An experimental study of some electron transfer collisions involving 1-1000 eV state selected photoions
|
Eksperimenta studado de kelkaj elektrontransdonaj kolizioj kun 1-1000 eV statelektitaj fotojonoj
|
Abstract of my physics PhD, 1991
|
Resumo de mia fizika PhD, 1991
|
A simple and efficient retarding field electron spectrometer which incorporates
a magnetic field parallelizer has been developed and shown to be highly suitable
for applied fixed wavelength photoion photoelectron coincidence spectroscopy (PIPECO).
The role of translational, vibrational, and electronic energy in near resonant
single electron capture collisions has been studied within the energy range
10 - 1000 eV(lab) for state selected Ar+, Xe+, H2+, and O2+ ions in collision with H2, O2, NH3, and CH4 ground state gases. These results have shed new light on the relative importance of energy defects (?E), diabatic coupling potentials (H12),
and Franck-Condon factors in such processes. |
Oni evoluigis simplan kaj rendimentan malakceligkampan speckrometron kiu enhavas
paraleligilon de magnetaj kampoj kaj kiu montriĝis ege taŭga por
aplikata fotojona fotoelektrona kolizispektroskopio kun fiksita ondolongo (PIPECO).
Oni studis la rolon de kineta, vibra, kaj elektrona energio en preskaŭ resonaj
unuelektronkaptaj kolizioj en la energigamo 10 ĝis 1000 eV(lab) por statelektitaj
Ar+, Xe+, H2+, kaj O2+
jonoj dum kolizio kun H2, O2, NH3, kaj CH4
fundostataj gasoj. Tiuj ĉi rezultoj pli komprenigas la relativan gravecon de
energimankoj (?E), diabataj ligpotencialoj (H12), kaj Franck-Condon
faktoroj en tiaj procezoj. |
In addition, the ion-molecule reactions H2+(v) with H2 and
H2+(v) with He to produce H3+ and HeH+
have been studied in near thermal energy collisions for vibrational states v=0-6. The
former is endothermic for all v and the cross section was found to decrease with increasing v
in basic agreement with previous experiments. The latter reaction was found to be endothermic
for v<4 and then to increase rapidly with increasing v in good accord with previous
experimental and theoretical work.
|
Aldone, oni studis jonmolekulajn reagojn H2+(v) kun H2 por H3+
kaj H2+(v) kun He por HeH+ en preskaŭ termenergiaj kolizioj
por vibrostatoj v=0-6. La antaŭa estas endoterma por ĉiu v, kaj eltroviĝis
ke la reagsekcio malpliiĝas ĉe pliiĝanta v, en baza konsento kun antaŭaj
eksperimentoj. Oni trovis la postan reagon endoterma por v<4, poste pliiĝanta rapide
ĉe pliiĝanta v en bona konsento kun antaŭaj eksperimenta kaj teoriaj laboroj.
|
A novel photoionization source which eliminates problems associated with metastable ion
contamination was used in the study of the charge transfer reaction of ground state O+
with H2. Results for this process were obtained in the energy range 0.1 - 1.0 keV
and they unambiguously resolve the large discrepancies between previous experiments.
|
Noveca fotojoniga fonto kiu eliminas problemojn rilatajn al kontaminiĝo pro metastabilaj
jonoj uziĝis en la studado de la unuelektronkapta reago de fundostata O+
kun H2. Rezultojn de tiu ĉi procezo oni akiras en la energigamo 0.1 ĝis 1.0 keV
kaj ili neambigue solvas la grandajn malakordojn inter antaŭaj eksperimentoj.
|
Finally an exploratory experiment was performed using synchrotron radiation at the Daresbury
Laboratory in order to investigate the feasibility of employing tunable wavelength
photoionization in the study of state selected collision processes.
|
Fine, esploreksperimenton oni faris uzante sinkrotronan radiadon ĉe la Laboratorio
Daresbury por esplori la eblecon uzi fotojonan fotoelektronan kolizispektroskopion kun
agordebla ondolongo en la studo de statelektitaj koliziprocezoj.
|