Se oni provas grupigi niajn nutraĵojn surbaze de ilia biologia funkcio, oni kutimas distingi kvar grupojn:
Ĉar ni okupiĝas nun ekskluzive pri la spicoj, ni devas antaŭ ĉio difini la nocion de spigo:
Spicoj estas ekskluzive plantaj produktoj. En pli larĝa senco ili ampleksas ĉiujn vegetalajn produktojn, uzeblajn por gustigi la manĝaĵojn, ekz. ankaŭ la freŝan cepon, ajlon, krenon aŭ petroselon; sed en pli strikta senco - kaj tio estas plej vastasfere akceptita en la fakliteraturo - nur tiujn karakterize aromajn aŭ akragustajn, per sekigado konservitajn plantajn partojn, kiuj aldonite en eta kvanto al manĝaĵoj, plibonigas ties guston. Ankaŭ ni akceptas ĉi tiun difinon, kaj parolos pri spicoj en ĉi senco.
Aromaj, bongustigaj substancoj en la spicoj plejofte estas volatilaj oleoj. Iliaj fizikaj proprecoj similas al tiuj de la grasaj oleoj, ekz. ili ne solviĝas en akvo, nur en alkoholo, etero, kaj certaj aliaj organikaj solviloj, tamen laŭ kemia strukturo tute diferencas de grasaĵoj. Nome, ili estas miksaĵoj, konsistantaj ĉefe el diversaj terpenoj kaj ties derivaĵoj.
La terpenoj mem estas hidrokarbonidoj kun izopren-skeleto, do konsistas el du aŭ pluraj molekuloj de simpla kombinaĵo (diolefino), nomita izopreno (C5 H8):
Kelkajn terpenojn oni povas rekte sintezi el izopreno, ekz. - sub premo kaj ĉe alta temperaturo - limonenon, agrablan citronodoran likvaĵon troveblan inter aliaj en la citronoleo, kaj volatila oleo de pluraj spicoj.
En kelkaj spicoj troviĝas krom volatilaj oleoj ankaŭ aliaj (ekz. en pipro, papriko, vanilo) aŭ ekskluzive aliaj (ekz. en sinapo) spic-efikaj substancoj.
Oni kutimas grupigi la spicojn el botanika vidpunkto, laŭ la plantaj partoj, kiuj entenas la spice efikajn substancojn, kaj distingas radikojn (aŭ aliajn subterajn organojn) branĉoŝelojn, herbojn kaj foliojn, florojn aŭ partojn el floroj, fruktojn kaj semojn. - Laŭ alia klasifiko eblas distingi ekzotajn kaj hejmlandajn spicojn.
La suba tabelo 1. enhavas indikojn pri kelkaj, en Hungario pleje ŝatataj, ekzotaj spicoj.
Nomo |
Parto de planto |
Specifikaj substancoj (ĉefaj) |
||
Zingibro (Zingiber officinale) |
rizomo |
volatila oleo, ĉefe el zingibereno; gingerolo (akragusta) |
||
cinamo (Cinnamomum genro) |
branĉoŝelo |
volatila oleo ĉefe el cinamata aldehido |
||
laŭro (Laurus nobilis) |
folio |
volatila oleo ĉirkaŭ duone el cineolo |
||
safrano (Crocus sativus) |
florstigmo |
krocino (kolorsubstanco); pikrokrocino (amara subst.); volatila oleo ĉefe el safranstigmo) |
||
kariofilo (Eugenia caryophyllata) |
florburĝono |
volatila oleo ĉefe el eŭgenolo |
||
pipro (Pipper nigrum) |
frukto |
piperino (akragusta subst.); volatila oleo |
||
pimento (Pimentum officinalis) |
frukto |
volatila oleo ĉefe el eűgenolo |
||
muskato (Myristica fragrans) |
interno de semo |
volatila oleo, riĉa je miristicino |
||
maciso (Myristica fragrans) |
arilo |
volatila oleo, riĉa je miristicino |
||
vanilo (Vanilia planifolia) |
frukto |
vanilino kaj aliaj odoraĵoj parte kun nekonata strukturo |
La suba tabelo 2. donas informojn pri spicoj el kelkaj piantoj, kultivataj ankaŭ en Hungario.
Nomo |
Parto de planto |
Ĉefaj specifikaj substancoj |
majorano (Majorana hortensisl) |
herbo |
volatila oleo, ĉefe el cissabinenhidrato |
timiano (Thymus vulgaris) |
herbo |
volatila oleo ĉefe el timolo kaj karvakrolo |
papriko (Capsicum annuum var. longum) |
frukto |
kapsaicino (akragusta); karotenoidoj (koloro); volatilaj oleoj |
junipero (Juniperus communis) |
frukto |
volatila oleo |
anizo (Pimpinella anisum) |
frukto |
volatila oleo ĉefe el anetolo |
kumino (ÍCarum carvi) |
frukto |
volatila oleo ĉefe el d-karvono |
fenkolo (Foeniculum vulgare) |
frukto |
volatila oleo, ĉefe el trans-anetolo |
koriandro (Coriandrum sativum) |
frukto |
volatila oleo, ĉefe el linaloolo |
aneto (Anethum graveolens) |
frukto kaj folio |
volatila oleo |
sinapo (Sinapis alba) |
semo |
sinalbin-mustardoleo |
Oni kredus, ke homo inklinas iom malalte taksi la unuavice plezuron donantajn spicojn kompare kun aliaj, pli gravaj nutraĵoj. Tamen, la historio koncerne la uzadon de spicoj tute ne subtenas ĉi tiun opinion:
Jam la nomo esprimas eksplicitan aprecon. En pluraj eŭropaj lingvoj ĝi devenas de la latina vorto "species", kiu signifas ion specialan, belan, rimarkindan. De ĉi vorto devenas la itala spezie, la franca épice, la angla spices kaj la Esperanta spico.
Ke la homo bezonas ne nur ĉesigi sian malsaton, sed ankaŭ trovi ĝuon pere de la nutrado, montras la fakto, ke jam en la ŝtonepoko li gustigis siajn manĝaĵojn. Por tiu celo li uzis cindron, akvon de salhavaj fontoj, mielon de sovaĝaj abeloj, la sukon de acero kaj ankaŭ diversajn aromajn plantojn aŭ ties partojn.
La malnovaj civilizacioj de Oriento: Ĉinio, Hindujo, krome Egiptio, Asirio, Babilonio mencias spicojn proksimume antaŭ 5000 jaroj. Kiom alte ili estis taksataj, rimarkeblas ekzemple el la Biblio. La Libro de Reĝoj (I, 10/1-2) rakontas ke, "kiam la reĝino de Ŝebao aŭdis la famon pri Salomono ... ŝi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj portantaj aromaĵojn, tre multe da oro kaj multekostajn ŝtonojn." (Kiel sciate, tio okazis en la 10-a jarcento antaŭ nia erao). Konklude, oni rigardis la spicojn kiel reĝan donacon, egalvaloran kun oro kaj multekostaj ŝtonoj.
En la antikveco la spicoj alvenis en Egiption, Greklandon kaj Romon ĉefe el Hindujo kaj Cejlono (nun denove nomata Sri-Lanko). Oni konis jam la plimulton de la nuntempe konataj ekzotaj spicoj, ekz. la pipron, cinamon, kariofilon, zingibron, safranon kaj aliajn. La spicokaravanoj laŭ diversaj vojoj gravitis ale al la fenicia havenurbo Tiro, komerca centro. De tie la spicoj estis distribuataj en diversajn mediteraneajn landojn. Post la okupo de Tiro far Aleksandro la Granda en la 4-a jarcento (332), Kartago, kaj poste Aleksandrio fariĝis la distribuejo.
Pri la ĝardena kulturado de kelkaj aromaj plantoj oni okupiĝis jam en la 5-a jarcento antaŭ nia erao en la antikva Greklando (en Atiko), oni kultivis ekz. cepon, ajlon kaj timianon, sed pli grandskale produktadis spicojn unuavice la romianoj. Cato (234-149) en sia libro De agricultura (Pri agrikulturo) jam pritraktas la farendaĵojn konekse kun la kultivado de anizo, aneto, koriandro, timiano. La propran produktadon ĉefe la nepageble altaj prezoj motivis. La historiisto Plinio plendis, ke en la foiroj de la imperio oni postulas prezojn, kiuj proksimume centoble superas la efektivan valoron.
La romianoj, en la daŭro de siaj konkeroj, konigis la spicojn al preskaŭ ĉiuj popoloj de Eŭropo. Tiel kompreneblas, ke Alariko, reĝo de la okcidentaj gotoj, kiam liaj armeoj atakis Romon (en 408-a j. post Kristo) postulis kiel imposton ne nur 5000 funtojn da oro, sed ankaŭ 3000 funtojn da pipro.
Ĉar la homoj jam ĉie postuladis la spicadon de siaj manĝaĵoj, Karlo la Granda, komence de la 9-a jc. per dekreto (eldonita en 812, nomita Capitulare) preskribis - krom fruktoj kaj kuracplantoj - ankaŭ la kultivadon de certaj aromaj plantoj (anizo, aneto, koriandro, ajlo k.a.). Tiutempe precipe monahoj okupiĝis pri la kulturado de tiaspecaj plantoj. (Fama estis ĉi-rilate ekz. la svislanda monahejo St Gallen).
En la mezepoko la centro de importo de ekzotaj spicoj dum kelkaj jarcentoj estis Bizanco. Ĝi komercadis ĉefe kun araboj, kiuj ekde la 7-a jarcento fondadis islamajn ŝtatojn de Hindujo ĝis Hispanio. Parto de la spicoj tamen atingis Eŭropon rekte tra Hispanio, kie la islamanoj senpere kontaktiĝis kun eŭropanoj. En la komenco de la 12-a jarcento ankaŭ krucistoj (partoprenantoj de krucmilitoj) hejmenportis spicojn, inter ili ankaŭ kelkajn ĝis tiam ne konatajn, ekz. muskaton kaj macison.
Post Bizanco la nova mara potenco Venecio fariĝis centro de spickomercado, akirinte tiun ĉi privilegion de papo (Inocento III). Ĝia monopol-situacio speguliĝis en la prezoj; pro tio oni malpermesis ekz. al la venecia doĝo, akcepti tiom valoran donacon kiel safranon, kaj iĝis kutimo donaci cinamon al reĝoj kaj papoj. Franca proverbo el la 14-a jarcento diras "Multekoste, kiel pipro". En Hungario oni parolas eĉ nun pri "pipraj prezoj".
Cetere, malnovaj hungaraj kortegaj kronikoj atestas, ke en la 15-a jarcento, dum la reĝado de la reĝo Matiaso, certaj hungaraj kuirejoj uzis por spicado ankaŭ cinamon, zingibron, pipron, muskaton kaj aliajn ekzotajn spicojn, kaj ke oni eksperimentis pri hejma kultivado de pluraj aromaj plantoj jam en la 14-a jarcento.
La ĝenerala avideco pri spicoj en la mezepoko parte fontis el tio, ke oni ne konis ankoraŭ kafon, teon, kakaon. Do oni preparis ankaŭ plurajn trinkaĵojn helpe de spicoj, spicante eĉ puran akvon, mielhavan akvon, ofte ankaŭ bieron kaj vinon. (Ĉi avideco iĝis eĉ historion formanta forto je la fino de la 15-a jc. Inter aliaj estis ĝi, kiu disponigis la rimedojn por Kristoforo Kolombo serĉi novan maran vojon al Hindujo.)
Depost la malkovro de novaj kontinentoj la centro de spickomercado translokiĝis al la Pirenea Duoninsulo. La hispanaj esploristoj kunportis ankaŭ novajn, ĝis tiam nekonatajn spicojn el Ameriko, ekz. vanilion, pimenton, paprikon.
Tamen, la prezoj, pro drakone garditaj spicmonopoloj, ne malaltiĝis. Eŭropaj proprietuloj en plantaĵoj ekstermigis la aromajn plantojn sur vastaj teritorioj, koncentrigis ilin sur malgrandaj terenoj kaj malpermesis la eksportadon. Fojfoje eĉ grandaj stokoj estis forbruligitaj. Nur en la dua duono de la 19-a jarcento pliboniĝis la ĉirilata situacio kaj la prezoj fariĝis pageblaj.
La debiton ĉiutempe influis kaj influas diversaj faktoroj. Ekz. oni iom post iom ekkonis konservajn ecojn ĉe pluraj spicoj, kaj tio pliigis la serĉatecon en la 19-a jarcento, kiam oni malkovris la konservadon. - Dum la lastaj jardekoj la kemia industrio sukcesis anstataŭigi kelkajn spicojn per sintezaj produktoj (ekz. la vanilon per vanilino), kaj plurajn de longe konatajn kuracefikajn aromajn plantojn per sintezaj medicinoj. Tio malfavore influis la debiton. Sed nuntempe la situacio ŝanĝiĝis, la naturaj produktoj havas renesancon, ĉar oni malkovris, ke la kombinaĵoj akompanantaj efikajn substancojn kaj forestantaj el sintezaj produktoj ofte signife pliigas la fiziologian efikon.
Hodiaŭ la tutmonda jara spicproduktado ampleksas ĉirkaŭ 100.000 tunojn, kaj ĝi konstante kreskas.
La biologia efiko de spicoj povas manifestiĝi plurmaniere:
Ne-spicitajn, monotonajn manĝaĵojn la organismo nur malrapidege digestas, estiĝas digestaj obstrukcoj, fine senapetiteco, kaj prezentas sin simptomoj de mankhava nutriĝo.
Fig. 1 montras la mezuron de salivsekrecio ĉe konsumado de ne-spicita, kaj - per pipro kaj papriko - spicita manĝaĵo.
Fig. 2 prezentas la pligrandiĝon de korvolumeno dum la konsumado de spicita rizo kompare kun tio de la ne spicita.
Menciindas tamen, ke la troa spicado povas noci la organismon: al konstanta ekscitado la muka membrano povas respondi per kronika inflamo.
a. Antioksidan - do malhelpantan la ranciĝon de grasaĵoj - efikon havas ekz. kariofilo, aŭ spicoj el rosmareno kaj salvio, inter certaj cirkonstancoi.
b. La antimikroba efiko estas pli ĝenerala ĉe spicoj. Kiel konate, nutraĵoj malboniĝas ĉefe pro la plimultiĝo de mikroorganismoj, kaj precipe pro tri grupoj de mikroboj: Bakterioj ekz. acidigas lakton aŭ vinon. Gistoj fermentas ĉefe sukerhavajn sukojn. Ŝimoj atakas preskaŭ ĉiujn manĝajojn.
Multaj vivantaj plantoj protektas sin kontraŭ atako kaj plimultiĝo de mikroboj pere de produktado de antimikrobaj substancoj, do kemiaj armiloj. La efiko plejofte estas tute speciala kaj direktas sin nur kontraŭ la atakantoj.
Jam la mikroboj mem - kies tri ĉi-supre menciitaj grupoj apartenas al la vegetaĵa regno - produktas efikajn substancojn kontraŭ konkurantoj, nomitajn antibiotikoj. Troviĝas inter ili grandefikaj kombinaĵoj, kiel ekzemple la - kiel medikamentoj aplikataj - penicilino kaj streptomicino. La antimikrobajn substancojn produktitajn fare de pli altrangaj, verdaj plantoj oni nomas fitoncidoj, (Tia estas ekz. salicilata kaj benzoata acidoj, uzeblaj kiel konserviloj.) En aromaj plantoj kaj en spicoj plejofte la volatilaj oleoj havas fitoncidefikon, sed ĉi tiu estas tro malforta por ŝirmi la manĝaĵojn kontraŭ mikroboj; nur kombinite kun aliaj konservaj procedoj ekz. kun varmigado ĝi taŭgas por la konservado de nutraĵoj.
D-rino GÁL llona
Bibliografio
---
Fonto: revuo Fokuso, n-ro 1987/4, p.3.
STEB:
Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |