Atingoj de astronaŭtiko en la jaro 1976

La plej granda okazaĵo en konkerado de la kosmo en la jaro 1976-a estis »almarsiĝo« de usonaj kosmoflugiloj (kosmoŝipoj) »Viking 1« kaj »Viking 2«.

La celo de la kosmoŝipoj estis — »mole« aliĝi al surfaco de la planedo Marso por esplori fizikajn kaj geologiajn ecojn kaj aparte eblajn vivkondiĉojn sur tiu ĉi interesa kaj enigma planedo.

 klaku por grandigi

La desegnaĵo montras nian Lunan kun la plej karakterizaj »maroj« kaj krateroj. Interalie, oni bone rimarkas (dekstre supre) da »Maron de krizo« kie »Luna 24« prenis la specimenojn de Luna interno. Aliaj literoj kaj ciferoj sur desegnaĵo signifas: A 11, A 12, ktp montras la lokojn, kie allunĝis la ekipoj el kosmoŝipoj »Apollo«. La aliaj historiaj lokoj sur la Luno estas signitaj per sekvaj numeroj : 1— la loko kie alluniĝis la unua sovetia raketo, kiu ĝenerale, kiel unua tera korpo, atingis la Lunon, 3 — la loko kie »manovris« Lunohod 1. La krateroj kaj montaroj estas signitaj per sekvaj ciferoj : 2 — Platono, 4 — Koperniko, 5 — Boŝkoviĉ, 6 — Alpoj, 7 — Apeninoj, 8 — Eratosteno, 9 — kratero Alfonso (en kiu aperis »vulkano«) 10 — Tiho (unu el plej rimarkindaj krateroj), 11 — Leibnitz (la plej alta montaro sur la Luno — pli alta ol Monto Everest sur la Tero).

La rezulto de la esplorado, bedaŭrinde, ne estis »unusenca«: nome, aŭtomataj laboratorioj en ambaŭ Viking-kajutoj (kiuj, cetere, sukcese »almarsiĝis« — kio estas ja granda teknika sukceso) — la ekziston de vivo nek konfirmis, nek neis. (Pri tio pli detale legu en la artikolo de d-ro Vujnoviĉ »NE ESTAS NUR LA VIVO KIO NIN INTERESAS SUR MARSO«).

Sovetianoj ankaŭ havis rimarkindajn sukcesojn — antaŭ ĉio en lanĉado de kosmostacioj »Sojuz 22« kaj »Luna 24«.

La kosmoŝipo »Sojuz 22« kun du kosmonaŭtoj (Vladimir Aksenov kaj kosmo-veterano Valerij Bikovskij) estis unua kosmoŝipo — rezulto de kunlaboro inter du socialismaj landoj (USSR kaj GDR). La ŝipo havis specialan fotoaparaton (konstruitan en fama optikfabriko »Carl Zeiss-Jena«) kun ses diversaj kaj samtempe funkciantaj fotoobjektivoj. La kosmonaŭtoj faris multegajn: precizajn fotojn de teritorioj de USSR kaj GDR escepte utilajn por esplorado de natur-riĉaĵoj de ambaŭ landoj.

Ankaŭ estis interesa la atingo de »Luna 24«, kiu aŭtomate alluniĝis en geologie tre interesa regiono de »Maro de krizo«. La aŭtomata stacio boris duran lungrundon 2 metrojn profunden por preni kaj aŭtomate alporti al la Tero specimenon de materio el Luna interno! Tiu ĉi materio estas ja interesega ne nur por esplorado de Luna geologio, sed ĝi povus al ni doni valorajn sciojn pri aĝo de Luna grundo kaj, do, ankaŭ pri aĝo de la Luno mem. Kaj aĝo de la Luno povus ankaŭ esti tre utila por pritakso pri aĝo de la Luna (supozebla) »patrino« aŭ »fratino« — la Tero…

D-ro Gabro Divjanoviĉ


Fonto: revuo "Homo kaj Kosmo", n-ro 1976/1-2, p. 9-10.

Kunlaborintoj: Dorogi Gáborné Viktória, Mészáros István

STEB: http://www.eventoj.hu