Pri Venuso, la Diablo, Jack Chick, kaj la Framasonoj
- nur fragmento -


La plej hela stelo en la ĉielo estas fakte planedo: Venuso. Venuso estas pli proksime al Suno ol nia Tero estas, tial, vidate de Tero, ĝi troviĝas en la regiono de Suno, aperante antaŭ sunleviĝo kiel matena stelo, aŭ dum sunsubiro, kiel vespera stelo. Pro ĝia ekstrema heleco kaj ĝia proksimeco al leviĝanta aŭ subiranta Suno, ĝi estas facile trovebla.

La Venusa jaro daŭras 225 (Terajn) tagojn. Dum Venuso rondiras Sunon, Tero rondiras samdirekte. Pro tio, vidate de Tero, la periodo de Venuso ĉirkaŭ Suno ŝajne daŭras pli longe: 584 tagojn. La astronomia termino por tiu periodo estas sinodika periodo.

Dum proksimume 8 monatoj de ĝia sinodika periodo, Venuso aperas antaŭ, alivorte, okcidente de Suno. Ĝi leviĝas kiel matena stelo, maksimume tri horojn antaŭ Suno. Kiam Venuso iras malantaŭ Suno, stato kiun astronomoj nomas 'supra konjunkcio', ĝi malaperas dum tri monatoj. Poste, ĝi reaperas oriente de Suno, kaj fariĝas vespera stelo dum 8 monatoj. Kiam Venuso pasas antaŭ Suno, en malsupra konjunkcio, ĝi malaperas nur dum semajno. (Referencoj: 1, 2, 3, 4)

Kompreneble, la nomo de la planedo devenas de la Romia diino de Amo kaj Belo, Venus. La rilato inter la stelo kaj la diino ne estas nur Romia tradicio. La Romianoj verŝajne heredis la ideon de la Grekoj, kiuj nomis la planedon laŭ sia diino de Amo, Afrodito. Kaj la Grekoj probable prenis la ideon de la Babilonia kulto de Iŝtar. Iŝtaro estis komplika diino, reprezentanta Amon, Amoron, Fekundecon, Pasion, kaj Militon. Babilonianoj nomis ŝin Sinjorino de Ĉielo, kaj konsideris la vesperan stelon ŝia. (Referencoj: 1, 2)

Plej antikvaj astronomoj ne sciis ke la matena stelo kaj la vespera stelo estas fakte la sama objekto. Laŭ iuj fontoj, la Greka filozofo Pitagoro (572-492?) unue malkovris tiun fakton. Laŭ alia fonto, estis Paramenido (500-450?) kiu faris la malkovron. Ĉiukaze, la fakto fariĝis konata almenaŭ de la kvina jarcento antaŭ Kristo.

La Grekoj tamen havis apartajn nomojn por la matena kaj vespera steloj. La nomo de la vespera stelo estis Hesperos, kiu devenas hindo-eŭropa radiko kiu signifas 'okcidenta'. La matena stelo nomiĝis Phosphoros, kiu signifas, 'portanto de lumo', aŭ Eosphoros, 'portanto de tagiĝo'. (Notu, ke la latinigitaj formoj de ĉi tiuj nomoj finiĝas per -us anstataŭ -os). Portanto de Lumo, aŭ Portanto de Tagiĝo estas sufiĉe taŭgaj nomoj, ĉar la matena stelo antaŭiras Sunon, kvazaŭ heroldo.
(Referenco: 1 )

La Romianoj ankaŭ havis du nomojn por la stelo. La vespera stelo nomiĝis Vesper, aŭ Noctifer (portanto de nokto) kaj la matena stelo estis Lucifer (portanto de lumo).

Antaŭ multaj jaroj mi lernis ke la Romianoj nomis la matenan stelon Lucifero, sed mi ne komprenis kiel la diino de Amo kaj Belo, Venuso, rilatas al la kristana ideo de Diablo, kiu ankaŭ nomiĝas Lucifero. Sciencistoj lastatempe lernis ke la surfaco de Venuso estas 480-grada infero, sed la antikvuloj certe ne povis scii tion.


KLIVO
aprilo 2001
Poŝto: indriko@yahoo.com



Origine la tuta artikolo:

http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/gen/venuso.htm