Antaŭ du jarcentoj, Hegel mallaŭdis la kronikan
senkapablecon de regnoj lerni lecionojn de la spertoj de la
historio. Sed ne nur registaroj neniam lernas. Kapitalo -
precipe la kapitalo financa - ankaŭ ŝajne estas kondamnita ripeti la
eraron, la ripetiĝantan aberacion kaj la eternan revenon de la
financa krizo. Kvankam ĝi levas novajn “demandojn”, la aktuala
krizo de la kreditaj merkatoj rivelas ankoraŭfoje la pure
distilitajn ingrediencojn de la katastrofo, proponante al
tiuj, kiuj volas profiti de ĝi, plian okazon por rekonsideri
la “bonaĵojn” de la liberaliĝo de kapitalaj merkatoj.
Oni tamen bezonas neŝanceleblan fidon por daŭre - kaj
kontraŭe al ĉiuj indicoj - prihimni "financismigon", [1] la dissternanto de prospero por ĉiuj, kaj
la kontribuanto al ekonomia stabileco kaj la progreso de la
homaro. Sed la financa fido ne facile ŝanceliĝas. Kaj kvankam
financismigo fieras pri tio, ke ĝi estas la enkorpiĝo mem de
realeco, kaj kvankam ĝi submetas komercajn entreprenojn al
strikta “fakta validumado” konsidere pri la kvaronjaraj
raportoj (t.e. prezentoj de la kontoj) kaj de la
"antecendentoj" (pasintaj rezultoj), ĝi tamen restas obstine
senscia pri tio, kion la historio de la lastaj jaroj - ĝia
propra historio - instruas al ĝi, malgraŭ tiel kulpige.
Efektive, la antecedentoj de financismigo ne estas tre
bonfamaj... Oni tamen memoru ke, depost kiam ĝi fariĝis
senbrida, apenaŭ estis tri sinsekvaj jaroj sen grava akcidento
kiu, preskaŭ ĉiun fojon, enskribiĝis en la libroj de ekonomia
historio : 1987, la neforgesebla borsa kraŝo ; 1990,
kraŝo de la “junk bonds" (obligacioj de spekulacia grado) kaj
krizo de la hipotekaj ŝparkasoj de Usono ; 1994, kraŝo de
usonaj obligacioj ; 1997, unua stadio de la internacia
financa krizo (Tajlando, Koreio, Honkongo) ; 1998, dua
stadio (Rusio, Brazilo) ; 2001-2003, kreviĝo de la
"veziko" de la interretaj firmaoj…
Kaj nun, jen : 2007. La devotuloj estas legantaj "Une
mondialisation heureuse mais heurtée" ("Tutmondiĝo feliĉa sed
malglata") [2]. En Le Monde, Pierre-Antoine
Delhommais festas la fortikecon de la besto fronte al tiel
multe da gravaj ŝokoj, pri kiuj oni ĉiufoje demandis al si, ĉu
la nuna ne estos mortiga ; sed ĉiam ĝi ne nur restariĝas,
sed ekiras kun renovigita vigleco. Fakte, oni ne povas ne
miregi pri li. Eĉ sen mencii, ke la ĵurnalisto forgesas kiom
kostas al la dungatoj ĉiun fojon por pagi la kalkulon de
financa ebriiĝo. Ĉar, kutime, malhaŭso de la merkatoj frapas
bankojn, sekve krediton, tiam investadon, kreskadon... kaj
laborpostenojn.
Sendube necesos iom brutala akiro de lia ĵurnalo fare de
investfonduso por ke, konkrete spertante "sveltigon",
Delhommais estu instigita kalkuli la koston de la ĉiam pli
alta nombro de perditaj kreskopunktoj kaj detruitaj
laborpostenoj pro la praktikoj de la financo kaj (eĉ pli) pro
ĝiaj krizoj ; kaj ke la "malglataĵoj" de tutmondiĝo devos
fariĝi por li propre afliktaj por ke li jam ne ilin trovu
"feliĉaj".
La krizo de la kreditaj merkatoj, kiu aktuale frapas la
usonan ekonomion, vidigas tamen preskaŭ idealan panoramon de
la mortigaj sinsekvoj de senbrida spekulacio. Kvazaŭ en
parado, la toksoj de la financo refoje pretermarŝas, ĉiam la
samaj kaj laŭ la identa ordo :
1. la "ponziaj" tendencoj de spekulacio ; 2.
malstrikta riskotaksado en la haŭsa fazo de la
konjunkturo ; 3. strukturo vundebla de eĉ malgranda
ŝanĝigo en la komerca medio kaj la kataliza efiko de loka
bankrotiĝo kiu ekigas la regreson ; 4. katastrofa
reĝustigo de la neta valoro de kompanioj ; 5. kromkontaĝo
de necerteco en aliaj segmentoj de la merkato ; 6. ŝoko
al supereksponataj bankoj ; 7. minaco de tutsistema
akcidento, tio estas de plena disfalo kaj posta ĝenerala
regreso pro kreditaj restriktoj, kaj helpokrioj adresitaj al
la centraj bankoj fare de ĉiuj ĉi fanatikaj subtenantoj de
nekatenita libera entreprenado…
1. La "ponziaj" tendencoj de la
merkatoj
Verŝajne neniu ĝis nun priskribis ĉi tiun sinsekvon de la
monmerkatoj pli bone ol Hyman Minsky, kiu nomis ĝin “blindeco
fronte al katastrofo” [3]. Minsky aparte atentigas pri la disreviĝoj
de Charles Ponzi, spekulisto en la 1920-aj jaroj, kiu
malversaciis la ŝparmonon de trompiĝemuloj tentitaj de
promesoj de eksterordinara rendimento. Pro tio, ke mankis al
li veraj valoraĵoj kiuj kapablus liveri la anoncitajn sumojn,
Ponzi ne havis dividendojn por pagi siajn unuajn klientojn kaj
anstataŭe uzis la kapitalon investitan de postaj alvenintoj.
Tiel, la "daŭrigebleco" de la tuta aranĝo dependis de
konstanta enfluo de novaj partoprenantoj !
Flankenlasante fraŭdon, ĉiuj "vezikoj" dependas de iom
simila mekanismo kiu bezonas, ke konstanta enfluo de mono estu
investata por daŭrigi kaj la haŭson kaj la iluzion ke ĉiuj
gajnas el ĝi. Spekulacia varbado, jen la sekreto de la veziko
kaj, kompreneble, post kiam la unuaj inicitoj foriros, ĉiam
pli da ordinaraj investantoj, - ĉiam malpli bone informite,
sed ĉiam pli multaj - estos invititaj por konsistigi la
plimulton de partoprenantoj.
Tiel, por plilongigi la kreskon de la usona
nemoveblaĵo-merkato - eterne, se eble - estis necese, ke ĉiam
pli grandaj nombroj de familioj estu pelataj al la merkato de
hipotekaj kreditoj. Komence, estis relative facile persvadi
ilin, helpe de la usona revo pri domposedado kaj precipe pro
tio ke, brogite de la fiasko de akcioj kiam la "veziko" de la
interretaj firmaoj trapikiĝis, familioj serĉis aliajn formojn
de investoj. Sed post kiam la kontingentoj de “sanaj”
depruntintoj rapide elĉerpiĝis ke oni estis devigita nepre plu
apogi la merkaton, la makleristoj de hipotekaj kreditoj iris
pluen por serĉi novajn rekrutojn… Platpiedo ?
astmo ? osteoporozo ? mensa malsano ? ne
probleme, atestita deĵorkapabla ! Kaj kian belan milton
ni havos. La densaj vicoj de klientoj marŝis en la merkaton
kaj prezoj eksoris.
Eĉ se oni ne povos repagi ĝin (domposedantoj kaj
makleristoj diras al si), oni revendos la domon kun kapitala
plivaloro por la unuaj kaj makleraĵo por la lastaj. Kaj pro
tio, ke per fido al la senfina kresko de la merkato, ĉiuj fine
deklaras sin kontentaj, la kranoj de kredito estas larĝe
malfermitaj, kaj la spekulacia altiĝo tiel nutrata ŝajnas
pravigi ĉiujn. Jen kiel ekaperis la kategorioj, destinitaj
eniri la historion, de la “subprime mortgages", tio estas
altriskaj hipotekaj kreditoj kies sukcesaj akirintoj ne povas
ricevi krediton de regulaj kreditaj institucioj pro siaj
ekstreme dubinda solventeco. Kaj pro tio, ke la raviĝo atingis
pinton, ĉiuj limoj transireblas : perfekta ekzemplo estas
la kreditoj nomataj “Ninja" (ninĝo), akronimo por “no income,
no job or assets”, tio estas : senenspeza, senlabora, sen
valoraĵoj (oferindaj kiel garantiaĵo), kaj senpaga ĉampano
sendube…
2 (a). Senzorgema takso de riskoj
Sed la financo estas eltrovema kaj, krome, ĉu ĝi ne
pretendas esti sperta je la pritraktado de riskoj ? Kaj
fakte, inventemo ne mankas ĉe ĝi. Ĝia sekreta armilo ?
"Derivaĵoj". La problemo pri kredito - precipe kiam ĝi estas
riska - estas tio, ke ĝi restas en la bilanco de la
pruntedoninto ĝis la fino - ĉu bona, ĉu malbona. La granda
eltrovo, kiu fariĝis populara en la fruaj 1990-aj jaroj,
konsistas el kunfando de kelke da kreditoj por ilin transformi
en linion de negoceblaj valorpaperoj. La granda avantaĝo de ĉi
tiu operacio, konvene nomata "valorpaperigo" [4], devenas de la fakto, ke la valorpaperoj
tiel “fabrikitaj” estas vendeblaj en la merkatoj en la formo
de paketoj al la diversaj (instituciaj) investantoj kiuj kore
volos ilin aĉeti. Tiel, dubindaj kreditoj estas deprenitaj el
la bilanco de la banko kiu, kompreneble, povas asigni ilin kun
des pli da senzorgemo ĉar ĝi scias, ke ĝi povas ilin forigi
tuj post kiam ili estos valorpaperigitaj.
Sed kial investantoj volus aĉeti tion, kion la banko volas
forigi ? Unualoke, ĉar ili prenas ilin pli
malgrandakvante, kaj antaŭ ĉio ĉar ĉi tiuj valorpaperoj estas
negoceblaj, nome vendeblaj plu. Kaj cetere, ĉar la linio de
valorpaperoj derivita de la unua grupo de kreditoj estas
efektive distranĉita en tranĉaĵojn de homogenaj riskoj.
Surbaze de sia propra politiko kaj malinklino je risko, ĉiu
institucia investanto elektos tiun tranĉaĵon kiu konvenas al
ĝi, sciante, ke ĉiam estos kelkaj - precipe la "hedge funds"
(fondusoj de spekulacia investado) - kiuj deziros iom el la
plej riska tranĉaĵo ĉar tiu estas la plej profitiga - kondiĉe,
ke ĉio iros bone.
Evidente, ĉiuj bonoj (financaj fluoj) kaj riskoj (de
nerepago) alligitaj al la unuaj kreditoj estas transdonitaj al
la posedantoj de la valorpaperoj nomataj “RMBS” ("residential
mortgage backed securities", tio estas : valorpaperoj
garantiataj de loĝejaj hipotekoj). Sed la posedantoj de tiuj
valorpaperoj estas tiel multenombraj - kaj ŝanĝiĝas tiel ofte
- ke la rezulto estas konsiderinda disvastigo de la entuta
risko. Antaŭe, la pruntedonanta banko staris sola fronte al
nerepago de unu el siaj pruntoj. Nun, la banko ne nur estas
tute senŝarĝigita de ĝi, sed ĝiaj sekvaĵoj fragmentiĝas inter
miriado da investantoj el kiuj ĉiu prenas sur sin nur unu tre
etan parton, kiu estas plu diluita interne de la totala
investaro.
2 (b). Riskoj diluitaj... aŭ
multobligitaj ?
Sed tiuokaze, oni demandos, kial alarmiĝi se, per la
universala kuracilo de valorpaperigo, la financo sukcesis
kvadratigi la cirklon ? Kaj precipe kiam la operacio de
valorpaperigo estas ripetota, komence per la RMBS-oj, kies
plej aĉaj partoj bezonas specialan retraktadon por ke ili estu
pli facile pluvendeblaj. El siaj RMBS-oj, iuj investantoj tiel
emisios novan specon de surmerkatigeblaj valorpaperoj, la
CDO-oj (collateralised debt obligations) ;
alivorte : valorpaperoj derivitaj de valorpaperoj. La
emisiado de CDO-oj rearanĝas la RMBS-parton de la investaro en
tranĉaĵoj de diversaj niveloj. La plej alta nivelo, nomata
“investa grado”, kvitigas al siaj posedantoj la unuajn 20% aŭ
30% de nerepagoj de unuaj hipotekaj kreditoj. Ĝin sekvas meza
nivelo, nomata “inter-etaĝo”, kaj fine malsupra nivelo, tiu
trafota de la ŝoko de la unuaj nerepagoj.
Ĉi tiun nivelon iuj pudore nomas “equity” (kvoto de
kapitalo), sed la lingvaĵo de la merkatoj nomas aferojn pli
malsubtile : “toxic waste”, tio estas “toksa reziduo”,
jen la nomo rezervita por ĉi tiuj produktoj kiuj, iusence,
portas multoblajn riskojn ĉar ili reprezentas la plej riskan
nivelon (de la CDO-oj) derivitan de la plej riska nivelo (de
la RMBS-oj) el la investaro de unuaj kreditoj… Sed, kondiĉe ke
la merakto de nemoveblaĵoj leviĝos, kaj ke familioj ankoraŭ
repagos siajn hipotekojn, ĉiam estos investemuloj, ĉar la
tokseco ankoraŭ ne realiĝis. Restas do nenio krom imponaj
enspezoj.
"Hedge funds", kiuj povas kolekti monon kontraŭ tre
malaltaj interezprocentoj, investas je altriskaj valorpaperoj,
tiuj pri kiuj oni kredas ke ili estas laŭvole pluvendeblaj
kondiĉe ke la merkato estas haŭsa, kaj kiuj estas proporcie
profitigaj - nome, ekstreme. La profitmarĝenoj grandegas,
“toksan reziduon” oni rigardas kiel oron, kaj la negocistoj de
valorpaperoj festas. La mirigaj profitoj maskas la objektivajn
riskojn, kiujn ĉiuj ignoras por pluvivigi la oran anseron kiel
eble plej longe. Dume, la makleristoj de nemoveblaĵoj ankoraŭ
amase varbas klientojn.
3. De struktura senŝirmeco al elreviga
nerepago
La disvastigo de riskoj per multfojaj valorpaperigoj fine
kreas la impreson, ke ili jam ne ekzistas. Tio estas iluzio,
des pli ĉar ĉi tiu milda ebriiĝo logike estigas ĉe la simplaj
partoprenantoj ĉiam pli aventureman konduton. Mi delasos la
kreditojn kiujn mi depruntis - eĉ la plej riskajn el ili - ,
diras la hipoteka debitoro al si ; tial estas konsilinde
kapti la okazon. Dume, ĉe la alia ekstremo, la spekulaciaj
fondusoj demandas al si kial - kondiĉe ke la merkato de
derivaĵoj restas solventa - ili ne surprenu la plej riskajn
CDO-ojn ĉar tiuj ankaŭ estas la plej sukaj ? La riskoj ja
estas diluitaj, sed la diluo mem kaŭzis tute nebrideblan
kreskon de ilia totala volumo, kaj fine la situacio fariĝas
ĉiam pli grava.
Nun, la strukturo jam fariĝis tiel delikata, ke ĝi estas
senŝirma kontraŭ ŝanĝigoj en la medio kiuj antaŭe estis
negravaj. La suplementaj kvaronoj de punkto, kiujn la Banko de
Rezervoj aldonas al la interezprocento, povus ŝajni
nekonsiderindaj. Sed ĉe la alia ekstremo de la kurbo de
riskoj, la hipoteka interezo pagenda de s-ino
Brimmage [5] leviĝis de 6,3% en 2005 ĝis 11,25%, kaj
ŝiaj monataj repagoj de 414 ĝis 691 dolaroj… Tio pli ol
sufiĉas por estigi nerepagon. Kiel ŝi, 14% de "altriskaj"
depruntintoj ne faris siajn repagojn en la unua trimestro de
2007.
Malpleje, la levoj de interezprocentoj fare de la centra
banko havas duoble perturban efikon. Unuflanke, estas malpli
da novaj enirantoj en la merkaton de nemoveblaĵoj, kaj prezoj
komencas fali ; aliflanke, tiuj, kiuj jam eniris, vidas
ke siaj ĉiumonataj repagoj fariĝas nerepageblaj kaj ke ilia
“eliro” estas endanĝerigata. Efektive, el la likvidado de ilia
valoraĵo rezultas kapitala malplivaloro por ili mem, kaj
intensigo de la malhaŭsa premo por ĉiuj aliaj.
Kiel kutime en financaj krizoj, specialistaj entreprenoj
suferas nemalgrandan perdon kaj estas ilia disfalo kiu,
sonigante alarmon, signalas la grandan retroirigon. En ĉi tiu
aparta kazo, du bankrotiĝoj - ĉe kontraŭaj ekstremoj de la
ĉeno - efikis sobrige sur la merkatojn. Unue, la investobanko
Bear Stearns devis fermi du el siaj “dinamikaj” fondusoj kiuj
evidente estis iom tro dinamikaj kaj efektive akcelataj de
CDO-oj. Sed American Home Mortgage Investment (AHMI),
makleristoj de nemoveblaĵoj, ankaŭ devis tuj meti sin sub la
protekto de paragrafo 11A de la leĝo pri bankroto [6]. Ĝia malfeliĉo estas pli zorgiga ol tiu de
la alia kompanio. Ĉar ĉu AHMI ne estas fakuloj pri la sektoro
de altriskaj hipotekoj, kaj se ne pri tiu, pri kiu do ?
…
4. Katastrofo estigas revizion de
riskotaksado
Jam nun, venteto de paniko senteblas. Toksaj reziduoj jam
fetoras kaj iuj ankaŭ komencas diri al si, ke la trioblaj kaj
duoblaj A-oj [7] de la tranĉaĵoj “investa grado” de CDO-oj
eble estas kontaminitaj. Sed kiel povas esti, ke tiel
grandegaj taksado-eraroj okazu ? La objektiva komplekseco
de la taksado de derivaĵoj certe neniel rilatas al tio. Kaj,
kompreneble, kreditotaksaj agentejoj taksas centojn da
tranĉaĵoj de CDO-oj kaj RMBS-oj. Tion dirite, ili nur estas
diligentaj laborantoj iom kliniĝintaj sub la amplekso de sia
tasko. Iliaj enspezoj venas de la financaj institucioj, la
frenezaj emisiantoj de tiuj valorpaperoj kiuj estas taksataj -
en 2006, la agentejo Moody’s gajnis 40% de siaj enspezoj el la
taksadoj de strukturitaj produktoj … Sed por ke novaj daŭre
sin prezentu por taksado, estas sendube preferinde ke oni
estas deklarinta la antaŭajn sanaj …
Tiel aldoniĝas plia pruvo ke la kreditotaksaj agentejoj
neniam vere estis sendependaj de la manietoj de la merkato
kiujn ili devus moderigi ; plejofte, male, ili vole
kunlaboras kun ili. La fakto estas ke, kiam oni estas tiel
proksima al la mondo de financo kaj, parenteze, parazitas ĝin,
estas malfacile sonigi alarmon kiam ĉiuj aliaj riĉigas sin…
Katastrofe sekvante la ciklon kiam ili devus esti
kontraŭciklaj, la agentejoj senbridigas la haŭson kaj, trafite
de paniko, devas revizii siajn taksojn tuj kiam la retroirigo
komenciĝas, tiel helpante transformi ĝin en disfalon.
Kaj la krizo apenaŭ komenciĝis, verŝajne. La fakto estas,
ke la estontaj ekzekucioj de hipotekoj silente amasiĝas en la
antaŭĉambro de la "teasing rates", nome tre allogaj
interezprocentoj per kiuj makleristoj tentas klientojn laŭ la
regulo nomata "2 + 28" - la unuajn du jarojn je tre simpatia
interezo, kaj la sekvontajn dudek ok je la dolore plena
interezo. Tiel, la merkato ankoraŭ ne estas trafita de la
postefikoj de la hipotekoj de 2006, kaj apenaŭ de tiuj de
2005, la plej forta jaro de la nemoveblaĵa veziko kaj kiu
sendube disĵetos fajrerojn. Same kiel la admirindaj
spekulaciaj fondusoj plenplenaj de derivaĵoj.
Kaj, ĉar tutmondiĝo tutmondigas la financon, kaj kun ĝi la
financan stultecon, ĉio ĉi neniel estas limigita interne de la
landlimoj de Usono. Konsentite, estas en Usono ke la hipoteka
merkato freneziĝas, sed la valorpaperigo de derivaĵoj bele
rekomendas sin al ĉiuj spekulaciaj fondusoj sur la
planedo ! La germanojn, ekzemple, oni delonge rigardis
kiel seninteresajn kaj enuigajn, alkroĉiĝantajn al siaj grizaj
podetalaj bankoj. Sed je la komenciĝo de la nova jarcento ili
decidis "moderniĝi", kaj poziciigi sin pli aŭdace en la agado
de la merkato. La rezulto : post la granda ektimo de 1998
(rusa risko) kaj la batado al interretaj firmaoj (2001), unu
banko, IKB, estas tuj bankrotiĝonta pro troa elmetado al
altriskaj hipotekoj...
5. Suspektemo kontaĝas
Nun, unu afero sekvas alian tra la tuta mondo kaj la
merkatoj. La delikata ekvilibro de derivaĵoj eltenas nur
kondiĉe, ke neniu faros postulojn al ili ; tio estas,
kondiĉe, ke ĉiuj ŝajnigos kredi ke la merkato, en kiu ili
estas negocata, restas solventa. Sed tuj post kiam ludantoj
tro suferas kaj komencas voli vendi siajn CDO-ojn por
retiriĝi, la latenta timo kristaliĝas kaj ĉiuj aĉetantoj
malaperas. Kun la forvaporiĝo de solventeco, valoraĵoj, kiuj
estas formale negoceblaj, praktike ĉesas esti tiaj kaj eĉ
fariĝas jam ne taksebla ĉar iliaj prezoj povus fali preskaŭ al
nulo.
Momente ridigas - sed poste plorigas - komunikaĵo de BNP
Paribas kiu fermis tri el siaj "dinamikaj" fondusoj :
"La malapero de iuj segmentoj de la merkato de
valorpaperigo en Usono kondukis al manko de referenca prezo
kaj al preskaŭ totala manko de solventeco de valoraĵoj [ĉe la
fondusoj], sen konsidero de iliaj kvalito aŭ
kreditotakso" [8]. Tio tamen eĉ ne momente malhelpis, ke
Baudoin Prot, la bankestro, deklaru kategorie antaŭ unu
semajno ke la solventeco de la tri fondusoj estas certigita.
Antaŭ ĉio, tio signifas ke la zorgo multe preterpasas la
perimetron de la plej riskaj produktoj, kaj kontaminas la
nivelojn kiujn oni juĝis plej sekuraj.
Sed la kontaĝo ne haltas tie. Ĝi ne nur invadas ĉiujn
klasojn de risko en la segmentoj de RMBS-oj kaj derivaĵoj, sed
ankaŭ etendiĝas al aliaj merkataj segmentoj kiuj havis nenion
komunan kun ĝi. Krom tio, ke ankaŭ ili fordonis sin al la
orgio de sendistingaj pruntoj. Tio precipe veras en la sektoro
de "private equity" (privata kapitalo), tiuj investfondusoj,
steloj de la mondo de financo en lastaj jaroj, kiuj akaparas
tutajn kompaniojn kiujn ili juĝas promesplenaj, kaj ilin
eksterborsigas, brutale restrukturas kaj, inter du kaj kvar
jarojn poste, revendas je konsiderinda profito.
Sed ĉi tiuj fondusoj utiligas malmulton de sia propra
kapitalo kaj stimulas masivan ŝuldon - kiun ili pagigas al la
akirita firmao ! La rento estas simple elstara. Ili
atingis tiomajn nivelojn, ke bankoj laŭvorte antaŭenĵetiĝis
por financi ĉi tiujn operaciojn. En stato de kvazaŭ-blufiteco,
kaj persvadite ke oni gajnas ĉiun fojon, ili permesis al la
fondusoj depruntokondiĉojn kiuj vere miregigas. Jen kiel
estiĝas la depruntoj nomataj "covenant-lite", alivorte
senŝarĝigitaj de ĉiuj paragrafoj pri la bazaj financaj
koeficientoj [9] al kiuj depruntantoj normale submetiĝas -
"faru laŭplaĉe, ni vin subtenos !"...
Eĉ pli bonaj estas la depruntoj nomataj "PIK" (nome
"payment in kind", t.e. pago per naturaĵoj) kiuj ankaŭ nomiĝas
"IOU" (ŝuldatesto), kies interezon kaj kapitalon oni repagas
ne kontantaĵe, sed per suplementa ŝuldo aldonita al la komenca
ŝuldo ! Tiel, la nerepagitaj depruntoj donitaj al
fondusoj de privata kapitalo jam atingis mirigajn volumojn.
Sed ĉi tiaj operacioj estas aparte senŝirmaj kiam ili estas
"elpakataj" ĉar oni provas revendi valoraĵojn kiuj estas -
kiel ĉiuj scias - malfacile realigeblaj : ne blokoj da
akcioj sed tutaj kompanioj ! Se io misiĝos pri la
elpakado - oni ne povas ilin revendi aŭ la vendo estas
prokrastita aŭ farita malprofite - tiam venos la vico de la
tuta sektoro de privata kapitalo por stari miregigite.
Estas pli malfacile kolekti financon kompare kun la triumfa
facileco de antaŭaj monatoj ĉar la bankoj, troindulgemaj
kunkulpuloj, subite fariĝis nevolemaj. La fakto estas ke, per
akumula efiko kiu tipe karakterizas financajn krizojn, la
subita rivelo de la riskoj en unu sektoro levas demandojn en
aliaj kie la eŭforio jam preskaŭ sammezure forvaporiĝis. Ĝuste
kiel la regresoj en Meksikio en 1994 estigis dubon pri fora
Tajlando nur pro tio, ke ĝi apartenis al la kategorio
"novaperintaj merkatoj", ankaŭ ĉi tie la merkato de
nemoveblaĵoj efikas sur la privatan kapitalon kiu havas nenian
rilaton kun ĝi... krom fari ekscesojn preskaŭ same
riproĉindajn.
6. Ŝoko por la bankoj
Malgraŭ tio, ke ili ĉiuj sukcesis malembarasi sin je siaj
hipotekaroj per la ludo de valorpaperigo, la bankoj ankoraŭ
estas trafitaj de renversiĝo, kaj diversmaniere. Unue, ili
lasis ke siaj komunaj investfondusoj respondecu pri
derivaĵoj ; sekve, forkurigite tra la pordo, la hipoteka
risko revenis tra la fenestro. Sed ilin ankaŭ minacas la
flanka kontaĝo, estante precipe
senŝirma de la direkto de la privata kapitalo.
Sed la prudenta reguligo de la banka sektoro ne estas
bagatelaĵo : oni konsilas al la bankoj zorgeme konservi
tiel nomitajn "koeficientojn de solventeco" inter sia kapitalo
kaj siaj obligacioj. Se malprofitoj, eĉ nur latentaj,
montriĝus - kaj estas ĉi tiuj, kiuj verŝajne estos la pli
fortaj kiam la kreditotaksaj agentejoj vekiĝos kaj
retroklasifikos ĉiujn taksojn - , bankoj devas enskribi (aŭ
enkalkuli) la respondajn rezervojn en siajn kontojn kaj, por
konservi siajn koeficientojn, ili devas redukti la
denominatoron (la kreditoj donitaj) proporcie al la
plimalgrandiĝo de la numeratoro (la kapitalo konsumita de la
rezervoj).
Entute, kaj kiel kutime, estos la agentoj de la vera
ekonomio, firmaoj kaj dungitoj, distancigitaj de la
fispekulacio, kiuj trovos la kreditokranojn fermitaj eĉ sen
kompreni kion ili faris por meriti tion. Ĉar, por restarigi la
bilancojn de bankoj, la kuntiriĝo de kredito trafos ĉiujn,
ĉiujn depruntintojn egale.
7. La centraj bankoj alvokitaj al la
savo
Kian belan figuron ili prezentas nun, la grandaj herooj de
la financo. Modernaj kaj arogantaj kiam merkatoj haŭsis, jen
ili, kiel la juĝisto de Brassens antaŭ la gorilo [10], "ŝirkrianta por sia panjo,
ploreganta ...", kaj sin ĵetantaj en la sinon de la
"dorlotema ŝtato" dum ili vomas kiam la fortuno devigas al ili
malfermi la kluzojn de ideologia regurgito. Konsentite, la
centra banko, petite veni por helpi ilin eltiriĝi el ilia
malfacilaĵo per malaltigo de siaj interezprocentoj por
restarigi ĝeneralan likvidecon, ne estas la ŝtato mem, sed ĝi
ja estas la publika sektoro, la nemerkata sektoro, abomenata
kiam profitoj enfluadas, alpetata kiam la vetero
malsereniĝas.
Ŝirkriante kaj vestite per mallongamanika ĉemizo, Jim
Cramer prezentas programon de financaj konsiloj en la borsa
kanalo CNBC sur fono de metalroka muziko, zumiloj kaj
supermetitaj taŭroj [11]. Li furiozadas [12], mokante la prezidanton de la
usona Banko de Rezervoj Ben Bernanke kun krioj de
"cut ! cut !" [13]. Kaj, pro tio ke s-ro Bernanke
ŝajne prokrastas, Cramer lanĉas la finfinan insulton : li
estas malklerulo, komprenas nenion, ĉar li estas
"universitatano" [14] ...
Plene konsentas aliaj pli bone vestitaj - kaj malpli
videble krudaj - administrantoj de fondusoj intervjuataj en la
sama kanalo. Aj, kiel ili sopiras Alan Greenspan kiu
malaltigis interezprocentojn tuj-tuje. Jen vera profesiulo,
nekatenita de superflua studado, kaj por kiu estis sufiĉe
palpi la pugon de la besto por scii ke oni devas malstreĉi la
jungilaron.
La malpli frenezaj, tamen, komencas diri ke ĉi tiu longa
mona toleremo pri la ekceso de la financo havas iun rilaton al
la estiĝo kaj akumuliĝo de la riskoj kiuj hodiaŭ krevigas tiel
multe da vezikoj. Koncerne s-ron Bernanke, ŝajnas ke li
intertempe emas lasi, ke la plej neprudentaj negocistoj portu
la sekvojn de sia malracieco. Sed ni devas ne esti erarigita.
La pozicio de la centra bankisto estas defendebla nur se la
nerepagoj restas lokaj. Se ili amasiĝus kaj ekigus "riskon al
la tuta sistemo" - tio estas, ĝeneralan disfalon domen-efike,
- li havos nenian alternativon ol interveni, kaj masive.
Jen la plej netolerebla malbono de la financo, ĉiam
instigata transpasi la limojn ĝis la punkto kie la
aŭtoritatuloj jam ne povas ignori ĝian malfeliĉan staton kaj
devas enplonĝi por savi ĝin - la perfekta ostaĝiga
situacio.
Frédéric
LORDON. |