Eventoj n-ro 221, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - traduku.net - Esperanto antauxas multajn naciajn lingvojn!

Faka aplikado: - Virtuala kunveno
               - IKU vokas por prelegi
               - Esperanto-kolekto en tutmonda ekspozicio

Kontakto sercxata: - Gresillon sercxas kunlaborantojn

Interreto: - Pli kaj pli da Zamenhof en eLibrejo
           - Tr'Afrik
           - Kantoj de EOLA-2001

Arangxoj: - Internacia Junulara Festivalo
          - Himalaja renkonto
          - Euxrop-Unia Esperanto-kongreso
          - Medicina kongreso
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Novuloj en la CO
        - Nacia kongreso en Barato
        - Cxinio aux Litovio?
        - Esperanto en Tajlando
        - Festivalo de interesoj
        - Sidejo de FEL 20-jaragxa
        - En Kazanj refunkciigxis Esperanto-klubo
        - Zamenhof-tago
        - Origino de la Zamenhof-tago
        - Zamenhof-festo
        - Agado Espero - "Zaban-e-Salam" - "Lingvo de paco"
        - Kongresumi en Havano

Instruado, ILEI: - Interlingvistika sesio
                 - Ruslingva reta E-kurso

Libroj: - Reaperis la plej elstara hispan-lingva lernolibro

Rubrikoj: - Mallonge (12), korespondi deziras (14)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Oni ne cxiam seriozu!
          - Cxe la psikiatro

***************************************************************************

                   Ni deziras agrablajn jarfinajn festojn

                          al cxiuj niaj legantoj!

                                      Kunlaborantoj de Eventoj kaj Ret-Info

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

traduko.net
===========

Esperanto antauxis multajn naciajn lingvojn!

En la plej parolataj lingvoj, angla, hispana, franca, germana jam de kelkaj
jaroj ekzistas perinterretaj, rektaj tradukiloj, kiuj ebligas al la uzantoj
traduki retpagxojn aux tekstojn de nekomprenata, fremda lingvo al alia
lingvo. Tiuj tradukoj faritaj de komputilo memkompreneble ne estas
kompletaj tamen ili suficxe bone uzeblas kaj estas de tempo al tempo pli
kaj pli popularaj.

Danke al "traduku.net" kaj al gxia serviloprogramo "Eltirad" Esperanto
estas la unua planlingvo kaj inter la plej unuaj, malgrandaj lingvoj en
kiuj funkcias perinterreta traduka servo.

La servo anstatauxigas anglalingvajn vortojn kaj frazojn per samsignifaj
vortoj kaj frazoj esperantlingvaj. Sekve, la rezulto ne estas vera traduko
en norma Esperanto sed nur la angla en aliaj vortoj, kiun ni nomas
"antauxtraduko". Mankas akuzativoj, pluralaj adjektivoj, kaj la verboj
plejparte montrigxas kiel radikoj (vid-, dir-, ven-, ktp.) sen la kutimaj
finajxoj. "La rezulto estas Esperanto, sed ne kiel ni amas gxin."

Kaj tamen, la "antauxtradukoj" estas suficxe kompreneblaj kaj jam utilas al
la esperantistaro. Dum oni atendas perfektan tradukilon, oni proponas cxi
tiun provizoran servon, promesante ke oni dauxre plibonigos gxin. Gravaj
informoj pri sxangxoj, plibonigoj estas anoncitaj en diskutlistoj
"soc.culture.esperanto" kaj "traduko_net" cxe "yahoogroups" kaj certe
aperos en la pagxoj de Eventoj.

Elitrad povas remontri anglalingvajn retpagxojn en Esperanto kun la
originalaj aspektoj.

Kiel la jamaj tradukiloj en aliaj lingvoj, oni povas kaj tajpi, aux almeti
anglalingvajn vorton, frazon aux alineojn al Elitrad por tuja traduko, kaj
almeti la retadreson (URL) de iu anglalingva retpagxo al Elitrad por vidi
kompletan kopion de la pagxo en "antauxtraduka" Esperanto.

Elitrad montras siajn antauxtradukojn laux diversaj manieroj. Kelkaj
ekzemploj:
- Unu traduko por cxiu vorto aux frazo;
- Same, sed kun supersignaj numeroj. Metante la kursoron sur numeron, oni
  legas malsupre de la ekrano alternativajn tradukojn de la koncerna vorto
  aux frazo;
- Plena traduko. Tuj montras cxiujn alternativajn tradukojn de cxiuj vortoj
  aux frazoj. Utilas se oni volas redakti la tekston en norman Esperanton.

Elitrad estas kunlabora projekto realigata tute per Interreto, fare de
Aaron Irvine (programado) el Carrickfergus, Norda Irlando kaj Mike Leon
(vortprovizo) el Lower Hutt, Nov-Zelando.

La servo Eltirad troveblas cxe: http://www.traduku.net.

La projekto "traduku.net" estas vere unika, instiga kaj ekzemplodona por
multaj naciaj lingvoj, t.e. landoj. Oni nepre eluzu la atingajxon por
famigi Esperanton en naciaj gazetoj kaj aliaj diskutforumoj montrante ke
ekzistas faka uzado, kie la stato de Esperanto ecx antauxas la staton de
multaj naciaj lingvoj.

laux Aaron Irvine kaj Mike LeonNepre verku artikolon al vialandaj
prilingvaj aux portradukistaj gazetoj aux sendu mallongan sciigon al
vialanda novajxagentejo pri traduku.net por vasti varbi pri la sukceso,
kiun atingis esperantistoj. - ndlr.

***************************************************************************

                      Cxi tiu estas la lasta numero de

                               E v e n t o j

                                  en 2001

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Virtuala kunveno
================

Kvankam en Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST
en Prago, Cxehio jam antaux 3 jaroj estis prelego pri la retaj ebloj de
plene virtualaj Esperantaj labor- kaj jarkunvenoj, la unua tiu (laux nia
scio) okazis antaux ne longe.

La 1-a Jarkunveno de Hilelista Esperanto-Komunumo okazis la 15-an de
decembro 2001 ekde 18.00 UT, en la dissendolisto de Hilelista E-Komunumo
kaj en Yahoo-a babilcxambro ("cxet").

Komence oni afisxis la tagordon kaj diskutmaterialon en la dissendolisto,
poste diskutis pri gxi en la babilcxambro (cxetejo) de Yahoo.

Mato Spekuljak,
Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

IKU invitas por prelegi
=======================

En Fortalezo okazos la 55-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, IKU,
kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aux personoj kun simila
kvalifiko. Ili estas invitataj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario
de la IKU-komisiono. La propono enhavu koncizan resumon (maksimume cx. 200
vortoj) de la prelego, koncizan biografion kaj personan bibliografion.
Necesas aldoni ankaux foton tauxgan por publikigo. La prelegoj prefere, sed
ne devige, rilatu al la kongresa temo "Diverseco: sxanco, ne minaco".

La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion sed ne repagon de siaj
kostoj. Cxiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo.
Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antauxe ne prelegis en
IKU. Limdato por la kandidatigxoj estas la 15-a de januaro 2002.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

prof. d-ro Hans Michael Maitzen
Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Auxstrio
Rete: maitzen@forigu.astro.univie.ac.at

***************************************************************************

Esperanto-kolekto en tutmonda ekspozicio
========================================

Okazis Monda Filatelia Ekspozicio, HAFNIA 01 inter 16-21 10. 2001 en
Kopenhago, Danio. Tiun arangxon partoprenis ankaux la kolekto pri Esperanto
kaj pri lingva problemo de James Rezende el Brazilio.

S-ro Rezende komencis kolekti pri la temo Esperanto tuj post sia
esperantistigxo, en 1988. Post dekjara "kariero" en enlandaj ekspozicioj
kaj en Portugalio, gxi atingis minimuman kondicxon kaj ekrajtis esti
enskribita en mondajn ekspoziciojn, kaj tuj en la unua provo nun, por tiu
cxi arangxo, gxi estis akceptita. "Hafnia 01" cetere estis la plej granda
filatela evento en la mondo cxijare kaj estis dedicxita al la 150-jarigxo
de la unua dana posxtmarko.

James Rezende

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Gresillon sercxas kunlaborantojn
================================

Kulturdomo Gresillon, Francio sercxas laboremulojn por la venonta somera
programo. Estas bonvenaj:
- kursgvidantoj por instrui Esperanton, gramatikon, pedagogion, ktp.;
- prelegantoj;
- respondeculoj por studperiodoj (akcepto de stagxanoj, librotenado);
- helpantoj pri mastrumado;

cxiuj, kiuj povas proponi interesan temon (jogo, naturo, teatro, ktp.).

Oni ne povas pagi salajron sed proponas rabaton aux senpagan restadon (laux
plenumitaj taskoj). Se vi interesigxas, ne hezitu informi nin pri viaj
proponoj kaj spertoj.

Henri Boyet
Rete: kastelo.gresillon@forigu.free.fr

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Pli kaj pli da Zamenhof en eLibrejo
===================================

Realigxas la programo publikigi la verkojn de L. L. Zamenhof kiel eLibrojn.
Al la jam aperintaj tradukoj de Fabeloj de H C Andersen, Marta de E.
Orzeszko, La batalo de l'vivo de C. Dickens baldaux aldonigxos liaj
tradukoj de mondfamaj teatrajxoj. Pluraj el liaj originalaj verkoj jam
ricevis libro-formon: la eseo Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia,
Lingvaj respondoj, Esperanta proverbaro kaj, plej nove, liaj Paroladoj.
Planata estas eldono de aliaj eseoj, kolekto de gazetartikoloj (en pluraj
eLibroj) k.a. eLibrejo estas cxe http://esperanto.nu/eLibrejo.

el Nun

***************************************************************************

Tr'Afrik
========

Afrika Oficejo de UEA lancxis novan perinterretan informservon "Tr'Afrik".
Celo de la servo estas helpi afrikanojn kunlabori pri la Afrika Agado kaj
helpi eksterafrikanojn informi pri Afriko.
Pliaj informoj kaj kontakto cxe:

Afrika Oficejo
B.P. 13169, Lome, Togo
Rete: afrikaoficejo@forigu.hotmail.com
UEA-kodo : afof-t

***************************************************************************

Kantoj de EoLA-2001
===================

EoLA: "Esperanto = Lingvo Arta" estas unu el la famaj muzikaj E-
renkontigxoj en Rusio.

19 kantoj de E-kantistoj, partoprenintaj festivalon EoLA en Serovo inter
08-11.03. 2001 apud Peterburgo, Rusio, estas auxskulteblaj rete cxe la
retpagxo: http://www.andreo.mailru.com. Cxiuj kantoj estas en formato mp3,
24 kb/s, po 300-500 kb grandaj.

Andrej Grigorjevskij
Rete: andreo@forigu.mailru.com

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Junulara Festivalo
=============================

La 26-a Internacia Junulara Festivalo, IJF okazas inter 27. 03. - 02. 04.
en Fenestrelle, Italio. La temo de la arangxo estas "Integrigxo de
minoritatoj en Euxropo de EUR". En la progremo estas pritemaj kaj aliaj
interesaj prelegoj. IJF-n sxatas partoprenantaro ne nur pro interesaj
seriozajxoj sed ankaux pro altkvalitaj amuzigaj programoj. Okazas ekskursoj
kaj multaj-multaj amuzajxoj. Bonvenas ankaux pritemaj kaj aliaj kontribuoj!
Pliaj informoj kaj aligxo:

Manuel Giorgini
S. Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio
Rete: ijf.admin@forigu.esperanto.it

***************************************************************************

Himalaja renkonto
=================

La 4-a Internacia Himalaja Renkonto okazas inter 26. 02. - 08. 03. 2002. La
celo de la renkonto estas kunigi esperantistojn el la tuta mondo en unika
loko por kune babili, vagadi, ferii, ktp.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Nepala Esperanto-Asocio
Pk. 10518, Kathmandu, Nepalo

***************************************************************************

Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
==============================

La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en
Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco:
rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa
Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano-
asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de
EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri
temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Verona Esperanto-Grupo
CP 1616, IT-37100 Verona, Italio
Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it

***************************************************************************

Medicina kongreso
=================

La 3-a Euxropa Medicina Esperanto-Kongreso okazas inter 18-26. 08. 2002 en
Budapest kaj Hodmezovasarhely, Hungario. La arangxo havas tri cxeftemojn:
preventado, restarigo, Yumeiho-terapio. Kun la kongreso okazas la gxenerala
kunveno de Yumeiho-kuracistoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Katalin Farago
Pf. 89, HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario
Rete: konyv@forigu.mail.hodtav.hu

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

05-18.01. 18-a Auxstralia Esperanto-Kongreso kaj Somerlernejo en Perth.
Inf: Trish O'Connor, Tel: +61-(0)8-93071964, rete: trish7@forigu.tpg.com.au
* * *
18-20.01. Ni festivalu! teatra stagxo, Barlaston. Inf: Derek Tatton,
Wegdwood Memorial College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffordshire, ST12
9DG, Britio. Tel: +44-1782-372105, fakso: +44-1782-372393. Rete:
wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
17-23.02. 43-a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno en Predeal. Inf:
R. E. F. A. str. Plotechnicii nro 1. RO-2200 Brasxov, Rumanio
* * *
26.02-08.03. 4-a Internacia Himalaja Renkontigxo. Inf: P.O.Box 10518,
Kathmandu, Nepalo. Tel: +977-1-413754 (s-ro L. P. Agnihotri), fakso:
+977-1-227230. Rete? sosierra@forigu.wlink.com.np
* * *
02.03. Jubilea festo kaj internacia Esperanto-balo okaze de la 10-a
naskigxdato de Eventoj. Inf: red. Eventoj, Laszlo Szilvasi, pk. 87, HU-1675
Budapest, Hungario. Rete: eventoj@forigu.esperanto.org
* * *
02-03.03. Pedagogaj tagoj, Budapest. Inf: s-ino Marta Kovacs, Ady Endre ut
23-25/c, HU-1221 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2263602. Rete:
kovacsm@forigu.s2.berzsenyi.isk.tvnet.hu
* * *
06-09.03. 4-a Nacia Kongreso de Kataluna Esperanto-Asocio, Havano. Inf:
Kongresa Preparkomitato, Kuba Esperanto-Asocio, Pf. 51, CU-10500 Havano,
Kubo. Fakso: +537-338729, rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu
* * *
29.03-05.04. 18-a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Waldfischbahn-
Burgalben. Inf: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschenweng-Str. 11, DE-53474 Bad
Neuenahr - Ahrweiler, Germanio. Tel: +49-(0)2641-4885, fakso:
+49-(0)2641-978666, rete: psi@forigu.esperanto.de
* * *
30.03-02.04. 57-a Kongreso de SAT-Amikaro en Vigy (departemento Moselle).
Inf: Esperanto - Thionville, 5 rue Jean Mermoz, FR -57100 Thionville,
Francio, Tel. : +33(0)382543291, rete: esperanto.thionville@forigu.laposte.net
* * *
26-28.04. Junulara E-Renkontigxo, JER en Herend. Inf: Perczel-Szabo
Katalin, Vecsey u. 8/F, HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete: hej@forigu.math.bme.hu
* * *
27-28.04. 12-a Gxenerala Konferenco de Monda Tursimo, Bydgoszcz. Inf:
Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
Tel/fakso: +48-52-3415744, +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net
* * *
27.04-05.05. 27-aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz kaj 21-a Pola Sesio de
AIS, 1-a Internacia Simpozio por EUxropa Integrigxo. Inf: Esperantotour,
M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso:
+48-52-3415744, +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net

***************************************************************************

                    Dankon por renovigo de via abono al

                               E v e n t o j

                                    kaj

                              R e t - I n f o

                                 por 2002!

***************************************************************************

MOVADO
//////

Novuloj en la CO
================

La estraro de UEA nomumis Agantan Gxeneralan Direktoron por la jaro 2002.
Temas pri Trevor Steele.

William Trevor Steele naskigxis la 14-05-1940 en Mareeba, Auxstralio, kaj
havas auxstralian naciecon. Li estas vaste konata kiel instruisto en pluraj
landoj kaj sukcesa verkisto. Li decidis akcepti la defion restarigi
kunlaboran etoson en UEA kaj pli gxenerale en la movado. Lia personeco kaj
entuziasmo por la nova tasko estas suficxaj garantioj pri lia sukceso, pro
kio la estraro formulas multajn bondezirojn kaj petas la esperantistojn,
membrojn kaj nemembrojn, kunlabori kun li.

Li estos en Roterdamo kaj ekoficos la 1-an de januaro 2002.

La estraro nomumis redaktoro de la revuo "Esperanto" de UEA por la
jarkolekto 2002-a Stano Marcxek el Slovakujo. Stano, 48-jara, havas longan
historion de redaktado de pluraj revuoj landaj kaj internaciaj. Li estas
konata ankaux kiel aktivulo en pluraj kampoj de la movado (fondo de la
junulara sekcio, instruado ktp.). Li ekredaktos la numeron 1-an de la
jarkolekto 2002-a.

Ambaux nomumoj estas por la transira jaro 2002-a, dum kiu la Oficeja
Komisiono de UEA plusercxos kandidatojn por pli long-tempaj kontraktoj por
ambaux postenoj. Kompreneble kaj Trevor kaj Stano estos inter la kandidatoj
por tiuj kontraktoj.

Fermigxas per tio la unua fazo de la laboro de la Oficeja Komisiono, kiu
jam komencis okupigxi pri aliaj bazaj problemoj: reorganizado de la
komputila sistemo de UEA kaj helpo al malfermo de la "komunikad-centro" de
EEU en Bruselo, dum dauxras konstanta provo reharmoniigi la funkciadon de
la Asocio.

CO de UEA

***************************************************************************

Nacia Kongreso en Barato
========================

La 8-a Nacia Kongreso de Federacio Esperanto de Barato, FEB okazis la 8-an
kaj 9-an de decembro 2001 en la dua hinda urbego Puneo (Pune). Estas
unuafoje kaj speciale, ke la kongreso okazis en kamparana regiono. Pli ol
1500 lokaj kamparanoj interesigxis pri partopreno de la kongreso.

Federacio Esperanto de Barato
5 Archana Corner, Salunke Vihar Road, Pune 411048, Hindio
Rete: helpo@forigu.vsnl.com

***************************************************************************

Cxinio aux Litovio?
===================

La antauxa estraro de UEA akceptis du kandidatojn por la fina elekto de la
urbo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2004. Temas pri
la cxefurboj de Cxinio kaj Litovio, Pekino kaj Vilnius, inter kiuj la nova
estraro decidos en januaro.

Osmo Buller, gxenerala direktoro de UEA, vizitis en septembro ambaux urbojn
por esplori la kondicxojn por la okazigo de UK. Malfacila elekto atendas la
estraron, cxar en ambaux urboj trovigxas bonaj kongresejoj, kaj la reagoj
de la registaroj estas ambauxloke tre pozitiva.

Krom de multaj altranguloj de urbaj, turismaj k.a. instancoj, Buller estis
akceptita ankaux de sxtataj eminentuloj. En Pekino lin akceptis i.a. s-ro
Cai Mingzhao, vicministro pri informado. En Litovio la gxenerala direktoro
de UEA estis akceptita de la prezidento de la respubliko, s-ro Valdas
Adamkus, kun kiu la interparolo fine dauxris duonan horon anstataux la
planitaj 15 minutoj. Apartajn rendevuojn Buller havis kun la ministro pri
eksterlandaj aferoj, s-ro Antanas Valionis, kun la ministro pri edukado kaj
scienco, s-ro Algirdas Monkevicius, kaj kun la ministrino pri kulturo, s-
ino Roma Dovydeniene. Li estis akceptita ankaux de la vicprezidanto de la
parlamento, s-ro Ceslovas Jursenas, k.a. eminentuloj. Radio, televido kaj
gazetaro multe raportis pri la vizito.

Co de UEA

***************************************************************************

Esperanto en Tajlando
=====================

Tajlanda Esperanto-Instituto estas eta grupo da esperantistoj, kiuj
klopodas informi tajlandanojn pri Esperanto. Gxin fondis s-ro Prem
Kulemekin en la jaro 1980.

Okazas instruado de Esperanto per koresponda kurso. Estas kompilata vortaro
Esperanto-taja. Tiu libro ankoraux ne estas finpretigita. En librovendejo
oni povas trovi "Esperanto Dictionary" de J. C. Wells kaj "Esperanto" de
John Cresswell. En la taja lingvo ankoraux nenio acxeteblas.

En la jaro 1989 sinjoro Joachim Werdin venis instrui Esperanton. Li
sukcesis instrui preskaux 60 gejunulojn. Sed poste iom post iom la grupo
malaperis. Restas nur kelkaj aktivuloj.

la Marcell Perray

***************************************************************************

Festivalo de Interesoj
======================

La l-a Festivalo de Interesoj okazis en Nijxnij Novgorod, Rusio. La arangxo
atingis neatenditan sukceson. Gxin partoprenis entute pli ol 400 personoj
dum 2 tagoj kaj iomete malpli ol 50 diversaj organizoj proponis aux
interesajn laborojn aux hobiojn.

Grava sukceso de la arangxo estis proksimigxo de la loka Esperanto-klubo
kaj aliaj junularaj asocioj, jam ecx kelkaj komunaj projektoj estas
antauxvideblaj.

Pri la festivalo raportis 10 gazetoj, loka televidkanalo kaj lokaj radioj.
En la raportoj cxie estis menciita ankaux Esperanto.

laux retlisto "Esperanto-Rus-Informoj"

***************************************************************************

Sidejo de FEL 20-jarAGxA
========================

Flandra Esperanto Ligo, FEL kaj la grupo Verda Stelo en Antwerpen, Belgio
festas fine de la jaro la 20 jarigxon de sia sidejo. En 1981 FEL trovis
konstantan logxlokon en Frankrijklei, Antwerpen. La domo estis suficxe
granda por logxigi ne nur FEL kaj la grafikan centron de FEL sed ankaux la
lokan antverpenan grupon "La Verda Stelo", ambaux translokis la aktivetcojn
al tiu bela domo en Frankrijklei 140 en Antverpeno. Kompreneble tiu nur
post adapto, renovigo kaj farbado de la nova logxloko. Tiu evento nur eblis
danke al la sindonemo kaj laboro de multaj volontuloj. Nun post 20 jaroj,
tiuj laboremuloj kaj apogantoj estas invititaj por danki kaj honorigi ilin.
Danke al la revuo "Monato" la domo en Frankrijklei 140 Antverpeno estas
mondkonata, cxar tie en cxiu monato "Monato" forflugas tutmonden. Okaze de
tiu 20-a datreveno la 14-an de decembro Zamenhof-festo estis "La" okazo por
honorigi kaj festi pro tiu evento.

Eddy Raats

***************************************************************************

En Kazanj refunkciigxis E-klubo
===============================

En Kazano, Rusio revivigxis Esperanto-klubo! Tio estas jam la dua urbo en
la euxropa parto de Rusio, post Vladimir, kie cxi auxtune, post longa
pauxzo denove ekagis Esperanto-klubo. La malnova-nova klubo ricevis la
nomon "Rideto". En la klubo ekaktivis preskaux 12 personoj.

Startis ankaux kursoj en la urbo por komencantoj kaj por kelkaj
progresantoj.

laux Andrej Grigorjevskij

***************************************************************************

Zamnhof-tago
============

Elektita kiel Tutmonda Tago de la Esperanto-Libro, la 15-a de decembro
estas, multloke tra la mondo, okazo de tre diversaj kulturaj manifestacioj.
La tago estas la datreveno de la naskigxo de Ludoviko Lazaro Zamenhof
(Bialystok, 15.12.1859 - Varsovio, 14.04.1917), la inventinto de la
Internacia Lingvo, kiu popularigxis sub lia pseuxdonomo.

En Montevideo (1954), kaj Sofia (1985), la Gxenerala Konferenco de Unesco
agnoskis la atingojn de Esperanto en internaciaj intersxangxoj kaj
vocxdonis rekomendojn favore al gxia instruado. Per decido de 1960 de gxia
Plenum-Komitato, Unesko rekonis la meritojn de D-ro Zamenhof kiel "grava
personeco universale agnoskata sur la terenoj de edukado, scienco kaj
kulturo". Multnombraj estas ankaux la urboj kiuj honoris lian memoron per
atribuo de lia nomo, aux tiu de Esperanto, al stratoj, placoj, pontoj,
publikaj konstruajxoj, arboj, monumentoj: cxirkaux 1300 Zamenhof-Esperanto
Objektoj, ZEO-j estas el 54 landoj gxis nun.

Nuntempe, la Interreto ebligas malkovri la lingvon alimaniere ol per
onidiroj kaj forte antauxenpusxas gxian praktikan aplikadon en tre diversaj
sferoj de la homa aktiveco.

mll el dissendolisto de SAT-Amikaro

***************************************************************************

Origino de la Zamenhof-tago
===========================

En 1909 preskaux 1500 kluboj organizis kunvenon tutmonde la 15-an de
decembro por festi la 50 jaran datrevenon de la naskigxo de la mastro de
lingvo Esperanto.

En la tiutaga festokunveno de la Hungaria Esperantista Societo, la tiama
landa asocio, s-ino Zipernovszky, edzino de fama elektrika ingxeniero Karlo
Zipernovszky, proponis la unuan fojon, ke la 15-a de decembro estu la
festotago de Esperanto dise en la mondo inter esperantistoj.

Entuziasma raporto pri la ideo aperis ankaux en la revuo Hungara
Esperantisto n-ro 9, januaro 1910 kun peto al aliaj gazetoj publikigi gxin
tutmonde.

En 1927 Universala Kongreso, UK okazis en la tiutempe memstara sxtato-urbo
Danzig (germane), Gdansk (pole). Dum tiu kongreso s-roj Balkanyi kaj Baghy
renovigis la ideon. Finfine la partoprenantaro de la kongreso deklaris la
tagon, 15-a de decembro la tago de Esperanto kaj de Esperanto-libroj.

Esperantistoj ofte forgesas pri historio de la movado. Indas scii kaj
sciigi pri iamaj gravaj okazajxoj. Ankaux historio povas estis interesa kaj
efika varbilo de Esperanto.

***************************************************************************

Zamenhof-festo
==============

En cxiu jaro la 15-an de decembro okazas datreveno de la naskigxo de la
iniciatinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof, kiu estis ankaux la unua E-
verkisto kaj poeto. Esperantistoj tra la tuta mondo tradicie festas tiun
tagon per E-renkontigxoj, kunvenoj kaj publikaj agadoj.

Cxu ankaux vi aux via E-grupo faras ion? Kelkaj atenteblaj ideoj por la
estonto:

Ekstermovade:
- oni povas okazigi ekspoziciojn de E-libroj en publikaj bibliotekoj;
- oni povas aperigi informojn pri E-libroj kaj E-auxtoroj en amaskomunikiloj;
- oni povas kelkloke okazigi ecx prezentojn pri E-libroj en librovendejoj,
  kiuj ilin ofertas.

Grupe:
- iu decembra kluba aux grupa kunveno povas esti dedicxita al E-literaturo
  (ekz. tio povas esti prelego, kvizo, diskutrondo ktp);
- foje oni okazigas deklamkonkursojn, tre sukcese pasas en iuj grupoj ankaux
  konkursoj pri bela legado - sed oni povas fari tion ne nur kiel konkursojn.

Persone:
- cxiam estas agrable ricevi gratulojn okaze de bona festo, do, kial ne
  gratuli unu la alian? Tio povas esti tradicia bildkarto aux virtuala;
- oni povas ankaux senpage elsxuti E-librojn en elektronika formato kaj ecx
  sendi iun el ili kiel donacon al amiko;
- oni povas acxeti libron de unu el E-libroservoj - cxu por legi mem, cxu por
  donaci gxin al amiko;
- oni povas pruntepreni E-libron de la kluba biblioteko, se la klubo gxin
  havas;
- oni povas mem komenci traduki, verki, eldoni aux enretigi iun libron por
  pligrandigi E-literaturon aux fakan E-literaturon.

Andrej Grigorjevskij

***************************************************************************

Agado Espero:
=============

"Zaban-e-salam" - "Lingvo de paco"

La Esperanto-movado en pluraj manieroj bedauxris pro la viktimoj de la
atencoj en Usono dum pasinta septembro. Same bedauxrindaj estas la
senkulpaj viktimoj de la milito en Afganio. Ne estas multo, kion ni povas
fari en cxi tiu milito. La gloraj agoj de niaj antauxuloj dum, ekzemple, la
unua mond-milito ne estas nun ripeteblaj. Por tamen substreki la respekton
por cxiuj viktimoj, kaj ankaux por substreki la fakton, ke esperantistoj
dum sia tuta historio gxenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron
solvi intergentajn konfliktojn ("ne al glavo sangon soifanta" - diras tre
konata linio de nia himno), la Azia Komisiono de UEA, kun la helpo de
kelkaj neaziaj esperantistoj, decidis lancxi kampanjon, per kiu ni rekte
subtenetas la nunajn viktimojn, la afganaj rifugxintoj en najbaraj landoj.

Nur por doni ekzemplon de la situacio, mi diru, ke en Irano kaj Pakistano
logxas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifugxintoj. La plejmulto estas
analfabetoj sed ekzistas inter ili instruistoj, ingxenieroj kaj kuracistoj,
kiuj en sia lando havis bonan vivon sed pro la longa milito rufugxis al
Irano. Similaj estas la kondicxoj en aliaj najbaraj landoj.

La kampanjo, kies nomo en la persa (vaste parolata en cxiuj landoj de tiu
mondo-parto) kaj en Esperanto estas "Zaban-e-Salam/Lingvo de Paco",
konsistas el tri eroj:
- kursoj de Esperanto por afganaj intelektuloj en la najbar-landaj
  rifugxejoj;
- kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn
  rifugxintojn;
- materia helpo al la rifugxintoj.

Al tiuj tri eroj lauxgrade aldonigxos kvara ero, tio estas la starigo de
ret-listo "dialogo inter civilizoj" por favori en pluraj lingvoj (inkluzive
de Esperanto) dialogon inter azianoj kaj eksterazianoj.

La unuaj konkretaj agadoj komencigxos en Irano pere de la helpo de iranaj
esperantistoj kaj iranaj neesperantistaj asocioj, kiuj jam okupigxas pri
alfabetigo. Lauxgrade ili estos vastigataj al aliaj najbaraj landoj.

La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifugxintoj kostas 100 usonajn
dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj, ktp.). Jam estas planataj du
kursoj en Teherano kaj Masxhado, kiuj komencigxos en januaro.

Perkoresponda kurso de Esperanto por afganaj rifugxintoj, anoncota pere de
lokaj gazetoj, kostas po persono 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj
sendokostoj). Ankaux gxi komencigxos en januaro.

Alfabetigo de unu analfabeta afgana rifugxinto kostas 15 usonajn dolarojn
(materialoj kaj vojagxado al la tendaroj de la rifugxintoj). Cxi tiu agado
komencigxos tuj, kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj
volas farigxi subtenanto de unu afgana analfabeto, kiu lernu legi kaj
skribi.

Materia helpo al la rifugxinto estas libervola. La mono kolektota en la
Esperanto-movado estos rekte aux prefere en formo de materialoj bezonataj
transdonitaj al la rifugxintoj.Mi certas, ke pluraj el vi volos partopreni
kaj instigi la esperantistojn de via lando partopreni. La maniero por
kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Azia Fondajxo
cxe UEA, per la kutimaj pagmanieroj al UEA.

Vi rajtas indiki "lingvo de paco 1", "lingvo de paco 2" kaj "lingvo de paco
3" depende de la celo, kiun vi volas subteni. Se vi indikos nur "lingvo de
paco" ni disdividos vian kontribuon inter la tri celoj.

Pri kursoj respondecas Reza Torabi (rete: reza@forigu.esperanto.org). Pri
materiala helpo okupigxas Hans Bakker (rete: hbakker@forigu.groenlinks.nl).

Renato Corsetti

***************************************************************************

Kongresumi en Havano
====================

Kiam kubaj esperantistoj pripensas la trairitan vojon de la landa asocio
ekde ties fondkunveno la 16-an de junio 1979, evidentas ke multon oni
sukcesis kreski, organizigxi, instrui kaj diskonigi Esperanton en Kubo,
kvankam oni entute ne kontentigxas pri tio. Kongresoj landaj estis parto de
la laboro, tamen, la realaj kondicxoj limigas tiajn arangxojn rilate
tempoperiodon, kvanton da partoprenantoj kaj servoj gxenerale. Oni havis la
okazon realigi tri kongresojn tutlandajn kiuj efektive multe inspiris la
samideanojn por plua laboro tra la tuta insulo, kaj ebligis proksimigxon al
alilandaj samideanoj kaj kulturoj, kio sendube estas speciala momento por
renkontigxoj, amikigxo kaj ankaux plifortigo de la esperantistaj sentoj.

Tiaj kaj multaj aliaj kialoj devigas kubajn esperantistojn dauxre organizi
kongresojn per kiuj la tutlanda esperantistaro havas unikan scenejon por
cxiun trian jaron esperantumi, cxar en la kongresoj Esperanto regas lingve
kaj etose.

Krokodilado malpermesatas!

En tiu spirito estas nun preparata la kvara kongreso de kuba esperanto-
asocio okazonta inter la 6-a kaj 9-a de marto 2002 en Havano. Sub la temo:
"Esperanto, cxu nur lingvo?". Kubaj esperantistoj prelegos, diskutos kaj
okazigos diversajn kunsidojn, rondan tablon, kaj aliajn klerigajn
programerojn. Kubaj kongresoj estas iaspecaj Uk-etoj kie troveblas
libroservo, kulturaj vesperoj, kvizo, turismaj programeroj kaj aliaj
momentoj kiuj multe ricxigos anime la partoprenontojn.

La kongresejo estos la sidejo de nacia muzeo pri sciencoj "Carlos J.
Finlay" en la malnova urboparto, kiu prezentas belan arkitekturan kaj
historian ejon por kongresumi meze de restarigxanta urbo kun propraj cxarmo
kaj mistero de koloniaj tempoj.

La kongresa preparkomitato invitas cxiujn samideanojn jam plani
kongresumadon en Havano, kie la kubaj esperantistoj ankaux gxojas pro tio,
ke la 87-a UK okazos en la sama kontinento. Venu al Kubo kaj gxuu la
amikemon de la kubaj esperantistoj, renkontigxu kun popolo kiu laboras por
pli bona estonteco, amas muzikon kaj sunon, laboras kaj gajas pro la fakto
ami kaj vivi en paco. Kubaj esperantistoj atendas vin!
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Kuba Esperanto-Asocio
pf. 5120, Havano, Kubo
Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu

***************************************************************************

                        N a t u r i s t a   V i v o

En Naturista Vivo, organo de Internacia Naturista Organizo Esperantista,
INOE ekde nun aperos ankaux kolorfotoj. La revuo aperas kvarfoje jare en
A/5 formato, sur minimume 4*16 pagxoj. Baza abonkotizo 14 EUR (por
ekszocialismaj kaj triamondaj landoj 7 EUR). Petu provekzempleron kontraux
1 IRK de la nova redaktoro/kasisto de INOE:

                               Jozefo Nemeth
                    Fo u. 41/5, HU-8531 Ihasz, Hungario
                          Rete: jozefo@forigu.nl-papa.hu

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Interlingvistika sesio
======================

Komencigxis la 3-a Studjaro de Interlingvistikaj Studoj en la Lingvistika
Instituto de Universitato UAM en Poznan, Pollando.

Tiu cxi jaro ebligas pliprofundigxon en iun fakon al la studterenoj - cxi
foje en literaturon kaj interlingvistikon - jam kun la celo pretigi
diplomlaborajxon. Istvan Ertl gvidis la literaturan kaj D-ino Vera
Barandovska-Frank la interlingvistikan seminarion. Okazis seminario pri
tradukado, d-rino Ilona Koutny kaj gastprelegis s-inoj Zofia Banet-Fornal
kaj Barbara Pietrzak.

La studentoj venas el Belgio, Britio, Cxehio, Germanio, Makedonio,
Pollando, Svedio kaj Usono, kiu ebligas multflankan diskuton de la
traktataj temoj.

Kiel jam tradicie, al la scienca programo de la universitata sesio aligxis
la kultura programo de ARKONES, same en Poznan dum la semajnfino.

Dr Ilona Koutny
Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato
Miedzychodzka 5. PL-60-371 Poznan, Polio

***************************************************************************

Ruslingva reta E-kurso
======================

Komence de oktobro cxe rusia dissenda servilo Subscribe.ru startis nova
reta kurso por studado de E-o - "Intensa kurso de Esperanto". Dum du postaj
semajnoj al gxi aligxis jam pli ol 1000 personoj.

Krome, jam delonge en la rusia reto funkcias aliaj retaj E-kursoj:
"Esperanto-lernejo" kun cx. 1300 abonantoj kaj "Konatigxa E-kurso" - kun
cx. 500 abonantoj. En cxiuj tiuj kursoj la abonantoj regule ricevas la
lernmaterialojn, sed cxu ili studas, cxu ne studas, tio ne estas konata.

En du sekvaj kursoj cxe Yahoogroups.com: "esperanto-kurso" kaj "rus-esper-
instru" studas po 120-140 personoj, kiuj partoprenas ilin aktive - ili
estas petataj sendi la plenumitajn taskojn al la dissendolisto kaj same
tien revenas iliaj taskoj, korektitaj de instruistoj. Tiu cxi formo
montrigxas la plej efika - de la kursoj dum lastaj jaroj venis pluraj novaj
E-aktivuloj.

Andrej Grigorjevskij

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Reaperis la plej elstara hispan-limgva lernolibro
=================================================

Post kelkjara interrompo, reaperis en aktualigita eldono la jam
fama lernolibro por hispan-parolantoj de la Akademiano Fernando
de Diego.

De Diego - vortaristo kaj tradukisto - instruas en 10 dialogoj
(220 pagxoj) cxiujn aspektojn de la Esperantaj strukturo,
gramatiko, sintakso kaj metriko; krome, li proponas al la
lernanto Esperantajn parol-turnojn, vortolistojn, multnombrajn
praktikajn ekzercojn kun fina sxlosilo kaj lauxtema
indekso. Kompletigas la verkon informoj pri la praktika uzado de
Esperanto kaj pri la E-asocioj en la hispanlingva mondo.

La lernolibro de de Diego estas la plej elstara atesto pri la
lingvaj kaj kulturaj valoroj de Esperanto. Gxiaj antauxaj
du eldonoj aperis respektive en 1982 kaj 1992 zorge de la societo
"Heroldo de Esperanto" (ne konfuzi kun la nuna samnoma senrajta
gazeto), kiu societo transdonis  senpage siajn eldon-rajtojn al
la Hispana Esperanto-Federacio.

La nuna tria eldono (7,52 euroj sen sendokostoj) aperas en la
kadro de fakaj  prilingvaj libroj de la Madrida eldonejo Gram
Ediciones.
La libro mendeblas de:

Esperanto Liceo de Madrid
San Alejandro 6 4-B-EXT, ES-28005 Madrid, Hispanio
Rete: admin@forigu.esperanto-es.net

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Estis donita la premio "487-a Datreveno de la Fondigxo de Vilagxo Haveno de
la Princo" al Kuba Esperanto-Asocio kaj al gxia prezidanto, J. L. Gonzalez.
* * *
Okazis prezentado de la monodramo "Zamenhof-poemo" de la pola aktoro Jerzy
Fornal la 17-an de septembro en Berlin, Germanio. Antaux la teatrajxo
okazis prezentado de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia Banet-
Fornalowa.
* * *
Transformis sian domon al Esperanto domo Johano Pachter en Heimburg,
Germanio la 19-an de auxgusto. La funkcion de la domo montras ankaux granda
sxildo sur la muro.
* * *
Estis starigita Esperanto-budo dum foiro inter 28-30. 07. en la urbodomo de
Sabadell, Hispanio. Loka Esperanto-asocio cxi foje prezentis cxefe la
kulturajn atingojn de la internacia lingvo.
* * *
Okazis la jubilea 30-a Kataluna kaj samtempe kaj samloke la 3-a
Transpirenea Kongreso de Esperanto inter 12-14. 10. en Girona, Hispanio.
* * *
Okazis la jarkunveno de la naturamika asocio TANEF la 7-an de oktobro en
Elspeet, Nederlando.
* * *
Esperanto-grupo en Podebrady, Cxehio festis la 90-an datrevenon de sia
fondigxo cxi jare.
* * *
Estis reklamita ankaux Esperanto en la librofoiro "Vorto je la strato" en
Halifax, Kanado en septembro 2001. La arangxon vizitis plurmiloj da lokaj
homoj. Estis pluraj anoncoj ankaux en la loka jxurnalo.
* * *
Okazis Zamenhof-festo en Berlin, Germanio la 15-an de decembro en la domo
de Germana Instituto pri Esplorado.
* * *
Estis fondita nova, loka Esperanto-grupo en Heemskerk, Nederlando. La
novfondita organizeto estas la 14-a sekcio de la landa asocio, Esperanto-
Nederland.
* * *
Okazis la 2-a kongreso de Slovaka Esperanto Federacio, SKEF en Kosxice,
Slovakio en junio.
* * *
Okazis prelegoj kaj Tajcxi-kursoj al studentoj de Medicina Universitato en
Ivanovo, Rusio en Esperanto kun traduko.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

45 j. frauxlo. Interesoj: filozofio, literaturo, ekologio, homaj rajtoj.
Adreso: Silvio Cavalcanti, P.K. 523, CEP BR-12201.970, Sao Jose dos Campos
- SP Brazilio, rete: verdalumo@forigu.bol.com.br.
* * *
Muzikisto. Interesoj: Esperantigo de la togolanda junularo per Esperanto-
muzikoj, Esperanto-kanzonoj. Adreso: Agbenou Menssan Francis, BP: 134,
Zalive, Togo, rete: agbenouko@forigu.yahoo.fr.
* * *
18 j. komencantino. Interesoj: muziko (ludas akordionon), dancado, lingvoj.
Adreso: Julia Pougatcx, prosp.Kolskij 10-845, RU-183032 Murmansk, Rusio,
rete: gala@forigu.polarcom.ru.
* * *
16 j. frauxlino. Interesoj: vojagxado, lernado de lingvoj, nagxado, amikoj,
fotografado, lingvoj, korbopilko, piedpilko. Adreso: Annette Kijas,
Nagelscxmiedstr.31, DE-52249 Escxweiler, Germanio.
* * *
23 j. frauxlo progresanto, kuracisto. Interesoj: naturo, sciencoj,
religioj, kulturoj, amikeco, kuracismo. Adreso: Ezequiel Novais Neto, Rua
Sebastiao Santos, 746, Bairro Morada do Sol, BR-39403-223 Montes Claros -
MG, Brazilo, rete: vnovais@forigu.connect.com.br.
* * *
17 j. komencantino. Interesoj: sportoj (korbopilko, kurado), muziko.
Adreso: Antonella Marino, via Sabotino 38, IT-13100 Vercelli, Italio, rete:
anto.cla@forigu.tin.it.
* * *
Eksportisto. Adreso: Alfred Kobina Arthur, P.O.Box TS 404, Tesxie Accra,
Gxana W/A, rete: abaako43@forigu.yahoo.com.
* * *
42 j. komencantino. Interesoj: trikoj, legado pri aliaj landoj. Adreso:
Helen Ledger, 93 Gladstone Road, Dalmore, Dunedin, Nov-Zelando, rete:
redleg38@forigu.hotmail.com.
* * *
21 j. lernanto. Interesoj: Esperantajxoj, (libroj, vortaroj), vojagxado,
piedpilko. Adreso: Kpekou Sylvetre, BP: 276, Klubo Espero de Anyonkope,
Togo, rete: sylvezin@forigu.dromadaire.com.
* * *
33. j. oficestro. Interesoj: Esperanto-movado, instruado per Esperanto,
lokaj kulturoj, vojagxado. Adreso: Elmer David Escoto, P.O. Box 2001, San
Pedro Sula 21105, Honduras.
* * *
67 j. artisto. Interesoj: arto kaj filozofio. Adreso: Paul Wyszkowski, 3075
Glenwood Forest, Gerrardstown, West Virginia, 25420 Usono, rete:
swpaul@forigu.earthlink.net.
* * *
17 j. frauxlino. Interesoj: lingvoj, gitarludo, diskejoj. Adreso: Petra
Sebiger, Waldstr. 15, DE-90537 Feucxt, Germanio, rete: Troll@forigu.lau-net.de.
* * *
36 j. sinjoro. Interesoj: vojagxi, cxeesti kongresojn. Adreso: Mohammad S.
H. Nasir, 482 Barking Road, East Ham, London E6 2LT U.K., Britio, rete:
msnasir.signfit@forigu.virgin.net.
* * *
37 j. esperantisto. Interesoj: paco, esoterismo, gnoztikismo, naturkuracado
kaj amikeco. Adreso: Ramon Perez Moya, Posxtkesto 23. CB-53100 Rancxuelo.
VCL. Kubo.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiom da pintoj havis la stelo en la flago de IDO?
   A. 6
   B. 5
   C. 4

2. Kion signifas la mallongigo ELNA?
   A. Esperanto-Ligo de NaturAmikoj
   B. Esperanto-Ligo de Norda Ameriko
   C. Esperanto-Ligo de Norvegiaj Asocioj

3. Kion festos kunlaborantoj de Eventoj venontjare?
   A. La naskigxon de la 1 000 000-a esperantisto
   B. La dekjarigxon de la gazeto
   C. La kvindekjarigxon de Laszlo Szilvasi

Limdato por alsendo: la 15-a de januaro 2002. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kiun koloron havas la stelo de IDO?
   C. Blua

2. Kion signifas la mallongigio BEMI?
   A. Biciklista Esperantista Movado Internacia

3. Kiom da libroj estas en la librokatalogo de UEA?
   B. Pli ol 4000

* * *

Ludantoj, kiuj atingis 50 poentojn:
- Cattelli, Giuseppe (Italio) jam la duan fojon;
- Malgorzata, Sklaska (Polio) jam la duan fojon.

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Oni ne cxiam seriozu!
=====================

En Flandrio kutimas ke okaze de novjaro, la gxis 12-jaraj infanoj prelegas
leteron por la gepatroj, la geavoj, la baptogepatroj. Rekompence, ili
ricevas donacon por la monujo. Ankaux mi sxatas prezenti al vi mian
novjarleteron.

Karega geleganto,

Dum la pasinta jaro 2001 la mondon suferigis ne nur la HIV- kaj la BSE-
viruso sed ankaux la AG-viruso: "Anglomania Generalis". Kiu infektigxas,
frue-malfrue malsanigxos pro la "English Disease", populare pli bone konita
kiel: la malsano angla.

En medicinaj medioj mi eksciis ke la viruso estigxis en Usono dum la jaroj
1940-1945. Tra Normandio gxi dauxre disvastigxis en Euxropo kaj la tuta
mondo. En Euxropo, precipe en EU-medioj, la malsano nun ecx epidemiigxas,
danke al la kvazaux senlimaj monrimedoj de Big Brother.

Kvankam la "English Disease" ege povus minaci la lingvistik-kulturajn
integrecon kaj diversecon en Euxropo, multaj Euxropanoj manifestas nur
indiferentecon, iuj ecx entuziasmon flamantan!

La malsansimptomoj tre diversmaniere eligxas:
- etero-malpurigado fare de ekscesa angligo de la reklamo;
- neregistaraj organizoj kiuj emas al dungado de "Native English-speaker" por
  gvidantaj aux interkomunikigxaj funkcioj;
- la euxropaj gazetaro/medioj kiuj rifuzas komuniki tion al la publiko, sekve
  de la tre timata "okulsxirmilmalsano" kiu kondukas al malplivastigo kaj
  rigidigxo de la konscio;
- (belgaj) euxroparlamentanoj sur kies auxtomata e-mesagxo-respondilo nur
  trovigxas anglalingvaj jarfinbondeziroj;
- ktp;

La Brita gazetaro, kontrauxe, ege euxforias: gxi ecx pretendas "cultural
supremacy" (kulturan superregadon)! "Brittania rules the waves again!"
(Britio denove regas la ondojn !) Simple aldone, la Britoj ricevas la EUR
(Euxropunua ranga) civitano-statuson. Laux onidiroj ili serioze pripensas
aldonigi inter la steloj de la Euxropa flago, la literojn: EFE-EFE:
Everyone for Europe, Europe for English-one! Ad Majorem Blairi/Bushi
Gloriam! (Je plia honoro de Blaire/Bush).

Kvankam jam de pli ol 100 jaroj efika KSND (Komuna Simpla Neuxtrale
Dua)-lingvo-vakcino haveblas, la inteligencio internacia, pro motivoj
neraciaj, obstine rifuzas objektive valortaksi cxi tiun rimedon.

Sensxerce: espere, kaj tio estas mia novjardeziro, dum la Euxropa Jaro de
la Lingvoj 2001, la demokrata principo de la egalvaloreco de cxiuj
civitanoj, de cxiuj lingvoj kaj de cxiuj kulturoj superos la praan,
nedemokratan "Rajto de l' plejforta"-n.

Cxiuj por Euxropo, Euxropo porEsperanto. Ad Majorem Europae Gloriam!

Tial necesas fondi modernan Esperanto-oficejon, kiu agadas per modernaj
teknikaj kaj fakaj iloj por disvastigi Esperanton.

Dan Van Herpe
Rete: dan.vanherpe@forigu.euronet.be

***************************************************************************

Cxe la psikiatro
================

La psikiatro al sia paciento:
- De kiam vi kredas esti hundo?
- Jam de kiam mi estis hundido.

* * *

- Doktoro, mi ne estas hundo, mi estas homo!
- Bone, bonvolu sternigxi sur la kurac-tablon!
- Dankegon ! Hejme neniu permesas al mi iri sur la divanon.

* * *

- Kial vi estas cxi tie en mensmalsanulejo, kvankam vi tre gxuste rezonas?
- Cxar, Doktoro, mi estas denaske surda-muta.

* * *

Doktoro al iu paciento:
- Bonvolu klarigi al mi, kial vi havas supozitorio sur orelo?
- Bone, nun mi scias, kien mi lokis mian krajonon!

Lorenzo Tomezzoli
el retlisto anekdotoj-en-esperanto

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 221, 2 / decembro-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************