Antaŭ miloj da jaroj, homoj malkovris gravan fakton: idoj similas al gepatroj. Ekde tiam, niaj antaŭuloj komencis selekti siajn plej bonajn animalojn kaj plantojn por bredado. Se iu ĉevalo estis pli rapida ol aliaj, oni bredis ĝin. Se iu frukto estis pli granda ol aliaj, oni plantis ĝiajn semojn. Tiel, generacion post generacio, homoj plibonigis siajn plantojn kaj animalojn.
Antaŭ cent tridek jaroj, Aŭstria monaĥo Mendelo eksperimentis per pizplantoj en la ĝardeno de sia monaĥejo. Li malkovris la ekziston de genoj, kiuj estas elementoj de heredo.
En 1952, du sciencistoj, Vatson kaj Krik, malkovris ke la kemiaĵo DNA, kiu troviĝas en la ĉeloj de ĉiuj vivaĵoj, havas la formon de duobla helico, kaj ke DNA kapablas kopii sin ekzakte.
Lastatempe nova teknologio aperis. Sciencistoj nun kapablas ne nur observi genojn, sed eĉ rekte ŝanĝi ilin. Ĉi tiu nova teknologio, Genetika Inĝenierado, estas multe pli efika ol la selekta bredado kiun oni praktikis dum miljaroj, kaj kaŭzas revolucion en agrikulturo, bestobredado kaj medicino. Per genetika inĝenierado, oni povas preni genon de iu planto aŭ animalo, kaj meti ĝin en alian. La nova planto aŭ animalo estas "transgena".
Unu de la plej gravaj kompanioj kiuj uzas genetikan inĝenieradon estas Monsanto. Monsanto kreis plurajn novajn rasojn de transgenaj plantoj. Ekzemplo de tio estas terpomo, New Leaf (Nova Folio).
Granda problemo por kultivistoj de terpomoj estas leptinotarsoj - insektoj kiu kutimas manĝi la foliojn de terpomaj plantoj. Ekzistas tera bakterio, (Bacillus thuringiensis), kiu produktas naturan insekticidon. Monsanto sukcesis meti genon de tiu bakterio en terpoman planton. La novaj terpomaj plantoj estas venenaj al leptinotarsoj. Leptinotarsoj kiuj komencas manĝi folion, rapide malsaniĝas kaj mortas.
Se terkultivisto aĉetas terpomojn de Monsanto, li aŭ ŝi povas kreskigi ilin sen insekticido. Tio signifas malpli da kosto, kaj malpli da danĝero.
Rezisto kontraŭ insektoj ne estas la sola avantaĝo de genetika inĝenierado. Oni ankaŭ povas krei pli grandajn, pli bongustajn, kaj pli nutrajn plantojn.
Unu danĝero estas ke transgena planto povus eskapi el kampo aŭ ĝardeno kaj fariĝi sovaĝa. La transgena planto, se tro sukcesa, konkurencus kun aliaj plantoj, kaj forpuŝus ilin.
Kiam oni prenas beston aŭ planton de ĝia hejma medio, kaj metas ĝin en novan medion, foje okazas katastrofo. Bona ekzemplo de tio estas la kunikloj en Aŭstralio.
Antaŭ preskaŭ cent jaroj, homoj venigis kuniklojn de Anglio al Aŭstralio, por la plezuro ĉasi kaj manĝi ilin.
La kunikloj havis malmulte da naturaj malamikoj. Ili tre rapide plinombriĝis kaj komencis senherbigi la landon. Ili nudigis paŝtejojn, kiujn ŝafistoj bezonas por siaj ŝafoj, kaj ankaŭ kontribuis al la malapero de pluraj Aŭstraliaj plantoj kaj animaloj.
Oni kalkulas, ke la damaĝo kiun kunikloj kaŭzas en Aŭstralio kostas ses cent milionojn da dolaroj ĉiujare.
Kritikantoj de genetika inĝenierado ankaŭ avertas ke oni ne povas esti certa, ke transgenaj plantoj kaj animaloj estas sendanĝeraj por manĝi. Certe, ili ne malsanigas homojn tuj post manĝado, sed kiuj estos la efikoj post dek aŭ dudek jaroj?
En Eŭropo estas fortaj protestoj kontraŭ transgenaj plantoj kaj animaloj. Aktivistoj postulas, ke kompanioj informu la publikon ĉu produktaĵo estas transgena. La registaroj de Usono kaj Kanado decidis, ke ne necesas informi pri tio.
Kritikantoj nomas transgenajn plantojn "frankenplantoj" - aludo al la romano "Frankenŝtajn" de Mari Ŝeli.
2. Ĉu vi pensas ke transgenaj plantoj kaj animaloj estas sendanĝeraj?
3. Ĉu vi manĝus transgenan manĝaĵon?
4. Ĉu oni devas malpermesi ĝenetikan manipuladon de plantoj kaj animaloj?
5. Kio pri homoj?
Origino: http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/gen/frankenplantoj.htm
Verkis: Klivo, indriko@yahoo.com