.1997. P'ecs, Hungario
Temo: Mez-Euxropo

Mez-Euxropo - jam pri la nocio estas malfacile decidebla: cxu pli
geografia, historia, kultura aux politika?
Dum la lastaj jaroj certe la kvara estis la plej grava flanko,
okazis regximsxangxoj en cxiuj landoj de la regiono. Kiel tiuj
aferoj influis la vivon de la individuo kaj de la socio? Cxu estas
sperteblaj similaj fenomenoj, aux preskaux cxio varias laux la
unuopaj landoj?

Oni tamen ne forgesu pri la historiaj radikoj de cxiuj okazajxoj
en tiu cxi parto de la mondo, la plurcentjaran kunvivadon de
pluraj popoloj sub diversaj regnoj. Kiel statas nun la rilatoj
inter ili? Cxu Mez-Euxropo finfine povos ekiri al vera repacigxo?

Ofte forgesite, sed almenaux same grave: la kultura flanko, kiu
sxajnas esti forta ligilo inter la nacioj kaj landoj cxi tie. Tamen,
cxu vere ekzistas ia simileco en la pensmaniero, de la subkonscia
tavolo; cxu ni vere povas distingi iun speciale mez-euxropan
brancxon de la euxropa kulturo, aux cxiuj tiaj provoj estas jam tute
anakronismaj nun, en la epoko de la 'tutmonda vilagxo'? Cxu havas
ankoraux sencon paroli pri tiaj geologiaj teritorioj, kiam
la mondo sxajnas strebi al tuthomara, senpera kunligigxo tra
la diversaj medioj?

Atenton! Ne forgesu pri antaux- kaj postarangxoj de IJS! Unue: vi
povos partopreni Memzorgan Lagumadon (MELA) en D‚legyh za, Hungario
la antauxan semajnon en julio. Due: de IJS vi havos la eblecon rekte
veturi al la 53a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Assisi - ni
planas organizi komunan vojagxon por la partoprenantoj de ambaux
arangxoj.


                    Kotiztabelo

               A          B         C
logxado
    domo      95 DEM     75 DEM    7500 HUF
    tendo     65 DEM     50 DEM    5000 HUF
mangxoj
    kun      125 DEM     95 DEM    9500 HUF
    sen       -            -         -

Kategorio A (en DEM - germanaj markoj): cxiuj ceteraj landoj
Kategorio B (en DEM): Albanio, la baltaj sxtatoj, Bosnio-Hercegovino,
Bulgario, Cxehio, Kroatio, Polio, Rumanio, Serbio, Slovakio,
Slovenio kaj la sxtatoj de eksa Sovetunio
Kategorio C (en HUF - hungaraj forintoj): Hungario

La bazaj logxkotizoj inkluzivas la programon kaj restadon en kvarlitaj
cxambroj aux en propraj tendoj. Por havi dulitan cxambron vi devas krompagi
20 DEM / persono.

Ricevas rabaton el la kostoj de mangxado kaj logxado:
  - personoj sub 15 jaroj: 15 DEM / 1500 HUF
  - personoj sub 25 jaroj: 10 DEM / 1000 HUF
  - membroj de HEJ: 1000 Ft (nur unufoje)
  - programkontribuantoj laux persona interkonsento

Kotizo de partatempa partoprenanto estas la sesono de la plej alta
kotizo multobligota per la nombro de tagoj pasigotaj. Por la tago
kun la bala vespero oni devas krompagi 10 DEM.

Vi povas pagi al
- la konto 'IJSH-R' cxe Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg
  176, NL-3015 BJ ROTTERDAM, Nederlando
- Hungara Esperanto-Junularo, Pf. 87, HU-1675 BUDAPEST
- la konto 11991102-02171825-00000000

Aligxoj ekvalidas post la alveno de antauxpago je 50 DEM (A), 20 DEM (B)
aux 2500 HUF (C).

Vian aligxilon sendu al: D'avid Alko GOLDEN
                Damjanich u. 1/c. I. 8, HU-8200 VESZPR'EM
                telefono: +36-88-424339
                retposxto: goldend@forigu.hal2000.hal.vein.hu

    -------------------------------------------------------------

          Aligxilo por IJS '97 en P'ecs

Familia nomo:            Sekso:  _ ina  _ malina
Persona nomo:            Naskigxdato (tt-mm-jj): __ __ __
Lando:                   Adreso (strato, domo):
Posxtkodo:               Adreso (urbo):
Telefono:                Fakso:
Retposxto:               Vegetarano:  _ jes     _ ne

Mi deziras logxi
   _ en propra tendo  _ en kvarlita cxambro    _ en dulita cxambro

Mi sxatus logxi kun:

_ Mi volas esti memzorganto.
_ Mi deziras partopreni nur partatempe, de ______ gxis _______.
_ Mi bezonas oficialan invitleteron al Hungario.

Mia pasportnumero:
Programkontribuoj:


***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 127, 1/junio-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************