Tiu iom sensacia demando rilatigas nin al la problemo de la ekzisto de polvaj lunoj, kiujn la astronomio ankaŭ nomas »libraciaj nuboj de la sistemo Tero-Luno«. Temas pri pli-malpli hipotezaj nubofarmaj koncentriĝoj de interplaneda polvo ĉirkaŭ la geometriaj punktoj L4 kaj L5, nomataj lagranĝaj punktoj. La franca matematikisto Lagranĝ (Lagrange) jam antaŭ proksimume du jarcentoj malkovris, ke se maso troviĝas en tiuj punktoj, kiuj estas la triaj punktoj en samlateraj trianguloj formitaj krome de du masoj (ekz. Tero kaj Luno), tiu maso restas en tiu triangula konfiguracio. Tio signifas praktike, ke por ni teranoj L4 kaj L5, kiuj troviĝas 60° antaŭ resp. malantaŭ la Luno en ties orbito ĉirkaŭ la Tero, orbitas ĉirkaŭ ni samrapide kiel la Luno. Tiu rigida konfiguracio estas speciala solvo de la normale malpli simpla trikorpa problemo, do de la matematika priskribo de la moviĝoj de tri masoj kun difinitaj komencaj pozicioj kaj rapidecoj, rezulte de iliaj gravitaj fortoj.
Bona ekzemplo en nia planeda sistemo estas la kazo Suno-Jupitero, en kies L4 kaj L5 troviĝas asteroidaj familioj, la tielnomataj Trojanoj. Iliaj moviĝoj ĉirkaŭ la lagranĝaj punktoj similas al la pendolado de pesilo, pro kio la punktoj ankaŭ nomiĝas libraciaj (lat. libra = pesilo) kaj la moviĝoj same. L4 kaj L5 do estas lokoj, kie regas loka stabila ekvilibro de la atrakciaj fortoj de la aliaj du masoj.
La teoria ekzisto de la lagranĝaj punktoj L4 kaj L5 en la sistemo Tero-Luno igis jam antaŭ iom da tempo la astronomojn esplori, ĉu ekzistas etaj masoj tie. Certe tiu sistemo ne estas ideala, do izolita trikorpa, sed perturbata fare de la suno kaj la planedoj. Pro tio kelkaj neis la eblecon de kolektiĝo de masoj tie. Ĉar oni ne jam estis malkovrinta ion, povas temi nur pri koncentriĝo de polvo, kiu devus reflekti la sunlumon kaj per tio esti observebla de la Tero. Tiu reflektado devas esti tre malforta kaj observata per specialaj metodoj.
Ekde la kvindekaj jaroj de nia jarcento la pola astronomo (kaj esperantisto) K. KORDYLEWSKI observas tiajn libraciajn nubojn kaj klopodas optike pruvi la ekziston de ili. Ne estas facila afero, ĉar la heleco de la polvaj lunoj, pli precize la disheleco de ili kompare al la fonlumo de la ĉielo estas eĉ malpli granda ol tiu de la »kontraŭlumo«. Tiu kaŭziĝas per la reflektado de la sunlumo fare de polveroj en la sunsistema ebeno, sed precize de la vidalvida regiono de la suno. Ĝia heleco superas la ĉielan fonon je proksimume 50 S10 unuoj (= surfaca heleco, egala al la heleco de 50 steloj de deka magnitudo po kvadratgrado). Nur en tre malhela nokto, dum kiu la fona heleco de la ĉielo atingas minimuman valoron de 200 S10, tiu kontraŭlumo estas videbla per la nuda okulo. Ĉar tiu malforta heleco de la ĉielo permesas en la plej bona okazo 10-pocentan kontrastlimon por duokula vidado, rezultiĝas, ke nur dishelecoj, pli grandaj ol 20 S10 estas percepteblaj. Gravegas, ke la homaj okuloj estu adaptitaj al tiuj mimimumaj heloj. Tio atingeblas ne nur per restado en malhelo, sed ankaŭ per bona fizika stato ĝenerala (nelaceco). Konsumado de alkoholaĵoj detruas ĉiajn aliajn klopodojn pri okuladaptiĝo.
Kordylewski argumentas, ke bonadaptita homa okulo estas pli efika malkovrilo por malfortaj dishelecoj (do por la polvolunoj) ol fotoelektra ĉar tiu ĉi bezonas tro da tempo por trapaŝi la mezurendan regionon (por atingi la necesan precizecon). Dum la tempo de la trapaŝado la suma heleco de la ĉielo povas ŝanĝiĝi kaŭze de la forte varia atmosfera lumado, kaj la eteta efekto de polva luno estus dume forviŝita. Dum prelego en la Internacia Somera Universitato Hamburgo 1974 li eksplikis la manieron de grupa traserĉado de la ĉiela fono por trovi realajn aŭ imagitajn dishelecojn. Laŭ li la rezultoj de liaj plurjaraj ŝipekspedicioj indikas, ke ja ekzistas rimarkinda diverĝo de la trovitaj disbelecoj, se oni kunmetas la ĉielmapojn de ĉiuj individuaj observantoj, sed tamen rimarkeblas ankaŭ klara koncentriĝo de ili ĉirkaŭ la libracia punkto, kaj tiu koncenitriĝo migras de nokto al nokto, same kiel la Luno.
En 1961 Kordylewski publicis tamen observon bazitan sur fotografia tekniko, nome disformiĝon de la isofotoj de kontraŭlumo-fotografio en unu nokto (kiam librada punkto devus esti sur la kontraŭlumo) kaj malaperon de tiu fenomeno postanokte, kiel ja devas esti. Tio estas videbla en fig. 1.
Fig. 1 Apero de libraciaj nuboj laŭ KORDYLEWSKI (1961). Maldekstre la fota diagramo de la kontraŭlumo je 1961-03-06, la libracia punkto L5 indikiĝas kiel cirkleto, najbare de kiu per du steletoj montriĝas libraciaj nuboj. Dekstre, denove la kontraŭlumo, sed du tagojn poste, libracia punkto kaj nuboj malaperis. |
Komence de la sesdekaj jaroj aperis aliaj publicaĵoj, kiuj kontestis la malkovron de Kordylewski surbaze de propraj observoj kun negativa rezulto. Post tio mallaŭtiĝis la diskutado kaj nur en la lastaj jaroj denove okazas interesiĝo pri la temo, ĉar kreskis la esplorado ĝenerala de la interplaneda materio pere de eksterteraj observiloj. Usona astronomo eĉ opinias, ke li vidis polvolunon obskurigantan la kontraŭlumon! Ankaŭ aliaj esplorantoj trovis libraciajn nubojn.
Ankaŭ en m1a instituto en Bochum verkiĝis ĵus kontribuaĵo al tiu problemo surbaze de fotografiaĵoj ricevitaj per 140°-ĉielkamero (sferosurfaca, 40cm diametro) en la observatorio de ESO (Eŭropa Suda Observatorio) en Ĉilio. La ĉefa kaŭzo de ili tamen estas surfaca fotometrio de la Lakta Vojo, do la studado de polvaj lunoj estis apuda produkto, tamen utila. La fotografioj estis selektitaj laŭ rigoraj kriterioj (libracia puokto malproksimu de horizonto, de Lakta Vojo kaj de Zodiako!), kaj krome la plej limiga postulo estis la samtempa apero de la kontraŭlumo sur la plako. Tio okazis tial, ĉar la heleco de la kontraŭlumo kaj ĝia profilo estas konataj, do servas kiel efika kalibrilo. Restis tri plakoj, ĉiuj faritaj en aprilo 1971, post tiu selektado. Ili estis submetitaj al elektronika proceduro, en regiono kun 60° de ekliptika longo kaj 12° ekliptika latitudo ĉirkaŭ la libracia punkto L4. Nia rezulto estis negativa, kvankam la kontraŭlumo perfekte registri ĝis (kiel videblas el ĝia latituda profilo en fig. 2). Do, ni povas konstati, ke ekzistas supera limo por la heleco de eventuale ekzistanta polvoluno de 3 S10. Ni rememoras, ke tiu estas sepoble malpli forta ol la plej malforta disheleco, kiujn niaj okuloj povas percepti.
Fig. 2. Rezultoj de surfaca fotometrio de kontraŭlumo kaj L4. La registraĵoj de tri plakoj (kie aperis ankaŭ la kontraŭlumo) estis kunmetitaj. La absciso signifas «kliptikan latitudon por la kontraŭlumo kaj longitudon por la polva luno. |
El la scio pri la karaktero de la interplaneda polvo oni povas dedukti, ke tiu heleco de 3 S10 korespondas al sfera kondensiĝo de 7° diametro de interplaneda polvo al la trioblo de la meza denseco de polvo en la ekliptika ebeno. Sekve, se per la okuloj iutempe videbliĝas la polvaj lunoj, la kondensiĝo devas atingi minimume la sepoblon de tiu valoro, aŭ la 20oblon de la meza polvodenseco.
Kiel oni komprenu la kontroversecon de la observorezultoj, foje konfirmante, foje kontestante la ekziston de polvolunoj? Se ĉiuj observoj estas korektaj, restas nur unu ekspliko: La fenomeno estas varia kun la tempo. Kaj tio konsekvencigas, ke la polva materio, kiu enmigras la libraciajn punktojn (ĉar tiuj ja moviĝas, kun la ĉirkaŭtera rapideco de la Luno, relative al la polvo) kaj restas tie iom da tempo, estas de malsama denseco. Do kelktempe aperas en la libraciaj punktoj pli fortaj densiĝoj de polvo, kaj tiam la polva luno fariĝas videbla, alitempe ĝi ne estas videbla, ĉar la densiĝo estas tro malgranda.
Fonto: Homo kaj Kosmo, 1975 n-ro 3-4, p. 7-10
STEB: http://www.eventoj.hu
Reen al la antaŭa paĝo! |