KIO ESTAS — LA SENFINO?

(Intervjuo kun la redaktoro de nia revuo, publikigita en la nacilingva revuo »START« de la 24. IX 1975)

START: Kioma estas la kosmo?

DIVJANOVIČ: Precize oni ankoraŭ ne scias, ĉar, kiam oni konstruas iun pli grandan teleskopon, ĉiufoje oni vidas pli kaj pli malproksimen. Pli precize, »ni aŭdas« ĉiam de pli malproksime, ĉar la radio-teleskopoj per la atingpovo superis la optikajn. Pleja malproksimo, el kiu ĝis nun estas ricevitaj signaloj, estas proksimume dek miliardoj da lumjaroj, kaj unu lumjaro egalas al dek bilionoj kilometroj.

S.: Ĉu tio signifas ke la kosmo estas senfina?

D.: Laŭ la opinio de Ejnŝtejn (Einstein), ĝi estas fina, sed sen limoj, dum iuj astronomoj, precipe sovetiaj, defendas la opinion ke la kosmo estas senfina.

S.: Kiel laiko, lerninta ke ĉio havas la komencon kaj finon, mi malfacile povas imagi ke io estas senfina. Kiel vi klarigus la senfinon?

D.: Tiun demandon vi devus eble direkti al iu psikologo, kaj ne al astronomo aŭ fizikisto…

S.: Kiom mi scias, vi studis ankaŭ psikologion…

D.: Vi diras, ke ĉio devas havi la komencon kaj finon, t. e. ke ni tiel en la vivo lernis. Jen, la tablo ĉe kiu ni sidas havas la komencon kaj finon, la krajono per kiu vi skribas same havas la komencon kaj finon. Prahomo el Neandertal (Germanio) jam ne estis certa ĉu, ekzemple, la rivero Rejno havas la komencon kaj finon. La antikvaj Grekoj ne sciis kiom malproksimas Luno, kaj la nunaj dimensioj de la videbla kosmo superas la distancon kiu evidente bilionoble pligrandas ol la distanco de Luno ĝis Tero. En tiaj, al ia homoj malfacile imageblaj distancoj, vere malfacilas imagi la nocion — »fino«. La nocio fino ekzistas sole por io komprenebla kaj konata, sed por la nekomprenebla oni ne povas aserti ke ĝi ĝuste devas havi la finon. Iuj psikologoj opinias, ke ekzistas danĝero de tiel nomata eraro en pensado« kiam ni tion, kion al ni donis la sperto pri ĉiutaga kaj malgranda, deziras apliki al la senfina, kion ni, praktike, nek ĝisvivis nek spertis. Iuj psikologoj kaj filozofoj eĉ opinias, ke al ni ne mankas sole konkreta scio, sed ke eĉ nia cerbo, kompreneble en la nuna stadio dc sia evoluo, simple ne taŭgiĝis por tiaj perceptaj heroaĵoj.

S.: Kiu ĝis nun plej kompakta astro estas registrita kaj kiom ĝi pligrandas ol la Tero?

D.: Ĉar ni la galaksiojn kaj nubojn de malluma materio (nuboj el gasoj kaj polvo) ne opinias kompaktaj astroj, mi supozas ke la demando koncernas al la plej granda stelo. Inter ĝis nun konataj gigantaj steloj, plejgrandas Epsilon Aurigae. Tiu stelo diametre 3000-oble pligrandas ol nia Suno, kio signifas ke volumene ĝi pligrandas ol la Suno 27-miliardoble, kaj ĉar la Suno estas miliono kaj tricent miloble pli granda ol la Tero, tio signifas ke Epsilon Aurigae estas 36.000-bilionoble pli granda ol la Tero.

S.: Ĉu ekzistas hipotezoj pri tio kioma estas meza »daŭro« de galaksio?

D.: Ni ne estas certaj eĉ kiom aĝas nia Tero ĉar, antaŭ kvar aŭ kvin miliardoj da jaroj kiam ĝi, probable, estiĝadis, ne ekzistis kronikisto, kiu skribus ĝian naskiĝateston. Eĉ malpli ekzistis kronikistoj kiam naskiĝadis la galaksioj. Tamen, iuj astronomoj surpaperigis ciferojn kiuj oscilas proksimume inter 10 kaj 50 miliardoj da jaroj. Kvankam tio estas grandaj ciferoj, ili kredeble indikas nur ekan junon de la galaksio, por kies aĝo aŭ morto ni provizore neniel povas imagi sufiĉe fantazian ciferon.

S.: Ĉu tio signifas ke nia civilizacio, kun premiso ke ĝi kontraŭstaros atomajn kaj hidrogenajn danĝerojn, havas teorie tamen garantiatan kosman tempodaŭron?

D.: La kosmajn tempon kaj daŭron absolute ne eblas kompari kun la homaj ĉiutagaj tempo kaj daŭro. Laŭ tuta nia scio, la tuta historio de la homa civilizacio ŝajnas ja kiel palpebruma daŭro kompare kun la vivdaŭro de unu galaksio, kies vivdaŭro por ni praktike identas kun eterneco.

S.: Nia Suno tamen iom-post-iom malvarmiĝas. Kiom longe ĝi elradiados sufiĉan energion por la vivo sur la Tero?

D.: Tion oni povas malfacile profeti, ĉar oni ne povas aserti, sed iuj astronomoj konvinkigas nin ke la Suno povas per la sama energio kiel hodiaŭ varmigi almenaŭ ankoraŭ 10 miliardojn da jaroj.

S.: Kaj poste?

D.: Se vin ne kontentigas la perspektivo de 10 miliardoj da jaroj, tiam mi kuraĝas ankaŭ ion profeti: se la homaro bonŝance ĝisvivos por vidi estingiĝon de la Suno, la Suno plu al ĝi tute ne necesos, ĉar tiam la homo egalos, por tiel diri, al dioj — li estos estro de la kosmo.

La tuta kosmo konsistas el miliardoj de tiaj »stelaj urboj« nomataj galaksioj. Nia Lakta Vojo estas ankaŭ tia galaksio. Por imagi al ni la grandon de nur unu galaksio ni faru la »terecan komparon«: por traflugi unu galaksion de unu ĝis alia rando, ia rapida aviadilo devus flugi pli ol 100 miliardojn da jaroj senĉese, tagnokte…

S.: Kio estas la »nigraj truoj«?

D.: Laike dirite, la »nigraj truoj« estas nevideblaj steloj, kapablantaj gluti materion de aliaj steloj…

S.: Kiel ja, la steloj, kaj »nevideblaj«?

D.: Tio ne estas facile klarigebla, sed mi provos per unu komparo: se mi ĵetas ŝtonon en la aeron, ĝi post kelkaj sekundoj refalos pro la Tera gravito. Eĉ la kanona kuglo, elpafita vertikale alten, falos post certa tempo sur la tersurfacon pro la gravito. Laŭ la teorio de relativeco de Ejnŝtejn, ankaŭ la lumradio posedas pezon, kaj la steloj nomataj »nigraj truoj« estas tiel masivaj (eble ne tiel grandaj sed »densaj«) ke desur ili povas »eskapi« ne nur ia kanonkuglo, sed eĉ nek lumradio, kiu estas 300.000-oble pli rapida ol kanonkuglo! Alivorte, la nigra truo estas nevidebla pro tio, ĉar desur tia astro ne povas atingi niajn okulojn lumradio, kaj ne povas nin atingi simple tial ĉar ĝi ne povas de tie eĉ »ekfluigi«. .

S.: En la nacilingva revuo »Čovjek i svemir« (Homo kaj kosmo) vi publikigis artikolon en kiu vi priskribas reserĉadon de la vivo sur Marso. Kion vi opinias, ĉu ekzistas la vivo sur aliaj planedoj?

D.: Laŭ nuntempaj sciencaj konceptoj la vivo estas normala fazo en evoluo de la kosma materio. La vivo devas aperi ĉie, kie por tio ekzistas kondiĉoj. Tiuj kondiĉoj estas konataj — difinita varmo, akvo kaj atmosfero. Kiam ni diras varmo, ni pensas pri varmo inter 0 kaj 100·°C kaj ke tiu varmo, eventuale, povas esti de-temp-al-tempe ankaŭ sub O·°C (ekz. kiel ĉe ni dumvintre). Per la vorto »atmosfero« oni ne pensas nur pri oksigeno, sed pri atmosfero kiel envolvaĵo protektanta la planedon kontraŭ danĝeraj radiadoj. La cititaj kondiĉoj sur nia Tero — kompare kun niaj najbaroj Venuso kaj Marso — estas abunde plenumataj. Sur Venuso estas evidente tro varme kaj, ŝajnas, ankaŭ tro seke. Sur Marso probable estas iom tro malvarme, la akvo, verŝajne, troviĝas en tre malgranda kvanto, kaj tio estas sur Marso »mallarĝa gorĝo de la vivo«, krome tie ankaŭ oksigeno tre malmultas. Sed, senkonsidere ĉu ni sur Marso trovos signojn de la vivo — en la kosmo ekzistas miliardoj kaj miliardoj da steloj, kiuj posedas siajn planedojn. Eĉ se oni inter miliono da planedoj trovos nur unu, sur kiu estas plenumitaj la cititaj kondiĉoj, en la kosmo oni trovus milionojn da planedoj, sur kiuj devus ekzisti la vivo. Nature, ni opinias pri la vivo de la Tera tipo, kiu baziĝas je karbono kaj hidrogeno. Tamen, la vivo povas ekzisti ne nur sen oksigeno, sed ankaŭ sen karbono kaj akvo…

S.: La vivo sen oksigeno kaj karbono? Tio vere sonas fantaste. Kiel funkcius tia vivo?

D.: Tio estas tiel nomataj »aliaj specoj de la vivo«. Teorie oni povas imagi ke, anstataŭ la elemento karbono, kiu faras fundamenton de la surtera vivo, estu la elemento, ni diru, silicio kiu same kiel karbono estas kvarvalenta kaj kapabla krei multajn kombinaĵojn. Kompreneble, al silicio estus necesa alia »partnero« — ne akvo, kiel al karbono, sed, ni diru amoniako. Tia vivo teorie eblas, sed ĝi, por niaj teranaj konceptoj; estus ja ege fantasta; estaĵoj, kies vivo baziĝus je silicio kaj amoniako, manĝus, ni diru, salpetron kaj spirus nitrogenon…

S.: Vi ne konsentas kun fantaziema verkisto Däniken, kaj pri tio vi ankaŭ plurfoje skribis.

D.: Konekse kun Däniken mi citus unu el plej konataj fakuloj de NASA, Ernst Stuhlinger, kiu falis en egan malfavoron de Däniken kaj piktuŝis lian sentofokuson dirinte: »La vojo ĝis la scio estas malfacila kaj longa, kaj ĝis la kredo mallonga kaj facila«. Al tiuj vortoj de la granda fakulo en interplanedaj flugoj oni apenaŭ povus ankoraŭ ion aldoni.

S.: Kian demandon vi starigus al Däniken por lin meti en mat-pozicion?

D.: Tiun demandon mi starigis ĝuste en la lasta kajero de la nacilingva revuo »Ĉovjek i svemir« en la artikolo titolita »Kial ne anoncas sin al ni kosmanoj?«

La esenco de la artikolo estas: milionoble plifacilas sendi radio-signalojn al grandaj malproksimoj ol sendi kosmoŝipon aŭ »flugantan teleron«. La kosmanoj, onidire, nin vizitadis, vizitas nin, sed de radio-signaloj nenia spuro. Vere estas plene nelogike, ke okazu io milionoble pli malfacila, kaj ne realiĝu tio milionoble pli facila. Imagu tiel fantaste civilizitajn kaj tiel fantaste nelogikajn estaĵojn. Ekzistas plaĉa aforismo diranta: »En la kosmo ekzistas sole dialektika kaj matematika logikoj, ĉio cetera«, diras la aforismo, »estas virina logiko«, kaj mi dirus: »Dänikena fantaziaĵo«.

S.: Se jam temas pri la kosmuloj, kion vi opinias, kial oni tiujn eventuale altcivilizitajn vizitantojn pli-malpli ĉiam prezentas kiel malamike animitajn?

D.: Ĉiu filozofo aŭ pensulo atendus ke el la kosmo venu estaĵoj, kiuj kompare al ni estas superioraj, ne nur teknike kaj scie, sed ankaŭ etike. Mi dubas ĉu oni povus trovi almenaŭ unu filozofon aŭ pensulon, kiu tiun problemon rigardus alie. Vidi unuavice en la homo aŭ iu ajn kosma estaĵo malamikon, estas reflekto de la vidpunkto: ĉiuj homoj malbonas.

Imagu — ke ni sendu en la kosmon kiel reprezentanton de la homaro iun gangsteron el Ĉikago kaj ke li »diskutu« kun pensuloj de iu alia kosma civilizacio — imagu kian opinion ili akirus pri ni, teranoj! Rilate al tiu malamika vidpunkto temas pri nia ankoraŭ primitiva nivelo de civilizacio. Eĉ la unuaj homoj sur Luno estis nek filozofoj nek pensuloj, sed militistoj, pilotoj kiuj dum la Korea milito senkompate bombardis senkulpan loĝantaron — eĉ hospitalojn, virinojn kaj infanojn!

S.: Ekzistas informoj ke la kosmoflugoj ŝanĝas la homan psikon, ke astronaŭtoj ne plu cerbumas pri tio kiel estas hejme en Ameriko, se ili estas Amerikanoj, sed »hejme« signifas — sur la Tero, kaj la samo okazas al sovetiaj astronaŭtoj. Ĉu sinokupiĝo pri la astronomio ŝanĝos la homan psikon?

D.: Antaŭ ĉio, la astronomio ne estas nur gapado al steloj, ĉar la astronomoj, eble pli ol aliaj, homoj, cerbumas pri sorto de la homaro, ili staras tre firme sur la Tero kaj tre reale observas ĉi mondajn problemojn. Eble estus plej bone, ke mi ripetu vortojn de la sciencisto R. Fosdick kiu, inaŭgurante kaj funkciigante la montpalomaran teleskopon diris: »Moviĝante en la kosmo, kies limojn ni ne povas al ni prezenti, la homo konsumas sian energion je tio, ke li kun aliaj homoj batalu por aferoj, kiuj per unu rigardo tra tiu ĉi teleskopo montriĝus tute nelogikaj«.

S. Kiom pligrandigas la teleskopo de la Zagreba observatorio?

D.: Tricentoble.

S.: Do, rigardata per ĝi, se mi bone kalkulis, Luno vidiĝas kiel el kosmoŝipo distancanta de Luno 1000 km?

D.: Proksimume tiel, sed el la kosmoŝipo oni vidus ĝin pli klare, ĉar ne ekzistas deformiĝoj kiujn kaŭzas la atmosfero.

S.: En la mondo ekzistas teleskopoj, kiuj prezentas verajn teknikajn mirindaĵojn. Ekz. tiu en Monto Palomar (Usono) kies »vidkapablo« estas tiel delikata ke en cirklo de dukilometra diametro estas malpermesata havi bruligitan cigaredon. Sovetianoj konstruis sur Kaŭkazo ankoraŭ pli grandan. Kioma estas pligrandigo de la montpalomara teleskopo?

D.: Tiaj teleskopoj povas teorie pligrandigi ĝis 10.000-oble, sed nur teorie, ĉar la atmosfero kaŭzas malhelpojn, kiuj tiujn grandajn pligrandigojn deformigas, kaj oni ordinare pli bone vidas per pligrandigo de 500 ol per la kelkmilobla.

S.: Tio signifas ke, praktike, ekzistas lasta fortolimo de la surteraj teleskopoj?

D.: Tio pli dependas de la atmosfera pureco ol de la fizikaj lensoeblecoj.

S.: Se ni neglektus la atmosferon kaj kurbecon de la Tero, kaj turnus la montpalomaran teleskopon al Eŭropo, kion ni vidus?

D.: La Ejfelan turon kvazaŭ ni ĝin rigardus el la distanco de 800 m, do pli bone ol ĝin vidas plejparto de Parizanoj.

S.: Ĉu observadoj el kosmaj ŝipoj malpligrandigis signifon de la surteraj observatorioj?

D.: Nepre, instrumentoj instalitaj en kosmaj ŝipoj aŭ sur la lunsupraĵo vidos la kosmon nekompareble pli bone.

S.: Se vi estus la unua, kiu kontaktiĝus kun iuj altcivilizitaj estaĵoj el la kosmo, kion vi mesaĝus al ili?

D.: Mi ne multe pri tio cerbumis, sed mi opinias ke mi sendus al ili proksimume tiun ĉi mesaĝon: Kiom ajn vin interesas — post kiam vi nin en la kosmo malkovris — nin pli proksime koni, tamen ne vizitu nin! Vi metus nin en situacion, ke ni hontu pri ni mem se vi esperas renkonti en ni raciajn estaĵojn, en la vera vortosenco. Ni ja malkovris radion kaj televidilon, ni veturas per diversaj veturiloj, ni fieras pro nia skriboscio, kaj ankaŭ pro tiel nomata »kulturo« kaj tamen plejparto de nia planedo ne disŝiris sian umbilikan ŝnuron de ĝangalo, ne superis siajn bestajn heredaĵojn. Vi evidente miras, ke tiaj kosmaj primitivuloj tamen venis eĉ sur Lunon, sed ankaŭ orangutanon estas tute facile instrui ke ĝi, ni diru, veturu bicikle. Nu, kiel instrui ĝin pensi kaj mediti gvidata per tio kion Ejnŝtejn nomis »komuna kosma sento«?

Intervjuis: Goran Massot, verkisto


Fonto: revuo "Homo kaj Kosmo" n-ro 1976/1-2, p. 14-19.

Kunlaborintoj: Dorogi Gáborné Viktória, Mészáros István

STEB: http://www.eventoj.hu