Eventoj n-ro 175, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Subteno por E-bibliotekoj jam la trian fojon

Faka aplikado: - Lernolibro pri optiko - en Esperanto (provversio)
               - Katolika Foiro en Germanio
               - Olimpikaj ludoj 2000

Interreto: - Interreta Lingva Laborejo
           - Informado en hodiaua maniero

Arangxoj: - Biciklado al la duoninsulo Krimeo
          - Randevuo pri Esperanto kiel laborlingvo pri sano
          - Konkero de la monto Damavand en Irano
          - Kompleta monata kalendaro

TEJO-angulo: - Seminario en Strasburgo

Movado: - 950 + 50 = 1000 ?
        - Atento de Unesko al la agado de UEA
        - Reto de Euxropaj Junularaj Kluboj
        - Librovendo en Berlino superis tion de Montpeliero
        - Euxro kaj Euxropo
        - Festivalo de Amikeco
        - 5-lingva informilo pri Esperanto
        - Futbala turniro
        - La libroservo de UEA rapide kreskas
        - Iranaj gazetoj pri Esperanto
        - Sukcesa lingvofestivalo en Ivanovo
        - Individuaj membroj: daure superante la nombron 7000
        - Skecx-festivalo
        - 250.000 venditaj diskoj: ora ko-disko "Esperanto"

Instruado, ILEI: - Raporto pri la ILEI-konferenco en Karlovy Vary
                 - Esperanto estas instruata en irana Universitato

Konkursoj: - OSIEK-premio-1999

Gazetoj: - Scienco kaj kulturo

Radio: - 35-jarigxo de E-elsendoj cxe Cxina Radio Internacia
       - Infanklubo cxe Radio Auxstria Internacia

Rubrikoj: - mallonge (11), anoncetoj (3), korespondi deziras (6)

Interese: - Virinaj rajtoj en Afganistano
          - Cxu mobiltelefonoj malutilas por sano?

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Thorsen-apogo al E-bibliotekoj
==============================

UEA disdonis por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj
Poul Thorsen. Entute 14 E-bibliotekoj sendis peton. La komisiono aparte
gxojis, ke unuafoje venis petoj ankaux el Sud-Ameriko. La UEA-estrarano
pri kulturo Tacuo Hugximoto, gxenerala sekretario Michela Lipari kaj
gxenerala direktoro Osmo Buller dividis la cxi-jare disponeblan sumon de
1825 euroj inter 9 petintoj. Ili cxiuj ricevas librojn surbaze de siaj
dezirlistoj. La subvenciitoj estas:

- Barilocha Esperanto-Rondo, Argentino (EUR 275);
- Bona Espero, Brazilio                (EUR 250);
- Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo (EUR 275);
- Cxina Esperanto-Biblioteko           (EUR 225);
- Hejmoj, Francio                      (EUR 275);
- Biblioteko Ramon Molera, Hispanio    (EUR 150);
- Vicenza Esperanto-Centro, Italio     (EUR 125);
- Esperanto-Klubo "Orstelo" de Tsaratanana, Madagaskaro (EUR 125);
- Esperanto-Klubo "Ora Pordego" de Kievo, Ukrainio      (EUR 125).

Se vi scias pri E-biblioteko ie, menciu la utilan eblon. Petoj por la
aljugxo en 2000 devos atingi la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de
oktobro 2000. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj
laux prefero, cxar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel
librojn. Bonvenas ankaux priskribo pri la biblioteko. Konsiderataj estas
nur bibliotekoj ne financataj de sxtata, urba aux alia ekstermovada
instanco.

CO de UEA

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Universitata lernolibro Esperante
=================================

Jam de pli ol dek jaroj Walter Klag iniciatis verkon kaj aperigon de
universitata lernolibro pri fiziko E-lingve. Tuj mi proponis ke anstataux
ampleksa libro estu aperigitaj libroj pri unuopaj cxapitroj de fiziko. Mi
entreprenis la verkon de libro pri optiko.

Post multaj problemoj, malfacilajxoj la unua libro, pri optiko, kiel
studenda, korektenda (lingve, fake) materialo estas preta. Gxi estas
verkita por komencantaj studentoj. Matematikajn deduktojn nur malofte mi
uzis; ili estas kompreneblaj per kono de gimnazia matematika materialo.

Pluraj cxapitroj, ekzemple "Klarigo pri naturaj fenomenoj", "Funkciado de
okuloj", ktp. estas legeblaj kiel sciencpopularigaj artikoloj. Tial ili
estos interesaj ne nur por fizikistoj.

Tamen mi deziras, ke la materialon lauxeble pluraj fakuloj (ankaux
okulkuracistoj) studu, kaj komuniku al mi la rimarkojn pri eraroj,
kritikojn, proponojn. Uzante ilin, mi esperas, ke mi sukcesos fari bonan
optikan lernolibron. Krom la studentoj espereble gxi estos utila ankaux
por Esperanto, demonstrante ke la lingvo estas uzata ankaux por fakaj
celoj.

Krome mi esperas, ke post lego de tiu cxi artikolo eklaboros ankaux aliaj
kunlaborantoj, kiujn varbis Mati Lahtinen pro verki ceterajn cxapitrojn de
la fiziko.

La libro estas trovebla en la reto cxe:

http://www.hungary.net/esperanto/libroj/optiko.zip

kaj post maldensigo estas legebla per Win-Word-7. La informojn koncerne la
temon mi petas sendi al mia adreso:

Janos Sarkozi
Pf 127, HU-2600 Vac, Hungario

**************************************************************************

Katolika foiro
==============

Inter 31. 5. kaj 4. 6. 2000 okazos en Hamburgo la 94-a Germana Katolika
Foiro. Dum en antauxaj jaroj en grandaj kristanaj arangxoj oni evitis
diskuti pri lingvaj problemoj, la invito al la Katolika Foiro eksplicite
mencias, ke oni celas i.a. trovi respondojn al la demando "Kiamaniere la
tutmonda interna komunikado en la eklezio povas sukcesi pli bone?"

Sekve unuafoje en la historio de la foiroj okazos prelego kun diskuto pri
la perspektivoj de E-o kiel eklezia lingvo. La fakto, ke tia programero -
kiu estis origine proponita nur kiel kontribuo de la gemana IKUE-sekcio -
anstatauxe akceptigxis en la centra programo de la Katolika Foiro,
signifas gxojigan rekonon de la katolika Esperanto-movado.

La prelego havos la titolon "Esperanto - cxu la nova latino de la eklezio?
La internacia lingvo servanta al komprenigxo inter kristanoj el la tuta
mondo" kaj gxin gvidos Ulrich Matthias surbaze de sia libro.

Ulrich Matthias,
Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, Germanio
Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de

**************************************************************************

Esperanto kiel olimpika lingvo
==============================

D-ro Ralph Harry, eksa ambasadoro de Auxstralio al la Unuigxintaj Nacioj,
parolante al Halifaksa Esperanto-Grupo en auxgusto diris, ke auxstraliaj
organizantoj de la olimpikaj ludoj en 2000 sercxis metodon por emfazi la
olimpikajn idealojn de paco kaj amikeco.

D-ro Harry diris krome, ke Auxstralia Esperanto- Asocio jam kunlaboras kun
la sidneja organizanta komitato, kiu deziras aldoni al la reputacio kiun
gajnis Auxstralio pro la uzado de la "Amikaj ludoj" de 1956. Frazlibreton
oni jam prov-verkis kaj oni ankaux esploras aliajn eblecojn por uzi la
internacian lingvon cxe la Olimpika Vilagxo kaj diversaj lokoj.

D-ro Harry substrekis ke cxiujn esperantisto-vizitantojn kompreneble
tutkore bonvenigos kaj helpos en Auxstralio.

el Inter Ni, sept/'99

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Ekzercoproduktanto sercxata!
============================

En la Pedagogia Eksperimentejo de Tria Roma Universitato ni konstruis
Interretan Lingvan Laborejon (LIL) por trejni lingvajn kapablojn de E-
instruistoj (kaj la tuta ajxo estonte uzeblos por aliaj taskoj, ekz. por
Projekto Interkulturo). Nun ni planas la strukturon de LIL, kiu
antauxvidas multajn ekzercotipojn pri la lingvo, krom konsultejoj de
lingvaj materialoj. Temas inter alie pri tekstokompreno, priskribado,
diktado, tekstokompletigo, signifelekto, sintaksa transformado, ktp.

Post cxiuj ekzercotipoj ni mem pretigos kelkajn prototipojn por provi la
sistemon. Poste por starigi la instruan kaj komputan strukturon de LIL, ni
bezonas tauxgan nombron da aliaj diversnivelaj lingvaj ekzercoj por cxiu
tipo. Tio ja superas niajn modestajn homajn fortojn. Cxu trovigxas
kunlaboremuloj, kapablaj krei novajn ekzercajxojn laux donita modelo.

Rimarkindas ke la enhavo de LIL estas cxiom esperantlingva: tial ne gravas
la denaska lingvo de ekzerc-auxtoroj. Ecx male, bonvenos alilandaj
kontribuoj. Por tia kunlaboro retaneco preferindas, sed ne nepras.

Mauxro la Torre
Rete: m.latorre@forigu.uniroma3.it

**************************************************************************

Informoj pri Esperanto
======================

Hispana Esperanto-Federacio (HEF) decidis krei hispanlingvan,
informoplenan retpagxaron en la hispana lingvo pri la asocio kaj E-o. Cxi
agado estis parto de kampanjo pro varbi nian lingvon. Cxi solvo estis la
plej sukcesoplena cxar ofte okazas, ke jxurnalistoj atentigas la publikon,
ke ili vizitu la pagxaron de HEF. Ekzemple la informo pri la retpagxoj de
HEF aperis, kune kun eta foto, en la semajna gazeto "Mujer de Hoy" en
oktobro. Cxi revuo, suplemento de la sabataj jxurnaloj eldonitaj de "Grupo
Correo" kaj de aliaj en la tuta lando, precipe celas virinojn.

Miguel Gutierrez
Rete: liven@forigu.nexo.es

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Printempa biciklumado
=====================

Biciklista Esperantisto-Movado Internacia (BEMI) okazigos karavanon al
ukraina renkontigxo Aroma-Jalta. La karavano ekos de Simferopol la 22-an
de aprilo kaj alvenos la 30-an al Aroma-Jalta. La vojagxo gvidos la
partoprenantojn laux la cxefaj vidindajxoj de Krimeo. Parto de la vojo sur
tiu duoninsulo estas ne-asfaltita. La taga veturado estas preskaux 80 Km-
oj. Post la biciklumado eblas partopreni la bonetosan ukrainan
renkontigxon.

Pri la kostoj kaj aliaj demandoj informigxu kaj aligxu cxe:

Ivo Miesen
Bloemenweg 102, NL-6221 TX Maastricht, Nederlando
Rete: ivo_m@forigu.dds.nl

**************************************************************************

Esperanto kiel laborlingvo pri sano
===================================

3-a Rendevuo pri Esperanto kiel labor-lingvo cxe la kampo de la sano
okazos inter la 22-25-a de junio 2000 en Ribeirao Preto, Brazilio.
Laborante ekde 1992 pere de diversaj kursoj kaj publikigajxoj, la E-
Departemento de "Instituto Homeopatico Francois Lamasson" tre interesigis
profesiulojn; pro tio ni decidis organizi eventon cele al debatoj pri la
diversaj detaloj rilate al utiligo de Esperanto kiel internacia komunikilo
inter cxiuj popoloj cxe la san-kampo.

Povas partopreni profesiuloj, kiuj estas rekte ligitaj al kampo de la sano
samkiel tiuj profesiuloj kiuj laboras iamaniere cxe menciita kampo,
ekzemple pri traduko, eldono, biblioteko, historio, sociologio,
antropologio, muzeologio, ankaux interesatoj.
Informoj:

Izao Carneo Soares
Rua Amarico Brasiliense, 1418 cep BR-14015-150, Ribeirao Preto, Brazilio
Rete: lamasson@forigu.netsite.com.br

**************************************************************************

Montgrimpado en Irano
=====================

Irana Esperanto-Centro arangxas ascendon al Damavand (la plej alta Irana
monto) inter la 25-a kaj 28-a de auxgusto 2000. La arangxo estos profesia
montgrimpado en diversaj niveloj, gxin povas partopreni cxiuj
interesantoj. Se vi bezonas la organizantoj sendas al vi invitilon.
Detalaj informoj kaj aligxo eblas cxe:

Irana Esperanto-Centro
Pk: 17765-184, Tehrano, Irano
Rete: Esperanto.ir@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org
* * *
03-05.12. Antauxkristnaska renkontigxo, Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel:
+421-7-291604.
* * *
03-05.12. Renkontigxo okaze de Sankt-Nikolaa Festo, Murzasichle (Polio)
Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad,
Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
04.11. 12-a Konferenco de Internacia Komunista Kolektivo, Havano. Inf:
Luis Serrano Perez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell, Hispanio. Tel:
+34-9-37275021. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com
* * *
09-15.12. Zamenhofaj tagoj, Razgrad. Esperantista Domo de Kulturo, str.
Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694.
* * *
10-15.12. Zamenhofa semajno, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074
* * *
22.12-04.01. 12-a Konferenco de IKEK Internacia Komunista Esperantista
Kolektivo en Havano. Inf: IKEK Fe del Valle, Calle 10, no 106 Vedado
(Havano), Kubo. Tel: +33-(0)148926379, Rete: esperant@forigu.worldnet.fr
* * *
23.12-03.01. Novjara Feriado "Karlova Vintro '99", Karlovo. Inf:
Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, P.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.
* * *
24-12-02.01. Amikeca Esperanto-Konferenco, Havano. Inf: Rete:
eddy@forigu.pandora.be
* * *
24-26.12. 1-a KKK (Kokina kaj Kokakolaa Renkontigxo) en Gooik. Inf:
Urbanus Infinpamp, Ikwoeljoewatstraat 42b, BE-2900 Gooik, Belgio.
* * *
27.12-03.01. 16-a Internacia Festivalo (IF), Munster. Inf: Hans-Dieter
Platz, Pf. 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel/fakso: +49-5624-8007,
posx-tel: +49-171-4964558.
* * *
27.12-03.01. 43-a Internacia Seminario, Wetzlar. Inf: Germana Esperanto-
Junularo, Grellstr. 36, DE-10409 Berlin, Germanio. Tel/fakso
+49-30-42857899 is.admin@forigu.esperanto.de
* * *
29.12-02.01. Budapesxta Silvestro. Inf: Vojagxoficejo Espertur, Tatra u.
4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331.
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu
* * *
29.12-02.01. Silvestro en Budapesxto. Inf: Movilo, Soroksari ut 117D,
HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793.
* * *
30.12-02.01. Silvestra balo kaj vintraj ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto
- Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
+421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
31.12. Internacia Silvestra Festo, Hamburg. Inf: Hamburga Esperanto-
Societo, Klaus-Groth-Str. 95, DE-20535 Hamburg, Germanio. Tel/fakso:
+49-40-2503065.

**************************************************************************

TEJO-ANGULO
///////////

TEJO-seminario
==============

La cxi jara seminario de TEJO okazis en Strasburgo, Francio. La cxefa temo
de la arangxo estis: "Naciismo kaj internaciismo, cxu konfliktaj aux
kompletigaj demandoj?". La okazajxon partoprenis gejunuluj el pli ol 20
landoj, estis partoprenanto ankaux el Afriko, Ganao. La seminarion
subtenis la junulara fako de Konsilio de Euxropo, do gxi okazis en la
agrabla konstruajxo de Euxropa Junulara Centro.

Dum la seminario estis bona etoso. Okazis prelegoj interesaj rilate al la
temo, estis interesaj simulludoj, por ekkompreni la dangxerojn de
interkulturaj miskomprenoj, diskutoj kaj laborgrupoj pri diversaj temoj
ankaux rilate al la agado de TEJO. La estraro de la junulara organizo
eluzis la eblecon informigxi pri la landaj E-junularoj. Grisxa Arosjev, la
respondeculo pri landa agado de TEJO, petis la helpon de la seminarianoj
plibonigi la kontakton inter TEJO kaj landaj asocioj.

La partoprenantojn povis multe profiti el la seminario, oni ekkonis
interesajn, ekstereuxropajn vidpunktojn pri E-o, pri gxia rolo, kaj pri la
rolo de TEJO. Ankaux la junulara organizo profitis cxar dum la laborgrupoj
ekigxis bonegaj ideoj pri organizaj demandoj. Ni vidos la rezulton.

Axel Orszag-Krysz

**************************************************************************

MOVADO
//////

Pasporta Servo - 950 + 50 = 1000
================================

La limdato de Pasporta Servo jam pasis, sed eblas ankoraux aligxi dum
novembro, kiam ni traktadas la aligxilojn, produktas la mapojn kaj
kompilas la adreslibron. Gxis nun (re)aligxis cx. 950 gastigantoj el 76
landoj por eldono 2000. Mankas ankoraux 50 gastigantoj por atingi nian
celon: 1000 gastigantoj en eldono 2000.

190 gastigantoj de eldono 1999 ne jam konfirmis por eldono 2000!

Kontrolu la liston en la retpagxo:
http://home.wxs.nl/lxide/ps/ps_konf2000.htm Se mankas gastigantoj en tiu
listo kiujn vi konas, instigu ilin konfirmi rapidege! Tiu kiu ne konfirmas
antaux la unua de decembro ne aperos en eldono 2000.

Tiu kiu ankoraux volas farigxi gastiganto, fulmrapide plenigu la aligxilon
en nia hejmpagxo (vd. sube). Tie ankaux haveblas pli da informoj pri
Pasporta Servo.

Derk Ederveen
Westenburgstraat 15., NL-2775 XR Voorburg, Nederlando
Rete: pasporta-servo@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Varbu por Esperanto!
====================

Antaux ne longe mi auxdis en usona radio-programo "La Vocxo de Ameriko",
ke en Bruselo okazis iu decido aux diskuto rilate al lingvaj problemoj en
la Euxropa Komunumo, pri kio ecx Euxropa Konsilio jam protestis. Laux mia
scio oni jam organizas kursojn preskaux senpage pri la "cxefaj lingvoj" de
Euxropo (angla, franca, kaj germana). La kursoj kostas 25 usonaj dolaroj
jare, kaj estas lecionoj ecx sabate por tiuj kiuj laboras dum la semajno.

Bonvolu esplori kaj studi la aferon, cxar tre versxajne estas
senprecedenta sxanco por ke ni (lige kun la afero) sendu artikolojn al la
mondaj amaskomunikiloj pri Esperanto kiel solvo de lingvaj problemoj.

Roberto Resende
Rete: roberto@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

UNESKO atentigxas pri aktivado de UEA
=====================================

La gxenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, faris laborviziton al la
Pariza sidejo de UNESKO la 11-an kaj 12-an de novembro. La vizito okazis
en la kulmina momento de la Gxenerala Konferenco de UNESKO, kiam estis
elektita la nova gxenerala direktoro de tiu UN-organizajxo. Buller kaj la
konstanta UNESKO-reprezentanto de UEA, Vincent Charlot, cxeestis la
elekton de la japana diplomato Koichiro Matsuura al tiu posteno por la
6-jara periodo 1999-2005.

La plej grava temo dum la diskutoj en Parizo estis la kontribuo de la
Esperanto-komunumo al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000.
Lige kun tiu Jaro estis lancxita Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj
Senperforto. Gxin iniciatis grupo de lauxreatoj de la Nobel-pacpremio,
i.a. Mihail Gorbacxev, Nelson Mandela, Sximon Peres kaj Jose Ramos Horta.
La delegacio de UEA prezentis la planon de UEA pri kolektado de subskriboj
por Manifesto 2000.

En la retpagxaro de UEA jam nun eblas subskribi la Manifeston. UEA baldaux
eldonos gxin ankaux kiel faldfolion, por ke ankaux tiuj sen retaliro povu
gxin subskribi. La granda celo de UNESKO estas kolekti 100 milionojn da
subskriboj, kiujn oni transdonos al la Gxenerala Asembleo de UN en
septembro 2000. Por akceli la kolektadon de subskriboj, UNESKO planas
eldoni diplomon por "Heroldoj de Manifesto 2000", t.e. aktivaj
kolektantoj. Vidinte la aktivecon de UEA, UNESKO promesis presi la
diplomon ankaux en Esperanto.

La cxefa evento, per kiu UEA kontribuos al la Internacia Jaro por la
Kulturo de Paco (IJKP), estos la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo,
kies temo estos "Lingvo kaj la kulturo de paco". Danke al la Kontrakto pri
Partnereco UEA ricevis la rajton titoli la 85-an UK Flagsxipa Evento de
"Internacia Jaro".

laux Komunikoj de UEA n-ro 57

**************************************************************************

Euroclub
========

La Junulara Asocio "Euroclub" de la vilagxeto El Cxaparral en la provinco
Kadizo (Cadiz), Hispanio, partoprenis en la ekspozicio "La gejunuloj kaj
la sociaj movadoj" organizita de la Andaluzia Instituto por la Junularo.
Tiu asocio starigis standon kie oni informis cxefe pri la lingvo
Esperanto, oni disdonis brosxurojn pri la internacia lingvo al cxiuj
vizitantoj de la stando, kiu estis la plej vizitata de la ekspozicio.

Cetere, la gxenerala sekretario de "Euroclub", kiu estas aktiva membro de
Andaluzia Esperanto-Unuigxo, cxeestis en Bruselo renkontigxon de la Reto
de Euxropaj Junular-Kluboj. Li profitis la okazon por paroli al cxiuj
reprezentantoj pri la tauxgeco de Esperanto kiel ponto-lingvo dum la
euxropaj renkontigxoj. Cxiuj partoprenantoj apogis lian ideon kaj samtempe
oni akceptis ke ekde nun oni povos uzi la internacian lingvon Esperanto
okaze de la kunvenoj de la Reto de Euxropaj Junular-Kluboj.

Miguel Gutierrez
Rete: liven@forigu.nexo.es

**************************************************************************

Berlino venkis Montpelieron
===========================

Kvankam la vendosumo de la libroservo en la Montpeliera UK, estis iom pli
ol 120 000 NLG, sxajnis malfacile superebla rekordo, gxi perdis la unuan
lokon jam en la sekva UK. La libroservo de la Berlina UK registris novan
rekordon: 130 000 NLG Tio estas des pli rimarkinda, cxar la Berlina UK
nombris malpli da partoprenantoj ol la Montpeliera. En Montpeliero la
kongresanoj butikumis averagxe por 40 NLG; en Berlino ili elspezis 52 NLG
En Berlino eblis elekti inter 1800 diversaj libroj k.a. esperantajxoj. En
Montpeliero la nombro estis 1500.

**************************************************************************

Euxro kaj Esperanto
===================

Euxropanoj de la unua horo, la esperantistoj, pli konsciaj ol aliaj
popolanoj pri la internaj kaj eternaj luktoj de la euxropaj nacioj, revis
pri la unuigxo de sia kontinento.

Ja, dum jarmiloj la diversaj etnoj, kiuj logxis sur tiu terangulo, kvazaux
apendico de gxia giganta najbaro Azio, bataladis unuj kontraux la aliaj
per sencxesaj militoj amasigantaj suferojn, kriplulojn, mortintojn,
orfojn.

Jam antaux la du lastaj mondmilitoj, esperantistoj jxetis la planon de pli
unuigxita Euxropo. Tamen ili ne povis eviti la eksplodon de la
katastrofegoj.

Tuj post la finigxo de la dua mondmilito, fine, iuj konsciigxis, ke la
teknikaj progresoj, la perspektivoj de kompleta detruo de civilizacio per
amasmurdiloj pli kaj pli perfektigitaj, farigxas vera minaco por la
homspecio.

Iom post iom politikistoj, ekonomiistoj, ecx financistoj klinigxis sur la
problemo kaj provis gxin solvi laux sia maniero, lasante la esperantistojn
al iliaj revoj, bremsante ilian agadon, ne subtenante ilian esprimilon,
kaj ofte dank' al siaj potencaj vocxoj, skribaj, bildaj, televidaj gxin
sufokante per silentigado.

La rezulto de iliaj agadoj certe ne respondas al la revado, al la esperoj
de la esperantistoj, kiuj celis pli socie kaj kulture orientitan starigon.
Ja, cxiam uzado de komuna lingvo estis cemento de vera unuigxo, tial
anstataux konstrui Euxropon cxirkaux ideoj certe iom abstrakaj aux tro
idealistaj por iuj, politikistoj kaj aferistoj, kiuj gxenerale estas pli
pragmataj, konstruis kaj konstruas gxin cxirkaux materialistaj konceptoj
el kiuj la plej videbla kaj oportuna estas mono.

Intersxangxo de ideoj, de kulturoj, de spiritaj valoroj transformigxis en
intersxangxo de varoj kaj komercado kaj profitoj por minoritato.

Tamen estis grandega progreso, cxar tio farigxis en plena interkonsento de
15 landoj, el kiuj jam 11 tuj aligxis al la sistemo.

Tio estas la unua konkreta kaj pozitiva ago de la Euxropa Unio.

Pro tio la 1-a de januaro 1999 estos unu el la plej decidaj datoj en la
historio de unuigxanta Euxropo, cxar unu el la plej simbolaj signoj de la
nacioj, emisio de mono, kunfandigxis en la fornego de la komuna varserva
merkatego. Cxiuj aligxintaj landoj plenvole forlasis unu el siaj plej
propraj prerogativoj profite al ne nur komuna, sed unika monsistemo.

Realeco de tutmonda ekonomio dank' al senprecedentaj progresoj de la
produktado, de la komunikiloj, de la transportiloj ebligis tiun sxangxon,
kiu koncernas pli ol 350 milioj da civitanoj.

Koncerne kelkajn landojn, nome Francion, la kreo de monunuo "Euxro" estas
libervola forlaso de la enlanda intersxangxmezurilo.

Ni ne scias cxu ne estas iom fantazie skribi pri "mezurilo", kiu ekzistas
lauxnome jam de pli ol duonjarmilo, cxar fundamente mezurilo devas havi
firman, konstantan kaj nesxangxeblan bazon aux valoron. Tio ne estis la
kazo de la franca franko, kajhodiaux ni ne povas prognozi pri la epizodoj
de la vivo de la euxro. Estas fakto ke naske la valoro de franca franko
egalis al arbitre taksata valoro cxirkaux 3,80 gramoj da pura oro, dum en
la lastaj jaroj de sia vivo, kvankam multobligita per cent en 1960, la
valoro de la nova "peza" franko ne superis kelkajn oro-miligramojn.

Mono ja spertas la saman procezon kiel cxio en la mondo: "erodado". Gxi
iom post iom eluzigxas, senvalorigxas, pereas.

Se oni aplikus al cxiuj mezuriloj la samajn regulojn, la mezepoka metro
(kiu tiam ekzistis nur sub la nomoj: klafto, colo, futo) longus ne pli ol
milimetro.

Do, en tiu historia tago, 1999.01.01 la plej granda parto de Euxropo
ensxovigxis en novan mondon, tiun de euxro, kiu vere enkorpigxos, la
2002.01.01 per apero de biletoj kaj moneroj.

Gxis tiam estos transira periodo nomata "adapta" dum kiu, privatuloj, laux
reciproka interkonsento, povos paralele uzi du monojn, euxron aux nacian
monon, almenaux per interskriboj aux elektronikaj rimedoj. Kiam al gxi
algluigxos la popoloj de euxropa oriento, oni vere povos paroli pri paca,
struktura revolucio.

R. Colney

**************************************************************************

Esperanto kursoj dum la festivalo de Amikeco
============================================

Inter la 26-a kaj la 28-a de auxgusto 1999 okazis en la bosnia urbo,
Gorazde, Festivalo de Amikeco organizita de "colectif Bretagne-Gorazde".
En tiu-cxi arangxo cxiumatene gvidis kursojn pri Esperanto kvar bretonaj
esperantistinoj. Kvina esperantisto, japandevena franco, kompletigis la
teamon. Diligente vizitadis ilin kvardeko da infanoj, kaj ankaux venis
multaj aliaj scivolemaj personoj, cxar kursoj okazis ekstere, borde de la
riverego Drina, kie la logxantoj, precipe gejunuloj, kutimas renkontigxi.
En lernejo okazis aliaj kursoj, en kiuj partoprenis deko da 14-15jaraj
gejunuloj.

Josette Ducloyer
jpducloy@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

5-lingva informilo el Norvegio
==============================

Norvega Esperantista Ligo (NEL), konata pro moderne konceptitaj elpasxoj
sur la informa kampo, eldonis 5-lingvan informilon pri Esperanto. Gxi
estas celita por internaciaj kunvenoj kaj konferencoj. Cxar la delegitoj
de tiaj arangxoj estas supersxutataj per dokumentoj kaj do malemas legi
longajn tekstojn, la informilo estas ege konciza. Gxi nur atentigas pri la
ekzisto de Esperanto, kiu ebligas samnivelan komunikadon inter
diverslingvanoj kaj estas la sola laborlingvo de amaso da internaciaj
kunvenoj.

La teksto estas en la lingvoj Esperanto, norvega, angla, franca kaj rusa.
La adreso de UEA kaj kontaktadresoj en multaj landoj estas aldonitaj por
direkti tiujn, kiuj deziras pliajn informojn.

UEA, kiu ofte reprezentigxas en internaciaj konferencoj, dauxre bezonas
informilojn en diversaj lingvoj. Tial gxi tuj petis de NEL stokon de la
faldfolio.

Interesitoj povas peti de UEA specimenon. Pri la kondicxoj por ricevi pli
grandan kvanton oni kontaktu:

Norvegan Esperantista Ligo
Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio
Rete: esperanto@forigu.online.no

**************************************************************************

E-futbalo en Brazilo
====================

Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Parto (EKOR) okazigis en septembro
futbalan turniron por teamoj en Rio de Janeiro. Cxi tiu arangxo gvidas la
rigardon al Esperanto, pro tio lokaj esperantistoj emas organizi la
futbalan konkurson en la jaro 2000.

**************************************************************************

Libroservo de UEA rapide kreskas
================================

La flagosxipo de la Esperanta libromerkato, la libroservo de UEA, povis
kun kontento bilanci la vendojn dum la unuaj tri kvaronoj de 1999: fine de
septembro la vendoj sumigxis je 118250 euroj, t.e. 260600 guldenoj.

Tio estas 30700 NLG. pli ol fine de septembro 1998.

Parte la kresko de la vendoj estas klarigebla per la bonega rezulto de la
kongresa libroservo en Berlino, kiu superis tiun en la Montpeliera UK per
preskaux 10000 NLG. Du trionoj de la kresko sxuldigxas tamen al la efika
organizo de la vendejo en la Centra Oficejo. Regulaj vendokampanjoj
direktitaj al elektitaj landoj kaj celgrupoj, rabatoj al la individuaj
membroj de UEA, sistema reklamado, Malfermaj Tagoj de la CO kaj aliaj
manieroj ebligis la kreskon. Plia faktoro estas la aktivigxo de UEA mem
kiel eldonisto de enhave kaj grafike kvalitaj libroj.

Tri monatojn antaux la jarfino estas certe, ke cxi jare la libroservo
klare superos la magian limon de 300000 NLG. Gxis nun oni superis gxin nur
en unu jaro, 1988, kiam la UK okazis en Roterdamo.

CO de UEA n-ro 45

**************************************************************************

Atento de iranaj jxurnaloj al Esperanto
=======================================

Du cxiutagaj jxurnaloj de Irano publikigis favoran artikolon pri E-o kiel
plej deca rimedo por homaro tutmonde kaj pri lingva problemo. Unu el tiuj
jxurnaloj alproprigas enlande perse kiel nacia; la alia eksterlande angle
kiel internacia.

Persa jxurnalo cxiumatena Abrar (Bonemuloj) je 1-a de auxgusto 1999 supre
de la 7-a pagxo aperigis detalan artikolon kun grandega titolo "Esperanto,
plej unika obteno de homaro en lingva teritorio ". Alia jxurnalo cxiutaga
"Iran News" (Iranaj Novajxoj) sur la kultura pagxo de la 10-a de auxgusto
aperigis fremdan artikolon el novajx-agentejo Reuters.

Nun grupo da iranaj E-istoj aparte preparigas artikolon koncernan al tiu
angle aperinta artikolo por traduki kaj reanalizi ties enhavon perse kaj
Esperante.

Mojtaba Kheir-Khah
37, K. 135, 10 Metry Dowom, Javadieh, Tehran 13657, Irano
Rete: esperanto@forigu.dpir.com

**************************************************************************

Lingva Festivalo en Ivanovo
===========================

La 26-an de septembro en Ivanovo sukcese pasis la unua Lingva Festivalo.
La arangxo allogis cxefe studentojn kaj pli agxajn lernantojn.

Dum la festivalo estis prezentitaj 19 lingvoj, i.a. la nialandaj tatara,
cxuvasxa kaj mortinta merja lingvo (la lingvo de la pralogxantoj). Aklame
pasis la prezentoj de la cigana, cxina, germana, urdua, nepala kaj merja
lingvoj. Ankaux Esperanto estis prezentita, kaj tiun oni atendis kun
granda intereso.

La festivalo igxis la baptejo por la finintoj de la auxgusta Esperanto-
kurso.

Rezulte de la festivalo ni ricevis aron da aligxoj por la organizotaj E-
kursoj kaj invitojn por organizi kursojn en altlernejo kaj lernejoj. La
plilevigxon de nia reputacio kaj la akiritajn spertojn kaj kontaktojn
priskribi ne eblas - sed kredu, ili estas tre signifaj.

Andrej Ananjin
Rete: andreo@forigu.fnmail.com

**************************************************************************

Pli ol 7000 individuaj membroj en UEA
=====================================

La individua membraro de UEA en 1999 superis la magian numeron 7000 la
24-an de novembro. Precize, UEA havis tiutage 7010 individuajn membrojn en
118 landoj. La fina nombro estos ankoraux pli alta, cxar kotizoj konstante
fluas al la Centra Oficejo. Kvankam estas konsilinde pagi la kotizon kiel
eble plej frue, oni ja rajtas kotizi kiam ajn kaj ricevi la jam aperintajn
eldonajxojn de UEA kaj, en kazo de junaj membroj, tiujn de TEJO.

La individuaj membroj de UEA nombras konstante pli ol 7000 ekde la Jubilea
Jaro 1987 kaj espereble tiu cxi tendenco ne malsamigxos. Cxu vi jam
aligxis? Ne hezitu!

**************************************************************************

Dan-germana renkontigxo
=======================

En junio en la historia urbo Rendsburg okazis renkontigxo de danaj kaj
germanaj esperantistoj. La partoprenantojn akceptis la konsilo de la urbo.
La arangxon vizitis librovendisto el Berlino, kiu informis la samideanojn
pri la Esperantaj novajxoj.

Henry Simonsen

**************************************************************************

Esperanta skecx-festivalo
=========================

Luiz Alberto Coelho planas realigi tre interesan projekton en sia urbo en
majo 2000. Temas pri la 1-a ESF, "Esperanta Skecx-Festivalo". En gxi
partoprenos cxefe la E-lernantoj de tiu urbo mem kaj de la aliaj proksimaj
urboj. Sed estos bonvenaj eventualaj partoprenantoj el aliaj brazilaj aux
ecx aliaj urboj. Pri la detaloj de la programo oni ankoraux devas zorgi.
Sed la cxefa celo estas ke pere de amuzaj skecxoj (ne nur komikaj sed eble
ankaux alispecaj), la lernantoj praktiku Esperanton - kaj uzu gxin kiel
praktikan rimedon por kultura kaj amikeca intersxangxo. Krom skecxoj povos
aldonigxi kelkaj eroj, kiel kantoj, deklamoj, pupoteatrajxoj, societaj
distro-ludoj, k.s. Kaj ankaux en aliaj urboj oni povos fari similajn
festivalojn!

Sed el kiuj fontoj oni povas elpreni la skecxojn?

Luiz Alberto memoris cxefe pri la jam sukcesa "Facila skecxalbumo" (de
Bertram Potts). Krome ekzistas aliaj, ekzemple: "Pordoj" kaj "Strecx' ecx,
Stecxj-skecx! (de Stefan MacGill) kaj "Dekkvin komedietoj" (de Robert
Mackay). Se mi devus fari recenzeton pri la "Facila skecxalbumo" mi resume
parolus pri la "tekniko" de la auxtoro, kiu sxajnas esti la jena: li cxefe
prenas konatajn anekdotojn kaj ilin transformas en facile kompreneblajn
skecxojn.

Tamen ankaux ni en brazilio povus verki, adapti aux traduki kelkajn
skecxojn - kun, eble, tipe brazila humoroj, aux ankaux alinaciuloj povus
traduki, verki skecxlibrojn laux siaj nacieco. Se vi emas verki skecxojn,
sendu kelkajn al ni, kaj iu komisiono povos elekti la plej bonajn kaj
publikigi en malmultaj, modestaj brusxuretoj, sendotaj al la interesitoj
de eventuale partoprenantaj grupoj. Do, se vi sxatus kunlabori per tiaj
tekstoj, bv. sendi ilin al la elpensinto de la projekto:

Alberto Coelho
Rua Moreira Cesar 220, BR-22850-000 Paraiba do Sul, RJ, Brazilio

**************************************************************************

250 000-foje Esperanto
======================

La germana hip-hop-muzikgrupo Freundeskreis (Amikaro), la eldonajxo dum
semajnoj estis sur la unua loko sur la muziklisto de Germanio, vendis 250
000 ekzemple-rojn de la kd "Esperanto". Pro tio la grupo ricevis la
premion "Goldene Schallplatte" (ora disko) en Germanio. La albumo mem
enhavas ankaux kantojn en Esperanto sed la plimulto estas en la germana
lingvo.

Walter Klag
Rete: esperanto@forigu.chello.at

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

ILEI-konferenco
===============

En auxgusto la 33-a ILEI-konferenco okazis en la cxeha urbo, Karlovy Vary.
La arangxon partoprenis homoj el 22 landoj, el 5 kontinentoj.

La kongresanoj povis auxskulti diversajn interesajn kaj praktikajn
prelegojn, ekzemple: "Projekto Interkulturo", "Instruo de la lingvo kaj de
gramatiko", "Netradicia lernolibro de Esperanto", "Antonimoj kaj falsaj
sinonimoj en Esperanto", "Pasporto al la tuta mondo". Krome okazis trejnaj
sesioj, kiuj okupigxis pri diversaj temoj, iliaj titoloj estis: "Eduko al
paco", "La fremdeco en ni: ekkoni la antauxjugxojn kaj ilin perlabori".
Estis rigardindaj prezentajxoj pri instruhelpiloj kaj spertoj. Dum la
arangxo okazis ekzameno por Cseh-instruistoj (vidu Eventoj 173).

Memkompreneble la komitato de ILEI kunsidadis dum la kongreso kaj decidis
pri diversaj gravaj aferoj. Estis akceptita la ILEI landa sekcio de
Togolando kaj Katalunio. Bertil Andreason ne plu volis esti la kasisto de
la organizo. La komitato elektis Kim-Lindblom Boo Mee kiel nova kasistino
de ILEI.

Dum la kongreso regis bona etoso kaj ankaux amuzaj programoj buntigis la
arangxon.

Gbeglo Koffi

**************************************************************************

E-kursoj en Mashad
==================

Por la kvara sinsekva semestro, komencigxis E-kursoj en la matematika
fakultato de Ferdosi universitato. La kursaro konsistas el du bazaj, unu
meza kaj unu progresa kursoj. Ankaux unuafoje ekfunkciis baza E-kurso en
la agrikultura fakultato. Por la unua fojo komencigxis baza kurso en la
scienca fakultato de Azad universitato.

Okaze de la ago-tago, s-ro estis prelego pri "Esperanto, monda revolucio
de interpopola parolado" en Ferdosi universitato.

D-ro Keyhan Sayadpour
P.O.Kesto 3988IR-91375 Mashad, Irano
Rete: keyhan@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

OSIEK-Premio 1999
=================

Xie Yuming donacis 20 jarojn por traduki en Esperanton unu el la plej
gravaj klasikaj beletrajxoj de la Cxina literaturo: la "Rugxdoma Songxo",
de Cao Xueqin

Tiu iniciata romano prirakontas la socian kaj spiritan vojagxon de juna
nobelulo dum la 17-a jarcento. La "Rugxdoma Songxo" kondukas la leganton
en la aristokratan mondon de la Qing dinastio.

Post diversaj seniluziigxoj, la juna heroo finfine komplete sxangxas sian
vivon: 18-jare, li eklaboras por savi sian bienon. Tiu romano estas
escepta pro diversaj kialoj: amplekso (3-ope 600 pagxoj je la eldono de
Cxina Esperanto-Eldonejo), autobiografieco, ega diverseco de interpretoj
ktp.

La 23-an de julio, la OSIEK-Premio 1999 estis atribuita al XIE fare de la
Gxenerala Asembleo.

Madeleine de Zilah, La Gazeto
FR-55210 Creue, Francio
Rete: premio@forigu.osiek.org

**************************************************************************

GAZETOJ
///////

Scienco kaj kulturo
===================

Euxropa Jura Universitato Justo (Moskvo) jam la kvaran jaron eldonas en
Esperanto dumonatan revuon Scienco kaj Kulturo (formato A5). Cxiu numero
havas 50 pagxojn nigra-blankajn plus du kolorajn kovrilpagxojn. Cxiu jare
aperas 6 numeroj de la gazeto.

En la revuo publikigxas materialoj pri diversaj sciencaj temoj, verkitaj
de Esperantistoj kaj neesperantistoj.

20 pagxoj de cxiu numero estas dedicxataj al literaturo: originala kaj
tradukita prozo kaj poezio, recenzoj, humurajxoj kaj diversstilaj
ilustrajxoj.

Ni publikigas verkojn ankaux de nerusiaj auxtoroj - sciencistoj kaj
literaturistoj.

Kontaktadreso de la redakcio:
p.k. 81. RU-103104 Moskvo, Rusio
Rete: ejusto@forigu.dol.ru

**************************************************************************

RADIO
/////

35 jarigxo de elsendoj el Cxinio
================================

La Esperanta dissendado de Cxina Radio Internacia agxas jam 35 jarojn. Por
gxia jubileo ni okazigos la 8-an de decembro 1999, kunsidon, arangxos
ekspozicion pri kontaktado kaj korespondado inter nia sekcio kaj niaj
auxskultantoj kaj faros specialajn programerojn pri la jubileado. Tiucele
ni bonvenigas viajn gratulan leteron, interretajxon aux kasedon. Viaj
bondeziroj, proponoj kaj sugestoj pri nia Esperanta disauxdigo ne nur
kuragxigos nin al pli diligenta laboro, sed ankaux multe kontribuos al la
Esperanta dissendado de CxRI kaj cxina Esperanto-movado. Bonvolu sendi
vian kontribuajxon al:

Esperanto-Sekcio, Cxina Radio Internacia, CN-90 Beejing, Cxinio
Rete: cri@forigu.box.cri.com.cn

**************************************************************************

Infanklubo cxe Radio Auxstria
=============================

La E-redakcio de Radio Auxstria Internacia ekde novembro funkciigas
Infanklubon. Membro de la klubo povas esti cxiu infano, kiu estas sub la
15-a vivojaro kaj parolas Esperante. Se vi volas esti membro, suficxas
sendi al ni vian gxustan adreson, precizan naskigxdaton kaj alskribi nian
redakcion ankoraux unufoje en la nuna jaro esprimante vian deziron.

Speciale tiuj povus havi avantagxon de Esperanto Infanklubo en Radio
Auxstria Internacia, kiuj volas havi korespondamikojn. Por niaj membroj ni
organizas specialan, nur porinfanan korespondan servon, kio ne nur
konsistas el alsendo de adreso elektita laux via deziro el la disponeblaj
landoj, sed ankaux el alsendo de diversaj interesajxoj.

Memkompreneble estas kelkaj inter niaj infanklubanoj, kiuj preferas
korespondi interrete, tio estas ankaux aparte traktata. Ni havas ankaux
por ili disponeblajn retadresojn.

Laux mia opinio, la plej granda donaco kion vi povos ricevi, estas la nova
amiko por la sekva jarmilo.

Katinjo Fetes-Tosegi
katalin.tosegi@forigu.orf.at

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Aperis nova eldono de la Korano sub la titolo "La vera libro - volumo 1",
gxin eldonis Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA), kiu por la
interesiantoj senpage sendas ekzempleron. Jen kontaktadreso: Esperanto
Chowk, Lower Mall, Murree 47150, Pakistano.
* * *
La anoj de la brazila grupo Esperanto Kunfratigxo de Orienta Regiono
(EKOR) okazigis Ago-tagon en Brazilo. Ili disigis multajn informilojn kaj
interesajxojn pri Esperanto.
* * *
La Esperanto-gazeto La Verda Proleto havas novan redaktoron, lia nomo esta
Stan Keable.
* * *
La 12-an de auxgusto la cxefa estro de framasanoj legis la deklaron
publike, ke Framasonoj rekonas Esperanton kiel veran internacian lingvon.
* * *
Cxi jare 20 novaj esperantologoj diplomigxis en la universitato de Torino,
Italio.
* * *
La Centra Oficejo de UEA en novembro festis la tridekjarigxon de la laboro
de s-ino Ina Merceij, sxi laboras en CO, kiel purigistino.
* * *
La 3-an de novembro 1999 okazis 40-minuta prelego en la Klubo de Logikaj
Pensantoj, en la urbocentro de Vieno, Astrio, pri la temo "Esperanto:
Logika lingvo por logikaj pensantoj. Dialektoj - altlingvoj -
planlingvoj", fare de Walter Klag.
* * *
Jacques Yvart, la fama esperantisto-kantisto, koncertis dum unu semajno en
Kroatio, li estis gastigita de la nacia televidstacio, kie li kantis
Esperante. Jacques Yvart kantis Esperante ankaux dum siaj franclingvaj
koncertoj por montri la gravan rolon de Esperanto en sia kariero.
* * *
En Anshan, Cxinio, inter la 6-a kaj 8-a de auxgusto okazis 2-a Nordorienta
Cxina Kongreso de Esperanto kun la temo: "Esperanto kaj kunlaboro trans
areoj".
* * *
Uzbeka Esperantisto, Vladimir Shchotkin, kreis vakcinon por preventi
zoonotikan hauxtan leisxmaniozon, malsanon de kiu suferas cxiujare
proksimume 2 milionoj da homoj en Azio kaj Afriko.
* * *
Aperis libro redaktinta de D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller kun la titolo
"Por aktiva lingvopolitiko", gxi enhavas la aktojn de la lingvopolitika
seminario dum la 81-a UK en Prago, Cxehio.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Kun granda gxojo ni informas ke ano de la Gliwice Esperanta Klubo s-ro
mag. ingx. Dariusz Caban antaux iom da tagoj ricevis la titolon de
"doktoro pri teknikaj sciencoj" en Silezia Politekniko en Gliwice, li
estas multjara ano kaj aktiva estrarano de la klubo.
* * *
Portugala Esperanto-Asocio havas propran retadreson. Ekde nun bv kontakti
nin cxe: esperanto@forigu.ip.pt
* * *
Kun granda bedauxro ni mencias, ke forpasis hungara esperantistino,
Konyvesne Pozsonyi Lorenza.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

12 j. knabo, hobioj estas ludoj, moneroj, lingvoj, kalendaroj, muziko,
vojagxoj. Dmitrij Varlamov, ul. Diksona 31-1, Krasnojarsk, RU-660020,
Rusio.
* * *
Komencanta esperantisto volas korespondi kun samideanoj. Oleg Strucxalin,
Miron Hostin 1/2 - 57, 2068 Kishinov, Moldavio.
* * *
Hungarino, 54-jara kun largxa intereso volas korespondi dise al la mondo,
prefere kun francparolantoj (mi bone parolas E-on, sed estas komencanto
pri la franca): S-ino Zoltanne Gallai, Szondi u. 8, I/5, HU-7400
Kaposvcxr, Hungario.
* * *
Mi estas 23-jara studentino el Cxinio, kaj mi nomigxas Wang Nan. Antaux
kelkaj monatoj mi esperantistinigxis. Pri E-lernado cxiujn helpojn mi
atendas. Mi sxatas lingvojn, mon-kolekton, filateladon, muzikon, antikvan
literaturon. Mi revas vojagxi tra la tuta mondo. Mi deziras korespondi kaj
amikigxi kun esperantistoj el cxiuj mond-partoj. Mi logxas en mondfama
turisma urbo Xi'an. Mia adreso: frauxlino Wang Nan, Mi-jia-qiao xiao-qu 49
hao, Gao-xin-lu 25 hao, CN 710075 Xi'an, Cxinio.
* * *
25j. frauxlo, logxinta 6 jarojn en Okcidenta Euxropo, havanta plurajn
profesiojn, sercxas amikajn kontaktojn kun geesperantistoj mondskale. Liaj
hobioj estas lingvoj, legado, muziko, vojagxoj. Li kolektas bildkartojn,
turismajn prospektojn, bieretikedojn... s-ro Eduard Bistrov, P.K. 1963,
Krasnojarsk, RU-660025, Rusio.
* * *
De kelkaj jaroj ni korespondas kun diversaj klasoj en la mondo, sed por la
projekto "Socrates" ni nepre bezonas plurajn korespondantajn klasojn el
Euxropo.Maryvonne Houviez, 89 rue du 3 R.A.C. FR-36000 Chateauroux,
Francio

**************************************************************************

INTERESE
////////

La virinoj en Afganistano
=========================

La registaro en Afganistano komencis preskaux militon kontraux virinoj. La
situacio pli kaj pli malbonigxas ecx tiel ke en la angla gazeto "The
Times" oni komparis la traktadon de la virinoj en Afganistano al tiu de la
judoj en la antaux-holokauxsta Pollando.

Ek de 1996 kiam la "Talibano" konkeris la potencon, virinoj devige devas
surhavi tutkovritan vestajxon por ke oni ne mortbatu ilin. Unu virinon
mortbatis kolera hordo da fundementalistoj nur pro la fakto ke montrgxis
hazarde la "nuda brako". Alia virino estis sxtonumita cxar sxi promenis
sur la strato kun viro kiu ne apartenis al la familio.

Virinoj ne plu rajtas labori kaj ne rajtas forlasi la domon sen kompano de
vira familiano. Profesiuloj kiel profesoroj doktoroj jugxistoj artistoj
aux verkistoj perforte estas forpelataj de la laborloko kaj malliberigita
en ilia domo.

La alteco de memmortigo estas nekonata en la ekstremista Islama lando, sed
evidentas ke virinoj kiuj ne rajtas forlasi la domon, ne rajtas labori ecx
ne povas acxeti medikamentojn kontraux deprimoj, iros en situacio kie la
vivo apenaux havas signifon. Domoj en kiu vivas virino oni devas pentri la
fenestrojn por ke oni ne povu vidi sxin de ekstere. Ili devas porti
"silentajn sxuojn" por ke oni ne auxdu ilin; Virinoj en Afgnistano vivas
en konstanta timo. Iu ajn erareto kontraux la islama legxo povas kauxzi
mortpunon.

En unu de la malmultaj hospitaloj por virinoj, reportero trovis virinojn
kies aspekto estis pli morta ol viva. Silente ili sidas sur la lito,
rifuzas mangxon, faras nenion krom vegeti la tempon. Aliaj kriegas aux
sidas timema en anguloj. Kuracisto diris ke kun malmulte da medikado kiu
restis, li volas iri kun la virinoj al la prezidanta residenco por ke li
sciu kio okazas kaj kiel lasta formo de silenta protesto. Homaj rajtoj ne
ekzistas por virinoj en Afganistano.

Edzoj havas la potencon pri morto kaj vivo pri la propraj edzinoj, sed
grupo da frenezaj perfortuloj senproblemoj sxtonumas aux mortbatas
virinojn kiuj, ecx se pro hazardo, montras parton de la korpo nuda.

Precipe edukitaj virinoj suferas pli pro la mallibereco ol la aliaj cxar
iam ili vivis en formo de baza homa libereco kaj nun suferas la subhoman
traktadon.

Certa grupo parolas pri tio, kio okazas kiel pri la kulturo aux la
tradicio de Afganistano, sed vivi sub fundamentista regximo neniam
akceptas kulturajn aux tradiciajn regulojn, sed cxiam montras malhumanecon
kaj maldignecon.

J. Schram
Rete: j.schram@forigu.skynet.be

**************************************************************************

Cxu mobiltelefonoj malutilas por sano?
======================================

Lastatempe cxiam pli kaj pli ofte mi auxdas aux skribe vidas tiajn
opiniojn, kiuj diras, ke dum uzado de mobiltelefonoj mikroondoj atakas la
kapon de gxia uzanto, kaj tio malutilas por la sano. 40-60 procentojn de
tiuj ondoj glutas la kapo, pro tio varmigxas la orelo, kiun senton ankaux
mi mem havis jam ne unufoje.

En Hungario tiu cxi malutilo aux ne-malutilo estas ankoraux forte diskut-
ita de "mobil-servantoj" kaj medicinaj instancoj. Gxis la definitiva pruvo
de la aserto, kaj publika deklaro, ke tiaj telefonoj difektas la sanon,
povas pasi ecx jaroj, kaj estas imageble, ke multaj telefonuzantoj vere
malsanigxos jam nereturneble.

Multe interesas min, kiel aspektas oficiale tiu cxi problemo en aliaj
landoj de la mondo? Cxu estas ie esperantisto, kiu scias jam pri bona
solvo protekti la sanon kontraux tiuj mikroondoj? Cxu krom mi iun
interesus praktika aplikado de tia protektilo?

Kun gxojo mi akceptas cxiujn leterojn aux surpaperajn aux elektronikajn el
diversaj anguloj de la mondo. Jen mia adreso:

Imre Bajaki
Hollo Laszlu utca 24, HU-61000, Kiskunfelegyhaza, Hungario
Rete: baja59@forigu.freemail.hu

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 175, 1/novembro-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************