LA LOKO DE LA HOMO EN LA UNIVERSO

Nia planedo estas sole lulilo de la racio

La homo kiel unu el multnombraj formoj de la racio en la senfina universo, kiel unu el partoj de la materio pensanta — ekestis kaj evoluis sur sia eta, sed bela planedo.

Nu, kiel diris »la patro de l' astronaŭtiko« Ciolkovskij: »La planedo estas lulilo de la homara racio, sed ne eblas eterne vivi en la lulilo!«

Tiu granda rusa sciencisto kaj viziulo (1857—1953) antaŭvidis la hodiaŭan »kosman eraon« kaj grandskale kontribuis al ĝi per sia laboro. Realiĝas multaj liaj ideoj kaj teorioj (plurŝtupaj raketoj, teknikaj principoj de ilia stabiliĝo, malvarmigo, vivo de homoj en artefaritaj satelitoj kaj orbitaj stacioj ktp.).

»Mi esperas ke miaj verkoj, se ne baldaŭ, sed ja probable en pli malproksima estonto, donos al la socio montojn da pano kaj nemezureblan potencon«… — Kaj tio komencis efektiviĝi: jam hodiaŭ la astronaŭtiko senlime utilas al la homo (ebligas novajn metodojn de atmosfer-esplorado kaj de hidrologiaj kaj meteorologiaj cirkonstancoj, pli rapidan evoluon de agrikulturo, geologio kaj ankoraŭ multon, multon).

La homo strebas al la kosmo, kaj la racio, do, eliĝas jam el sia lulilo — la planedo Tero…

La homo kontribuos al la evoluo de la kosmo

»Kio povas pli beli — ol trovi eliron el la malvasta anguleto de nia planedo, aliĝi al la kosma spaco, kaj liberigi la homojn de la Tera malvasteco kaj de katenoj de la Tera gravito« — ankaŭ skribis Ciolkovskij.

Sed, ne temas nur pri tio. Kiel ankaŭ aliaj racioformoj en la kosmo, ankaŭ la homo havas grandiozan kosman mision kiu, tieldire, senlimas. La patro de la astronaŭtiko estis granda viziulo-optimisto. Mirigita per belo kaj harmonio de la universo, li kredis ankaŭ je la homa granda estonto, kaj per sia »Kosma filozofio« (tiel ja titoliĝas unu el liaj verkoj) tutforte strebis inspiri ankaŭ aliajn per kredo, ke la homo per siaj racioj kaj volo reformos ne sole sin mem, sed estos ankaŭ »faktoro en la evoluo de la universo« !

Ĝuste tian konvinkon nuntempe dividas ankaŭ multaj tre elstaraj scienculoj en la mondo kiuj lanĉas novajn hipotezojn pri tio kiel la homo estontece aliordigos parton de la kosmo.

Elĉerpiĝo de ĉiuj energifontoj sur la Tero

A1 la aliordigo de unu parto de la kosmo la homo, krom aliaj kaŭzoj, estos devigata ankaŭ pro la elĉerpiĝo de ĉiuj energifontoj sur la Tero.

Konata usona fizikisto-teoriisto Dyson elkalkulis, ke la homaro hodiaŭ ĉiu sekunde konsumas energion de proksimume 3.1012 ĵuloj. Ne ekzistas dubo ke la rezervoj de karbo, nafto kaj aliaj energidonaj krudaĵoj ricevataj el Tero estos elĉerpitaj jam dum sekvaj kelkaj jarcentoj. Samtempe oni devas konsideri perspektivojn de teknologia evoluo de la socio. Nome, eĉ supozante ke meza jara produktad-kresko de materiaj valoraĵoj kaj energio estos nur trionprocenta (ĝi certe estos pli granda), tiam la produktad-volumo, post mil jaroj, kreskos 20 miloble, kaj post 2500 jaroj 10 miliardoble! Tio signifas ke la energiproduktado sumos tiam ĉ. 3.1022 ĵuloj.

La homaro, verŝajne, jam relative baldaŭ transiros al nova intensa uzado de nuklea energio (tiuokaze malhelpe minacos trovarmiĝo de la Tero). Sed ankaŭ tiu nova nuklea energidonanto (deŭterio) ĉefparte elĉerpiĝos dum la menciitaj 2500 jaroj! Kaj eĉ se la homoj ellernos direkti ankaŭ termonukleajn reakciojn kun la ordinara hidrogeno, tiam okaze de »forbruliĝo« de 10 % de ĉiuj oceanoj sur la Tero (»forbruli» pli multe estus malalcele!) la energio sufiĉos ne pli ol por pluaj 1-2 mil jaroj.

La dua granda energifonto sur la Tero estas senpera utiligo de la sunradiado. Ĉiusekunde la Teron atingas ĉ. 2.1017 ĵuloj de la sunenergio en formo de la lumo kaj varmo. Tio estas preskaŭ 100 miloble malpli ol estas la supozebla »normo» de energikonsumado post 2500 jaroj!

Pro ĉio ĉi la homo estos devigata uzi energion ekster la Tero, respektive tiucele aliordigi parton de la kosmo.

Aliordigo de la Sunsistemo

La homo, do, influos la kosmoevoluon. Li komencos per tio, ke li uzos kaj ŝanĝos kelkion en la Sunsistemo mem iamaniere?

Jam Ciolkovskij emfazis ke la Tero »kaptas nur unu dumiliardonan parton de la sunradiado. Li opiniis, ke la homo foje devos ekregi »la tutajn Sunajn varmon kaj lumon« kaj ke ili komencos disloĝiĝi en spacoj de la Sunsistemo. Li supozas, ke tio devus okazi en kelkaj etapoj.

Kvankam kun iuj liaj asertoj en la libro »Fantazioj pri la Tero kaj ĉielo« (j. 1895) la scienco hodiaŭ ne povus konsenti, tamen estas interesaj kaj tie larĝvidaj multaj liaj supozoj. Li kredis, alie, ke en la estonto ĉio komencos per konkerado kaj aliordigo de asteroidoj tiel ke oni direktos la movadon de etaj planedoj »kiel ni direktas ĉevalojn«. La energion por la homvivo sur aliordigitaj asteroidoj oni ricevos per »sunmotoroj« (li do antaŭvidis — sunbateriojn!). En la kosmo oni, poste, ellaborus sistemon de »eteraj urboj«. Kiel konstrumaterialon por ili oni uzus asteroidojn, poste Lunon, Teron kaj fine grandajn planedojn.

Por ĉio dirita estos necesaj eble eĉ milionoj da jaroj, sed tial la aliordigita Sunsistemo ebligos la vivon por »300.000 trilionojn da estaĵoj similaj al la homo«…

Ankaŭ hodiaŭaj sciencistoj akceptas ideojn pri neevitebleco de aliordigo de la Sunsistemo en la estonto, kvankam ili pri tio alie kaj pli moderne modifas siajn hipotezojn. Kaj ne nur tion. Multaj opinias ke raciaj estaĵoj iam bruligos kaj estingos stelojn, ŝanĝos la orbitojn de planedoj kaj aliordigos laŭgrade eĉ la Galaksion mem por siaj bezonoj!

Artefarita volvaĵo ĉirkaŭ la Suno

La jam menciita usona sciencisto Dyson, ekzemple, ripetas esence la ideojn de Ciolkovskij, sed li disvolvas siajn tezojn baze de fizikaj atingoj el la dua duono de la XX-a jarcento.

Konkludinte, kiel estas jam supre prezentite, ke elĉerpiĝos ĉiuj energifontoj sur la Tero, li detale prilaboris ideon pri arta sfero ĉirkaŭ la Suno kiu (sfero) ebligus uzadon de la tuta energio kiun la Suno elradias (4.1026 ĵuloj). Dyson opinias ke la homaro ne havos alian eliron post 2,5-3 mil j aroj.

Tiu giganta arta sfero, fakte iaspeca pilko, en kies centro situus la Suno, estus farita el la maso de plej grandaj planedoj, unuavice de Jupitero. Ĝia radiuso estus eĉ 150 milionojn da kilometroj, kaj la diko, laŭ nunaj kalkuloj, tia ke super ĉiu kvadrata centimetro de ĝia surfaco sekvus ĉ. 200 gramojn da maso.

Sur la interna flanko de la »Dysona sfero« (kies surfaco estus miliardoble pli granda ol la surfaco de la terglobo) iĝus »artefarita biosfero«. Err ĝi povus vivi loĝantaro kies nombro estus proksimume analoga al la antaŭvidoj de Ciolkovskij. Estus sensence nun okupiĝi pri la konstruaĵdetaloj de la »Dysona sfero« (ekz. kiel ĝi rotacios, kiel certigi ke la loĝantaro ne »ŝvebu« ĉar la sfero ne havos graviton, per kiu ĝi tirus objektojn al si). Esencas, ke la principaj faktoroj bone harmoniiĝas: la tuta maso de la grandaj planedoj, la diko de la artefarita biosfero, la tuta energio de la Sunradiado ktp.

Dyson opinias ke ankaŭ aliaj civilizacioj en la kosmo nepre havis aŭ havos similan vojon: kelkajn milionojn da jaroj post la eniro en la stadion de teknika progreso ili devos krei artan biosferon, kiu plene ĉirkaŭos ilian »stelon-Sunon« (se ilin, kompreneble, ne trafus ia hazarda katastrofo). Konekse kun tio oni devas emfazi, ke la radiado de la »centra stelo« ne trapenetrus la netravideblan »Dysonan sferon« kaj en la interstelan sferon radiados sole la ekstera flanko de tiu sfero — unuavice infraruĝajn (varm-) radiojn. Pro tio Dyson proponas, ke malkovron de eksterteraj civilizacioj oni faru kaj per sistemecaj serĉadoj kaj per studoj de »punktaj fontoj« de la infraruĝa radiado de ekstertera deveno!

Uzo de nuklea energio de Jupitero

Ŝajnas tamen ke la »Dysonsfero« ne estas sole ebla vojo de la civilizaci-evoluo, kiu klopodas pleje eluzi energiajn rezervojn de sia planedsistemo.

La soveta sciencisto I. Ŝklovskij akcentas, ke la giganta maso de Jupitero okaze de sintezo de helikerno el hidrogeno povus produkti monstran nukle-ernergion de 1042 ĵuloj kion oni povus kompari kun eksplodenergio de supernovao! (supernova stelo). Se oni de ĝi ĉiusekunde uzus »nur« 4.1026 ĵuloj (t. e. kioma estas la energio de la tuta Sunradiado), rezervoj de nukle-energio de Jupitero sufiĉus preskaŭ dum 300 milionoj da jaroj.

Dispecigo de la Suno

Tre alte evoluinta civilizacio povos finfine ankaŭ »pruntepreni« iom da procentoj de la maso de sia »centra stelo« — sen iu grava domaĝo por ĝia lumo.

Tian forpecigon de la Suno oni efektivigus tre lante kaj laŭgrade. Se oni prenus mason 25 oble pli grandan ol la Jupitera, la energi-ekvivalento de hidrogena maso estus 3.1043 ĵuloj, kaj tio sufiĉus por kelkaj miliardoj da jaroj!

En tiu okazo oni ne uzus planedojn kiel konstrumaterialon de la sfero ĉirkaŭ la Suno. Eble oni tiam uzus duonan mason de la grandaj planedoj kiel konstrumaterialon por artefaritaj planedoj — »kosmaj urboj« rivoluantaj ĉirkaŭ la Suno…

Raciaj estaĵoj povas lumigi kaj estingi stelojn

Kial altevoluinta civilizacio en la kosmo ne povus provoki eksplodon de najbara stelo — se al ĝi (la civilizacio), ni diru, ekmankus pezaj elementoj? Tia grandioza entrepreno signifus fakte kreon de »artefarita supernovao«, kaj tiun entreprenon oni povus efektivigi pere de nekredeble fortaj laseroj kun gama-radioj koncentritaj en tre mallarĝa fasko, sed eble ankaŭ per iu nova metodo. Raciaj estaĵoj povus, adekvate al siaj energibezonoj, rapidigi aŭ lantigi ritmon de nukleaj eksplodoj en steloj.

Laŭ tio, el scienca vidpunkto ne estas granda peko, se iu verkisto de »kosmaj romanoj« prezentas la supernovaojn kiel verkon de supercivilizacioj.

Aliordigo de galaksioj

Tre evoluintaj raciaj estaĵoj povus influi ankaŭ al evoluo de kompletaj galaksioj.

Nome, disvolviĝante, ĉiu civilizacio laŭgrade »aliordigas« ĉiujn stelojn, kiujn ĝi renkontas je sia vojo — kaj por tio estas necesaj kelkdek milionojn da jaroj. Nu, el la kosmologia vidpunkto tio estas bagatela tempodaŭro.

Eble ankaŭ tiuj nekutimaj fenomenoj, observataj en la galaksikernoj (ankaŭ en nia Galaksio), estas ligitaj je aktiveco de supercivilizacioj? Kaj fine, ĉu eble kaŭzo de eksterordinara radio-radiado de iuj radio-galaksioj — estas aktiveco de tiel perfektaj formoj de altorganizita materio, kiujn oni eĉ ne povas nomi nur per »racia estaĵo«?

Disvastiĝante en la kosmon, la homo, respektive liaj raciaj posteuloj, nepre devos kontaktiĝi kun aliaj kosmaj estaĵoj. Tion oni atingus unuavice per radio—komunikilo.

Pro la egaj distancoj inter civilizacioj en la kosmo iliaj radio-elsendoj ne devas; esti tiaj, ke ili postulus respondon. Nome, ĉiu supercivilizacio probable siatempe jam ricevis »senpage« tre altvalorajn senpagajn informojn de siaj pli evoluintaj »kosmaj najbaroj«, kaj laŭ tio ĝi estas ankaŭ »morale« devigata per siaj sciencaj informoj malegoisme helpi al siaj »pli junaj fratoj« en la kosmo…

Jam nuntempe oni investas grandajn penojn kaj signifajn materialajn rimedojn por realigo de radio-kontaktoj kun raciaj estaĵoj en la kosmo.

Nia situo en la kosmo

Kie estas la homo hodiaŭ, ĝis kie li venis en la kosmo?

La kosmajn civilizaciojn laŭ ilia teknologia evoluo oni povus — laŭ opinio de iuj sciencistoj — dividi je tri ŝtupoj:

  1. Civilizacio kiu ĉiusekunde foruzas ĉ. 1013 ĵuloj da energio,
  2. Civilizacio kiu ĉiusekunde foruzas ĉ. 4.1026 ĵuloj (superreginte la energion kiun elradias ĝia stelo),
  3. Civilizacio kiu ĉiusekunde foruzas ĉ. 4.1037 ĵuloj (superreginte la energion de sia galaksio).

Provizore la homo estas sur la plej malalta, t.e. sur la unua ŝtupo de la civilizacio — ne nur laŭ sia teknologia evolunivelo, sed ankaŭ laŭ multaj absurdoj de sia sistemo.

Kaj tamen, kvankam en doloroj kaj spasmoj, ĉio foje devas nepre ordiĝi. Ne estas dubo — foriginte plene eblecon de nuklea katastrofo — la homo ĉiam pli komplete progresos en la kosmon, por ke li el la I-a ŝtupo de la civilizacio ricevu »transiran noton« en la II-an ŝtupon kaj ĉiam pli aktive partoprenu en la pluevoluo de la kosmo.

Ne influos, do, sole la kosmo je la homo, sed ankaŭ la homo je la kosmo, metode kaj grandioze organizante la neelĉerpeblan »blindan« materion.

La homo, ni kredas, pravigos sian situon de la racia estaĵo en la kosmo.

Arkadije Rudomino,
kunlaboranto de la Observatorio

Fonto: revuo "Homo kaj Kosmo", n-ro 1976/1-2, p. 2-6 .

Kunlaborintoj: Dorogi Gáborné Viktória, Mészáros István
STEB: http://www.eventoj.hu