Suplemento al Eventoj n-ro 145
Certe nemalprave tokaja vino estas ofte nomata "reĝo de vinoj kaj vino de reĝoj".
Temas pri naturaj desertaj vinoj de mondfama kvalito. Ilia specifeco estas oreca koloro, leĝera diafaneco kaj tre nobla kaj rafinita spicdolĉeca gusto. Oni produktas ilin en la regiono ĉirkaŭ la urbo kaj monto "Tokaj" en la nordorienta parto de Hungario. Do protektatan komercnomon "tokajvino" povas laŭleĝe porti nur vinoj produktitaj en tiu regiono. Ili elstaras precipe pro tio, ke por kultivado de bezonataj specifaj vinvarioj, kiuj sufiĉe postulemas, estas tie aparte favoraj argilaj kaj klimataj kondiĉoj: varma, seka kaj sufiĉe longa aŭtuno. (Slovakoj asertas, ke la regiono etendiĝas ĝis trans la limo kun Slovakio ĉe Malá Trna, Viniĉky kaj Slovenské Nové Mesto.)
Ĉar la sekva prezento koncernos gustumadon nur de hungardevenaj tokajvinoj, koncentriĝos pri ili ankaŭ la historia enkonduko.
Komencoj de tiea vitkultivado estas konataj jam el la romia epoko, kiam la regiono estis parto de Panonio. Post disfalo de la Roma Imperio slavoj daŭrigis la kultivadon. Kiam en la jaro 894 venis sur tiun ĉi teritorion hungaroj sub gvido de Álmos kaj lia filo Árpád, ili trovis tie jam evoluintan vinkulturon.
Post invado de tataroj en 1241 la regiono estis senhomigita kaj la vitejoj detruitaj. La reĝo Béla la Kvara enloĝigis ĝin kun italoj, kiuj enhejmigis tie novajn vinkultivistajn spertojn, kaj ankaŭ la bazan vinvarion "furminto".
Grandajn meritojn pri vitkultivado en Tokaj oni aljuĝas ankaŭ al la reĝo Mátyás Corvin (1458-1490).
Ekde 1526, la regiono restis 170 jarojn regata de turkoj. En tiu tempo la vitkultivado ne estis multe disvastigata, sed de tiu periodo devenas plejparto de la vinkeloj de Tokaj, konstruitaj kiel kaŝlokoj por homoj kaj iliaj havaĵoj, kontraŭ rabistaj soldataroj.
Iom post iom pliboniĝadis teknologio de produktado de vinoj de Tokaj kaj jam en 1560 en la latina-hungara vortaro de Balázs Fabricius oni povas trovi la terminon "cibeboj" = "sekigitaj vinberoj", kiuj dum favora vetero estiĝas en tokaj-aj vinvarioj atakitaj de nobla ŝimo Botrytis cinerrea Persoon.
La unuan Tokaji aszú-on produktis László Máté Sepsi (pr: László Ma'te' Ŝepŝi), kiu dum pasko en 1560 surprizis per ĝi edzinon de sia landreganto, Zsuzsanna-n Lórántffy, vidvino post princo György Rákóczi la Unua.
La unua leĝo koncernanta la regionon de Tokaj estis eldonita en 1655. Ĝi ordonis selekton de cibeboj por produktado de tokaja asuo, kiu donis fiksan bazon por produktado de la vinoj de Tokaj.
Memorinda ĉapitro de la historio de tokajvinoj estas ligita kun la nomo de la princo Ferenc Rákóczi la Dua, kiu regulesendadis provizojn de tokajvinoj al la reĝa kortego de Ludoviko la Dek-kvara. Tokajvino estis ŝatata trinkaĵo ankaŭ de caro Petro la Granda kaj de lia posteulino Katarina la Granda. Al famaj favorantoj de tokajvinoj apartenis ankaŭ Göthe, Voltaire, Beethoven, Schubert k.a.
Per influo de vigla intereso el eksterlando, en la 18-a jarcento tokajvino akiris famon ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj. Ĝi estis konsumata kiel "Universalis vera medicina" (vera universala medicino) por kuraci anemion, malfortecon kaj nervmalsanojn.
Estis jam aludite, ke por povi produkti ĝin, vinberojn oni devas rikolti tre malfrue (kutime en novembro), kiam vinberoj estas jam tromaturaj, kunpremiĝintaj kaj sekiĝintaj. Tiam ili povas esti atakitaj de nobla ŝimo Botrytis cinerrea Persoon. Ĝuste ĝi kaŭzas kemiajn ŝanĝojn en la vinberoj, kiuj poste kunkreas karakterizan kaj neripeteblan aromon kaj guston de tokajvinoj. Por memorigi, ni ripetu, ke tiel atakitaj vinberoj fake nomiĝas "cibeboj".
Baza krudaĵo por produkti specialajn tokajvinojn kutime konsistas el kvar varioj: furminto (pli ol duono), Lipovina muskato flava kaj eventuale ankaŭ norditala rizlingo, ĉar tiuj kapablas krei cibebojn, dum la aliaj kutime ne (aŭ ne tiom sukcese).
En la merkato oni povas vidi kvar bazajn specojn de tokajvinoj:
Elpremita mosto poste fermentas en malgrandaj neplenaj bareloj, t.n. de bareloj de Gönc (kun enhavo 136 litroj), en kiuj vino ankaŭ maturiĝas. Por enboteligo kaj vendo ĝi pretas jam post unu jaro. Danke al maturiĝado en etaj bareloj kun sufiĉe granda aliro de aero vinoj ricevas specifan orecan koloron kaj tipan diafanecon.
Se en la origina vinbermiksaĵo estas malpli da cibeboj, estiĝas seka vino kun enhavo de 13 % da alkoholo kaj 25 g-oj da sukero en unu litro. Sekan "szamorodni"-vinon oni konsumas akompane al manĝaĵoj same kiel naturajn blankajn vinojn.
Se estas en ĝi pli da cibeboj, estiĝas dolĉa vino, kiu kun la sama enhavo da alkoholo devas enteni minimume 30-40gramojn da sukero en unu litro. Dolĉan "szamorodni" oni rekomendas precipe al desertoj.
Cibebojn oni plukas en ujojn nomata: 'putno' - hungare "puttony", t.e. 'dorskuvo' - (ili entenas kutime 20-25 kg-jn). Kaj depende de tio, kiom da putnoj da dispremitaj cibeboj oni aldonas al unu barelo de Gönc, oni distingas asuojn de du- ĝis ses-putnaj. Do la ses-putnaj konsistas preskaŭ centprocente nur el veraj cibeboj: ĝi estas kompreneble plej altkvalita kaj tial ankaŭ plej multekosta. Sed jam triputna asuo kutime povas riveli al laika favoranto unikan flaro- kaj gustotravivaĵon.
Fermentado okazas sufiĉe malrapide pro tre alta enhavo de sukero en la miksaĵo. Ankaŭ pro tio Tokaji aszu devas maturiĝi plurajn jarojn, kutime de kvin ĝis ok.
La asuo estas des pli rara trinkaĵo, kaj ĝi ne estas produktata ĉiujare, ja nemalofte okazas, ke pro nefavoraj klimataj kondiĉoj aŭ malĝust-tempa rikolto cibeboj ne estiĝas, aŭ ili tro malmultas por povi produkti tokajan asuon. Tiujare eblas fari nur vinon "szamorodni".
Krome estas produktataj iusence duarangaj tokajvinoj nomataj "verŝo" kaj "maslaŝo".
Konklude direndas, ke tokajaj vinoj sendube meritas atenton kaj aprezon de vinŝatantoj. Espereble ankaŭ vi trovos en ili plezuron.
Bonan apetiton kaj agrablajn travivaĵojn en ilia akompano!
Pavla Dvoráková
kaj László Szilvási
La origino de tiu ĉi materialo (kun aparta broŝuro kun vinaj sciindaĵoj) estis uzata en la ĉiuseptembre organizata kaj tre populara aranĝo de ĉeha Esperanto-Junularo "Vina Seminario"
Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |