Eventoj n-ro 190, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Instruado de Esperanto al angolaj rifugxintoj

Faka aplikado: - Esperanto-tiparoj en komputilo

Kontakto sercxata: - Peltistoj sercxataj

Interreto: - Informservo de IFEF
           - Amasa fotokolekto pri la lasta IJF
           - Afrikanio
           - Mallonge (3)

Arangxoj: - Prokrasto de "Per fungoj al Esperanto"
          - Montkabana renkontigxo en Slovenio
          - Istrio estas songxo...
          - Internaciaj renkontoj
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Euxropa konferenco
        - 100 jaroj de cxeha E-movado
        - Gresillon - 1-a etagxo ree funkcias
        - 1100 aligxis al la UK
        - Longa frazo esperanta en okulfrapa loko
        - IJK 2000
        - Migra ekspozicio pruntebla
        - Reinauxguro
        - Kolekto de nacilingvaj artikoloj
        - Fen-X kvinjaragxa
        - Rauxmismaj dokumentoj en LF
        - Esperanto - pli bona ol la angla
        - Seminario pri indigxena dialogo

Opinioj: - Realaj problemoj pri EU-agado

Reagoj: - Pri la identecoj

Instruado, ILEI: - Esperanto-instruado en Pakistano
                 - Kroata ILEI-sekcio

Radio: - Kromelsendo de Radio Vaticana

Libroj: - Japanaj eldonajxoj en 1999

Kulturo: - Omagxe al d-ro Andre Albault

Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (3), korespondi deziras (3)

Interese: - Literofteco
          - Sxanco de Esperanto
          - Kostariko - maplermesata la armado
          - Internacia ZEO en Nederlando

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Agado Espero Projekto 6-a
=========================

Instruado de Esperanto al angolaj rifugxintoj

En Romo, Italio, Euxropo, inter homoj kleraj kaj sataj, oni apenaux
sukcesas varbi kelkajn partoprenantojn cxiujare por la Esperanto-kurso.
Kiel povas esti ke la kongaj samideanoj sukcesas trovi lernantojn de
Esperanto inter malsataj kaj analfabetaj angolaj rifugxintoj?

La tendaroj en Kilueka de angolaj rifugxintoj havas pli ol ok mil
familiojn kiuj estas suferadantaj pri vestajxo, mangxajxo, sano ktp
malgraux la cxeesto de Karitas, Internacia Rugxa Kruco, AKRUN (angle:
UNHCR), Kuracistoj sen Landlimoj, ktp.

La nunaj esperantistoj, kiuj zorgas pri la Esperanto-instruado al la
rifugxintoj angolaj estas s-roj Nlandu Luyala, Jeremie Ngoma, Michel
Nsiangani, J. P. Matindi, J. P. Kiungu, Monshet Nhy, Alhou Mpangula,
Mantuidi, Tandu Honore, Rukumeza. Unu el la angolaj rifugxintoj jam lernis
E-on. Lia nomo estas Benjamin Gabriel kaj li havas pli ol tridek
lernantojn. Lecionoj estas duoble unu horo semajne.

Kvin angolaj rifugxintoj de Kilueka pagite instruas la portugalan lingvon
al la Kongolandanoj por permesi al siaj familioj la vivon en la tendaroj.
Ili estas instruistoj. Pro la militoj en Angolo multaj angolanoj scias nek
legi nek skribi. Ili estas analfabetoj.

Por la biblioteko esperantistoj petas vortaron (franca-portugala-franca)
kaj libron de portugala gramatiko.

Kiuj volas helpi, NE sendu monon rekte al Kongo, sed al la Fondajxo Afriko
de UEA (kiu povas havigi gxin al ili), sed sendu lernolibrojn pri
Esperanto en la portugala kaj lernolibrojn pri la portugala en la franca.
Apliku la nocion de la solidareco al la rifugxintoj por ke homoj benu la
Esperanto-movadon."

Jeremie Ngoma Kikondolo
Camp Cilu II, 71A Lukala, Bas, Kongolando

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto-tiparoj en komputiloj
===============================

Sube ni aperigas nian leterintersxangxon kun prof. O. Haszpra, cxar la
informojn en gxi ni taksas publikinteresa. - L.S.

Ricevita mesagxo: Cxe la transsendo de la internacia versio de mia
lernolibro gxis nun preskaux cxiam bone funkciis la tiparoj de Eventoj,
sed lastatempe cxiam pli ofte mi renkontas malfacilajxojn cxe la
ricevintoj. La koncernuloj deprenas la tiparojn de Eventoj per interreto,
sed kelkaj literoj ne sukcesas. Bonvolu doni al mi, nespertulo, konsilon
kion mi faru. - Otto Haszpra

La tiparon, uzatan de vi (kaj multcent? plurmil?) aliaj esperantistoj, ni
evoluigis en 1993, kiam ankoraux ne estis konata la normo ISO-8859-3 kiu
fiksis la kodadon de E-tekstoj. Krome, tiuj tiparoj estis evoluigitaj al
komputilaj sistemoj de tiu epoko (Windows 3.1), kaj ili tre bone funkciis
gxis 1998-99.

En la lastaj jaroj okazis "revolucio" en la komputado kun la apero de
32-bitaj sistemoj (Win-95/98/NT), kaj igxis gxenerala la uzado de tiparoj
kun latin-3 aux unikoda kodado (cxefe pro la eblo uzi ilin ankaux en
interreto).

Fakte la "Eventoj-tiparoj" ankaux hodiaux bone funkcias en malnovaj /
malnovsistemaj (Windows 3.x) komputiloj, sed nun ni jam NE rekomendas
ilian uzon en hodiauxaj, modernaj komputiloj.

Principe la perspektiva solvo estas transiro al unikoda sistemo. Ekde
Win-95 la programo Win-Word jam mem ebligas tion, ja multaj de la
kunliveritaj tiparoj jam inkluzivas ankaux E-literojn kaj la eblon uzi la
unikodan kodadon.

Se iu havas ankoraux Windows 3.1 aux volas prepari dokumenton, legeblan
per ambaux sistemoj (novaj kaj malnovaj vindozoj), ni rekomendas uzi la
tiparojn de la familio SudEuro kun latin-3 kodado.

Tiuj tiparoj (Ariel, Courier, Times SudEuro) kaj ankaux la programo EK
("Esperanta Klavaro" - ebliganta la rektan tajpadon de E-literoj) estas
senpage haveblaj en pluraj lokoj de interreto, ekz. en la retpagxoj de
Eventoj http://www.esperanto .hu/eventoj-enirejo.html

Gxisnunaj dokumentoj

Do, por vi persone, mi rekomendas simple sxangxi la litertipojn en la
lernolibro. Bedauxrinde oni devas ne nur sxangxi la litertipojn, sed devas
ankaux sxangxi la kodojn de E-literoj (de EVE al latin-3) - tamen tion vi
devas nur fari 1-foje, aliflanke gxi estas simpla afero per la funkcio
"Intersxangxo" en Win-Word.

RTF

Krome, mi proponas plusendi al interesitoj vian lernolibron (kaj cxiujn
dokumentojn) ne en *.doc. formato, sed en *.rtf formato (menuo "savi
alimaniere" - rtf), por ebligi gxian utiligon per diversaj versioj de
WinWord.

PDF

Alia eblo estas prepari PDF-formatan dokumenton, kiu ebligas gxian
utiligon en komputiloj kun AJNA operacia sistemo, kaj tiam oni (la
leganto) ecx ne devas havi iun ajn E-litertipon en sia komputilo.
Eventualan ekzemplon vi povas vidi cxe
http://www.esperanto.hu/libroj/Laszlo Szilvasi

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Peltistoj sercxataj
===================

Lubomir Streda, auxtoro de terminaroj pri feloj kaj peltoj (Terminaro de
pelt-industriaj masxinoj, ekipajxoj kaj ilaro, 1979; Terminaro de pelt-
industriaj operacioj, 1981; Terminaro de feloj, 1998) sercxas
esperantistojn, kiuj laboras aux iam ajn laboris en peltistiko, same
ankaux zoologojn, zoografojn, bredistojn kaj cxasistojn, kiujn interesas
tiu fako kaj preparataj terminaroj, ke ili skribu al lia adreso:

Lubomir Streda, Podebradova 82
CZ-542-32 Upice, Cxehio
Rete: kulturni.klub@forigu.ct.anet.cz

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Informservo de IFEF
===================

Sub la impulso de la prezidanto, d-ro Romano Bolognesi, nova informservo
pere de interreto nomata "Ret-Internacia Fervojisto" permesas al la
retricevantoj rapide scii informojn pri agadoj, kunvenoj, ktp. Pliaj
informoj peteblas de:

Jean Ripoche
Rete: jean.ripoche@forigu.wanadoo.fr

**************************************************************************

Amasa fotokolekto pri la lasta IJF
==================================

Internacia Junulara Festivalo, IJF en printempo, Internacia Junulara
Kongreso, IJK kaj Internacia Junulara Semajno, IJS en somero, kaj
Internacia Seminario, IS en vintro estas la plej grandaj kaj konataj
junularaj E-arangxoj.

Organizantoj de la lasta Internacia Junulara Festivalo, IJF en Cavallino,
Italio (pli ol 300 partoprenantoj) nun faris interesan kaj imitendan
provon, metis amason de dumsemajne faritaj fotoj al sia retpagxo, de kie
oni povas elsxuti ilin aux por simple rememori aux por uzi ilin al
eventualaj artikoloj. La fotoj troveblas cxe:
http://www.esperanto.it/iej/ijf/2000/fotoj/IJFote.html

Francesco Amerio
Rete: f.amerio@forigu.libero.it

**************************************************************************

Afrikanio
=========

Aperis en la reto interreta Esperanto-revuo, "Afrikanio", kiu legeblas cxe
la adreso: http://www.africanture.com/esperanto.htm. Oni povas ricevi gxin
ankaux retposxte. Por ricevi la revuon retletere oni devas skribi al:

P-ro Herman Nyeck Liport
Rete: esperanto@forigu.africanture.com

**************************************************************************

"Internacia Pedagogia Revuo", IPR, fakrevuo de ILEI havas novajn
retpagxojn cxe: http://www.nl-papa.hu/ipr/
* * *
IKEF havas retpagxojn cxe: http://www.ikef.org. Ili estas ankoraux en
konstrua fazo.
* * *
Nova dissendolisto pri la Euxropa Agado de Esperantaj organizoj estas
iniciatita de David Ferguson rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com . Aligxi al la
listo eblas sendante mesagxon al la administranto.

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Prokrasto de "Per fungoj al Esperanto"
======================================

La arangxo "Per fungoj al Esperanto" inter 04-20. 08. en Poprad estas
prokrastita gxis venonta jaro. La projekto "Per fungoj al Esperanto, per
Esperanto al fungoj" restas tamen tre valida eksperimento cxu organiza
kiel strategio por atingi la amasojn, cxu lingva.

Felicxe ne mankis kuragxigoj de unuopuloj interesitaj al Mikologia Klubo
Internacia, kiu estos fondata dum la mikologia seminario kiu okazos en
Poprad inter 07-10. 09.

Giorgio Bronzetti
Rete: mikoklubo@forigu.infinito.it

**************************************************************************

Montkabana Renkontigxo en Slovenio
==================================

La 11-a MontKabana Renkontigxo, MKR okazos en Vrsxicx apud Kranjska Gora,
Slovenio inter 21-24. 09. 2000. Post jam 10 jaroj de auxtuna gxuado de
montoj kaj naturo en internacia E-etoso organizita de Auxstria Esperanto
Junularo (AEJ), MKR eniras sian duan jardekon ecx pli internacie! La novaj
organizantoj, Kroatia Esperanta Junulara Asocio (KEJA), organizas cxi
jaran MKR-on uzante auxstrajn spertojn en belegaj montoj de Slovenio. Cxi
jare ankaux ne mankos montmigradoj, promenadoj, ripozoj en la naturo, bona
etoso kaj vesperaj ludoj kaj la tuta umado okazos en Erjavcxeva Kocxa,
montkabano sur la monttrapasejo Vrsxicx (1525 m super marnivelo) apud
Kranjska Gora, urbeto en la nordokcidenta Slovenio, nur 10 kilometroj for
de auxstria/itala/slovenia landlimtriangulo.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Vanja Radovanovic
Rete: vanja.radovanovic@forigu.etk.ericsson.se

**************************************************************************

                         "Istrio estas songxo..."
                            orbispictus@forigu.iol.it

**************************************************************************

Internaciaj renkontoj
=====================

La 4-aj Internaciaj Renkontoj okazos cxe la marbordo en Plouezec, Francio
inter 19-25. 08. 2000. Okazos 3 nivelaj lingvaj kursoj por komencantoj,
progresantoj kaj konversacia nivelo. La kursoj estas gvidataj de vere
famaj esperantistoj, instruistoj. Okazos kursoj ankaux en aliaj kulturaj
temoj ekz. horkanto, teatrajxo, turismo. La arangxo estos bonega eblo por
ripozi lernante en bela loko. Informoj kaj aligxo cxe:

Pluezek Esperanto 22
Roger EON 5, Kervilin Izelan, FR-22470 Plouezec, Francio
Rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

10-14.08. Junulara Monda Tago 2000 en Venecio. Vidu ankaux daton 15-20.
Inf: Gianinca Serbo, Via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, Italio. Tel:
+39-0444-513574. Rete: giserbo@forigu.tin.it
* * *
10-20.08. OkSEJT-2000! Inf: Org. komitato de OkSEJT, ul. Ikrjanistovoj
2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio. Rete: oksejt2000@forigu.nm.ru
* * *
11-13.08. 48-a Somera E-Tendaro, Lancxov. Renkontigxo de eks-SETanoj. Inf:
Esperanto-Klubo, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio
* * *
11-14.08. "Ascendo al Damavand" - profesia montgrimpado. Inf: Irana
Esperanto-Centro, P.O.Kesto:17765-184, Tehrano, Irano. Tel:
+98-21-6228425, fakso: +98-21-8764250. Rete: esperanto.ir@forigu.esperanto.org
* * *
12-18.08. 40-a Internacia Somerlernejo cxe Wedgwood Memorial College. Inf:
Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-
on-Trent, Britio, ST12 9DG. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
13-20.08. Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) en Taize, Francio. Inf:
Bernhard Eichkorn, Romausring 20, DE-78050 Villingen, Germanio. Rete:
Bernhard.Eichkorn@forigu.esperanto.de
* * *
13-20.08. Turisma Semajno (TUSE-2000), Poprad. Inf: Regiona E-Societo,
Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302.
Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
13-27.08. 34-a Internacia E-Feriado en Kudowa Zdroj, Pollando. Inf:
Silezia E-Asocio, str. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Pollando. Tel/fakso:
+48-71-3296954 Rete: lserwatka@forigu.poczta.onet.pl
* * *
14-19.08. Stagxo en Gresillon kun Ginette Gabillon. Inf:
henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr
* * *
14-21.08. 3-a Familia Feriado, FF en Vac, Hungario. Inf: Istvan Bago, Kert
u. 17, HU-9081 Gyor, Hungario. Rete: bago@forigu.kern.hu
* * *
15-20.08. Junulara Monda Tago en Romo. Vidu ankaux daton 10-14. Inf:
Gianinca Serbo, Via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, Italio. Tel:
+39-0444-513574. Rete: giserbo@forigu.tin.it
* * *
15-20.08. AERO-2000 en Samarkando, Uzbekio. Inf: Internacia Muzeo de Paco
kaj Solidaro, Pf. 76, UZ-703000 Samarkandon, Respubliko Uzbekistano. Tel.:
+998-662-331753, fakso: +998-662-310777. Rete: Nur por mallongaj mesagxoj:
peacetur@forigu.samuni.silk.org
* * *
16-19.08. De Zamenhof al Picx: literaturo kiel evoluigilo de nia lingvo,
en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse,
Francio. Tel/fakso: +33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
16-22.08. 16-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo, Budapest. Inf:
Movilo, Soroksari ut 117D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel:
+36-1-378279317-22.08. Ne okazos!! - 3-a Euxropa E-Festivalo, Budapest.
Inf: Hungaria E-Asocio, pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Rete:
esperantohea@forigu.matevnet.hu
* * *
18-20.08. 40-jarigxo de Internacia Somerlernejo cxe Wedgwood Memorial
College. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Station Road,
Barlaston, Stoke-on-Trent, Britio, ST12 9DG. Rete:
wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
18-20.08. Ni konu Tatrajn montopintojn en Altaj Tatroj. Inf: Esperanto -
MEL, Pk. B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio. Tel.: +421-903-552152 (Juraj
Gondzur), rete: juraj.gondzur@forigu.urap.sk
* * *
18.08-01.09. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov,
postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369
* * *
19-20.08. 32-a Korea Kongreso de Esperanto en Pusan. Inf: La 32-a Korea
Kongreso de Esperanto, cxe Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong,
KR-614-053 Pusan, Koreio. Tel: +82-51-8673667, fakso: +82-51-8630006.
Rete: pusanesperanto@forigu.hotmail.com
* * *
19-25.08. Kvara Pluezek Esperanto Renkontigxo, Plouezec, Bretonio. Inf:
Roger Eon, Kervilin, FR-22470 Plouezec, Francio. Tel/fakso:
+33-296-227717. Rete: rogeon@forigu.club-internet.fr
* * *
19-25.08. 16-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo, Budapest-Sumeg.
Inf: Movilo, Soroksari u. 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel:
+36-1-3782793
* * *
19-26.08. 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo en Pluezec. Inf: Pluezec
Esperanto 22, Roger Eon, 5 Kervilin Izean, FR-22470 Plouezec, Francio.
tel/fakso: +33-(0)296 22 77 17. Rete: rogeon@forigu.club-internet.ft aux
andre.rigault@forigu.wanadoo.fr
* * *
20-21.08. Svisaj E-Ekzamenoj, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro
Esperantista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel.:
+41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
20-22.08. Jara Renkontigxo de Rumana E-ista Fervojista Asocio, Bucuresxti.
Inf: Stefan Mihai, str. Mircea cel Mare 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasov,
Rumanio
* * *
21-23.08. 3-a renkontigxo de cxehaj kaj slovakaj katolikoj esperantistoj
en Zilina. Inf: IKUE-grupo Zilina, Vladimir Nemec, Zvolenska 5, 010 08
Zilina, Slovakio
* * *
21-27.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf:
Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn,
Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.nu
* * *
24-26.08. 2-a Esperanto-kongreso de Hinda Oceano kaj Orient-Afrikaj
Landoj, Antananarivo. Inf: LKK, Boite Postale 3171, MG-101 Antananarivo,
Madagaskaro.
* * *
25-27.08. Rondvojagxo cxirkaux Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Regiona E-
Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
+421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
25-27.08. Supreniro al monto Rysy. Inf: Vladimir Surovcxek, Hradna 531,
SK-033 01 Liptovky Hradok, Slovakio. Tel: hejma +421-844-5222402, laboreja
+421-849-5521521

**************************************************************************

MOVADO
//////

Euxropa Konferenco
==================

Kiel gasto cxe diversaj esperantistaj arangxoj, i.a. en Antverpeno,
Belgio, Roterdamo, Nederlando kaj Nowy Sacz, Pollando, C. Fighiera
pritraktis la temon de la strategio por Esperanto en la nova jarmilo.

En sia analizo de la disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo
Fighiera akcentis, ke la grandaj historiaj sxangxoj - kaj la enkonduko de
Esperanto estas unu el ili - maturigxas malrapide kaj eksplodas subite. En
sia cxiutaga laboro la esperantistoj kreas trans la lingvaj baroj novajn
kulturon kaj internacian socion: per tio ili proponas al la ekstera mondo
konkretan tuj utiligeblan modelon de pretermoderna komunikado.

Por akceli la diskonigon de Esperanto, aldonis Fighiera, estas utile cxefe
ekspluati la rimedojn de interreto (en kiu jam trovigxas pli ol mil pagxoj
dedicxitaj al la internacia lingvo), multigante en gxi informojn kaj
kursojn en diversaj lingvoj. Krom tio, UEA - kunlabore kun Euxropa
Esperanto Unio - kunvoku en venontaj jaroj internacian konferencon de la
parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton; la arangxon sekvu tuteuxropa
intersxtata konferenco pri la lingva problemo.

Cxie Fighiera pledis por unueco en la esperantista tendaro kaj malkonsilis
cxian subtenon al splitigaj sektoj, al pirate aperantaj periodajxoj kaj al
iu fantazia suverena "sxtato" de esperantistoj, kun propraj parlamento,
registaro, prezidento, tribunalo kaj episkopoj.

La teksto de la prelego aperos brosxurforme en la serio de la diskut-
kajeroj de UEA, en la kadro de kies Malfermaj Tagoj Fighiera gastis. Pliaj
informoj haveblas de:

Giancarlo Fighiera
Rete: giancarlo.fighiera@forigu.libero.it

**************************************************************************

100 jaroj de cxeha E-movado
===========================

Kvankam la unuan lernolibron por cxehoj verkis F. V. Lorenc en 1890 la
veran movadon en la lando startis nur la dua libro, kiun en 1900 verkis
kaj eldonis Theodor Cxejka kunlabore kun Valentin Bilik kaj Jan Holub.
Poste en 1901 estis fondita "La unua societo de auxstriaj esperantistoj",
kiu estis antauxulo ne nur de Esperanto-Klubo en Brno sed ankaux de la
landa asocio.

Dum la pasintaj 100 jaroj aperis 700 eldonajxoj, realigxis miloj da
kursoj, arangxoj, kulturaj renkontoj, ktp. En la venonta jaro okazigos
Esperanto-Klubo en Brno festenon okaze al sia centjarigxo kaj Euxropa Jaro
de Lingvoj.

el Starto n-ro 193

**************************************************************************

Gresillon : 1-a etagxo ree funkcias
===================================

La unua etagxo de la kastelo estas oficiale logxebla, danke al la financa
helpo de cxiuj mondonacintoj kaj al la senlaca laboro de skipo de
bonvolemuloj. Tiel, en nuna somero 2000, jam eblas logxi en la kastelo.

Tamen, la dua etagxo restas neuzebla gxis plenumo de aliaj laboroj
postulataj de komisionoj pri sekureco. Ankaux la kuirejo bezonas
prilaborojn por esti lauxlegxe uzebla.

Por realigi tiujn laborojn necesajn por plena reaktivigo de la Kulturdomo,
Gresillon plu bezonas financan subtenon de cxiuj bonvolemaj esperantistoj,
per sendo de cxekoj al la adreso de la kulturdomo:

Kastelo Gresillon
FR-49150 Bauge, Francio
UEA-konto gres-y

**************************************************************************

1188 aligxis al al UK
=====================

Gxis la 14-a de julio la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-
Avivo nombris 1188 aligxintojn el 55 landoj. Japanio, kiu jam en frua
stadio certigis sian pozicion kiel la plej granda liveranto de
kongresanoj, atingis je tiu dato la nombron de 220. Sur la dua loko estas
Germanio kun 123 aligxintoj. Sekvas Francio (80), Israelo (71), Pollando
(62), Italio (56), Nederlando (55), Kroatio (47), Usono (40), Brazilo (34)
kaj Rusio (29).

**************************************************************************

Longa frazo Esperanta en okulfrapa loko
=======================================

En San Francisco apud fama Muzeo de Moderna Arto cxe granda parko Yerba
Buena Gardens en la centro de la urbo, sur la muro de teatro, oni povas
legi frazon en Esperanto. Gxi estas tiom granda ke cxiuj kiuj iel pasas
tiun parton de la parko certe vidos gxin. La teksto jenas: "Per niaj
flugantaj auxtobusoj, vi atingos iun ajn parton de la mondo."

Post iom da esplorado fare de la lokaj E-istoj evidentigxis ke la afero
tute ne rilatas al E-istoj kaj fakte temas pri arta projekto de la teatro.
Oni invitis "vortartistojn" krei afisxegojn pri la temo "interkonektigxo
kaj mondskala komunikado". Softvara firmao iniciatis la projekton, sed
gxin faris la teatraj instancoj. La teksto estas ne provizora ornamajxo;
gxi videblos dum almenaux kelkaj jaroj!

Reza Kheirkhah
Rete: rezamenhof@forigu.yahoo.com

**************************************************************************

IJK 2000
========

Nombro de partoprenantoj la 10-an de junio de la cxijara IJK estas 182.
Aligxosxtatistiko (el 26 landoj): Cxinio (inkl Tajvan): 55, Honkongo: 20,
Japanio: 17, Germanio: 17, Vjetnamio: 17, Koreio: 12, Kroatio: 10, Aliaj:
34 (inkl. Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kanado, Meksiko,
Nederlando, Nepalo, Nigxerio, Pakistanio, Pollando, Reunio, Rusio,
Senegalo, Svedio, Svisio, Tanzanio, Ukrainio, Urugvajo).

**************************************************************************

Migra ekspozicio pruntebla
==========================

La historio de la Esperanto-movado bedauxrinde estas gxenerale ne tre bone
prilaborita. La dokumentoj, memorajxoj, k.s. ofte perdigxas dum
sidejsxangxo de iu organizo aux post morto de fama esperantisto. Tion
konsciante antaux sia morto Eduard Weichmann, esperantisto donacis sian
kolekton de esperantajxoj cxefe pri la laborista movado al "Fritz Huser
Instituto pri germana kaj eksterlanda laborista literaturo" en la urbo
Dortmund, Germanio. La organizajxo mem leboras pere de Esperanto en la
tuta mondo por kolekti ajxojn de diversaj artoj, ktp. pri laborista
movado. La instituto jam faris ekspozicion en 1983 kaj en 1993 okaze de la
78-a UK en Valencio.

La prunteblan ekspozion pagis la registaro de la urbo Dortmund. Gxi
konsitas el 24 plastaj tabuloj, 10 kartonoj pendigeblaj kaj multaj
afisxoj. Oni povas gxin prunti senpage. Oni povas peti pli detalajn
informojn esperante de:

Fritz-Huser Institut
Ostenhellweg 56-58, DE-44135 Dortmund, Germanio

**************************************************************************

Reinauxguro
===========

Okazos reniauxguro de Esperanto-monumento en Bergen op Zoom, Nederlando la
9-an de septembro. La objekto estas nuntempe restauxrata danke al la
iniciato de la urbo mem kaj al financa subteno de Esperanto Nederland. La
originala inauxguro okazis la 29-an de julio 1933, gxin partoprenis Lidja
Zamenhof, filino de L. L. Zamenhof. Normala erozio kaj ankaux celitaj
damagxoj en la dua mondmilito metis la monumenton en bedauxrindan staton,
kiu igis la lokan komunumon decidi restauxrigi gxin.

Wim Jensen

**************************************************************************

Kolekto de nacilingvaj artikoloj
================================

Jam dum dudek jaroj oni en Jekaterinburg kolektas kaj bibliografie traktas
artikolojn pri Esperanto, kiuj aperas en nialanda gazetaro. En la lastaj
jaroj la ricevataj artikoloj estis listigataj en la bibliografia rubriko
"Esperanto en Ruslanda gazetaro" en la "Ruslanda Esperantisto".

Laux tiu cxi rubriko pasintjare en Ruslando aperis 129 artikol(et)oj pri
Esperanto. Cetere, 84 el ili estas verkitaj de Viktoro Kudrjavcev, kaj nur
45 de aliaj auxtoroj. Krom la konstato pri la nekredebla aktivado de
Viktoro, tiu statistiko atestas, ke ni registras nur negrandan parton de
la artikoloj.

La celo de la redakcio de "Ruslanda Esperantisto" estas kolekti kaj
kompili cxiujn ruslandajn artikolojn pri Esperanto por ke la listo estu
rete kaj surpapere konsultebla. Cxiuj kontribuoj estas bonvenaj.

Halina Gorecka
p.k. 162, RU-620014, Jekaterinburg-14, Rusio
Rete: sezonoj@forigu.mail.ru

Eble en aliaj landoj - en cxiu lando - estus bonvena sama agado - ndlr.

**************************************************************************

Fen-X - kvinjaragxa
===================

La revuo de la nederlanda asocio, "Esperanto Nederland" ferias sian kvinan
datravenon. Dum tiuj kvin jaroj la revuo helpis kunigi nederlandajn
esperantistojn kaj informis - ecx informas - ilin pri cxiuj esperantajxoj
el la tuta mondo. Esperanto Nederland cxi jare ecx eldonis bultenon en la
nederlanda kun la titolo "Mondi t aal" por informi neesperantistaron,
ekzemple euxroparlamentanojn kaj la registaranojn pri Esperanto, pri gxia
utileco, ktp.

el Fen-X julio-auxgusto 2000

**************************************************************************

Rauxmismaj dokumentoj en LF
===========================

Okaze de la dudeka datreveno de la Manifesto de Raumo, Literatura Foiro,
LF represas cxi-jare la plej gravajn dokumentojn en la historio de
rauxmismo. Unuavice temas pri la Manifesto mem, sen la apokrifaj aldonoj
(ekz. la falsa titolo por la kvina artikolo) kaj kun la partoj ellasitaj
el la teksto diversloke aperigita (ekz. la tuta preamblo). La sama,
auxtenta kaj plena teksto, aperinta en LF 62 (auxgusto 1980) estas
represita en LF 185 (junio 2000).

Seriozaj historiografoj ree havas la gxustan referencon.

La lasta numero de LF proponas ankaux resumon de la kvin rauxmaj tezoj:
1. Disvastigi nian lingvon pro tio kio gxi reale estas, ne pro tio kio gxi
   volas, povas aux devas esti.
2. La rolo de helplingvo povas suficxi por la angla, sed ne por Esperanto.
3. Pro siaj pozitivaj valoroj Esperanto farigxis pli ol komunikilo, ecx
   arta perilo kaj kolektiva identigilo.
4. La kongresoj restos vojo al kresko (sed ne ununura vojo), se ili
   plenumos du precizajn kondicxojn.
5. Ni cxesu lingvi parolon, ni komencu paroli lingvon.

Aldone, kio la Manifesto NE estas:
- kolektiva anonimajxo (unuafoje en niaj kongresoj!);
- invito al malaktivigxo kaj izoligxo (male, gxi eksplicite esprimas la
  celon disvastigi la lingvon!);
- pure metafora prezento pri la propra identeco (ne la mem elektita diaspora
  lingva minoritato estas kvazauxa, sed la aparteno al gxi estas kvazauxa -
  la analogio insistas pri la aparteno al la subjekto, ne pri la subjekto
  mem!).

En LF 186 aperos la Deklaro de Pola Studenta E-Komitato.

el Heroldo Komunikas 63

Rim: La plena teksto de Rauxma Manifesto aperis en Eventoj n-ro 0001 -
ndlr

**************************************************************************

Esperanto pli bona ol la angla
==============================

La versxajne plej bona esperanto-artikolo dum la lastaj jaroj aperis en la
numero 14/2000 de "spot on" (Das Junior-Magazin von Spotlight), revuo por
junaj germanaj gelernantoj de la angla lingvo.

La titolo estas: "Esperanto - better than English?" (Esperanto - pli bona
ol la angla?) kaj enhavas intervjuojn kun Rolf kaj Petra Fantom kaj Amanda
Higley. Vere valoras legi gxin.

Wolfgang Loose
Rete: lupiro@forigu.t-online.de

**************************************************************************

Seminario pri indigxena dialogo (ID)
====================================

Indigxenaj popoloj versxajne ne estas nombre kaj kvante la plej gravaj
popoloj de nia terglobo, ili ecx estas taksataj laux la moderna vidpunkto
kiel malaperenduloj favore de civilizituloj, kiuj egoisme ne nur zorgas
pri si mem, sed ankaux precipe kontribuas al infektado kaj detruo de sia
propra medio kaj tiu de aliaj. Tiuj supozataj malaperendaj popoloj
trovigxas cxie en la mondo, ecx tute apud ni, sed pri kies situacio ni
neniam emas interesigxi, eble pro konscia ignoro aux pro nescio de ilia
ekzistado. Tamen ili ekzistas kaj tio estas fakte okulfrapa. Estas
evidente, ke per malferma okulo ni tamen ne vidas ilin, cxar ili mem,
estante viktimoj de la hipokriteco de la moderna homo, iel rezignas al iu
ajn kontrauxeco tiucele kaj sekve kontentigxas pri tio, kion la nuna monda
ordo imponas. Multaj de tiaj popoloj taksataj kiel indigxenaj jam
malaperis kaj oni statistike anoncas, ke cxirkaux 10 lingvoj cxiujare
iras, iros samdirekten, kompreneble kun ties kulturoj kaj popoloj.

Por bremsi tian negativan evoluon necesas solidareco mondskale kaj tio
eblas nur per komunikado inter la indigxenoj. Tiukadre okazis de la 22-a
de junio gxis la 1-a de julio 2000 en la cxefurbo de Burkinio seminario
pri komunikado inter tiaj popoloj per Esperanto sub auxspicio de la
projekto "Indigxena Dialogo", ID, en kiu partoprenis cxirkaux 11 diversaj
indigxenaj organizoj cxefe el Togolando, Nigxerlando, Moritanio,
Burkinujo, ktp. Reprezentanto de la Esperanta-Centro en Cotonou, Benino
nome Esperanto-Afrik' ankaux cxeestis, sed kiel helpinstruisto apud
talenta instruistino Katalin Smideliusz kaj unu el la iniciantoj de ID-
projekto Sylvain Lelarge. La partoprenantoj tute entuziasme eklernis
Esperanton kaj ni povas sendube fieri, ke per tiu kanalo ni ekinstaligas
Esperantajn klubojn en Nigxerlando, Burkinujo kaj Moritanio. Esperanto-
Afrik' kaptis la okazon por disdoni modeste lernmaterialojn al
reprezentantoj de la jxus menciitaj landoj. Eta kaj modesta gesto, sed
suficxe efika.

Codjo Jean
Rete: esperantaf@forigu.firstnet.bj

**************************************************************************

OPINIOJ
///////

Realaj problemoj pri EU-agado
=============================

La komitato de la Euxropa Esperanto-Unio, EEU kunvenis en Oostende en
aprilo-majo. Pri la raporto kaj decidoj jen kelkaj demandoj kaj citajxoj
el la Bulteno de EEU.

Orienta kaj meza Euxropo

EEU nepre bezonas orient- kaj mezeuxropajn membrojn. Euxropo havas pli ol
15 landojn! Pligrandigxo ne estas malproksima. Kaj se la finnoj nun
plendas pri lingva malegaleco en EU-instancoj, kiel baldaux plendos la
latvoj, estonoj, litonoj kaj slovenoj? Cxu ne eblas rapide enkonduki pli
malaltajn kotizojn por malpli pagipovaj Europaj landoj?

EEU-oficejo en Bruselo

Oni diskutis la proponon klopodi arangxi EEU-oficejon en Bruselo. Fine oni
alvenis al la decido starigi tie almenaux kontakt-adreson. Konkretajn
eblojn kaj manierojn de utiligo oni plu esploros.

Neregistrara Euxropa organizajxo sen Brusela oficejo ne estas kredebla nek
por EP-anoj, nek por la 1.000 internaciaj jxurnalistoj en Bruselo, nek por
la 30.000 komisionaj funkciuloj. Gxi ankaux ne povas altiri intereson de
la 150.000 da EU-civitanoj kiuj laboras aux vivas en Bruselo. Estas
aroganta diri tion sed bedauxrinde vera.

Ankaux ne helpos starigi simbolan "kontaktadreson". Organizajxo bezonas
oficistojn. Ekz. por fari gazetaran konferencon vi bezonas almenaux
direktoron kaj helpanton. Oni tre rapide scias kiaj organizajxoj estas
surpaperajxoj en cxi tiu urbo.

Pri lingvopolitiko en Euxropo

Estus tre malfacila "konvinki" EP-anojn financi ion (ekz. konstantan
konferencon) sen dauxre atingi bonan amaskomunikilan efikon. Tio signifas
fari konkretajn studojn pri lingva malegaleco, ofte fari gazetarajn
konferencojn kaj komunikojn kiel aliaj "normalaj" malgrandaj euxropaj
asocioj en Bruselo. Por ekhavi monon kaj politikan apogon EEU ankaux devas
aspekti kaj esti nesurpaperajxo. sen brusela oficejo kun alemenaux du
oficistoj tio ne eblas.

Plie, peticioj, kampanjoj, rezolucioj, kongresoj, ktp. estas por interna
konsumado (por la membroj). Tiaj agadoj montras ke organizajxo faras ion
kaj kontentigas la pagantajn membrojn. Tiaj agadoj tre malofte konvinkas
politikistojn.

Pli efika por amaskomunikiloj kaj iom malpli temporaba ol grandskala
interna kampanjo estus bona gazetara agado kontraux la stultaj kaj
hipokritaj komisionaj planoj rilate al Euxropa Jaro de Lingvoj.

Ekz. kial la Euxropa Jaro de Lingvoj ne traktos la lingvojn de meza kaj
orienta Euxropo? Kial la Jaro ne studos la kauxzojn de malsukcesa lingva
instruado?

Membraro

EEU ne havas proprajn monrimedojn kaj devus ricevi ilin de la landaj
asocioj por tia agado; cetere euxropaj esperantistoj jam individue multe
kontribuas per sociaj, individuaj kaj kongresaj kotizoj al la enspezoj de
UEA, kiu do devus dedicxi parton de sia bugxeto ankaux al Euxropo.

Esti individua "simpatiano de la EEU" sxajnasoferti nenion por la
nekonvinkitoj. Oni pagu por ricevi bultenon kion oni retposxte ricevas
senpage. Ankaux ne ekzistas malpli alta kotizo por orienta kaj meza
Euxropo! Plie, cxu oni ne povas fari ion konkretan por altiri homojn kiuj
laboras cxe, aux havas kontaktojn kun, internaciaj organizajxoj (ezk. jura
servo kontraux lingva malegaleco, kursoj, ktp.)?

Ankaux, kial ni katalunoj, bretonanoj, kimranoj, baskanoj, friskanoj, ktp
devas membrigxi en "naciaj" asocioj? Aliaj Euxropanoj ankaux volus
membrigxi rekte en Euxropa Esperanto-asocio, cxu ne? Bedauxrinde EEU
sxajnas akcepti la "normalajn" sxtatnaciajn ideojn pri nacieco.

Fine, EEU ne povas plenrajte kaj demokrate peti monon de UEA kaj landaj
asocioj kiel reprezanto de euxropaj esperantistoj sen havi la rektan
apogon de individuaj membroj. EEU agas kiel la Euxropa Parlamento antaux
la unuaj rektaj elektoj en 1979. Kaj sen la apogo de plenrajtaj individuaj
membroj EEU cxiam estos finance dependa de la malavareco de UEA kaj landaj
asocioj.

David Ferguson
Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Pri la identecoj
================

Mi miras, ke la sciencistoj estas tiom blindaj, ke ili ne konsideras
simplajn de cxiu klare videblajn faktojn kaj triumfe "science" asertas la
kontrauxon.

Mi ne legis la disertacion de s-ro F. Gobbo, sed mi reagas nur je asertoj
al gxi interpretitaj de R. Corsetti en la artikolo "La dilemo" en Eventoj
2/jan. 99 pri la identeco.

Laux li la disertacio asertas, ke iu ne povas esti samtempe islamano kaj
kristano aux germano aux franco. Sed estas eble esti germano kaj
esperantisto aux islamano kaj esperantisto.

Unue ni ripetu kelkajn bazajn sciojn pri sociologio. Grupo estas minimume
du personoj kaj grupidenteco povas evolui cxe kiu ajn grupo senkonsidere
de ties nombro. Tiusence cxiu el ni estas multidenteca persono samtempe
posedante sian familian identecon, tiun de sia sporta klubo, de sia urbo,
regiono, nacio, religio kaj en unuopaj fazoj de sia vivo de infangxardena
grupo, strata bando,lerneja klaso ktp.Krome eblas havi kelkajn sxajne
samrangajn identecojn religiajn, naciajn ktp. (Alikaze oni ne povus
klarigi la situacion de minotritatoj, cxar ja cxiu sloveno en Auxstrio
estas auxstro denaska kaj laux lerneja eduko, sed ankaux sloveno. La
identeco ne dependas de tio, kion diras la oficialaj propagandoj aux la
eduksistemoj, sed de idea influo de grupoj, kun kiuj ni idee rilatas. Cxar
ni estas edukitaj naciideologie, ke ni ne rajtas havi plurajn identecojn,
ni ne permesas al ni konscie akcepti la fakton, ke ni estas pli ol
unuidentecaj. Tiuj identecoj neniam estas egalfortaj, sed ili paralele
kunekzistas en ni.

En tiu senco posedi samtempe germana kaj Esperantan identecon estas nenia
specialeco sed unu el multaj normalaj ebloj.

Zlatko Tisxljar
Besednjakova 1, Maribor, SLO-62000, Slovenio

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Esperanto-instruado en Pakistano
================================

Dum januaro kaj februaro estis instruita Esperanto en du diversaj urboj en
Pakistano. En la urbo Mirpur, kie pli ol 15 personoj lernis la lingvon kaj
en la urbo Bhera estis arangxitaj Esperanto-kursoj. Per valora helpo de
cxefestro de la loka altlernejo. 15 frauxlinoj kaj 10 instruistoj lernis
la lingvon. Okazis kurso ankaux religia edukadejo, kie pli ol 20 studedoj
ellernis baznivele nian lingvon.

Amjad Butt
Rete: amjadbutt@forigu.yahoo.com

**************************************************************************

Kroata ILEI-sekcio
==================

Dum la 4-a kongreso de kroataj esperantistoj la 27-an de majo en
Djurdjevac estis fondita la instruista sekcio de Kroata E-Ligo. La
kunvenon partoprenis 18 kursgvidantoj, sed en la lando oni nombras 42
instruistojn kaj instruulojn kiel ontaj potencialaj membroj.

La sekcio petos aligxon al ILEI dum la UK en Tel Aviv. Gxian laboron
gvidos la sekretario

Vladimir Dujnicx
Ratka Djetelicxa 65, HR-44430 Hrvatska Kostajnica, Kroatio

En Kroatio fakte jam ekzistas sekcio de ILEI, sed tiu grupigxo funkcias
cxe la organizo Kroata E-Unuigxo, gvidata de Marija Belosxevicx. Nun
fondigxis alia grupigxo cxe la organizo Kroata E-Ligo, kiu estas la landa
asocio de UEA. - ndlr

**************************************************************************

RADIO
/////

Kromelsendo de Radio Vaticana
=============================

Dum la tuta 2000 jaro la Vatikana Radio dissendas aldonan Esperanto-
programon dimancxe en tre konvena horo inter 21:50-22:00 UTC (universala
tempokalkulo, tempo la Greenwich, Anglio) en la frekfencoj de mezaj ondoj:
527 kHz kaj 1530 kHz, kurtaj ondoj: 4005 kHz kaj 5880 kHz.

Estus bonvena amase skribi al la Vatikana Radio dankante pro la disauxdigo
kaj proponante, ke gxi okazu ankaux en 2001 jaro kaj ankaux pli poste. La
adreso estas:

Direzzione della Radio Vatikana
VA-00-120 Citta del Vatikano
Rete: promo@forigu.vatiradio.va

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Japanaj eldonajxoj en 1999
==========================

En la pasinta jaro japanaj esperantistoj dauxrigis kutiman aktivadon en la
eldonado. Kaj tamen ili eldonis pli da japanlingvaj ol esperantlingvaj,
kaj cetere bedauxrinde mankas literaturaj verkoj, ili atingis sukcesojn.

Japana Esperanta Librokooperativo (JELK), librofako de KLEG, eldonis novan
version de "Nova Klaso de Interparolo en Esperanto", parte reverkita de
Takeuti Yosikazu. Gxi estas gvidlibro de konversacio por japanlingvanoj.

Eldonejo Riveroj eldonis unu esperantan kaj du japanlingvajn. Esperante
eldonigxis "Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao". Kvankam la revuo Riveroj
akurate aperis cxisezone, gxi abrupte malaperis en la lasta novembro,
lasante entute 26 numerojn (vidu Eventoj n-ro 180).

Japana Esperanto-Instituto, JEI eldonis. "La cxevalo de Motizuki" estas
muziklibro tradukita de Konisi Gaku por la koruso en la kongreso en
Motizuki. JEI eldonis novan version de "Cxu vi parolas Esperante?", la
konata konversacia sonbendo (aux kompaktdisko) el Pollando, kun la nove
kompostita tekstlibro.

Mine Yositaka

**************************************************************************

KULTURO
///////

Omagxe al D-ro Andre Albault
============================

Kadre de la Kultura-Arta Festivalo Esperantista, KAFE okazinta en Toulouse
inter 05-09. 07. 2000 okazis ceremonio honore al D-ro Andre Albault. En
sia lauxdacio pri D-ro Albault d-ro Reinhard Haupenthal reliefigis la
jardekojn dauxra aktiveco de la jubileulo. Okaze de lia 75-a naskigxtago
preparigxis aparta festlibro "De A al B" (vidu Eventoj n-ro 187), al kiu
kontribuis dudeko da auxtoroj. D-ro Albault zorgis pri kompaso tra la
"vepro kaj kopso" de la Esperantaj landnomoj. Al lia plumo ni dankas du
librojn pri tiu eseo, sed ankaux studojn pri la Fundamento, la sciencan
editoradon mem de tiu verko kaj ankoraux utilan vortaron francan-
esperantan.

En la fino de sia lauxdacio Haupenthal transdonis al la jubileulo simbolan
ekzempleron de la festlibro.

laux Ret-Info
Rete: ret-info@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis la 22-a Cxebalta Esperantista Printempo inter 30. 05. - 11. 06.
2000 en Mielno, Polio. Gxin partoprenis multaj esperantistoj el pluraj
landoj, la enlanda partopreno kaj la nombro de vizitantoj estas vere
mirindaj.
* * *
Aperis duonpagxa informa artikolo pri Esperanto en nederlanda gazeto, Het
Belang van Limburg. En la artikolo temis ankaux pri la agado por
euxroparlamentanoj de Germain Pirlot kaj aliaj.
* * *
Esperantisto-tradukisto, Tibor Szabo estis akceptita kiel ano de la
Hungara Asocio de Verkistoj. S-ro Szabo jam de multaj jaroj estas ano PEN
kaj tradukis jam multajn verkojn de Esperanto al hungara kaj de la hungara
al Esperanto.
* * *
Estis eldonita 6-pagxa kolora prospekto pri la urbo Nagykanizsa, Hungario.
La prospekto enhavas multajn fotojn kaj tekstojn pri la historio kaj nuna
aspekto kaj situacio de la urbo. Pliaj informoj de: Klr. Kanizsa Trend,
pk. 149, HU-8801 Nagykanizsa, Hungario.
* * *
Salutis ankaux la germana ministrino pri virinaj aferoj kaj prezidantino
de CDU (germana krucdemokrata partio), D-rino Angela Kerner la germanan E-
kongreson.
* * *
Okazis la unuan fojon en Germanio informa seminario por estontaj
Esperanto-instruistoj en Herzberg, Germanio. La arangxon okazigis
Esperanto-Societo Sudharco, kiu pro la sukceso planas okazigi plurajn
seminariojn ecx ankoraux cxi jare.
* * *
Aperis artikolo kun du fotoj pri la porinstruista seminaro kaj pri
Esperanto en la loka gazeto de Herzberg, Germanio la 24-an de junio.
* * *
Okazis Esperanto-stampado dum tri monatoj inter 25. 04. - 31. 07. en
Straznice, Cxehio okaze de la tridekjara datreveno de la loka Esperanto-
grupo.
* * *
Estis starigita E-budo dum la lingva ekspozicio "Expolangues" en Francio.
Krom la budo okazis kvarfoje prelego pri Esperanto kaj pri gxia instruado.
* * *
Estis okazigita Esperanto-stagxo en la "Cxefurbo de Euxropo", Strasburgo,
Francio. Gxin partoprenis 100 homoj. Post la arangxo okazis kantovespero,
kiun partoprenis ankaux lokaj neesperantistoj entute 200 homoj.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Margarete Bettmann fondis la asocieton, "Klubo Esperantista pro la
Tempotrako", KEPT surbaze de sia metodo kaj libro "Tempotrako".
Interesitoj povas enmembrigxi donante lauxvolan sumon al la UEA-konto:
kept-g. Kontakti eblas: Margarete Bettmann, Pitzlergasse 6, DE-52353
Duren, Germanio.
* * *
Marcel Delforge havas novan retadreson, la nova adreso estas:
mardelforge@forigu.busmail.net.
* * *
La asocio, "Esperanto-France" informas cxiujn esperantistojn, ke
ekfunkciis gxia retpagxaro. La pagxojn oni povas rigardi cxe la adreso:
http://www.esperanto-france.org.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

E-istino sercxas korespondgeamikojn tutmonde. Sxi interesigxas pri cxiuj
temoj. Adreso: S-ino Ewelina Zalewska, ul. Sikorskiego 3/42, PL-19-300
Elk, Polio.
* * *
36 jaragxulo deziras trovi leteramikojn en Svedio, Svislando, Italio,
Hispanio. Adreso: Mirka Ascherova, Josefodolska 12, CZ-293 07 Mlada
Boleslav-Debr, Cxehio.
* * *
E-isto volas korespondi tutmonde Adreso: s-ro Marcel Jove, 222 chemin de
Pascal, FR-83140 Six Fours les Plages, Francio
* * *
Frauxlinoj kaj instruistoj, kiuj antaux ne longe lernis E-on, volas
korespondi tutmonde, frauxlinoj volas kun nur frauxlinoj. Adreso estas:
Bugvia Marryland High School, Berun Chak Gate, Bhera (Sgh) Pakistano.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Literofteco
===========

La ofteco de la literoj en Esperanto laux studo farita de Otto Haszpra
(Hungario), profesoro de la Budapesxta Teknika Universitato, kiu ekzamenis
tekstojn kun ensume 496.196 literoj. La relativa ofteco de Esperanto-
literoj estas:

  a       = 12.6 %
  e, i, o =  9.0 %
  n       =  7.8 %
  l       =  6.2 %
  r, s    =  5.9 %
  t       =  5.5 %
  k       =  4.2 %
  u       =  3.4 %
  d, m    =  3.05%
  p       =  2.8 %
  j       =  2.7 %
  v       =  1.9 %
  g       =  1.3 %
  h       =  1.2 %
  f       =  1.1 %
  c       =  0.8 %
  cx, gx  =  0.7 %
  z, h, ux=  0.5 %
  sx      =  0.2 %
  jx      =  0.1 %.

Kontaktadreso:

Otto Haszpra
Rete: haot@forigu.freemail.hu

**************************************************************************

Sxanco de Esperanto
===================

Gxis kiam devos atendi plene fidindajn tradukprogramojn? Kiam ni havos
vocxrekonajn komputilojn? Eble post 10 jaroj, pli probable malpli. Tiam
eblos telefoni tramonden kaj cxiuj uzos sian gepatran lingvon. Estos la
disfalo de la angla lingva imperio. Kaj la bankroto por la lingvolerna
industrio cxar la lingvostudo igxos hobio. Tiam estos la venkosxanco por
Esperanto! El cxiuj lingvoj la plej hobia.

Don Pesky
Rete: donpesky@forigu.libero.it

Perkomputila tradukado havas ankoraux multe da malfacilajxoj. La problemo
sxajne ne solveblas nur elektronike kaj programe. Necesas eltrovi novan
komputilan tekniko por ke komputilo povu labori per pli kompleksaj ajxoj.
- ndlr.

**************************************************************************

Kostariko - malpermesata la armado
==================================

En kostariko deviga edukado estas senpaga, malgraux ke la lando ne estas
ricxa. Oni povas kompari la budgxeton de Kostariko kaj de la japana
gubernio Ibaraki, en ambaux teritorio logxas cxirkaux 3 200 000 da homoj.
La budgxeto de Kostariko estas la kvinono de tiu de Ibaraki. Kun tia
budgxeto la civitanoj ne devas pagi por infanaj hospitaloj kaj lernejoj
inkluzive artan universitaton. Tie 30 %-n de budgxeto okupas edukado.
Multaj junuloj deziras havi 4 idojn.

Kostarika popolo subtenas la registaron en la pasintaj 50 jaroj, "la
registaron sen armeo". Najbarlando estas Nikaragvo, kie dauxris konflikto,
kaj Panamo. Proksime trovigxas Kubo kaj Haiti. Kiel oni tenis pacon inter
ili? Videblas ekzemplo en Universitato de Paco de Unuigxintaj Nacioj. La
prezidanto proponis konstruadon de la universitato dum la gxenerala sesio
de UN. Tiam japana registaro detenis sin sub la preteksto, ke la lando,
kiu ne militis, ne komprenas la pacon. Ankaux aliaj potenchavaj landoj
opiniis same, sed malgrandaj subtenis, kaj la propono sukcesis. En cxi tiu
universitato ne trovigxas studentoj nur materialoj kaj profesoroj. Gxin
vizitas alterne studentoj kaj aliaj kaj diskutas pri paco. Cxi tie oni
lernas historion kaj studas kiel eviti militon.

En Kostariko cxiu kredas, ke la edukado defendas pacon. Oni istruas tie,
ke cxiu unue agu kaj preparu se vi deziras pacon, cxar paco ne vizitas
tiun, kiu silentas. Oni studas, kiel oni povas kompreni aliajn, kaj kiel
oni sukcese konvinkas aliajn. Oni ne igas konkludon sed volas amasigi la
volon.

Tiu kutimo estas ankaux kun la infanoj. Junaj infanoj en interparolo emas
demandi pri cxio. Ili lernas la manieron kiel solvi el interparolo
konflikton. Kiam okazis interna milito en Nikaragvo, Usono postulis de
Kostariko uzon de militbazo renversi la registaron de Nacia Liberiga
Fronto, kiu venkis super diktatura registaro de Somosa. Malgraux propono
de pligrandigo de ekonomia helpo, Kostariko rifuzis fari tion. Kaj en 1983
kostarika registaro publikigis "la Deklaron de Senarmado kaj Eterna
Neuxtraleco". En Kostariko iam trovigxis malliberejo kiel granda kastelo.
Oni sxmiris gxin per flava farbo kaj sxangxis en infanan muzeon. Tie, en
la muzeo, homoj en bestokostumoj gvidas infanojn rigardi vastekranan
filmon. En la fino de cxiuj filmoj aperas slogano "cxiuj apartenas al la
homaro".

En la mondo trovigxas du landoj kun paca konstitucio. Ili estas Japanio
kaj Kostariko. La lando, kiu efektivigas la konstitucion estas Kostariko.
Japanio fieras la trian lokon laux milita elspezo en la mondo.

Estas du manieroj por defendi pacon:
- Oni povas alvoki pacon kaj amikecon direktante siajn armilojn kontraux la
  alparolata lando.
- Oni povas alvoki pacon sen armilo per edukado.

La maniero kun armiloj, atombomboj, militsxipoj, tankoj direktitaj al la
kontrauxuloj kostas multege kaj timigas cxiujn.

laux artikolo de Nanba Syozi

**************************************************************************

Internacia ZEO en Nederlando
============================

En Zaandam, Nederlando estas memorigilo pri Esperanto, kiu ne estas
oficiala monumento. Gxia historio tamen estas suficxe interesa.

La skulptisto kaj ceramikisto, Sandor Jaszai en la hungara urbo
Hodmezovasarhely, kiu havas gxeneralajn rilatojn kun Hoofdorp, ricevis
kelkajn mendojn pri statuetoj kaj pri kvar nomsxildoj por Esperanto-strato
en sia urbo. Tamen oni faris eraron, cxar la skulptisto rajtis ricevi nur
unu taskon, do la urbestraro malmendis la nomsxildojn por la strato
"Eszperanto u." (Esperanto-strato, hungare).

Tra amikaj rilatoj Ko Hammer, redaktoro de Fen-X ricevis en 1993 unu el
tiuj sxildoj. Gxi mezuras 40x50 cm kaj estas el ceramiko kun belaj verda
kaj bruna koloroj sur blua fono kaj surhavas bronzan reliefon de Zamenhof.
Gxi nun ornamas flankan fasadon de lia domo. Hazarde en la angulo de
strateto sen nomo.

Tial "ne oficiale" Zaandam en Nederlando havas straton "Esperanto".

el Fen-X n-ro 4/2000

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 190, 2/julio-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************