Greftado

Suplemento al Eventoj n-ro 141

Mote: "Mi dezirus sufiĉe lerni pri greftado
por mem ĝin uzi ĉe kelkaj kreskaĵoj de mia ĝardeno."

Kial grefti?

Ĉe la vegetaloj, grefti signifas unuigi vivantan parton de iu planto (la greftaĵon) kun alia planto (la bazotigo aŭ greftobazo), por ke la greftaĵo spontanee kaj solide fiksiĝu sur tiu bazotigo kaj tie, senĝene daŭrigu sian kreskadon. Tia operacio ĉefe utilas por obligi plantojn, plej ofte plurjarajn, jen ne kapablajn por semoreproduktiĝo, jen malfacile stikeblajn, aŭ kies propra radikaro tro trafeblas de iuj malsanoj. Ankaŭ ĝi estas uzebla, ekzemple por reguligi la kreskoformon de ornamaj arbustoj akcidente senigitaj je iuj branĉoj, diversigi sur la sama kreskaĵo la florkolorojn aŭ floradoperiodojn, aŭ, ĉe la dioikaj specioj, t.e. kies individuoj estas ĉu masklaj, ĉu femalaj, kunigi ambaŭ seksojn sur la sama planto, tiel faciligante fekundiĝon... kaj frukto- aŭ semproduktadon, ktp.

Necesaj antaŭkondiĉoj

La kondiĉoj de grefta sukceso estas diversaj. Unue estas necese, ke la unuigitaj plantoj ambaŭ havu kambiumon, t.e. ena embria histo, kies ĉela multobliĝo ebligos intime "kunluti" greftaĵon kaj greftobazon, per ia miksa sed kompakta cikatra histo pli-malpli ampleksa: la grefta kalo, tra kiu nepre kaj senĝene devas estiĝi la sukaj, do nutraj interŝanĝoj inter greftaĵo kaj greftobazo. Pro tio, unukotiledonaj plantoj, tipe senkambiumaj, tute ne taŭgas. Ankaŭ estas rekomendinde, ke la asociotaĵoj havu, ĉefe dum la greftosezono, sufiĉe similajn karakterizaĵojn, kreskoritmon kaj viglecon kaj, eĉ se tio fojfoje iom sukcesas, tial estas evitende grefti herbecan specion sur ligneca planto, aŭ inverse. Sed la ĉefa kondiĉo estas, ke ambaŭ partneroj estu akordigeblaj, t.e. toleru unu la alian, kaj precipe kunlaboru por konstrui bone funkciantan greftan kalon.

Tiuteme, ankaŭ ĉe la vegetaloj, krom okaze de aŭtogrefto, t.e. greftoriparado de difektita planto per pecoj aliloke elprenitaj sur la sama individuo, oftas tiu fenomeno ĉefe genarodependa kaj nomata de la kirurgoj greftomalakcepto. Pro ĝi preferindas kungrefti plantojn, kiuj estas proksime parencaj inter si, en la sama taksonomia familio.

Ekzemple, ĉe la rozacoj, tiaj specioj kun kernetohavaj fruktoj, kiaj estas pomujo, pirujo, cidoniarbo, ktp... pli volonte akordiĝos inter si, ol kun tiaj samfamiliaj sed kernofruktaj specioj, kiaj persikujo, abrikotujo aŭ ĉerizujo. Tamen tion ne estras leĝo: ĉe la kernetohavaj rozacoj, greftado de la samgeneraj pirujo (Pirus sativa Lam.) sur pomujo (Cydonia oblonga Miller) bone prosperas, kvankam ĝi koncernas malsamgenerajn, do malpli parencajn plantojn. Kelkfoje, oni eĉ konstatas "teorie neeblajn akordiĝojn" pro la taksonomia fremdeco de la asociatoj: ekzemple, antaŭ kelke da jaroj oni povis admiri ĉe la Botanika Ĝardeno en Kiel (Germanio), bonsanan grefton de fabo (Vicia faba L., el fabacoj) sur sunfloro (Helianthus annuus L., el asteracoj). Kompreneble, la tieaj respondeculoj tute prave fieris pro la neatendebla kombinaĵo, sed fojfoje oni povis vidi sufiĉe similajn aferojn, intergreftante t.n. grasplantojn, kio respondas al kaktacoj, kaj diversaj aliaj familioj! Oni memoru ankaŭla viskon (Viscum album L., el lorantacoj), kiu iumaniere kvazaŭgreftiĝas, sur la arboj genetike tre malproksimaj, kiujn ĝi parazitas.

Konklude: tiu, kiu estas greftemulo, kaj ne havas difinitan greftocelon, provu iun ajn kunigon, per herbecaj aŭ lignecaj plantoj, kaj eble libonŝance estigos kuriozaĵon ... almenaŭ el scienca vidpunkto!

Okulgreftado

Multas la eblaj greftoprocedoj, jam se nur paroli pri diverseco de la iun aŭ alian tagon provitaj greftobazoj: ekde radikoj ĝis ... tiaj neatendaĵoj, kiaj nematuraj fruktoj! Do, almenaŭ ĉi-fojon, ni preterlasu ĉian akrobataĵon kaj modeste limigu nin al plej klasika kaj facile regebla tekniko: la t.n. okulgreftado.

Ĝi konsistas en inokulado sub la ŝelon de iu tigo, de burĝohava kaj kompreneble vivanta ŝelfragmento, la okulŝildo (ĉar okulo tie signifas burĝonon) elprenita de alia tigo, kaj tiu metodo evidente koncernas principe lignecajn plantojn, kiuj solaj povas disponigi ŝelon taŭgan por la bezonata inserto.

Por sukcesigi la greftadon, la tigoj, same ricevontaj kiel donantaj la ŝildon, devas esti proksimume samdiametraj, kaj ambaŭ, fiziologie, en favora stato. Ĉar estas necese, ĉe la ricevonta ŝoso, facile disigi la ŝelon de la suba ligno por sub ĝi lokigi la ŝildon, oni uzu prefere unujaran sproson, kies ŝelo daŭre estas sufiĉe maldika kaj supla, aŭ sproson de la jaro, kiam kaj kie ĝiaj ŝelo kaj ena ligno estas jam sufiĉe diferencigitaj kaj solidaj por toleri la manipuladon. Ankaŭ atentindas kiel statas, en ambaŭ koncernotaj tigoj, la suka cirkulado en la vaskularo: laŭsperte oni konstatis, ke tro aktiva, aŭ male nesufiĉa sukofluo, ĝenus la normalan estiĝon de greftokalo. Pro tio, prefere estas operacii aŭ printempe, t.e. dum aprilo-majo, kiam la plantoj ĵus vekiĝis post la dumvintra dormado, aŭ de julio ĝis septembro, kiam la suka cirkulado ekmalrapidas, anoncante la venontan malvarman sezonon.

Kreskontaj okuloj kaj dormontaj okuloj

Pri la unua kazo, oni devas operacii "per kreskontaj okuloj" (tial, ke la greftitaj burĝonoj kapablas tuj disvolviĝi), pri la dua temas pri "dormontaj okuloj" (tial, ke la koncernataj burĝonoj disvolviĝos post travintrado, nur la sekvan printempon). Kompreneble la ŝildodonantaj tigoj devas fiziologie harmonii kun la ricevonta bazo: por dormantaj okuloj, oni uzas, post ilia senfoliigo, jam lignecajn ŝososegmentojn de la kuranta jaro, kaj en la kazo de kreskontaj okuloj, la respondaj ŝildoj estas elprenataj de senfoliaj tigoj, jam vintre detranĉitaj kaj dume enterigitaj en malseketa sablo, kio ebligos, printempe, foreste de trovigla suk-alfluo, sufiĉe grandan vekiĝon de iliaj burĝonoj.

Kiel procedi praktike

Pri la greftado mem, plej ofte ĝi estas farata malalte sur la bazotigo, proksime de la ternivelo. La elektitaj bildoj preskaŭ sufiĉus por priskribi la procedon. Per la klingo de razile akrigita greftilo, oni unue tranĉu la ŝelon de tiu bazotigo laŭ formo de majuskla T, ĝis atingi la alburnon, t.e. la lignon. Tuj poste, sur la ŝildodonanta ŝoso, limiginte per du transversaj tranĉetoj la finan longon (ĉirkaŭ 2 cm) de la ŝildo kun ĝia meza burĝono, unumove oni eltranĉu tiun ŝildon, t.e. ŝelan spliton kun ĝia burĝono kaj aliflanke, sube de ĉi-lasta, videbla alburna skvameto; la ŝildon oni tiam delikate prenu per ĝia petiola stumpo.

Triatempe, per la alia mano kaj la greftila spatelo, oni malfermu la T-antranĉon sur la bazotigo, disigante sufiĉe la ŝelon por poste suben ŝovi delikate kaj ĝustasence postenigi la ŝildon, kies supra parto devos adaptiĝi kun la transversa parto de la T-a tranĉo. Tiam oni stringu la grefton, de supre malsupren, ekde la transversa T-a tranĉo. Fine, per branĉo-tondilo, oni senkapigu la bazotigon, kelke da centimetroj supre de la greftaĵo (pli poste, kiam ĉi lasta sukcesis, oni rajtos mallongigi tiun stumpon). Konsilinde estas ŝmiri la senkapigovundojn per cikatriga kaj antisepsa mastiko, ekzemple tiu facile trovebla en la komerco sub la nomo "Llomme-Lefort".

Por la grefto-stringado, oni nun uzu humidan rafion aŭ plastan ligilon: tiucele, ne plu troveblas la iama nure ŝpinita lano, ne sengrasigita kaj eĉ oleumita, kiu bone taŭgis. Ankaŭ estas substrekinda la neceso plej rapide manipuli, tiel evitante ĉian sekiĝon de la tranĉitaj histoj, kaj pro tio, oni prefere operaciu, kiam la vetero estas humida, t.e. fruematene aŭ sub nebula ĉielo, ĉiamaniere neniam sub brila kaj forta suno.

La grefto-sukceso videblas, kiam la "kreskontaj okuloj" ekkreskas, kaj, por la "dormantaj okuloj", kiam tuŝante ties petiolan stumpon, ĉi tiufacile falas, t.e. ne antaŭtempe sekiĝis. Tiam, por eviti "strangoli" la disvolviĝintan greftaĵon, estas tempe tranĉi la stringaĵon, kontraŭflanke de la grefto mem.

Nun provu! Kaj je via dispono mi restas por priparoli aliajn greftometodojn!

Jacques ROUX

el La Domo, n-ro 13-a, januaro 1997.

Bildo-1: Grefto inter herbecaj plantoj (tomatujo sur terpomujo).

Bildo-2: Faldebla greftilo, (k: klingo; s: spateleto).

Bildo-3: Serpeto.

Bildo-4: Trunka stumpo, kies unu el la flankaj burĝonoj disvolviĝis kiel anstataĵa trunko. Greftebla, per okulŝildo.

Bildo-5: T-forma Ŝeltranĉado sur bazotigo.

Bildo-6: Krona grefto kun tri greftaĵoj (g, g', g"), B: bazotigo. F: Ŝeloentranĉo. S: stringaĵo. Dekstre: plurburĝona greft-aĵo kun ĝia pinta bevelo (b).

Bildo-7: Elpreno de okulŝildo

Bildo-8: Finfarita dugreftaĵa krono. Ĉiujn vunditajn partojn protektas adhera mastiko.

Bildo-9: La bazotiga ŝelo devas esti sufiĉe disigita por sube akcepti la greftatan ŝildon.

Bildo-10: Krona greftaĵaro, kontraŭbirde ŝirmata per ligna arketo, uzeblas ankaŭ apogile aŭ kiel paliseto kiam ekkreskis la greftaĵoj.

Bildo-11: Ŝildoinokulado.

Bildo-12: Bone lokigita ŝildo kaj ĝia stringado.


Al la starta paĝo de STEB Reen al la antaŭa paĝo!