Vasil Pistoli
En Sismologia Centro de Akademio de Sciencoj kaj docento en la Universitato de Tirana
Albanio, la plej malgranda lando de la Balkana Duoninsulo, okupanta 28.000 km2, kie loĝas 3 milionoj da loĝantoj, troviĝas en la Mediteranea sisma zono, kie dum la jaroj 1912-1980 okazis proksimume 10.5 % de la eŭropaj tertremoj de grando M > 6. En Albanio okazas ĉiujare 4-5 tertremoj kiuj kaŭzas negravajn damaĝojn de grado I ≥ 7 (laŭ MSK-1964), kaj ĉiun dekan jaron unu tertremo de grado I = 8.
En tiu ĉi mallonga skribo mi montros kiel oni laboras en Albanio kaj kion oni faras por disvolvigo de la sismologio kaj la kontraŭ-tertrema protekto.
La institucio okupiĝanta pri sismologiaj problemoj estas la Sismologia Centro fondita en 1972, sur fundamento de la Sismologia Stacio de Tirana ĉe la Universitato de Tirana. La stacio estis fondita en 1968 kaj de tiu tempo komenciĝis la registrado kaj studado de la tertremoj en Albanio.
La Sismologia Centro havas 13 staciojn en diversaj urboj de Albanio. Ĝi preparis kaj eldonis la publikaĵojn "Sisma Zonigo de Albanio", "Katalogo de la tertremoj de Albanio (1975, 1982)", "Tertremo de aprilo 15, 1979" k.c.
Ĝi eldonas la "Sismologian Bultenon" (1968) dulingve, albane kaj angle, kiu havas tri apartajn eldonaĵojn: "Anticipaj dektagaj legaĵoj de la sismologia reto de Albanio" (1968), "Monata Sismologia Bulteno de la sismologia reto de Albanio" (1968), "Jara Sismologia Bulteno" (1976).
La Sismologia Centro partoprenas iujn internaciajn projektojn en la kadro de Unesco por studado de balkanaj kaj eŭropaj sismoj kaj estas membro de Eŭropa Sismologia Komisiono. Ĝi kontaktas kun multaj sismologiaj institucioj de la mondo.
Antaŭ la fondo de la Sismologia Centro en 1952 fariĝis la unua sisma zonigo de Albanio, eldonita de la Scienca Instituto de la Akademio de Sciencoj. En 1971 estis finita la Karto de Sisma Zonigo de Albanio de skalo 1:2.500.000. Ĉi tiu karto servis ankaŭ por la Sisma Karto de Eŭropo.
En 1972 la Sismologia Centro finis la studaĵon "Sisma Karto de Albanio de Skalo 1:2.500.000" [3]. La studo servis por projektado de la plej gravaj industriaj kontraŭ-tertremaj konstruaĵoj, kaj por la Sisma Karto de Balkano. En 1979, antaŭ la tertremo de aprilo 15, fariĝis la studo "Sisma Zonigo de Albanio" [4]. Sur la fundamento de tiu ĉi studo finiĝis la "Karto de Sisma Zonigo de Albanio de Skalo 1:500.000" [1], kiu servas kiel normiga materialo por kontraŭ-tertrema projektado de ĉiuj konstruaĵoj en Albanio.
Celante precizigon de mezuro de la sismaj agoj sur konstruaĵoj kaŭzotaj de estontaj tertremoj, estas farata mikrozonigo, klasigante intenson de ĉiuj agoj por diversaj zonoj. Por ĉi tiu celo oni studis indikojn pri la sistemeco de la zono, ĝiaj geologiaj kaj tektonikaj specifaĵoj, geomorfologiaj kaj hidrogeologiaj kondiĉoj, ter-tipoj dividitaj laŭ inĝenieraj-geologiaj indikoj, kaj sismaj specifaĵoj de la teroj, precizigitaj per instrumentaj mezuradoj. Ĝis nun estas finita la mikrozonigo de la urboj Vlora, Durrėsi kaj Shkodra. Nun oni laboras por la ĉefurbo Tirana.
Ĝis 1952 en Albanio ne estis kodo por la kontraŭ-tertremaj konstruoj. En decembro 1952 aperis la unua normo de la kontraŭ-tertremaj konstruoj bazitaj sur la statika teorio proponita de japana sciencisto P. Omori [6]:
Sk = Ks · Qk
En 1963 ĉi tiu normo estis anstatŭigita per la normo bazita sur la dinamika teorio [7]:
Sk = Ks · β · ηki · Qk
Post la tertremo de aprilo 15, 1979, kiu estis la plej pristudita tertremo en Albanio, en 1981 fariĝis kelkaj ŝanĝoj kaj suplementoj en la normo el 1963 [8]. Lŭ ĉi tiu normo je la unua fojo la masonaj konstruoj estis plifortigitaj per fer-betonaj pilastroj [9].
Lastatempe multnombra grupo da specialistoj laboras sub la direkto de la Sismologia Centro de la Akademio de Sciencoj pri radike nova antaŭ-tertrema kodo. En tiu ĉi kodo estas multaj elementoj el fremda kaj enlanda spertoj.
Dum la prilaboro de la kodo estas uzitaj la Projekto de la Internacia Kodo de ISO (ISO/DIS 3010.2) [10]; la rekomendoj de "Building Construction under Seismic Conditions of the Balkan Region" [11], kaj la kodoj de diversaj landoj de la mondo [12].
La valorigo de la sismaj agoj en tiu ĉi kodo estas farita laŭ du metodoj:
a) metodo unu - kun dinamika spektra koeficiento laŭ formulo:
Ski = Ks · Kr · Kd . Ψ · βi · ηki · Qk
kie
Ks | = a/g (sisma koeficiento), |
Kr | = gravita koeficiento de la konstruaĵo, |
Kd | = koeficiento de la akcepta damaĝeco, |
Ψ | = koeficiento de la konstrua solvo, |
β i | = dinamika koeficiento, |
η ki | = koeficiento de la formo de la tremoj, |
Qk | = koncentrigita pezo je la nivelo k de la konstruaĵo. |
Lŭ tiu ĉi metodo oni kalkulas ĉiujn konstruaĵojn. Estas akceptitaj tri kurboj por la dinamika koeficiento β; diferencigitaj laŭ tri diversaj kategorioj de la grundo (Fig. 1.).
Fig. 1. Kurboj de la dinamika koeficiento β por variaj grundokategorioj
Kvankam la dinamika koeficiento β dependas de epicentra distanco por ĉiuj tri kategorioj de la grundo, kreskante laŭ kresko de la unua kaj tria kategorio, en ĉi tiu kodo estas farita nenia diferencigo, kaŭzante malgrandan valoron de la sismogramoj, sed estas akceptitaj la maksimumaj valoroj.
Estas akceptita la kombino de la sismaj agaderoj laŭ rektangulaj direktoj x, y kaj z:
Oni kalkulas ankaŭ la tordecon kaj aliajn valorojn.
b) Metodo du - laŭ la karaktero de la sisma reĝimo de la konstrua zono kaj la donaĵoj de la sisma mikrozonigo. Laŭ ĉi tiu metodo oni devas kalkuli konstruaĵojn de aparta graveco, altajn konstruaĵojn kaj tiujn kun grando spano, prenante sismajn agojn el instrumentaj registradoj de la grundaj akceloj kaj ankaŭ el sintezitaj akcelogramoj.
La Adriatika marbordo, de Buna elfluo ĝis Dubrovnik, estis submetita al fortaj tertremoj.
En la nord-okcidenta punkto (en Dubrovnik) troviĝis la fokuso de unu el la plej fortaj tertremoj kiu okazis en Eŭropo, la fokuso de aprilo 6, 1667, de grado 10 laŭ MSK-1964 (J. Mihajlovię, 1947; D. Cvijanovię, 1971), kiu detruis komplete Dubrovnikon mortigante 5.000 homojn. En Shkodra la intenso de ĉi tiu tertremo estis de grado 8 laŭ MSK-1964.
En la sud-orienta punkto, je la zono de Shkodra, la plej forta tertremo estis tiu de junio 1, 1905 havante M = 6,6 kiu sole en Shkodra kaŭzis 200 mortojn kaj 500 vunditojn. Antaŭ la okazo de aprilo 15, 1979, la du ekstremaj punktoj de la Adriatika marborda bloko aktiviĝis ankaŭ alifoje preparante la tertremon de aprilo 15. La tertremo okazis meze de ĉi tiu zono, precize en la zono kiu "silentis" por preskaŭ 300 jaroj, en la sisma "vakuo" , en la punkto de koordinatoj Φ = 42° 10' (N), λ = 18° 52' (O), h = 20 km.
La tertremo de aprilo 15, 1979 okazis je 6:19 (GMT) havante MLH = 7,2 en la Adriatika marborda zono, je la profundo de 10 km. (Fig.2.)
Fig. 2. La tertremo de aprilo 15, 1979
En Albanio la maksimuma intenso estis de grado 8 laŭ MSK-1964. Pro tiu ĉi tertremo en Albanio mortis 35 homoj, 38 estis vunditaj kaj 100.000 fariĝis senhejmuloj; difektiĝis 17.122 konstruaĵoj k.t.p. Damaĝoj estis en tuta norda Albanio.
Kelkajn semajojn antaŭ la tertremo estis konstatita nenormala aktiveco.
La Sismologia Stacio de Shkodra registris de marto 31, 1978, 487 antaŭ-sismojn. En la tempodaŭro inter 20:56 de aprilo 14 kaj 5:58 de aprilo 15 estis registritaj neniuj okazoj kun pli granda magnitudo ol 1. Ĝis novembro 30, 1979 oni registris 24.048 post-sismojn havante M > 1.
Dum la tertremo estis konstatitaj ankaŭ fenomenoj de fluidigo de la grundo per eliroj de akvo sur grandajn supraĵojn, sablaj pseŭdovulkanoj k.t.p.
La konsekvencoj de la tertremo estis likviditaj komplete en kvin monatoj (ĝis oktobro 1, 1979), kaj ĉiuj elspezoj estis pagitaj de la ŝtato. Al la damaĝitaj familioj estis donitaj senpage ankaŭ tujaj materialaj helpoj.
Por la likvido de la konsekvencoj de la tertremo laboris 25.000 laboristoj, specialistoj kaj volontuloj el tuta Albanio. Estis konstruitaj 24.411 domoj, 165 ekonomiaj-sociaj objektoj, 44 km da akvokondukila reto por la novkonstruitaj vilaĝoj, estis rekonstruita 17 km da elektra reto. En la nov-konstruitaj kaj rekonstruitaj domoj lokiĝis la 100.000 senhejmuloj.
Por la konstruo de la novaj vilaĝoj estis faritaj kompletaj arkitekturaj esploroj. La novaj vilaĝoj lokiĝis en aliaj terenoj pli taŭgaj por konstruado. Entuta sumo de la elspezoj faritaj pro la tertremo estis 150 milionoj da lekoj [2].
Fonto: Scienca Revuo Vol. 43 (1992)(2)-161. pĝ. 21-26
STEB: http://www.eventoj.hu