Eventoj n-ro 179, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - BBC ne planas elsendi en Esperanto

Faka aplikado: - "Faklingvajxoj en Esperanto" - Fervojaj aferoj
               - Partoprenu Euxropajn Kulturajn Projektojn

Interreto: - Esperantaj domen-nomoj
           - E-traduko de Manifesto de la Junularo
           - Retpagxaro pri Indigxenaj Projektoj?
           - Mallonge

Arangxoj: - Ekologia studsemajno - senpage
          - Montgrimpado en Irano
          - Seminario pri interreto
          - Cxebalta Printempo
          - Ekumena tendaro en Taize kun E-partopreno
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Trarigardo de la afrika movado
        - E-kantistoj kaj muzikistoj estas sercxataj al E-festivalo
        - Mesagxo de Kep Enderby al IKEK kunveno
        - Darxa kresko cxe KSM, Koresponda Servo Mondskala
        - Rekorda vendo cxe Libroservo de UEA
        - Televidseria kurso de Esperanto
        - Helpu kompili pli kompletan liston de "Esperanto-objektoj"
        - Kongresaj temoj de UK-j inter 1970-2000
        - Anglaj kaj francaj tradukistoj estas sercxataj
        - TEJO Tutmonde sercxas kunlaborantojn
        - Esperantajxoj el Serbio
        - Amika Societo de Kalocsay: anstatau regula cirkulero...

Instruado, ILEI: - Volontuloj sercxataj por instrui E-on en Honkongo
                 - Opiniu pri "Mazi"
                 - Brazilia deklaro pri instruado de Esperanto

Konkursoj: - Festivalo de videofilmoj en Esperanto
Gazetoj: - Cxu esperantistoj ne bezonas porinfanan gazeton?
Muziko: - 8-a disko en Kolekto 2000: "Survoje de Kompanoj"
Rubrikoj: - mallonge (13), anoncetoj (6), korespondi deziras (4)
Interese: - Egiptoj kaj helenoj estis la unuaj antisemitoj

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

BBC ne planas elsendi en Esperanto
==================================

Attila Kovacs (Rete: akovacs@forigu.cosoft-bt.com) turnis sin kun demando pri
Esperanto al la monda radioservo BBC, kaj ricevis la suban respondon
(traduko de la origina anglalingva mesagxo):

"Dankon por via e-letero! Ni bedauxras, ke BBC Mond-Servo ne planas
ekfunkciigi elsendon en Esperanto en la estonteco.

La lingvoj, en kiuj BBC Mond-Servo elsendas estis deciditaj historie en
diskuto kun la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de la brita registaro, kaj
kiam la servojn oni ekfunkciigas, vastigas aux fermas, oni konsideras la
lokan bezonon kaj la strategian gravecon de la regiono - en kiu la lingvoj
estas parolataj - por Britio.

La BBC Mond-Servo elsendas prefere por regionoj, ne por specifaj lingvo-
parolantoj (escepte la anglan, kio estas elsendita tutmonde). La kriterio
de la ekfunkciigo de nova lingvo-servo ne dependas de la grandeco de
landoj aux iliaj logxantaro aux la tutmonda nombro de la denaskaj
parolantoj de la lingvo. Kvankam multaj BBC lingvoj estas atingeblaj en
"audio" en la interreto, kaj oni povas auxskulti ilin tutmonde, la
celauxskultantaro por iu ajn lingvo konsistas el tiuj homoj, kiuj vivas en
la regiono, kie la lingvo estas plej vaste parolata, kaj Esperanto ne
plenumas la kriterion de BBC tiusence.

Ekfunkciigi kaj prizorgi novan lingvo-servon estas multekosta entrepreno
kaj kiel vi eble scias, en la lastaj jaroj la bugxeto de BBC Mond-Servo
estis trancxita. Pro tio estas malversxajna, ke ni konsideras aldoni novan
lingvon krom tiuj, en kiuj ni jam elsendas gxis serioza strategia bezono
ne montrigxos - kaj ne estas garantio, ke cxiuj jam ekzistantaj lingvo-
servoj dauxrigxos en la estonto.

Sincere:
Auxskultantaj Rilatoj, BBC
Rete: worldservice.letters@forigu.bbc.co.uk

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri
diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 4. -

FERVOJAJ AFEROJ
---------------

- BACSKAI, Istvan: La Nord-suda Metroo trafikas gxis la urbocentro de
  Ujpest. = revuo Hungara Fervojista Mondo 1990:62
- FEIFOCVA, Magdalena: La Pend-Telfero al Lomnicky stit. = en sama revuo
  1990:24
- FERENCZY, Imre: La taskoj de la fervojaj kuracistoj. = e.s.r. 1990:53
- Fervojaj novajxoj =rubriko en la revuo Hungara Fervojista Mondo
- GIESSNER, Joachim: organizo, funkcio kaj servoj de okcidentaj fervojoj. =
  e.s.r. 1990:40
- GULYAS, Istvan: La situacio kaj evoluoO = e.s.r. 1988:50
- HALASZ, Jozsef: renovigita stacidomo en Fuzesabony. = e.s.r. 1990:58
- PATAY, Janos: Per elektra trakcio inter Budapest kaj Kaposvar. = e.s.r.
  1989:8
- PHERSY, Ferenc: Ferbetonsxpaloj sub trakforkoj. = e.s.r. 1988:44
- SZkS, Ludoviko: Pligrandigo de la rangxadkapacito per teknologio-sxangxo.
  = e.s.r 1991:31
- RITTERSPACx, Gernot: Fervoja terminaro en Esperanto. FR Germanio:
  Ternminara Komisiono de IFEF, 1989. 227p. - Suplento al 6-lingva Lexique
  general des termes ferroviaries. Chur: UIC, 1988.
- SZEGEDI, Mihaly red.: Fervoja terminaro en Esperanto. Suplemento al
  Lexique general des termes ferroviaries (UIC). Esperanto-hungara.
  Budapest, 1992. 165p.
- Unuecajreguloj por kontrakto pri la internacia fervojo transporto de varoj
  (CIM). Aldono B al Konvencio pri la internacia fervoja trafiko (COTIF). El
  la germana tard. Wilhelm Barnickel. GEFA, 1990. 92p.
- P. Engen, P. J. Krogstiel: Fervoja Termin-aro, 1968
- Fervoja Terminareto, 1971
- I. Bacskai: Fervoja Terminareto, 1968
- G. Rittersprach: Fervoja Terminareto, 1966
- E. M. Rosher: Railway Technical Terms, 1958
- Fakvortaro Fervojista, 1954
- Blin kaj Blondeaux: Fervojteknika Leksikono, 1955
- E. M. Rosher: Fervoja Terminaro, 1953
- Nemoto: Terminaro de Fervojaj Veturiloj, 1939
- G. Habellok: Eisenbahn-Worterbuch, 1923. Dulingva: Esperanto-germana
- Spoorwegvakwoordenboek, 1972. Esperanto-Nederlanda kaj Nederlanda-
  Esperanto
- Priru)nik za Konverzaciu, 1965. 6-lingva manlibro konversacia
- J. Pollhammer: Prinomado de Vagonoj kaj Vagonpartoj,1929
- Fervoja terminaro, Budapest 1997
- W. Meijnen, (tr. J. Punt): Fervojoj en la basaj landoj, America 1980
- W. Barnickel (tr.): Unuecaj reguloj por la kontrakto pri la internacia
  fervoja transporto de pasagxeroj kaj pakajxoj (CIV). Frankfurto, 1987
- W. Barnickel (tr.): Unuecaj reguloj por la kontrakto pri la internacia
  fervoja transporto de varoj (CIM). Frankfurto, 1990
- Fervoja leksikono franca-Esperanta, 1978
- Fervoja terminaro en Esperanto, IFEF, 1989
- Fervoja terminaro Esperanta-sveda, 1976,
- Malagranda pola-Esperanta kaj Esperanta-pola fervojista vortaro. 1978

Revuoj
------

- AFEF-Bulteno Red. Leopold Patek. Eldonas: Auxstria Fervoja Esperanto-
  Federacio. A-1103 WIEN pf.117.
- DEFA Bulteno Red. Lene Niemann. Eldonas: Dana Esperantista Fervojista
  Asocio. DK-3000 Helsingor Edvard Munchesvej 9.
- Esperanto Fervojisto Red. G.Mazaud F-36000 Chateauroux 322 ave. de la
  Cxatre.
- Hungara Fervojista Mondo (kvaronjara) Red. Istvan Gulyas. Eldonas: HEA
  Fervojista Fako, H-1378 BUDAPEST pf.7.
- Itala Fervojisto Red. Claudio Pavesi. Eldonas: Itala Fervojista Esperanto-
  Esocio. IT-40124 BOLOGNA Via de' Poeti 5/2.
- Internacioa Fervojisto Red. E.Henning Olsen. Eldonas: IFEF. DK-4700
  NAESTVED Aderupvej 182

Fakaj asocioj
-------------

- Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Fondita en 1909.
  Sekretario: dr. Romano Bolognesi IT-40139 BOLOGNA Via Misa 4. 23.
- Fervojista Fako de HEA, hungaria sekcio de IFEF. Adresi: pf. 7., HU-1368
  Budapest, Hungario. Telefono: +36-1-1220660/233.

**************************************************************************

Euxropaj kulturaj projektoj
===========================

Asocioj kiuj interesigxas pri partopreno en iu euxropa kultura projekto
(ekz. 2001, jaro de la lingvoj), por informigxi, kiel ricevi subtenon aux
alian helpon aux kiuj agokampoj ekzistas, de tempo al tempo bonvolu
rigardi la retpagxon:
http://europa.eu.int/comm/dg10/culture.index_en.html. Tie la novaj
projektoj estas anoncataj.

Roland Rotsaert
Visspaanstraat 97 BG-8000 Brugge, Belgio
Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Esperantaj domen-nomoj
======================

La modernaj komunikilaj rimedoj - felicxe - cxiam pli kaj pli penetras
ankaux en la E-movadon.

La retposxto jam antauxlonge estas uzata (vidu ekz. en Eventoj 0016 jam en
1992!), estis ekuzitaj ankaux la domen-nomoj esperanto.net kaj
esperanto.org, pli ol 20 landaj domennomoj http:// www.esperanto.hu (aux
*.de, *.se, ktp.), ankaux UEA havas sian - sed nun ekfunkciis la unua por-
renkontigxa domennomo http://www.internacia-festivalo.de.

Gratulojn al la prizorganto Hans-Dieter Platz (retadreso: HDP@forigu.internacia-
festivalo.de)

L. S.

**************************************************************************

E-traduko de Manifesto de la Junularo
=====================================

Danke al ITRE (Internacia Traduk-Reto en Esperanto) aperis en Esperanto la
"Manifesto de la Junularo por la 21-a jarcento" - aprobita de UNESKO la
26-an de oktobro. Mi rekomendas gxin tra-studi antaux ol gxi estos solene
transdonita al UN (en oktobro 2000). Vi trovas gxin cxe:
http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/unesko/index.htm. Cetere, la Manifesto
estas legebla en pluraj naciaj lingvoj.

Geza Kurucz
Hitel u. 10. fszt. 16. HU-6000 Kecskemet, Hungario
Rete: suli267@forigu.szeged.sulinet.hu

**************************************************************************

Indigxenaj Projektoj
====================

En la artikolo de Eventoj (n-ro 176) mankis la retadreso de "Indigxenaj
Dialogoj". Gxi estas atingebla cxe http:// www.xs4all.nl/%7Epilger/id/ aux
ecx tra la retpagxo de UEA, sub "projektoj".

Roland Rotsaert
Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be

**************************************************************************

La diskutlisto "finavenko@forigu.egroups.com" gvidata de Nikolao Grisxin estas
fermita. Cxefaj kauxzoj estis la mallerta varbado kaj erare formulita celo
de la listo: anglalingva diskutejo pri E-o.
* * *
Informoj pri turismo en la provinco Anjxu, departemento Maine-et-Loire, en
kiu situas la Esperanta Kulturdomo de la kastelo Gresillon, haveblas cxe
la retpagxo: http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/turismo/anjou.htm. Ekonomiaj
informoj pri la sama regiono haveblas cxe:
http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/anjou/ekonomio.htm

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Ekologia studsemajno senpage
============================

Inter 01-07. julio 2000 okazos en Londerzeel, Belgio, "Studsemajno pri
Ekologio kaj Komposxtado". La tuta studsemajno kostos nur 25 EUR kaj
inkluzivas: mangxojn, tranoktadon, lernomaterialon kaj ekskursojn.

Gxi estos ecx senpaga por homoj el nepagipovaj landoj; ni ecx subvencios
parton de la vojagxkostoj por 2 homoj el cxiu lando!

La cxefa studobjekto estos: komposxtado laux 100 % natura, biologia
maniero, sen multekostaj, kemiaj produktoj. Estas bone por la sano, por la
grundo, la medio kaj avantagxe por evolulandoj. Pliaj informoj haveblas
cxe:

Flandra Esperanto-Junulara Asocio
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: lode@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

Montgrimpado en Irano
=====================

Irana Esperanto-Centro arangxas Ascendo al Damavand (la plej alta Irana
monto). Gxi estas profesia montgrimpado. Oni povas en diversaj niveloj
partopreni. Ni atendas cxiujn interesantojn. Ilin atendas ricxa esperanta
programo. La arangxo okazos inter 25-28 de auxgusto 2000.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Irana Esperanto-Centro
P.O.Kesto: 17765-184 Tehrano, Irano
Rete: esperanto.ir@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Esperanto@forigu.Interreto
===================

Inter 16-22. 4. okazos seminario pri interreto kaj gxiaj teknikoj en
Stokholmo, Svedio. La arangxon subtenas ankaux TEJO. Cxi seminario estas
bona eblo konatigxi kun la interretaj teknikoj (html, ftp, irc ktp).
Okazos prelegoj pri programado kaj grafikado, diskuto pri strategio de
Esperanto en interreto, pri komputilaj terminoj en Esperanto. Estos
konkurso pri retpagxoj.

Ni invitas al arangxo kun senkosta programo cxefe junulojn de cxebaltmaraj
landoj. A-landanoj pagu 40 EUR kaj B-landanoj 15 EUR por logxado, mangxo
kaj kurslibreto pri Interreto kaj retpagxo-verkado. Antauxvideble ni povos
doni iom da vojagxmono al homoj kiuj bezonas tion. Estas nur 25
partoprenantlokoj, do rapide aligxu por pli granda sxanco ricevi eblecon
veni al cxi tiu inda kaj interesa seminario.

Hokan Lundberg
Fisksatra Torg 12. SE-133-41 Saltsjobaden, Svedio
Rete: hokan.lundberg@forigu.telia.com

**************************************************************************

Cxebalta printempo
==================

La 22-a Cxebalta Esperantista Printempo okazos inter la 30-a de majo kaj
11-a de junio 2000 en Mielno, Polio. La partoprenantojn atendas multaj
belegaj ekskursoj en la vidinda cxirkauxajxo. Okazos diversaj interesaj
prelegoj kun videofilmoj, promenadoj, ludoj kun valoraj premioj, dancado,
ktp. Antauxvideble kreskos esperantega etoso.
Kontakt- kaj aligxadreso:

Filio de Pola Esperanto-Asocio
skr. 30. PL-75016 Koszalin, Polio

**************************************************************************

Ekumena tendaro
===============

Inter 13-20. 08. 2000 okazos la 4-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro
(JET) en Taize, Francio.

Taize estas vilagxo en sudorienta Francio, kie komunumo de kristanaj
fratoj gastigas cxiusomere centmilon da gejunuloj el pli ol 80 landoj por
gvidi ilin al la fontoj de la kristana kredo. Dum la arangxo estos religia
E-etoso. En la programo trovigxas cxiutaga pregxo kaj diversaj programoj
rilate al la religio.
Informoj kaj aligxo cxe:

Bernhard Eichhorn
Romeusring 20, DE-78050 Villingen, Germanio
Rete: bernhard.eichkorn@forigu.esperanto.de

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ . Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

15-23.01. 3-a Kuna Auxstralia-Nov-Zelanda Kongreso kaj 16-a Auxstralia
Esperanto-Somer-kursaro, Sidney. Inf: s-ro Terry Manley, 143 Lawson St,
Redfern NSW 2016, Auxstralio. Tel: +61-2-93194775. Rete:
esperfed@forigu.ans.com.au
* * *
03-06.02. Rusia Esperantista Kongreso, Cxeboksari (Cxuvasxio). Inf: REK,
a.k. 189. RU-428000 Cxeboksari, Rusio. Rete: esperant@forigu.chtts.ru
* * *
05-13.02. Internacia Pedagogia Kurso Bydgoszcz. Monda Turismo, M.
Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Rete:
monda.turismo@forigu.esperanto.nu
* * *
12.02. La naskigxonta E-a Civito (en Berno, kunlabore kun SES). Inf:
Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
Tel: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
15-19.02. Inicado al Esperanto kaj praktikado por komencantoj, gvidas
Josee Lafosse en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074
* * *
19.02. Semajno de la Internacia Amikeco, Leuven. Inf: Kultura Centro,
Brusselsestraat 63, BE-3000 Leuven, Belgio. Tel: +32-10-860112 (Roger
Goris) Rete: esperanto3000@forigu.esperanto.nu
* * *
19-20.02. "Kio estas bela poemo?" Francois Degoul (Francio) prelegos, La
Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, BP. 779, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete:
kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
22-26.02. Preparado por (en Francio) oficiala ekzameno Kapableco. Traduko
kaj disertacio. Gvidas Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-
Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549.428074
* * *
25-27.02. Esperanta Semajnfino, Felixstowe. Inf: Roy L., Simmons, 61
Altmore Ave., East Ham, London, E6 2BZ, Britio. Rete:
rokeby@forigu.globalnet.co.uk
* * *
25-27.02. Vintra Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (VERAT), Poprad.
Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad,
Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
26.02-05.03. 2a Arangxo Junularo-Nordio (AJN), skisemjano en Trondheim.
Inf: Norvega Junularo Esperantista, Olaf Schous v. 18, NO-0572 Oslo,
Norvegio. Rete: espen@forigu.nvg.ntnu.no aux jardar@forigu.nvg.ntnu.no
* * *
26.02-07.03. 3-a Internacia Himalaja Renkontigxo, Nepalo. Inf: Nepala
Esperanto-Asocio. P.O.Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel: +977-1-410725 (s-
ro L.P. Agnihotri), fakso: +977-1-227230. Rete: sosierra@forigu.wlink.com.np
* * *
27.02-03.03. 3-a Internacia Minalaja Renkontigxo, Katmandu. Inf: Nepala
Esperanto-Asocio, P.O.Box 10518, Katmandu, Nepalo. Rete:
sosierra@forigu.wlink.com.np

**************************************************************************

MOVADO
//////

Kresko cxe KSM
==============

Unu el la plej longedauxraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo
Mondskala, KSM spertis ioman kreskon de sercxantoj de korespondamikoj en
la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn (419 en 1998).

Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio (de 70 al 96 petoj),
Rusio (de 38 al 56), Belgio (de 6 al 12) kaj Ebura Bordo (de 1 al 12), kaj
malkresko en Brazilo (de 59 al 39), Irano (de 22 al 8) kaj Japanio (de 5
al nulo). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, cxar la
sxangxoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo.

De tempo al tempo ekz. landaj asocioj provas starigi propran korespondan
servon. Tio estas malkonsilinda, cxar malgranda servo ne povas oferti al
la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas
KSM danke al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaux tiukampe la
limigitaj rimedoj de la Esperanto-movado estu uzataj optimume, estas plej
prudente, ke cxiuj asocioj, instruistoj k.a. kurs-organizantoj uzu la
servojn de KSM kaj ke la Esperanto-gazetaro ankoraux pli multe diskonigu
ilin.

Eblas ricevi aligxilon kaj adresojn kontraux unu respomdkupono cxe:

Koresponda Servo Mondskala
B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio.

**************************************************************************

Kunredaktoroj sercxataj
=======================

La organo de Tutmonda Esperanto-Junularo, TEJO-Tutmonde sercxas landajn
kunredaktorojn, kiuj regule de tempo al tempo raportas pri la landaj
okazajxoj rilate al Esperanto kaj junularo. La redakcio ankaux dankas
diversajn artikolojn pri temoj, kiuj junajn esperantistojn interesas.
Kontaktadreso:

Rick Newsum
8 Mead Way, BR-59-2EZ Bristol, Britio.
Rete: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Buntaj novajxoj el Afriko
=========================

Gbeglo Koffi, respondeculo pri Afrika Agado de UEA por ekkoni la eblojn de
sia tasko kontaktis afrikajn landajn asociojn, klubojn, unuopajn
personojn.

En Angolo Kabinda E-asocio suferas pro diversaj problemoj. Sed laux mia
kono, ili estas solveblaj.

La prezidanto de Benina E-asocio parolis pri la nefunkciado de tiu asocio.
Beninano Jean Codjo kun helpo de germanoj starigos reprezentantejon de
Esperanto.

En Ganao la problemojn de la tiulanda asocio Zamenhofa Klubo versxajne
solvos la subteno (100 NLG) de Fondajxo Afriko.

Mi informigxis pri konfliktoj inter la Esperantistoj en Kamerunio.

Kongolanda Esperanto-Rondo sxatus uzi Esperanton por praktikaj celoj:
disvolvo de komerco, perfektigo de metiistoj, ktp. Multas altnivelaj
esperantistoj en Demokratia Kongolando.

Antoine gvidas kursojn en Kotdivuaro, kaj sxatus, ke okazu internaciaj
ekzamenoj en tiu lando.

En Malagasio estas nun du landaj Asocioj MEU kaj MEA. UEA rekonas nur la
asocion MEU, kiu estas la tegmenta asocio en la lando. Estus bonvene, ke
unusola ekzistu en cxiu lando, kaj sub tiu estu la kluboj kaj aliaj grupoj
esperantistaj.

Pri Nigxeria Esperanto-Federecio, NEF nenio scieblas. Estas malfacila
kontakti iun ajn en cxi tiu lando. Oni ne povas taksi la forton de NEF.
Notindas, ke UEA jam donis subvencion al NEF, ke la asocio rekonigu sin
cxe la enlandaj auxtoritatuloj, la rezulto ne scieblas.

En Senegalio Dakara E-klubo funkcias bone. La asocio havas financajn
problemojn sed ili de tempo al tempo solvadas tion.

La E-asocio en Sudafriko funkcias bone, kvankam la membroj estas
malmultaj. Gxi sxatus organizi la kvinan Afrikan Kongreson.

Rimarkindas la rilatoj de tanzanianoj kun sveda klubo, kiu helpas al niaj
amikoj en fabrikado de sunkuiriloj. La homoj de la funkciula komitato
havas aliajn projektojn, kiuj ebligos al la grupo gajni iom da mono.

En Togolando gxenerale cxio iras glate. La asocio jxus okazigis sian sesan
nacian kongreson, kaj pretigxas por la sepa. Gxiaj problemoj temas pri
mono, cxar ankaux tiun asocion gxenas la problemo pri ne-kotizado de la
membroj. Ne nur la memstareco en la organizado de la laboroj gravas, sed
ankaux kaj precipe la financa.

Resumo
------

Multas bonnivelaj esperantistoj en Afriko, sed konfliktoj iel fusxas la
laborojn en multaj landoj. Escepte de EASA (Esperanto-Asocio en
SudAfriko), aliaj landaj asocioj ricevas subvecion de UEA. Tiuj pensas, ke
la elektigxo de afrikano sine de la estraro de UEA altigos la subvencion,
kaj ebligos al afrikanoj fari cxion ajn pere de Esperanto. Ni revenigu nin
al la realo: "UEA ne asignas bugxeton al cxiu estrarano, ke tiu cxi
laboru. Estraranoj proponas, kaj CO disponas". Tiel la politiko de UEA pri
Afriko cxiam estas sama kiel en pasintajjaroj. Nun ni afrikanoj mem devas
ion fari por montri, ke elekto de afrikano helpas al UEA: strebado al
memstarigo de afrikaj landaj asocioj estas unua pasxo.

Gbeglo Koffi
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

Rekordo de la libroservo de UEA
===============================

En diversaj okazoj tra la jaro 1999 oni jam raportis pri la bonega
progreso de la vendoj de la libroservo de UEA. Provizora finkalkulo
konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de
134848 euxroj (297165 NLG) signifis la plej bonan rezulton de la 90-aj
jaroj gxis tiam. Kresko je 6,4 procentoj en 1999 plialtigis la rekordon al
143499 euxroj (316230 guldenoj).

Post kelkaj necesaj precizigoj la libroservo (kaj Eventoj) publikigos
statistikon de la plej furoraj libroj.

**************************************************************************

Nova televid-seria kurso
========================

"Esperanto - Pasporto al la tuta mondo" verkita de Paul Gubbins kun junaj
talentaj esperantistoj en la rolo konsistos el 15 lecionoj po 30 minutoj
kaj akompana presita materialo, celantan individuan aux grupan studadon.
La distra histroio konstruita sur didaktika bazo faciligas kaj gxojigas la
lernadon. Cxiu leciono okazas plene en Esperanto.

La komencoj de la aventuro de familio Bonvolu, la televidseria karaktero,
kaj la vigla kaj sprita dialogo katenas la atenton. La resumo detale
traktas la cxefajn gramatikajn erojn prezentitajn en cxiu cxapitro.
Skribekzercoj, verkitaj de Stefan MacGill, kompletigas la lecionojn.

La unuaj lecionoj jam aperis kaj estas vaste lauxdataj. Ses lecionoj estis
filmataj somere de 1998. Antauxmendprezo de la tuta kolekto estas 240
Euroj.

**************************************************************************

Mesagxo de Kep Enderby al IKEK
==============================

Karaj gekonferencanoj,

Kiel prezidanto de UEA, mi sendas varmajn kaj sincerajn salutojn kaj
bondezirojn al la 12-a Konferenco de Internacia Komunista Esperantista
Kolektivo, IKEK, nun okazanta en Havano, Kubo. Gxojindas, ke la Kuba
Esperanto-Asocio ankaux partoprenas la konferencon.

Por mi, saluti vin cxiujn estas speciale plezuriga afero, cxar mi estis en
Havano dum la 1990-jara Universala Kongreso de UEA, ke mi unue spertis la
specialan humanecan etoson de granda internacia esperantista kongreso.

Ne estis imageble tiam, ke mi, tiama komencanto en Esperanto, nur 9 jarojn
poste havus la sxancon saluti vin kiel mi faras nun.

Se mi povas iomete indulgi min, permesu min ankaux mencii la efikon
sentitan de cxiuj tiamaj kongresanoj en 1990, kiam la kuba prezidento mem,
Fidel Castro, kune kun unu el siaj ministroj, cxeestis kaj partoprenis la
solenan inauxguran ceremonion. La Alta Protektanto de la Kongreso tiam
estis d-ro Carlos Rafael Rodriguez, vicprezidento de la Sxtata Ministra
Konsilio.

Neniu el la tiamaj partoprenantoj iam povos forgesi la eksterordinaran
efikon cxe ni, kiam dum tiu UK, Prezidento Castro publike deklaris, ke li
konsideris sin esti soldato por Esperanto! Ja, la spirito de vera
internacieco parolis kiam li diris tion.

Memorinda por mi ankaux estis la okazo kiam uzante mian tiam bazan
Esperanto-kapablon kaj helpate de loka kuba Esperanto-hispana
interpretisto, mi ecx havis la bonsxancon dum la oficiala akcepto
pridiskuti auxstraliajn politikajn aferojn kun la prezidento. Ne
forgesebla sperto por eks-auxstralia politikisto.

La nomo de via asocio, IKEK, kiu klare kaj malkasxe eksponas rilate al
viaj politikaj celoj kaj opinioj devigas min rememorigi vin, ke UEA
statute devas, kadre de sia celo plifortigi internaciajn rilatojn kaj
respekton de homaj rajtoj, cxiam agi neuxtrale pri sociaj kaj politikaj
problemoj.

Malgraux tio, mi volas tute sincere kaj profunde agnoski la laborojn kaj
kontribuojn de IKEK al la laboroj de UEA ekde kiam IKEK igxis kunlaboranta
asocio kun UEA en 1998. IKEK aktivas en nia Kampanjo-2000 kaj ankaux
aktive partoprenas la Manifeston 2000 de UNESKO pere de UEA. IKEK estas
ege grava kunlaboranta asocio de UEA.

Mi estas certa, ke ni cxiuj interkonsentas, ke pli grava ol politikaj
diferencoj, malcertecoj kaj opinioj kiel plibonigi la mondon, estas
akcepto de la baza fakto, ke la plej grava aspekto de humaneco estas
tolerema respekto al la opinioj vere, honeste kaj sincere tenitaj de
aliaj. Tio mem estas fundamenta homa rajto. Atingi tian respekton cxiuj
Esperantistoj cxiam devus strebi.

Ecx se la tiel nomita principo de neuxtraleco al politikaj problemoj ne
estas komuna al ambaux UEA kaj IKEK, sendube ni egale dividas la plej
gravan principon de respekto al homaj rajtoj.Mi sxatus renkonti vian
sekretariinon, Mayra Nunez Hernandez, kiu vizitis nian sidejon en
Roterdamo.

Mi antauxvidas ricevi de via respondeculo pri Eksteraj Rilatoj, mia amiko
kaj kolego en UEA, Vincent Charlot, plenan raporton post la fino de via
Konferenco.

Nome de UEA: havu bonan kaj fruktodonan Konferencon!

Kep Enderby
Prezidanto de UEA

**************************************************************************

Kolektu ZEO-jn!
===============

ZEO signifas Zamenhof-Esperanto Objekto. Tio estas placoj, stratoj, ktp.
kiuj nomigxas Esperanto, Zamenhof, ktp.

Esperantistoj, honora afero estas por ni, kompletigi en la dokumentaro,
jen kaj jen ankoraux mankatajn jarojn, datojn de la estigxo de ZEO en via
regiono aux lando!
La liston sendu al:

Hugo Rollinger
Steinstr. 16, DE-97688 Bad Kissingen, Germanio

**************************************************************************

Kongresaj temoj
===============

La cxefa Esperanto-evento, la Universala Kongreso, estas ankaux la plej
grava eduka arangxo en Esperanto. Jam antaux longe oni konkludis, ke
tiurilate la kongresoj estas pli efikaj, se ili havas centran temon.

La kongresan temon difinas la Estraro de UEA. Gxi elektas kompetentan
fakulon kiel regxisoron, kiu planas gxian traktadon dum la UK kaj sercxas
prelegontojn kaj aliajn kontribuontojn. La traktado de la temo tamen ne
limigxas al la specialaj kongrestemaj programeroj. UEA instigas ankaux
fakajn asociojn dedicxi parton de siaj kunvenoj al la kongresa temo, ekz.
per prelego pri gxi el la specifa vidpunkto de sia fako. Internacia
Kongresa Universitato kaj Esperantologia Konferenco ofte inkluzivas
prelegojn pri la temo kaj gxi povas respeguligxi ankaux en la arta
programo de la UK.

Kutime la kongresa temo ligigxas al la lingva problemo en internaciaj
kunlaboro kaj komunikado, al lingvaj rajtoj, al paco kaj internaciismo,
aux al la tutmonde interesaj aspektoj de la regiono kie okazas la
kongreso. Multfoje la temo rilatas al speciala Jaro aux Jardeko de UN kaj
UNESKO, kaj la salutmesagxoj de altaj funkciuloj de tiuj mondorganizajxoj
ofte prezentas inspiran enkondukon por la kongresaj diskutoj.

La cxefajn rezultojn de la kongrestema traktado oni resumas en rezolucio,
kiun oni publikigas en la ferma solenajxo de la UK. Gravaj prelegoj kaj
aliaj kontribuajxoj ofte aperas ankaux en la revuo "Esperanto" kaj aliaj
gazetoj. Kelkfoje aperas ankaux plena materialo en aparta volumo.

Kongresaj temoj ekde 1970:
- 1970 Vieno: E-o kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo
- 1971 Londono: La problemo de lingva komunikado en nuntempa mondo
- 1972 Portlando: Monda turismo kaj lingva diverseco
- 1973 Beogrado: Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko
- 1974 Hamburgo: Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo
- 1975 Kopenhago: La socia pozicio de la virino
- 1976 Ateno: Internacia kunlaboro de sxtatoj je regiona nivelo
- 1977 Rejkjaviko: La rajto je komunikado
- 1978 Varno: Internacia lingvo - internacia edukado
- 1979 Lucerno: La lingva aspekto de internacia organizigxo
- 1980 Stokholmo: Diskriminacio
- 1981 Braziljo: Kulturoj kaj lingvoj: pontoj kaj baroj
- 1982 Antverpeno: Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado
- 1983 Budapesxto: Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado
- 1984 Vankuvero: Lingvaj minoritatoj - cxu nur nacia fenomeno?
- 1985 Auxgsburgo: Antikvo kaj moderno: kionsxangxi, kion konservi?
- 1986 Pekino: Interkomprenigxo, paco, evoluo
- 1987 Varsovio: Esperanto - 100 jaroj de internacia kulturo
- 1988 Roterdamo: Scienco kaj tekniko por internacia komprenigxo
- 1989 Brajtono: Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado
- 1990 Havano: Esperanto, evoluo kaj kultura diverseco
- 1991 Bergeno: Nordio - cxu modelo?
- 1992 Vieno: Kiam falas muroj de miljaroj: komuna euxropa domo
- 1993 Valencio: Klerigo por la 21-a jarcento
- 1994 Seulo: Azio en la mondo
- 1995 Tampereo: "Ni la popoloj" - unu mondo aux disaj eroj?
- 1996 Prago: Kulturo: valoro aux varo?
- 1997 Adelajdo: Toleremo kaj justeco en multkultura socio
- 1998 Montpeliero: Mediteraneo - ponto inter kulturoj
- 1999 Berlino: Tutmondigxo: sxancoj por paco?
- 2000 Tel-Avivo: Lingvo kaj kulturo de paco

**************************************************************************

Anglaj kaj francaj esperantistoj sercxataj
==========================================

Por helpi adapti novan version de la konataj sxlosiloj de Esperanto en la
angla kaj en la franca, oni bezonas la helpon de bonaj konantoj de
Esperanto anglalingvaj kaj franclingvaj.

Cxi tiu laboro okazas en la kadro de la projekto "Indigxenaj dialogoj"
(vidu pri gxi la retpagxaron cxe: "www.uea.org" sub "projektoj").
Helpemuloj bonvolu kontakti min:

Renato Corsetti
k Colle Rosto IT-00039 Zagarolo, Italio
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

Kunredaktoroj sercxataj
=======================

La organo de Tutmonda Esperanto-Junularo, TEJO-Tutmonde sercxas landajn
kunredaktorojn, kiuj regule de tempo al tempo raportas pri la landaj
okazajxoj rilate al Esperanto kaj junularo. La redakcio ankaux dankas
diversajn artikolojn pri temoj, kiuj junajn esperantistojn interesas.
Kontaktadreso:

Rick Newsum
8 Mead Way, BR-59-2EZ Bristol, Britio.
Rete: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Esperantajxoj el Serbio
=======================

En la plej populara prikomputila serblingva revuo "Svet kompjutera" (Mondo
de la komputiloj) artikolo prezentis la laboron de la plej popularaj
interret serviloj dum la NATO-bombado. Cxefo de unu el la serviloj
(CentNet el Nisx) parolante pri la tiutempa agado menciis ankaux la
lingvojn en kiuj oni informadis la eksterlandanojn pri la okazajxoj. Li
inter kelkaj lingvoj menciis ankaux la Esperantlingvan informadon.
***
La trian premion gajnis Nebojsxa Stankovic-Espero, prezidanto de nisxa
Esperanto-societo. Krome, por aliaj tri fotoj, li ricevis ankaux la lauxd-
atestilon en la fotokonkurso, "Ekofoto '99" en Nisx.

Zoran Ciric
Rete: zciric@forigu.eunet.yu

**************************************************************************

Anstataux regula cirkulero...
=============================

"Amika Societo de Kalocsay" decidis ne plu eldoni plurfoje regulan
cirkuleron, sed krom 1 jara resuma letero aperos lauxplane jare 4 numeroj
de lauxokazaj eldonajxoj ligitaj al la vivo kaj verkaro de la poeto.
Dezirantoj povas ricevi ilin kontraux po 6 respondkuponoj (hungaroj: 600
Ft). Kontaktadreso:

Ada Csiszar
Zsigmond ter 1/B HU-1023 Budapest, Hungario.

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Senpage en Honkongo
===================

Se vi interesigxas pri Honkongo kaj volas tie pasigi du monatojn tute
senpage, ecx salajrante, kaj vi havas suficxan sperton instrui Eperanton,
bona eblo trafas vin. Honkonga Junulara Esperanto-Asocio, HKJEA nun
sercxas tauxgajn kandidatojn por nia intensiva E-kurso, por la 56-a IJK.
Datoj estas inter 01.03.-30.04. kaj 01.05-30.06.

Ni ofertas: senpagan simplan logxadon; vivsubvencion (mangxado,
personajxoj, ktp); honorarion 300 USD po monato; kroman 100 USD transporta
subvencio (aux pli, se necesas transurba vojagxo); minimume 50 % de via
flug-vojagx-kosto al Honkongo (dependas de via urbo).

Avantagxo estas: alta lingva kapablo kaj sperto en E-instruado, preferinde
kun diplomo; kono de angla estas - sed ne nepras.

La instruisto: instruos proks. 12 horojn po semajno, respondecas pri la
kurs-materialoj kaj ties preparado, devas havi validan pasporton kaj
"turistan" vizon - cxar vi havos suficxe da libertempo krom E-instruado
kaj spertado en la urbo, ni ankaux proponos al vi instruadon de aliaj
aferoj, fremdaj lingvoj, arto, muziko. Salajro por kvalifikita instruisto
estas gxenerale USD 8-40 po horo. Sciigu al ni vian talenton!
Aligxoj (prefere retposxte) cxe:

Bill Mak
4B Wah Kin Mansion, 18-20 Fort St, North Point, Hong Kong, Cxinio.
Rete: billmak@forigu.ibm.net

**************************************************************************

Opiniu pri "Mazi"!
==================

La Internacia Esperanto-Instituto, IEI planas la aperigon de novaj
helpiloj ligitaj al la filmo "Mazi en Gondolando". Antaux ol ni decidos
pri novaj eldonajxoj, estus bone koni la opinion de aliaj instruistoj pri
la lernomaterialo de tiu metodo nun trovebla en la E-merkato. Tio permesos
al IEI taksi la efikon de "Mazi" 4 jarojn post ties lancxo.

Ankaux vi povas helpi nin en niaj decidoj respondante la cxisubajn
demandojn: - Cxu vi konas la kompleton "Mazi en Gondolando? - Cxu vi jam
utiligis gxin en via(j) E-kursoj? - Cxu la kompleto de "Mazi" kontentigas
viajn atendojn? Kial? - Kiom agxaj estas la lernantoj al kiuj vi
instruas(is) uzante "Mazi"? - Cxu laux via takso la kompleto "Mazi" estas
tauxga por kiu ajn agxogrupo? Kial? - Se vi opinias, ke la Mazi-materialo
nur tauxgas por gejunuloj aux infanoj, cxu vi dezirus alian novan
materialon? - Cxu via E-lernantaro montris intereson en la utiligo de
"Mazi"? Kial? - Kion vi nepre sxatus aldoni al la nuna materialo kiel
helpilon por tauxge instrui Esperanton pere de "Mazi"? - Kiuj estis la
senteblaj pozitivaj aux negativaj efikoj de la instruado utiligante la
kompleton 'Mazi"? - Kion vi opinias pri la teknika kvalito de la filmoj
(sono, koloroj, vocxoj, prononco, ktp)? - Kiel vi taksas la eksteran
aspekton de la "Mazi"-kompleto? (tre bona; bona; akceptebla; malbona).
Aldonu viajn kromajn rimarkojn!

Atilio Orellana Rojas
Riouwstraat 172 NL-2585 HW Den Haag, Nederlando
Rete: iei001@forigu.worldonline.nl

**************************************************************************

Deklaro pri instruado de Esperanto
==================================

Komence de decembro la urba konsilantaro kun la urbestro akceptis deklaron
pri Esperanto en la brazilia urbo Uba.

Oni devas scii, ke en Brazilio la urbaj konsilantaroj havas kompetenton,
kiam temas pri la fakoj instruataj en la urbaj lernejoj. En pluraj lokoj
oni ne permesas instruadon de Esperanto pro diversaj kialoj, ekz. cxar
"gxi ne estas lingvo", kaj similaj...

En la dekreto aperas kvar interesaj kaj malkutimaj aferoj.

Unue, temas pri legxo aprobita de la urba regantaro kaj urbestro. Do, gxi
dauxre validos, kaj ne estas simpla esprimo de subteno aux momenta
politiko, kiu malaperos post la sekva vocxdonado.

Due, gxi postulas ke la lernejoj sercxu kaj dungu prefere tiujn
profesorojn, kiuj kapablas instrui (aldone al sia cxeftemo) ankaux
Esperanton.

Trie, ke en oportuna momento, oni dungu profesorojn, kies cxeflaboro estos
la instruado de Esperanto.

Kaj fine, ke cxiuj legxoj kaj reguloj kontraux la instruado de Esperanto
estas nuligitaj.

Tre impona atingo, lauxvorte.

laux mesagxoj de Derek Roff kaj Renato Corsetti

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Konkurso de videofilmoj.
========================

La 4-a Festivalo de Videofilmoj en Esperanto okazos la 8-an de junio 2000
en Maribor, Slovenio. Dum la festivalo estos konkurso de videofilmoj
faritaj de esperantisto-verkistoj. Eblas konkursi en du kategorioj, ili
estas: arta filmo kaj dokumenta filmo. La auxtoroj devas sendi gxis fino
de junio kopion de siaj verkoj en videokasedoj en VHS formato (la plej
ofte uzata sistemo en Euxropo). Bonvolu skribu sur la letero bepende de la
kategorio: "arta sekcio" aux "dokumenta sekcio". La artaj filmoj ne estu
pli longaj ol 10 minutoj. La dokumentaj filmoj ne povas esti pli longaj ol
15 minutoj.
Informoj haveblas kaj kasedoj estas atendataj cxe la adreso:

Esperanto-societo Maribor
Besednjakova 1, SI-62000 Maribor, Slovenio

**************************************************************************

GAZETOJ
///////

Cxu esperantistoj ne bezonas Krokodileton?
==========================================

Catherine, Pascal kaj Leo multe laboris gxis nun, kaj engagxigxis pri la
internacia por-infana gazeto "La Krokodileto". Ekde julio 1997, ni
strebas, kun malmultaj helpantoj, al diskonigo kaj disvastigo de soci-
kultura gazeto por infanoj de 8 gxis 14 jaroj. Laux ni, tio estis mankanta
agado en Esperantio, kaj pro tio ni decidis tiam, jam de antaux pli ol du
jaroj, dedicxi tempon al tio.

Sed nun ni venas al la konkludo: ni konstatas ke la gazeto ne suficxe
allogas. Ni fojfoje pensas, ke "La Krokodileto" ne entuziasmigas
esperantistojn. Ofte homoj diras al ni, ke gxi estas valora revuo, sed ne
pretas aboni gxin, aux kiam ili abonas, ne montras gxin al siaj infanoj
aux lernantoj (jes ja, sed kial? Cxu nur por montri cxe E-budoj?). Aux
tutsimple ili ne kontribuas, kvankam ni legas iliajn nomojn en aliaj
gazetoj, aux ecx se ili instruas Esperanton al infanoj.

Plie, ni jam multfoje provis rilati kun aliaj tutmondaj asocioj (TEJO,
ILEI, UEA, kelkaj landaj asocioj, kaj ecx UFE, la tegmenta asocio en
Francio, kies JEFO, eldonanto de "La Krokodileto", estas la junulara
sekcio.). Ni neniam ricevis oficialan subtenon: "jes, ja, via revuo estas
interesa...", sed ni bezonis konkretan helpon. Post iom pli ol du jaroj,
ni atingis la mirindan nombron de 60 abonantoj, el kiuj nur 10 infanoj, el
kiuj unu aux du fojfoje kontribuas. Oni diras al ni, ke Juna Amiko
suficxas.

Jen moralo: la Esperanto-movado neniam kaptas la okazon havi interesajn
agadojn. Esperantistoj preferas konservi siajn proprajn agadetojn, en sia
angulo, izoligxemante, ne rigardante tion kio okazas cxe la najbaroj.
Kiajn malfacilajxojn ni travivis por paroli pri la por-infana esperanto-
movado! Estis malfacile konvinki instruistojn, ke ne suficxas lernigi la
lingvon, sed ankaux praktikigi gxin, vivigi kaj pensigi en esperanto, ktp.


"La Krokodileto"
1 rue Trarieux, B.P. 3019 FR-69394 Lyon cedex 03, Francio
Rete: la.krokodileto@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Survoje kun la Kompanoj
=======================

Pasintan jaron dum la Universala Kongreso en Montpellier en la spektaklo
"Velado renkonte al Georges Brassens kaj aliaj francaj kanzonistoj", La
Kompanoj sin konigis antaux la internacia spektantaro. Cxi-laste povis
gxui tipe franc-stilajn kanzonojn. Nun kadre de "Kolekto 2000" de
Vinilkosmo aperis kompakta disko entenanta nur originalajn kanzonojn kiuj
fontas el la Velado, kaj ankaux el antauxaj spektakloj.

La Kompanoj "survoje" ebligos al vi konatigxi kun siaj vidpunktoj pri
kontrauxrasismo, humuro kaj amo. Gxi mendeblas cxe la kutimaj libroservoj.

"Survoje" estas la unua kompaktdisko de la nova jaro. Kadre de Kolekto
2000 Vinilkosmo eldonos ankoraux 2 diskojn de Kore kaj Dolcxamar. La
disko-eldonado ne finigxos per Kolekto 2000. Jam estas planataj novaj
eldonajxoj de la teamoj "La Blua Papilio", "Kaj Tiel Plu".

Vinilkosmo
FR-31450 Donneville, Francio

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Litova Esperanto-Asocio festis sian 80 jarigxon en la jaro 1999.
* * *
Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrujo (Auxstralio) havas novan estraron.
Prezidanto estas, Sid Wolifson, estis elektitaj ankaux nova vicprezidanto
kaj sekretario.
* * *
Okazis ekspozicio kun la titolo "A window on the world: Esperanto"
(Fenestro en la mondo: E-o) en la skota urbo Dollar, la urbo de William
Auld.
* * *
La biblioteko de la Itala Interlingvistika Centro enigxis en la
bibliotekon de unu el la Milano-aj (Italio) universitatoj.
* * *
Bazaj E-kursoj estas planataj en la katolika universitato de Petropolis
(Brazilio).
* * *
Senpagan pruntobibliotekon fondis la revuo Bazaro en Cluj Napoca
(Rumanio), la aferon ebligis donaco de esperantistoj el multaj urboj kaj
landoj.
* * *
Slovakia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj festis sian 10 jaran
datrevenon.
* * *
Aperos printempe Esperanto-traduko de la poemaro de fama sveda poeto,
Tomas Transtromer, la verkojn tradukis Franko Luin, kelkaj poeziajxoj
legeblas cxe la adreso: http://www.algonet.se/ixnko/orfeo/.
* * *
Hotelo en Rimini, Italio utiligas Esperanton propagandcele, la gastigantoj
uzas la lingon en servoj kaj volas okupigxi pri gastigo de E-arangxoj en
la estonteco.
* * *
En la vilagxo Gligxi en Togolando estas fondita nova E-klubo "Venko".
Kontaktadreso: P/a Sagbadjelou Kokou, EPP de Zowla, B.P. 36,
Aneho,Togolando.
* * *
Aperis Esperantlingva plenkolora informilo pri la palaco de la Monda
Centro por la Paco en Verdun. Bedauxrinde la eldonajxo enhavas anstataux
cxapelitajn literojn la sekvoliteron "h".
* * *
Eldonis kvinlingvan varbfolion por Esperanto Asocio de Verdulaj
Esperantistoj, AVE. La eldonajxo estas unukolora kaj nomas 3 kialojn, kial
Esperanto estu la internacia lingvo de Euxropo.
* * *
Aperis artikolo pri Esperanto kun granda foto en la itala gazeto, Gente
Veneta.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Jozefo Baksa (auxtoro de Sxtupo post sxtupo), PLU kaj PLI (Praktika Linio)
havas novan adreson (HU-8901. Zalaegerszeg, Pf. 115.) kaj retadreson:
praktika.linio@forigu.esperanto.nu
* * *
Gian Carlo Fighiera havas novan retadreson, gxi estas: fighiera@forigu.itbox.net.
* * *
Ekde la komenco de decembro 1999, Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio
de Esperanto translokigxis, kaj nun do validas nur la sekvanta adreso kaj
telefonnumeroj: Geraldo Mattos, Rua Dr. Joao Motter 98, BR-81210-260
Curitiba PR, Brazilio. Telefono: +55-41-278.1116, fakso: +55-41-373.8495
* * *
La 5-an de decembro 1999 forpasis en la agxo de 85 jaroj Hanny Liechti,
kiu dum pluraj jardekoj je la flanko de sia edzo laboris en la estraro de
Esperanto-Societo Zuriko kaj kun sia edzo estis motoro de nia movado.
* * *
La aktuala ret-adreso de KCE estas "kce.esperanto@forigu.bluewin.ch" Bonvolu
korekti vian notlibron.
* * *
Gazeteldonantoj aux eldonantoj de porinfanaj libroj (inter 7 kaj 11 jaroj)
kiuj deziras recenzon laux la opinio de konform-agxa specialisto, bv.
sendi ekzempleron al: Karina MacGill, Bethlen G. u. 2., HU-2030 Erd,
Hungario. Pacxjo legos al mi vespere; ni kune verkos la recenzon.

**************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

13 j. knabo, hobioj estas naturo, tabloteniso, bildkartoj, muziko,
moneroj.) Anton Orlov, ul. Parasxutnaja 78A-168, Krasnojarsk, RU-660121,
Rusio.
* * *
Mi estas instruistino pri germana lingvo. Mi interesigxas pri
naturkuracado, turismo, danco, ktp. Mi deziras korespondi kun gesamideanoj
pri cxiuj tenoj, mia adreso: Platek Wanda, Jutrzenki 3/62, PL-43-300
Bielisko-Biala, Polio.
* * *
26 jara studento deziras korespondi tutmonde pri cxiuj temoj. Respondo
estas garantita. Adreso: Afshin Rasouli, NO.Homayune Lane, SH.Rajayi ST.
IR-69156 Borujerd, Irano.
* * *
25j. frauxlo, havanta plurajn profesiojn, sercxas amikajn kontaktojn kun
geesperantistoj mondskale. Liaj hobioj estas lingvoj, muziko, vojagxoj,
kulturo. Adreso: s-ro Eduard Bistrov, P.K. 1963, Krasnojarsk, RU-660025,
Rusio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Egiptoj kaj helenoj, unuaj antisemitoj
======================================

Jam en la 4-a kaj 3-a jarcento antaux nia erao estis agresoj kontraux
hebreoj.

Oni kredis iam, ke la hebreofobio -aux moderna antisemitismo - ekgxermis
la unuajn spurojn dum la truda helenizado de hebreoj fare de epifanoj en
la dua jarcento antaux Krist-nasko, kiu provokis la reagojn rakontitajn en
la makedeaj libroj (vidu la katolikan Biblion). Tiuj persekutoj estigintus
la tutan bukedon de akuzoj kontraux hebreoj kun sintenoj de miskompreno
kaj malamo.

Sed la duboj ke tiu estis la origino, jam naskigxis legante Biblion,
aparte tiujn erojn nomitajn deuxterkanonaj oldtestamentaj. La regxino
Hester, ekzemple, laux la samnoma libro, sukcesis savi popolon, la
hebrean, jam ekstermendan per imperiestra dekreto; ke lukto kontraux
hebreoj estis gxismorte akra pruvas la kontentigita postulo de la belega
regxino, kiu akiras de la imperiestro, sia edzo, almenaux duan tagon por
bucxi kaj pendigi cxiujn malamikojn de la hebreoj: unusola tago ne
suficxus!

Ankaux alia midrajxo - la libro de Danielo, tiu kiu amike logxis en la
fosajxo kun leonoj... malsatantaj - abunde informas pri la kontrastoj
inter hebreoj kaj orientaj socioj. Kaj tio okazis jarcentojn antaux la
eventoj raportitaj de makadeoj.

Tiuj duboj hodiaux farigxas certecoj: la persekutoj originis jarcentojn
antauxe: pri tio ni legas en la libro "Giudeofobia" (Judofobio) nun
aperanta en librejoj. Gxia auxtoro, Peter Schafer, germano de Usono,
fakulo en Princeton pri hebreoismo, kiu jam publikigis similajn verkojn.
La esploro limigxas al la epokoj antauxkristanaj, intence preterlasante
fontojn nehebreajn kaj "nepaganajn".

Laux li ne estas dubinde, ke la origino de la fenomeno antisemitismo,
naskigxis en Egiptio, precize en Elefantina, kie pagana pastraro
alertigadis sian popolon kaj politikajn regantojn pri dangxero de la nova
religio alloganta erojn de popolo kaj nobelaj sociaj tavoloj. Kompreneble,
Schafer tion dokumentas per skribaj atestajxoj, aparte el la helena
literaturo. El Egiptio, trakuras diversa kaj kontrauxa rakontado pri la
eventoj de la Eliro (la hebreoj estus forigitaj pro sia malsocia konduto)
kaj sekve la klisxo de la akuzoj disvastigxis tra la tuta mediteranea
areo, en Sirio, en Grekio, en Romo, ktp.

Kaj tiupunkte la auxtoro ensxutas tutan lsiton de tiuj persekutoj kaj
antauxjugxoj, de la epokoj antauxkristanaj.

La auxtoro enprofundigxas en esploron pri la kauxzoj de tiuj
disvastigxintaj persekutoj. Li rezignas privileigii la akson religian
(samkiel, male, faras la substancialistoj, kiuj lokigas en la hebrea
religio la lastan kauxzon de la malamoj), aux tiun politikan
(privilegiitan de funkcionalistoj, emantaj redukti la fenomenon ene de
konflikto de ekonomiaj interesoj). Li miksas diversajn elementojn, cxiujn
cxeestantajn en la tipa pogromo (la unua en la historio) de Aleksandrio
(38 a.K.), inter kiuj elstaras ankaux la privilegiode civitaneco kaj la
fiska malsxargxo kaj aliaj sxtataj favoroj, devenantaj certe el servoj
ofertitaj al la sxtatoj. En iliaj rilatoj okazis, ni dirus, samekiel
hodiaux kiam religianoj de iu ajn religio povas subskribi, laux la itala
legxaro, la okpromilon avantagxe de sia komunumo dum hebreoj povas
subskribi sepprocenton. El tiu eksploda amasigxo (privilegioj, envio,
religiaj pretekstoj kaj nekonscia timo esti altirita kun perdo de sia
identeco) naskigxintus la popolanaj ribelajxoj kontrauxjudaj en Romo de
139 a.K. kaj de 19 p.K., ne konsiderinte tiun sub Klauxdo, kies aludoj
trovigxas ankaux en la Nova Testamento.

Tiuj amalgamoj de kauxzoj rezultigis pogromojn kaj super cxio kontribuis
fiksi en la publikaj opinioj stereotipojn, kiuj plimalfrue akumuligis
judojn kaj kristanojn sub sama amaso de akuzoj, kaj poste, kvankam
modifitaj, eniris tra kristanoj: tiuj cxi farigxos almenaux tiom
"kontrauxjudaj" kiom la judoj farigxos "kontrauxkristanoj".

Schafer inventas por la tuta fenomeno la terminon "judofobio", eble, laux
li, pli tauxga ol "antisemitismo". Cxu pli tauxga ol "antauxjudismo",
propra de la katolikaj ekleziaj dokumentoj? Kiel sciate, la sentoj kaj
agoj inspiritaj de "antijudismo" ne havas teologian kaj biblian pravigon,
ecx la antijudismo mem ne havas teologian kaj biblian fundamenton, havas
nur historian disvolvigxon tristan.

Cxu pli tauxga? Eble ne, cxar judofobio paralelas kun kristanofobio, kiu
(sed tio ne estas esplorita de la auxtoro) certe influis la rilatojn inter
la du socioj. Cxu ne estus interese esplori kiom tiu reciproka fobio
influis sxtatajn aparatojn kredi ke ambaux socioj menciu la ekzistadon kaj
la funkciadon de la sxtato mem? kaj sekve ili kondamnendas kaj
persekutendas? Cxu ekzistas studesploroj pri tiu delikata temo?

Armando Zecchin
el Dumonata Bulteno n-ro 51

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 179, 1/februaro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************