Eventoj n-ro 157, retposxta versio
**********************************

TITOLPAGxE
//////////

Malfruo, sed...
===============

Certe vi rimarkis, ke Eventoj malfruis terure multe.
Jen vi vidas, ke tamen la gazeto ne mortis, kaj ekde nun espereble jam
senprobleme aperas ecx en ritmo, pli ofta ol kutima.
Pliaj detaloj en la sekva numero.

Laszlo Szilvasi
cxefredaktoro

***************************************************************************

Ago-tago 1998
=============

Almenaux 1-foje en la jaro ni koncentru niajn fortojn al ekstera informado
pri Esperanto! Plej multaj societoj, "esperantistoj" kutime ja preferas nur
paroli pri la propagando, sed apenaux iuj fakte faras gxin. Ankaux la
raportoj pri la cxi-jara ago (3-a de oktobro) spegulas tion. De kie do la
ekstera mondo scius kaj rekonus la lingvon? - L.S.

Kroatio: En spirito de la UK
----------------------------
Kroata Esperanto-Ligo kunvokis gazetaran konferencon kaj prezentis al la
jxurnalistoj la novan afisxon de la UK en Zagreb en 2001. Bela kultura
programo akompanis la lancxon de la afisxo en la prestigxa zagreba hotelo
Esplanade, la 1-an de oktobro. La urbestran oficejon reprezentis s-ro
Vladimir Vackovicx, taskigita de la urbestrejo sekvi la preparlaborojn de
la kongreso. OTV-televido kaj jxurnalistoj el kvar gazetoj cxeestis la
arangxon, du el ili publikigis ecx la foton de la kongresa afisxo.

Studenta Esperanto-Klubo afisxis en multaj lokoj en la urbo invitante al
porkomencanta kurso.

Okaze de la ago-tago Esperanto-Societo Liberiga Stelo el Osijek ekspoziciis
en la 4 metrojn longa montrofenestro de la urba banko, reklamante sian
urbon kiel la organizanton de la tria kongreso de la kroataj esperantistoj
en majo 1999.

Esperanto-Societo Bude Borjan organizis publikan prezenton de la nova
Esperanta video-kasedo. La duhora programo estis filmita dum la IJK en
Rijeka.

S. Sx.

* * *

Kroata Esperantista Unuigxo, KEU kiu partoprenas la ago-tagajn okazajxojn
de la komenco, ankaux cxi-jare organizis specialan programeron. Pro la
alveno de la papo al Kroatio (02-04.10.) KEU okazigis la ago-agon tri
tagojn pli frue.

Ankaux cxijare oni agotagis en la cxefa zagreba cxiovendejo "NAMA". Cxe la
budo, la vizitantoj povis trafoliumi la eldonajxojn por junaj lernemuloj,
i.a. "Urso-kurso"-n, "Tendaraj tagoj"-n, eldonajxojn de "Infanoj cxirkaux
la mondo".

Trideko da titoloj prezentigxis per originalaj kaj tradukitaj eldonajxoj
kun religia karaktero (meslibro, biblio, tradukoj de kelkaj enciklikoj de
la papo ktp).

Per aparta ekspozicio "Infanoj kaj la edukado" oni atentigis pri la homaj
rajtoj, sed ankaux pri la sekvasemajna internacia infansemajno. La
vizitantoj havis eblecon spekti Mazi-kurson kaj kelkajn aliajn E-
videokasedojn (i.a. pri Sud-Auxstralio)

Pri la ago-tago informis kelkaj taggazetoj (unu ecx aperigis la foton) kaj
radioj. La informo pri la okazigo estis dissendita per la kroata
informagentejo.

kroataesperantistaunuigo@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

Ukrainio
--------
Sabate je la 12 horo sur la cxefa placo de Kievo - Placo de la Sendependeco
- kolektigxis iom da kievaj esperantistoj - membroj de la urba E-klubo "Ora
Pordego" kaj liceanoj lernantaj Esperanton. Estis disdonitaj informfolioj
kaj invitiloj al kursokomencigxonta la sekvan sabaton. Okazis kelkaj
disputoj kaj malgranda testado.

La gxenerala scio pri "Kio estas Esperanto" estas suficxe alta (proks. 80
%), sed pli detale: pri la lingva principo, pri problemo de komuna lingvo -
oni scias tro suprajxe. Tre senteblas rezultoj de enorma altrudo de la
angla.

Unu el la reklamiloj trafis al jxurnalistoj el "Nova kanalo" de kieva
privata telestudio kaj jam la sekvan vesperon ili gastis cxe UEA-delegito
Mihael Lineckij. Okazis filmado de suficxe granda parolo, sed bedauxrinde
sur ekrano cxio pasis nur dum tri minutoj.

M. Lineckij
lineckij@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

Hungario
--------
En Hungario ankaux cxi-jare ne estis organizita agado, sed (hazarde) gxuste
en tiu tago aperis en la tutlanda taggazeto "Napi Magyarorszag" longa
reagletero de Istvan Meszaros pri lingvaj aferoj.

***************************************************************************

Turku, Finnlando
----------------

Inter 16-18 de oktobro okazis grandega kultura foiro pri libroj, scienco,
religio kaj vivmanieroj. Inter cento da ekspoziciantoj okupis cxambreton
ankaux la lokaj esperantistoj kaj la E-Asocio de Finnlando. Ili prezentis
E-on kaj vendis esperantajxojn. La televidilo de la cxambro de mateno gxis
vespero montris Mazi-filmojn, kio allogis multajn infanojn kaj gejunulojn.
La fenestroj de la cxambro havis verdajn kurtenojn kaj sur la librobretaro
staris E-standardo.

Cxeestis i.a. la verkistino-auxdiologo d-ro Aira Kankkunen, kiu prezentis
siajn beletrajn verkojn en finna, sveda kaj Esperanta lingvoj, respondis al
demandoj kaj prelegis pri la Internacia Lingvo, kaj poste en la scienca
sekcio pri sia fako: infanauxdiologio kaj auxdhandikapitoj.

En la pri-religia sekcio de la foiro Esperanto estis prezentita de
bahaistoj.

La 3-an de oktobro aperis en la regiona gazeto finna traduko de la artikolo
de Claude Piron pri la psikologia vidpunkto al Esperanto kaj la internacia
uzebleco de la lingvo. Kelkaj vizitantoj en la E-cxambro prikomentis gxin,
kaj venis ankaux radio-redaktoro, kiu proponis, ke oni havigu Esperantajn
novajxojn al la finnlanda Radio-100. Per tiuj cxi du kombinitaj eventoj la
Turku-aj esperantistoj volis plenumi sian ago-tagan devon.

R. Pyhala,
raita.pyhala@forigu.lestijarvi.fi

***************************************************************************

Gliwice, Polio
--------------
En oktobro, en Gliwice la unuan fojon estis organizita Forumo de
Eksterregistaraj Organizajxoj funkciantaj en la urbo. Inter pli ol sesdek
partoprenantaj organizajxoj prezentis sin ankaux la Pola Esperanto-Asocio.

Pli ol cent personoj venis al niaj tabloj. Ni montris diversajn
esperantajxojn kaj estis prezentitaj filmoj ligitaj kun Esperanto.

La forumo estis traktita kiel ago-tago de E-movado en Gliwice. Dum la 2-a
forumo, kiu estas planita en majo de la venonta jaro,ni intencas prezenti
denove Esperanton por pli vasta publiko.

***************************************************************************

Argentinio
----------
Okaze de cxijara ago-tago nia asocio (KEA, Kordoba E-Asocio) dissendadis
mesagxojn tra interreto Esperante kaj hispanlingve, en kiu ni instigis:

1. al plia uzado de Esp-o en la reto

2. Kiam oni eniras en babilejon (chat) tuj demandi plurfoje, cxu estas iu
   ajn kiu parolas E. Fari tiun cxi demandon plurfoje en Esperanto kaj en
   aliaj lingvoj...

3. Traduki proprajn retpagxojn bi-trilingve kun Esperanta teksto en cxefa
   loko.

4. Eniri pli ofte en E-babilejoj/klacxejoj: por praktiki la lingvon,
   kunlabori kaj interkonatigxi kun la internacia samideanaro.

Hodiauxa devizo: Pli kaj pli uzu Esperanton en la reto!

Roberto Sartor
oriel@forigu.merlo.dataco36.com.ar

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

AIS en Meksikio
===============

La meksikia filio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (RSM)
procesigxas por legxigxo en Meksikio.

Prezidanto-fondinto estas D-ro Ruben Feldman Gonzalez (kunfondinto de
Argent-EJO kaj Pasporta Servo), nacia direktoro estas neuxrologo Gustavo
Vega Gama. La unua nacia kunsido estos en urbo Celaya-Meksikio (6-7 marto
1999) kaj la inauxguro okazos inter 1999 kaj (eble) komence de 2000.

Baldaux komencigxos E-kurso cxe Auxtonoma Universitato en Malalta
Kalifornio (helpmaterialoj bonvenas).

Ruben Gonzalez
103163.3356@forigu.compuserve.com

***************************************************************************

La 2-a video-festivalo
======================

La 17-an de oktobro 1998 okazis en Maribor, Slovenio, la dua internacia
video-filma festivalo en Esperanto organizita de Esperanto-societo de
Maribor kaj Inter-kulturo. Al la arangxo venis organizitaj grupoj el
Triesto kaj Zagrebo. La prezentitajn filmojn prijugxis 8- membra internacia
jxurio, el Italio, Auxstrio, Kroatio kaj Slovenio, kiun prezidis profesia
filmregxisorino Romana Rojxicx el Zagrebo. La filmojn sendis auxtoroj el
Kroatio, Slovenio kaj Svisio kaj Germanio. La kvalito de la filmoj estis
senteble pli alta ol en la pasinta jaro. La prezidantino de la jxurio
esprimis sian kontenton, ke en Esperanto oni jam kreas duonprofesiajn kaj
profesiajn filmojn.

La jxurio decidis la antauxviditan sumon por la cxefpremio de 300 gld.
disdividi inter du filmoj. En 1-a kategorio "Artaj filmoj" la premion
gajnis "La eta knabino" de svisa auxtoro Samir por alta profesia arta
valoro de la filmo. Por la 2-a kategorio (dokumentaj filmoj) la premion
ricevis "Tagjxurnaloj de la Internacia Junulara Kongreso en Rijeka",
faritaj de la junulara filmgrupo cxe Kroatia Esperanta Junulara Asocio, pro
inventemaj kaj ideoricxaj manieroj filme dokumenti E-arangxon.

3-a festivalo: julie!
---------------------
Pro la bona sukceso de la dua festivalo kaj cxiam pli granda intereso
ankaux de la diverslanda publiko oni decidis, ke la festivalo farigxos
tradicie cxiujara. La tria festivalo de Esperanta videa filmo okazos la
10-an kaj la 11-an de julio 1999 en Maribor. Oni povas kandidatigi filmojn
en dokumenta kategorio maksimume 15-minutajn kaj en la arta kategorio
maksimume 10-minutajn. La filmoj estu ne pli ol 3 jaragxaj. Sendu kopion en
VHS-formato gxis la fino de majo 1999 al: Inter-kulturo, SI-2000 Maribor,
Besednjakova 1, Slovenio.

La filmojn jugxos internacia jxurio, kiun prezidos profesiulo en filma
arto. Gxi disdonos monajn premiojn kaj diplomojn.

Ankaux teatra festo
-------------------
Samtempe kun la Esperanta video-festivalo en Maribor okazos teatra kaj
muzika kulturfestivalo Lent, kies multajn prezentajxojn la vizitantoj povos
ankaux spekti. La aligxkotizo por la Esperanta video-festivalo estas 10
NLG. Kiuj deziras tranokti, anoncu vin plej malfrue gxis la fino de majo
1999.

La cxi jare premiitajn filmojn vi povas ankaux acxeti: "La etan knabinon"
(10-minuta) cxe UEA kaj la "Tagjxurnalojn de IJK-Rijeka" (du-hora) cxe
KEJA, Zagreb, Amrusxeva 5, Kroatio.

Zlatko Tisxljar

***************************************************************************

Mikologia Simpozio
==================

Inter 3-a gxis 6-a de septembro en Poprad, Slovakio okazis mikologia
simpozio, kiu estas tradicia renkontigxo de fungo-sxatantoj. Okazis kvar
fungocxasaj ekskursoj al la subtatra regiono.

Sur la foto Milan Zvara prezentas siajn lumbildojn de fungoj al la
partoprenantoj.

Zdzislaw Blazejczyk
rete: zizi@forigu.softel.gda.pl

***************************************************************************

Sciencaj vort-radikoj en Esperanto.
===================================

En la geologia materialo de la jxus reviziata Plena Ilustrita Vortaro, PIV
mi konstatis klaran tendencon al dishakado de iuj sciencaj vortoj, kiujn
Esperanto gxis nun konsideras integraj radikoj, ekz. antropologi/o,
petrologi/o, speleologi/o. La rezulto de tia procedo en la nova PIV jenos:

1. antrop/o. Scienca, internacia, radiko kun la signifo: homo
2. petr/o. Konsistiga materialo de la terkrusto, gxenerale konsistanta el
   mineraloj
3. spele/o. Natura subtera kavo, i.a. kaverno aux groto

La tri jxus nomitajn "radikojn" vi vane sercxus en ajna vortaro aux faka
teksto Esperantlingvaj, krom unusola escepto: La terminon "petro" siatempe,
tute sensukcese, lancxis R. Gerard, kiu prizorgis la E-parton en la verko
de A. Cailleux (1965): Elements de Geologie en Six Langues. Ke tiu traduko
estis cxi-koncerne apenaux kompetenta, pruvas la tre abunda geologia
literaturo en E-o. Ecx pli grave: la vortoj "antropo, petro, speleo"
ekzistas en neniu vortaro kaj geologia teksto etnolingvaj.

Cetere, suficxas kompari la seslingvajn ekvivalentojn en la menciita verko
de Cailleux (p. 38-39), kie la alineoj estas titolitaj jene: Gesteine -
Rocas - Petroj - Gornye porody - Roches - Rocks. Sendube, la E-titolo
devintus esti: Rok(ajx)oj.

Dum la praga KAEST (novembre, 1998) mi prelegis pri la natur?sciencaj
terminoj en PIV, do havis tauxgan okazon atentigi pri la PIV-tendenco, el
kiu minacas generigxi prognozebla kaoso en la E-leksiko. La sekva diskuto
alportis unusencan proteston kontraux tiaspeca dishakado de sciencaj
radikoj. Menciigxis pluaj analogajxoj: fitoplanktono, geologio, hipnologio,
ornitologio, zoologio, urologio. En cxiuj cxi temas pri pseuxdoprefiksaj
radikpartoj fito-, geo-, hipno-, ornito-, uro-, zoo-, nepre ne pri memstare
aplikeblaj radikoj. Tamen, nenio malhelpas, ke ekz. la pseuxdosufiksa
radikparto -logio aplikigxu en nove lancxataj terminoj. La plej konata
scienca fako cxi-rilate estas esperantologio...

J. Kavka

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Cxu vi volas 1000 dolarojn?
===========================

"Sxoki obstinulojn", kiuj ne kredas, ke eblas fari ion eksterordinaran en
Esperantujo... - Tio estis la baza celo por organizi la arangxon FRESxO,
kiu cxijare pasis kun cx. 60 partoprenantoj en Olsztyn, Polio.

Krom kutimaj prelegoj kaj ekskursoj okazis por la dua fojo tn.
"biervespero" kiun preparis loka bierfarejo!

Sed kompreneble la plej gravaj dum FRESxO cxiam estis interesaj kvizoj, dum
kiuj geesperantistoj konkursas por ricxaj premioj. Cxijare la cxefpremiojn
gajnis Burchardt Dorota (600 dolaroj) kaj Dariusz Caban (500 USD), sed krom
ili cx. 20 personoj gajnis diversajn monpremiojn - kaj pro la kviza
aktivado kaj kiel gajnintoj en la kategorioj de plej perfekta
eksterlandanoj aux plej sperta junuloj aux ...

Bona novajxo: ankaux en 1999 okazos FRESxO...

Marian Zdankowski
mazda47@forigu.polbox.com

***************************************************************************

                     IJF: 31.03 - 06.04. Rimini, Italio
                   IJK: 09-16. auxgusto, Zanka, Hungario

***************************************************************************

Tutamerika Kongreso
===================

Inter la 27-a de januaro kaj 3-a de februaro en 1999 Bogoto, la kolombia
cxefurbo, gastigos la 4-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto, kies temo
estos: Esperanto kaj la tria jarmilo.

La kongreson certe cxeestos i.a. Atilio Rojas (IEI), Joseph Truong (TEJO),
Michela Lipari (UEA), Juan Bachrich (Venezuela E-Asocio) ktp.

Adreso de LKK:

Ap. A. 54800, Bogota 2, Colombia, S.A.
http://esperanto-kolombio.org/take4/take4.htm
Rete: take99@forigu.colomsat.net.co

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

10-15.12. 1859 ... 1869 ... 1879 ... 1899 ... De Zamenhof al Privat tra
  Gandhi, Lanti Rolland. Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro,
  FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428047.

12.12. Cxeha-Saksa Tago, Usti nad Labem. Inf: Josef Kriz, Druzstveni
  411/11, CZ-40007 Usti nad Labem, Cxehio.

15-19.12. Duonsamajna Esperanto-ekskurso tra Khorasan provinco. Inf: IREJO,
  P.O.Kesto 17765-184, Tehrano, Irano. Tel/fakso: +98-21-6236913. Rete:
  irejo@forigu.neda.net

23.12-03.01. Kristnaska-Novjara feriado Karlova Vintro. Inf: Esperinform,
  B. Leonov, P.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

27-30.12. 6-a Togolanda Esperanto-Kongreso, Assahous. Inf: UTE, Bp. 12096,
  Lome, Togolando.

27.12-03.01. 15-a Internacia Festivalo por junaj familioj kaj mezagxuloj
  (IF), Saarbrucken. Inf: Hans-Dieter Platz, Pf. 1148 DE-34303 Niedenstein,
  Germanio. Tel: +49-5624-8007, fakso: +49-5624-322, Posxtel:
  +49-171-4964558, Fakso: +49-5624-322

27.12-03.01. Internacia Seminario, Kassel. Inf: Norbert Piechotta,
  Rondellstr. 3, DE-85540 Haar, Germanio. Tel/fakso: +49-89-6883779.
  Rete: is.admin@forigu.esperanto.de

27.12-12.01. Monda Jxamboreo, Cxilio. Inf: Hector Campos Grez, Casilla 231,
  Curico, 7a Region, Cxilio

28.12-02.01. Sekretoj de sxakludo (Nicola Palladino) kaj Lerni pri
  lignoarto (Tamas Szabo), La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro
  Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso:
+41-32-9267407

29.12-02.01. Budapesxta Silvestro Budapest. Inf: Vojagxoficejo Espertur,
  Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso:
  +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

30.12-02.01. Silvestra Balo kaj Vintraj (Ski)Ekskursoj, Poprad. Inf:
  Esperanto Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
  Tel/fakso: +421-92-32419.

30.12-02.01. Transjara Kurskunveno, Kameoka, Japanio. Inf: Oomoto, Ten'on-
  kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-621-8686, Japanio. Tel: +81-771-225561,
  fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com

31.12-03.01. Novjara Festo, vilao Amfora, Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis
  Pictus, Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.
  Tel/fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

31.12-03.01. Novjarfesto en Betularo, Cxeboksari, Rusio. Inf: Konstantin
  Vihrov, rete: konstantin.vihrow@forigu.p76.f1.n5066.z2.fidonet.org

02-09.01. Intensa lingvokurso Budapest. Inf:Vojagxoficejo Espertur, Tatra
  u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331.
  Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

07-09.01. Vintra grimpado al montopinto Poludnica, Liptovsky Jan. Inf:
  Esperanto-MEL, Pf. 152. SK-Zilina, Slovakio. Tel: +421-89-52152 (Juraj
  Gondcxar).

09-15.01. Intensiva lingvokurso Budapest. Inf: Vojagxoficejo Espertur,
  Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso:
  +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

10-23.01. 15-a Auxstralia Esp-Somerlernejo en Melbourn, Viktorio. Inf:
  Jennifer Bishop, P.O.Box 2122 T, Melbourne 3001, Auxstralio. Rete:
  esperanto@forigu.education.monash.edu.au

22-24.01. Ni festivalu! Inf: Derek Tatton, Warden, Wegdwood Memorial
  College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffs, ST12 9DG, Britio. Tel:
  +44-1782-372105. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk

22-24.01. Dolcxajxa Semajnfino, Auvers-Saint-Georges. Inf: Karine Texier, 4
  cours Kennedy, FR-35000 Rennes, Francio. Tel: +33-299.596908

22-25.01. Kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, Wellington. Inf: David
  Ryan, PO.Box 3867, Wellington, Nov-Zelando. tel: +64-4-3838051, Rete:
  kiwimex@forigu.xtra.co.nz

27.01-03.02. 4-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, TAKE. Inf: LKK, Box
  54-800, Bogota-2, Kolombio. Rete: erflorez@forigu.openway.com.co aux
  take99@forigu.colomsat.net.co

31.01. Novjarfesto en montaro Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, ul. B.
  Hmelnickij 82/4-8,l UA-284006 Ivano-Frankivsk, Ukrainio. Tel:
  +7-3422-62241.

***************************************************************************

INTENSA LINGVOKURSO
===================

1-semajna tuttaga lingvoinstruado (komence de januaro) laux la rekta metodo
dum 70 horoj. Logxado en dustela hotelo, kun duonpensiono.
Partoprenkotizo: 290 NLG. Kontaktu:

Espertur
pk 193, HU-1386 Budapest
Tel.: +36-1-268-0306
rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

***************************************************************************

MOVADO
//////

Nova naskigxdomo de Zamenhof
============================

La 18-an de majo 1998 Bialistokon vizitis la nepo de Ludoviko Zamenhof, d-
ro L.C. Zaleski-Zamenhof. Dum la vizito li (kune kun reprezentantoj de
Fondajxo Zamenhof, FZ) interparolis kun urbaj kaj vojevodiaj auxtoritatoj
pri rekonstruo de la naskigxdomo de lia avo, pri iniciato establi Medalon
de Toleremo, kiun ricevus eminentuloj pro kontribuo al tutmonda paco,
interkomprenigxo kaj toleremo, kaj ankaux pri la ekspozicio "Bialistokano,
Ludoviko Zamenhof kaj lia verko", kiun preparas Fondajxo Zamenhof kune kun
la Sxtata Muzeo en Bialistoko kaj finance subtenas la Urba kaj Vojevodia
Oficejoj.

Sinjoro Zaleski-Zamenhof kaj estraranoj de Fondajxo Zamenhof renkontigxis
ankaux kun lokaj jxurnalistoj. Dum tiu renkontigxo profesorino Hanna
Konopka, prezidantino de FZ-Estraro informis, ke nuntempe oni sercxas
konvenan lokon por rekonstrui la naskigxdomon, cxar en la loko, kie
trovigxis originala domo, estis konstruita granda logxdomo. La urbaj
auxtoritatoj deklaris, ke ili pretas senpage transdoni terenon por la
naskigxdomo. Sinjoro Jaroslaw Parzyszek, sekretario de FZ Estraro, informis
pri tio, ke la konstrufirmao "Wersal Podlaski" pretas financi rekonstruon
de la domo kontraux transdono fare de Fondajxo Zamenhof gxian gxisnunan
oficejon cxe la strato Piekna 3. Tiamaniere la firmao ekposedus la tutan
konstruajxon.

Informoj pri vizito de la nepo de granda bialistokano aperis en cxiuj lokaj
amaskomunikiloj (gazetoj, radiostacioj kaj televidstacio).

Laux informo de Andrzej Zejdler en Pola Radio (laux NUN)

***************************************************************************

Agnosko por Esperanto
=====================

La Komunuma Konsilantaro de la urba komunumo Klosterneuburg, Auxstrio,
decidis distingi s-ron Leopold Patek per la "Urba Blazono en Argxento" de
la urbo Klosterneuburg rekone liajn meritojn pro la interpopola
komprenigxo.

La transdono okazis en festkunsido por diversgradaj distingoj de la
komunuma konsilantaro la 6-an de novembro 1998. La urbestro de
Klosterneuburg, d-ro Gottfried Schuh menciis en sia festparolado la
meritojn de s-ro Patek por Esperanto. Interalie li parolis pri liaj
funkcioj en diversaj E-asocioj, redaktado de "Bulteno" (Auxstria
Fervojisto), kunlaboro en E-arangxoj - precipe dum la 77-a UK en Vieno 1992
-, peranto de diversaj E-gazetoj kaj speciale, ke la nomo de Klosterneuburg
konatigxis mondvaste, cxar Leopold Patek estas la cxefdelegito de UEA.

apmarks@forigu.ping.at

***************************************************************************

Savi la sonajn kaj videajn arkivajxojn

Registrajxoj pri Lapenna
========================

La 5-an de novembro 1999 ni celebros la 90-jaran naskigxdatrevenon de prof.
d-ro Ivo Lapenna, "la konstruinto de la moderna Esperanto-Movado".

Inter la multaj talentoj kaj meritoj de Ivo Lapenna oni devas mencii liajn
verkojn, paroladojn kaj prelegojn kiel unika heredajxo al la Internacia
Lingvo. Pere de lia verko "Retoriko" kaj de kasedoj, kiuj montras lian
oratoran arton, multaj esperantistoj - inter ili pluraj gvidantoj - lernis
paroli kaj prelegi.

Felicxe ekzistas multnombraj registrajxoj kun liaj paroladoj kaj prelegoj.
Trovigxas ankaux kelkaj videofilmoj pri li, kvankam ne profesiaj.

La fakto, ke sonregistrajxoj laux la tempopaso difektigxos, necesigas urgxe
savi la tutan materialon. Profesiuloj devas transformi la rubandojn kaj
kasedojn al kompaktdiskoj kaj redakti la videajxojn.

Por tiu cxi grava agado ni - la Fondajxo Ivo Lapenna kaj la Internacia
Scienca Instituto Ivo Lapenna - bezonas monon.

Bv. sendi vian eventualan kontribuajxon, grandan aux malgrandan, al
"Fondajxo Ivo Lapenna" (kasisto Jimmy Stryhn Meyer, Pcxk. Koebenhavn
1190601; bankkonto: Den Danske Bank 4180892648; UEA-kodo: FILP-O) kaj nepre
indiku la celon: kompaktdiskoj/videofilmoj.

Birthe Lapenna
lapenna@forigu.cybernet.dk
http://www.geocities.com/CapitolHill/Senate/1240

***************************************************************************

Jarfino en Budapesxto
=====================

Renkontu la novjaron en budapesxta silvestra balo! Kun kroma restado en
Budapesxto, duonpensiono 29.12-02.01 en dustela hotelo: 300 NLG, en turista
hotelo: 208 NLG.

Espertur
pk. 193, HU-1368 Budapest
Tel.: +36-1-268-0306
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

***************************************************************************

Matematikistoj faras E-kursojn
==============================

La duan fojon komencigxis E-kursoj en la matematika fakultato de Ferdosi
universitato, Masxad, Irano. La kursoj konsistas el tri bazaj kaj unu
progresa kursoj kaj estas gvidataj de s-ro Mohammad Moafi, studento de la
fakultato. La kursojn partoprenis gxis nun cxirkaux 150 gelernantoj.
Bonvenaj estos salutkartoj kaj gazetekzempleroj (preferinde tiuj kiuj
enhavas ion pri Irano aux verkitan de iranano).

Keyhan Sayadpour
pk 3988, Masxad 91375, Irano
sayad@forigu.www.dci.co.ir

***************************************************************************

Akcepto cxe la papo
===================

La 3-an de oktobro okaze de sia dua vizito al Kroatio la papo Johano
Pauxlo, la Dua akceptis en Zagrebo kelkajn gvidantojn de la plej prestigxaj
kulturaj instancoj de la lando. Inter ili trovigxis ankaux prof. Dalibor
Brozovicx, la estro de la Leksikografia Instituto de Zagreb, kiu estas
ankaux la prezidanto de la Kroata Esperanto-Ligo.

Versxajne neniu prezidanto de iu Landa Asocio havis tiom specialan akcepton
hazarde en la ago-tago mem...

Dalibor Brozovicx, membro de la Kroata kaj Makedonia Akademioj de Sciencoj,
prezidas la aktuale formigxantan LKK de la Universala Kongreso de Esperanto
en Zagreb por la jaro 2001. Li estas unu el 12 membroj de Honora Patrona
Komitato de UEA.

La kroata movado dankas al li plurajn lingvistikajn artikolojn pri
Esperanto kaj multajn tradukojn sed ankaux la Esperantan posxtmarkon kaj la
E-moneron eldonitajn en 1987. (Li estas fervora numismatikisto kaj
filatelisto, ne nur prestigxa kroata lingvisto. Liaj cxi-rilataj kolektoj
imponas.)

Spomenka Sxtimec

***************************************************************************

Matematikistoj faras E-kursojn
==============================

La duan fojon komencigxis E-kursoj en la matematika fakultato de Ferdosi
universitato, Masxad, Irano. La kursoj konsistas el tri bazaj kaj unu
progresa kursoj kaj estas gvidataj de s-ro Mohammad Moafi, studento de la
fakultato. La kursojn partoprenis gxis nun cxirkaux 150 gelernantoj.
Bonvenaj estos salutkartoj kaj gazetekzempleroj (preferinde tiuj kiuj
enhavas ion pri Irano aux verkitan de iranano).

Keyhan Sayadpour
pk 3988, Masxad 91375, Irano
sayad@forigu.www.dci.co.ir

***************************************************************************

Malmembrigo pro Ido
===================

Marteno Lavalea, membro de la Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO)
kaj de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kreis kelkajn retpagxojn pri Ido
(nedisvastigxinta lingvoprojekto).

Pro "agado kontraux Esperanto" li estis eksigita el ESK, ecx li ne estis
invitita al la decidofara kunveno.

Marteno letere petis la Estraron de ESK rekonsideri tiun elpelon, kiu estis
farita malkonforme al la reguloj de demokratia societo en kiu iu suspektito
rajtas defendi sin, klarigi siajn agadon kaj vidpunktojn.

La Kebekia Esperantista Junulara Organizo, kies prezidanto estas Marteno,
opinias ke elpeli iun pro ties personaj opinioj estas ago kontraux la
internacilingva ideo kaj ke laboro por Ido ne estas laboro kontraux
Esperanto.

Cxu vere la socio Esperanta devus elimini homojn kiuj sxatas ankaux aliajn
planlingvojn?

el ret-info

Rim.: La nova adreso de KEJO estas: 140 de l'E'glise Appartement 302
Longueuil QC J4G 1H9

***************************************************************************

Dokumentoj de UEA
=================

Mi estas studento pri merkatiko kaj komerca estrado, kaj por unu kurso mi
volas prepari prezentadon de UEA. Sed por tio mi bezonas multe da detalaj
informoj, cxefe pri reguloj. Do, se iu el Vi scias, kie mi povas trovi gxin
(interrete) mi estus ege danka.

Mi cxefe sercxas regulojn pri membrigxado, kondicxoj de membreco,
respondeco en UEA, juraj rajtoj ktp. Dankon al cxiuj!

Andrzej Cwalinski
skr. 147, PL-47220 Kedzierzyn-Kozle, Polio
cwalinski@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

ORGANIZAJ AFEROJ
////////////////

Konkludoj kaj rekomendoj
========================

de la Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj organizita de
Universala Esperanto-Asocio sub auxspicio de la Alta Komisiito de
Unuigxintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, Gxenevo, 28 aprilo 1998

1. Por kunlaboro pri lingvo kaj homaj rajtoj
--------------------------------------------
Lingvaj rajtoj estas fundamenta parto de la homaj rajtoj. Protekto de
lingvaj rajtoj necese bazigxas sur du gxeneralaj principoj:

* la uzado kaj evoluigado de lingvoj kiel rimedoj de socia organizo kaj
  kultura esprimigxo;

* la enradikigo de lingva egaleco kaj la forigo de lingvaj handikapoj en
  intergrupaj kaj interpersonaj rilatoj.

Konsciante pri la klopodoj de la UN-Komisiito pri Homaj Rajtoj (UNHCHR)
agnoskigi kaj certigi la unuan el tiuj principoj, kaj pri la kontribuoj de
Universala Esperanto-Asocio (UEA) realigi la duan, la Datrevena Simpozio
pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas la starigon de longperspektivaj
kunlaboraj rilatoj inter la du organizajxoj.

2. Kunlaboro sur la kampo de homaj rajtoj
-----------------------------------------
Ekzistas granda malcerteco kaj malkonsento pri la etendigxo de ekzistantaj
lingvaj rajtoj, kaj pri la dezirindeco de ilia plua reguligado kaj
disvastigado. La Dat?revena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas
ke UNCHR kaj UEA kune sercxu vojojn kaj rimedojn por respondi al jenaj
demandoj:

* Kiel nun interpretas lingvajn rajtojn la instancoj respondecaj pri ilia
  protekto kaj plenumo, kaj kiel oni povas instigi tiajn instancojn al pli
  alta nivelo de interpretado kaj plenumado?

* Kiuj tipoj de lingva handikapo aux lingva malegaleco jam necesigas aux
  pravigas la enkondukon de kontrauxdiskriminaciaj rimedoj sur la jura aux
  aliaj kampoj?

Respondoj al tiuj demandoj devus maksimume utiligi jam faritan laboron sur
tiuj kampoj, kaj eble konduki al unufoja aux perioda raporto pri lingvaj
rajtoj kaj lingva egaleco en tutmonda skalo.

3. Kunlaboro kun aliaj brancxoj de UN
-------------------------------------
Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco ne realigxas nur per legxoj kaj
konvencioj, sed postulas agadon sur la diversaj kampoj de la laboro de UN
kiel komunikado, edukado kaj kultura evoluigado. La Datrevena Simpozio pri
Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas ke UNCHR kaj UEA kunlaboru por instigi
la brancxojn de UN al komuna uzado de siaj prilingvaj spertoj kaj rimedoj,
interalie per jenaj pasxoj:

* organizado de interbrancxa konferenco pri lingvaj rajtoj kaj lingva
  egaleco, cele al starigo de laborgrupo aux alia forumo por interbrancxa
  kunlaboro pri lingvaj temoj;

* ellaboro de komuna programo aux centro sub auxspicio de UN por la
  esplorado kaj dokumentado de lingvaj rajtoj, interlingvistiko kaj
  lingvopolitiko, kun aparta atento al la laborkampoj de la diversaj
  brancxoj de UN.4. Kunlaboro kun neregistaraj organizajxoj (NRO-j)

Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco dependas ne nur de la decidoj de
registaroj kaj interregistaraj organizajxoj, sed ankaux de la sintenoj kaj
kondutoj de individuoj kaj de civitanaj asocioj. La Datrevena Simpozio pri
Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas, ke UEA, kun la subteno de UNCHR, invitu
elektitajn internaciajn NRO-jn kunfondi Koalicion por Lingvo kaj Homaj
Rajtoj, kun jenaj taskoj:

* faciligi intersxangxon de informoj kaj spertoj pri temoj kiuj rilatas al
  lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco, pere de novajxbulteno, renkontigxoj kaj
  aliaj rimedoj;

* intime kunlabori kun UNCHR kaj aliaj brancxoj de UN por instigi al
  sistema konsiderado de lingvaj demandoj en internaciaj politikaj debatoj,
  kaj por faciligi la kontribuadon de popolaj organizajxoj kaj de fakuloj
  pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco.

UEA

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn
   al iu E-gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde
   instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

***************************************************************************

Organizaj spertoj pri IJK
=========================

Kiel fari sukcesan IJK-n kaj samtempe ne perdi cxiom energion por la postaj
jaroj? Ripetinda organizoskemo provita en Assisi.

Cxi tie vi ne legos pri la disvolvigxo kaj sukceso de la IJK, sed pri gxia
aparta karakterizajxo, kiu meritas pritraktadon, nome pri la organiza
strukturo.

Kiel movadanoj jam scias, cxiujare la Landa Sekcio, kiu sin proponis por
organizi junularan kongreson, surprenas gxian tutan respondecon, kun helpo
- kiu ofte estas nur la beno, ni diru tute senpolemike - de TEJO. Tiel, la
koncernata estraro zorgas pri cxiaspeca detalo, de lok-trovo gxis
programorganizo kaj cxiaj akcesorajxoj. Pro la grandeco de la renkontigxo
kaj pro la strebo al perfekteco kiu certe pusxas cxiun LKK-n tio ofte
rezultas vere strecxan laboron, kiu paneigas la ceteran, rutinan aktivadon
kaj foje ecx elcxerpas gxis pereo la forton de la landaj aktivuloj (pensu
ekzemple pri IJK Swanwick, 1984).

Tiukadre, la cxijara IJK estis brila escepto, pro simpla sed ne tio malpli
interesa kialo, facile klarigebla: ne la estraro de Itala E-Junularo IEJ
zorgis pri la kongreso, sed teamo da longjare elprovitaj (ne tiom junaj)
aktivuloj, ankoraux nun aktivaj aux jam ne plu.

La nunan estraron de IEJ konsistigas tute novaj, averagxe tre junaj homoj,
tiel bonvolaj kaj kapablaj kiel fresxbakitaj aktivuloj ili estas. ("Neniu
naskigxas lerninta" - diras suditala proverbo). Francesco Amerio (jen la
elpensinto de la bona ideo!) trafe rimarkis, ke ecx neniu el ili gxis tiam
partoprenis IJK-n. Kial do ne lasi al la estraro la estrarajn zorgojn, (ne
malmultajn, ja IEJ organizas cxiujare Internacian Junularan Festivalon) kaj
samtempe doni al la eksigxinta kaj eksigxanta aktivularo fierigan kronadon
de ilia plurjara laboro?

Kaj tiel estis: la unuopulojn de la Organiza Teamo, kies nomojn vi trovis
en raportoj, vi certe jam konis pro iliaj agadoj enmovadaj. La estraro de
IEJ ne malpli valore helpis, sed sen perdo de fortoj al la cetera laboro
(jam aperis la aligxiloj por la venonta Festivalo, profitu!), kaj pri la
rezultoj de la tuto vi mem legu tra la vere flataj artikoloj de
partoprenintoj.

Kial mi sentis la bezonon tion substreki, estas memevidenta: mi ne hezitas
rekomendi la trafan formulon al ontaj organizantoj, kaj se tio helpos
plibonigi ankaux estonte la TEJO-kongresojn, ni cxiuj estos ecx pli fieraj
kaj kontentaj, ol ni jam nun estas.

Cristina de' Giorgi
chriss@forigu.sirius.pisa.it

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Testamento de Beethoven en Esperanto! Se vi vizitas Vienon, bonvolu venu en
la Beethoven-logxejon, kie rehaveblas lia testamento en bona Esperanta
traduko! Adreso: Vieno, 19-a distrikto, Probusgasse 6; Buso 38 A, haltejo
Armbrustergasse. Telefono: 3188215. - Inf: Walter KLAG, Vieno,
klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at

Abonantoj de la revuo Literatura Foiro vocxdonis por premio de la revuo
(nomata de ili: "verko de la jaro"). Cxi jare plej da vocxoj ricevis la
libro "El miaj sonoraj soloj" verkita de Miguel Fernandez Martin.

Fine de oktobro okaze de vizito de Marco Picasso en la Budapesxta E-Domo
okazis kunveno de cx. 30 esperantistoj. Oni festis la sxtatan distingon de
Nanovfszky, la jxus aperintan novan E-vortaron de Szilvasi kaj la novan
libron "Tunelo" de Picasso. Plej interese tamen estis la ferma diskuto pri
merkatikaj E-strategioj inter Picasso kaj Szilvasi...

Aperis la hungarlingva versio de la nova lernolibro de prof. Otto Haszpra,
dedicxita cxefe al intelektuloj, ingxenieroj (vidu Eventoj n-ro 153). La
eldonon subvenciis UEA, kiu instigas ankaux alilandajn E-asociojn eldoni la
nacian version de tiu unika lernolibro. La plene E-lingva manuskripto
trovigxas en la CO de UEA.

***************************************************************************

Deviga por fakvortaristoj kaj termino-kreantoj

Terminologia gvidilo
====================

Altkvalita faka apliko de Esperanto estas esenca kondicxo por pli forta
rekono de la valoroj de la Internacia Lingvo. Sekve necesas faktekstoj kun
tauxgaj fakvortoj, fakvortaroj kun bonaj terminoj. Sed, kie oni komencu?

Kie oni trovu fidindajn informfontojn? Kiujn informojn oni kolektu? Kiel
oni ordigu kaj registru la informojn? Kiam komputilo nemalhaveblas? Kiel
oni tenu la diversajn lingvojn apartaj, skribu difinojn kaj organizu la
tutan termino-krean procedon?

Respondojn al tiuj kaj aliaj demandoj en klara kaj facile komprenebla
formo, surbaze de la aktualaj normoj de ISO (Internacia Organizo por
Normigado), donas la finnino Heidi Suonuuti, multjara managxero de Finna
Centro por Terminologio kaj prezidantino de Teknika Komitato ISO/TC 37.

La 42-pagxa brosxuro, "Terminologia gvidilo", entenas jenajn cxefajn
cxapitrojn: 1. Nocio-analizo, 2. Difinoj, 3. Terminoj (tipoj, postuloj kaj
prefero-indikoj de terminoj), 4. Harmoniigo de nocioj kaj terminoj, 5.
Etapoj de terminologia projekto (laborgrupo, limigo de la fako, fontoj,
nombro de la nocioj, plano, kolektado kaj elektado de terminologiaj
datumoj, nocio-sistemoj kaj difinoj), 6. Terminografio (formo de difino,
formo de registrajxoj, vicordo de registrajxoj, perkomputilaj metodoj).

Aldonitaj estas vortareto de terminologio kaj elprenebla faldfolio kun la
plej gravaj 38 pasxoj en la terminologia laboro.

La gvidilo estis origine verkita laux komisio de Nordterm, komuna asocio de
terminologiaj organizoj en Nordio. La Esperanto-version preparis
Terminologia Esperanto-Centro de UEA kunlabore kun la auxtorino.

***

Heidi Suonuuti (1998): Terminologia gvidilo. El la angla tradukis Sabine
Fiedler. Redaktis Wera Blanke. Rotterdam: UEA. 38+4p. ISBN 92-9017-057-3.
Prezo cxe UEA-libroservo: 12,00 guldenoj.

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Estraro de ILEI
===============

Prezidanto: Mauxro La Torre, Dipartimento di Scienze dell'Educazione, Terza
  Universita' di Roma, Via del Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma, Italio.
  Tel. +39-6-4957805, fakso: +39-6-4452642. Rete: m.latorre@forigu.uniroma3.it
  - Interlernejaj projektoj, komunikiloj, terminaro, reprezentado.

Vicprezidanto: Stefan MacGill, Bethlen Ggxbor u. 2, HU-2030 rd, Hungario.
  Tel. +36-23-364198. Lerniloj, komunikiloj.

Sekretario: Mag. Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den
  Haag. Tel. +31-70-3556677, fakso: +31-70-3584422.
  Rete: iei001@forigu.worldonline.nl Membraro, ekzamenoj.

Vicsekretario: Jennifer Bishop. 39 Hill Street, Hawthorn, AU-Victoria 3122,
  Aastralio. Tel. +61-3-98187358. Rete: esperanto@forigu.education.monash.edu.au.
  Lernejoj, konferencoj, gimnazio.

Kasisto: Bertil Andreasson, Sdra Rrum pl. 455, SE-242 94 Hrby. Tel.
  +46-415-50152. Financo, konferencaj financoj. Membraro.

Membro: Carla De Lorenzi, via Boston 65, IT-10137 Torino, Italio. Tel.
  +39-11-390787. Trejnado, lerniloj.

Membro: Antonio Leoni de Leon. 1 rue Chandieu, CH-1202 Geneve, Svisio. Tel.
  +41-22-7342996. Rete: leoni8@forigu.etu.unige.ch - Trejnado.

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Daewoo - kiel sponsoro
======================

En "Eventoj" - n-ro 128, 2-junio/1997 - aperis artikolo de prof. Lee Chong
Yeong titolita "Daewoo - kiel sponsoro?" en kiu li petis nin skribi al la
direktoro pri internaciaj aferoj cxe la firmao por peti ilin nomigi
auxtomobilon "Esperanto". Mi sendis tiujn leterojn. Mi ricevis pakajxon el
Seulo kun libro, titolita "Vastas la mondo, multas laboro" kies auxtoro
estas s-ro Kim Woo-Chong, fondinto kaj prezidanto de "Daewoo".

La oportuna kampanjo de prof. Lee certe sukcesis. Almenaux okulfrapis la
estraron de la auxtomobila firmao. Mi nun opinias, ke iam ni vidos veturi
tra la 'vasta mondo' auxtomobilojn ornamitajn de la belega vorto
"Esperanto".

Raymond Bore
UEA-delegito, Chambery, Francio

***************************************************************************

RADIO
/////

Komencu cxe la sonpagxo
=======================

Por auxskulti Esperantajn radioprogramojn aux vocxojn de konataj
esperantistoj indas komenci la sercxadon cxe la "sonpagxo" de AERA en
interreto http://osiek.org/aera/son.html kie oni trovas ligojn kaj al la
lastaj elsendoj de Pola kaj Estona Radio per RealAudio kaj al sonarkivo de
46 diversaj esperantistoj (ekz. Franz Jonas, Spomenka Sxtimec, Louis
Zaleski-Zamenhof, ktp.)

Bruno Masala
bruno@forigu.poetic.com

***************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Dum la lastaj du semestroj en KLTE (Scienca Universitato "Lajos Kossuth" en
Debrecen 72 gestudentoj sukcese trapasis baznivelan E-ekzamenon, t.n.
studfinan, en du grupoj, kies gvidanto estis Tibor PAPP. Ekzamenis: d-ro
Jozsef Szabo kaj Tibor Papp.

***

Meze de junio 1998 komencigxis E-kurso antauxprepara por meznivela
E-sxtatekzameno en la urbo Nyiregyhaza. Enskribigxis 76 gekursanoj en du
grupoj por E-kurso duobla (baza, poste meza), organizita de TIT (Societo
pri Scienca Popularigo): ili cxiuj ekbezonis E-scion por povi ricevi
diplomon en sia fako. La kursestro estas Tibor Papp.

***

Abonkotizo de Eventoj por 1999 por hungaroj estas 3600 forintoj. Vi povas
pagi gxin per simpla rugxa posxtpagilo al la redakcio.

***

Laux la iniciato de Gyorgy Nanofszky komencigxis preparaj intertraktoj pri
federacia E-sistemo en Hungario inter HEA, KEA, HEJ kaj pedagogia
E-societo...

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Euxropa Kalendaro
=================

Antauxnelonge aperis la nova eldono de "Euxropa Kalendaro 1999/2000",
novstila instruilo por bazlernejanoj.

La A-4 formata 104 pagxa libreto surbaze de la lernolibro "Ludu kun ni"
enhavas por cxiu tago de la jaro lernendan vorton aux esprimon, akompanata
de ilustra desegnajxo - kaj la tradukon de la esprimoj en la lingvoj de
Euxropa Unio, kaj en Esperanto kaj en la latina.

La kalendaran parton kompletigas koncizaj priskriboj de EU-landoj (en la
propra lingvo kaj E-o) kaj tiu pri la t.n. atendolandoj (en Esperanto kaj
latina).

La kalendaron kun FAME-subteno eldonis la Euxropa Klubo, interesigxantoj
skribu al:

pk. 2742, DE-58027 Hagen, Germanio

***************************************************************************

NI MENCIAS
==========

INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA - Gvidilo al la elementa kaj meza niveloj
de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA kun celaro, postularo, regularo
kaj specimenaj testoj. Dua eldono, UEA, A-5, 34 pagxoj.

***

BALKANA KUIREJO, ELEKTITAJ RECEPTOJ - Kuirlibro, red. S. Uzunova, A.
Uzunov, P. Arnaudov. Eld: E-Societo "Radio" en Pazargxik, Bulario. Formato
A-5, 90 p.

***

LA TRIA SxUO DE HRUSxCxOV - Sugestoj por privata kaj komerca intertraktado.
18 amuzaj (sed utilegaj) konsiloj. Traduklo de la samtitola germanlingva
originalo de la sama auxtoro: H.-Georg Macioszek. Eld.: Edistudio. Formato
A-5, 64 pagxoj.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Infanurbo: Mini-Munchen
=======================

La Esperanto-Klubo de Munkeno en kunlaboro kun Esperanto-Junularo
partoprenis la plej malnovan infanurbo-projekton en Germanio. Tiu infanurbo
okazas en cxiu dua jaro (dum la lastaj jaroj en la Olimpika Parko de
Munkeno), kaj partoprenas gxin kutime 16-20.000 infanoj. La infanoj en
akompano de pedagogoj mastras la urbon. Ekzemple la urbestro estas 16-jara
knabino, kaj oni povas farigxi burgxano de Mini-Munchen post 4 horoj da
laboro kaj kvar horoj da studado.

La nomo de la altlernejo de Mini-Munchen estas Comenius-Universitato. Fritz
Hilpert jam antaux 4 jaroj komencis oferti kadre de altlernejo Esperanto-
lingvokursojn. Cxijare la preparoj estis pli ampleksaj kaj pli frue
komencitaj. La enigo de la E-kursoj en la oficialan programon estis
ekorganizita jam meze de 1997, tiel sur cxiuj afisxoj en la tuta urbo
aperis nia nomo kiel subtenanto. Mini-Munchen dauxris cxijare de 30-a de
julio gxis 22-a de auxgusto 1998, kaj niaj kursoj staris en la oficiala
programo.

Ankaux cxe la virtuala Mini-Munchen (www.minimunich.musin.de) okazis eta E-
kurso, prizorgita de Bea Huber.

Mini-Munchen estis cxijare pli sukcesa ol antauxe. Ne nur por la Esperanto-
klubo, kiu investis plimalpli 3.000 markojn al la afero. Gxis la fino la
urbon vizitis 35.000 infanoj. Estis disdonitaj pli ol 10.000 pasportoj. Al
la E-kursoj kaj prelegoj venis pli ol 400 infanoj. Laux niaj reguloj 51
"doktorigxis" kaj 13 "profesorigxis" (rajtis mem gvidi lingvokurson). Pri
la afero raportis la MiMu-televido, TV Munchen, Radio Maroni
(infanradiostacio), MiMuz la loka gazetaro de Mini-Munchen. Munchner
Wochenblatt (50.000 legantoj!). Entute pli ol 100.000 homoj povis ion
auxdi, legi aux vidi pri Esperanto.

Fritz Hilpert

***************************************************************************

De Cxinio al Roterdamo- perpiede
================================

Grupo de fervoraj cxinaj esperantistoj piediros 11.000 kilometrojn por
atingi la Centran Oficejon de UEA!

La 1-an de januaro 1999 ekmarsxos 6-7 cxinaj fervojistaj esperantistoj de
la urbo Lianyungang cxe la Flava Maro, la komencpunkto de la granda
fervojlinio Azio-Euxropo, laux kiu ili piediros okcidenten gxis Roterdamo
en Nederlando!

La tuta vojo longas 11.000 km-ojn! Lauxplane en auxgusto de jaro 2000 ili
atingos la centran oficejon de UEA. La itinero de la pilgrimado kondukos de
la urbo Lianyungang tra Urumqi (Ujgura Auxtonoma Regiono), Alasan-monta
pasejo, Kazakio, Rusio, Belorusio, Polio, Germanio kaj fine Nederio.
Marsxante 20 monatojn, la cxinaj turismo-pilgrimuloj piedvojagxos tra
multaj famaj urboj (Semipalatinsk, Barnaul, Novosibirsk, Omsk,
Jekaterinburg, Kazan, Moskvo, Minsk, Varsovio, Berlin kaj Roterdamo.

La plenumota tasko estas nomata turismo-pilgrimado tra la jarcento, kaj
"celas kreskigi la amikecon inter cxinaj kaj alilandaj esperantistoj,
fervojistaj Esperanto-amantoj, popoloj, kaj krome disvastigi influon de
Esperanto kiel eble plej kontribuante al la disvolvigxo de la homara
paco"...

Ni, la asocio CxFEA esprimas pozitivan subtenon kaj zorge deziras, ke IFEF
(Internacia Fervojista E-Federacio) forte apogu kaj informu pri la
aktivajxo la alilandajn Esperanto-rondojn aux fervojistajn asociojn.

Kaj ni dezirus, ke fervojistaj esperantistoj aux tiuj organizoj cxe la
irvojo donu entuziasmajn helpon kaj subtenon al la pilgrimuloj, ke
fervojistaj esperantistaj respondeculoj komuniku al CxEFA siajn nomon,
adreson, kaj telefonnumeron.

Anticipajn dankojn por viaj grandaj kunlaboro kaj apogo.

Cxina Fervojista E-Asocio
Cxambro 125 Huhhotta Fervoja Buroo
Norda strato Xilina

laux Internacia Fervojisto 5/98

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

S-ino Merita Hoxna, 36-jara, divorcita, havas 10-jaran filon, altklerigita,
arkivisto cxe sxtata arkivejo, bona dommastrino kaj kuiristino,
duonblondulino, elegantulino, pli ol meze altstatura, sxatanta muzikon kaj
beletron, komencanto en Esperanto, volas starigi geedzigxcele interrilatojn
kun viro, prefere en Germanio, Francio aux Italio, pli agxa ol sxi mem.
Adreso: Rr."Tefta Tasxko", Pall.22/1, SxK.1, AP.8, Tirana, Albanio.

***

Jxus komencis sian vivon la interretaj pagxoj pri "Internacia Komerco" cxe
http://komerco.com - projekto iniciatita de Luis G. Restrepo (Kolombio) kaj
WANG Tianyi (Cxinio).

***

La 83-a Brita Kongreso okazos en Newport, Sudkimrujo inter 02-05 de aprilo,
1999. Pliaj informoj cxe Derek Fielding, 108 Cardiff Road, Newport, South
Wales, Britio, NP9 3AB (E-posxto: A2639510@forigu.infotrade.co.uk). Rigardu ankaux
la retpagxon: http://members.tripod.com/exsperantowales/ La klubo cxe
Newport (La Verda Drako) kunvenas cxiujmonate kaj bonvenigas vizitantojn.
Vidu http://www.geocities.com/Athens/9965/

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

16-jara litova lernantino deziras korespondi tutmonde pri cxiu temo kaj
intersxangxi bildkartojn. Anieguoli Vartaulevicxiute, V. Kreves 123-32,
LT-3041 Kaunas, Litovio.

Mi deziras korespondi internacie. Mi estas 16-jara lernantino. Jurgita
Andriuskaite, V. Krivis 100-511, LT-3041 Kaunas, Litovio

Mi estas 17-jara lernantino, kaj sercxas korespondajn amikojn dise en la
mondo. Zanuta Darianova, V. Krivis 105-44, LT-3041 Kaunas, Litovio.

***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Vizitu al unika Hungario ankaux EN 1999
=======================================

BUDAPESxTA SILVESTRO
--------------------
1998 dec. 29/jan. 02

Partoprenkotizo: kun duonpensiono 300 NLG en dustelaj hoteloj; 208 NLG en
turisma kategorio (3-4 litaj cxambroj)

* * *

INTENSA LINGVOKURSO
-------------------
1999 januaro 2-9
1999 januaro 9-15

Tuttaga lingvoinstruado laux la rekta metodo dum 70 horoj.
Servoj: duonpensiono.
Logxado: en dustela hotelo.
Partoprenkotizo: 290 NLG.

* * *

PRINTEMPA FESTIVALO
-------------------
en Budapesxto
1999 marto 24-30

Artaj prezentadoj en la Hungara Sxtata Operejo, koncertoj en la Muzika
Akademio, artaj ekspozicioj en la Hungara Nacia Galerio, Belarta Muzeo k.a.
Vizito al pregxejo Matiaso, Placo de Herooj k.a. Servoj: plena pensiono.
Logxado: en dulitaj-kvarlitaj cxambroj. Partoprenkotizo: de 290 NLG.

* * *

HUNGARIA ESPERANTISTA SEMAJNO
-----------------------------
cxe Balatono 1999  auxg. 9-16
ripozo, ekskursoj, lingvokurso, konferenco
cxeftemoj: - instruado de Esperanto por minoritatoj
           - komunikado en transnaciaj entreprenoj

ESPLORADO DE LA PLENA SUNEKLIPSO
Partoprenkotizo: de 255 NLG kun plena pensiono.

* * *

Vojagxo al 84a UK Berlino
-------------------------
1999 jul. 30 - aug. 7

30-a de julio
 Veturo de Budapesxto tra - Gy”r - Rajka - Bratislava - Praha - Dresden.
31-a de julio
  Urborigardado, vizito al la muzeo Zwinger - forveturo al Berlino -
  turista hotelo.
01-07-a de auxgusto Partopreno en la 84a UK.
  Turismaj programoj: urborigardado, vizito al la "Pergamono-muzeo" al
  la Nacia Galerio. Ekskurso al Potsdam.
04-a de auxgusto
  Tuttaga ekskurso al Magdeburg.
07-a de auxgusto
  Tagmeze reveturo - vizito al Leipzig. Alveno al Budapesxto la 8an de
  auxgusto. Partoprenkotizo proks. 55.000 HUF (Vojagxkostoj, logxado,
  matenmangxo, asekuro)

* * *

GASTAMA HUNGARIO
----------------
1999  okt. 6 - 12
Vizito al famaj vinbergxardenoj de Okcident-kaj Suda Hungario, regiono de
Balatono, Szekszárd, Villány, partopreno en la vinberokolektado kaj
vinproduktado. Vizito al subcxiela varmakva kuracbanejo Hévíz.
Partoprenkotizo: kun plena pensiono 530 NLG en dustelaj dulitaj hoteloj;
330 NLG en turisma kategorio (3-4 litaj cxambroj)

* * *

BUDAPESxTA SILVESTRO
--------------------
1999 dec. 29/jan. 02
Partoprenkotizo: kun duonpensiono 300 NLG en dulitaj hoteloj; 208 NLG en
turisma kategorio (3-4 litaj cxambroj)

Petu niajn detalajn programojn!


Vojagxoficejo Espertur
kunlabore kun Hungaria Esperanto-Asocio
1061 Budapest, Andrassy ut 27.
Tel.: +36-1-2680306; Fakso: +36-1-2680331
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu
Informoj: http://www.c3.hu/exsperantohea

* * *

Turisma - kultura programo por esperantistoj en Hungario en 2000
================================================================

HUNGARIA ESPERANTISTA SEMAJNO
-----------------------------
2000. auxg.5-12. ripozo, ekskursoj, lingvokurso, konferenco Temoj: Pensi
globe, agi loke! Kiel agadu esperantistoj en la globalizigxanta mondo?
Opinioj pri hungaroj en eksterlando.

***************************************************************************

Kalkulo
=======

Matematika instruprogramo en Esperanto por bazlernejanoj, funkcianta en
komputiloj.

* * *

Vortekzercilo
=============

Komputila programo por lerni vortojn kaj esprimojn en pluraj lingvoparoj

***************************************************************************

Favoraj hotelprezoj pere de ESPERTUR
====================================

Se vi mendas lokojn en hoteloj en Hungario pere de vojagxoficejo Espertur,
vi povas sxpari de 5 gxis 25 %-oj de la prezo pagenda surloke en la hotelo.
Vojagxoficejo Espertur havas kontraktojn kun hoteloj en kategorioj de
kvarstela hotelo gxis studenthejmo. Eblas mendi ankaux diversajn servojn
kiel ekzemple transfero al la hotelo, cxicxerono, auxtobuso ktp.

***************************************************************************

INTERNACIA KORESPONDA LINGVOKURSO
=================================

Se vi havas malmulte da tempo, se vi ne povas viziti lingvokurson, se vi
mem volas difini vian rapidecon en la lernado, partoprenu la internacian
korespondan lingvokurson de progresantoj. La partoprenkotizo diferencas
laux la jara nacia enspezo de la lando. Ekzemple por nederlandanoj gxi
kostas 150 guldenojn, por hungaroj 40 guldenojn, por pakistanoj 12
guldenojn, aux egalvalorojn. La kotizo estas pagenda post la ricevo de la
unua taskfolio al la konto cxe UEA eefe-d aux al la Hungara Nacia Banko.

***************************************************************************

ESPERANTISTA RIPOZRETO
======================

Se vi sxatus foje ripozi en aliaj regionoj de la mondo, se vi rekompence
volonte akceptus esperantistojn en via ripozdomo aux logxejo, aligxu al
"Esperantista ripozreto".
Nia vojagxoficejo Espertur entreprenas kunordigi la uzadon de ripozdomoj-
feriejoj de esperantistoj. (Esperantisto estas en cxi tiu teksto tiu
persono, kiu povas skribi en espe-ranto, kaj konversacias minimume inter-
komprenigxi en cxi tiu agado.)

Pliaj informoj cxe Espertur!

Vojagxoficejo Espertur
kunlabore kun Hungaria Esperanto-Asocio
1061 Budapest, Andrassy ut 27.
Tel.: +36-1-2680306; Fakso: +36-1-2680331
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu
Informoj: http://www.c3.hu/exsperantohea

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 157
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Rete: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros, Laszlo Radacsy
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************