Geologio kaj Origino de la Niagara Klifo

Skinner's Bluff

Miŝigana Maro


Ekzistas vasta kavaĵo en la regiono de la kvin Grandaj Lagoj, kies centro estas la ŝtato Miŝigano (Mapo) . Antaŭ 445 milionoj da jaroj, en tempo kiun geologoj nomas Ordovicio, estis maro en la Miŝigana kavaĵo. Dum tiu epoko, Norda Ameriko estis en tropika zono. Teraj plantoj kaj animaloj ne ekzistis, sed la Miŝigana Maro estis plena je vivo. Tie vivis trilobuloj, krinoidoj (animaloj kiu aspektas kiel plantoj), konkuloj, kaj koraloj. Trilobulo
Shell Sur la fundo de la Miŝigana Maro, tavoloj de sedimentoj formiĝis. La konsisto de la sedimentoj variis, laŭ la ŝanĝantaj tempoj kaj kondiĉoj. Unu fonto de sedimentoj estis riveroj kiuj enfluis la maron, enportantaj sablon kaj argilon de proksimaj montoj.

Aliaj fonto de sedimentoj estis biologia. Iuj maranimaloj havas malmolajn ŝelojn aŭ skeletojn el kalcia karbonato. Ĉiuj konas la konkulojn kaj koralojn. Malpli konataj estas la foraminiferoj, unu-ĉelaj organismoj, kiuj produktas tre malgrandajn ŝelojn de kalcia karbonato. Kiam foraminiferoj en la Miŝigana Maro mortis, iliaj ŝeloj sinkis al la fundo kaj formis dikajn sedimentojn de kalcia karbonato.

Dum la paso de milionoj da jaroj, per la agado de premo, varmo, kaj kemiaj reagoj, la sedimentaj tavoloj de sablo, argilo, kaj kalcia karbonato rokiĝis. Sablo fariĝis sabloŝtono. Argilo fariĝis skisto. Kalcia karbonato fariĝis kalkoŝtono kaj, se estis magnezio en la sedimento, doloŝtono.

La roktavoloj de la Niagara Klifo datiĝas de la supra Ordovicio (445 milionoj da jaroj antaŭ nun) ĝis la malsupra Siluria epoko (420 milionoj da jaroj antaŭ nun); periodo de 25 milionoj da jaroj. La roko sub la klifo (kaj oriente de la klifo) estas ĉefe Ordovicia kalkoŝtono. La roko sur la klifo (kaj okcidente de ĝi) estas ĉefe Siluria doloŝtono. Pro tio, la klifo iam nomiĝis la Siluria Klifo.

Miŝigana Kavaĵo
La Miŝigana Maro plurfoje formiĝis kaj malaperis dum la historio de Tero. Aliaj tavoloj da sedimentoj akumuliĝis, sed post la Siluria epoko, tavoloj de kalkoŝtono kaj doloŝtono ne plu formiĝis. Antaŭ 250 milionoj da jaroj, la maro foriris lastan fojon. Komenciĝis longa periodo de erozio.



Erozio

La Niagara Klifo formiĝis pro du kialoj: unue, tavolo de forta roko kuŝas sur tavoloj de malpli forta roko. Due, la tavoloj ne estas absolute horizontalaj, sed iomete klinitaj.

Skisto kaj sabloŝtono estas malfortaj rokoj; ili rapide eroziiĝas . Kalkoŝtono estas pli forta kaj rezistema, sed ĝia kuzo, doloŝtono, estas la plej forta. En la Niagara Klifo, tavolo de Siluria doloŝtono kuŝas sur malpli fortaj tavoloj de kalkoŝtono, skisto kaj sabloŝtono.

Formigho de Klifo La dekstra grafikaĵo montras la proceson de klifo-formiĝo. (Bonvolu rimarki, ke la kliniteco de la tavoloj estas troigita por faciligi komprenon.) Dum malforta tavolo rapide foreroziiĝas, la pli forta supra tavolo rezistas, kaj iom protektas la suban tavolon. Erozio subtranĉas la supran tavolon, kiu foje splitiĝas pro ĝia pezo (Vidu la grafikaĵon Klifa Erozio, sube). La rezultanta klifo retretas dekstren kaj plialtiĝas, dum erozio progresas.


Kiel Klifo Eroziighas Akvo multe rapidigas la proceson de erozio. Oni klare vidas tion ĉe Niagaraj Akvofaloj, kie la Niagara Rivero daŭre tranĉas la klifon. La rivero eltondas proksimume unu metron jare. Antaŭ 10 mil jaroj, kiam la lasta glacia epoko finiĝis, la akvofaloj estis 11 kilometrojn pli proksimaj al Ontario-Lago. Nun, inter Kvinstono (Queenston) kaj la akvofaloj, la rivero havas altan klifon ĉe ambaŭ flankoj.


Bruce Peninsula



Glaciepoko

Geologoj nomas la lastajn 1.6 milionojn da jaroj la Plejstocena epoko. Dum la Plejstoceno, grandaj amasoj de glacio plurfoje avancis kaj retretis sur Norda Ameriko.

La lasta glaciepoko, la Viskonsina glaciepoko, komenciĝis antaŭ 23 mil jaroj kaj kovris Kanadon kaj la nordan Usonon per amaso de glacio 2 aŭ 3 kilometrojn dika. La glacio forfandiĝis antaŭ nur 10 mil jaroj. Laŭ geologia kalendaro, tio estis preskaŭ hieraŭ.

Grandegaj amasoj de glacio fluas. Ili fluas tre malrapide, tamen ili fluas. La glaciamasoj sur Norda Ameriko skrapis materialon de ĉiuj grandecoj, de sablero ĝis rokegoj, portis ĝin longajn distancojn, kaj demetis ĝin kie ĝi fandiĝis.

En Ontario oni vidas la efikoj de la glaciepoko ĉie. Estas lokoj, kie la grundo estas malprofunda, ĉar la glacio forskrapis tie. Oni povas trovi gratostriojn kie ŝtonoj en la glacio gratis la rokan surfacon. En aliaj lokoj, la glaciamaso elverŝis sian ŝargon kaj kovris la teron per granda kvanto da materialo. Pro tio, la Niagara Klifo ne estas videbla ĉie. En tiaj lokoj, oni vidas nur altajn deklivojn.

Kastora Valo (Beaver Valley) kaj Blua Monto (Blue Mountain), kiuj estas proksimaj al la urbo Miford (Meaford), estas lokoj kie la klifo estas kovrita. Pro la altaj deklivoj, estas pluraj skiejoj en la regiono. Ĉe Blua Monto, la supro de la deklivo staras 300 metrojn super Georga Golfo. Kiam mi estis juna, mi ofte skiis tie, kaj ĝuis la belan pezaĵon de la supro.

Kiam la glaciamaso fandiĝis, ĝi kreis lagojn kaj riverojn, kiuj helpis skulpti la klifon. La Niagara Klifo ne laŭiras rektan linion, sed havas zigzagan formon, ĉar grandaj riveroj eltondis valojn de ĝi. La urbo Oŭensaŭnd (Owen Sound), ĉe la bazo de la Brusa Duoninsulo, estas en eltondita valo. Ĉe ambaŭ flankoj de la urba centro estas altaj deklivoj kaj klifoj. La proksima urbeto Ŭajarton (Wiarton) ankaŭ troviĝas en eltondita valo.


Teksto, fotoj, kaj grafikaĵoj de
indriko@yahoo.com

Verkita: 1999
Reviziita: Aprilo 2001



Referencoj:

Libro: Guide to the Geology of the Niagara Escarpment
ISBN 0-7729-9336-X
Aŭtoro: Dr. Walter M. TOVELL
Eldonita de: The Niagara Escarpment Commission

Niagara Klifo de Ontario (http://www.escarpment.org/)
Formiĝo de la Niagara Klifo (http://craton.geol.brocku.ca/faculty/ff/niagara/niagara.html)
Bonaj Grafikaĵoj (http://craton.geol.brocku.ca/faculty/ff/niagara/detail.html)
Kio estas la Niagara Klifo? (http://www.science.uwaterloo.ca/earth/waton/niagara.html)
Foraminiferoj (http://geology.er.usgs.gov/paleo/forams_b.shtml)
Enkonduko al Foraminiferoj (http://www.ucmp.berkeley.edu/foram/foramintro.html)
Ordoviciaj Fosilioj de Viskonsino (http://www.fox.uwc.edu/fossils/wisc/)
Glaciepokoj (http://www.museum.state.il.us/exhibits/ice_ages/)
Plejstoceno (http://www.hartwick.edu/geology/work/VFT-so-far/glaciers/glacier1.html)



Difinoj


Bluaj difinoj estas el PIV. La ruĝaj difinoj estas nePIVaj.

dolomito - Mineralo, konsitanta el kalcia kaj magnezia karbonato... MgCa(CO3)2
doloŝtono - Sedimenta roko konsistanta el dolomito.

foraminiferoj - Ordo de rizopodoj kun skeleto el ĥitin-simila substanco miksita kun kalko aŭ fremdkorpoj; vivas planktone; la skeletoj de la mortintaj animaloj amasiĝas sur la marfundo kaj formas kreton.

kalcio - Elemento kun atomnumero 20 kaj atompezo 40, Ca.

kalko - Komuna nomo por la kalcioksido CaO sub diversaj formoj...
kalkospato - Mineralo konsistanta el kalcia karbonato CaCO3...
kalkoŝtono - Sedimenta rokspeco konsistanta el kalkospato...

klifo - Marborda alta krutaĵo.
klifo - Alta krutaĵo.

Miĉigano - Unu el la ŝtatoj de Usono
Miŝigano

Miĉiganlago - Unu el la kvin grandaj lagoj en Nord-Usono.
Miŝiganlago

Niagaro - Rivero, kiu disigas Usonon disde Kanado, inter la lagoj Erio kaj Ontario, fama pro sia kaskadego...

Ordovicia Epoko - Geologia epoko, de 510 milionoj ĝis 438 milionoj da jaroj antaŭ nun.

Siluria Epoko - Geologia epoko, de 438 milionoj ĝis 408 milionoj da jaroj antaŭ nun.


Origine: http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/gen/geologio.htm

STEB: http://www.eventoj.hu