Bonvenon al la hejmpaĝo pri sakeo de A.K. Izumibashi!

Izumibashi estas japana Sake-farejo, kiu situas ĉ. 40 kilometrojn sude de Tokio kaj ĉ. 20 kilometrojn okcidente de Jokohamo. Ĝi fondiĝis en 1857, kaj funkciadis krom 14 jaroj antaŭ kaj post la dua mondmilito.

Tiu ĉi paĝo estas tute alia ol la japana hejmpaĝo je sia enhavo kaj strukturo, sed kreiĝas por klarigi kio estas sakeo al alilandanoj sen scio pri sakeo.

Sakeo estas tradicia drinkaĵo, kion ni havis de antaŭ longe. Ĝi aperas unue en la japanaj mitoj, kaj formis modernan farmanieron jam en ĉ. la 17a jarcento.

Sakeo estas travidebla kaj senkolora (aŭ iomete flava) likvaĵo, kio enhavas pli-malpli 15 %-jn da alkoholo.

Laŭ la statistiko en 1993, ni, japanoj plej multe drinkis bieron (je 72%), kaj sekvante sakeon (je 15%). Kvanto de eksportita sakeo restas ĉ. 19,826 kilolitrojn, kiu egalas al la tuta kvanto da sakeo konsumata dum 2 monatoj en Tokio.

La sekvaj paĝoj klarigos kio kaj kia estas sakeo. Se vi havas sugeston aŭ demandon, bonvolu turni vin al nia e-poŝto, admin@izumibashi.com, aŭ al fakso, +81-462-33-1452. Tiam bonvolu skribi en Esperanto, aŭ en la angla aŭ la japana, sed ne en aliaj lingvoj.


Enhavo


Kvin ŝlosilvortoj por scii ĝenerale kio estas sakeo

  • 1-1. Fermentitaj drinkaĵoj

    Ni havas du specojn de drinkaĵoj: Fermentitaj kaj distilitaj. Ni nomas bieron, vinon kaj sakeon, "fermentita drinkaĵo", kaj viskion, brandon ktp, "distilita drinkaĵo".

    Sakeo estas ankaŭ fermentita drinkaĵo kiel biero kaj vino. Per alkohol-fermentado en la farprocedo, gistoj ŝanĝas vinberojn aŭ sakarigitan grenon en alkoholon.

    Greno por biero estas hordeo. Unue, bierfarejo faras el hordeo malton kaj ĝian dolĉan piston, kaj due, fermentigas per biergistoj. Kruda materialo por vino estas vinberoj. Sen antaŭa procedo, vinfarejo ne kiel bierfarejo povas tuj fermentigi vinberojn per vingistoj, ĉar vinberoj havas sukeron jam de la komenco.

    Farmaniero de sakeo estas pli simila al tio de biero ol tio de vino. Ĉ ni necesas sufiĉe da sukero por gistoj por naski alkoholon. Vi devas scii, ke bier- kaj Sake-gistoj ne povas naski alkoholon per grena amelo.

  • 1-2. Rizo kaj akvo

    Elemente, sakeo estas nur el rizo kaj akvo.

    Per la tradicia farmaniero, ni utiligas gistojn ekzistantajn en la aero. Sed nun, por malmultigi koston kaj fermentan tempon, ni ofte uzas Sake-gistojn vendatajn al Sake-farejoj.

    Ankaŭ akvo estas grava por fari sakeon. Antaŭ multaj multaj jaroj, ni uzis ankaŭ akvon de rivero kaj lago, sed nun uzas ĉerpitan subteran akvon post filtrado.

    Regionoj famaj pro bonaj sakeoj, estas ankaŭ riĉaj je bona rizo kaj bona akvo.

  • 1-3. Ginzyoo-syu, iu speco de bona sakeo

    Antaŭ 20 jaroj, nur malmultaj junuloj havis intereson pri sakeo. (Ofte okazas en iu ajn lando, ke junuloj neas tradicion.) Ili eĉ intence pli multe havis bieron kaj viskion ol sakeon. Sed de la lastaj jaroj, sakeo fariĝas tre populara inter junuloj.

    Unu granda kialo estas unu speco de sakeo, "Ginzyoo-syu" vaste prezentita de Sake-farejoj al la merkato. "Ginzyoo-syu" havas bonan dolĉan odoron, kaj bonan mildan kaj ĝentilan guston. "Ginzyoo-syu" estis inventita pli ol 100 jaroj, sed estis farita ĉefe por Sake-konkurso, kie Sake-farejoj konkuras kvaliton de sakeo. Sed ĝi enmerkatiĝis por konsumantoj, kaj fariĝis populara en la merkato de drinkaĵo en la lastaj jaroj.

    Nuntempe la plejparto de eksportataj sakeoj estas tiu speco, "Ginzyoo-syu".

  • 1-4. Toozi, direktanto de Sake-farado

    "Toozi" estas direktanto kaj metiisto, kiu faras sakeon. Somere li laboras kiel farmisto, sed vintre loĝas en la farejo por fari sakeon aparte de sia familio. sakeo estas farita laŭ lia plano kaj sub lia direktado.

    Ekzistas ĉ. 8,000 "Toozi" en Japanio. Ili havas propran lokan grupon kaj propran stilon por fari sakeon, kaj tial ni povas ĝui diversecon de sakeo pri ĝia gusto.

  • 1-5. Kuramoto, Sake-faranto aŭ -farejo

    "Kuramoto" signifas Sake-faranton aŭ lian Sake-farejon mem. Ni trovas ĉ. 2,000 Sake-farejojn en Japanio. Kelkaj el ili havas grandan farejon, kaj faras sakeon ĝuste kiel industrio. Sed, la plejparto de ili estas malgrandaj farejoj, kiuj produktas malpli ol 20 kilolitroj da sakeo po unu monato.

    "Kuramoto" havas ŝtatan licencon, kio permesas al ili produkti sakeon. (Neniu rajtas produkti nek vendi sakeon sen la licenco en Japanio.) La deveno de "Kuramoto" estas tre malnova, kaj multaj el Sake-farejoj havas longan historion pli ol 100 jaroj. Sed pro multaj kialoj, la nombro de "Kuramoto" pli kaj pli fariĝas malmulta.

    Japanoj havas ideon, ke Sake-farado apartenas al unu parto de la japana spirita kulturo. Kaj vi devas scii, ke multaj "Kuramoto" tenis kaj evoluigis tion dum longa tempo.


Krudaj materialoj de sakeo

Bona sakeo estas el bona rizo kaj bona akvo.

La rizo estas malsama al la speco de rizo, kion ni manĝas. Ĉar rizo por sakeo havas malpli densan amelon en la centro de riza greno, ĝi aspektas blanka kaj ne travidebla (vd. fig. 1), kvankam rizo por manĝi ne tiel blankas kaj duone travideblas. Rizo por manĝi tute ne taŭgas por Sake-farado.

Ankaŭ akvo estas grava kruda materialo. Ni devas kvazaŭ perfekte filtri feron kaj manganon, ĉar ili estas ne venenaj por homa korpo, sed ĝenaj por Sake-farado aŭ sakeo mem.


Kiel fari sakeon

Unue, ni malkovras oran malmolan ŝelon de greno de Sake-rizo. Due, ni skrapas kelkdek ĝis 65%-jn de la ekstera surfaco de rizgreno. Restas nur la centra parto de la rizgreno. Trie, ni purigas ĝin per akvo (vd. fig. 1), trempas ĝin dum iom da tempo, vaporas ĝin (vd. fig. 2), kaj malvarmigas ĝin (vd. fig. 3).

Mallonge dirite, ni akiras sakeon elpremante sakon kun fermentanta pisto.

La fermentanta pisto estas el "Koozi", "Moto", akvo kaj vaporita rizo (vd. fig. 4). Ĝi enhavas 20%-an "Koozi" kaj 7%-an "Moto", kaj estas fermentata dum ĉ. unu monato je 10 ĝis 15 gradoj laŭ celsiuso.

"Koozi" estas el vaporita rizo kun tiel-nomata Koozi-semo, kio estas flava kaj iu speco de ŝimoj (vd. fig. 5). La ŝimoj naskas diversajn enzimojn el vaporita rizo. La enzimoj apartenas al proteinoj, kaj helpas rizon ŝanĝiĝi en sakaridon kiel glukozon, ktp. La ŝimoj mem mortas en fermentanta pisto pro manko de oksigeno.

"Moto" estas el Sake-gistoj kaj speciala "Koozi" farita por "Moto", kaj estas por kulturi amase da gistoj (vd. fig. 6). Nuntempe multaj Sake-farejoj uzas Sake-gistojn vendatajn por Sake-farado, sed ankoraŭ ekzistas malmultaj, kiuj faras "Moto"-n utiligante naturan giston ekzistantan en la aero.

La gistoj en fermentanta pisto ŝanĝas glukozon aŭ fruktozon en alkoholon. En la fermentanta pisto, sakarigo de rizo kaj alkoholigo de sakaro paralele progresas. Danke al tiu fermentmetodo sakeo povas akiri 20%-an alkoholon, kio estas la plej multa en fermentitaj drinkaĵoj.

En la fermentanta pisto ni aldonas kelkfoje "Koozi"-n, vaporitan rizon kaj akvon, kaj daŭrigas ĝin fermenti dum 20 ĝis 30 tagoj.

Post tio, ni enmetas la piston en sakojn (vd. fig. 7), kaj la sakojn en premmaŝinon (vd. fig. 8), kaj apartigas likvaĵon de solidaĵo premante per ĝi. Ni lasas ĝin 10 tagojn, kaj filtras senkoloran supran parton de la likvaĵo per karbona filtrmaŝino (vd. fig. 9). Kaj la filtrita likvaĵo estas varmigita en 60 ĝis 65 gradoj laŭ celsiuso dum mallonga tempo por mortigi bakteriojn.

Nun naskiĝas sakeo.

La sekvanta figuro prezentas al vi resumitan procedon por fari sakeon (vd. fig. 10).


Specoj de sakeo


Kiel drinki sakeon

Ĉar ekzistas diversaj sakeoj, ni havas diversajn manierojn por drinki.

Ĝenerale, ni drinkas ĝin post malvarmigo, aŭ sen malvarmigo. Sed kelkaj drinkas ĝin varmiginte ĉ. en 40 gradoj laŭ selciuso ĉefe en vintro, se ĝia gusto estas forta kaj klara. "Nama-zake" kaj "Ginzyoo-syu" taŭgas esti malvarmigitaj en 6 ĝis 10 gradoj por drinki.

Ni devas konservi sakeon en malvarma loko sen lumo, aŭ en fridujo. Post malfermiĝo de sakeo ni devas fordrinki kiel eble plej baldaŭ konservante en fridujo. Ĉi tiu konsilo estas tre grava speciale por "Nama-zake" kaj "Ginzyoo-syu".

Ni drinkas sakeon uzante malgrandan vitran aŭ ceramikan drinkujon (vd. fig. 1). Ligna aŭ metala drinkujoj estas malofte uzataj. Speciale, la ceramikaj havas diversajn figurojn, kolorojn kaj desegnojn, kio apartenas al la japana tradicia arto.

Ĉar sakeo havas diversan guston, ni devus elekti taŭgan sakeon por ke mangaĵoj plej bone sidu sur la sakeo.



ONO Takao

©1996 Izumibashi Co.,Ltd., ONO Takao
902 Shimoimaizumi, Ebina, Kanagawa, 243-04 JAPAN
Fax: +81-462-33-1452, E-Mail: admin@izumibashi.com


Iom ŝanĝita aspekto de la originalo: http://www5b.biglobe.ne.jp/~izmibasi/esp/esphomel3.html

STEB: www.eventoj.hu