Eventoj n-ro 214, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Grandaj sxangxoj en la Centra Oficejo

Faka aplikado: - Esperanto: pontolingvo cxe Langenscheidt

Kontakto sercxata: - Politologoj, sociologoj!

Interreto: - Amnestio Internacia en Esperanto

Arangxoj: - Internacia Seminario
          - Himalaja renkonto
          - Internacia Festivalo
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Demisio cxe la Civito
        - Parolado okaze de la fermo de UK - Pri la sento, esti prezidanto
        - Adiauxado de Osmo Buller
        - Ago-Tago en Brazilio
        - Letero el la Centra Oficejo de UEA
        - Esperanto kiel solvo
        - Esperanto - la lingvo

Instruado, ILEI: - ILEI-konferenco

Radio: - Konkurso de Cxina Radio

Libroj: - Libro pri Grabowski

Rubrikoj: - Mallonge (6), anoncetoj (5), korespondi deziras (8)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Ministroj kontraux unulingvismo - Germanio kaj Francio plendas
            cxe EU
          - Kiel oni igxas jxurnalisto
          - Cxu vi sciis, ke...
          - Pensu logike! - Paroj kaj preferoj

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Grandaj sxangxoj en la Centra Oficejo
=====================================

Lige al la lastaj elektoj de la estraro post kelkaj monatoj forlasos la
Centran Oficejon de UEA pluraj oficistoj, inter ili ambaux direktoroj, kaj
redaktoro de la revuo Esperanto.

La Centra Oficejo, CO en Roterdamo estas la plej cxefa motoro de la
Esperanto-movado. 11 oficistoj priservas ne nur la estraron de UEA, sed
ankaux la Landajn Asociojn, la individuajn membroj, funkciigas la
"Libroservon", organizas la UK-n, prizorgas la eldonan agadon (la revuo kaj
multaj libroj), kaj plenumas dekojn kaj dekojn de aliaj cxiutagaj taskoj.
Ne senkauxze elformigxis la diro, ke "UEA povas ekzisti sen bone funkcianta
estraro, sed ne povas ekzisti sen la Centra Oficejo".

En la fino de la lasta komitatkunsido en Zagrebo, Osmo Buller (la gxenerala
direktoro de CO) ekstaris kaj anoncis la demision de si mem kaj de Pasquale
Zapelli (direktoro). Ankoraux samtage ankaux Istvan Ertl (redaktoro de la
revuo Esperanto) anoncis sian demision al la nova prezidanto Renato
Corsetti. La sxokiga anonco de Osmo Buller tamen apenaux estis perceptita
de la Komitato, krom Corsetti nur Anna Ritamaki - kun fluantaj larmoj -
dankis plenkore la tutan gxisnunan agadon de Osmo en la interesoj de UEA.
La 27-an de auxgusto la abdiko estis ankaux skribe sendita al la estraro,
kaj tiam vekigxis ankaux la gxis tiam dormanta komitato, kaj eksvarmis la
mesagxoj en la komitata retlisto.

Pezigas la situacion, ke fine de decembro pensiigxos Simo Milojevicx, kaj
pluraj aliaj oficistoj sercxadas por si novan laboron.

La abdikoj tamen ne signifas blokigon de CO. En sia adiauxa parolo Osmo
emfazis, ke ili ne volas piki en la dorson de la asocio, ecx inverse: ili
pretas kaj volas helpi la instruadon, ekzercigon de la posteuloj, kaj faros
cxion por la glata transdonado de la funkcioj. Osmo Buller restos gxis fino
de februaro (dum 4 jaroj li ne foruzis siajn feri-tagojn, do formale restos
en plusaj 89 tagoj), Istvan Ertl restos lauxplane gxis fino de julio.

* * *

Labori kiel oficisto en Esperantujo estas ege malfacila afero. Oni devas
plenumi amason de deekstere apenaux videbla tasko, aliflanke la cxefajn
decidojn faras la honoroficaj estraranoj, kiuj ofte ne vere estas fakuloj
pri organiziko, kaj ne konas (ne povas koni) la detalojn de multaj fluantaj
aferoj. Krome, la oficistoj devas kunlabori kun dauxre sxangxigxantaj
personoj kaj plenumi ilian decidon, ecx se ili estas malgxustaj kaj eraraj.
En tiuj aferoj - sed ankaux ene de la estrara laboro - kompreneble aperas
ankaux personaj konfliktoj. (Cxe la lastaj elektoj ekzemple en Montpellier
ecx 2 personoj rezignis pri sia estraraneco se tiun partoprenos ankaux
Michela Lipari...)

Ankaux en la pasinta jaro estis situacio, kiam lige al nebazita krim-
kalumniado fare de Sabira Stahlberg la konduto de estraranoj vekis personan
konflikton. Osmo en sia parolo en Zagrebo aparte atentigis la ontajn
estrarojn, ke en sia malfacila laboro kaj sinoferto la oficistoj bezonas
cxefe la subtenonaparte de la estraro. "Kvankam ni scias, ke estas nesimpla
afero trovi samtempe 2 direktorojn, tamen cxiuj rajtas rezigni pri sia
posteno..."

Membro de la elekto-komisiono asertas, ke li ne estis avertitaj pri
fundamenta ne-akordigxo inter iuj estraranoj kaj CO. Pluraj komitatanoj ja
konsciis pri la problemo, sed tute ne zorgis pri la eventuala sekvo de
elektoj, aliaj (la plimulto) ne interesigxas aux tute ne scias pri la
problemoj.

Do la fina rezulto: pro la estrarana elektigxo de Michela Lipari, kaj
elektigxo de Renato Corsetti kiel prezidanto 2 direktoroj plus la redaktoro
de la revuo Esperanto forlasas la Centran Oficejon.

La Esperanto-movadon atendas malfacilaj monatoj...

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto: pontolingvo cxe Langenscheidt
========================================

La fama germana firmao Langenscheidt ofertas komputilan programon por
parkerigi vortojn de fremdaj lingvoj ("Vokabeltrainer"). Gxi uzeblas jam
por 57 lingvoj; la koncernajn vortlistojn oni povas elsxuti senpage el la
reto. Inter ili trovigxas ankaux bonkvalita vortlisto Esperanto-germana kun
8.430 vortoj. Laux nombro de la elsxutoj, Esperanto trovigxas nun sur la
22a loko (aux sur la 12a, se ni adicias la elsxutojn de cxiuj vortlistoj de
la sama lingvo). Sed ankoraux pli interese estas, ke plimulto de la
vortlistoj estas farita surbaze de Esperanto kiel pontolingvo.

Ulrich Matthias
Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Politologoj, sociologoj!
========================

Oni sercxas kontaktojn kun politikistoj, sociologoj, okupigxantoj pri
internaciaj rilatoj por fake korespondi, kunlabori, k. s.
Kontakti eblas:

Valentin Seguru
ul. Nagornaja, 15-1-66 RU-113186 Moskva, Rusio

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Amnestio Internacia en Esperanto
================================

Danke al Vincent Charlot, ekde nun eblas legi aktualajn komunikojn de
Amnestio Internacia en la Internacia Lingvo, Esperanto. La tekstoj estas
libere uzeblaj, kaj vi povas aperigi ilin en viaj revuoj aux informiloj.

La materialo troveblas cxe: http://users.skynet.be/bs939002/amnestio.html.

Jakvo Schram
Rete: j.schram@forigu.skynet.be

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Seminario
====================

La 45-a Internacia Seminraio, IS okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002
en Rotenburg, Germanio. IS estas "la junulara, silvestra Esperanto-arangxo"
en Germanio. Cxi jare la loko estas unu el la plej belaj urboj de la lando.
La partoprenantojn atendas la amuzigaj programoj kaj neforgesebla etoso.
Okazas kursoj, ludoj, ekskursoj, silvestra balo kaj cxiunokta, freneza
diskoteko.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Germana Esperanto-Junularo
Grellstr 36, DE-10409 Berlin, Germanio
Rete: bero@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

Himalaja renkonto
=================

La 4-a Internacia Himalaja Renkonto okazas inter 26. 02. - 08. 03. 2002. La
celo de la renkonto estas kunigi esperantistojn el la tuta mondo en unika
loko por kune babili, vagadi, ferii, ktp.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Nepala Esperanto-Asocio
Pk. 10518, Kathmandu, Nepalo

***************************************************************************

Internacia Festivalo
====================

La 18-a Internacia Festivalo, IF okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002
en Magdeburgo, Germanio. IF estas la "tradicia, familia, silvestra" arangxo
en Germanio. Oni atendas familiojn kaj esperantistojn prefere inter 25-55
jaroj, sed memkompreneble ankaux aliagxulojn. Estas programoj por paroj,
familioj kaj familioj kun infanoj. Oni povas en agrabla Esperanto-medio
renkonti la novan jaron dum la internacia festivalo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Hans-Dieter Platz
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio
Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

21-23.09. 14-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf:
Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-403 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel:
+420-47-5532417
* * *
21-23.09. 17-a Kongreso de Polaj Esperantistoj-Fervojistoj en Malbork. Inf:
s-ro Mieczyslaw Pietrzikowski, ul. 3 Maja 25/31, PL-80-802 Gdansk, Polio.
* * *
21-30.09. 27-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kaj 24-a
Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino kaj 20-a Pola Studadsesio
de AIS, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete:
andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
22-23.09. Skota Studrondo, Dunblane. Inf: Esperanto-Asocio de Skotlando, 47
Airbles Crescent, Motherwell, ML1 3AP, Skotlando, Britio. Rete:
secretary@forigu.ScottishEsperanto.Gothere.uk.com
* * *
23-28.09. InterlingvistikaJ Studoj cxe la Universitato Adam Mickiewicz,
Poznan. Inf: Ilona Koutny, str. Poniatowskiego 3, PL-62-020 Swaredz, Polio.
Tel: +48-61-8172873. Rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl
* * *
26.09. Euxropa tago de lingvoj
* * *
26-28.09. Kongreso de REFA en delto de Danubo. Inf: Stefan Mihai, str.
Mircea cel Bartan 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel:
+40-92-830123
* * *
27-30.09. 12-a MontKabana Renkontigxo (MKR) en Platak (apud Rijeka), Inf:
Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete:
Vanja.Radovanovic@forigu.etk.ericsson.se
* * *
27-30.09. Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES-2001", Poznan. Inf:
Tadeusz Chrobak, str. Pilsudskiego 11/32, PL-62-028 Poznan-Kozieglowy,
Polio. Tel: +48-61-8127805. Rete: tchobak@forigu.friko3.onet.pl
* * *
28-30.09. Auxtunaj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando "Lingvoj kaj
(mis)komprenoj" en Helsinki. Inf: EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530
Helsinki, Finnlando. Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi
* * *
28-30.09. Sepa Studadsesio en Herzberg/Harz. Inf: Esperanto-Gessellschaft-
Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Tel:
+49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544
* * *
28-30.09. 14-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf: s-ro
Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel.
+420-(0)47-5532417
* * *
28-30.09. Auxtuna turisma semajnfino cxe Jxilina. Inf: Esperanto Klub, P.
O. Box B-152, SK-012 41 , SK-012 41 Zilina, Slovakio.
* * *
29.09. 5-a Festivalo de videofilmoj en Esperanto en Maribor. Sendu kopiojn
al Esperanto-societo, Besednjakova 1,SI-2000 Maribor, Slovenio

***************************************************************************

MOVADO
//////

Demisio cxe la Civito
=====================

"Heroldo Komunikas" en junio vaste informis pri la baldauxa malfermo de
propra retejo por la Esperanta Civito. Post ekfunkciigo de la bazaj servoj
la gxisnuna retejestro la 17-an de auxgusto retirigxis:

Citajxo pri la abdika mesagxo:

"Mi ne plu volas zorgi pri la civita retejo, nek pri iu ajn civitajxo.

Jam estas kreita la baza ejo, do estos facile por malpli teknikema homo
pluzorgi pri gxi. Mi nur lernis Esperanton kiel lingvon antaux kelkaj
monatoj, kaj proponis iom da helpo en la kreo de retejo pri Kultura Centro
Esperantista. Oni invitis min al Sabloneto, kaj tie petis al mi, ke mi
zorgu pri ejo civita anstataux kulturcentra. Nu, mi ekkreis la retejon, sed
nun, kiam mi pli scias pri la Civito, mi vidas ke mi tute ne volas
partopreni en gxi, ecx kiel teknika helpanto. ..."

Danielo Kupristo
(t.e. Daniel Kessler)

***************************************************************************

                                M O N A T O

                       Internacia magazino sendependa

               unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo

                     unu el la plej prestigxaj E-revuoj

             Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe:

                           Flandra Esperanto-Ligo
                              Frankrijklei 140
                         BE-2000 Antwerpen, Belgio

***************************************************************************

Parolado okaze de la fermo de UK
================================

Pri la sento, esti prezidanto

"Ekzamenoj dum la vivo neniam cxesas", kiel diras itala dir-maniero.

Kiel vi scias, en Zagrebo okazis elekto de la nova estraro de UEA. En la
elekta ludo, mi malgajnis, kaj pro tio oni elektis min prezidanto de UEA.
Tio ne sonu kiel malkoherajxo. Efektive en la Esperanto-movado je cxiuj
niveloj elektoj estas kiel tiuj kart-ludoj, en kiuj gajnas tiu, kiu
sukcesas malgajni, aplikante tamen cxiujn regulojn de la normala ludo.

Tamen, nur unu tagon post la elekto mi auxdis mian amikon Geraldo Mattos,
la prezidanton de la Akademio de Esperanto, diri: "Renato Corsetti estas la
prezidanto de UEA sed ne la prezidanto de la esperantistoj!" Tion tre trafe
li diris en kunteksto, en kiu oni devis substreki la liberecon de la movado
kaj la fakton, ke cxiu esperantisto sekvas proprajn vojojn.

Sed gxuste tion mi volas fari. Mi volas esti la prezidanto de la
esperantistoj kaj ne de UEA. Mi ne estas homo por prezidi organizajxon kaj
plenumi ties ritojn sen io plia. Mi volas esti la prezidanto de la
esperantistoj, de cxiuj unuopaj esperantistoj, kiuj batalas kaj laboras por
la internacia lingvo, preter kiu ajn asocia limo. Asocioj utilas nur por
atingi celojn. Ili ne estas valoro en si mem.

Por atingi tion, mi scias, mi devos multe labori. Kaj same miaj kolegoj en
la estraro. Jes, ni estis elektitaj de la komitato laux cxiuj reguloj kaj
regularoj, sed la vera elektado komencigxas nun. Mi volas diri, ke la
Esperanto-movado ne multe similas al burokrata organizajxo aux al regula
armeo. Gxi multe pli similas al pirata bando. Oni devas regajni sian rangon
cxiutage denove sur la kampo. La estro estas tiu, kiu unue saltas sur la
malamikan sxipon. Kiam li ne saltas unue, li ne plu estas la estro.

Tio validas ankaux en la Esperanto-movado. Se oni ne helpas la
esperantistojn, oni ne estas ties estro. Jes, oni rajtas paradi en sia
uniformo kaj kun siaj titoloj, sed oni ne estas ilia generalo.

Mi pardonpetas pro la multaj armeaj metaforoj, sed efektive nia laboro iel
similas al batalo, kvankam por paco kaj interkomprenigxo. La klopodo porti
al la mondo Esperanton estas vere granda klopodo, kaj, lasu min diri, ke mi
estas konvinkita ke la fronto, por reveni al armeaj metaforoj, nia fronto
estas en Tuluo, Kolombio, kaj en la aliaj mil Tuluoj tra la mondo. Tuluo,
kies nomon vi eble neniam auxdis, estas urbeto en Kolombio, kie inter
multspecaj malfacilajxoj (interalie vera milita situacio) lokaj
esperantistoj sukcesis krei Esperanto-grupon, arangxi kurson en la loka
universitato, ktp. Kvankam ili apenaux auxdis la nomon de UEA kaj kvankam
ili neniam cxeestis aux ecx imagas, ke ili povos cxeesti Universalan
Kongreson, ili estas niaj generaloj. Ni cxiuj ceteraj estas nur helpantoj
al ili.

Antaux iom da tempo en unu el la retaj diskut-listoj Don Harlow, konata
usona esperantisto, kaj mi mem alvenis al la jena skema difino de la taskoj
de la Esperanto-movado.

Ili estas esence du: produkti esperantistojn;
                     produkti servojn por la esperantistoj.

Preter la brutaleco de cxi tiu simpligo, sxajnas al mi, ke gxi ne
malproksimas de la vero. Kompreneble sub la nocio oservoj por la
esperantistojo vi rajtas enkalkuli cxiuspecan kulturan aktivadon, verkadon
de literaturo, organizadon de okazoj, por ke esperantistoj renkontigxu kaj
parolu sian lingvon, ktp.

Persone mi opinias ke la unua tasko, oprodukti esperantistojno, estas pli
malfacila ol la dua, kiel cxiuj vi malnovaj movadanoj ja scias. Tial la
nova labor-plano de UEA insistas pri gxi.

Labor-plano
-----------

Kiel vi versxajne jam scias la Komitato de UEA dum cxi tiu kongreso aprobis
novan labor-planon por la unua jardeko de la tria jarmilo.

Vane vi sercxos en gxi magiajn formulojn, cxar magiaj formuloj ne ekzistas.
Ekzistas nur aktualigo al la nuna tempo de tio, kion la movado nature cxiam
faris.

La labor-plano insistas pri tri prioritatoj:
- informado
- instruado
- utiligado.

Certe, nenio nova. Nia kar-memora Lapenna dauxre insistis pri tiuj
prioritatoj jam en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Sed nia tasko
nun estas aktualigi ilin tiel, ke la nuna mondo povu reagi al ili.

Informado
---------
Mi estas konvinkita, ke la mesagxo, kiun Zamenhof volis transdoni al la
mondo, estas enhave ankoraux tute aktuala. En neniu alia loko en la mondo,
kiel en Zagrebo, kiu mem spertis militon nur hieraux, tiu mesagxo estas
valida. En neniu alia loko kiel en la najbaraj balkanaj landoj, kie oni
spertas militojn kaj sekvojn de milito en cxi tiu sama momento, tiu mesagxo
estas valida kaj valora.

Tiu mesagxo esence diras: "Homoj cxesu batali inter si pro naciaj
malsamecoj. Ili provu kompreni kaj ami unu la alian. Ili faru tion surbaze
de egaleco inter cxiuj nacioj, kulturoj, lingvoj. Por atingi tiun bazon de
egaleco, la internacia neuxtrala lingvo Esperanto estas necesa."

Mi certas, ke cxiu el vi konas tiun mesagxon kaj kredas je gxi. Iam oni
nomis gxin "interna ideo". Nomu gxin laux via placxo, tio ne malhelpos gxin
ekzisti.

Tiu, laux mi, estas la cxefa valoro, la baza mesagxo, kiun la Esperanto-
komunumo havas por la mondo. Se iu ne estas konvinkita pri tio, tiu demandu
sin, kiucele esti esperantisto.

Aliflanke, tiu ideo devas esti prezentata al la nuna mondo en maniero, kiun
gxi povas nun kompreni. Ne estas ke la mondo ne plu esperas pri paco kaj
egaleco. Simple sxangxigxis la maniero paroli pri ili. Ne plu aktualas
mistikaj kaj romantikaj prezentoj. Finfine pasis pli ol cent jaroj, kaj la
maniero komuniki sxangxigxis. Eble vi devas nun nomi la ointernan ideono
"Lingvaj Homaj Rajtoj". Se vi pensas, ke tio necesas, faru tion. La labor-
plano diras, ke estas tasko de ni cxiuj, de niaj organizajxoj, doni al la
mesagxo de Zamenhof nun kompreneblan veston kaj prezenti gxin al la mondo.
Ni laboras por la mondo ne por ni mem. Ni laboras por plibonigi la mondon,
ne por amuzi nin mem. Se ni sukcesas ankaux amuzigxi dum nia laboro des pli
bone!

Alivorte, nia movado devas reigxi movado parolanta al la mondo.

Neniu povas promesi al vi, ke nur per tio la fina venko proksimos. Sed, se
ni cxiuj sukcesos pri cxi tiu prioritato, almenaux ni largxigos nian
"nicxon" en la mondo, ni vastigos nian komunumon, kaj tio estas jam parta
venko.

Instruado
---------
Ankaux cxi tiu punkto estas mem-evidenta. Ni devas instrui nian lingvon al
homoj, al multaj homoj.

Ni mem devas fari tion, cxar ni ne povas esperi, ke en la nuna momento
registaroj aux aliaj homoj, kiuj estas pagataj por instrui lingvojn aux por
atingi internacian interkomprenigxon, faros tion. Tio, aliflanke, estas la
destino de cxiuj NeRegistaraj Organizajxoj, de cxiuj civitanaj movadoj tra
la mondo. Cxar la homoj, kiuj devus, ne faras, jen laboras senpage miloj da
volontuloj por savi la planedon de ekologia katastrofo, por mangxigi
malsatantojn en difinitaj lokoj, por kuraci vunditojn, ktp.

Ofte oni diras, ke en Esperantujo estas tro da komencantoj. Mi rediros al
vi ion, kion mi auxdis de unu el la antauxaj gxeralaj direktoroj de UEA,
Victor Sadler: "La problemo ne estas, ke ni havas tro da komencantoj, sed
ke ni havas maltro da komencantoj".

Tiuj, kiuj en cxi tiuj tagoj iris tra Zagrebo, povis persone konstati ke
cxi tie estas amaso da komencantoj en la angla kaj amaso da "eternaj
komencantoj" en la germana. Pro tio ni povas konkludi ke la angla kaj la
germana lingvoj estas utilaj en Zagrebo. Se estus same multe da komencantoj
pri Esperanto, certe la situacio de Esperanto estus pli bona.

Cxiukaze la jxus aprobita labor-plano reemfazas la interkonsenton inter UEA
kaj ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, por pliefikigi
instruadon kaj pliampleksigi gxin.

Tamen, cxefe ni devas konvinkigxi, ke instruantoj de Esperanto faras socie
utilan laboron. Ni ne devas honti pro la "mokoj de lAe homoj", pro la mokoj
de tiuj, kiuj instruas aux volas lerni "utilajn" lingvojn.

Ni laboras por paco kaj egaleco inter cxiuj landoj, grandaj aux malgrandaj.
Tiuj, kiuj devus honti, estas la "komercistoj de la angla aux de aliaj
mondaj lingvoj", kiuj celas personan gajnon per vendado de siaj samlandanoj
al la venkintoj, al la fortuloj.

Utiligado
---------
"Kial vi lernas Esperanton? Gxi estas tute senutila!" Tion, cxiu el ni
auxdis plurajn fojojn dum sia vivo.

Nu, ankaux nun tute senutila gxi ne estas.En mia kazo gxi utilis por trovi
edzinon, por legi librojn de fremdaj landoj neniam renkonteblajn en la
normala nacilingva lego-oferto, por diskuti pri lingvaj temoj kun
eksterlandaj kolegoj, ktp. Kaj cxiu el vi povas aldoni siajn ekzemplojn.
Cxiu el vi scias, ke Esperanto estas utila.

Tamen la kritikantoj aludas al io alia. Gxenerale ili volas diri, ke
Esperanto eble estas utila por persona pliklerigxo sed, ke gxi certe ne
estas utila por praktikaj viv-bezonoj.

Efektive multo restas por fari en cxi tiu kampo.

Certe legado de beletro estas utiligado. Kontaktado pere de la Jarlibro de
UEA kaj gastado cxe fremdaj familioj pere de la Pasporta Servo de TEJO
estas utiligado. Intersxangxo de internaciaj spertoj pere de la fakaj
asocioj estas utiligado. Feriado en Esperantujo estas utiligado.

Tamen, mankas ankoraux multo por ke Esperanto igxu vere utila lingvo.
Ekonomiaj agadoj, ekzemple, estas ankoraux en sia komenca stadio. Kiam la
komerco de cxinaj bicikloj tra la mondo okazos grandparte en Esperanto,
tiam ni estos en signife pli bona pozicio.

Mi ne povas ne memorigi vin pri la ideoj de nia malagasa samideano Henriel
Fidilalao, kiu antauxvidas tutan programon de kunlaborado inter la Nordo
kaj la Sudo de la mondo pere de Esperanto por doni al multaj junaj
esperantistoj en Afriko konkretan sxancon por plibonigi sian vivon per
simplaj tehnxikaj rimedoj. Eble ni devas provi meti tiujn ideojn en la
praktikon.

Cxi rilate lasu min mencii la esencan rolon de la asocioj, fakaj aux
gxeneralaj, de cxiuj specoj. Ilia devizo "per Esperanto" estas la plej bona
garantio por igi Esperanton vera lingvo. Ni apogu ilin cxiumaniere.

Mi petas vin konsideri, ke la tempo de la "asocia patriotismo" estas
definitive for. Ni ne bezonas konkurenci inter ni. Nia plej granda deziro
devas esti, ke SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda, havu cent mil membrojn. Kaj
la samo validas por IKUE, la katolika asocio, aux por la faka asocio de
biciklistoj. Se ili prosperos, ni cxiuj estos prosperaj.

Kaj nur kiam la per-esperantistoj atingos siajn celojn, tiam ankaux la por-
esperantistoj estos atingintaj sian celon igi Esperanton vera lingvo.

Konkludo
--------
Mi estas tre timigata pro la grandeco de la tasko, kiu atendas nin cxiujn.
Persone mi ricevis amason da gratuloj kaj samtempe da memorigoj pri aferoj,
kiuj espereble sxangxigxos. Mi ne scias, cxu la nova estraro sukcesos
respondi al viaj pravaj postuloj.

Mi ne bezonas sciencajn esplorojn por scii tion, kion vi deziras. Mi tiom
multe parolis kun vi dum cxi tiu kongreso kaj tra la jaroj, ke mi konas
tion, kion vi volas.

Esence vi volas:
- ke Esperanto restu Esperanto;
- ke ni disvastigu gxin, ke niaj asocioj helpu per siaj rimedoj kaj fortoj la
  disvastigantojn;ke ni afable kaj lauxeble malmultekoste servu la
  esperantistan komunumon.

La unua demando, "ke Esperanto restu Esperanto" kaj, ke la 16 reguloj
eventuale igxu 15 sed ne 160, ne apartenas al cxi tiu parolado, sed gxi
estas klara.

La dua demando, "ke ni disvastigu gxin", tute apartenas al cxi tiu parolado
kaj al la labor-plano, pri kiu mi gxis nun parolis. Vi povas esti certaj,
ke gxi ricevos atenton. Cetere, se Zamenhof ne estus havinta similan
personan labor-planon en la jaro 1887-a, ni ne estus cxi tie hodiaux.
Memoru nur pri la fama "doto de Klara", kiu estis komplete foruzita por
informado kaj instruado (la unua lernolibreto sendita al miloj da homoj).
Mi estus tre kontenta, se hodiaux multaj el ni kapablus almenaux parte
sekvi la ekzemplon de Klara kaj Ludoviko tiurilate.

Ankaux la tria demando estas en si mem evidenta. La tria prioritato de la
labor-plano rilatas al gxi. Tamen gxi povos realigxi pli efike, se la
komunumo kreskos ankaux kvante, kaj tial la servo-petoj kaj la servo-
ofertoj trovus pli favorajn kondicxojn ol nun.

Vi eble volas ankoraux kvaran aferon. Tiun aferon volas cxefe la homoj,
kiuj ne estas cxi tie, kiuj neniel iam ajn povos esti cxi tie. Vi volas, ke
ni venku la ekonomiajn, sociajn, politikajn barojn, kiu tenas grandajn
partojn de nia komunumo ekster kontakto kun la cetera komunumo. Realigi
tion, evidente, estas io ankoraux pli malfacila ol la punktoj, pri kiuj ni
parolis antauxe. Sed ankaux tiudirekte jam ekzistas se ne ideoj almenaux
deziroj.

Viaj petoj estas al mi klaraj sed same klaraj estas la "obstinaj baroj" en
la vojo de la realigado.

Nur per via helpo ni povos sukcesi.

Renato Corsetti

***************************************************************************

Adiauxado de Osmo Buller
========================

Osmo Buller laboris 11 jarojn en la Centra Oficejo. Komence 5 jarojn kiel
direktoro, poste kiel gxenerala direktoro. Plejparte estas lia merito, ke
post longa-longa periodo pasintjare la unuan fojon la spezokonto estis kun
nula bilanco (ecx antaux la pasintjara granda donaco).

Lige al anonco de sia demisio, en sia parolo Osmo Buller emfazis, ke ili ne
volas piki en la dorson de la asocio, ecx inverse, ili faros cxion por
glata transdonado de funkcioj al la novaj posteuloj.

Li instigis la komitaton pli fiere esti esperantisto, kaj esti pli fiera
pri UEA mem. Citajxo el lia parolo:

"Cxiu membro estas fiera pri UEA, sed tro multaj estas timemaj diri tion.

Ni ne timu diri ankaux publike, ke UEA estas la cxefa reprezentanto de la
E-movado kaj komunumo. Pri la nomado cetere oni povas longe teorie diskuti,
sed praktikan signifon gxi ne havas. UEA estas la cxefa reprezentanto,
havas la cxefan respondecon kaj tiun respondecon gxi cxiam prenos kaj devas
preni serioze.

Por ni cxiuj E-o estas serioza afero, kaj ni laboras por seriozaj celoj, ne
por kontentigi proprajn personajn kaj ecx megalomaniajn celojn, kiujn
lastatempe iuj ecx ornamas per pompaj mezepokaj terminoj, kiujn ordinaraj
normalaj esperantistoj ne uzas kaj por ili estas tute fremdaj."

(laux rapidaj notoj de L. Szilvasi
faritaj dum la komitatkunsido)

***************************************************************************

Ago-Tago en Brazilio
====================

Ago-Tago estas la tago, kiam E-institucioj kaj la esperantistoj mem,
individue aux grupe, agas kun la celo informi pri Esperanto en siaj soci-
medioj. Tradicie la Ago-Tago okazas la unuan sabaton de oktobro, cxi jare
je la 6-an de oktobro.

Brazila Esperanto-Ligo okazigos prelegojn en universitatoj, en religiaj
institucioj, en sociaj kaj sportaj kluboj, en sindikatoj, kvartalaj asocioj
ktp.; intervjuojn al gazetaro, tv- kaj radi-stacioj; distribuadon de
faldfolioj.

Brazila Esperanto-Ligo
Departemento pri Komunikado
belkomunikado@forigu.esperanto.org.br

***************************************************************************

Letero el la Centra Oficejo de UEA
==================================

En la retlisto [afrika-komisiono] aperis persona letero de Kayn Rheen
laboranto en la CO de UEA, adresita al la membroj-aktivuloj de afrika E-
movado. La ricevita bildo pri la CO certe estas interesa ankaux por
neafrikanoj. - La red."

Estimata amiko,

Koran dankon pro via letero kiu alportis al mi iom da mankanta suno.
Espereble, cxiuj fartas bonege malgraux la timigaj informoj kiujn vi
liveris al mi.

Mi jxus finis mian labortagon. Mi, kiel kutime, estas laca. Tamen mia
lacigxo ne estu baro, por priskribi al vi mian kutiman vivon cxi tie. Cxar
jam delonge vi demandadas pri mia portempa adopta lando, pri miaj kunuloj,
ktp. Mi miras tamen: via troa scivolemo pri multaj aferoj miaj, cxi tieaj
amikoj, oficejo, kolegoj ktp estas ne-komprenebla. Sed tute ne gravas.

Nu, kion diri al vi? Mi sxatus skribeti al vi pri kelkaj oficistoj kun kiuj
mi kunlaboras. Ne estas dece, sed mi fidas vian diskretecon!

Mi konfesu ke dum mia dejxorado cxi tie en la CO de UEA, la bunteco kaj la
personeco de la malmulto da personoj, kun kiuj mi kunlaboras, estas unu el
multaj aferoj, kiuj mirigas min. Tiel simplaj, foje komplikaj, ofte
klacxemaj, cxiukaze laboremaj kaj bonkoraj homoj!

Estas jam la 7-a horo vespere. La cxefo de la laborejo ankoraux ne foriris.

Tiel estas cxiutage. Li pli longe restas en la oficejo. Ecx dimancxe, li
kaj la iama estro pretas labori. Ne demandu min, cxu tiun cxi emon oni
kaptas estante direktoro. Mi ne scias. Ne nur ili estas tiel en la oficejo.

Mi scias nur, ke ambaux estas vere laboremaj.

Kiam ni bezonas lin, ne necesas atendi longe antaux ol eniri lian ejon.

Lauxnecese, ni anoncigxas kaj eniras preskaux tuj. Kiam ekzemple li bezonas
fotokopii ion, trafoliumi arkivon, disdonadi alvenintajn leterojn, ktp., li
atendadas neniun subulon sed tuj levigxas kaj ekagadas! Tiu rigoreco de la
cxefo en la laborado montrigxas ankaux cxe liaj decidoj.

Kiam mi priskribas realecojn al vi, vi opinias ke mi fantazias tiujn
rakontojn. Ne diradu tion. Kredu kion mi diras al vi. Ne temas pri
kompilado de porinfana legolibro!

Estas vere, ke ankaux mi cerbumadas foje pri kelkaj aferoj, kiuj estas ne-
ordinaraj al mi cxi tie. Mi rimarkis ekzemple ke la dua nuna estro estas
same talenta en sia fako kiel en riparado. Parto el sia labortempo estas
tute dedicita al tio en la CO. Kiam ni paneigas komputilon aux iun ajn
masxinon en la laborejo, ni ekpregxadas, ke li estu kaj en la domo kaj
libera.

Li teknike kompetentas pri multaj aferoj, savanta tiel monon por nia
laborejo. Kiam iu ajn ne scias kiel elturnigxi pri iu ajn teknika afero,
tiu petas lian helpon. Ni ne bezonas senutile atendadi lin. Li tuj pretas
helpi solvi la problemon.

Laux populara koncepto, kiu surmetas okulvitrojn, tiu havas malfortan
vidkapablon. Tamen, tiu aglo-okula kaj scivolema homo estas unu el la
esceptoj kiuj malofte prezentigxas. Ne eblasal tajperaroj eskapi de li.

Li tiel farigxis unu el la neeviteblaj provlegantoj kaj kontrolantoj de la
publikigotaj eltajpajxoj, cxu libraj cxu revuaj.

Li ne estas vere dika. Sed tio ne malhelpas lin fizike aktivadi en la domo,
portante ecx foje pezajn pakajxojn.

Iam iu cxina amiko diris dum kafo-pauxzo: cxi tiu oficejo estas stranga por
mi: la direktoroj venas piede al la oficejo, ne havas veturilon, plenumas
tute rutinajn devojn ktp. Tute plensignifa aserto kiu tamen montras kiel
vivas la CO-anoj.

Certe Nederlando estas loko kie abundas biciklantoj. Sed ankaux estas
multaj, kiuj havas sian auxton malgraux la imposto relative alta kiun
sxutas la registaro sur auxtomobilistojn pro la polucio de la naturo per
gasoj de siaj veturiloj. Tamen malgraux la relative alta vivnivelo en
Nederlando, ne cxiuj en Nederlando povas/volas alfronti tiujn impostojn.

Kredu min aux ne, sed mia cxefo kiu vivas en Amsterdamo ankaux iras
bicikle. Mi bone imagas vian surprizon. Sed ne kriu ke temas pri trompado.

Vi certe miras cxar ege malmulte da homoj dauxre biciklas en nia urbo sed
jes ja en kamparoj. Ne diru ke mi vivas en iu euxropa kamparo. Tute ne! Mi
dauxre vivas en Roterdamo.

Estas malfacile bicikli en nia afrika hejmurbo ne nur pro la sabloj
surstrate, sed ankaux pro la densa trafiko, pro la acxaj sxoforoj, pro la
varmega suno kiu rapidege sxvitigas homojn kiam ne pluvas kaj pro la koto
kiam pluvas.

Cxi tie, neniam preskaux estas suno; stratoj ne estas sablumaj sed
pavumitaj speciale por biciklantoj, veraj regxoj surstrate.

Kara amiko,

Mi komprenis la vortojn de la cxina amiko. Ili tute ne mirigis min. Ankaux
en nia lando, vi scias ke estas necese, ke direktoroj de sxtataj aux
internaciaj organizoj havu sian auxton. Ecx se foje pro gxia oldeco, la
veturilo estas nenio pli ol movigxanta cxerko.

Piediranta direktoro de internacia organizo! Jen skandaleca, ne-imagebla
afero cxu ne? Sed tamen, tute normala koncepto en Nederlando precipe por
CO-anoj.

Jen do kial mi diradas al vi, ke estas cxi tie tute alia bildo pri
direktoreco. Gxi malsimilas kion ni kutime imagas en Afriko, kion ni
spektas cxe la televidilo. Bone, suficxas nun cxar morgaux matene mi devas
frue vekigxi. Venontfoje mi dauxrigos cxi tiun leteron. Cxion bonan al vi.

Korajn salutojn al la familio kaj al la amikoj!

Gxis baldaux!
Kayn Rheen

***************************************************************************

Esperanto kiel solvo
====================

Okazis elsendo "Kun rekoneblaj kartoj" en la franc-germana televidkanalo
Arte. Oni parolis pri la lingvoproblemo de Euxropa Unio okaze de la jaro de
lingvoj. Okazis diskuto pri la solvo de lingvoproblemo kaj finfine restis
du solvoj la angla kaj Esperanto. Fine de la diskuto oni menciis ankaux la
kulturan superregadon per la angla kaj la perdon de identeco de aliaj
nacioj. La unusola kontrauxargumento estis kontraux Esperanto, ke gxi ne
estas parolata kiel oficiala lingvo en iu ajn lando. Do finfine Esperanto
restis la unusola solvo.

***************************************************************************

Esperanto - la lingvo
=====================

Aperis kromeldono de la germana gazeto, Esperanto Aktuell kun la titolo
Esperanto - die Sprache (Esperanto - la lingvo). La kromnumero estas tute
en la germana kaj pritraktas Esperanton laux diversaj temoj. En gxi estas
artikoloj: Esperanto kaj Euxropa Unio; Esperanto - internacia kulturo;
Germana-Esperanto vortaro de la eldonejo Langenscheidt (la plej fama
lernolibroeldonejo en Germanio). Oni skribas ankoraux pri germania historio
de Esperanto, pri fakaj asocioj (ekzemple AIS), pri interreto, arangxoj,
tradukitaj literaturajxoj. Estas ankoraux menciitaj la plej gravaj enlandaj
kaj eksterlandaj adresoj.

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

ILEI-Konferenco
===============

La 35-a konferenco de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj okazis en
Lovran, Kroatio inter 28. 07. - 04. 08. 2001.

La komitato elektis novan estraron por trijara dejxorperiodo:
- Mauxro La Torre, prezidanto;
- Stefan MacGill, vic-prezidanto;
- Boomee Kim Lindblom, kasisto;
- Sabine Trenner, help-sekretario;
- Jennifer Bishop, estrarano pri konferencoj kaj por flegi kontakton kun
  FIPLV;
- Radojica Petrovic, estrarano pri instruscienca esplorado, universitata
  agado, TEJO kaj instruista trejnado.

Projekto Interkulturo post celebri cxe UK du jaran enkondukan periodon
intencas dauxrigi per helpo de dungota helpanto kun komputikaj kapabloj kaj
per pli efika lerneja kontakto de la nova help-sekretario.

2 novaj sekcioj estas akceptitaj: Benino kaj Kroata Esperanto Ligo

Universitata agado estas kunordigota kaj promociota.

Jennifer Bishop
Rete: esperanto@forigu.education.monash.edu.au

***************************************************************************

RADIO
/////

Konkurso de Cxina Radio
=======================

La 3-an de decembro de la kuranta jaro Cxina Radio Internacia celebras
60-an datervenon de sia fondigxo. Celebre al gxi, la radio okazigas
konkurson pri koncernaj scioj, precipe pri gxiaj pasinto kaj nuno, inter la
14-a de majo kaj la 30-a de septembro.

La Esperanta Sekcio sekvas la rutinon. Tamen, oni atendas ne nur viajn
respondojn, sed ankaux koncernajn artikolojn, cxar tri kvaronoj el la
redakcio emeritigxos cxi jare aux venontjare.

La respondindaj demandoj estas:
1. Kiam fondigxis Cxina Radio Internacia (antauxe Radio Pekino)?
2. Kiam komencigxis la Esperanta Disauxdigo de CxRI?
3. En kiom da lingvoj CxRI elsendas programerojn?
4. Kia estas la ret-adreso de CxRI?
5. En kiom da landoj kaj regionoj trovigxas auxskultantoj de CxRI?
6. Kiuj du el niaj auxskultantoj venis al Cxinio kiel specialaj premiitoj?

Oni facile donos respondojn, se oni auxskultos koncernajn raportojn,
elsendotajn en ;a programero Leterkesto. Sed bonvolu noti, preferatas la
artikolo aux rakonto, disauxdigota de la redakcio en la sama programero.

Esperanto-Sekcio de Cxina Radio Internacia
16A Shijingshan Str. CN-100040 Beijing, Cxinio
Rete: espradio@forigu.cri.com.cn

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Libro pri Grabowski
===================

Eldonejo HEJME (Pollando) eldonis novan libron de Zofia Banet-Fornalowa,
konata E-historiisto, kun la titolo "Antoni Grabowski - eminenta Esperanto-
aganto". Antoni Grabowski apartenas al la unuaj talentuloj, kiuj
fundamentis Esperanto-kulturon kaj estas konata kiel "Patro de Esperanto-
poezio".
La libron oni povas mendi kontraux 12 EUR cxe la eldonisto:

Kazimierz Leja
Pk. 59, PL 41-250 Czeladz, Polio
Rete: kleja@forigu.post.pl

***************************************************************************

MALLONGE
////////

La 12-a kongreso de Valencia Esperanto-Asocio okazis en Alicante inter
12-13. 05.
* * *
La venontjara kongreso de Internaica Federacio de Esperanto-Fervojistoj,
IFEF okazos en Plovdiv, Bulgario inter 01-07. 06 2002.
* * *
Okazas laborbrigado cxe Esperanto-Garden en Svedio en julio kaj auxgusto.
La arangxon partoprenas ne-esperantistoj el euxropaj landoj kaj el
Auxstralio kaj Meksikio. Celo de la laborbrigado estas laborante
ekesperantigi la partoprenantojn.
* * *
Estas dissendita ekde antaux ne longe regula informilo por italiaj
euxrodeputitoj pri lingvaj kaj komunikaj problemoj. La informilon
kunordigas presagentejo "Disvastigo" en Italio.
* * *
Okazis Brazila Alternativa Kongreso de Esperanto, BAKE inter 15-20. 07. en
Brasilia, Brazilio. Oni volis montri per tiu kongreso, ke Esperanto ne
nepre estas kunligita kun religio. La arangxo vekis la intereson de pluraj
jxurnaloj.
* * *
Okazas unumonata lingvokurso en Ichon, Suda Koreio kun partopreno de gravaj
enlandaj personoj.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La eldonejo "Sezonoj" kaj la revuo "La Ondo de Esperanto" prizorgita de
Halina Gorecka kaj Aleksander Korjxenkov, forlasis Jekaterinburgon. Ilia
nova adreso: ab. ja. 1248, Kaliningrad, RU-236039 Rusio. retadreso:
sezonoj@forigu.yandex.ru.
* * *
Ada Csiszar, organizanto de heredajxo de Kalman Kalocsay havas novan
retadreson: kal-csi@forigu.drotposta.hu.
* * *
Mariana Evlogieva, redaktoro de la revuo "AmUzE" informas, ke sxia
retadreso ne plu validas. La nova retadreso estas: interpres@forigu.interpres.org.
* * *
La gxisnuna retadreso de Pauxlo Hopkins, sekretario de Kanada Esperanto-
Asocio ne plu funkcias. Anstatauxe uzu la alternativan:
kanadano@forigu.hotmail.com.
* * *
Verda Domo de A atendas vin por ferii. Pliaj informoj cxe: Angxelina
Taremi, P.O. Box 9342, AZ-85252-9342 Scotsdale, Usono, rete:
angelina_t@forigu.email.msn.com.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

27 j. viro, kuracisto traumatologa-ortopedisto, prezidanto de Ivanova
Medicina Esperanta Asocio, IMEA. Sercxas novajn medicin-amikojn, medicin-
informojn. Adreso: Pavel A. Volkov, Pr.Stroitelej 30b-49 u., RU-153038
Ivanovo, Rusio, rete: imea@forigu.mail.ru.
* * *
28 j. industria elektristo. Interesoj: arto-intersxangxoj kaj vojagxado.
Adreso: D. Timothee Eboe Lawson, Maison Kanle Bavon, Glidji - Aviation, BP:
10, Aneho, Togo, rete: lawson_timothee@forigu.hotmail.com.
* * *
15 j. frauxlino, komencantino. Interesoj: sporto, teniso, korbopilko,
legado, muziko, vojagxado. Adreso: Emeline CastoldiI, 6, rue R. Erhwein,
FR-88-150 Thaon-Les-Vosges, Francio, rete: lulucast@forigu.aol.com.
* * *
20 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: vojagxado, literaturo, speciale rusa
literaturo, lingvoj. Adreso: Ramiro Padilla M., Iturbide 843, Postal Code
44600, Guadalajara, Meksikio, rete: rah_mihro@forigu.excite.com.
* * *
24 j. viro. Adreso: Aleksandr Hajmikov, kv. Drujxba, d. 4 kv. 94, UA-91040
Lushans'k-40, Ukrainio.
* * *
12, 14 j. knabino. Interesoj: klasika muziko, opero, bestoj. Adreso: Irina
kaj Tatjana Lunina, pr. Metallurgov 34-13, RU-660005 Krasnojarsk, Siberio,
Rusio.
* * *
9 j. knabino, en la familio parolas Esperante. Interesoj: muziko, danco,
hundo, desegnado, vojagxo. Adreso: Martyna Ambrozaite, Vilniaus 17a-45,
LT-5420 Kursenai, Litovio. Rete: amartyna@forigu.takas.lt.
* * *
24 j. togolanda frauxlo, studento pri juro. Interesoj: literaturo,
vojagxado, kaj amikeco. Adreso: Sylvain Efu, BP: 80692, Lome, Togo. Rete:
sylvainefu@forigu.voila.fr.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiuj organizajxoj kunfandis la 28-an de aprilo 1947 la organizon UEA?
   A. Tutmonda Esperanto Junulara Organizo kaj Internacia Esperanto-Ligo
   B. Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperanto Junulara Organizo
   C. Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Ligo

2. Kion signifas la mallongigo IJS?
   A. Internacia Jura Seminario
   B. Internacia Junulara Semajno
   C. InteresaJ Stagxoj

3. Kio estas Panglottia?
   A. lando de praa Hindio
   B. Dio de parolo en la antikva tempo
   C. Lingvoskizo de Comenio

Limdato por alsendo: la 15-a de oktobro 2001. Gxustajn solvojn vi trovos
post 2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kiu, kiam kompilis la unuan planlingvon?
   C. Hildegardis, 1098-1179

2. Kiom da membroj havas Akademio de Esperanto?
   B. 45

3. En kiu lando estis fondita politika Esperanto-Partio?
   B. Britio

* * *

Aktuala pinto de la poentolisto:
- Patek, Leopold, Auxstrio, atingis 50;
- Sklaska, Hana, Polio, atingis 50;
- Sklaska, Malgorzata, Polio, 48;
- Molnar Maria, Hungario, 46;
- Ferruol, Jacques, Francio, 46;
- Szilagyine Katalin, Hungario, 44;
- Vojacek, Josef, Cxehio, 38;
- Fedor Istvanne, Hungario, 36;
- Nilsson, Ivar, Svedio, 30.

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Ministroj kontraux la unulingvismo
==================================

Germanio kaj Francio plendas cxe EU

La ministroj pri eksteraj rilatoj de Germanio kaj Francio plendis pere de
skribita letero al Euxropa Unio pro la la antauxjugxo de cxi organizo, kiu
favoras la anglan lingvon.

Joschka Fischer kaj Hubert Vedrine menciis, ke la komercaj rilatoj ene de
Euxropa Unio estas pli kaj pli ofte en la angla lingvo. Ili asertis ke
ankaux la germana kaj franca lingvoj estas labor-lingvoj de EU kaj deziras
vidi dokumentojn tradukitajn al cxi tiuj lingvoj. Fischer kaj Vendrine
kulpigas la administrantojn de Euxropa Unio pro malgrandigo de la uzo de
aliaj lingvoj por sxpari monon por la tradukado kaj pro la altaj kostoj de
la papero.

tradukis: Johano
Rete: johano@forigu.uol.com.br

***************************************************************************

Kiel oni igxas jxurnalisto?
===========================

Rabisto kaptis vojagxanton. Li direktis al la homo pafilon kaj kriis:

La monon aux la vivon!

Kara amiko - respondis la vojagxanto, - laux via postulo, la mono povas
savi mian vivon, kaj la vivo - mian monon. Vi diras, ke vi volas la unuan
aux la duan, sed ne ambaux. Se mi bone komprenis vin, estu tiel afabla kaj
prenu mian vivon.

Vi ne komprenis - diris la rabisto. Vi ne povus savi vian monon, se vi
oferus vian vivon.

Se tiel, tamen prenu gxin - respondis la vojagxanto. Se mia vivo ne povas
savi mian monon, gxi neniom valoras.

La rabisto estis tiel kontenta pri la sagxo kaj la spriteco de la
vojagxanto, ke ili igxis kunlaborantoj kaj tiuj du talentoj, kompletigantaj
unu la alian, ekeldonis kune jxurnalon.

el AmUzE n-ro 1

***************************************************************************

Cxu vi sciis, ke... 
====================

La globkrajono en sia nuna formo igxis 55-jara? Je la 10a de junio 1944
Laszlo Biro, hungara jxurnalisto tiam laboranta en Argentinio, ricevis por
gxi patentan atestilon.

En Euxropo oni uzis anasplumojn gxis la mezo de la 19-a jarcento. Poste
ilin anstatauxigis skribiloj kun metala plumo. Fakte, metalajn plumojn oni
trovis en la ruinoj de la antikva Pompejo, sed ilia amasa uzado komencigxis
en la komenco de la 20-a jarcento.

Laszlo Biro konstruis skribilon el metala globeto kaj ujo por rapide
sekigxanta inko super gxi. Kiam la globeto ruligxas, gxi egaltavole
kovrigxas per inko kaj poste lasas gxin sur la papero.

***************************************************************************

Pensu logike!
=============

Paroj kaj preferoj

Dum E-kongreso tri amikinoj - Maria, Anna kaj Elza, konatigxas kun tri
amikoj: Petro, Stefano kaj Johano.

Al Petro placxas la eksterajxo de Maria, sed li preferas la karakteron de
Elza. Anna verkas versajxojn kaj ofte sercxas la helpon de la lingve sperta
Stefano, sed dum la tuta tempo sxi kasxe rigardas Johanon. Dum la tago
Johano vizitas kongresajn programerojn kun Elza, sed vespere li dancas kun
Maria. Maria sxatas la muzikon de "Persone", Elza interesigxas pri cxina
kuirmaniero, Anna kolektas E-proverbojn, Johano estas pasia filatelisto,
Petro estas prezidanto de tri E-kluboj, kaj Stefano partoprenas cxiujn
grandajn interretajn diskutforumojn en Esperanto.

Kiaj paroj formigxos gxis la fino de la kongreso?

* * *

Respondo: Se vi jam forgesis, ke en am-aferoj oni ne devas sercxi logikon,
via naskigxjaro certe komencigxas per 18..!

el AmUzE n-ro 1

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 214, 1 / septembro-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************