Retpotxa versio de Eventoj n-ro 152
***********************************

TITOLPAGxE
//////////

Elkasxejigxi
============

"La unua lingvo de iuj neniam povos esti la dua lingvo de cxiuj!" - En
Nederlando (kies lingvon oni volus forigi) aperis pro tio pluraj artikoloj.

Interalie, en duonpagxa artikolo la tutlanda jxurnalo De Volkskrant
priskribis la problemojn de multlingveco en la institucioj de Euxropa Unio
(Euxrunio, EU), sed cxefe avertis pri la dangxeroj kiujn proponoj por
limigi la uzon de la "malgrandaj" lingvoj prezentas, i.a., al entreprenoj
en tia-lingvaj landoj. Sen ajna mencio pri ebla solvo.

Interlingua-isto preskaux tuj reagis. Baldaux aperis, kune, sub granda
titolo, du leteroj pri la preferindeco de Esperanto. Tio vekis alian reagon
por E-o, sed ankaux por Ido kaj latino.

Mi eksentis la bezonon iom sisteme informi la legantojn de iuj gravaj
tutlandaj jxurnaloj pri:

- la ekzisto de la lingva problemo en la organoj de EU kaj inter la
  EU-civitanoj;

- la dangxeroj de ne-egala traktado de la lingvoj en EU;

- la netauxgeco de EU-proponoj pri deviga instruado de du fremdaj lingvoj;

- la tute malgxusta, troiga gxenerala imago pri la kono de fremdaj lingvoj
  en Nederlando;

- kaj tio ke Esperanto kiel neuxtrala internacia lingvo povus prezenti
  solvon - kiun EU almenaux esploru.

Pli ampleksajn miajn artikolojn la redakcioj komence rifuzis. Do mi decidis
provi per "leteroj al la redakcio". El tio rezultis presigxo de sep miaj
leteroj (cx. 200 vortaj) en tri tutlandaj jxurnaloj, De Volkskrant, Het
Parool, Algemeen Dagblad. Sed post tia preparo de la grundo, aperis ankaux
cx. 600-vorta teksto de William Auld (en mia traduko). Ses miaj provoj ne
akceptigxis; presigxis naux el miaj leteroj kaj pluraj de aliaj
esperantistoj. Cxio dum tri monatoj.

Por mi tio signifas, ke redakcioj ne estas malemaj publikigi
argumentoricxajn reagojn al specifaj artikoloj aux novajxoj, kiel
prilingvaj proponoj en EU, malfermo de ankoraux-pli-perfektiga kurso por la
angla, tutmonda televida elsendo de fusxparolanta gravulo, aviadila
preskaux-akcidento pro miskompreno ktp.

Venis tempo, almenaux en Euxropa Unio, por ke E-parolantoj eliru el siaj
kongresaj aux literaturaj kasxejoj, kie ili komplete sekrete utiligas la
lingvon nur por sia propra plezuro.

Se ni vidas, ke ekzistas lingva problemo, kaj se ni por ni mem konstatis ke
E-o povas prezenti solvon por egalnivela, nediskriminacia kontakto inter
homoj, - ni ne tenu tiun eltrovajxon sekreta!

Wouter F. Pilger, Nederlando
el Arko, marto 1998

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Trajno-nomo: 1622
=================

Ekde la 24-a de majo, la trajno sub la numero 1622, trafikanta inter la
rumana cxefurbo Bukaresxto kaj la urbo Sibiu (Nagyszeben) estas nomita
"Esperanto" - menciata ankaux en la oficiala fervoja horaro.

Ne temas pri internacia, sed pri grava enlanda trajno. Mi pensas, ke la
ideo de la Rumanaj Fervojoj (CFR) estas agrablajxo, kiun Esperantio devas
saluti.

Cristian Mocanu
cristi@forigu.intelcredo.ro

***************************************************************************

Vojagxaj cxicxeronoj
====================

"Bona cxicxerono akceptas kiel modelon profesian, la romian oratoron
Cicero-n, kies parolkapablo estis admirinda - li neniam enmetas akvon en la
vinon". - Tiel konsilis profesoro Tyburcjusz Tyblewski dum sia prelego pri
turismo en la Internacia Kurso ("studumo") pri Turismo cxe la bakalauxriga
universitata sesio de AIS San Marino dum la internacia kurso por
E-vojagxgvidantoj. Gxi okazis lige al la 23-aj Esperanto-Tagoj de
Bydgoszcz - organizitaj de la internacia asocio "Monda Turismo".

Studentoj, kiuj post gimnazia studado deziras farigxi vojagxgvidantoj povas
en Bydgoszcz sekvi 3-jaran kursaron tiucele pere de la lingvo Esperanto.
Ewa Bondar instruas Esperanton 9 horojn semajne. Paralele estas instruataj
ankaux aliaj lingvoj - kaj kompreneble la turisma fako mem.

En majo naux studentoj ekzamenigxis post 3-jara studado, kaj ricevis finajn
diplomojn preskaux 50 gestudentoj de la unua jaro. Cxiuj devis antauxe
verki skriban disertacion kaj pasi skriban kaj parolan finekzamenojn.

La Bydgoszcz-aj kursoj por vojagxgvidantoj bone ekzempligas la praktikan
utiligon de Esperanto en la cxiutaga komerca kaj kultura mondo. Post
kelkmonata studado la studentoj parolas flue kaj sentas sin tute hejme pri
Esperanto.

Monda Turismo
turismo@forigu.bydg.pdi.net

***************************************************************************

"Civitanoj de la mondo"
=======================

La asembleo de Internacia Registrolibro de Mondcivitanoj (66 boulevard
Vincent Auriol, FR-75013 Paris, Francio) en aprilo elektis prezidanto
francan esperantiston Daniel Durand (rete: dan.cdm@forigu.wanadoo.fr)

IRMC estis kreita la 1-an de januaro 1949 por kunordigi la registradon de
la personoj, kiuj sin deklaras "civitanoj de la mondo". En 1965 IRMC
malfermis Internacian Esperantistan Registro-Centron en Vieno. (Informoj
cxe: http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/kio.htm)

IRMC preskaux konstante estis prezidata de personoj favoraj al Esperanto,
sed nun unuafoje la prezidanto mem parolas Esperanton.

Daniel Durand cetere fondis kaj gvidas Mondan Fonduson de Solidareco
Kontraux la Malsato, kies oficiala lingvo estas Esperanto. Por tiu
organizajxo li redaktas kaj eldonas la bultenon "Monda Solidareco".

En 1994 kune kun s-ro Samain, li fondis ITRE, "Internacia Traduk-Reto pere
de Esperanto". En gxi nun estas registrita 70 tradukuloj por 29 lingvoj.

el Ret-info

***************************************************************************

Sciencteknikaj studentoj
========================

Inter 21-24 de aprilo en For-Orienta Sxtata Teknika Universitato (FOSxTU)
okazis regiona sciencteknika konferenco kun la titolo "Junularo kaj
sciencteknika progreso" en kies kadro funkciis la sekcio "Internacia lingvo
Esperanto en Eduko, Scienco kaj Kulturo". La konferencon partoprenis pli ol
mil personoj. Estis prezentitaj cxirkaux mil raportoj, el kiuj dek estis
faritaj en du lingvoj: Esperanta kaj rusa. Pri la sekcikunsido kaj
Esperanto la regiona sxtata radio faris du elsendojn.

La partoprenintoj decidis arangxi la sekvan sekcikunsidon venontjare, kadre
de la Tria Internacia Studenta Kongreso de la Azi-Pacifikaj Landoj, okaze
de la 100-jarigxo de FOSxTU. Studentoj kaj instruistoj estas bonvenaj.

E-Klubo, FOSxTU, A. Titajev, docento,
ul. Pusxkinskaja 10, RU-690600 Vladivostok, Rusio.
Rete: espero@forigu.pub.marine.su

***************************************************************************

KONTAKTOJ SERCxATAJ
///////////////////

Kiom kostas ovo?
================

Esperantistoj el Bosnio startigis entreprenon por bredado de domeskigitaj
japanaj koturnoj cele al produktado de ovoj kaj viando. Ili volas sondi la
euxropan merkaton (kaj ecx pluan) por ekzameni eblecojn eksporti la varojn
kaj pligrandigi la produktokvanton.

Ili bezonas informojn pri vialandaj firmaoj, kiuj negocas/komercas per
similaj kaj eventuale samaj varoj por starigo de komercaj rilatoj? Cxu vi
povus sendi adresojn al:

Branko Miljko
ul. Porodica Ribar 65, BA-71000 Sarajevo, Bosnio-Hercegovino.

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Vivdauxraj adresoj
==================

Por plifaciligi la atingeblon de instancoj de GEJ (Germana E-Junularo) ni
nun havas vivdauxrajn adresojn. (De kie la mesagxoj estas plusenditaj al la
aktuala respondeculo)

Gxis nun funkcias:

- GEJ gazeto: gg@forigu.esperanto.de (redaktoro Marc Stessgen)

- GEJ prezidanto: gej@forigu.esperanto.de (Marko Naoki Lins)

- Berlina Oficejo: bero@forigu.esperanto.de (estro Steffen Pietsch)

- Cxiu estrarano per la skemo: Antauxnomo.Nomo@forigu.esperanto.de

Por demandoj aux mendoj de pliaj adresoj, vi povas turni vin rekte al:

Steffen Pietsch
Berlina Oficejo de GEJ

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu simplan mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

19-24.07. 34-a Brazila Kongreso de Esperanto en Salvador-Bahia. "Esperanto
  kaj Interreto: Globigado de la komunikado". Inf: Bahia Esperanto-Asocio,
  Caixa Postal 945, BR-40001-970 Salvador BA, Brazilio.
  Rete: kongreso@forigu.svn.com.br

19-25.07. Internacia Junulara Semajno (IJS), Kecskemet Inf: Hungara
  E-Junularo, Pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Fakso: +36-1-2828885
  Rete: hej@forigu.vma.bme.hu

19-25.07. Somera E-Kursejo, Jekaterinburg. Inf: E-Centro, ab.ja. 67.
  RU-6200077 Jekaterinburg, Rusio. Tel: +7-3432-220481.
  Rete: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su

19.07-01.08. Somera E-Tendaro, Lancxov. Inf: s-ro Pavel Sittauer, CZ-67401
  Trebicx, Cxehio. Tel: +420-618-21909.

20-25.07. Praktikado de la lingvo (dua nivelo), Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
  Rue du Lavoire, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-5-49428074.

20-31.07. Internacia Metodika Seminario por E-instruantoj, Bauge. Inf:
  Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel:
  +33-2-41891034.

21-25.07. 5-a Mara Internacia Renkontigxo (MIRO), Savudrija. Inf: Kroatia
  Esperanto-Junulara Asocio, Amrusxeva 5/I, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
  Tel/fakso: +385-1-4810152. Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

21-26.07. Problemoj de interkultura komunikado, La Chaux-de-Fonds. Inf:
  Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
  Tel/fakso: +41-32-9267407.

22.07-07.08. Internaciaj semajnoj de la Martinus-Centro. Klint. Inf:
  Martinus-Instituto, Mariendalsvej 94-95, DK-2000 Frederiksburg, Danio.
  Tel: +45-38-346180. Rete: martinus@forigu.centrum.dk

24-27.07. 17-a Komuna Seminario, Beijing. Inf: Cxina Junulara E-Asocio,
  P.O.Kesto 825. CN-100037 Beijing, Cxinio. Tel: +86-10-68326682, fakso:
  +86-10-68321808.

24-29.07. Lorca kaj la hispana poezio cxi-jarcenta, Bouresse. Inf:
  Kvinpetalo, Rue du Lavoire, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel:
  +33-5-49428074.

24-31.07. Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj (dua parto), Gresillon.
  Inf: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel:
  +33-241-891034.

25-27.07. Jarkunveno de ELNA, Montreal, Kanado. Inf: ELNA, P.O.Box 1129, El
  Cerrito, CA 94530, Usono. Rete: elna@forigu.esperanto-usa.org

25-27.07. Nord-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal. Inf: E-Societo
  Kebekia, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, QC, Kanado. Respondilo/fakso:
  +1-521-2720151. Rete: esperanto@forigu.sympatico.ca

25-30.07. Kultura Esperanto Semajno kaj Internacia Cseh-Metoda Kurso,
  Valencia. Inf: Augusto Casquero de la Cruz, Avenida Burjasot 29. A-31,
  ES-46009 Valencia, Hispanio. Tel: +34-6-3401369, fakso: +34-6-3849616.
  Rete: a-casquero@forigu.redestb.es

***************************************************************************

Imitinda PSI
============

La 14-a Printempa Semajno Internacia (PSI), kun la cxeftemo "Familioj en
Oriento kaj Okcidento" okazis inter 06-13. de aprilo en Bonn. Cxeestis 150
personoj el 14 landoj. Pro ricevita subvencio de ne-esperantista organizo,
"Fondajxo Okcident-Orientaj Renkontoj" el Berlino, la organizantoj povis
venigi 24 personojn el 5 landoj de la iama Sovetio.

Ankaux Kajto koncertis por kio la organizantoj invitis ne-esperantistajn
gastojn - imitinda ideo, montri nian kulturon al ekstera mondo! PSI estis
bone organizita renkontigxo, kun programeroj io nova kaj valora. Partoprenu
la 15-an PSI en 1999!

Mila van der Horst-Kolinska

***************************************************************************

Intersxangxi varojn, konojn, servojn sen mono?
==============================================

Jes, eblas! Jam asocioj pri senmonaj intersxangxoj agas tiel!

SIL - Sistemo pri Intersxangxoj Lokaj (LETS en Anglio, SEL en Francio)
RIS - Retoj pri Intersxangxoj de Scioj - por gxemeligxoj, por diskuti pri
      implicoj kaj disvastigxo de tiuj movadoj proksimaj de nia Interna Ideo.

Ili invitas cxiujn al Internacia Renkontigxo pri senmona intersxangxo apud
Montpellier, inter 28-30.07.

Logxado en biendomo kun ne-multekostaj kotizoj.

Aligxiloj, pliaj informoj cxe:

Rene Ballaguy,
12 Rue Cousteau, FR-95000 Boisemont, Francio.
Tel. + fakso: +33-1-34423027, retadreso: rene.ballaguy@forigu.hol.fr

Tri tagoj pliaj en Francio!

Arangxo de SIKA: Senmonaj Intersxangxoj kaj Kreditoj Alternativaj.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Unua scienca premio de FAME
===========================

Scienca premio de FAME

FAME-fondajxo por stimulado de internaciaj kompreniloj por la unua fojo
distingas fakulojn per sia nova scienca premio kun sumo de 3000 DEM.
Ricevas la premion Esperanto-Societo Cxikago kaj la grupo de sciencistoj,
kiu ellaboris la verkon "Gxenerala, Organika kaj Biologia Kemio". FAME-
prezidanto Stefan Maul komentas: "FAME ankaux en sia gxenerala akcelado
subtenas kaj sciencajn kaj evoluhelpajn projektojn. Gxuste laux tiu cxi
aspekto la laboro de tiu grupo meritas la distingon, cxar ilia lauxdeklara
celo estas, per tiu fundamenta verko helpi precipe al studemaj gejunuloj en
malpli evoluintaj landoj."

Transdono de la premio okazos dum la Universala Kongreso en Montpellier,
kadre de la Kongresa Universitato.

S. Maul

***************************************************************************

Havu glac-afisxon!
==================

Mi sxatus proponi al cxiuj brandenburgiaj kaj berlinaj esperantistoj, kiuj
posedas propran auxtomobilon, iom pli konscie uzi sian cxaron kiel varbilon
por Esperanto okaze de UK en Berlino.

Estas fakto, ke per varbiloj la koncernaj entreprenoj respektive markoj iel
estas "ekzistantaj". Estas apenaux eble forgesi, ke Pioneer, Kenwood,
Citroen, Peugeut ktp. estas ajxoj uzeblaj - kaj multaj posedantoj de la
auxtomobiloj veturantaj antaux ni fakte jam uzas ilin.

Antaux kelkaj tagoj mi mendis de UEA-libroservo glac-afisxon por mia
cxareto. Estas longa kaj mallargxa, verdkolora rubando memgluigxanta kun la
blanka teksto: "ESPERANTO LINGVO INTERNACIA". La prezo por gxi estas 7.50
NLG. Mi opinias, ke se ankaux multaj aliaj esperantistoj surmetas sur sian
propran auxtomobilon la saman varbilon gxis la UK en 1999, ankaux la
"produkt-varbilo" pri Esperanto estos multfoje legata.

Mi forte esperas, ke de semajno al semajno mi vidos pli multe da
malantauxaj glacoj kun la proponita varbilo.

Andreo Joahimo Penk
laux Berlina Informilo 3/98, mll

***************************************************************************

Asociaj kontrauxstaroj
======================

Al la landaj E-asocioj de Euxropa Unio

Kelkaj landaj E-asocioj dauxre kontrauxstaras la inform-kampanjojn kiujn mi
lancxis cxe la euxroparlamentanoj (EP-anoj). Tamen, se ni ne farus tion,
aliaj kaptus la okazon, i.a. la Interlingua-anoj, kiuj antauxnelonge
kontaktis la EP-anojn. Laux mi tio estas pripensinda kaj devus instigi nin
al plia informado pri aplikado de Esperanto en plej diversaj medioj. La
celo restu pruvi per faktoj, ke Esperanto plu vivas kaj tauxgas kiel
euxropa interkomunikilo.

Mi esperas ke via asocio mallonge reagos, cxu senpere, cxu pere de la landa
kunordiganto. Jen la letero, kiun mi dissendis al la belgaj EP-anoj en
februaro:

"Kelkaj el viaj kolegoj de la Euxropa Parlamento jxus sciigis, ke ili
ricevis informojn de Pro Interlingua. Mi supozas ke ankaux vi ricevis ilin.

Mi deziras sciigi, ke mi havas neniun rilaton kun tiu asocio. Informcele mi
aldonas mallongan komparon inter tiu planlingvo kaj Esperanto. Kompreneble,
mi restas je via dispono por pliaj informoj tiurilate."

Bonvolu sciigi, cxu vi, cxu la landa kunordiganto same agados. Antauxdankon
pro komentoj kaj sugestoj.

Germain Pirlot
Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende, Euxropa Unio.

***************************************************************************

Servoj por vi en Irano
======================

La Irana Esperanto-Centro fondigxis la 30-an de oktobro 1997. Gxi funkcias
kiel Esperanto-Oficejo kaj certigas profitigeblajn eblecojn. Eksterlandanoj
povas tranokti en la centro post anticipa interkonsento. Cxiusemajne estas
diversaj kunvenoj kaj arangxoj. La koresponda servo estas je cxies dispono.
Adreso:

Irana Esperanto-Centro,
P.O. kesto 17765-184 Teheran, Irano.
Retadreso: irejo@forigu.neda.net
laux Franca Esperantisto 493

***************************************************************************

Informadika socio?
==================

Stimulo de la lingva diverseco en la informadika socio (EU-dokumento:
COM/(96) 610 def - "fonto": EUR OP News, vintro 1996)

La plurlingva karaktero de EU, kie paroligxas cx. 40 lingvoj, kauxzas
multajn problemojn. EU konfrontigxas kun la problemo, ke pro kreskanta
teknika komunikado kreskas la ekonomia premo por limigi la lingvan
diversecon. Civitanoj, kiuj ne regas unu el la grandaj lingvoj, riskas
maltrafi la avantagxojn de la informadika socio.

Tial la komisiono aprobis adaptitan plurjaran program-proponon 'MLIS'
celanta la plurlingvecon. Gxi enhavas subtenon de konstruo de
infrastrukturo por euxropaj lingvo-rimedoj, plilargxigon de la lingva
industrio kaj favorigon de uzo de avangardaj lingvo-iloj en la publika
sektoro.

Dokumento: PB C 364, 1996
el Vertikale - 19

***************************************************************************

Unuigxo de angleparolantoj
==========================

Ofte "eksteruloj" (ecx niaj rauxmistoj) demandas, kia neceso estas por
E-organizoj, ja ekzemple la angleparolantoj ne bezonas tian strukturon.

La praktiko tamen montras la malon. En la budapesxta anglalingva gazeto
Daily News de tempo al tempo aperas alvoko de Angle-Parolanta Unuigxo,
"ESU" (lauxsence unuigxo de angle-parolantoj) por gxui diversajn
stipendiojn, ktp. La budapesxta ESU estas filio de la centra ESU, kies
cxefsidejo estas en Londono.

Tio montras ne nur ke ankaux la angleparolantoj faras organizojn por si,
sed ankaux la neceson de koncentrita laboro por atingi celojn.

Rauxmistoj restas sen unu gxisnuna argumento, sed pli gravas ke kun kia
efikeco ni funkciigas niajn landajn (kaj internaciajn) organizojn.

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Apogu kaj utiligu IEM
=====================

Internacia Esperanto-Muzeo, IEM Wien, en Auxstrio ne nur bezonas vian
apogon sed vi povas ecx utiligi gxin.

Apoge: Sendu materialon kio koncernas nian lingvon kaj planlingvojn.
Mebrigxu cxe la Asocio de la Amikoj de IEM. Vi povas: donaci ankaux monon,
pagi abonojn aux partoprenkotizojn por tiuj, kiuj ne povas tion fari,
diskonigi la agadon de IEM, por ke la ceteruloj povu koni ke tio estas por
ilia pli merita agado.

Utilige: Vi povas sendi nacilingvan inform-materialojn, kiujn oni povas
doni al vialingvaj vizitantoj de la muzeo, same informilojn pri viaj
arangxoj en suficxa granda kvanto.

Pluajn informojn donas IEM:

Wien, Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 Vieno, Auxstrio
Rete: mayer@forigu.grill.onb.ac.at
laux Kataluna Esperantisto n-ro 301

***************************************************************************

Bahaismo kaj Esperanto
======================

Okaze de sia 25-jarigxa jubileo BEL antaux nelonge eldonis festlibran
brosxuron pri la rilatoj inter bahaismo kaj Esperanto.

En tiu bele ilustrita, 60-pagxa brosxuro, BEL retrorigardas la longan
historion de la kontakto kaj kunlaboro inter bahaanoj kaj esperantistoj. La
brosxuron enkondukas eseo de Bernhard Westerhoff "La movadoj bahaa kaj
Esperanta - cxu suspektemaj inter si samideanoj?", kiu profunde traktas la
rilatojn inter la adeptoj de ambaux movadoj.

Post salutvortoj de la prezidantoj de UEA kaj de BEL du eseoj de Lidia
Zamenhof ("Kiel mi ekkredis" kaj "La Vojoj de Dio") atestas kiel la plej
juna Zamenhof-filino trovis sian spiritan hejmon en bahaismo.

Kelkaj esencaj tekstoj kiel ekz. aktuala bahaa propono al UN enkonduki
internacian helpan lingvon, kaj superrigardo pri la bahaa literaturo
aperinta en Esperanto kompletigas la brosxuron, kio estas mendebla kontraux
3 IRK cxe:

Bahaa Esperanto-Ligo (BEL),
Pk. 500133, DE-60391 Frankfurt, Germanio.
Rete: bahaaeligo@forigu.aol.com

***************************************************************************

E-memorcxambro en Pecs
======================

La gvidantoj de E-Asocio de Baranya kompilis eldonajxon pri la historio kaj
inta agado de esperantistoj en la regiono. La A-4 formata, 32 pagxa
brosxuro enhavas retrorigardojn ekde la jaro 1912. Gxi haveblas kontraux
300 HUF cxe: Esperanto-Societo de Baranya, pk. 98, HU-7601 Pecs, Hungario.

Pro vana aspiro, ricevi lokon en la urba muzeo por ekspozicii pri
Esperanto, s-ino Nelly Mathe arangxis muzeon en cxambro de sia logxejo
kadre de Semajno de Internacia Amikeco 1997. La urba televido faris
intervjuon kun sxi en februaro 1998 kaj prezentis la "Esperantan
Memorcxambron", kio estas vizitebla laux antauxa interkonsento - kaj kie
eblas ecx tranokti por eksterlandanoj. Kontaktadreso (telefono:
+36-72-333123);

Mathe Kalmanne Nelly,
Anna u. 47, HU-7621 Pecs, Hungario.

***************************************************************************

Mitoj pri Nurnberg kaj L. Einstein
==================================

UEA-delegitino Anny Hartwig en Nurnberg, transdonis al Ziko M. Sikosek
(red. de la asocia gazeto Esperanto Aktuell) kopiojn de dokumentoj pri
Leopold Einstein kaj la "unua Esperanto-grupo de la mondo".

S-rino Hartwig estis trasercxinta i.a. la urban arkivon de Nurnberg kaj
vizitis la Hebrean Tombejon de la urbo. La dokumentoj donas pli da lumo al
grandeco kaj aktivado de la "Mondlingva Klubo", kiu en 1888 transiris de
Volapuk al Esperanto.

La klubo kauxzis mitojn kaj legendojn en la Esperanto-komunumo, kiuj estis
malkovritaj jam de Drezen kaj Ludovikito, sed kiujn nun eblas pristudi
multe pli efike laux auxtentikaj fontoj.

Z. M. Sikosek
rete: a2983826@forigu.smail.Uni-Koeln.de

***************************************************************************

                 La kvanto de legantoj (utilo de informoj)
                           dependas ankaux de Vi!

               Varbu ankaux vi novajn abonantojn por eventoj!

***************************************************************************

Esperantigita Poezio - ne plu
=============================

La revueto "Esperantigita Poezio" vivis 5 jarojn.

La redaktoro Miklos Feher en la jxus aperinta numero de Esperantigita
Poezio (15 majo 1998) uzis preteriton skribante pri sia revuo: "Kara
Leganto, la periodajxo estis organo de tiuj...." Pro la troa malvasteco de
la legantaro s-ro Feher decidis ne dauxrigi la redaktadon kaj eldonadon.

En sia adiauxa-parolo s-ro Feher interalie plendas pri la spertita manko de
atento al poezio en la esperantistaro.

Blazio Vaha

***************************************************************************

Dezirkoncerto
=============

Esperanto-Asocio de Turku en majo donacis al la Finnlanda Radio YLE du
Esperanto-diskojn: bulgaran "E-o kaj Esperantista turismo" kaj
kompaktdiskon "Kajto".

Se esperantistoj petos E-kantojn en la ordinaraj dezirkoncertoj, gxi povas
helpi veki la interesigxon pri nia lingvo.

inf: raita.pyhala@forigu.lesti.kpnet.fi

Rim: - Oni konsciu, ke esperantistoj petos [gxuste tiujn] kantojn, nur se
       estas organizata interna kampanjo por tio... - ndlr

***************************************************************************

U E A
/////

Sud-Amerikaj renkontoj
======================

Prof. Amri Wandel - estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado - maje
vizitis Esperanto-grupojn en Argentinio, Cxilio kaj Brazilio.

En la sud-argentinia urbo San Carlos de Bariloche s-ro Wandel prelegis en
la loka universitato. Evidentigxis la bremso de la Esperanta vivo en
Argentinio kaj aliaj sudamerikaj landoj - la grandaj distancoj, cxar
partopreni landan kongreson kostas mezan monatsalajron.

En Cxilio s-ro Wandel renkontis izolitajn movadanojn, kunsidis kun kvar
aktivuloj kiuj konsistigas la kernon de landa movado. Li parolis pri
informado kaj instruado, ja estos granda defio kaj sxanco la Monda Skolta
Jxamboreo apud Santiago, jarfine.

La brazilia movado estas forta kaj vigla, sed ankaux gxin koncernas la
problemoj de la malfacileco vojagxi, kaj la nesuficxaj kontaktoj kun la
eksterlanda movado. Wandel konatigxis kun la agado en Rio-de-Jxanejro, kie
esperantistoj havas konstantan oficejon centre de la urbo. Tie li prelegis
antaux dudeko da esperantistoj.

laux UEA

***************************************************************************

Vigla jaro de KSM
=================

Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis 550 petojn el 59 landoj en 1997.
Tio estis iomete malpli ol en 1996, kiam KSM ricevis 579 petojn. La nombro
tamen restis sur pli alta nivelo ol en la jaroj 1993-1995, kiam gxi variis
inter 362 kaj 421.

Plej multaj petoj venis el Francio (102), Rusio (77), Madagaskaro (59),
Brazilio (57) kaj Polio (40). Rimarkindas la kresko en Polio kaj
Madagaskaro, el kiuj KSM en la antauxa jaro ricevis respektive nur 8 kaj 14
petojn. Precipe en la kazo de Polio tio versxajne estas signo pri sentebla
revigligxo de la movada vivo en la lando. Aliflanke, la plej granda
malkresko okazis en Brazilio (124 en 1996), sed tie temis nur pri reveno al
la kutima nivelo post la surpriza svarmo de petoj en 1996.

La dauxra populareco de KSM montras, ke malgraux la kreskanta uzo de
elektronika posxto la tradicia korespondado plu restas. Krome, nur
malgranda minoritato de esperantistoj disponas pri komputilo. UEA alvokas
precipe al la instruistoj de Esperanto kaj al kluboj, ke ili utiligu la
servojn de KSM kaj diskonigu gxin inter la lernantoj de nia lingvo.

KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert, lia adreso: B.P. 6,
FR-55000 Longeville en Barrois, Francio.

UEA
el NUN

***************************************************************************

Digna esperantisteco!
=====================

Ekzistas du cxefaj motivoj por igxi kaj resti esperantisto: la finvenkisma
kaj la egoisma.

La unua, konatas kiel "la Internacia Lingvo igxu la dua lingvo por cxiuj".
La dua motivo por esperantistigxo kaj dauxra e-umado estas egoisma. Mi uzas
tiun vorton tute ne negativsence, vi ecx povas preferi la vortojn
"praktika" aux "pragmatika", kiam la homoj investas tempon kaj fortojn nur
se oni vidas ian praktikan, moralan aux emocian rekompencon.

La pura, certagrade martireca partopreno en movado por nobla kaj ankoraux
nesuficxe vaste apogata ideo ne estas fremda al mi. Tio estas unu el la
kialoj, ke mi tiel malavare dedicxas la nemultajn - kaj tial tre valorajn -
liberajn horojn al Esperanto, sed ne al deko de miaj interesoj. Sed gxi
estas nur la spico.

Okupigxante pri io ajn, oni cxiam havas ian praktikan intereson aux
kontentigas ian bezonon, ecx se oni ne agnoskas tion. Oni tuj vidas, ke
estas vastega gamo da motivoj, kiuj logas homojn en Esperantion kaj tenas
ilin inter ni.

Ekzemple, la transnacia kulturo bazita sur Esperanto, en kiu ni cxiuj
partoprenas, kaj kies nekontesteblan ekziston, efikecon kaj unikecon oni
povas facile demonstri al cxiu, kiu volas auxdi, iusence estas la pli
moderna (aux nur pli moda) kromnomo de la enigme nebula "interna ideo".

Jen alia observo: iuj "finvenkistoj" fakte subkonscie realigas sian strebon
plenumi organizan, administran kaj gvidan laboron. En cxiu lando oni nomos
al vi Esperantajn organizajxojn, kie la lukto inter la kandidatoj al gvidaj
postenoj povas en ardo kaj malantauxkulisaj intrigoj rivali kun la
prezidentaj elektoj en Usono. Mi alvokas vin ekvidi en tio ion pozitivan.
Cxi tie, nia malavantagxo - manko de vasta subteno - pliigas la sxancojn de
homoj, kiuj efektive volas igxi gvidantoj.

Kaj tio estas nur unu, iom paradoksa ekzemplo de tio ke Esperantio ofertas
unikajn eblecojn por pliricxigi sperton, plivastigi kulturan horizonton kaj
malkovri latentajn kapablojn kaj interesojn.

Jen kiel E-o estas unike utila:

- La kapablo ellerni almenaux unu lingvon gxis la grado komparebla kun la
regado de sia unua/primara/gepatra lingvo. La cxeestantoj bone scias, ke
tio estas realigebla pli rapide ol la eksteruloj suspektas.

- Esperantistoj estas plejparte kleraj, scivolaj, laboremaj, malfermitaj al
la ekstera mondo, informitaj homoj. Ili ne per agoj faris pasxon al
internacia komunikado kaj amikeco. Tial E-arangxoj kaj -organizajxoj estas
manieroj renkonti interesajn homojn.

- Esperanto-komunumo estas diaspora, sed tio igxas avantagxo, se oni sxatas
vojagxadi kaj renkonti homojn ekster la "rezervoj por eksterlandaj
turistoj". Paroli ekster la temaro de la tipo "bonan-tagon-kiel-vi-fartas",
kiel egalulo kun homoj el plej malsimilaj landoj kun tute malsamaj
tradicioj estas per si mem intelekta gxuo kiu ekster E-io preskaux ne havas
ekvivalenton.- La disvastigxo de la retposxto kaj de la retpagxoj faras
internaciajn kontaktojn pli regulaj kaj malpli kostaj. Mia - vole-nevole
iom subjektiva - impreso estas, ke E-o ludas sur la reto rolon proporcie
plioblan kompare al kvanto de gxia lingvanaro.

Oni povas lauxvole dauxrigi tiun imponan liston. Sed tio ne kauxzu
euxforion - en la oksemajna Esperanto-kurso, kiun mi gvidis en Stanford
kadre de la programo por akademia pliricxigo de Golf-regionaj gimnazianoj,
mi sentis bezonon klare montri al la inteligentaj kaj diligentaj junuloj,
kial ili dauxre okupigxu pri E-o, kaj estis tiom malmultaj allogajxoj por
adoleskantoj en Usona E-komunumo, kiujn mi konis!

Jen estas alia kialo por nia junularo montri, ke ili kapablas plenigi tiun
cxi vakuon per ekscita, alloga agado!

Mi ne povas ne diri kelkajn vortojn pri la maniero riveli sian e-istecon
kaj informi pri la fenomeno de E-o al la ekstera publiko. Ankaux cxi tie
estas du cxefaj kaptiloj: obseda trudemo kaj honta kasxemo.

La unua rezultas malagrablajxon en nemodera kaj agresema varbo-manio kiu
gxenas kaj forpusxas la viktimojn. La dua ofte kauxzas, ke oni konsekvence
kaj nenature longe kasxas sian esperantistecon deantaux konatoj kaj kolegoj
kaj evitas mencii E-on ecx kiam la cirkonstancoj diktas tion. Ambaux
ekstremoj reflektas - laux mi - specon de grupa komplekso de
malplivaloreco.

La sinteno, kiun mi opinias plej prudenta kaj matura, resumeblas per la
slogano de tiu cxi prelego: "Ni estu dignaj en nia esperantisteco!"

Unuflanke, necesas mezuro en nia vervo samideanigi iujn. Multaj homoj
simple ne komprenas, kial oni parolu kun alilingvanoj aux interesigxu pri
aliaj kulturoj (ecx pli - iuj ne komprenas, kial oni interesigxu pri io!).

Aliflanke, se la situacio sufloras tion, mi opinias absurda ne konatigi
aliajn kun E-o, kiu estas grava kaj neeliminebla parto de nia vivo. Fari
tion kun digno ne estas simpla afero.

Ekz-e, kiel senemfaze respondi al la demando de kolego en oficejo "Kiun
lingvon vi uzis dum via jxusa telefonparolo" La kutima karakterizo, "la
internacia lingvo", estas pli ol natura en E-o. Sed provu lauxte diri "Oh,
tio estis LA internacia lingvo".

"Kiu lingvo?" (Ja via kolego kredas, ke la angla estas LA internacia lingvo
same sincere kiel li kredas, ke la jugxa proceso kontraux O. J. Simpson
estas LA proceso de la jarcento, ke Budweiser estas LA biero, aux ke
football estas futbalo.) Ecx post viaj detalaj klarigoj via kunparolanto
restas sub la impreso, ke vi suferas ian formon de megalomanio.

Kiel reagi en tia situacio kompreneble estas la afero de persona gusto kaj
inventemo. Tamen, se oni komencas paroli pri E-o, oni estu preta klare kaj
honeste informi pri gxi, kaj mil unuan fojon pacience respondi al la
"tradiciaj" demandoj kaj senmaskigi la "tradiciajn" misinformojn, kiom ajn
stultaj ili povas sxajni al spertaj E-istoj.

Al rektaj demandoj oni havu klarajn kaj konvinkajnrespondojn. Mi opinias
grava kaj utila de tempo al tempo komprenigi al mi mem, kia estas mia
propra rilato al E-o, ankaux por kontroli, cxu gxi koincidas kun tio kiel
mi prezentas gxin al aliaj homoj.

Aleksandro Shlafer
Festparolado okaze de Zamenhofa Bankedo, januaro 1997 - mallongigite.

***************************************************************************

I L E I
///////

Helpi E-instruantojn
====================

Se vi havas E-gazetojn, -librojn, -kasedojn kaj aliajn -ajxojn kiujn vi ne
plu bezonas, ilin povas utiligi E-instruantoj en nebonhavaj landoj. ILEI
ofte ricevas petleterojn ligitaj al la supraj bezonajxoj. Bv. kontakti la
sekretarion de ILEI:

Marija Belosxevicx,
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio
rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr

***************************************************************************

REAGOJ
//////

UEA - ERA (en Eventoj-144)
==========================

UEA - cxu kaptito de la propra politiko? Komentoj koncerne la komunikon de
UEA pri la alvoko de ERA.

Pri 1: Malgxusta aserto. Same kiel Zamenhof signifas kvazaux salton en la
lingva-etna medio bone estas imagebla progresa pasxo favore al Esperanto
sen ligo al UEA aux la Esperanto-movado entute. La lingva problemo ekzistas
ja sendepende de la ekzisto de Esperanto.

Pri 2: Bone dirite: Agres(em)o preskaux neniam tauxgas en evoluita
demokratidependa socio. Tamen necesas cxi-kunteksta difino de tiu nocio.
Alie supozeblas, ke "senbrua diplomatio kaj trankvila argumentado" nur emas
prizorgadi la propran idearon-strategion kaj elfermas konkuran samcelan
aktivadon.

Pri 3: Pli bone ol konfrontado de UEA kaj ERA estas dokumentado, ke unue
ERA ne estas parto de UEA, due UEA kaj ERA havas komunajn celojn kaj trie
UEA kaj ERA havas nekomunajn celojn.

Pri 4: Kio do estas "efika agado"? Kiu(j) donis kaj donas kiajn normojn pri
tiu? Kio signifas "respekto" al la strategio kaj historia sperto de UEA"?
Cxu subigxo al la nuntempa oficialaj pens- kaj agad-manieroj de UEA?
Demokratio ankaux en la Esperanto-movado ne ekskludas opozicion kaj ties
agado, cxu ne? Estas, ekzemple, evidente, ke UEA gxis nun ne akceptas la
ideon de ekologia memidento, kvazaux kiel trian kolonon (apud Paco kaj la
Homaj Rajtoj) de la propra agado. Cxi-respekte la respekto al UEA signifas
malrespekton al la viva materio entute. Do, UEA devas esti singarda en sia
argumentado.

Pri 5: Estus pli bone diri: "UEA laux interna demokratia decido ne povas
apogi la alvokon de ERA..."

D-ro med. W. Gunther (ADoc. AIS)

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Poentorezultoj
==============

Finigxis la oka jaro de Internacia Poentokolekta Konkurso honore al I.
Szerdahelyi. Gratulante al cxiuj partoprenintoj, cxi-sube ni listigas la
nomojn de la plej sukcesaj partoprenintoj.

Bazlernejanoj (10-14 jaragxo)
-----------------------------
- Komencantoj: 1. Petra Smideliusz (Hungario), 138,5 poentoj; 2. Melania
  Hedoux (Francio), 132,5 p.; 3. Marina Chochoy (Francio), 130 p.

- Progresintoj: 1. Stefania Fournigault (Francio).

Mezlernejanoj (15-18 jaragxo)
-----------------------------
- Komencantoj: 1. Barbara Balabas (Hungario), 131,5 p.; 2. Beata Gallo
  (Hungario), 135,5 p.; Jukia Hedoux (Francio), 133,5 p.

Plenagxuloj (19- agxo)
----------------------
1. Janine Dumoulin (Francio) kaj Silvia Hamalainen (Finnlando), 138 p.;
2. Jindrich Tomisxek (Cxehio), 137 p.;
3. Estera Olsen (Norvegio) kaj Lencxe Efremova (Makedonio), 135,5 p.

La supre listigitaj geamikoj estis premiitaj per libroj, abonoj al Juna
Amiko kaj mezlernejanoj per sen- aux duonpaga partopreno en IJS.

Ni atentigas niajn konkursemajn geamikojn, ke baldaux aperos la regularo
por la sekva konkurso-jaro, kaj ni aperigos, kiel cxiam, la taskofoliojn
sur la pagxoj de Eventoj. Esperante ke vi decidos pozitive, elkore salutas
vin kaj deziras agrablajn somerajn travivajxojn.

Geza Kurucz

ILEI-komisionestro pri konkursoj, kiu volonte respondas eventualajn
demandojn. Mia adreso: Hitel u. 10. fsz. 16, HU-6000 Kecskemet, Hungario,
retadreso: suli267@forigu.szeged.sulinet.hu

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn
   al iu E-gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde
   instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

***************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Nova radioprogramo
==================

Andaluzia Esperanto-Unuigxo baldaux komencos elsendi cxiusemajnan
Esperantan radioprogramon. Tio okazos en Sevilla, Hispanio, ekde auxgusto.
Por certigi sukceson ni petas cxies kunlaboron. Interesitoj turnu sin al:
Andaluzia Esperanto-Unuigxo, pk. 864, ES-29080 Malaga, Hispanio. Rete:
delpozo@forigu.santandersupernet.com

Andres Martin prezidanto de AEU

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Inter la 400 partoprenantoj de la Konferenco pri Aplikata Lingvistiko
(Szombathely, Hungario, aprilo-98) estis cx. 20 esperantistoj, kiuj havis
apartan, oficialan sekcion pri esperantologio - danke al Katalin
Smideliusz, adjunkto en la Katedro pri Aplika Lingvistiko cxe la Pedagogia
Altlernejo.

***

Ekde marto ekzistas la oficiala hejmpagxo de Oomoto, cxe
http://www.oomoto.or.jp   Gxi estas trilingva Esperanta, japana kaj angla,
kaj de gxi oni povas elekti pluajn retpagxojn laux la lingvo.

***

Aperis libroforme cxe UEA la prelegoj de la Nitobe-Simpozio, okazinta kadre
de la UK en Prago. La 212-pagxa libro estas redaktita de Mark Fettes kaj
Suzanne Bolduc.

***

En Montpeliero la ibera rondo de verkemuloj renkontigxos ekster la oficiala
UK-programo en t.n. beletraj babilrondoj. Bonvenas cxiu interesigxanto pri
literaturo. Informojn oni trovos supozeble sur tabuloj aux en la kongresa
kuriero.

***

Al la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo (vidu Eventoj-133 kaj -150)
gxis mezo de junio aligxis cx. 50 organizajxoj, inter ili UEA, SAT,
Akademio de E-o, AIS, IEI, ILEI, Monda Turismo, ISAE, TEJxA, UMEA, IKEF,
ITRE ktp, - do praktike cxeestos cxiuj kiuj gravas en Esperantio. (Laux
"oficiale nekonfirmitaj informoj" ankaux reprezentantoj de LF-Koop. planas
cxeesti - ndlr)

***

Al la Nordamerika Kongreso de Esperanto (inter 25-27. julio) aligxis pli ol
60 partoprenontoj. Interesigxantoj turnu sin al: esperanto@forigu.simpatico.ca

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Staranta lokomotivo
===================

Nia lokomotivo dum jaroj staras...

...Se diri la veron, neniu scias kaj diras la proksiman aux foran konkretan
celon de la movado. Ni auxdas ne nur nebulajn belajn vortojn pri
neuxtraleco de la lingvo. Neniu scias la vojojn al tiu fina venko. Oni
faras nenion, ecx malhelpas fari almenaux iun venketon. La iniciatemuloj
kaj entreprenemuloj kaj iliaj alvokoj estas ofte simple neglektataj. La
tuta energio de la E-gvidantoj foriras al la parolado. Kiel oni diras
senutila lokomotivo, kies tuta vaporo estis elspezita nur por la fajfa
signalo. Nia lokomotivo dum jaroj staras en la sama stacio, malproksima de
la centra relvojoj.

La lingvo Esperanto estas instrumento, rimedo. Same kiel sapo, biciklo,
kuracilo, elektro, komputilo, dinamito ktp. Foje la homaro tuj akceptas
novajxojn, inventajxojn. Foje oni devas "batali", t.e. pene kaj longe
konvinki la mondon pri utilo kaj uzado de tiu aux alia rimedo, instrumento,
helpilo. Oni devas montri al la inerciema, tradiciema mondo por kiu celo
oni uzu tion aux alion, manieron de la uzado. Versxajne ni, esperantistoj
devas ofte turni nin, paroli al la mondo pri ebla uzado de la lingvo
internacia Esperanto. Ni mem devas uzi tiun cxi lingvon efektive. Ni mem
devas montri ekzemplon al la neesperantista homaro praktike, kiujn
avantagxojn donas scio de Esperanto.

Cxu ni vere tion faras? Cxu ni tion gxuste faras? Cxu ni proponas
Esperanton por vere necesaj aferoj?

Eugeno S. Perevertajlo, Uzbekio
el Norvega Esperantisto 2/1998

* * *

Estis dirite: "Foje la homaro tuj akceptas novajxojn, inventajxojn...". La
mondo tamen neniam akceptas de si mem ion ajn. Oni devas "vendi sur la
merkato" cxiun novan produkton. Se la profito estas okulfrapa, la afero
estas pli simpla, - se la gajno estas ne tuj videbla: oni devas promocii la
produkton. Por tio ekzistas aparta scienco: merkatiko, kio resumas la
sciindajxojn pri "kiel konduti sur la merkato?". La legxoj de merkatiko
validas ankaux por la E-movado (difino de celo, segmentoj, konkurencoj,
kanaloj de informado, -varo, -pago, strukturoj, elementoj de merkatika
mikso, publik-rilata agado, reklamo ktp). Sed kiom da E-aktivuloj, landaj
kaj fakaj gvidantoj (ecx UEA-estraranoj krom la prezidanto) studis tiujn
aferojn?

Multaj konsideras merkatikon kiel mistika scienco aux kiel afero: "scienco
pri mono" - sed tute ne estas tiel. Gxis niaj organizantoj, aktivuloj ne
konatigxas almenaux kun la bazo de gxi - ili/ni ne atendu elstarajn
sukcesojn!

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

AMIKECA RETO 97-98, Adresaro,Amikeca Reto, Ambuazo, Francio, p. 139, A-5.

ESPERANTO - lernolibro por rumanoj. Auxtoro: Mihai Trifoi, 1996, p. 40,
29x21 cm.

ESPERANTO, LINGVO PLANEBLA - Auxtoro: Umberto Broccatelli, eldonis
COoperativa EDitoriale ESperanto - Milano, Italio, 19 p. 29x21 cm.

ITALANTO - LA ITALA VARIAJxO DE ESPERANTO, redaktis Renato Corsetti,
Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia 7, COEDES - Milano, Italio,
1997, 34 p., 29x21 cm.

MIRINDAJ AVENTUROJ DE METILERNANTO HLAPICx - Ivana Brlic-Mazuranic
(1874-1938), tradukis Maja Tisxljar, redaktis Spomenka Sxtimec, eld. Kroata
Esperanto-Ligo, Zagreb, 1998, 20x17 cm, 111 p. ISBN 953-96918-2-6, UDK
886.2(02.053.2)-32=800.892.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

La nova hejma adreso de Stefan, Karina kaj Hajnal MacGill, kaj Soponyai
Maria estas: Bethlen G. u. 2, HU-2030 Erd, Hungario. Tel.: +36-23-364198.
Por Juna Amiko bv. uzi la posxtkestan adreson: Pf. 193, HU-1368 Budapest,
Hungario.

S-ro Rene Debernardi (1923-1997) forpasis la 30-an de decembro en Nico
(Francio). Li esperantistis de sia 24-a jaro, prezidis la Nican
Esperantistan Grupon, kaj estis dumviva membro de Nice-Esperanto.

Jeroen Balkenende, gxenerala sekretario de TEJO, havas novan retadreson:
jeroen@forigu.esperanto.nu. La malnova adreso ne plu validas.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

52-jara s-ino kune kun sia amikino korespondus pri hortikulturo, muziko,
literaturo, kuirado, infanedukado kaj pri komprenemo al handikapuloj.
Zoltanne Gallai, Szondi u. 8. I/5., HU-7400 Kaposvar, Hungario.

Nacilingvajn E-kasedojn kun E-traduko de kelkaj eroj deziras intersxangxi
per brazilaj kasedoj aux/kaj Fonto-libroj Luiz A. de O. Coelho; R. M.
Cesar, 200; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio.

47 jara laboristo sercxas korespondemulojn el multaj landoj. Cxeslovas
Stankevicxius, Kovo-11-0S g. 92-18, LT-3000 Kaunas, Litovio.

Kara mia amik(in)o! Kiel vi fartas? Mi fartas bone! Mi estas 14-jara knabo.
Mi havas fratinon 10 jaran. Sxi nomigxas Daria. Sxi lernas en la 4-a klaso.
Mi havas hundon Puhvatullin. Kiomjara vi estas? Kion vi sxatas fari? Mia
patro estas instruisto, panjo jxurnalisto. Kiu studobjekto estas la plej
sxatata de vi? Mi salutas vin! Stepan. Skribu al mi baldaux! Al adreso de
Euxgeno S. Perevertajlo, ab-k 140, Pocxtamt, UZ-700000 Tasxkent, Uzbekio.

46 jara komencanto interesigxas pri vojagxoj, lingvoj kaj volas korespondi
tutmonde. Peter Bankholm, Attekullagatan 22, SE-25361 Helsingborg, Svedio.

Samideanoj, salutojn, mi deziras ricevi korespondajxojn kaj kontakti aliajn
samideanojn. Mia adreso estas: Karlo Maglione, 5636 Forbes ave Apto 8b
Pittsburgh, PA-15217 Usono. Rete: clppatron@forigu.clpgh.org

***************************************************************************

INTERESE
////////

Hibrida auxto
=============

Auxto-fabriko Toyota prezentis al la japana publiko sian "hibridan" auxton
Prius, kiu havas du motorojn: unu elektran kaj unu benzinan. La motoroj
komputile sxaltigxas por garantii glatan transiron de unu sistemo al la
alia. Por ekruligi la auxton funkcias unue la bateria, elektra motoro, sed,
kiam la veturilo atingas 20 km/h, auxtomate eklaboras la pli potenca,
benzina partnero. Generatoroj produktas dum veturado kaj bremsado elektron
por resxargxi la baterion.

Diablajxo
---------
Tiel la mekanismo senigas la kutiman gxenon cxe elektraj auxtoj: cxiunoktan
flegadon per elektra kurento. Ankaux superfluas investado por elektro-
servaj stacioj. La diablajxo de la benzinaj motoroj fakte trovigxas dum la
ekvetura fazo, kiam plej multas ellas-gasoj. Gxuste tiufaze la nova auxto
utiligas sian elektran motoron.

Tiu energi-sxparema novulo konsumas nur duonan kvanton da benzino kompare
al kutimaj benzinaj auxtoj. Tio signifas, ke ankaux duonigxas la ellasata
karbona dioksido, gxis dekono reduktigxas ankaux la ellaso de nitrogenaj
oksidoj.

Kvankam la hibrida auxto kostas je 25 % pli ol komparebla benzina marko,
sxajne favoras gxin la ekologie konscia merkato.

Izumi Yukio
el Monato majo 1998

***************************************************************************

Animaloj kaj sismoj
===================

Cxinoj jam delonge scias, ke animaloj eksentas la proksimigxon de sismoj.
Ili sentas la sxangxojn en la magneta kampo de la Tero, kiuj antauxas
proksimigxantajn plagojn. Ili komencas nervumi kaj ofte penas kasxigxi. En
Japanio orfisxetoj penas elsalti el akvarioj, en Cxinio hejmbirdoj strebas
forlasi la kagxojn.

Jim Berkland, cxefgeologo el regiono Sankta Klara en Kalifornio, certas pri
cxina metodo prognozi sismojn cxar foje, antaux sismo forkuris lia kato.
Berkland regule trarigardas rubrikojn pri perdoj kaj trovoj en tri cxefaj
kaliforniaj jxurnaloj. Se kvanto de perdigxintaj hejmbestoj subite kreskas,
baldaux probablas sismo.

Tiujn informojn li kompletigas per aktivado de gejseroj kaj tajdoj -
kauxzata de Suno kaj Luno - cxio cxi estas bazo por antauxvidi sismojn kaj
la probablo atingas tre grandan versxajnon - 82 %-jn.

Mikaelo Lineckij
laux "Neklarigeblaj eventoj"

***************************************************************************

Kiel kunvivi kun blinduloj
==========================

1. Unue ekparolu al la blindulo

   Auxdinte vian vocxon la blindulo povas ekscii vian ekziston kaj situon.

2. Por instrukcii la vojon

   Klarigu konkrete! Ekzemple: "Iru 50 metrojn rekte kaj vi trovos vian
   celon cxe via dekstra flanko." Ne diru ke: "en tiu direkto". Nek tion,
   ke: "oriente". Tio komprenigas nenion.

3. Por gvidi akompane

   Faru, ke la blindulo legxere tenu vian brakon (aux sxultron) per la mano
   en kiu la blindulo ne portas la blankan bastonon. Kaj marsxu laux la
   ritmo de blindulo, sed ne "tiru" la blindulon.

4. Cxe sxtuparo

   Vocxe anoncu: "Ni iros supren/malsupren". Tio multe helpas.

5. Por montri sidlokon

   Faru, ke la blindulo tusxu la dorson de la segxo. Per tio la blindulo
   komprenos la situon kaj direkton de la segxo.

6. Por sciigi la situon de objektoj

   Montru la situojn kvazaux ili estas sur horlogxo. Cxe tablo - ekzemple -
   "Kuko estas je la tria horo." Sed ne diru: "Tie."

7. Kiam vi momente foriros

   Nepre anoncu vocxe: "Pardonon. Mi iros por telefoni." Ktp. Se vi ne
   farus tiel, la blindulo alparolus vin kiam vi forestas.

8. Por transdoni monon

   Transdonu monpaperojn kaj monerojn unu post la alia, aparte, vocxe
   kalkulante ilin.

Kent Jones

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 152, 1/julio-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Jozsef Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la
UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************
***************************************************************************