Jen, la frazoj de la filozofo-verkisto András Lányi: "Ni volas vivi ne inter belaj objektoj, sed kontentigi niajn bezonojn kiel eble per la plej multaj rimedoj. Oni devus redoni la honoron al la momento." (el la ĵurnalo Népszabadság n-ro 2001.04.07.)
La ekonomia progreso atingis tiun nivelon, ĉe kiu la produktado ne estas progresigebla sole per la plimultigo de la materiaj kaj financaj rimedoj, per teknika modernigo kaj aŭtomatigo. La interesiĝo finfine turnis sin al la plej grava rolanto de la ekonomio, al la homo. Plejgraviĝis la mensa kapitalo, la valoro de la homa laboro.
Samtempe okazis gravaj ŝanĝoj enlande, kaj ilia efiko eĉ la labormerkaton ne evitis. La apero de la multnaciaj entreprenoj ŝanĝis la strukturon de la enlanda labormerkato. (1.1.) La plej kvalifikitaj, ambiciaj fakuloj instigite de sia propra intereso transmigris al la eksterlandaj firmaoj kun tiel favoraj kondiĉoj, kiujn la enlandaj entreprenoj ne povis konkuratingi. Rezulte de la privatigo kaj novaj leĝoj unu post alia fondiĝis la diversaj etentreprenoj specializitaj precipe por servoj.
La rekta konsekvenco de la teknika progreso kaj disvastiĝo de komputiloj estis la pli intensaj bezonoj koncerne la fakajn konojn. (fig.1.) Pli kaj pli multaj rekonis, ke la konoj, la spertoj fakte estas unu el la formoj de la kapitalo, ili estas parto el la havaĵoj de la entrepreno. La ekonomia valoro de la mensa kapitalo estas altigebla per tio, se oni kontinue instruadas, kvalifikigas la dungitojn. Rezulte de la moderna personara strategio la tradician personaran administradon ŝanĝis la rolo de la gvidantaro kun pli aktuala vidmaniero.
La etentreprenoj pli rapide kaj pli elaste povas akomodiĝi al la ŝanĝoj ol la iamaj ŝtataj entreprenoj funkciigitaj per multnombra administrantaro. Resume la analizon koncerne la firmaon Holoprint Kft., la ĉefa konkludo estas tio, ke la plej grava rimedo por konservi kaj progresigi la entreprenon estis la mensa kapitalo.
La firmao jam ekde la apero en la merkato koncentris la atenton pri la kvalito, kaj tio eblas nur per la altnivela laboro de la dungitoj.
En la analizita periodo la efikeco de la ekonomia agado de la entrepreno kontinue progresis (fig.2.). Per la daŭra modernigo kaj ampleksigo de la produktmaŝinoj ĝi rapide kaj elaste akomodiĝis al la pretendoj de la merkato. La posedanto koncerne sian personaran strategion prezentis al la dungitoj same altan nivelon per sia propra laboro, konsiderante ilin ne kiel subpremitajn dunglaboristojn, sed kiel partnerojn.
La ŝanĝoj en la etato (tab.3.) kaj en la konsisto (tab.4.) de la dungitoj konsidere la investojn kaj teknologiajn modernigojn estas akcepteblaj. Kvankam la rezultoj de 2000. laŭ la spegulo de la sumoj prezentas moderiĝon (tab.1-2.), tio tamen ne vekas skrupulojn, ĉar sekve de la investadoj kaj ampleksigoj la mendoj supozeble plimultiĝos kaj rezulte ankaŭ la enspezoj.
La financa situacio de la firmao prezentas kontinuan progreson (diag.4-5.) dum la analizita periodo.
La presejo Holoprint en siaj servoj sukcesis elaste akomodiĝi al la ŝanĝoj de la merkato kaj ekonomia medio, aliflanke sukcesis trovi la plej oportunajn solvojn priuzante la laŭleĝajn eblojn koncerne la salajrohavigon al la dungitoj.
Konsiderante la personaran strategion de la firmao, la dekreta altigo de la laŭleĝa minimuma salajro ne efikis malfavore, ĉar la salajro de la dungitoj eĉ ĝis nun estis pli alta ol la ĵus preskribita altigita minimumo.
La pensmaniero de la ĉefo ĉiam markas la tutan entreprenon. Oni povas aserti pri la ĉefo de Holoprint Kft., ke li estas negocisto kun eminentaj kapabloj, kaj plananta por longaj periodoj. Li elektis siajn dungitojn konsekvence, konsiderante ankaŭ la homajn valorojn krom la fakaj konoj.
Tamen, la celo de mia laboraĵo estis prezenti ankaŭ la mankojn apud la rekono de la rezultoj.
Dum la analizado estis indikata tio, ke en la presejo mankas la kontrolo integrita en la proceson, kvankam ĝi estas unu el ĝiaj plej gravaj partoj. Neniu entrepreno povas malhavi tiun agadon, ja sen kontrolo la laboristoj ne prezentos la deziratan efikecon. Aliflanke oni devas atenti la profundecon kaj oftecon de la kontrolado, kaj tion, ke ĝi ne ebligu individuajn emociojn, misuzadon, do estas grava afero ĝia laŭplaneco.
Mi proponas analizi ankaŭ la laborefikecojn (4.4.) kadre de la planitaj kontroladoj, ĉar la manko de tiu agado klare evidentiĝis el la intervjuoj de la laboristoj.
Cetere mi proponas al la posedanto-ĉefo prilabori novan instigan sistemon lige al la baz-salajro, kiu sistemo baziĝu sur la efikeco kaj bonkvalita produktado, por fortigi la motivojn de la laboristoj kaj progresigi la efikecon de la ekonomia agado, ĉar laŭ la nuntempa salajrosistemo - kiel evidentiĝis el la intervjuoj de la laboristoj - la dungitoj ne estas sufiĉe interesitaj por altigi sian produktefikecon.
En la solvo de tiu problemo povas helpi la priuzado de la ebloj havigi krom la salajro. La enlanda kaj internacia fakliteraturo en tiu temo prezentas multajn solvojn por la dungantoj malfermitaj al la moderna personara strategio.
Verkis: Kovács Zsuzsanna en 2001.
Tradukinto: Vizi László
| Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |