Huang YINBAO (CN)
La akvomelona velkozo, kiu estas mondvasta planta malsano, troviĝas ĉie, kie la akvomelono estas kultivata. La rilatumo de la infektita planto estas ĝenerale ĉirkaŭ 5%, foje pli ol 30%, eĉ 100%. La "Esperanta Agrikultura Scienc-Teknika Esplorejo Jinchuan" (EASTEJ) en Ĉinio faris detalan esploradon pri tiu malsano.
Se la akvomelona planta ĝermo estas infektita de la malsano, ĝi ekmortiĝas ekputrante en grundo sen ŝanco de stabila elteriĝo, ĉar post komenca elteriĝo la pinto de la infektita akvomelona plantido senakviĝas. La malsano ofte malsupreniras velkigante la kotiledonon kaj la folion, brunigas la baztigon kaj ekfaligas la ramptigon.
Post ebla elkreskiĝo de la ramptigo, la malsaniĝinta radikaro unuatempe flavbruniĝas kaj poste putriĝas. La folioj, velkante de la bazo ĝis la planta pinto, mortas iom post iom kaj fine mortas la tuta planto.
Se la tigbazo en plenkreska stato malsaniĝas, ĝi unue fariĝas bruna kaj tiam putriĝas tiel, ke folioj, tigo kaj la tuta planto velkiĝas iom post iom.
En kronika stato la malsana planto fariĝas malforta, maldika, mallonga, komenciĝas ŝrumpi. La folioj flaviĝas kvazaŭ mankinte nutraĵo.
En akuta stato la planto pli rapide velkas; la velkado ripetiĝas cikle tiel, ke la simptomo estas klare videbla kaj dumtage serioza, sed nokte ne konstatebla; entute, la planto mortas pro velkado post kelkaj tagoj, kaj la bruniĝinta tigbazo ofte krevas laŭlonge vertikala linio. El la krevinta fendo elfluas brunflava vegetaĵa gelateno, kiu fariĝas nigrabruna senakviĝinte iom post iom. Transverse sekcinte la malsanan tigon oni vidas, ke la kondukila fasko bruniĝas. En la fina stato de la malsano la ŝelo disiĝas kaj la ksilemo dehiskas putriĝinte.
La infektita radikaro, kiu brunflaviĝis, silkformiĝas. Sur la malsana parto de la planto videblas melduformaj rozetaĵoj, kiuj estas sporangioj kun amaso da sporoj, se la aero estas humida.
Ĉu la velkozo estas serioza aŭ malserioza, tio rekte rilatas al akvomelonaj varioj. Tial necesas uzi malsanrezistajn variojn ekz. Zhengkang 85-26, 118 kaj "Verda Stelo", kiuj estas elfaritaj de ĉinaj agronomoj lastjare. La vario "Verda Stelo" estas selektita de Esperanta Agrikultura Scienco-Teknika Esplorejo Jingchuan en Ĉinio per kunhelpo de esperantistoj el pli ol 20 landoj. La vario estas ne nur malsanrezista, sed ankaŭ riĉprodukta, dolĉa, bongusta kaj bonkvalita.
(Interesatoj ricevos iomete da semo sendante leteron kun sendopago 3.00 USD al la kasisto de EASTEJ, Jingchuan Xian Kewei, Gansu, CN - 744300, Ĉinio).
La akvomelona semo estas kunportilo kaj disvastigilo de la malsaniga fungo. Antaŭ semado necesas trempi la semon 10 minutojn en 5% formalinaj likvaĵoj aŭ 24 horojn en solvaĵoj kun 1— 2.5% "Derosal" ("Derola"). Post antisepsado oni devas forigi la fungicidojn per pura akvo.
Prilaborado per nuraj insekticidoj estas maltaŭga kaj senefika.
(Rim. de la redaktanto: "Derosal" estas fungicido de la germana firmao Hoechst, la efikanta substanco estas konata kiel Carbendazim, 2-benzimidazolecarbamic acid methyl ester, M.I. 10-a ed., 1983).
Alterna kultivado signifas, ke oni jaron post jaro kreskigu malsamajn plantospecojn en sama kampo. La alterna kultivado estas ĝenerala metodo preventanta plantmalsanojn. La metodo estas uzata vaste tra la mondo pli ol cent jaroj.
Laŭ eksperimentoj de la aŭtoro la akvomelona velkoza fungo povas vivi en la grundo eĉ 10 jarojn. La infekta kvoto plimultiĝas kaj estiĝas baldaŭ serioze minaca, se oni plantas la akvomelonojn plurajn jarojn en la samajn kampojn. Sed la plejparto de la fungo pereas, se oni kultivas la akvomelonon ne pli ol 4-6 jarojn en la sama kampo.
La tekniko de greftado de akvomelono estas vaste uzata de japanoj de multaj jaroj. Nun ankaŭ agronomoj en Ĉinio komencas apliki tiun teknikon por la akvomelona kultivado. La praktikado pruvas, ke grefto estas efika metodo ĉe la bridado de la akvomelona infektiĝo. Plej bone oni elektas pli fortikan lagenarion kiel baztrunkon kaj sanan akvomelonon kiel greftaĵon. La esplorado de EASTEJ montras, ke la greftita akvomelono estas ne nur malsanrezista, sed ankaŭ abundproduktiva; kaj la radikaro estas longa kaj dika. La kvalito kaj la dolĉogrado estas ne ŝanĝeblaj.
La akvomelona velkoza fungo estas acidstata. Acida grundo favoras la malsaniĝon. Pro tio oni disĵetas 1500-2250 kilogramojn da kalko po 1 hektaro da acida grundo. Tiu kemia sterkaĵo reĝustigas la potencon hidrogenan (pH) de la grundo kaj malpligrandigas ties acidecon.
Oni evitu freŝajn normalajn bestajn kaj plantajn sterkaĵojn, kiuj estas malsufiĉe fermentitaj kaj eble putritaj, ĉar tiakaze la fungo facile povas infekti la akvomelonon.
Laŭ niaj eksperimentoj ankaŭ amonia sulfato kaj kalia klorido ĝenerale kaŭzas ĉe akvomelonoj la velkozan malsanon; necesas do eviti tiujn du specojn de kemisterkoj.
Kiam la akvomelona planto malsaniĝas oni ŝprucigu per derosalo ("Derpsal") (koncentriteco: po 1 parto da 50% derosalo 500 partoj da akvo) aŭ per "Amobam" (koncentriteco: po 1 parto da 50% amobamo 1000 partoj da akvo) aŭ per "Dexon" (koncentriteco: po 1 parto 70% "Dexon" 800-1000 partoj da akvo).
Eblas grandskale kaj maŝine surŝprucigi la kampojn kun la malsanaj akvomelonaj plantoj per la menciitaj fungicidaj solvaĵoj.
Fonto: Scienca Revuo Vol. 46 (1995) (2)-167. p. 40-43.
Enretigo: Mészáros István
STEB: http://www.eventoj.hu