Retposxta versio de Eventoj n-ro 131 (auxgusto-97)
**************************************************

Agrablan somerumadon!
=====================

La varma suno, la somero allogas cxiujn por fari ferion, viziti forajn
aux proksimajn landojn, partopreni la jam longe planitajn E-arangxojn -
do ankaux la kutima movada aktivado malkreskas - favorante prefere la
gxuadon de la Esperanta etoso en niaj renkontigxoj, kongresoj.

Kiel promesite, en auxgusto aperas nur 1 numero de Eventoj, sed ekde
septembro - kun rekolektita forto ni dauxrigas la dusemajnan kontakton
kun vi.

Esperante pri agrabla somerumado ankaux cxe vi, kun salutoj

Laszlo Szilvasi, red.

***************************************************************************

Badauxru, se vi ne cxeestis

La plej bona IJK en la lastaj dek jaroj!
========================================

I-Jo-Ko - Lo-Ko-Ko! I-Jo-Ko - Lo-Ko-Ko! - skandis la homoj gaje kaj
entuziasme, kaj jxetadis la organizantojn en la aeron en la lasta
vespero, tiel dankante la grandegan laboron, la bonegan semajnon dum la
Internacia Junulara Kongreso en Assisi. Jes, multaj-multaj "spertuloj"
asertis, ke pasis la plej bona IJK de la lastaj 10-14 jaroj.

Preskaux ideala kongresejo, multaj homoj, preskaux ideala vetero, bonaj
programeroj, bona organizado, bonaj kompanioj, relative malmultekosta
trinkejo (bufedo), bona diskoteko, bonega etoso - do kio ankoraux mankas
por bona IJK?

La kongresejo estis preskaux ideala. La 2-stela U-forma hoteleto estis ne
en la urbocentro, sed ne for de la urbo, gxi kunigis cxiujn
partoprenantojn (ankaux la memzorgantoj logxis en la proksimo), la
interna gxardena korto servis kiel konstanta kolektigxejo.

Preskaux 500 partoprenantoj (pli precize cx. 470 inter ili pli ol 100
italoj) gxuis la etoson, kio mem estas aparte gxojiga. (Nombro de IJK-
partoprenintoj en 1992 estis 104, en 1993: 173, en 1994: 241, en 1995:
303, en 1996: 360). Enkadre de diversaj TEJO-forumoj pluraj homoj
insistis dum jaroj, ke oni devas redoni la prestigxon al IJK ecx kontraux
la intereso de arangxoj de iuj landaj sekcioj. En Assisi nediskuteble
pruvigxis ilia starpunkto, ja la etoso, utilo kaj la altirforto de 500-
persona IJK estas ecx ne komparebla al 50-200 personaj renkontigxoj...

Skandalo
--------
La kunsidoj de la komitato de TEJO pasis en nekutime vigla (tamen en
amika) etoso. Estis agrabla sento sperti, ke la kunsidoj post pluraj
jaroj rehavas sian gravecon, kaj la komitatanoj kunvenas ne nur por
kelkaj horoj por kiel eble plej rapide fini la "devon", sed eluzas la
semajnan eblecon por priparoli la komunajn aferojn. Tamen ne mankis
ankaux ardaj diskutoj, ecx iom da skandalo: la aligxilon de la sekvajara
IJK en Kroatio aprobis ("pro manko de tempo") nur sola estrarano sen
konsulti la aliajn, sed la aligxilo montrigxis fusxa kaj neakceptebla.
Unuflanke cxar estas ignorita la komitata decido pri la 50 %-a rabato (do
la aligxilo estas nevalida), due cxar laux mia scio unuan fojon okazis en
la historio de TEJO (almenaux en la lastaj 23 jaroj), ke oni uzas la
aligxilon de IJK por samrange reklami kaj prezenti sian enlandan
arangxon. Sed la afero finigxis sen kverelo, la komitato instrukciis al
nova respondeca estrarano trakti kun la sekvajara LKK pri nova
kotiztabelo (konsidere la 50 %-an regulon), kaj en la nova aligxilo ne
plu malkreskigi la prestigxon de IJK (do espereble devige apartigi la du
aligxilojn).

Cetere evidentigxis (malgraux kelkaj kontrauxaj asertoj), ke la 50 %-a
regulo povas normale funkcii, ja la B-landaj aligxintoj estis gxuste laux
la antauxkalkulita 1/3 parto.

Pri la komitat-kunsidoj cetere raportas aparta artikolo.

Monda premiero de Esperanta muzikalo!
-------------------------------------
Tre bonetosaj estis ankaux la koncertoj (i.a. Kajto, Jomo & mamutoj), la
vesperaj programoj, el kiu elstaras la monda premiero de Esperanta
muzikalo! La cx. 30 membra grupo el urbeto Blera donis neforgeseblan
travivajxon prezentante en alta nivelo tutvesperan muzikalon pri la vivo
de Sankta Francisko kun la cxefrolado i.a. de Pierluigi Cinquantini! Bona
muziko, bona teatrajxo, bona son- kaj lumteknika plenumo. La grandiozan
laboron, la unikan travivajxon la spektantoj dankis per longa, tondra
aplauxdo. Gratulojn al la Blera-a grupo!

Cetere la kantoj ludis gravan rolon en la kongreso (inter la
kongresmaterialoj la partoprenantoj ricevis ecx du [internacian kaj
italan] kantarojn), cxiutage okazis kantoinstruado, kaj nokte anstataux
bivakfajro oni romantikumis cxe kandelfajro (danke al la cxefe rusaj
gitaristoj) sur la tegmento de la hotelo!

Bamba-rekordo!
--------------
Pri la etoso estas karakterize, ke en la antauxlasta nokto oni faris
novan rekordon de la "Bamba-dancado". Dum 1 horo kaj 37 minutoj oni
sencxese kantis, dancis kaj interkisadis, superante per tio la gxuon de
antauxplurjara IS-etoso. (Pro alia kialo, sed Jan Koszmaluk siatempe
vocxdonigis la TEJO-komitaton por akcepti "La Bamba" kiel himno de
TEJO...)

Bedauxru, se vi ne cxeestis
---------------------------
Travivajxojn de la tuta semajno oni neniel povas redoni, oni devas mem
travivi gxin. Organizantoj de ontaj arangxoj havas malfacilan taskon
atingi aux superi la cxi-jaran nivelon. Bedauxru, se vi nun ne cxeestis!

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************
***************************************************************************


Trankvila kongreso en Adelaide
==============================

Fine pli ol 1220 personoj aligxis al la Universala Kongreso, unuan fojon
okazinta en la auxstralia kontinento. Eble tiu nombro estas malpli ol
kutime, kaj eble en la kunsidoj de fakaj asocioj ne cxiuj estraranoj kaj
membroj cxeestis, sed la cxefa celo ja ne nepre estas tio. Esperanto ne
estas nur euxropa fenomeno, kaj tio do devas manifestigxi ankaux en la
praktiko pri la kongresoj, ja ili servas ankaux la intereson de la
regiono de la invitanta lando.

La kongreso en Adelaide - laux opinioj de la cxeestintoj - pasis normale,
sen apartaj problemoj. Neniu el nia redakta teamo povis cxeesti, do por
havi bildon pri gxi, jen fragmentoj kaj resumoj de kaj laux la kongresa
kuriero "Lumilo".

* * *

Cseh-metodo
-----------
Cseh-Kurso kaj Cseh-Seminario estas arangxoj aparte pagendaj. Se iuj
interesatoj deziras nur observi la funkciadon de la metodo, tiuj rajtas
cxeesti kontraux pago de AUD 15,00 por unu leciono.

Cxu biskviti?
-------------
Vi trovis en la kongressaketo biskvitojn, bakitajn de kamparaninoj el
Wilmington (400 logxantoj). Wilmington situas oriente de la bela montaro
Flinders, 300 kilometrojn norde de Adelaide. La Wilmingtonaninoj provizas
mangxajxojn al la regiono. Per la profito ili subtenas la lokan
maljunulejon.

Anglalingvaj prelegoj...
------------------------
Estas iom strange, ke por partopreni la kongresajn prelegojn, plurfoje
necesis la kono de la angla lingvo... Estis nur-anglalingvaj prelegoj de
David Crystal pri "Tutmonda angla - cxu aliaj lingvoj povos postvivi", de
John C Wells pri "Esperanto, cxu vivpova lingvo internacia?", ktp.

Interreligia Diservo
--------------------
Tiu okazis en la kristana kongrespregxejo, en kiu la reprezentantoj de
malsamaj religioj kaj kredoj legis aux citis, gxis proksimume tri
minutoj, el siaj sanktaj verkoj, aux vortigos propran pregxon.

Unu vocxo
---------
Ewe-calyptus, la muzikgrupo por la balo, tre kuragxe kaj malavare
konsentis surkompaktdiskigi kantojn el la auxstralia kantaro. Ok el la
kantoj auxdeblas duan fojon, sen vortoj, por ke oni povu "karaoke"-stile
kunkanti. Unu el la kantistoj havas fortan auxstralian prononcmanieron,
sed preskaux cxiuj liaj kantoj auxdeblas ankaux senvorte. Eventuala
profito iros al la Auxstralia Esperanto-Asocio, do ni petas, ne
piratkopiadu. Kaj la kvalito de la muziko? Vi nur auxskultu!

Mesagxo al la patronoj de TEJO
------------------------------
Karaj amikoj de TEJO, koran saluton al vi en la UK. Kutime mi, aux alia
TEJO-reprezentanto, persone direktas tiujn vortojn al vi dum la tradicia
Akcepto de Patronoj.  Bedauxrinde, ni ne sukcesis arangxi tiun gxuindan
kunestadon cxi-jare, cxar tre malmultaj TEJO-aktivuloj cxeestas la UK-on.
Pro tio mi elektas tiun cxi vojon por esprimi al vi mian grandan dankon
pro via valora subteno. Mi esperas ke vi tamen renkontos kelkajn junajn
cxeestantojn, kaj mi certas ke estas vi niaj plej bonaj ambasadoroj por
kuragxigi ilin kaj entuziasmigi ilin pri nia laboro. Havu bonan
kongreson! Nome de TEJO salutas Danny ten Haaf - Prezidanto.

Faka agado
----------
La faka gicxeto funkcios dum la tuta kongreso, kaj fakoj asocioj povas
gxin uzi libere. Gxi trovigxas en la salono Verda Kanguruo.

Gazetara Konferenco
-------------------
La 19-an de julio posttagmeze jxurnalistoj kaj raportantoj de E-gazetoj,
radio-programoj kaj farantoj de filmoj konatigxis kun la prezidanto de la
kongreso, la prezidanto de LKK kaj membroj de la kongresa "Gazetara
Servo". Prezidanto Lee informis pri la agado de UEA cxe UN. Kvankam
lingvaj problemoj kauxzas grandan prokraston kaj koston por la
organizajxo, la aktualaj proponoj de la gxenerala Sekretario ne ampleksas
interpretadon aux tradukon. Sed tio eble estos okazo por UEA akiri
publikigon pri la problemo. Prezidanto Lee informis ankaux pri tio, ke D-
ro Claude Piron lastatempe persvadis la Altkomisiiton de UN pri Homaj
Rajtoj akcepti kiel oficialan tekston la E-tradukon de la Deklaracio Pri
Homaj Rajtoj, faritan de D-ro Piron, D-ro Ralph Harry, Eskil Svane kaj
aliaj diplomatoj, juristoj kaj lingvistoj. D-ro Harry informis, ke
membroj de EJA (la asocio de juristoj) preparas, kun la helpo de d-ro
Piron, definitivajn tekstojn de cxirkaux dudek dokumentoj, kiaj La cxarto
de UN, La Konvencioj pri Homaj Rajtoj kaj la Rajtoj de Infanoj, la
Traktato pri Diplomatiaj kaj Konsulaj Rilatoj. Oni intencas meti tiujn
tekstojn sur la Interreton, dum la Auxstralia Registaro same faros por la
anglaj versioj.

S-ro Andrzej Pettyn sugestis, ke estu en venonta kongreso "Tago pri
Informado", en kiu cxiuj kongresanoj lernu pri la praktikaj aspektoj de
poresperanta informado. Oni sugestis organizi okazon ankaux por pli
ampleksa diskutado pri la "interna ideo" de Esperanto.

Internacia Kongresa Universitato
--------------------------------
Esperanto estas unika fenomeno en la soci-kulturo de lingvoj, kaj la
Internacia Kongresa Universitato estas unika institucio ene de la
fenomeno Esperanto. gxi rekte ligigxas al la rolo de Esperanto en la
scienco kaj en universitata instruado. En la pasintaj jaroj UEA klopodis
eldoni la tekstojn de la prelegoj - kutime post la kongreso. Tamen ofte
en internaciaj sciencaj konferencoj, kaj ankaux en ordinaraj
universitataj kursoj, la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj antauxe.
cxi foje UEA eksperimente provas sekvi tiun metodon, ofertante la IKU
tekstojn komence de la kongreso, haveblaj al cxiuj kongresanoj - ne nur
al la partoprenantoj de la IKU. Tio ebligos al la auxskultantoj utiligi
la tekstojn por preparigxi kaj por pli bone sekvi la prelegojn. Tio
ankaux ebligos al tiuj kongresanoj, kiuj ne povas viziti cxiun prelegon,
tamen konatigxi kun la enhavo. En la brosxuro vi trovos la tekstojn de
tiuj IKU prelegantoj, kiuj liveris siajn tekstojn antaux la UK. La IKU
brosxuro estas 70-pagxa, enhavas la tekstojn de kvin prelegoj, kaj estas
acxetebla por nur 6A$ cxe la Libroservo kaj en la IKU prelegoj.

Aferoj UEA-aj
-------------
La komitato de UEA kunsidis lundon, la 21-an de julio. Dum la trakto de
la estrara raporto oni cxefe diskutis pri landa agado kaj la rilatoj kun
eksteraj instancoj. Raportigxis, ke la rilatoj kun UNESKO nun estas pli
fortaj ol antauxe, pro nova ordigo de la kunlaboro kun neregistaraj
organizajxoj kaj pro pli aktiva agado flanke de UEA. Do la landaj asocioj
estas invititaj starigi kunlaboron kun la UNESKO-komisiono de la koncerna
lando.

La jarraporto de la estraro estis akceptita sensxangxe. La komitato
decidis labori laux la gvidlinioj prilaboritaj por Kampanjo 2000. Oni
ankaux invitas la landajn asociojn labori laux tiuj prioritatoj. Per siaj
propraj laborplanoj la landaj asocioj devas prioritatigi la por ili plej
gravajn erojn. UEA gvidos la laboron per nova komisiono elektita de la
komitato. Gxi konsistas el prezidanto Lee, S-ro Corsetti kaj S-ro Buller.

Kie fumo, tie fajro
-------------------
Ni konscias, ke la plej multaj kongresanoj ne fumas, kaj ke fumado certe
ne sanigas (kio pri drinkado?). Tamen apenaux kredeblas, ke en la tuta
granda kongresejo ekzistas ecx ne unu eta cxambro, kie fumantoj povas
agrable sidi kaj babili inter si... Starado ekstere estas gxena kaj
malkomforta, precipe kun konsidero al la malvarma vetero.

Lingvoj forte minacataj!
------------------------
Daniele Vitali lertlingve prilumis la situacion de la lingvoj de la
malgrandaj nacioj en Euxropo, kadre de sinprezento de IKEL, la Internacia
Komitato por Etnaj Liberecoj. Estas interese, ke ekzistas multe pli da
minoritataj lingvoj ol oficialaj. Kelkaj el tiuj minoritataj lingvoj
estas subtenataj de la sxtato kaj revigligataj (ekz. la romancxa), dum
aliaj suferadas la sorton de margxenigo kaj pereigo (ekz. la alzaca,
bretona). IKEL estas organizajxo, kiu intervenadas cxe koncernaj
oficialaj instancoj por forigi diskriminaciojn kontraux etnoj kaj
raportadas en sia informilo "Etnismo".

Vizito al aborigena kolegio
---------------------------
Kiel sciigite en la hierauxa numero de La Lumilo, Sandor Horvath gvidos
ekskurson al la aborigena kolegio merkredon la 23-an de 11h30 gxis 4h00.

Salutmesagxo de Kofi Annan, gxenerala sekretario de UN
------------------------------------------------------
Gxoje mi salutas membrojn de la Universala Esperanto-Asocio kunigxantajn
en Adelajdo por ilia 82-a kongreso. La temo de via kongreso "toleremo kaj
justeco en multkultura socio" estas esenca demando por multaj homoj. Ni
devas pritrakti du kontrauxajn tendencojn en nia hodiauxa mondo. Tiom da
aspektoj de niaj vivoj ekonomiaj sociaj kaj kulturaj interligigxas je
tergloba skalo, unuigante la homaron kiel neniam antauxe. Samtempe aliaj
fortoj laboradas, estigante la dividon kaj subdividon de blokoj, nacioj
kaj ecx urboj.

La lingvo havas rolon en ambaux cxi tiuj tendencoj. Gxi povas kunigi la
homojn; oni povas uzi gxin por disigi nin kaj tenu nin apartaj. La lingvo
povas esti repacigilo, kaj la lingvo povas esti batalilo.

Unuigxintaj Nacioj starigxis kun la celo servi kiel centro por harmoniigi
la agadon ne nacioj, dum ili celas atingi amikajn rilatojn kaj
internacian kunlaboradon. Interkomunikado estas tute fundamenta por tiu
celo. Ni havas mesagxon por proklami "mesagxon kiu centrigxas je justeco,
toleremo kaj homaj rajtoj. La organizajxo dependas de la multaj
neregistaraj organizajxoj, kiuj laboras kune kun gxi por helpi komuniki
la mesagxon je la popola, aparte je la loka nivelo.

Mi estas danka al la Universala Esperanto-Asocio pro gxia laborado por
antauxenigi lingvon kiel rimedon por kunigi la homojn kaj pro gxia deziro
celebri la universalan deklaracion pri homaj rajtoj dum ni alproksimigxas
al la kvindeka datreveno de ties akcepto. Mi esperas, ke reveninte al
viaj komunumoj vi cxiuj helpos enfokusigi la atenton sur cxi tiu
gvidsigna atingo en la strebado por certigi vivon de digneco por cxiuj.
Mi deziras por vi gxueblan kaj fruktoplenan semajnon en Adelajdo.

Rondo Kato
----------
La kunvenon de la "Rondo Kato" gvidis Bob Felby. Li parolis pri la
kongresa temo: toleremo kaj justeco en "multkultura" socio. Li diris, ke
la auxstralia registaro ne montras multe da toleremo aux justeco al la
sendefendaj katoj. Partoprenis 17 katamantoj el 8 landoj. Oni sin
prezentis, kaj priparolis siajn katojn...

Infana ekspozicio
-----------------
En la infana angulo de La Verda Kanguruo oni starigis internacian
infanekspozicion. Temas pri la kunmeto de du ekspozicioj, kiuj dum la
lastaj ses monatoj okazis en Kroatio. Al ambaux kontribuis pli ol 500
gelernantoj el 15 landoj de Euxropo, Ameriko, Afriko kaj Auxstralio.

Fakkunveno jxurnalista
----------------------
TEJxA (Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio) okazigis kunvenon, kiun
cxeestis 10 personoj, el kiuj 6 estis membroj de TEJxA. Cxar nur unu (la
sekretario) el la estraro partoprenas tiun cxi UK, la kunveno ne povis
esti oficiala, tiel neniu rezolucio eblis; sed tiuj, kiuj kolektigxis,
vigle diskutis pri diversaj temoj. Oni kontentis pri la raporto de la
sekretario pri la rebonigo de la financa sano de la asocio, post la
rezolucio pri auxsteraj sxparrimedoj. La cxeestantoj tamen estis
nekontentaj pri la manko de intereso pri ekstereuxropa UK fare inter la
membroj.

Skolta Esperanto-Ligo
---------------------
La kunveno estis neformala. Cxeestis SEL reprezentantoj el Auxstralio,
Belgio, Nov-Zelando kaj unu skolto. Kelkaj interesatoj raportis, pri la
situacio en sia lando. Jam oni planas grandan SEL-kunvenon en
Montpellier. Tie oni montros la lumigitan panelon, kiu estis furore
sukcesa en la monda jxamboreo. La celo estas persvadi esperantistojn,
instigi skoltojn, skoltestrojn kaj la naciajn skoltajn instancojn uzi
Esperanton.

Semajno de Internacia Amikeco (SIA)
-----------------------------------
Kiel revigligi SIA? La komisiito (ETA) instigas la E-grupojn al
aktivajxoj kun internacia enhavo en SIA. Dum jaroj tiu instigado kaj
raportado devas esti dauxrigata. SIA estu klare difinita: lasta plena
semajno en februaro de lundo gxis dimancxo - sed oni povas, se necese,
okazigi gxin ankaux en aliaj periodoj.

Tago de la lernejo
------------------
La nur duonhoran programon, mardon posttagmeze, cxeestis cxirkaux 40
kongresanoj. Enkonduke Atilio Orellana Rojas lauxtlegis artikolon
verkitan de profesoro Duncan Charters, prezidanto de ILEI pri
multkultureco kaj lingvolernado. Post la teorio sekvis konkreta parto,
raporto de s-ino Jennifer R. Bishop pri la nun disvolvigxanta Esperanto-
projekto EKPAROLI, kies lulilo estas en Melbourn. Pri la nuna stato de
Mazi-materialo kaj ties dissendado en la pola televido, raportis Roman
Dobrzynski el Varsovio. La auxstralian eduksistemon kaj ties
lingvopolitikon prezentis Alan Bishop, profesoro de Universitato Monash
en Melbourn. Fine, la cxeestantoj havis eblon ekkoni informojn pri alia
instrufilmo, "Pasporto al la tuta mondo", kiu pretigxas en San-Francisko.
Lusi Harmon parolis pri la konceptoj de la auxtoroj, la enhavo de la
materialo kaj gxisnunaj preparlaboroj, kaj vidigis la malnetan version de
la kvar, jam filmitaj unuoj de tiu grandioza entrepreno. Ni deziras al
ili multan sukceson kaj ecx pli multe da mono por realigi la
instrufilmon.

Radio Esperanto
---------------
Marde antauxtagmeze en la kongresejo okazis kunveno de radioauxskultantoj
kaj redaktoroj de elsendoj, sub la gvido de la komisiito de UEA pri
radioaferoj, Andrzej Pettyn. Unue oni auxdis raportojn de la redaktoroj
de Auxstria Radio Internacia, cxina Radio Internacia kaj Kuba Radio
Internacia pri la aktuala stato de la E-elsendoj en tiuj radiostacioj.
Pli poste venis ankaux informoj pri la stacio 3ZZZ en Melburno
(Auxstralio). Evidentigxis ankorauxfoje, ke en la eksterlandaj programoj
de sxtataj radiostacioj dauxre estas tre gravaj la skribaj reagoj de
auxskultantoj, kiuj per siaj leteroj montras, ke la elsendoj estas
auxskultataj kaj sekve bezonataj.

Multe da atento oni dedicxis al la agado de AERA, kiu estas ekzemplo de
fidinda liverado de aktualaj informoj pri radioelsendoj en Esperanto kaj
meritas pli vastan subtenon. Gxi estas modelo por diversaj organizajxoj
pri kreado de datumbazoj konstante aktualigataj.

Cseh-kurso kaj seminario
------------------------
La tradiciajn arangxojn de IEI ankaux cxi-foje partoprenis multaj
kongresanoj. Dum la seminaria laboro 8 personoj (el 8 diversaj landoj kaj
4 kontinentoj) studis la faman metodon kaj observis la paralele
okazigitan lingvokurson por komencantoj. Tiun lastan regule frekventis
cx. 15 lernantoj, sed pliaj 25 venis nur por unu aux du tagoj. La
arangxoj havis sukceson, la lernantoj lernis multe en amuza maniero kaj
espereble ricevis grandan pusxon por la plua lernado de la lingvo.
Vendredon posttagmeze okazos la prov-instruadoj de la seminariaj
kandidatoj, kiuj en 5-minutaj prezentadoj pruvos al la gvidantino,
Katalin Smideliusz, ke ili komprenis la esencon de la metodo, ecx
kapablas apliki kelkajn el inter ties bazaj teknikeroj. La organizantoj
esperas, ke cxiu kandidato dauxrigos sian studon kaj aligxos al la sekva
sxtupo (grado B) de la formado de Cseh-metodaj instruistoj.

Laborgrupo
----------
Mardon posttagmeze okazis laborgrupa kunsido pri informado. cxeestis
proksimume 12 homoj kaj gvidis la kunvenon Michela Lipari. Oni klarigis
tie, ke malgraux la manko de la estrarano pri informado, nun ekzistas
anstatauxe komisiito, kiu jam preparis laborplanon. Sekvis iom nekohera
diskutado dum unu horo kaj duono, en kiu oni tamen auxdis interesajn
novajxojn kaj proponojn. Sxajne la cxefa decido de la laborgrupo estis
rekomendi, ke oni okazigu apartan sesion en la venonta UK por "aktivula
trejnado", kie oni povos intersxangxi informojn pri propagandiloj kaj
propagandmanieroj.

Pasporto al la Tuta Mondo
-------------------------
Video-kurso por instrui Esperanton prezentigxos vendredon je la 16h30 en
cxambro 8. Bonvolu veni.

Arboplantado
------------
Antaux kelkaj jaroj ni komencis planti pacarbon okaze de Esperanto-
kongreso aux somerkursaro. Trovigxas jam 5 tiaj arboj (cxiuj estas
ginkoj). En la nuna arboplantado partoprenis diverslandaj samideanoj. La
nomsxildo ankoraux ne alvenis (la vivo enhavas multajn tiajn misterojn),
sed gxi diros, ke la kongreso donacis la arbon al Adelajdo. "Paco kaj
Amikeco".

UEA kaj SAT
-----------
Cxeestis 36 personoj, el kiuj 14 estis SAT-membroj. Prezidis Ledon, kiu
unue legis la mesagxojn de la Prezidanto de la Plenumkomitato, Yves
Peyrant, kaj de la gxenerala sekretario Kresximir Barkovicx. Yamasaki
klarigis la fonon de tiu cxi historia evento de SAT-kunveno kadre de la
UK. Pro manko de tempo, oni ne povis diskuti detale; interalie, Ledon,
Kep Enderby, prezidanto de LKK, kaj Osmo Buller, gxen. sekretario de UEA
gratulis la amikigxon de la du mondskalaj Esperantaj organizajxoj.

Esperanto-klaso
---------------
En la venonta aprilo komencigxos Esperanto-klaso en supera mezlernejo en
Yokohama, Japanio. Estos la unua fojo, ke oni instruas Esperanton kiel
oficialan lerno-objekton en tia lernejo en Japanio. Estas esperate, ke
junaj esperantistoj sendos leterojn aux kartojn venontjare al Nippa Koko,
1348 Nippa-cho, Kohoku-ku, Yokohama, 223 Japanio.

La Akademio
-----------
Reprezentis la Akademion en publika kunveno s-ro Yamasaki, s-ro Pettyn,
Prof. Wells, Prof. Kiselman, Prof. Wandel. Yamasaki resumis la laboron de
la Akademio. Kiselman menciis sian laboron en la kampoj de matematiko kaj
gramatiko. Pettyn parolis pri la problemoj de redakcio kaj rapida lingva
kontrolo kaj notis la mankon de eraro-bulteno. John Wells parolis pri la
neceso de singardemo pri lingvo-uzo. Wandel notis la bezonon por iu fajro-
brigado, reagi gxustatempe.

Fervojista kontaktkunveno
-------------------------
Mardon la 22-an de julio okazis kunveno de fervojistoj. Partoprenis dudek
personoj el naux landoj. Ili ricevis informon pri la historio de IFEF kaj
raporton pri la 49-a kongreso, okazinta en la urbo Kosxice (Slovakio) en
majo 1997. Sekvis fakprelego de d-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA,
pri la temo, "Sanon por cxiuj gxis 2000". La cxeestantoj vigle diskutis
pri la venonta jubilea IFEF-kongreso, okazonta en Aalborg (Danio), pri
plurlingvaj fervojfakaj terminaroj, kaj pri la taskoj rilate al "kampanjo
2000". Novajxo estis, ke IFEF kaj UMEA volas kunlaboron en tiu kampanjo,
por preventi la kronikajn malsanojn de fervojistoj.

Savu esperantajxojn
-------------------
Alvoko al cxiuj arkivistoj, bibliotekistoj, katalogistoj, muzeistoj, kaj
tiuj, kiuj kolektis aux kolektas historiajxojn kaj valorajn
esperantajxojn: Diskuto pri komenca laborplano okazos je 16h00 jxauxdon,
24-an de julio, en salono Privat (cxambro 11). Gxi estos malfermita al
cxiuj, kiuj havas intereson pri la konservado kaj prizorgo de
esperantajxoj mondvaste. La kunordiganto estas Vilcxjo Harmon

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Peterburga jubileo
==================

"La peterburga (eks: leningrada) E-societo "ESPERO" la 25-an de septembro
festas 105-jarigxon. Ni gxojus ricevi de karaj legantoj de "Eventoj"
gratulojn okaze de nia jubileo.

Ni invitas vin kunfesti la jubileon en aparta renkontigxo 20-25 de
septembro. Ni antauxvidas ekskursojn al muzeoj, teatroj de Peterburg,
multajn interesajn prelegojn, renkontigxojn kun lokaj esperantistoj,
eminentuloj de Peterburgo kaj Rusio, ktp. Aligxkotizo: 15 USD,
restadkostoj 25-40 USD/tago.

Bonvenon, karaj samideanoj! Aligxilon petu cxe la Organiza Komitato:

a/ja 130, RU-197022 Peterburg, Rusio
Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru

***************************************************************************

Jubilea kongreso de IFEF
========================

Internacia Fervojista E-Federacio, IFEF organizos sian jubilean, 50-an
kongreson en Aalborg, Danio, inter 16-22 de majo 1998.

Pliaj informoj cxe la sekretario de IFEF:

D-ro Romano Bolognesi,
Via Misa n-ro 4, IT-40139 Bologna, Italio

***************************************************************************

Venu al Niteroi
===============

Karaj amikoj de la revuo Eventoj, estas granda plezuro skribi al vi. Mi
estas partoprenanto de Niteroi Esperanto Klubo kaj baldaux okazos tiu
renkontigxo. La estraro petis al mi disvastigi la eventon okazontan.

Venu kaj partoprenu de la Niteroja Esperanto Renkontigxo inter 05-
07/09/1997, memorfeste al Ora Jubileo de Niteroi Esperanto-Klubo.

Prelegoj, ekspozicioj kaj artprezentadoj. Kontaktoj: Niteroi E-Klubo

CP 100.010, BR-24001-970 Niteroi, RJ, Brazilio
angelo@forigu.urbi.com.br

***************************************************************************

FRESxO '97: 1000 USD
====================

Frusomera Renkontigxo Esperanta kun Sxanco Obteni valorajn premiojn...

La renkontigxon (26-29.O6.) partoprenis preskaux cent homoj el 11 landoj.
La premiojn por la renkontigxo certigis: la urbestro, Esperantotur-
Bydgoszcz kaj kelkaj olsztyn-aj firmaoj kaj ili promesis ecx pli forte
subteni la renkontigxon sekvajare. La cxi-jaran cxef-premion en valoro de
cx. 1000 USD gajnis Jerzy Konieczny el Polio, la ceteruloj gajnis malpli.

Pri "Fresxo-97" multon informis la loka gazetaro kaj radio, kaj la
tutpolia gazeto: "Rzeczpospolita" dedicxis tutan pagxon por la arangxo.

Ankaux vi (!) povas esti mecenato por la sekvajara kunveno per premioj,
abonoj, ktp.

Marian Zdankowski

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj
bonvenaj!

09-14.09. Ripozo cxe Balatono. Inf: Espertur, Tatra u. 4, HU-1136
Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete:
esperantohea@forigu.mail.c3.hu

11-14.09. Mikologia Seminario, Altaj Tatroj. Inf: E-Societo, Sobotske nam
36, SK-058 01 Poprad, Slovakio. +421-92-32419.

12-14.09. Kulturaj kaj turismaj tagoj en Malmo. Inf: Gertrud Lund,
Falkmansgatan 7 B, SE-21762 Malmo, Svedio. Tel: +46-40-80550.

13-14.09. Auxtunaj tagoj de E-Asocio de Finnlando, Somero. Inf: Paivi
Saarinen, Ruorimiehenkatu 5 C 23, FI-02320 Espoo, Suomio. Tel: +358-9-
8133217. Rete: tijupie@forigu.uta.fi

19-21.09. E-ista Renkontigxo en Banja Luka. Inf: Gradimir Kragicx,
Svetog Save H-15, YU-74270 Teslicx, Bosnio kaj Hercegovino. Tel: +381-74-
735573, fakso: +381-74-731063. Rete:  esperokg@forigu.pesha.bc.rstel.net

19-21.09. Krespa Semajnfino de JEFO en Bretonio. Inf: Tony Guyot, 8 rue
Jules Guesde, FR-35000 Rennes, Francio. Tel: +33-299-313278. fakso: +33-
299-350944. Rete: Tony.Guyot@forigu.cril-ing.fr

20-21.09. La Kultura lingvo, Lesjofors. Inf: Martha Andreasson,
Friarelykan 50., SE-42543 Hisings Karra, Svedio. Tel/fakso: +46-31-
571133.

20-21.09. 1a Renkontigxo de Liberecanaj E-Grupoj, Masia l'Oliva,
Hispanio. Inf: Liberecana Esperanto-Grupo, p/a Canal Sud, 40 rue Alfred
Dumeril, FR-31400 Toulouse, Francio. Fakso: +33-5-61259543. Rete:
canalsud@forigu.worldnet.fr

24-28.09. Gdanska E-Kongreso (okaze de jarmilo de Gdansk). Inf: PEA, pk.
222. PL-80-206 Gdansk-6. Polio. Tel: +48-58-518916, fakso: +48-58-321209

24-29.09. Komunaj marsxoj en Cxehio. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle,
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel: 420-2-9912201, fakso:
+420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

26-28.09. Markola Kongreso, Oostende. Inf: Marc Cuffez, Elisabethlaan
295, BE-8400 Oostende, Belgio.

27-28.09. La streso: kiel eviti gxin? (dua parto), La Chaux-de-Fonds.
Inf: Pf. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-
9267407.

27.09-06.10. 23-a Int. Forumo pri E-Turismo kaj Kulturo. Inf:
Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
Tel: +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

28.09. Trilanda Renkontigxo, B-Grivignee (cxe Liegxo). Inf: S-ino Denise
Dupont, Rue de Henne 16, BE-4053 Embourg, Belgio.
Rete: sinno@forigu.ibac.rwth-aachen.de

01.10. Limdato por sendi vian aligxilon kaj realigxilon al la sekva
eldono de Pasporta Servo. Inf: Derk Ederveen, Rete: derk@forigu.saluton.iaf.nl

01-05.10. Auxtuna stud-ekzamena sesio pri turismo kaj kulturo. Inf: Monda
Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel:
+48-52-415744. Rete: turismo@forigu.badg.pdi.net

02-05.10. Montkabana renkontigxo, Worth/Rauris. Inf: Auxstria Esperanto-
Junularo, Pf. 804, AT-8011 Graz, Auxstrio.

03.10. Esperanto-balo en Budapesxto. Inf.: red. Eventoj. pk. 87, HU-1675
Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2828885.

04.10. AGO-TAGO

04-11.10. 5a Internacia E-Semajno por la kulturo kaj turismo, Saint
Carles de la Rapita, Katalunio. Inf: Hispana Esperantista Asocio,
Apartado 15027, ES-08080 Barcelona, Hispanio. Tel: +34-93-7275021.

04-11.10. TEJO-KER seminario: Edukado al paco en La Chaux-de-Fonds. Inf:
Vladka Chvatalova, rete: Vladimira.Chvatalova@forigu.ff.cuni.cz

***************************************************************************

MOVADO
//////

BonEJO lastfoje informas
========================

Dum la komitatkunsido de TEJO en Assisi la TEJO-komitato decidis fermi
BonEJO-n. Povas sxajni iom strange, ke TEJO decidas fermi sian euxropan
oficejon nun, kiam post pli ol du jara ekzisto gxi jam pruvis sian utilon
al la junulara movado.

La kialoj de la fermo bazigxas sur aliaj grundoj. Post du jaroj en Bonn
TEJO kaj ties laboro, tio estas la laboro de kelkaj volontuloj, kiuj tie
investis sian liberan tempon, TEJO decidis sxangxi sian strategion. La
sperto montris, ke la laboro farita en Bonn de tiuj malmultaj volontuloj
estus pli efike farita de plentempa dungito. TEJO evidente ne havas la
monon por financi kaj la oficejon kaj plentempan dungiton. Do TEJO
decidis subteni la duan eblon. La ideo estas trovi monon por pagi
plentempan TEJO-dungiton en Roterdamo en la Centra Oficejo. Sxli estus
financata parte de la mono, kiu nun iras al BonEJO kaj por la resto la
estraro sercxas solvojn.

Mi, kiel respondeculo de BonEJO praktike ekde gxia ekzisto gxis gxia nuna
fermo, konsideras tre inteligenta la decidon de TEJO, kaj certe dauxrigos
mian laboron en la estraro de TEJO kun la sama emo kiel antauxe.
Kompreneble ankaux mi volas zorgi, ke la laboro gxis nun de BonEJo farita
ne perdigxu, tiel mi mem transprenos la respondecon de la oficejo, kaj
volonte pludonos miajn konojn pri EU kaj subvencipetado al la TEJO-
dungito en la CO.

Kiam TEJO estos finance preta por la nova reto oni ne scias ankoraux.
Certe ne en la venontaj monatoj, cxar ekhavi dungiton ne estas afero de
tagoj, sed certe TEJO scios trovi solvojn al cxiu problemo.

Mi adiauxas, lastan fojon, nome de BonEJO

Miquel Gomez i Besos

***************************************************************************

Omagxe al Ada
=============

Multloke tra la mondo okazis ceremonioj kaj omagxoj dedicxitaj al la
memoro de Ada Sikorska-Fighiera, kiu redaktis la gazeton "Heroldo de
Esperanto" dum cx. 36 jaroj: sxi mortis en Torino (Italio) antaux
preskaux unu jaro.

La Internacia E-Kongreso okazinta en Valencio (Hispanio) kaj la UK en
Adelaide (Auxstralio) nomis  salonon je sxia nomo: en la UK polaj
geaktoroj ludos teatrajxon bazitan sur sxia taglibro. Monda Turismo
aperigis pagxon en Internet pri Ada; Pola Radio decidis memorigi sxin dum
plena dissendo la 1-an de novembro.

GCF

***************************************************************************

Inundo en Polio
===============

Dum julio en sudaj regionoj de Pollando okazis eksterordinaraj pluvegoj.
Sub la akvo trovigxis/as granda parto de nia lando.

Multe da homoj suferis pro la inundo. Multe el ili perdis siajn hejmojn
kaj siajn perlaborajxoj de la tuta vivo. Speciale suferis logxantoj de la
regionoj de Wroclaw, Opole, Jelenia Gora kaj aliaj sudaj partoj de la
lando. Homoj ofte ne vidas sencon de la plua vivo.

Multfoje ni esperantistoj montris sian subtenon por homoj bezonataj
helpon. Ni petas esperantistojn el diversaj partoj de la mondo sendi al
siaj amikoj esperantistoj, sed ne nur al ili, siajn subtenantajn
leterojn. Bonvolu skribi kaj esprimi sian solidarecon kun ili. Ili vere
tion bezonas. Iam konata kompanio "3E" povas renaskigxi "Esperantistoj
Esperigas Esperantistojn".

Ni ne povas ankaux forgesi pri niaj gesamideanoj en Cxehio, kiuj travivas
la saman tragedion.

Kun espero je Viaj reagoj

Ewa Misior kaj Stanislaw Mandrak
estraranoj de PEA

***************************************************************************

Limdato por Pasporta Servo!
===========================

Cxu vi ankoraux ne auxdis pri "Pasporta Servo"? La internacia reto de
gastigantoj? Pri la malmultekosta feriado?

La eldono 1996/97 enhavis 784 gastigantojn en 68 landoj, kiuj sopire
atendis vian viziton, por paroli la lingvon, por montri la cxirkauxajxon,
por amikigxi, por cxio ajn. Ankaux vi farigxu gastiganto: vi invitos
interesajn gastojn al via hejmo laux viaj propraj kondicxoj, kaj vi
senpage ricevos cxiun novan eldonon de la listo.

Felicxe, la eldono 96/97 de "Pasporta Servo" furoris; malfelicxe pro tio
gxi nun estas tute elcxerpita. La kompila teamo jam laboradas por
gxustatempe produkti la novan eldonon de "Pasporta Servo". Gxi aperos
lauxplane en januaro 1998. Responde al multaj petoj, la litertipo estos
iom pli granda.

Se vi jam estas gastiganto, vi ne bezonas mem realigxi. Dum la somero, vi
auxtomate ricevos respondilon. Se vi resendas gxin antaux la limdato, vi
aperos en la nova eldono. Se vi ne jam aligxis kiel gastiganto, rapidu!

Petu aligxilon de via landa organizanto aux de UEA, kaj plenigu kaj
resendu gxin antaux la limdato al la konstanta adreso cxe UEA: Pasporta
Servo de TEJO Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Eblas aligxi ankaux elektronikposxte cxe  lide@forigu.worldaccess.nl

La limdato estas 1-a de oktobro 1997. La longa periodo inter la limdato
kaj la apero necesas por trakti la centojn da respondiloj kaj aligxiloj,
prepari la libron kaj la mapojn, kaj presigi kaj distribui la libron. Se
via aligxilo aux respondilo alvenas post la limdato, vi ne aperos en la
nova eldono!

Do, sendu viajn informojn, aligxilojn kaj respondilojn antaux la 1-a de
oktobro.

Derk Ederveen,
prizorganto

***************************************************************************

Ago-Tago 1997!

La cxi-jara ago-tago okazos la 4-an de oktobro.
Kaj kion VI faros
por kapti la atenton
de amaskomunikiloj?

***************************************************************************

Muzea ekspozicio uzos Esperanton
================================

De oktobro gxis almenaux venonta januaro, la Washington-a Sxtathistoria
Muzeo (en Takomo, 50 km sude de Seattle) prezentos eksponajxon sub la
titolo "Living the Perfect Life: Utopias and Communes in Washington
State" (Vivi la Perfektan Vivon: Utopioj kaj Komunumoj en Washington").
Unu el la fokusaj punktoj de la montrajxo estos t.n. "Home Commune",
fondita cx. 1885 kaj dauxrinta cx. 20 jarojn, kiu havis (laux muzea
oficisto Penny Larkins) "fortajn Esperanto-Ligojn".

Oni volas

* fari Esperanton videbla parto de la eksponajxo;

* informi kaj pri tiama Washington-a esperantismo kaj pri "tio, kion
  Esperanto proponas kaj povas doni al la nuntempa Washington-anaro";

* instrui Esperantajn ludojn kaj kantojn, precipe al infanoj vizitontaj
  en januaro la muzeon por la "Familia Tago" ktp...

Mi sercxas do cxiajn informojn pri fruegaj Washington-aj esperantistoj -
precipe antaux 1906, kiam fondigxis Seattle-a Esperanto-Societo:
ekzemple, pri la logxado de s-ano Geoghegan en Eastsound (cxu li estis
utopiisto? nu, li ja estis Esperantisto...)

Mi kolektas ankaux cxiajn ideojn pri materialoj elmontrindaj, kantoj kaj
ludoj tre facile kaj gxue instrueblaj/lerneblaj, ktp, alivorte... cxion,
kion ni bezonos por maksimume ekspluati cxi tiun interesan kaj oportunan
reklamokazon.

Liland Brajant ROS'
204 N 39th St
Seattle WA-98103 Usono
Rete: lilandbr@forigu.scn.org

***************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Esperanto-balo
--------------
La 3-an de oktobro okazos Esperanto-balo en Budapesxto, organizota de la
fondajxo Eszperanto-Alapitvany kaj red. Eventoj. Pliaj detaloj poste.

Nova HEJ-estraro
----------------
Dum la IJS en Pecs, kadre de la gxenerala kunveno de HEJ estis elektita
la sekva nova estraro de HEJ: Lariko Golden (prez), David Golden
(vicprez), Edit Lindwurm (sekr.), Palma Csiszar (financoj), Vera Acsadi
(arangxoj), Tibor Szabo kaj Krisztian Szabo. Kontaktadreso por cxiuj
dauxre estas la Bp-a E-Domo: 1675 Bp. pf. 87. Ekde septembro cxiumarde
vespere junulara laborkunsido en la Bp-a E-domo (XIX Leiningen 4).

Zamenhof restarigita
--------------------
La ruinigita statuo de Zamenhof en la E-Parko en Bp. estas restarigita
far la urbaj instancoj danke al la persista agado de Rados Peter.

Vina Seminario
--------------
La kotizon de septembra vina seminario (!) en suda Cxehio vi povas pagi
ankaux pere de la Bp-a E-Domo. Indas partopreni...

***************************************************************************

REVUOJ. GAZETOJ
///////////////

Redakcio de la gazeto Esperantisto Slovaka disponas pri stoko de malnovaj
numeroj. Eblas ilin mendi kontraux pago de sendokostoj (libervola
mondonaco al UEA-konto stma-a aux monbileto enkoverte), samtempe
informante pri tio la redaktoron:

Stano Marcxek, Zvolenska 15, SK-03601 Martin, Slovakio. Retadreso:
Esperantisto.Slovaka@forigu.intec.sk

Listo de haveblaj numeroj: 1997: 1,2; 1996: 1,2,3; 1989: 1,2,3,4,5,6;
1988: 1,3,4,5/6; 1987: 1,3,5; 1986: 1,3,4,5/6; 1985: 4,5,6;

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Bonvolu noti la novajn adresojn por la multlingva E-pagxaro kaj por la
centra E-adreso (Virtuala E-Biblioteko): www.esperanto.net resp.
www.esperanto.net/veb/

La centra E-retadreso
=====================

Kiu TTT-adreso estas la plej tauxga por informi pri Esperanto en aliaj
lingvoj?

Versxajne vi konas la adreson:
http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/multling.html kie gxis nun
trovigxis la plej kompleta kolekto de ligoj al nacilingvaj, pri-
Esperantaj pagxoj en la Reto. Bedauxrinde, tiu cxi adreso estas longa,
malbone memorebla, kaj ne restos eterne. Forgesu gxin!

La tuta kolekto nun movigxis al nova, facile memorebla adreso, kiu dauxre
restos stabila: http://www.esperanto.net/ (Fakte, nek la prefikso http://
nek "www." estas nenecesa.)

En la "Multlingva Inform-Centro" parolantoj de 25 diversaj lingvoj trovos
Esperanto-informojn en sia propra lingvo. Se vi en via TTT-pagxo bezonas
ligon al "Kio estas Esperanto?" en via lingvo - uzu "www.esperanto.net".

La enirpagxo (hejmpagxo) tuj kondukas al la dezirata pagxo depende de la
lingvo (kaj de la kodigo, en la kazo de diversaj nelatinskribaj lingvoj).
Pagxoj en nelatinaj skriboj kaj kodigoj subtenas la kapablon de via
foliumilo elekti tauxgan tiparon, per ekz-e "charset=KOI8-R".

La centra Esperanta ttt-adreso ekde nun estas facile memorebla:
www.esperanto.net/veb/ Se vi do sercxas esperantajxojn en la reto,
komencu cxe tiu adreso.

"Esperanto.Net" gastigas ankaux jenajn utilajn retservojn kaj Esperanto-
organizojn:

   www.esperanto.net/veb/      - La Virtuala Esperanto-Biblioteko
   www.esperanto.net/landling/ - Landoj kaj lingvoj de la mondo
   www.esperanto.net/faces/    - Galerio de esperantistaj retanoj
   www.esperanto.net/lsg/      - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
   www.esperanto.net/espviva/  - Enkonduka koresponda E-kurso
   kaj povas gastigi ankaux viajn personajn, asociajn, aux aliajn
       Esperanto-pagxojn.

Bonvenon al Esperanto.Net kaj al la multlingvaj Esperanto-informoj!

Kompilanto de la multlingva Esperanto-pagxaro: Martin Weichert
Prizorganto kaj respondeculo de Esperanto.Net: Torben Kehlet

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj-1997
======================================

Poezio
------
1. ne aljugxita
2. Istvan Ertl (Nederlando) pro  "Herbokanto"
3. Istvan Ertl pro "Pri fusxpoemoj honteme pruntitaj"
- honora mencio: Istvan Ertl pro "Reportero silentas"

Partoprenis 38 verkoj de 17 auxtoroj el 10 landoj.

Prozo
-----
1. Sabine Trenner (Germanio) pro "Pli ol nura lumo"
2. Julia Sigmond (Rumanio) pro "Kiam mi  pardonis al la kato?"
3. Lena Karpunina (Germanio) pro "Jasxa"
- honora mencio: Stan Johansson (Svedio) pro "La naskigxtaga donaco" kaj
  "Dufoja ekspono".

Partoprenis 21 verkoj de 12 auxtoroj el 10 landoj.

Teatrajxo
---------
1. ne aljugxita
2. ne aljugxita
3. Vinko Osxljak (Auxstrio) pro "sxakludantoj (Diabla tragedio en tri
   aktoj)"

Partoprenis 3 verkoj de 3 auxtoroj el 3 landoj.

Eseo
----
1. ne aljugxita
2. Vinko Osxlak (Auxstrio) pro "La homo sercxas sian imagon"
3. Ignat Bociort (Rumanio) pro "La spirito de Esperanto kaj la samideanaj
   malamikajxoj"

Partoprenis 5 verkoj de 5 auxtoroj el 5 landoj.

Kanto
-----
1. ne aljugxita
2. Flavio Fonseca (Brazilio) pro "Misarujo"
3. O. Semjonova kaj E. Habarov (Rusio, respektive teksto kaj muziko) pro
   "Du semajnoj de l' felicxo"

Partoprenis 6 kantoj de 6 auxtoroj aux auxtoraj duopoj el 5 landoj.

Premio Infanlibro de la Jaro 1996
---------------------------------
"Al la mondo donace", antologio de la serba porinfana poezio, elektita
kaj tradukita de Zlatoje Martinov, eldonita de Strategia, Beograd
(Jugoslavio).

Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

laux la Kongresa Kuriero

***

Laux nia scio en la kategorio videofilmoj oni aljugxis la 1-an premion
al: "La Alpoj Svisaj" de Nandir. - ndlr.

***************************************************************************

MUZO - 97
=========

"MUZO" - cxiujara revuo de arta kreado de esperantistoj okazos jam la 29-
an fojon. Ni invitas cxiujn kreantojn kaj la sxatantojn de E-arto.

MUZO-97 okazos la 4-5-an de oktobro 1997 en Vilniusa Teknika Lernejo,
strato Olandu 16.

La konkursoj okazos en la jenaj brancxoj: (1) prozo originala; (2) poezio
originala; (3) kantoteksto originala por konata- aux originala melodio
/+/; (4) melodio originala por ajna originala E-versajxo /+/; (5)
deklamado - recitado de originala- aux tradukita poeziajxo laux propra
elekto; (6) arta legado de prozajxo laux propra elekto, ne pli ol 15
min.; (7) rakontado pri iu okazintajxo legita aux elpensita; (8) kantado
sole aux grupe; (9) koloraj diapozitivoj pri ajna temo; (10) pentrajxoj
por afisxo pri informado al kurso de Esperanto en ajna lingvo.

/+/ = aldonu muziknotojn aux sonkasedon.

Konkursajxoj laux punktoj 1-4 devas esti alsenditaj gxis la 25-a de
septembro laux la adreso:

Stasys Gaidamavicius, p.d. 198, LT-2000 Vilnius, Litovio.

Konkursajxoj devas esti anonimaj, subskribitaj per pseuxdonimo. La nomo
kun adreso de la auxtoro devas esti skribitaj sur aparta slipo, metitan
en malpligrandan koverton kun surskribo de la titolo de la konkursajxo.
Tiuj cxi kovertoj estos malfermitaj post anonco de rezultoj. La tekstoj
kaj muziknotoj devas esti en tri ekzempleroj, tajpitaj aux legeble
skribitaj. Unu persono rajtas prezenti ne pli ol 2 verkojn por aparta
konkurso. Gajnintoj de unuaj tri lokoj ricevos diplomojn, donacojn.

Partopreno povas esti: aktiva, cxeesta - la persona konkursado; aktiva
foresta - alsendo de konkursajxo (sen cxeesto de la auxtoro); pasiva -
spektado de la konkursoj.

Kotizo: 2 USD. Por konkursantoj la kotizo ne estas deviga. Logxado en
studenta hejmo kostos 1.5 USD por unu nokto, en propra dormosako senpage.
Simple tagmangxo 5-8 Lt. Pago surloke.

Pri detaloj la supran adreson, aux telefonu al:

+370-2-700523 tage
+370-2-737171 vespere

***************************************************************************

Internacia poentokolekta konkurso
=================================

La internacia poentokolekta lingva konkurso okazos ankaux cxijare.
Regularon vidu en la rubriko ILEI. La unuan taskofolion vi trovos en la
sekva numero.

***************************************************************************

ESPERANTO EN LA RADIO
/////////////////////

Cxu vi estas malproksima?
=========================

Ni sercxas la plej malproksiman auxskultanton! La premio estas unu "T-
cxemizo" de Radio Auxstria Internacia.

Skribu al ni, precize kie vi auxskultas nin. Pro tio estas bezonata via
nomo kaj detala posxtadreso. Estus bona, se vi ankaux informus nin, kiu
inter niaj programeroj al vi pleje placxis.

Do, kunagu kaj gajnu!

Se vi ne povas auxskulti nin, estas bona ebleco pri tio plendi,
emfazante, ke auxskultante la Esperanto-programojn eblas enrigardi la
kulturan vivon de Auxstrio sen regi la germanan.

Por retumantoj: Nia auxskultantservo "roi.service@forigu.orf.at" gxojos pro via
ret-alskribo!

Katinjo Fetes-Tosegi
ORF, A-1136 Vienna, Auxstrio
Fakso: +431/87878/4404

***************************************************************************

KULTURO
///////

Gajninto: La Nandir-filmo!
==========================

Mi informas vin, ke nia filmo "LA ALPOJ SVISAJ" (vidu Eventoj 1/julio p.
6) proponita al la Belartaj Konkursoj de UEA en Adelaide ricevis la 26-an
de julio, dum la solena fermo, la unuan premion.

Realigis gxin Nandir, kaj produktis la Lauxzana Esperanto-Societo.

Francisko Randin

***************************************************************************

ILEI KAJ INSTRUADO
//////////////////

Regularo de internacia poentokolekta konkurso por 1997/98
=========================================================

1. La konkurso honore al I. Szerdahelyi ekestis en 1990 por lernejanoj
gxis la agxo de 19 jaroj, sed poste, en 1994 gxi malfermis siajn pordojn
antaux cxiuj plenagxaj konkursemaj esperantistoj. Ili formas la 3-an
kategorion, en kiu pasintjare partoprenis pli ol 50 esperantistoj el 21
landoj.

2. Por lernejanoj la konkurso havas du kategoriojn: ambaux ampleksas
lernantojn gxis la 19-a jaragxo. En la unuan eniras komencantoj, t.e.
personoj kiuj studas Esperanton malpli ol du jarojn, la duan formas cxiuj
ceteraj. Ni nomas ilin progresintoj.

Tamen en ambaux kategorioj ekzistas po du grupoj, malgraux ke ili solvas
tiujn samajn taskojn, nome: apartan grupon formas la geknaboj gxis 14
jaraj (bazlernejanoj) kaj tiuj, kiuj jam estas super tiu agxlimo
(mezlernejanoj). Taskofolioj por unuopaj kategorioj povas parte koincidi.

3. La konkurso dauxras unu jaron, de septembro gxis junio (lernojaro en
la norda hemisfero). En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas
taskofolietoj por cxiuj tri kategorioj (entute 7). La unua estas sendita
al tiu lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj aldonas
posxtmarko(j)n (en Hungario) aux internacian respondkuponon por afranki
la sendotajxon. La taskofolioj por plenagxuloj cxiam aperas ankaux en la
revuo Eventoj. Kiel eksperimento ekde nun la taskoj estas legeblaj ankaux
interrete en la retpagxo http://www.datanet.hu/ bxjg/

4. Cxiu taskofolieto konsistas el 7 gxis 9 simplaj taskoj, per kies
seneraraj solvoj oni cxiufoje povas akiri 20 poentojn. La solvoj estu
skribitaj per plumo en Esperanto sur simpla blanka paperfolio en la
formato de duona tajpofolio (A/5). La solvoj estas sendendaj al la adreso
donita malsupre sur la taskofolieto mem (redaktinto de la koncerna
taskofolieto). Se la korektonto havas retadreson, oni povas sendi la
solvojn ankaux retposxte (tiukaze la taskofolio surhavas lian/sxian
retadreson).

5. En la konkurso povas partopreni lernantoj (escepte de la 3-a
kategorio). Almenaux sur la unua solvofolio la E-instruist(in)o atestas
per propramana subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto
estas lernejano. Cxiu solvofolio cxiam surhavu la legeblan kompletan
nomon de la konkursanto, la kategorion (K=komencanto, P=progresinto,
PL=plenagxulo) kaj cxe lernejanoj ankaux la grupon (B=bazlernejano,
M=mezlernejano). Por konkursantoj el lernejoj sen E-instruisto la unuan
fojon estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la
klasestr(in)o.

6. En lernejoj kun E-instruado la instruist(in)o kolektas cxiujn
solvofoliojn kaj sendas ilin en komuna koverto tiel ke gxi atingu la
adresiton gxis la indikita limdato. Solulo mem zorgas pri la ekspedado.
Por rericevi la korektita(j)n solvo(j)n kaj por ricevi la sekvan kaj
postsekva(j)n taskofoliojn la konkursanto aux la instruist(in)o sendas
kune kun la solvoj posxtmarkojn aux internacian respondkuponon por
afranki la respondon. (Konkursantoj de ekssocialismaj landoj povas kovri
la posxtkostojn laux anticipa interkonsento!) Kun la korektitaj
solvofolioj aldone cxiam trovigxas la gxusta solvo de la antauxa taskaro
kaj kompleta listo kun la aktuala stato de la konkursantoj. La nomoj de
la plej sukcesaj solvintoj jarfine aperas en la revuo Eventoj kaj pri la
aktuala stato regule informas Radio Vieno en Esperanto.

7. Post la lasta numero la gajnintoj estos premiitaj.

ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkurso
G‚za KURUCZ, Nyˇri u. 11, HU-6000 Kecskem‚t, Hungario
Rete: bjg@forigu.mail.datanet.hu

***************************************************************************

HUMURO
//////

Enigmo
======

- Kio estas verda ekstere kaj rugxa interne, havas nigrajn semojn, kaj
povas salti tiel alten kiel la turo Eiffel?

La respondo estas akvomelono. Gxi estas verda ekstere, rugxa interne kaj
havas nigrajn semojn.

Sed kio pri saltado tiel alten kiel la turo Eiffel? La akvomelono ne
povas salti alten. Sed la samo validas ankaux por la turo Eiffel, do cxio
enorde...

laux kongresa kuriero de UK-97

***************************************************************************

HISTORIO
////////

Historio de Esperanto-Sxak-Ligo Internacia
==========================================

Lige al la fino de mia redakta periodo de la revuo Esperanta Sxako, mi
resumu mallonge la historion de ESxLi (Esperanta Sxak-Ligo Internacia)
ekde 1976.

1976 - prezidanto d-ro Faigl (CS), sekretario L. Fiala (CS), redaktoro O.
  Zozulja (SU), kasisto W. Loose (DE), TG A. Harju (FI). En la cxeha urbo
  Podebrady okazis la VII-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo.
  Rezultoj: 1. K. Petrzelka (CS), 2. E. Olej (PL), 3. V. Sterle (YU)

1978 - nian gazeton eldonadas ekde 1977 du redaktoroj, A. Skovrind (DK)
  kaj J. Nemeth (HU). ESxLI festis sian 20 jaran jubileon en la Kongreso en
  Varna (BG). Simultanan sesion dum la UK gajnis bulgara majstro L. Conov.
  Estis elektita nova prezidanto A. Skovrind.

1979 - En la urbo Kalocsa (HU) okazis la IX-a Internacia Esperantista
  Sxakfestivalo. Gajnis IM A. Lancx (CS).

1980 - la 10-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo en la cxeha urbo
  Cxeske Budejovice. Partoprenis 88 gesamideanoj. Grupon A gajnis am. L.
  Conov (BG), B gajnis K. Krupa (PL), C gajnis Veliazkov (BG), D gajnis G.
  Bajusz (HU). Virinan grupon gajnis s-ino P. Draganova (BG). La festivalo
  estis mia unua, kie mi sxakludis. Elektita nova estraro: prezidanto J.
  Nemeth (HU), vicprezidanto A. Reede (EE), sekretario L. Fiala (CS),
  kasisto J. Klein (NL), redaktoro N. Zozulja (RU).

1981 - 11-a Sxakfestivalo okazis enkadre de UK en Brazilio, venkis am. I.
  Noguti (JP). Nian gazeton eldonis am. Fiala kaj Zima el CS.

1983 - Esperantan Sxakon komencis eldoni geamikoj el Nederlando, s-roj vd
  Wees kaj A. J. Hardeveld. En la hungara urbo Kalocsa okazis la unua Verda
  Olimpiko. Gajnis teamo de Cxehoslovakio; dua igxis Hungario-A kaj la
  tria: teamo el Polio-A. Krom la cxefa teamturniro okazis ankaux multaj
  aliaj sxakturniroj por unuopuloj.

1984 - en la cxeha urbeto Libice okazis la 12-a Internacia Esperantista
  Sxakfestivalo. 1. P. Ragelis (LT), 2. N. Elsner (GDR), 3. D. Maxwell
  (US). Am. vd Wees komencis prepari nian propran ELO sistemon.

1985 - en Weimar-Huchenwald (GDR) okazis la 13-a Internacia Esperantista
  Sxakfestivalo. 1. P. Ragelis (LT), 2. M. Walther (GDR), 3. D. Maxwell
  (US). Interese estas, ke tie ankaux partoprenis fratinoj Zsofia (9 jara)
  kaj Judit (11) Polgar (HU), nuntempe la plej fortaj sxakistinoj en la
  tuta mondo, ecx en kadro de viraj turniroj. D-ro J. Canibal ekestis la
  prezidanto de ESxLI, ing. L. Lokvenc (CS) la sekretario.

1986 - la 14-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo okazis en Podebrady
  (CS). 1. M. Domosud (PL), 2. Sx. Papacxek (CS), 3. J. Kisxari (CS)

1987 - En la pola urbo Sieldce okazis la II-a Verda Olimpiko. Gajnis
  teamo de Hungario-A, dua Cxehoslovakio-A kaj la tria igxis teamo A de
  Polio. Partoprenis 140 gesamideanoj el 7 landoj, la plej granda evento en
  la ESxLI-historio!

1989 - La 16-a Internacia Esperantista Sxakfestivalo okazis en la cxeha
  submontara urbeto Jablukow. Gajnis W. Wohl (DE). 2. B. Lanin (RU), 3. s-
  ino J. Serbina (RU).

1990 - la 17-a Internacia E-Sxakfestivalo okazis en litova urbo
  Kulautuva, rezultojn mi ne trovis. Nova sekretario de ESxLI ekestis am.
  K. D. Stegmann el DE.

1991 - Nova prezidanto D. Maxwell (US), nova redaktoro kaj kasisto J.
  Canibal. La III-a Verda Olimpiko okazis en la cxeha urbo Podebrady: 1.
  Litovio, 2. Cxehoslovakio I, 3. Sovetunio

1993 - en rumana urbo Tulcea okazis la 18-a Internacia E-Sxakfestivalo
  kaj la I-a Mondcxampionado de ESxLI. 1. A. Podymov (RU), 2. A. Solovjov,
  3. D. Maxwell (US).

1991: denove en la hungara urbo Kalocsa okazis jam la IV-a Verda Olimpiko.
  1. Hungario A, 2. Moldavio, 3. Malto

La gxisnunaj prezidantoj
------------------------
1. Torsten LINDBERG (SE) 1958-1971
2. Jerzy JABLONSKI (PL) 1972-1974
3. Vaclav FAIGL (CS) 1975-1978
4. Andre SKOVRIND (DK) 1978-1979
5. Jozsef NEMETH (HU) 1980-1984
6. Jaromir CANIBAL (CS) 1985-1991
7. Dan MAXWELL (US) 1991-

Venkintoj de Internaciaj Esperantistaj Sxakfestivaloj.
------------------------------------------------------
1. 1966. Podebrady (CS), M. Schonberg (CS)
2. 1967. Pobebrady (CS), G. Jablecxnik (CS)
3. 1968. Podebrady (CS), L. Fiala (CS)
4. 1969. Guorgue (IT), G. Jablecxnik (CS)
5. 1970. Podebrady (CS), M. Seifert. (CS)
6. 1973. Podebrady (CS), K. Schonberg
7. 1976. Podebrady (CS), M. Petrzelka (CS)
8. 1978. Varna (BG), L. Conov (BG)
9. 1979. Kalocsa (HU), A. Lancx (CS)
10. 1980. Cx. Budejovice, (CS), L. Conov (BG)
11. 1981. Brasilia (BR), I. Noguti (JP)
12. 1984. Libice (CS), P. Ragelis (LT)
13. 1985. Weimar (DE), P. Ragelis (LT)
14. 1986. Podebrady (CS), L. Domosud (PL)
15. ?
16. 1989. Jablunkov (CS), W. Wohl (DE)
17. 1990. Kaulautuva (LT), ?
18. 1993. Tulcea (RU), A. Podymov (RU)

IESxF en 1993 estis nomita: 1-a Mondcxampionado de ESxLI

Venkintoj de Verdaj Olimpikoj.
------------------------------
1. 1983. Kalocsa (HU) Teamo de Cxehoslovakio
2. 1987. Siedlce (PL) Teamo de Hungario
3. 1991. Podebrady (CS) Teamo de Litovio
4. 1995. Kalocsa (HU) Teamo de Hungario
5. ????
Venkintoj de teamturniroj.

1. ? Cxehoslovakio (Blazek, Jablencxnik, Fiala)
2. ? Estonio (Rei, Tomson, Lillepuu, Leis)
3. ? Hungario (Barczay, Bernei, Hajtun, Karakas)
4. 1987. Litovio (Ragelis, Makaveckas, Kudzma, Ivanoviene)
5. 1989. Estonio (Post, Sopp, Kalep, Jarve)
6. 1992. Litovio (Ragelis, Budraitis, Jauninkis, Ivanoviene)
7. findato 31.12.1996.

el Esperanta Sxako, 4/1996.

***************************************************************************

Kiel mi farigxis esperantisto
=============================

Estas la 1997-a jaro. Antaux mi sur la skribotablo kusxas duvoluma
romaneto "Cuda wyspy tajemniczej" (La mirakloj de mistera insulo) de
Edmund Jezierski, aperjaro 1912. Ree kaj ree mi foliumas kortusxite la
flavigxintajn pagxojn de cxi tiu romaneto. Unuafoje mi legis gxin kiel 10-
jara knabo en 1948 kaj gxuste unu el la faktoj prezentitaj en la romano
tiagrade frapis mian atenton, ke gxi sekve influis mian tutan vivon.

Pasis jaroj, mi forgesis la titolon de la libro kaj la nomon de la
auxtoro, sed en la lastaj kelkaj jaroj mi ofte rememoris gxin kaj mi
nepre volis gxin retrovi. Tiam mi vizitis la saman bibliotekon
"Biblioteka Parafialna" (Paroka Biblioteko) en Milanowek, de kiu mi
prunteprenis gxin antaux preskaux 50 jaroj.

Mi klarigis al la bibliotekistino mian deziron retrovi libron, kiun mi
legis en julio 1948. Sxi rigardis min suspekteme kun rideto, kiu
komprenigis al mi, ke sxi opinias min fantaziulo.

- Dum tiom da jaroj - sxi diris - multaj libroj komplete foruzigxis pro
la ofta legado kaj mi dubas cxu gxi ankoraux ekzistas.

Kiam responde al kelkaj sxiaj pliaj demandoj mi klarigis, ke mi memoras
nek la auxtoron, nek la titolon, sxi komencis lauxte, sed tute amike
ridi.

- Bedauxrinde, ecx la enhavon mi memoras suficxe nebule - mi diris al sxi
ankaux ridante. - Sed mi nepre volas retrovi la libron.

Mia mieno tuj seriozigxis kaj mi aldonis:

- La sola afero, kiun mi tamen bone memoras estas, ke gxi estis duvoluma
romaneto por junularo kaj cxiu el la volumetoj estis ne pli ol 80-90-
pagxa. Mi ecx memoras, ke ili estis fortike binditaj, cxar la romaneto
tiagrade fascinis min, ke mi prunteprenis gxin tri-kvar fojojn...

La simpatia bibliotekistino movis la kapon kun komprenemo, sed samtempe
rezigne gestis permane.

- Jes, mi scias, ke la retrovo post tiom da jaroj estas malfacila - mi
diris tamen ne perdante la esperon - Cxu vi permesos foliumi la malnovajn
librokatalogojn, kiuj kiel mi rimarkis hazarde konservigxis?

Sxi invitis min per kapjeso kaj post dekkelkminuta foliumado mia mieno
serenigxis. Mi estis preskaux certa, ke en la katalogo mi trovis la
romaneton, sed cxu gxi ankoraux trovigxas en la biblioteko? Kun emocio mi
atendis la revenon de la bibliotekistino, kiu ricevinte la libronumeron
iris en la malantauxan cxambron por sercxi gxin. Sed, kiam post apenaux
du minutoj sxi revenis portante du volumetojn, mi jam estis certa, ke mia
trezoro retrovigxis.

- Jen via libro - sxi diris - enmanigante al mi du tute belaspektajn
volumetojn.

- Kiel bonkvalite ili aspektas! - mi miris kaj tuj demandis:

- Cxu povas esti, ke oni ne multe legis gxin?

- Nu - diris la bibliotekistino - la vero konsistas en tio, ke
sxangxigxis la ortografio de la pola lingvo kaj ni decidis ne plu
pruntedoni al gejunuloj librojn kun malgxusta ortografio, por ke ili ne
lernu eraran lingvouzon. Ni tamen konservis gxin, cxar ni ne kutimas
neniigi librojn...

Mi prunteprenis la duvoluman romaneton kaj kunportis gxin hejmen. Ne
povas esti dubo, gxi estas la sama, kiun mi legis antaux preskaux 50
jaroj. Nekredebla afero! Gxi estas por mi vera trezoro... la libro, kiu
unuafoje informis min pri la ekzisto de Esperanto! La libro, kiu influis
mian tutan vivon! Permesu do kelkvorte rakonti pri gxi.

La herooj de la romano - du junaj poloj Wawrzon kaj Henryk veturas per
sxipo al Brazilio. Ili forlasis Polion, kiu tiutempe (antaux la unua
mondmilito) ne ekzistis kiel sendependa sxtato, kaj samkiel multaj poloj
iris eksterlanden por sercxi tie tauxgan laborlokon kaj novan vivejon. La
sxipo, per kiu vojagxis niaj herooj dronas rezulte de terura sxtormo. La
junuloj mirakle savigxas kaj post la rekonsciigxo ili konstatas, ke ili
trovigxas sur stranga kaj misteroplena insulo. Baldaux ili ekscias, ke la
diversnaciaj homoj sur la insulo, vivantaj inter mirindaj teknikajxoj
(imagu en 1912 - elektraj auxtomobiloj!) parolas... sed ni citu
fragmenton en E-traduko:

"La gvidanto de Wawrzon kaj Henryk proksimigxis al la figuroj sidantaj
cxe la tablo kaj klinigxante al ili, mallauxte komencis alparoli ilin.
Tamen li parolis tiel, ke kelkaj unuopaj vortoj atingis iliajn orelojn.

Wawrzon kaj Henryk ekridetis. Ja la lingvo, per kiu interkomprenigxis
tiuj misteraj figuroj, estis al ili bone konata. Jen Esperanto, lingvo
internacia, kiu danke al sia facileco sukcesis popularigxi en la tuta
mondo kaj post relative mallonga tempo farigxis vaste uzata.

Wawrzon iam, dum la universitataj studoj, dezirante ekligi kontaktojn kun
sciencistoj de la tuta mondo, lernis gxin tre fervore. Samcele faris cxi
tion ankaux Henryk en la Politekniko de Lvovo.

Ilia rideto frapis la atenton de la prezidanto, kiu baldaux interrompis
la interparolon kun siaj kamaradoj kaj turnante sin rekte al ili,
demandis en Esperanto: - Kiuj vi estas?"

En la tuta pollingva romano tre ofte oni mencias pri Esperanto. Mi ne
scias, cxu Jezierski, la auxtoro de la romano, estis esperantisto, sed
per la mencioj pri Esperanto en sia sciencfikcia romano li supozeble
sukcesis interesigi pri la internacia lingvo multajn personojn, cxiuokaze
tutcerte min! Post la tralego de la romaneto en 1948 mi demandis mian
patron pri E-o, sed li nur sciis, ke tia lingvo entute ekzistas kaj ke
kreis gxin varsovia okulkuracisto. Sekve pri la lingvo mi rakontis al
miaj lernejaj kolegoj. Ni bedauxris, ke ni ne havas lernolibron de E-o,
sed ni cxiuj venis al la ideo, ke estus bone havi propran sekretan
lingvon, kiun ni povus libere uzi inter ni kaj kiun ne komprenus niaj
instruistoj. Kaj tiam ni komencis uzi kelkajn diversajn "lingvojn", kiuj
plejparte konsistis  en intermiksado de difinitaj silaboj, ekz. "ka-
lingvo". Specimeno: Cxu li estas esperantisto? = Kacxu kali kae-kastas
kaes-kape-karan-kati-kasto?

La ideo pri lingvo internacia frapis min tamen forte. Gxi profundigxis,
kiam la patro acxetis la unuan radioricevilon kaj mi komencis promeni tra
la skalo konstatante, ke en la mondo ekzistas amaso da lingvoj. Tiam
ankoraux pli forte radikigxis en mi la penso: kiom bele estus
interkomprenigxi per unu komuna lingvo... Bedauxrinde mi ne sukcesis
akiri informojn pri la acxeteblo de E-lernolibro, iu ecx diris, ke oni ne
plu eldonas librojn en cxi tiu lingvo.

En 1953 la ideo pri lingvo internacia revenis al mi. Mi demandis pri
Esperanto mian instruiston en Zabkowice Slaskie, kie tiutempe kelkan
tempon mi logxis.

- Esperanton konas mia amiko, Karol Gede, lernejestro en la proksima
vilagxo Tarnava. - li diris - Vizitu lin kaj prenu de li donacitan al mi
bokaleton da mielo. Tiam vi pli detale informigxos pri E-o.

Samtage mi piediris tri kilometrojn kaj veninte al sinjoro Gede mi tuj
alparolis lin pri la temo.

- Esperanto...? - ekmiris Karol Gede - kaj interrompinte la eldiron li
kvazaux estis hezitanta, kion respondi. Li timeme cxirkauxrigardis kaj
diris: - Nu, knabcxjo - li diris preskaux flustre iom retrankviligxinte,
ke ni estas en la gxardeno nur duope  - prefere forgesu pri gxi. La
komunistaj auxtoritatoj persekutas esperantistojn. Mi havas trankvilan
vivon cxi tie en mia vilagxo, mi ne volas perdi la laborlokon. Tamen por
ne forgesi mian amatan Esperanton mi alparolas en cxi tiu lingvo miajn
abelojn kaj ili cxiam pacience auxskultas kaj neniam pikas min. Sed nepre
forgesu vian demandon pri Esperanto. Promesu al mi tion! - diris la
maljuna lernejestro.

Mi movis la kapon promese. Tiam mi ne sciis, ke en 1959 mi denove
renkontos la simpatian lernejestron dum Cseh-seminario kadre de la 44-a
UK en Varsovio.

Kelkajn jarojn post la interparolo kun sinjoro Gede - en 1956 la ideo pri
E-o reekgxermis, kiam mi tralegis en la semajnrevuo "Dookola Swiata"
(Cxirkauxe de la mondo") kelkajn informojn pri E-o. Mi ekpensis, ke eble
cxesis la persekutado aux la lernejestro troigis. Mi denove komencis
sercxi lernolibron de Esperanto kaj fine mi trovis. En oktobro samjare mi
komencis lerni la lingvon.

Kaj tiele per la romano de Jezierski mi eksciis pri E-o. Povas esti, ke
krom mi multaj personoj eksciis pri cxi tiu lingvo. Tial estas
rekomendinde enplekti en diversajn nacilingvajn librojn informojn pri E-o
kaj pri lingvaj barieroj. Pro tio en mian plej novan pollingvan libron mi
multloke enplektis menciojn pri Esperanto. Kaj do ne tute konata en la
pola literaturo auxtoro, almenaux al la nuntempuloj, Edmund Jezierski,
influis mian tutan vivon kaj decidis mian vivovojon.

Andrzej Pettyn

***************************************************************************


INTERESE
////////


Bariloj de IJK-organizantoj
===========================

La organizantoj ne volis, ke mi partoprenu en la 53-a IJK en Assisi
(Italio).

La unua provo bari mian alvenon estis, ke ili ne sendis la "duan
informilon" al mi. Mi ricevis nur komence de julio priskribon de la
antaux- kaj postkongresoj de la IJK, kiun mi jam ricevis 100-foje.
Aldonita estis stranga konfirmilo kaj mallonga informo pri la vojo al la
IJK. Sed mankis mapoj kaj la listo de la partoprenantoj. Ili ecx kasxis
tiujn gravajn informojn tiom bone en siaj TTT-pagxoj, ke mi ne trovis
ilin. Kvankam mi sercxis gxin dum horojn. Tiu ne estis barilo por mi,
cxar mi veturis per la buskaravano de la IJS en Hungario al Assisi.

Kiam la LKK eksciis tion, ili donis multe da mono al la hungara
bussxoforo, por ke li maltrafu la vojon. Nia kara sxoforo ecx plenumis
sian taskon. Tio certe estas la vero, cxar la tiel nomata eraro okazis
jam en Hungario.

Post tiuj ne sukcesaj bariloj la organizantoj provis, ke mi nur tre
malfrue alvenu en la IJK-ejo. Ili petis du esperantistojn (mi ne volas
mencii la nomojn) reveni tro malfrue al la buso post nia vizitado de
Venezia. La kulmino de la malfacilajxoj estis la atako de LKK kontraux
nia auxtobuso apud Bologna. Per iu nova kaj sekreta pafilo ili pafis al
nia buso, kaj bedauxrinde ili trafis la maldekstran antauxan pneuxon.
Bonsxance ni havis anstatauxradon kaj la bussxoforo povis rapide sxangxi
la pneuxon.

Poste provis la LKK-teamo organizi trafiktohuvabohuon (saluton al
"Kajto") sur la auxtosxoseo inter Bologna kaj Firenze. Ili estis ne tre
sukcesaj, cxar ni povis malrapide sed dauxre veturi.

Pro miaj kompatindaj kunvojagxantoj la organizantoj cxesis malfaciligi
nian vojagxon. Dum telefonalvoko por la vespermangxo Francesco Amerio ecx
deziris al ni bonan vojagxon.

Nun mi pagis miajn kotizojn. Mi ecx ricevis rabaton por kunporti
lumekipajxon por la diskoteko, kvankam Alessandro Amerio tute ne sxatas
la vorton "rabato". Versxajne dum la IS (mi esperas, ke cxiu IJK-
partoprenanto venos al la venonta IS) en Traben-Trarbach li ege sxatos
tiun vorton, se temas pri liaj IS-kotizoj.

Havu belajn tagojn en Italio.

Norbert
el "La Bradipo" IJK-97

***************************************************************************

Cxu enigmo?
===========

En la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo - kie logxas ankaux la eldonejo
de "Monato" - cxiutage alvenas averagxe 100-150 mesagxoj, cxefe leteraj
kaj      retaj, sed ankaux faksaj kaj telefonaj. La plimulton inter tiuj
stabanoj felicxe povas respondi aux trakti rapide sen multe da
esplorlaboroj. Tamen fojfoje ekzistas esceptoj.

En la flandra gazeto "De Morgen" de la 13-a de junio aperis tutpagxa
artikolo pri la rok-grupo "Radiohead" (?) kaj pri ilia nova kompakta
disko "O. K. Computer". Supre de la artikolo aperis foto de (supozeble)
murskribajxoj en ...Esperanto. Iom strange, cxar unuavide la grupo neniel
rilatas al nia lingvo. La demandata redaktoro de "De Morgen" respondis,
ke li tute ne scias, ke li aldonis Esperanto-tekstojn al sia artikolo. Li
"simple" kopiis la skribajxojn, kiuj trovigxas sur la koncerna kompakta
disko... Do ek al la eldonejo de la disko. Ne, ankaux ili ne sciis, ke
ili aldonis desegnajxojn kun Esperantlingva teksto...

Laux la nekonataj vojoj la vortoj "Dangxera Najbar-ajxo" atingis la
redaktejon de "De Morgen" kaj poste tiun de nia magazino? Jen la demando,
kiun ni provizore ne povis respondi. Cxu vi kapablas?

el Monato, julio/97

***************************************************************************


ANONCETOJ
=========

- Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj -

Hans ten Hagen (ten.hagen.esperanto@forigu.pi.net), sekretario de la Internacia
Ekzamena Komisiono atentigas, ke en la Jarlibro 1997 de UEA estas erare
menciita la titolo "prof." antaux lia nomo. Bonvolu forigi tiun titolon
en via ekzemplero kaj ne uzi gxin.

* * *

Karaj Geamikoj, Konatuloj! Mi sciigas al vi, ke la entombigo de la
cindroj de mia tre juna filino Zsuzsanna Kimpan okazis la 3-an de junio
1997 naskigxtere. Sxi mortis eksterlande en akcidento kaj la arangxo de
la afero bezonis multe da mono, en kio nepetite helpis la esperantistoj,
kion peris Aniko Szekeres. Mi kore dankas al vi kaj la materialan helpon
kaj la kondolencojn kiuj multe helpis min en tiuj malfacilaj horoj.
Zsuzsa Bakszane Bekesi, Vacratot, Hungario.

* * *

La 9-an de julio geedzigxis Christian Darbellay el franclingva Svisio kaj
Sabine Meyer el Germanio. Komuna onta adreso: Johannesstr. 54, DE-24143
Kiel, Germanio. Felicxon kaj multajn gxojojn!

* * *

Mi logxas en nordfranca urbeto, kie ankaux la urbestro estas
esperantisto. Novembre ni volas malfermi novan lingvokurson kaj
ekspozicii esperantajxojn (afisxojn, bildojn, E-gazetojn ktp), krome ni
bezonas ankaux korespondemulojn ne nur por komencantoj. F-ino A. Bayard,
53 B-ld Lepoivre, "P-102", FR-62710 Courrieres, Francio.

* * *

Kun cxagreno mi sciigas, ke mia edzo Horace Walkey forpasis la 18-an de
februaro. Li forpasis pace. Mary Walkay, Skotlando.

* * *

Kiu konas jenan libron kaj scias cxu Esperanto estas menciita en gxi? "Le
tour du monde en 80 langues. Texte de spectacle: Alain Germain". Tekstoj,
kanzonoj kaj poemoj en 80 lingvoj (Esperanto?) kun franca traduko.
Eldonis : L'Asiatheque, coll. Bilingues ALM, No 1, ISBN 291 105301 X, 192
p, 100 FRF. Respondu al: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 131, 1+2/augusto-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************

SUPLEMENTO: ALIGxILO AL LA VINA SEMINARIO (25-28.09.97, en Cxehio)