Josef Kavka: KONTRIBUE AL PIV
Eldonita de KAVA-PECH en 1996 (Anglická 878, CZ-252 29 Dobøichovice)
Homonimeco estas lingva okazo, kiam vorto servas por esprimi pluron da nocioj, foje parencaj, foje tre distancaj. Jen fenomeno ĝena por terminologioj kaj nomenklaturoj. Bedaŭre, neniu lingvo kapablas eviti ĝin, tiom malpli sukcesas ĉi-kampe la planlingvo Esperanto, kies afiksa sistemo evidente kunportas pli oftan koincidon de vortoj etimologie aŭ morfologie malsamaj, sed fakte samformaj (etera, et-era; laŭ-tema, laŭt-ema; alven-dato, al-vendato k.t.p.). Per ĉi-specaj vortludoj sukcese ĵonglis Raymond Schwartz, sed ni turnu atenton ĉefe al problemoj nomenklaturaj, por respekti la temon indikitan titole.
Kiel unuan problemon tipan por la leksiko de Esperanto, ni esploru koincidon de la radikfina -UL- kun la sufiksa -UL-. Multaj terminoj, kies fina radikparto estas -OL-, povas ekzempli senbazan timon antaŭ homonimeco. Ĉi-speca timo ("fobio") estas dokumentebla jam ĉe la kreinto de Esperanto. Li klopodis eviti konfuzon kun la fundamenta sufikso -UL-, ne hezitante iom misformi fontlingvan aŭ pli internacian termin-aspekton. Substrekinde: Ne temas - krom sendanĝeraj esceptoj - pri fakta homonimeco, do tiu de tutaj vortoj.
Jen 18 fundamentaĵoj (enkrampe iliaj latinaj ekvivalentoj): fenkolo (Foeniculum), frangolo (Frangula), karbunkolo (carbunculus), kukolo (Cuculus), kupolo (cuppula), lupolo (lupulus), muskolo (musculus), orakolo (oraculum), pilolo (pilula), pirolo (Pyrrhula - birdo, Pirola - planto), popolo (populus), primolo (Primula), ranunkolo (Ranunculus), regolo (Regulus), skapolo (scapula), skatolo (scatula), skrofolo (scrophula), titolo (titulus).
Ni provu esplori, en kiuj okazoj fakte minacus konfuzo pro homonimeco. Ĉu okaze de eventuala "kukulo" - birdo kaj "kukulo" - kuka ulo? Ĉu "lupulo" - planto konfuziĝus kun lupa ulo? Ĉu "muskulo" referencus al muska ulo? Ĉu "orakulo" povus signifi oran kulon? (Cetere, la latina lingvo disponis ankaŭ pri la formo: oraclum, kp. kun la oficiala vorto miraklo el la latina miraculum aŭ miraclum.) Aliflanke pirolo tute superflue produktis la homonimecon de la birdo kun la planto. Popolo aspektas nekohere ("malplanlingve") kun populacio kaj populara, dum "populo" apenaŭ konfuziĝus kun popa ulo... "Regulo" - birdo kuntekste ne koincidus kun la fundamenta vorto regulo (latine: regula), mem homonima kun rega ulo. Skatolo, kvankam kun -o-, tamen homonimas - sendanĝere - kun la fetora substanco (3-metil-indolo). Skrofolo malbone koheras kun skrofulario, planto kuracanta ĝuste la "skroful(oz)on".
La homonim-fobion pro la radika -UL- heredis ankaŭ la kompetentaj posteuloj de Zamenhof. Inter la radikoj oficialaj troviĝas: ampolo (ampulla), garolo (Garrulus) kaj tegolo (tegula). Da neoficialaj PIV-aĵoj estas pli: drakunkolo (dracunculus), galinolo (Gallinula), granolo (= granulo 2), kapolo (capula), rubekolo (rubecula), strangoli (strangulare), tragolo (Tragulus), ungolo (ungula).
Fine, Esperanta Bildvortaro (1988), restas fidela al la -OL-tradicio, almenaŭ en jenaj du terminoj: kapsolo (capsula) kaj pingikolo (Pinguicula). La laste menciita planto devus nomiĝi pli ĝuste: pingvikulo, por ne misformi la internacie kodigitan nomenklaturaĵon.
Kontraste, ni atentu la terminojn, kies fina radikparto estas -UL-. Kvankam kelk-okaze ili kaŭzas homonimecon, tamen ili konsistigas la leksikon de Esperanto.
Jen elekto de 13 fundamentaĵoj:
angulo (angulus), betulo (Betula), fistulo (fistula), gratuli (gratulari), inokuli (inoculare), insulo (insula), kalkulo (calculus), kapsulo (capsula), makulo (macula), okulo (oculus), postulo (postulare), spegulo (speculum), tabulo (tabula).
Okaze de betulo, Zamenhof ne embarasiĝis pro ebla konfuzo kun la fundamenta radiko beto plus la fundamenta sufikso -UL-: li ne enkondukis la misformaĵon "betolo". Ankaŭ grat- kaj gratul-, kalk- kaj kalkul-, ok-ul- kaj okul-, post-ul- kaj postul- ne ĝenis lin. Ĉi-konekse restos eterna enigmo, kial li intervenis ekz. en la botanikan nomenklaturon, kvankam tute ne minacis homonimeco (kp. la supre menciitajn: fenkolo, frangolo, primolo, ranunkolo k.a.). Nuntempe, la botanikistoj aplikantaj Esperanton pene parkeru, kie restas U (laŭ la latina) kaj kie ili modifu per O.
Nature, ankaŭ inter la radikoj oficialaj ekzistas tiuj kun -UL-: cirkuli (circulari), formulo (formula), kalendulo (Calendula), konsulo (consul), konvolvulo (Convolvulus), modulo (modulus), pustulo (pustula), skrupulo (scrupulus), stimuli (stimulare). Homonimecoj inter cirk-ul- kaj cirkul-, inter form-ul- kaj formul-, inter mod-ul- kaj modul- estas prave neglekteblaj.
Da neoficialaj PIV-aĵoj kun -UL- estas tro multe, por pritrakti ilin ĉi-loke. Ni limigu nin al nomenklaturaĵoj el botaniko kaj zoologio: asperulo (Asperula), aŭrikulo (Auriculus - limako, auricula - planto), forfikulo (Forficula), fraterkulo (Fratercula), fuligulo (fuligula), galbulo (Galbula), guemulo, pli ĝuste: huemulo (Hippocamelus bisulcus), inulo (Inula), kampanulo (Campanula), kerkedulo (querquedula), klangulo (Clangula), krasulo (Crassula), limulo (Limulus), luzulo (Luzula), mimulo (Mimulus), opulo (opulus), seratulo (Serratula), spatulo (Spatula), spergulo (Spergula), tipulo (Tipula).
Memkomprene, sennombraj plant- kaj animal-nomoj, kies radikoj finiĝas je -UL-, ne povis eniri tiaspecan vortaron, kia estas PIV, sed perspektive konsistigos vortarojn specialajn. Por ties aŭtoroj validu la rekomendo, ne misformi -UL- per -OL-, sed respekti la kodigitajn nomenklaturojn, por la bono de Esperanto, kiun la sciencistoj ne konsideru "ĉifra".
2
Kiel duan problemon tipan por la leksiko de Esperanto, ni esploru koincidon de la radikfina -IN- kun la sufiksa -IN-. La situacio aspektas tre simile al -OL- kaj -UL-.
Timo antaŭ ebla homonimeco igis la kreinton de Esperanto al misformado de internaciaj nomenklaturaĵoj, ĉi-okaze per la radikfina -EN-.
Jen 11 fundamentaj vortoj (enkrampe iliaj latinaj ekvivalentoj): azeno (asinus), delfeno (Delphinus), ermeno (erminea), frakseno (Fraxinus), jasmeno (Jasminum), karpeno (Carpinus), plateno (Platinum), rosmareno (Rosmarinus), rubeno (rubinus), sukceno (sucinum), tendeno (tendo, genitive: tendinis). Aldoniĝas gelateno: la participo gelatus (= frostiĝinta) de la latina verbo gelare kondukas al la franca gélatine kaj la angla gelatine. Se ne temus pri fundamentaĵo, sendube oni asertus, ke por Esperanto pli konvena formo estus "ĝelatino” (kp. la kaloĉajan: ĝelo).
Revenante al la ĵus elnombrita dekunuo, apenaŭ ni trovus danĝeron de konfuzo pro homonimeco, se la vortoj havus -IN- anstataŭ -EN-: "azino, delfino, ermineo, fraksino, jasmino”; la foliarbo "karpino” certe ne konfuziĝus kun la fiŝfemalo, "platino” kun la presma ina tabulo, "rosmarino” kun la fundamenta bestonoma femalo, "rubino” kun forĵetindaĵoj; "sukcino” devus cedi al la kodigita mineralnomo: sukcinito; "tendino” pli bone koherus kun la malsano, latine nomita tendinitis, ĉar en tiu lingvo radikoj genitivaj pli produktivas ol nominativaj.
Ne mirinde, ke la franceska PIV volonte sankciis la -EN-procedon, kiel ni povas konstati okaze de jenaj 8 vortoj: bukceno (Buccinum), fokseno (Phoxinus), kareno (carina), meleagreno (Meleagrina), muskardeno (Muscardinus), pingveno (Pinguinus), poleno (pollen, genitive: pollinis), skvateno (Squatina). Povus aldoniĝi astateno (Astatium), sed ties latina ekvivalento ne konsistas el -IN-; male, la PIVa formo cedas ĉe hxemiistoj favore al "astat(i)o; keroseno ne estas apogata de internacia uzo etnolingva, ekz. de: Kerosin, en: Kerosine; oliveno nepre spitas la kodigitan mineralnomon, ekz. de: Olivin, en+fr: olivine, sp: olivina k.t.p.; krome, oliveno povus kaŭzi konfuzon kun alia mineralo: olivenito. Aparte oni emfazu la fortimigan nomon Sahxaleno, dum ne sole la fontlingva, sed ankaŭ la internacia formo estas Sahxalino (Poŝatlaso de la mondo, 1970). Tiaspecan perfortadon de geografia nomenklaturo oni devas forte kontraŭbatali!
Malfacile oni komprenas la strangan tendencon al misformado, se tute ne aŭ apenaŭ ekzistas konfuz-danĝero pro homonimeco. Unusola okazo tiaspeca en zoologio povus aperi ĉe "meleagrino”, t.e. la marmolusko kaj meleagrino, femalo de la kortbirdo. (Al tio eblas rimarkigi, ke eĉ la internacia kodigita zoologia nomenklaturo greklatina allasas homonimon, se temas ekz. pri malsamaj klasoj.) Tiom malpli ĝenus "karino” kiel florparto kaj karino kiel skeletparto de birdo. Ja mem kareno laŭ PIV havas 4 diversajn signifojn. Ĉu do la 5-a jam ĝenus?
Kuriozan solvon - muskardeno por la gliro kaj muskardino por la malsano kaŭzata de fungoj - liveras PIV. Ja pli natura solvo estus "muskardino” por la gliro kaj "muskardinozo” por la infektomalsano.
Interesa estas poleno (de: Pollen, en: pollen, fr: pollen, it: polline), ĉar, kiel jam supre dirite, produktivaj formoj estas tiuj kun -I-, ekz. en: pollinate, fr: polliniser, pollinisation, pollinique, it: pollínico. Por kompletigi, palino-analizo, -grafio, -logio, -skopio k.t.p. devenas de la helena verbo palino = mi ŝutas (farunon).
Aliflanke oni zorge distingu: Ne ĉiuj nomenklaturaj PIVaĵoj kun -EN- estas misformitaj. Ekz. la "marporko” apartenanta al cetacoj, nome foceno (Phocaena) estas esperantigita tute bonorde. Okaze de akeno ne estus prave riproĉi pro la -EN-, sed pli eble pro la -K-, ĉar la latina nomo de la seka frukto estas: achenium, do plej trafe: ahxenio.
En PIV-Suplemento (1987) ni ne trovis nomon (ĉu komunuzan, ĉu propran), kiu estis misformita per -EN-.
Sed jen ni turnu atenton al la 12 fundamentaĵoj kun -IN-: difini (definire), ilumini (illuminare), inklina (inclinatus), karmino (carminium), kombini (combinare), maŝino (machina), muslino (it: mussolino), obstina (obstinatus) rafini (fr: raffiner), rezino (resina), ruino (ruina), urini (urinari). Aldonendaj estas du propraj nomoj Berlino kaj Kalvino, kiuj povas servi kiel bonaj malekzemploj por la kripla PIVaĵo "Sahxaleno” (v. pli supre).
Prave, Zamenhof ne timis konfuzon inter kombin-o kaj komb-ino, maŝin-o kaj maŝ-ino, urin-o kaj ur-ino.
Da oficialaj radikoj kun -IN- estas multe pli (35): abstini (abstinere), albino (albinus), angino (angina), anilino (anilinum), balzamino (balsamina), benzino (laŭ la tropika planto Styrax benzoin), destini (destinare), determini (determinare), disciplino (disciplina), doktrino (doctrina), galantino (fr: galantine, kp. kun gélatine), gilotino (laŭ la franca kuracisto Guillotin), glicerino (fr: glycérine), kinino (fr: quinine), kumino (cuminum), margarino (fr: margarine), marini (marinus, fr: mariner), medicino (medicina), morfino (morphinum), naftalino (naphtalinum), nikotino (fr: nicotine, laŭ la franco Nicot), origino (origo, gen. originis), parafino (par-um affinis), pelerino (fr: pèlerine), pepsino (pepsinum), retino (retina), ricino (Ricinus), rutino (fr: routine), stearino (fr: stéarine), striknino (strychninum), tamburino (fr: tambourin), tanino (fr: tanin), turbino (turbineus), vakcino (vaccina), vazelino (vaselina).
Estas laŭdinde, ke ties oficialigo okazis sen timi konfuzon kun la sufiksa -IN-. Tiom malpli komprenebla estas ekz. la pli supre menciita keroseno, kompare kun la hxemiaj nomenklaturaĵoj: anilino, benzino, glicerino, kinino, margarino, morfino, naftalino, nikotino, parafino, pepsino, stearino, vazelino. La iom ekzakte pensantaj hxemiistoj strabe rigardas la senmotive arbitran baraktadon inter I kaj E. (Parenteze ni menciu, ke kinino estas difinenda kiel kreskohormono, dum hxinino nature devus esti la drogo antifebra, ekstraktata el la ŝelo de cinhxono.)
Okulfrapa homonimeco generiĝas per la vorto rutino. Apud la nocio de PIV (lerto, kutimo), oni devas akcepti tiun de la flavonoida glikozido entenata en la planto ruto (Ruta graveolens). La ceteraj homonim-okazoj (ekz. marin-o kaj mar-ino, parafin-o kaj paraf-ino, retin-o kaj ret-ino, turbin-o kaj turb-ino) estas ja tute neglekteblaj.
Da neoficialaj PIVaĵoj kun -IN- estas tro multe (kelkcent), por ke ni povu elnombri ilin ĉi tie. Inter ili ni trovas multajn dekojn da hxemiaĵoj. Ni menciu almenaŭ la plantsukan pektinon, disde kiu prave distingiĝas la molusko pekteno (Pecten). Ĉi-okaze, PIV profitis, ne difektinte la originalajn formojn.
Enkadre de la mineraloj (akvamarino, aventurino, kalamino, silvino kaj turmalino) neniel minacas homonimeco. Sed ekzistas ankaŭ mineralo nikelino (NiAs), homonima kun la kupra-nikela-zinka alojo; tiun ĉi PIV jes registras kaj difinas.
El la plantoj antirino, karlino kaj lupino, sole la lasta homonimas kun lup-ino.
Restas konkludi, ke la granda nombro de la neoficialaj PIVaĵoj kun -IN- liveras konvinkivan argumenton, por ke aŭtoroj de specialaj vortaroj (ekz. hxemiaj, mineralogiaj, botanikaj, zoologiaj, geografiaj) definitive rezignu pri misformado de la radikfina -IN- per -EN-.
Ke nia konkludo estas ĝusta, povas servi ekzemplo de mineralogia vortaro (T.A. Høeg, 1988). La vortaro registras 24 mineralnomojn kun -IN-: alabandino, almandino, andezino, aŝkroftino, bertierino, eŭhxlorino, glucino, guanino, ĝismondino, hauino, humboldtino, iridosmino, kornerupino, kuspidino, levino, mikroklino, nikelino, olivino, ruterfordino, safirino, serpentino (homonima kun serpent-ino), spesartino, steenstrupino, turmalino. Aliflanke, ĝi registras unusolan nomon, kies originalo estas misformita per -EN-: plateno. Ĉi-okaze ĝi referencas al la fundamentaĵo en PIV.
Ĉu povas ekzisti pli bona pruvo, ke la iama misforma tendenco ne plu estas perspektiva?
3
Post pritrakto de la du antaŭaj problemoj ni povas alpaŝi la trian. Temas pri la fakto, ke inter Esperanto-terminoj aperas tiuj kun la radikfina -IS-, por eviti homonimecon kun la sufiksa -ID-, dum la radikfina -ID- prave respektus la fontlingvajn, eĉ internacie kodigitajn originalojn kaj bone koherus kun terminoj parencaj.
Tamen, oni devas zorge distingi:
1. En la tria latina deklinacio ekzistas vortoj, kies nominativo kaj genitivo estas samformaj, ekz. anguis (prononcu angvis). GXia neoficiala ekvivalento esperantlingva estas laŭ PIV "angviso”. Laŭ nia nomenklature motivita opinio, pli taŭga nomo estus angvo, ĉar tiu -IS- en la latina ne konsistigas la radikon; tion oni povas konstati jam en la dativo angui, kie la konsonanto -S- malaperas. Jen kial la zoologoj kodigis la familian nomon Anguidae (ne "Anguisidae”). En Esperanto tiu ĉi nomo devus esti angvedoj (ne "angvisedoj”). Analogan okazon prezentas la tasmania piprarbedo drimo el la familio de drimacoj. La PIVaĵo "drimiso, drimisacoj” estas esperantigita malbonŝance. Ankaŭ la latina genronomo Felis apartenas tien ĉi. Pro timo antaŭ la homonimeco kun felo, PIV registras "feliso”. Estas evidente, ke la genronomo felo kaj la familinomo feledoj (latine Felidae) pli bone respegulus la zoologian nomenklaturon. Simile "maniso, manisedoj” devus fariĝi mano, manedoj, kvankam mano generus homonimecon de la membro kun la sendenta mamulo. Same "pieriso, pierisedoj” estu piero, pieredoj (Pieris, Pieridae); ĉi-okaze la konata blanka papilio ne liveras homonimecon. Fine "vermiso”, laŭ PIV la vermoforma parto de la cerebelo devus pli nature esti simpla vermo, apenaŭ konfuzebla kun ekz. lumbriko, tamen elvokanta la verman formon.
Tute speciala okazo estas la PIVa "stakiso” (Stachys). La koncerna modelo de la helena deklinacio estas ichthys = fiŝo. Ĉar tiu ĉi modelo konservas sian ipsilonon kiel radikparton, oni devus por Esperanto akcepti la radikon ihxti-, kp. la PIVajn: ihxtiofagio, ihxtiologo, ihxtiokolo (fundamenta), ihxtiosaŭro. Sekve ankaŭ: stahxio.
Nun eble la paciencaj legantoj permesos kurtan deflankiĝon de nia temo. Nome, tiu ihxtiosaŭro kaj "stakiso” okulfrape atentigas ĉiun biologon pri simptoma nomenklatura nekohereco en PIV: dum la zoologiaj nomenklaturaĵoj respektas la zamenhofan, fontlingvan kaj internacian fonemon HX, la botanikaj konsekvence misformas ĝin per K. Tiu ĉi procedo nepre fortimigas sciencistojn.
2. Alitipan genitivon, ol la pli supre menciitan, sed same en la tria latinlingva deklinacio, ni trovas jen: dum en nominativo estas -is, en genitivo estas -idis (helenlingve -idos). Kiel unuan ekzemplon ni prenu la nomon de rivereto deklive de la sicilia vulkano Etno: latine Acis, -idis, helene Akis, -idos. Evidente, la nomo en Esperanto devus esti Akido, ne "Aciso” laŭ PIV. La saman nomon portis paŝtisto, amanto de la nimfo Galateo. Interesan heziton inter -IS- kaj -ID- prezentas PIV jen-okaze: apud la botanika adonido figuras la mitologia "Adoniso”. Pli ĝuste, la filo de la cipra reĝo devus esti nomata Adonido, dum la ĉarma printempa orflava floro Adonanthe vernalis devus esperantiĝi kiel adonanto. Aliflanke, Adonis aestivalis restas adonido. Nature, kiel ĉiu verko, ankaŭ PIV antikviĝas ne sole el lingva, sed ankaŭ - interalie - el botanika vidpunkto ...
Bedaŭre, mankas loko por detale pritrakti unuopajn okazojn. Ni kontentigu nin per elnombrado de jenaj (enkrampe la PIVaj formoj): Alkestido ("Alcestisa”), Artemido ("Artemisa”), Baŭkido ("Baŭcisa”); HXlorido ("Klorisa”) ne estas sole virina nomo, kiel asertas PIV, sed estis helena flordiino; Irido ("Irisa”) estis diino de ĉielarko kaj la floro irido ricevis sian nomon laŭ ŝi; ankaŭ la oficiala "iriso” devus resti - kvankam homonime - irido; Tetido ("Tetiso”), la mardiino donis nomon al la pramaro Tetido (laŭ PIVS: "Tetiso”); Temido ("Temisa”) estis helena diino de justeco.
Kvankam fundamentaĵon, kiu misformus la radikfinan -ID- per -IS-, ni ne trovas, tamen ekzistas du zamenhofaj precedentoj: "Pariso” kaj "Tespiso”. Laŭ la pli posta praktiko de Zamenhof, pli naturaj estus Parido kaj Tespido.
Nepre korektendaj estas jenaj du neoficialaj nomoj: "berberiso” kaj "daktiliso”. Devas esti berberido el la familio de la berberidacoj kaj daktilido el la familio de poacoj (laŭ PIV "graminacoj”). Fine restis unu kaloĉaja oficialaĵo "lapiso”, la nitrato arĝenta. Devus esti lapido, kohera kun lapidara, lapidario k.a.
La en PIV registrita skaraba genronomo "kopriso” (Copris) ne plu estas uzata fare de l' entomologoj.
Klaran direkton por esperantigi la latinajn vortojn de la tipo -is, -idis donus la fundamentaĵo kantarido (Cantharis), se ne temus pri la problemo, kiel nomi la koncernan familion (Cantharidae). La solvo: kantaro (kvankam homonima kun kant-aro) por la genro, kantaredoj por la familio.
Perfekte procedis Zamenhof okaze de la same fundamenta: aspido (latine kaj helene Aspis, -idis, -idos). Li ja bone regis ambaŭ antikvajn lingvojn, do ne esperantigis la serpenton per "aspiso”. Cetere, li ne timis -ID- kiel radikparton, kvankam ĝi foje kondukis al homonimeco:
avid-a kaj av-ida, decid-o kaj dec-ido, prezid-o kaj prez-ido, rapid-a kaj rap-ida. Ni povus mencii ankoraŭ plurajn ekzemplojn, tamen ni finu per la zamenhofa Taŭrido (Taurois).
Sed nun ni esploru oficialaĵojn: iridon ni tuŝis jam pli supre; okaze de humida oni ne timis hum-idon; sed plej demonstriva estas piramido (pyramis, -idis): oni ne aŭdacis esperantigi per "piramiso” konforme al la pli supre tuŝita "lapiso”.
Da neoficialaj PIVaĵoj kun la radikfina -ID- estas inundo, nepre praviganta nian nomenklaturan starpunkton "kontraŭISan”; afido (Afis), afidedoj (Aphididae), agrostido (Agrostis), amarilido (Amaryllis), amirido (Amyris), antemido (Anthemis), antilido (Anthyllis), arakido, pli ĝuste arahxido (Arachis), askarido (Ascaris), Atlantido (Atlantis), Aŭlido (Aulis), celtido (Celtis), dorido (Doris), emido, emidenoj (Emys, Emydinae), Eneido (Aeneis), epakrido (Epacris), erantido (Eranthis), fizalido (Physalis), Forido (Phoris), hamamelido (Hamamelis), hipurido (Hippuris), izatido (Isatis), karotido (helene karotis), kaŭkalido (Caucalis), klamido, ĝuste hxlamido (chlamys), klematido (Clematis), kobitido (Cobitis).
Ĉe la terura PIVa kriplaĵo "Kolĉido” ni devus iomete halti, kvankam pro alispeca motivo. Ja Zamenhof, respekte al la fontlingvo, lanĉis la formon Kolhxido (Colchis). La PIVan fonetikan monstron bonvenigus eble tiu, kiu esperantigus la mineralnomon hxalkopirito per "ĉelkopajrajto”. Anstataŭigi la helenan HX, ĉu per Ĉ, ĉu per K estas simpla perforto. Oni devas admiri la verkegon, kia estas PIV, el vidpunkto komunuza. El nomenklatura oni konstatas bedaŭrindan nekoherecon fonetikan, kiel ni aludis jam pli supre. Sed plej kondamninda estas tio okaze de terminoj sametimaj: ekz. apud la ĝustaj zoologiaĵoj hxondrostomo, hxondrosteo ni trovas la medicinaĵojn kondro, kondromo, kondrito. Aŭ: la medicinistoj redaktante PIV ne komunikis kun la zoologoj: spiroketo kaj polihxetoj. Estas evidente, ke por venonta PIV-eldono necesos leksika revizio. Jen urĝa tasko por Akademio de Esperanto.
Pardonpete, post la fonetika halto, ni daŭrigu la morfologian elnombradon de l' -ID-aĵoj: krepido (Crepis), kuspido (cuspis), liknido, ĝuste lihxnido (Lychnis), mirido (Myrrhis), oksalido (Oxalis), orkido, ĝuste orhxido (Orchis), otido (Otis).
Piknido, ĝuste piknidio (pycnidium) ne apartenas al nia -IS- problemo.
Fine restas: pterido (Pteris).
Konklude, sur la fono de tiom multaj, ĝuste esperantigitaj nomoj kun la radikfina -ID-, ni povas nur miri, kial en la leksikon de Esperanto enŝteliĝis "berberiso, daktiliso” k.a. Ja la -ID-tendenco estas nekontestebla. Apenaŭ iu timos konfuzon inter karotid-o kaj karot-ido. Same, oni ne konsideros kobitidon kiel idon de iu "kobito”.
Konforme al ĉio ĉi, ekz. en botaniko por la bela Bellis perennis devus figuri belido (ne "beliso”) perena. La koncerna fundamenta popolnomo "lekanteto” plu servu en infanlibroj, poemoj k.s.
4
Kvaravice ni dediĉu atenton al okazoj, kie fontlingva radikfina -ET- estas modifita per -ED-, por eviti koincidon kun la sufiksa -ET-.
Da fundamentaĵoj tiaspecaj ni trovis sole 5. (Enkrampe ni listigas po 2 etnolingvaj ekvivalentoj):
bufedo (fr: buffet, it: buffétto)
bukedo (fr: bouquet, ro: buchet)
cigaredo (fr: cigarette, de: Zigarette)
pikedo (fr: piquet, it: picchétto)
planedo (fr: planète, la: planeta)
Nia Majstro evidente timis la homonimecon de bufet-o kun buf-eto, de buket-o kun buk-eto, de cigaret-o kun cigar-eto, de piket-o kun pik-eto kaj planet-o kun plan-eto. Sen analizi, ĉu lia timo estis prava, ni tuŝu almenaŭ unu problemon, kiu estiĝas pro lia -ED-: Nek Fundamento, nek PIV konsilas al ni, kiel esperantigi terminojn parencajn al "planedo”. Ĉu teni konsekvence la misforman -ED- ekz. por "planedoido” (de: Planetoid, en: planetoid, fr: planétoide, it: pianetino, ru: planetoid)? Ĉu same procedi okaze de "planedario” (de: Planetarium, en: planetarium, fr: planétarium, it: planetario, ru: planetari)? Aŭ rezigni pri la misformado kaj imiti la etnolingvajn, absolute internaciajn formojn kun -ET-?
Inter oficialaĵoj kun -ED- apenaŭ iu nin interesus. Eble kaskedo, kiun oni deziris distingi disde la fundamenta kask-eto. Nu, ĉar ne temas pri naturhistoria nomenklaturaĵo, ni lasu la problemon al specialistoj pri kapvestado.
Da neoficialaj PIVaĵoj estas 10:
arbedo certe devus ne konfuziĝi kun arb-eto. Tamen, el vidpunkto nomenklatura (ne komunuza), la botanikistoj eble preferus la terminon frutiko (la: frutex); kp. la PIVan, kvankam dubindan ekvacion: fruteska = arbusteca. El frutiko oni facile derivus la terminojn: duonfrutiko (la: suffrutex, ekz. peonio arbeca), frutiketo (ekz. eriko), frutikeca k.t.p.
bankedo (en + fr: banquet). Ĉu banket-o povus kuntekste kolizii kun bank-eto? Eble en jena ŝerca frazo: "En la banko oni okazigis banketon.”
barbedo (fr: barbette), 4. bonedo (fr: bonette) kaj 5. etikedo (fr: étiquette). Sen komentoj ...
kasedo (PIVS, sed ankaŭ Pekoteko 87/182). Ĉi-okaze regas kaj eble regos malunueco por difini kasedon, kaseton, kazeton ...
kornedo (fr: cornette). Sen komento.
paledo (PIVS, en: pallet). Ĉu ne sufiĉus la termino absolute internacia: paleto? Kiel oni esperantigos la anglan verbon palletize, la participon palletized (trafic), la substantivon palletization? Ĉu ilin misformi per -ED-?
rakedo. Ĉu la oficiala raketo ne tolerus la trian (pilkoĵetan) signifon, kiu estas internacia?
renedo (fr: reinette). Ĉu la pomvario povus konfuziĝi kun malgranda reno? Jen ridinda homonimfobio...
Ĉi-loke necesas atentigi, ke en PIV ekzistas nomoj, prave esperantigitaj kun la radikfina -ED-. Kiel ekzemploj servu almenaŭ jenaj 2: stapedo (la: stapes, -edis) kaj teredo (la: Teredo).
Male, en EB (1988) ni trovas la terminon "ĉaledo” (fr: chalet), kiu estas misformita pro enigma motivo. Samloke troviĝas "navedo” (fr: navette) apud la sinonima: naveto kaj fine "plakedo” (en + fr: plaquette). Pri ĉiuj ĉi tri -ED-aĵoj eblas prave dubi.
Aliflanke ĝojigas nin la fakto, ke abundas en PIV vortoj nemisformitaj, do tiuj kun la radikfina -ET-:
El la fundamentaĵoj ni menciu: aĉeti (fr: acheter), alumeto (fr: allumette, el la latina verbo: alluminare), epoleto (fr: épaulette), gazeto (it: gazétta), klarneto (fr: clarinette, el la latina substantivo clarum), koketa (fr: coquet, derivita de l' onomatopeo kokokria), kvieta (la: quietus), magneto (la: Magnes, -etis), pargeto (fr: parquet), portreto (fr: portrait), profeto (la: propheta), ripeti (it: ripètere), sekreto (la: secretum), societo (la: societas), tapeto (it: tappéto), trumpeto (it: trombétta), tualeto (fr: toilette), vegeti (la: vegere, vegetus).
Kiel zamenhofajn, PIV registras ankoraŭ: blanketo (fr: blanquet) kaj ruleto (fr: roulette).
Konstateble, Zamenhof lasis la radikfinan -ET-, malgraŭ eblaj okazoj de homonimeco: aĉ-eta, kok-eta, blank-eta, rul-eta. Okaze de "pargeto”, li ne lanĉis "parked-”, sed alimaniere evitis la koincidon inter parket-o kaj park-eto.
Inter la vortoj oficialaj ni trovas jenan naŭon:
etiketo (kp. la supran: etikedo),
kometo (la: cometa),
korneto (it: cornétto, el la latina: cornu),
korseto (fr: corset),
korveto (fr: corvette, la: corbita),
raketo (fr: raquette, la: rocheta),
soneto (it: sonétto, la: sonus),
terceto (it: terzétto).
La homonim-okazoj estas evidentaj: bal-eto, etik-eto, kom-eto, (do ne "komedo” laŭ la precedenta: planedo), korn-eto, kors-eto, korv-eto, rak-eto, son-eto.
Fine prezentiĝu konsiderinda nombro da neoficialaj PIVaĵoj: aneto (Anethum), boleto (Boleto), ekvizeto (Equisetum), gameto (el: gamete), kabareto (fr: cabaret), kareto (Caretta), kaseto (it: cassétta), kateto (la: cathetus), kvinteto (it: quintétto), limeto (fr: limette, la: lima), menueto (fr: menuet; ĉi-okaze atentindas, ke la dancnomo, samkiel la manĝaĵoj menuo (fr: menu), devenas el la latina minutus; miceto (el: mikes, -etos), mineto (fr: minette), nepeto (Nepeta), pipeto (fr: pipette), spageto (it: spaghétto), tanaceto (Tanacetum).
Denove ni konstatas, ke prave restis la radikfinaj -ET-, spite al multaj homonimoj: an-eto, bol-eti, gam-eto, kar-eta, kas-eto, kat-eto, lim-eto, menu-eto, min-eto, nep-eto, pip-eto.
Do, ĉar ekzistas nek fundamentaj, nek oficialaj, neoficialaj precedentoj por misformi per -ED- ekz. botanikan aŭ zoologian nomon, ni povas bonmotive "profeti”, ke ankaŭ future konserviĝos la bona kutimo, lasi en la nomenklaturaĵoj ĉiam la radikfinan -ET-, neglektante eventualajn okazojn de homonimeco.
5
Jen nia kvina problemo: El terminologia-nomenklatura vidpunkto evidente ĝenas, en Esperanto, iuj vortoj kun la radikfina -US-.
Da koncernaj fundamentaĵoj ekzistas nur 5: fokuso (focus), konuso (conus), korpuso (corpus), moruso (Morus), poluso (polus).
La ĝeno konsistas ĝuste en tio, ke la latinaj ekvivalentoj ne havas tiun -US- kiel radikparton, sed kiel finaĵon, malaperantan en deklinaciaj formoj, derivaĵoj, kunmetaĵoj, dum en Esperanto temas pri kohera parto de la radiko.
Nia Majstro simple klopodis eviti homonimecon kun ekz. foko, kono k.t.p. Aliflanke li siatempe ne povis plene taksi terminologiajn konsekvencojn. Foko (Phoca) kaj fokedoj (Phocidae) restas ĉi-solve senriproĉaj, dum kelko da optikaj terminoj (ekz. "bifokusa, disfokuseco, hiperfokusa, kunfokusoj” laŭ PIV kaj K. Verks, 1906) aspektas iom pezmove, komparate kun siaj etnolingvaj ekvivalentoj. Simila situacio aperas okaze de konuso, kies etimologia kohero kun ekz. koniko, konikoido, koninkona strukturo, konoido, konometro, konoskop(i)o restas en la internaciaj terminologioj pli bone perceptebla ol en Esperanto.
Korpuso, kies deklinacio latina havas la genitivon corporis, estas en PIV difinita kiel termino milit-afera, sed fakte ĝi estas uzata ankaŭ en jurscienco, medicino, muziko k.a. Do leviĝas demando, ĉu ne sufiĉus korpo, kiu laŭ PIV havas ok signifojn, do facile eltenus la naŭan...
Moruso kaj morusacoj estas malfacile akcepteblaj en la botanika nomenklaturo. Pli bone taŭgus moro kaj moracoj. La homonimeco kun la fundamenta moro (el la latina mos, genitive moris) apenaŭ ĝenus, se ne ĝenas ekz. la parenca embriologia termino morul-o, homonima kun mor-ulo.
Okaze de poluso montras sin ĝenoj analogaj al konuso, t.e. malkohereco kun multaj internacie kodigitaj terminoj: polara, polarimetro, polarizi, polarografo, polaroido k.a. Kial uzi por elektro la verbon "polusigi”, sed por lumo "polarizi”, se temas fakte pri analogaj fenomenoj? La lingvoj etnaj prave ne distingas, ekz. en: polarisation charge, current, of light, plane, tube k.a.
Kiel zamenhofa estas en PIV registrita ankaŭ lotuso, sed kun kvar signifoj: 1. el la familio de "legumenacoj”, moderne fabacoj, la genro devus esti nomata prave, kvankam homonime, loto (la: Lotus, genitive Loti); 2. el la familio de nimfeacoj nimfeo lota (Nymphaea lotus) kaj nelumbo nuksoporta (Nelumbo nucifera), por kiuj pli eble taŭgus la komunuza nomo lotoso (egipta, hinda); 3. mitologia frukto, nomenklature enigma, por kiu same povus resti la komunuza lotoso. Tiun ĉi nomon prave registris PV (1964) kaj multaj vortaroj Esperanto-etnolingvaj, sed en PIV ĝi mankas malgraŭ sia konsiderinda internacieco. Escepte de la franca kaj angla (lotus), granda plimulto de lingvoj etnaj havas la formon lotos (cs, el, hr, la, pl, sk, sl, ru k.a.). La germana estas Lotos, la itala loto k.t.p.
Fine, zamenhofa estas ankaŭ krokuso (Crocus) el iridacoj. Ĉar en la botanika nomenklaturo ekzistas speciaj epitetoj crocatus kaj croceus (= kroka, krokeca), la genronomo scienca eble devus havi la formon kroko. Cetere la mineralo krokoito estas nomita laŭ kroko, pro sia koloro. Jen koneksoj atentindaj.
Da oficialaĵoj, de ni ĉi-konekse interesataj, estas surprize malmulte, nome tri: "papiruso” (Cyperus papyrus), pli ĝuste papiro el ciperacoj, "rubuso” (Rubus), pli ĝuste rubo el rozacoj kaj "taksuso” (Taxus) el "taksusacoj”. Jen okulfrapa arbitreco nomenklatura. Dum Cyperus kaj Cyperaceae estas senriproĉe esperantigitaj per ciper-o, -acoj, Taxus kaj Taxaceae, pro homonimfobio antaŭ la fundamenta verbo taksi, estas misformitaj. Memkomprene, la pinofit-genro devus nomiĝi en Esperanto takso kaj la familio taksacoj. La kontraŭkancera diterpenoido estas taksolo, nomita laŭ Taxus.
Da neoficialaj -US-nomoj en Esperanto generiĝis - bedaŭre - iom tro multe, por ke ili estu esplorataj ĉi-loke. Ni atentu almenaŭ jenajn. Apud la PIVa formo en citiloj, ni prezentas la substrekitan formon, laŭ nomenklatura vidpunkto pli taŭgan:
"alvuso”: alvo. Tiu ĉi evidente pli bone koheras kun la sam-etimaj fundamentaĵoj alveolo, alveolito kaj kun ceteraj terminoj ekz. alveografo, alveolaro, kie ĉie la latina finaĵo -US- nature forfalas. Ankaŭ la botanika speci-epiteto alveiflorus (= kavaflora) apartenas ĉi tien.
"antuso” (Anthus): anto. Temas pri genronomo de paseroformaj birdoj: A. campestris = a. kampa, A. cervinus = a. cerva, A. novaeseelandiae = a. novzelanda.
"apuso” (Apus): apo. Jen genro el la birdoj apoformaj (ne "apusoformaj”).
"boluso” (fr: bol, it: bòlo): bolo, speco de argilo. Ekzistas bolecaj grundoj k.a.
"citruso” (Citrus): citro. Genronomo el la familio de rutacoj. Kp. sam-etimajn citralo, citr(at)a acido, citrino, citrofeno, citrono k.a.
"kornuso” (Cornus): korno, genronomo de arbedoj (science: frutikoj) el la familio de kornacoj (Cornaceae), ne "kornusacoj”. La homonimeco kun ekz. cerva korno certe ne ĝenus; male, la frutiko ricevis sian nomon laŭ lignodureco, memoriganta pri korno (la: cornu).
"paduso”: pado. Apenaŭ ĝenos la koincido kun irvojeto. cetere, en la botanika nomenklaturo ekzistas specia epiteto padifolius = padofolia, laŭ simileco de folioj al tiuj de l' arbo Prunus padus. Ĉu vere plaĉus "padusofolia”?
"prunuso”: pruno. Same kiel pado, tiu ĉi arbo apartenas al la ordo de rozaloj, la familio de rozacoj (ne "migdalacoj” laŭ PIV), la subfamilio de prunoideoj (ne "prunusoideoj”). Ankaŭ ekzistas la specia epiteto prunifolius = prunofolia, ne "prunusofolia”.
"stiluso” (el: stylos, la: stylus): stilo. En la helena lingvo ĝi signifis stangon, kolonon. Kial timi konfuzon de florparto kun belarta maniero, se en PIV ekzistas ankaŭ stilet-o kaj stilobat-o (certe ne bato kaŭzita de belarta verko). Pardonu pro la ŝerco, sed la homonimfobio incitas nin foje ...
"tinuso” (thynnus): tino. Sen komento.
"viruso”: viro. En PIV estas registrita ankaŭ la nepre internacia virozo = "virusozo”. EMT (1979) krome registras la medikamenton viricidon. Aliflanke la scienco pri viroj kaj viroidoj (ne "virusoidoj”) estas internacie kodigita kiel virologio (ne "virusologio”).
Fine ni dediĉu nian atenton al la nomenklauro de nuboj, por vidi, kien kondukas senbaza timo antaŭ homonimeco. Ĉi-konekse mia memoro refreŝigas la latinan heksametron: Incidit in Scyllam, qui vult vitare Charybdim (Falas en Scilon, kiu volas eviti HXaribdon. Laŭ Zamenhof: trafi de Scilo al HXaribdo). La latinaj nubnomoj estas Cirrus, Cumulus, Nimbus, Stratus. Laŭ PIV: "ciruso, kumuluso, nimbuso, stratuso”. Sed en EB (1988) ni trovas por Stratocumulus: "stratokumuluso”. Kial ne konsekvence "stratusokumuluso”? Ĉu ne timi, ke temus pri "kumuluso surstrata”? Samkiel la urba strato, ankaŭ la ĉiela strato estas kvazaŭ sternitaj. Nome, la latina supino stratum apartenas al la verbo sternere = sterni. Do oni ne timu la homonimecon, sed male aprezu la elvokivecon de la nomoj. Konsekvence ni rekomendas: cirostrato, nimbostrato, cirokumulo, kumulonimbo k.t.p. Jen la logikaj Esperanto-kunmetaĵoj anstataŭ novaj radikoj!
Por ne kaŭzi miskomprenojn: Nia analizo ne celas ekstermi ĉiujn -US-nomojn el la leksiko de Esperanto. Interesas nin unuavice la botanika kaj zoologia nomenklaturoj, kiujn la zamenhofa lingvo nepre devas adapti al la greklatinaj, internacie kodigitaj. Ni ne celas ataki komunuzajn terminojn, popolnomojn k.t.p.
Zorge ni distingu, ĉu tiu aŭ alia -US-vorto fakte devenas de la latina deklinacio laŭ la modelo servus, genitive servi. Ekz. la PIVa pampelmuso estas ĉerpita el la franca pamplemousse, do havas nenion komunan kun nia problemo. Ankoraŭ alia okazo estas "bambuso”. GXia latina genronomo estas Bambusa, do ĝia intervokala -S- devus esperantiĝi pli eble per -Z-: bambuzo. Tamen, ankaŭ tio ĉi ne koncernas nian problemon. Lastekzemple ni menciu la zamenhofan: lakmuso, el la mederlanda lackmoes (= laka musko), germane Lakmus, vaste internacie lakmus. Temas do pri perfekte esperantigita termino.
Por veni al konkludo, ke la -US-vortoj de nia problemeca tipo apenaŭ havas perspektivon, ni povas apogi nin sur sennombraj precedentoj, kie la origina latina finaĵo -US- post esperantigo forfalis. Ni menciu iujn: algoritmo, ciklo, cirko, entuziasmo, fisko, genio, himno, humo, ĉiuj -ismoj, ikto, kakto, logaritmo, lukso, marasmo, menisko, mito, nuncio, obolo, orgasmo, pleonasmo, rito, ritmo, sekso, suko, tropo, uzo. (Ni substrekis la zamenhofaĵojn.)
6
La sesan ĉapitron de niaj konsideroj ni dediĉu al la problemo de la radikfina -UM-, per kiu Esperanto kelkfoje klopodas eviti homonimecon. Ni provos demonstri, ke tiaspeca klopodo apenaŭ povas esti taksata kiel bonŝanca.
La latina -UM- normale ne konsistigas radikon, estante finaĵo neŭtra. Ekz. en verbum, genitive verbi, la radikon formas sole tiu verb. Tion prave respektis la kreinto de Esperanto per la fundamenta vorto verbo (ne "verbumo"; cetere kp. en: verb, fr: verbe, it: vérbo, sp: verbo k.t.p.).
Estas simptome, ke inter la fundamentaĵoj ni vane serĉus ion analogan al "verbumo". Kukumo (Cucumis) estas fenomeno alispeca, same kiel konsumi, kostumo, parfumo, resumo kaj volumo.
Okulfrape alia situacio montriĝas inter la oficialaĵoj: "albumo, forumo, harmoniumo, mediumo kaj minimumo” ĝuste analogas al la supra, teorie konstruita modelo "verbumo": Ĉu ne estus interese scii, kial Lingva Komitato kaj la posta Akademio de Esperanto hezitis kontentigi sin pri la planlingve logikaj: albo, foro, harmonio, maksimo, medio kaj minimo? La homonim-okazoj ja estis neglekteblaj.
Da neoficialaj -UM-aĵoj ĉi-koncernaj svarmas en PIV multe pli. Jen 25:
"cekumo” (caecum), eĉ cekumito (ĉu ne pli eble apendicito?);
"eratumo” (erratum). Prave oni dubu, ĉu necesa termino anstataŭ la perfekte kompreneblaj erarlisto, eraroj k.s.;
"filtrumo” (philtrum). Ĉu la vizaĝa anatomio havas ion komunan kun filtrado? Do eventuala konfuzo de la malparencaj nocioj apenaŭ okazus;
"galiumo” (Gallium): Ĉi-okaze, PIV prave referencas al galio 2,
kiu ja estas senriproĉe akceptebla (kp. Portmann-Rogers, 1993: galia arsenido);
"geumo” (Geum): kial ne sufiĉus: geo?
"heliumo” (Helium), laŭ PIV zamenhofaĵo lanĉita fare de Kalocsay; tamen, la hxemiistoj klare inklinas al helio;
"hilumo” (hilum, genitive hili): Se la zoologoj evidente ne timas konfuzon de l' amfibia hilo (Hyla) kun la termino anatomia (hilus), kial timas la botanikistoj? Jen kiel dokumentiĝas subjektiveco de la homonimfobiaj afekcioj...
"iliumo” (os ilium): Ĉi-okaze eĉ PIV preferas la logike formitan ilion, al kiu ĝi mem referencas;
"indiumo”, laŭ PIV ankaŭ zamenhofa, estas same garnita per referenco al indio (it: Indio), pri kies form-ĝusteco la hxemiistoj-esperantistoj neniel dubas;
"kambiumo” (cambium): jen ree timo de la PIVa botanikisto, ke povus okazi miskompreno kun la kambio financa;
"krinumo” (Crinum) el amarilidacoj certe devus esti nomata krino, apenaŭ konfuzebla kun ĉevalharo;
"kvantumo” estas en PIV difinita kiel 1. elementa unuo de fizika grando, 2. elementa korpusklo kun nula aŭ entjera spino. Aliflanke kvanto laŭ PIV estas 1. pli aŭ malpli granda mezuro aŭ nombro da objektoj aŭ personoj, 2. esprimo de grando en geometrio. Atentinde: en etnolingvoj plejparte sufiĉas unusola termino por la supra nociaro; de: Quantum, plurale Quanten aŭ Quanta, en: quantum, it. quánto;
"kuriumo” (Curium) cedas al la homonima zamenhofaĵo kurio, kiu en PIV havas jam kvin signifojn;
"optimumo” sekvas la pli suprajn oficialaĵojn: maksimumo kaj minimumo. Certe sufiĉus optimo, tiom pli eble, ĉar ekzistas optimismo kaj optimisto, ambaŭ sen -UM-:
"paliumo” (pallium) havas en PIV du tre distancajn signifojn, dum palia rilatas al budhismo. Sendube por ĉiuj tri nekonfuzeblaj nocioj bone servus la logike formita: palio;
"planumo” (Lamina orbitalis), la plata krani-osto ŝajnas cedi el modernaj vortaroj de anatomio;
"premiumo”. Ĉu ne sufiĉus premio kiel termino ankaŭ por la nocio komerca?;
"radiumo”. Se la fundamenta vorto radio havas laŭ PIV jam 6 signifojn, kial ĝi ne havu ankaŭ tiun de la hxemia elemento?;
"referendumo”. Ĉu pro ebla koincido kun la verbo referi plus la sufikso -END- oni timu la malpli tenian: referendo?;
"rektumo” laŭ PIV estas la lasta rekta parto de la dika intesto. Do temas pri rekto, termino, kiu same bone servus en anatomio, kiel en geometrio. Ja la anatomoj ĝuste akcentas tiun geometrian econ...;
"serumo”. Jen PIV mem referencas al: sero;
"siumo” (Sium sisarum) el apiacoj (PIV: umbeliferacoj) devus esti: sio. Konfuzebleco kun la refleksivo estas nula;
"sternumo”. Jen osto, kiu sternas sin meze de la homa antaŭbrusto. Do: sterno;
"stratumo”. Ni povas kompetente aserti, ke la geologoj-esperantistoj anstataŭe uzas: tavolo;
"taliumo”, laŭ Kalocsay zamenhofa. Tamen, PIV prave referencas al: talio;
Memkomprene, niaj riproĉoj ne rilatas al la ĝustaj -UM-aĵoj, ekz. kurkumo, samumo kaj strumo. Okaze de "Kartumo", oni povas bedaŭri sole la perforton de la fontlingva kaj la fundamenta fonetikoj. Devus esti: HXartumo.
En PIVS troviĝas 3:
"elektrumo”. Se tiu ĉi alojo estus nomata elektro, ĉu okazus fatala konfuzo kun la fizika energio?
"kastrumo”. Se la antikvaj Romanoj defendis siajn castra, ili ne timis konfuzon kun la verbo castrare. Post la du mil jaroj, esperantistoj timas...
"opidumo”. Jen terminologia manieraĉo, ĉar opido funkcius perfekte, sen danĝero de ajna koincido.
En EB 2:
"ledumo” (Ledum palustre). Sendube, la bela torfoplanto el erikacoj devus porti la nomon: ledo, sentime pri konfuzo kun la ŝumaterialo. Cetere, la plantfolioj estas ledecaj;
"traŭtoniumo”, muzika instrumento. Nepre: traŭtonio.
Resume: En la leksiko de Esperanto jam ekzistas sennombraj fakvortoj de la helenlatina origino, kies neŭtran finaĵon oni ne inkludis en iliajn radikojn. Ni povus komenci laŭalfabete per la zamenhofa abrotano (abrotanum) kaj fini per la same zamenhofa zirkonio (Zirconium). Ĉu estas planlingveca procedo, apliki okaze de trideko da terminoj tiun radikfinan -UM- sole pro homonimfobio?
Precipe la hxemiistoj, kiuj dezirus fariĝi adeptoj de l' esperantismo, konsterniĝus: Dum la latinaj element-nomoj senescepte portas la neŭtran finaĵon, kiu malaperas fleksie (ekz. Bor-ium, sed acidum bor-icum, do la radiko estas bor-), en Esperanto aperas eble kvin nomoj kun -UM-. Oni prave demandos, kial estas allasata ekz. germanio, kvankam homonima kun la landnomo, sed preskribata heliumo, kvankam okaze de helio ne minacus homonimeco.
Simila situacio estas en botaniko kaj zoologio, kiuj per siaj nomenklaturoj celas laŭeblan ordon, tiom pli dezirindan en versioj planlingvaj.
7
La sepa fojo de niaj konsideroj tuŝas jenan problemon: Se -A- (E, I, O, U) estas ne radikparto, sed substantiva finaĵo latina, ĝi apenaŭ povas konsistigi radikon de Eo-vorto. Ekz. en flamma malkaŝas forfalon de tiu -A- la plurala dativo flammis. Nature, la fundamenta Eo-vorto estas flamo, ne "flamao”.
Same oni devus procedi okaze de ĉiu latinforma nomenklatura analogo. Bedaŭre, ekzistas alia fundamentaĵo, la serpent-nomo boao (en, fr, it, la, po, ru, sl: boa). Spite al la dusilabeco de la nomo en la sep etnolingvoj, Eo havas nomon trisilaban, iom kurioze kun la vokaltriopo. Ĉu "boo” ne estus pli oportuna?
La oficiala kakao ne koncernas nian problemon: la hispana lingvo adoptis ĉi tiun indiĝenaĵon, kiu do havas nenion komunan kun la latino.
Da neoficialaĵoj ni volas ataki multon. Jen 22 okazoj:
"alkao” laŭ PIV estas aŭko. Al ni ŝajnas, ke ambaŭ nomoj estas misformitaj. Alca devus fariĝi alco, Alcidae alcedoj;
"arao”. Kial Ara ne esperantiĝu - spite la homonimecon - aro? Pri ĉi tiu papagogenro, nia argumentado estas la sama, kiel pri la serpentogenro boo;
"damao” el cervedoj, nomenklature Dama, sed latine damma, devus fariĝi damo, sen timi la homonimecon kun nobela sinjorino!;
"firmao” = firmo 1, laŭ PIV. Malfacile ni komprenas, kial oni devas apliki paroniman radikon al la komerca entrepreno, la fundamentaĵo firmo (de: Firma, plurale Firmen, en: firm, fr: firme). Evidente, tiu -A- ne apartenas al la radiko;
"Ganao” ne originas en la lingvo latina. Tamen, ni ne preterlasas la okazon por pruvi, ke en eŭropaj lingvoj, tiu fina -A forfalas en derivaĵoj (cs: ghanský, en: Ghanian, fr: Ghanéen). Do, laŭ PM (1971): Gano.
"gutao”. Bedaŭre, ni ne sukcesis trovi diverslingvajn ekvivalentojn de tiu ĉi enigma hxemiaĵo. Portmann-Rogers (1993) listigas nur de: Koagulat, en: coagulum, kiuj rilatas al la 1-a signifo de la kaloĉaja termino;
"jukao” (Yucca) el agavacoj (laŭ PIV: liliacoj) devas esti juko. La speci-epiteto yuccodes = juk(ec)a. Oni ne timu, ke la sandominga planto kaŭzus jukadon... Se oni tamen timus, eblus skribi jukko.
"kalao” (Calla) el aracoj (Araceae), laŭ PIV "arumacoj” estas nomenda simple kalo. Por mencii la pli superajn taksonojn: ordo araloj (Arales), klaso liliidoj (Liliidae). Analoge al jukko oni povus skribi kallo. GXia prononco estus same (mal)facila kiel de la vorto mallarĝa ...
"kalandrao” (Calandra) el la koleoptera familio de kurkuliedoj devus nomiĝi kalandro, same kiel la specio de la birdogenro melanokorifo el alaŭdedoj. Konfuzo pro homonimeco ne estas probabla;
"kamerao” (camera) estas superflua, nepre evitinda paronimo al la fundamenta kamero, kiu - laŭ PIV - povas signifi ankaŭ kinokameron;
"kanao” (Canna) el kan(n)acoj estu kan(n)o;
"karao” (Chara), algo el la klaso de hxaroficeoj (Charophyceae) devas esti hxaro. Jen pli eleganta eskapo el la homonimeco ol per la gluo de A al la radiko;
"kolerao” (cholera) laŭ PIV = hxolero. Por resti ĝentilaj, ni ne komentu la misformaĵon;
"komao” (comma) certe devus esti la fundamenta komo, kun la 3-a, la muzika, senco;
"limao” (Lima). Se oni ne timas konfuzon de la ĉefurbo Limo kun ajna limo, kial oni timas okaze de la moluskogenro limo?;
"novao” (nova). En la seslingva Astronomical Dictionary (1961) ni legas, ke la pluralo estas novae, laŭ la latina formo. Tiu pluralo estas uzata en multaj lingvoj, ekz. de, en, fr, it. Do la radiko estas nov-. En Esperanto: novo aŭ nova stelo (de: Neuer Stern, fr: étoile temporaire, it: stella nuova, ru: novaja zvezda);
"purpurao” (purpura) alportas superfluan radikon, dum la fundamenta purpuro estas sinonima al "purpurao” (laŭ sia 3-a senco en PIV). Kial do oni nomu la haŭtsimptomon per du paronimaj terminoj? Ekzistas ankaŭ purpurino (de: Purpurin, en: purpurine);
"reao” (Rhea), strutsimila birdo, devus esti reo el la ordo de reoformaj (Rheiformes). La troa "oscedeco” de "reao” memorigas pri tiu de "boao”.
"senao” (senna, folia sennae) fariĝu seno. La kompleta nomo estas kasio sena (Cassia senna). Temas pri tropika planto enhavanta glikozidecajn senozidojn kun efiko laksetiga. Konfuzoj kun la prepozicio sen, la substantivo seno, adjektivo sena, verbo sen(ig)i apenaŭ okazus. Se tamen, Akademio de Esperanto povus allasi aŭ iam eĉ dekreti bone motivitan konsonant-duobligon; tiam la planto havus jenan nomon: kasio senna (laŭ la precedenta Finnlando);
"verugao” (sp: verruga el la: verruca signifas interalie ajnan verukon). Do, por nomi la haŭt-malsanon endemian en Sudameriko, nepre sufiĉas la hispaneska verugo;
"vilao” (villa). PIV referencas al la zamenhofa villo. Jen denove inspiro por Akademio de Esperanto koncerne duobligon de konsonantoj;
"Voltao”. Kvankam ne temas pri latindevena nomo, tamen ĝin kreis portugaloj (volta = reveno). Ni atentigu, ke PM (1971) uzis por la rivero: Volto, por la lando: Voltio.
El koncernaĵoj en PIVS (1987) ni menciu:
"datao” (datum, plurale: data) = dateno laŭ PIV. Al ni ŝajnas plej kongrue kun la semantiko de la latindevena vorto, plivastigi la fundamentan sencon al ĉiu donitaĵo, ne limigi ĝin al la temp-indika. Do: dato.
"simao” (Sima). Tiu ĉi akronimo, lanĉita fare de Suess ne estas tre bonŝanca: la simbolo de silicio estas ja Si, sed tiu de magnezio ne estas Ma, sed Mg. Se tamen iu geologo-esperantisto dezirus apliki la terminon, li povas modifi ĝin al Simo. Tamen, pli modernaj estas: eklogita aŭ peridotita terŝelo.
"supernovao”, v. pli supre: novao.
Fine, en EB (1988) ni trovas:
"nepao” (Nepa) devas esti nepo el nepedoj (Nepidae). Ĉu vere povus iu konfuzi tiun ĉi "akvoskorpion” kun "prafilo”?
"poao” (Poa). EB mencias ankaŭ la formon poo. Por tiu ni pledas, ĉar la familio estas poacoj (Poaceae), laŭ EB: graminacoj;
"tifao” (Typha) laŭ EB el tifaacoj, laŭ ni tifo el tifacoj (Typhaceae). Konfuzo kun la infekta malsano ne minacas;
Resume ni povas konkludi, ke enkondukado de neoficialaj -A-vortoj okazis:
1. tro facilanime, sen necesa analizo de la koncernaj latinaj originaloj
2. tro ofte sub nerealisma timo antaŭ homonimoj.
Nun ni esploru aperon de -E-vortoj, nome tiuj, kies radikfinon malprave konsistigas -E-.
Tiaspecan vorton ni vane serĉus inter la fundamentaĵoj. Ne apartenas ĉi tien ekz. hordeo (hordeum), kazeo (caseus), oleo (oleum), piceo (Picea), tineo (Tinea) k.t.p., ĉar iliaj -E- konsistigas la latinajn, do ankaŭ esperantlingvajn, radikojn.
Same inter la oficialaj radikoj ne koncernas nian problemon ekz. korneo (cornea) kaj soleo (soleus). Tamen unusola radiko ne povas plaĉi al ni: poreo (porrum). Ĉi-okaze la radikfina -E- estas nepravigebla. Devas esti - almenaŭ por la botanika nomenklaturo, se ne por laika uzo - poro, kvankam homonima kun alia oficialaĵo. Eblus ankaŭ porro.
Bedaŭre, neoficialaĵoj - kiel atendeble - pekas plurfoje. Jen 11 okazoj:
"akneo” estas laŭ PIV distingata disde la fundamenta akno. Tamen, laŭ nia scio, moderna medicino uzas la laste nomitan terminon ankaŭ por diversaj haŭt-malsanoj. Ekzistas ankaŭ jena termino: acnitis = aknito;
"akreo” (ager) devas esti la zamenhofa akro, homonima kun la fundamentaĵo akra. PIV registras jene: akroZ = akreo. Kial? Nu jes, pro la tim' antaŭ homonim' (eĉ se "akra”, tamen tute sendanĝera)!
"bovisteo” (Bovista) estas neakceptebla misformo de bovisto. Estus ridinde, konfuzi bovpaŝtiston kun manĝebla fungo...;
"cefaleo” estas superflua misformaĵo por cefalalgio (kapdoloro). La helena finaĵo -E forfalas ankaŭ en ceteraj derivaĵoj: cefalino, cefalometro, cefalopodo, cefaloptero, cefalotomio k.s.;
diatomeoj estas ja klaso de mikroskopaj algoj, sed PIV forgesis registri la ĉefaĵon: la genronomon diatomo (Diatoma);
"gramineo” ne plu estas uzata en la botanika sistemo. La koncerna ordo nun estas nomata poaloj (Poales), la koncerna familio poacoj (Poaceae);
"karpeo” (carpus) estas laŭ PIV karpo 2, la fundamentaĵo. Temas do pri misformita radiko, tute superflua;
"lupeo” (lupa). La fundamenta lupo devus alpreni la 3-an sencon, nome tiun de konveksa lenso;
"nereo” (Nereis) estas iom alispeca fenomeno. Temas ne pri vastigo, sed pri malvastigo de la radiko. Devas esti nereido;
"peroneo” estas evitinda, eĉ laŭ PIV; anstataŭ: fibulo;
"satureo” (Satureja) ne alprenis -E-, sed ellasis -J-: saturejo; saturejaefolius = saturejofolia;
En PIVS (1987) estas jenaj dubindaĵoj:
deriveo = derivaĵo 2. Ni citu: "Por la matematikaj uzoj, la specialistoj nun preferas la radikon deriveo...”. Nu, al ni ŝajnas tiu ĉi nova radiko nepravigebla. Cetere Hilgers-Yashovardhah (1980) listigas i.a. jenajn etnolingvajn ekvivalentojn: da: afledede, de: Ableitung, en: derivative, fr: derivée, it: derivata, nl: afgeleide, pt, sp: derivada. El la latinidaj lingvoj, sole la franca formas la koncernan participon helpe de -E-. Kial do preferi la neinternacian francismon, se sufiĉus deriv-aĵo aŭ -ato? Eĉ pli freŝdata Deneva (1985) ne registras la radikon "derive-”, tro senpripense lanĉitan fare de PIVS;
patroneo el la teksindustria fako estas superflua. En etnolingvoj sufiĉas la radiko patron-: sp: patrona, de: Patrone, fr: patron k.t.p. Se ĉiu fako procedus analoge kiel la teksindustria, la leksiko de Esperanto fariĝus kolekto de "balastaj eĉ molestaj” paronimoj. Eks. geologio povus lanĉi la terminon "sedimenteo”, por distingi disde sedimento ĝeneralsenca: kafa, sanga, urina...;
En EB (1988) ni trovis unu terminon, en kiu la originala radiko estas plivastigita per -E-, nome cikloneon. Tamen, ĉi-koncerne ni ne rajtas riproĉi: Regiono de basa aer-premo ne povas esti nomata ciklono, ĉar tiu samfaka termino estas rezervita por kirla uragano. La PIVa ciklono 2 por la pli supra nocio prave ne povas esti rekomendata, pro facila konfuzeblo en veter-prognozoj.
Friganeo (Phryganea) el friganeedoj (Phryganeidae), same kiel spireo (Spiraea) el rozacoj, estas en ordo, ne koncernante nian problemon.
Preskaŭ neglekteblaj estas okazoj de radik-plivastigo per -I-. Da nomenklaturaĵoj kun la radikfina -I- estas vera inundo, sed tiu -I- plene pravas.
El la sennombraj fundamentaĵoj ni menciu almenaŭ tri animalojn: cikonio (Ciconia), gobio (Gobio), simio (Simia) kaj tri vegetalojn: lilio (Lilium), salvio (Salvia), vakcinio (Vaccinium). La latinaj originaloj estas do laŭnature esperantigitaj.
La samo validas pri l' oficialaj radikoj.
En la svarmo de la neoficialaĵoj ni sukcesis kapti tri misformitajn radikojn: "barbio” (Barbus) devus esti barbo, laike barbfiŝo, "etnio” = etno laŭ PIV, "okulario” (cs: okulár, de: Okular, fr: oculaire) devas esti okularo, apenaŭ konfuzebla kun aro da okuloj.
En EB (1988) fantomas "formulario”, por ke la laŭ ni ĝusta formularo (cs: formuláø, de: Formular, fr: formulaire) ne estu komprenata kiel aro da formuloj...
Ankaŭ -O-vortoj de ni riproĉeblaj raras:
Fundamentaj, same kiel oficialaj mankas. Aloo (Aloë) kaj la neoficialaj benzoo (Benzoë) kaj protozoo estas en ordo. Strangas "soloo” (= solo laŭ PIV) kaj "tiroo” (mallongigo de tiroido).
Inter la -U-vortoj, nia "rikolto” estas simile magra. Unusola fundamentaĵo paruo (Parus) meritus sciencan nomon paro el la familio de la paredoj (Paridae). La oficialaj moruo (morhua) kaj noktuo (noctua) ne koncernas nian problemon. El la neoficialaj "cirkuo” (Circus) devus fariĝi circo el la subfamilio de la circenoj (Circinae), "emuo” = dromiceo (Dromiceus), "nanduo” = "reao” laŭ PIV, reo laŭ ni.
8
Per jena, jam oka konsidero, ni aŭdacas turni atenton de nia pacienca leganto al la Eo-vortoj, kiuj originas el la tria latina deklinacio, speciale el jenaj tipoj:
genitive
pax " pacis
index " indicis
calix " calicis
vox " vocis
nŭ " nucis
Ni vidas, ke la genitiva radiko ĉiam havas la konsonanton C anstataŭ X en la radiko nominativa. Tamen, okaze de EX, la genitiva ŝanĝo tuŝas eĉ la vokalon: IC. GXuste tiu ĉi tipo interesos nin, enkadre de natursciencaj nomenklaturoj, unuavice:
Por Esperanto sin proponas kvar ebloj:
1. -EKS- apogata sur la radiko nominativa
2. -IC- sekvanta la pli produktivan radikon genitivan
3. -IK- same laŭ genitivo, sed fonetike adaptita
4. Ekzistas ankaŭ precedentoj por apliki nudajn radikojn, t.e. post forigo de la finaĵoj kaj nominativa, kaj genitiva:
Atriplex = atriplo, atriplicifolius = atriplofolia
Culex = kulo, Culicidae = kuledoj
Cimex = cimo, Cimicidae = cimedoj.
Tiu ĉi kvara procedo taŭgas por laika uzo, pro la rezulta koncizeco. Tamen, en la leksiko de Esperanto ĝi aperas tre sporade. En la praktiko nomenklatura, ĝi ne estas rekomendinda, evidente. Por la laste nomita Cimex la zoologoj sendube bonvenigus pli eble cimico el la familio de la cimicedoj. Cimicifuga = cimicofuĝo, planto kontraŭcimica. El PIV neniu divenas koheron inter cimo kaj cimicifugo ... Ni opinias, ke la nomenklatura logiko estas nepre konservenda.
-EKS-aĵon fundamentan ni ne trovis, el oficialaĵoj koncernas nian temon du precedentoj, nome "ilekso” (akvifoliacoj), pli bone ilico kaj indekso, kiu proprasence ne apartenas al nomenklaturaĵoj.
Bedaŭre, en la leksiko neoficiala generiĝis dekunuo da terminoj:
"apekso” (apex, apicis). La botanikaj speci-epitetoj apicalis kaj apiculatus klare pledas por la formo genitiva. Cetere ekzistas ankaŭ la Eo-vorto apika, kies signifo estas ekvivalenta al tiu de "apekso”, do pli bone apiko;
"demodekso” (Demodex), la parazit-akaro meritus esperantiĝi kiel demodiko kaj la de li kaŭzata mamul-malsano demodikozo (ne "demodeksozo” laŭ PIV);
"haruspekso” (haruspex), etruska, poste oldromana pastro, kiu divenadis estontecon el best-internaĵoj. La germana pluralo estas formita laŭ la latina: Haruspizes, la koncerna "arto” estas latine haruspicina, germane Haruspizin, ĉehxe haruspictví. Komento plua - superflua;
"ibekso” (ibex), alpa kapro. La pli ĝusta formo ibiko koincidus - sendanĝere - kun Ibiko, la helena poeto Ibikos;
"karekso” (Carex). Jen du botanikaj speci-epitetoj: caricifolius, caricinus, kaj unu fitocenologia ordo Caricetale. Laŭ nia imago, en Esperanto devus esti karico, karicofolia, karic(ec)a, karicetalo, do ĉiuj sen -EKS-;
"kodekso” (codex). Al tiu ĉi neoficiala PIVaĵo ni rimarkigu, ke la zamenhofa kodicilo (codicillus) demonstras la produktivecon de la formo genitiva. Temas ja pri diminutivo el codex;
"kortekso” (cortex). Tiu ĉi malbonŝanca formo ne koheras kun la parencaj terminoj kortiko, kortikoterapio, kortikotropa, kortizono. Certe sufiĉus kortiko ankaŭ por la supraĵa tavolo de cerebro kaj cerebelo. Ja ekz. neŭrofiziologo scias distingi inter procesoj kortika kaj subkortika;
"murekso” (Murex), la gastropodo devus esperantiĝi kiel murico (kp. la italan: múrice);
polekso (polex), kp. ree la italan pollice. Tamen, kiu riskus krimi, "generunte” homoniman anatomiaĵon al la fundamenta polico (it: polizía)?;
"rumekso” (Rumex) el poligonacoj devus esti rumico, do rumicifolius fariĝus rumicofolia;
"ulekso” (Ulex) el fabacoj (laŭ PIV: legumenacoj) devus esti ulico; kp. la specian epiteton ulicinus = ulic(ec)a;
Kaj nun ni esploru ĉi-koncernajn -IC-vortojn. Certe ne apartenas tien ĉi indico, ĉar ĝi estas prenita el la latina indicium (fr: indice), ne el index. Jen kial ni rezignu riproĉi al la supra indekso, kvankam la angla ekvivalento de indico = index. Ekz. la petrologia termino colour index = kolor-indico.
Inter la -IC-vortoj fundamentaj kaj oficialaj ni ne trovis precedenton, kiu devenus el latina -EX-vorto.
Inter la neoficialaĵoj ekzistas jenaj kvar:
komplico (la: complex, fr: complice, de: Komplice). GXi jes dokumentas la koherecon kun la genitiva formo -icis;
silico (la: silex, silicis = kvarco aŭ dura ŝtono ĝenerale). Kp. la hxemian elementon silicio kaj la fundamentan siliko, al kiu ni revenos pli poste;
vertico (vertex, verticis), laŭ PIV zamenhofa, estas formita "laŭ nia gusto”, same kiel
vortico (la: vertex, pli antikve: vortex). Ĉi-okaze ni iom dubas. Ĉu oni nepre bezonas novan radikon, paroniman al la zamenhofa? Ĉu vertico ne povus priservi ĉiujn koncernajn nociojn, nome, krom la tri geometriaj ankaŭ la fizikan kaj anatomian?
Kiel pli supre dirite, tria eblo, nome fonetike adapti la genitivan formon -ICIS el la nominativo -EX-, estas -IK-.
La fundamentaj koncernaĵoj estas pumiko (pumex) kaj siliko (silex). PIV registras ankaŭ la verbon pumiki (pumicare), t.e. poluri per pumiko. Eble ĝuste tiu verbo inspiris la kreinton de Esperanto elekti -IK- anstataŭ -IC- ("pumico”). Aliflanke al "pumico” kondukus la latina adjektivo pumiceus.
Laŭ la precedentaj pumiko kaj siliko estas elektita ankaŭ la neoficiala vorto kortiko, kiun ni tuŝis jam konekse kun la malbonŝanca "kortekso”.
Kiom temas pri la fundamenta siliko, la mineralogoj bonvenigas ĝin, por nomi kriptokristalan kvarcon aŭ hxalcedonon kaj tiel distingi de silico, t.e. silicia oksido kiel termino (petro)hxemia. Tamen atentindas, ke ioma nelogikeco restas inter silico kaj silikato. Laŭ nia scio jam Pióro (1980) venis kun la propono pri silicato, kiun formon registras ankaŭ Portmann-Rogers (1993) apud la ĝenerale uzata silikato. Kvankam temas pri bona intenco, establi planlingvan ordon, estas tre dubinde, ke el la hxemia Esperanto-terminaro baldaŭ malaperus silikato, silikono, silikozo k.a. En hxemio, hxemia tehxnologio, mineralogio, petrologio kaj biologio svarmas multaj internacie kodigitaj terminoj barakte inter -IC- kaj -IK-: silica ĝelo, siliceoj (spongoj), siliceus = botanika speci-epiteto; silicido, silicigi, silicikolaj organismoj, silicito, silikatigo, silikofito, silikoflagelatoj, silikoapatito, silikoborokalcito, silikoilmenito, silikomagneziofluorito, silikomonazito, silikotelito k.a.
Jen ĉio, kion ni deziris diri pri la vortoj, kies latinaj originaloj finiĝas per -EX-, do eblas transiri al tiuj, kiuj finiĝas per -IX-. Analoge, unue ni dediĉu atenton al la - laŭ ni evitindaj - -IKS-aĵoj.
Atendeble, vane ni serĉus tiajn inter la fundamentaĵoj kaj oficialaĵoj. Ne apartenas tien ĉi la helena onyx, -chos, do onikso restas ekster niaj riproĉoj. Tamen zamenhofa, laŭ PIV, estas bombikso (Bombyx); tiu ĉi formo ne koheras kun la latina famili-nomo Bombycidae, kun la birdogenro Bombycilla kaj kun la botanika speci-epiteto bombycinus = silk-laneca. Sendube por la biologiaj nomenklaturoj pli bonorda situacio ekestus pro bombico, bombicedoj, bombicilo (jes en PIV) kaj fine bombica (por la botanikaj specioj).
Aliflanke, rebapti la - kvankam neoficialan - Felikson al "Felico” estus ioma kuriozaĵo. Male, "helikso” (helix) estas apenaŭ konvena. La koncerna orelparto, se nomata helico, cete ne konfuziĝus kun la terminoj geometriaj aŭ tehxnikaj. Al la helic-aĵoj ni ankoraŭ revenos.
Post la -IKS-aĵoj ni alpaŝu la -IC-aĵojn ĉi-koncernajn. Estas surprize, kiom malmultaj Esperanto-radikoj utiligas tiel ĉi la genitivan formon de la latinaj originaloj. Unusola -IC-fundamentaĵo adventico ne tuŝas nian konsideron, ĉar ĝi ne devenas de -IX-: Tunica adventitiae.
Same unusola oficialaĵo helico, jes interesas nin tre, ĉar ĝi ŝajnas konveni ĉial. Laŭ PIV ĝi esprimas unu nocion geometrian kaj du nociojn tehxnikajn. Al la tri signifoj eblus aldoni la pli supre menciitan, nome tiun de l' orel-anatomia "helikso”. La zoologoj probable ne hezitus uzi helicon ankaŭ por la gastropoda molusko, tiom pli eble, ĉar la koncerna familio estas nomata latine Helicidae, do helicedoj. La kohero etimologia inkludus ankaŭ la genron Helicella el la familio Hygromiidae. Fine la geometriaĵo helicoido (PIV) kompletigus la planlingvan impreson.
El la neoficialaj vortoj ni povus tuŝi apendicon (appendix), direktricon (directrix) kaj matricon (matrix). La lasta estas zamenhofa, laŭ PIV. Ĉiuj tri terminoj estas bonorde esperantigitaj. Meretrico (meretrix) apenaŭ interesos natursciencan nomenklaturiston ...
En PIV ne estas registrita la fama palmo Phoenix dactylifera, kiun EB (1988) nomas "daktil-palmo”. Nu, tia nomo taŭgas por beletro, sed ne por botaniko. Ĉar Fenicio portas sian nomon ĝuste laŭ tiu ĉi palmo, plej nature ni esperantigu ĝin: fenico, kvankam homonime kun ano de la semida popolo.
Kaj nun, kiuj latinaj originaloj fariĝis en Esperanto -IK-aĵoj?
Da fundamentaj ekzistas sepo:
filiko (filix) apud la speci-epitetoj filicifolius, filiciformis, kaj filicinus pli eble devus fariĝi "filico”, se ne temus pri fundamenta kaj bone establita nomo. Cetere, la scienca genronomo estas driopterido (Dryopteris filix mas), dum la subklasnomo Filices, menciita en PIV, jam malaperis el la sistematiko. Nuntempe, la botanikistoj uzas jenan sistemon: Divisio Polypodiophyta, Ordo Polypodiales, Familio Aspidiaceae, Genus Dryopteris. Do, la fundamentaĵo ĝeneralsenca, la filikoj, povas servi sole por uzo laika, ekz. en beletro.
histriko (Hystrix), ronĝulo el la familio de histrikedoj (Hystricidae), ĉu do "histricedoj” kaj "histrico” por la scienca uzo?
kaliko (calix) bone koheras kun kalikanto (Calycanthus), laŭ la helenaj kalyx kaj anthos.
mastiko (mastix), laŭ la helena mastihxe; mastiki (fr: mastiquer).
perdriko (la: Perdix, sp: perdix) por scienca uzo devus fariĝi eble "perdiko” aŭ "perdico”.
radiko (radix) liveras plejadon da speci-epitetoj: radicalis, radicans, radicantissimus, radicatus, radiciformis, radicinus, radicosus, radiculatus.
saliko (Salix) el la ordo de salikaloj (Salicales), la familio de salikacoj (Salicaceae) donas la speci-epitetojn salicifolius = salikofolia kaj salicinus - salik(ec)a.
Zamenhofa (laŭ PIV) estas ankaŭ cerambiko (Cerambyx), skarabogenro el cerambikedoj (Cerambycidae).
Inter la vortoj oficialaj interesas nin jenaj tri:
heliko (Helix) el la familio de la helikedoj (Helicidae); ĉu do prefere helico kaj helicedoj, por la uzo pure scienca? La problemon ni tuŝis jam okaze de helico.
korniko (cornix) el korvedoj; la latina lingvo havas ankaŭ diminutivon cornicula, t.e. korniketo. Etimologia konekso de korniko kun korno (cornu) estas evidenta.
lariko (Larix) el la subfamilio de larikoideoj (Laricoideae) liveras la speci-epitetojn de aliaj plantoj: larik(ec)a (laricinus) kaj larikofolia (laricifolius).
Fine restas koncernaj kvar neoficialaĵoj:
cerviko (cervix). Por la -IK-formo pledas ankaŭ la latina adjektivo cervicalis (prononcu -kal-) = cervika, ekz. glandulae cervicales.
skandiko (Scandix) el apiacoj (laŭ PIV: umbeliferacoj); kp. la latinan verbon scandere = grimpi: la planto emas apogi sin sur najbaraj arbustaĵoj.
spadiko (spadix). Tiu ĉi infloresko donis la speci-epitetojn spadiceus = spadik(ec)a kaj spadiciflorus = spadikoflora.
tamariko (Tamarix) el tamarikacoj (Tamaricaceae). Unu junipera kulturvario portas nomon tamariscifolia = tamarikofolia, ĉar ĝia foliaro iomete similas al tiu de tamariko.
Post la latinaj vortoj kun -EX- kaj -IX-, ni povas alpaŝi la malpli oftajn, unue -AX-.
La koncernaj vortoj kun -AKS- estas nek fundamentaj, nek oficialaj. Tamen zamenhofa (laŭ PIV) estas antrakso. La helena anthrax, genitive anthrakos, latine anthracis liveris vicon da terminoj derivitaj el la radiko genitiva: antraceno, antracito, antrakolito, antrakonito, antrakokseno, antrakozo. Inter ili la supre menciita antrakso aperas nekohere; pli konvena estus antrako.
Inter la ceteraj neoficialaĵoj meritas atenton borakso; ankaŭ tiu kontrastas kun genitiv-radika sam-etimaĵo: boracito. Same klimakso (el: klimax, klimakos) ne harmonias kun klimakterio, formita el genitivo.
El la -AC-vortoj fundamentaj estas minaci (minax, genitive minacis) kaj sagaca (sagax, sagacis), ambaŭ senriproĉe formitaj, el la oficialaj nur aŭdaci (audax, audacis); neoficiala estas tenaca (tenax, tenacis), ambaŭ en ordo.
Inter la -AK-vortoj de ni interesataj mankas fundamentaĵoj, same kiel oficialaĵoj. El la neoficialaj meritas mencion bombako (Bombax), bukorako (Bucorax), korako (corax) kun pirokorako (Pyrrhocorax), limako (Limax el Limacidae), panako (Panax), smilako (Smilax, sed kp. smilacifolius, smilacinus), stirako (Styrax, sed Liquidambar styraciflua), storako (storax) kaj torako (thorax). Jen do abunda rikolto de 10 terminoj!
Aliflanke, -OKS-vortoj, devenantaj el latinaj -OX-originaloj, mankas en Esperanto. Por ke ne okazu miskomprenoj: ekz. flokso devenas el la helena flox, genitive flogos (= flamo), stomokso el Stomoxys, tokso el toxinum, do ili havas nenion komunan kun la enkonduke prezentita modelo vox, vocis.
El la -OC-vortoj ĉi-koncernaj ekzistas la neoficialaĵo feroca (ferox, ferocis) kiel unusola precedento. Kaj jen same unusola -OK-vorto: fundamenta estas ezoko (Esox) kun la en PIV registritaj familio ezokedoj (Esocidae) kaj ordo ezokoformaj (Esociformes).
Fine, el latinaj -UK-originaloj formiĝis tri neoficialaj -UKS-vortoj en Esperanto: halukso (hallŭ = digitus primus), nukso (nŭ) kaj Polukso (Pollŭ) la fama pugnobatalanto, la frato de Kastoro. Ĉe la nukso meritas atenton, ke la botanikaj speci-epitetoj nucaceus, nucamentaceus, nuciferus kaj la birdogenro Nucifraga = nuksorompulo (PIV: nucifrago) ree atestas pri produktiveco de la radiko genitiva. La lasta ekzemplo referencus pli eble al "nuco” ol al nukso.
El ĉi-koncernaj -UC-vortoj ni trovis unusolan, nome la fundamentaĵon: kruco (crŭ). Produktivecon de ĝia radiko genitiva dokumentas la genronomo Crucianella kaj la speci-epitetoj cruciatus, crucifer, cruciformis kaj cruciger. La famili-nomo Cruciferae estas hodiaŭ forlasita favore al Brassicaceae. En PIV troviĝas la eksa nomo krucifer(ac)oj.
Fine (vere), al -UK-aĵoj: Fundamenta estas duko (dŭ), oficiala luko (tre verŝajne rilata al lŭ), ambaŭ neniel gravaj por naturscienca nomenklaturo.
Konklude ni prezentu statistikan tabeleton:
radikoj |
KS |
C |
K |
zamenhofaj |
2 |
4 |
11 |
oficialaj |
1 |
2 |
3 |
neoficialaj |
18 |
9 |
15 |
sume |
21 |
15 |
29 |
El ĝi estas videble, ke multe superregas la vortoj esperantigitaj laŭ la latina radiko genitiva (44), dum la nominativaj -KS-aĵoj malpli oftas (21). Kiom temas pri la neoficialaj el ili (18), oni povas nur bedaŭri, ke la fakuloj, kunlaborante pri PIV, ne tre cerbumis pri la originale latinaj radikoj eĉ ties influo nomenklatura. La rezulto estas hxaosa kompare kun la internacie kodigitaj nomenklaturoj. Tio apenaŭ garantius bonan reputacion por Esperanto en sciencista publiko, kiu atendas de planlingvo laŭeblan ordemon. Oni ja juĝu laŭ kelko da ekzemploj:
Bombyx = bombikso, sed Cerambyx = cerambiko
Bombax = bombako
Hystrix = histriko, sed appendix = apendico
Carex = karekso, sed pumex = pumiko
cortex = kortekso kaj kortiko
nŭ = nukso, sed crŭ = kruco
Helix = helikso, helico kaj heliko!
La lasta triopo estas fortimiga, tiom pli, ke paronimoj - laŭ PIV - estas evitindaj.
Minimumo, kiun esperantistoj povas fari, okuponte sin pri biologiaj nomenklaturoj, estas rezigni pri la nominativaj radikoj, do ne apliki -KS-
ekz. por plant-nomoj: Acanthopanax, Chrysolarix, Dipteryx, Gymnothrix, Pleconax, Rhoax, Spirifex, Tetrapanax, Thrimax, Vitex...
ekz. por papilioj: Gonepteryx, Scoliopteryx, Torthrix...
ekz. por himenopteroj: Cimbex (Cimbicidae), Sirex (Siricidae), Tremex...
ekz. por koleopteroj: Scintillatrix...
ekz. por dipteroj: Atherix, Stenopteryx..
ekz. por pterigotoj: Eupteryx...
ekz. por serpentoj: Natrix...
ekz. por birdoj: Nycticorax, Scolopax, Tetrax...
ekz. por fiŝoj: Adioryx, Belonesox, Charax (Characidae) k.t.p.
La kelko da hazarde elektitaj ekzemploj sugestu, ke la latinaj -X-nomoj ne raras, do ke estus prudente iom cerbumi pri ties racia esperantigo.
Akademio de Esperanto nepre devus okupi sin pri planlingva disvolvigo de terminaroj kaj nomenklaturoj. Pasiva sankciado de spontanee aperantaj terminoj kaj nomformoj generus nepravigeblan entropion. Ĉiuokaze, Esperanto adaptiĝu al internacie kodigitaj formoj.
9
Naŭe ni provos okupi nin pri nomenklatura koincidado de la sufiksoj -AR- kaj -ER- kun iliaj homonimoj radikfinaj. Tuj dekomence ni malkaŝu ĝojigan fakton: ĉi-okaze, timo antaŭ homonimoj estas treege malofta.
El la fundamentaĵoj eblas mencii kataron homoniman kun kat-aro. Pli grava okazo estas omaro (Homarus), kies scienca nomo pravus esti homaro, homonima kun hom-aro. Nia Majstro klopodis eviti la homonimecon, apoginte sin sur it: omàro. Tamen, oni devus respekti la kodigitan formon latindevenan, kies H aperas en multaj lingvoj, do estas sendube internacia (cs: humr, de: Hummer, fr. homard, hu: homár, po: homar, sk: homár k.t.p.).
El la vortoj oficialaj apenaŭ iu interesus nin: barbaro estas homonima kun barb-aro, kultivaro (= kulturvario) kun kultiv-aro.
Inter la neoficialaĵoj meritas nian atenton jenaj 22:
"adulario” nepre devas fariĝi adularo (cs: adulár, de: Adular, en: adular, fr: adulaire, ru: aduljar, sp: adularia). La ĵus prezentita kelko da etnolingvaj ekvivalentoj montras, ke la PIVa mineralogo elektis la formon hispaneskan. Kial? Ja neniu homonim-danĝero minacis; ad-ul-aro estas neglektebla. Cetere ne temas pri kodigita mineral-nomo; en Høeg (1988) ĝi prave mankas.
damaro (dammara), la pinofit-arbo estas sendanĝere homonima kun dam-aro,
dinaro kun din-aro,
fulmaro (Fulmarus), la procelario-forma birdo - kun fulm-aro,
fumara acido kun fum-aro. (Ekster nia -AR-konsidero troviĝas la planto fumario (Fumaria), homonima kun "fum-ario” ...).
kalmaro (la: calmarium, science Loligo) estas cefalopodo homonima kun kalm-aro, t.e. senventaj tagoj.
kantaro (Cantharis) koincidas - tute sendanĝere - kun kant-aro,
kuraro kaj molaro ne bezonas komenton.
miliaro, la medicina termino, ne timu konfuzon kun aro da milioj (Milium) el la tribo de la milieoj, la familio de la poacoj, la ordo de la poaloj.
"okulario” nepre fariĝu okularo (cs: okulár, de: Okular, fr: oculaire, it: oculàre, po: okular, ru: okuljar k.t.p.), sen timi konfuzon kun aro da okuloj ... Ĉi-loke necesas rimarkigi, ke nia konsidero - escepte de "adulario” kaj "okulario” - neniel intencas "pafi” -IO-vortojn, kiuj estas ĝustaj: araŭkario, katario, laktario, pulmonario, saponario k.m.a.
pedikularo (Pedicularis) el la familio de la skrofulariacoj povus - tute malprobable - konfuziĝi kun pedik-ul-aro!
polara homonimas kun pol-ara,
radaro kun rad-aro, ambaŭ negrave. Ekzistas ankaŭ kurioza provo distingi aron da radoj disde radaro jene: "radoaro”! Jen rea ekzemplo de troigita timo antaŭ homonimo ...
realgaro estas en ordo; same grosularo registrita de Kavka (1980) kaj Høeg (1988), sed mankanta en PIV; la radikfina -AR- estas tre malofta inter mineralnomoj, kp. kun la pli supra adularo.
sakaro superflue homonimas kun sak-aro, ĉar la fonetike pli ĝusta formo estas sahxaro.
skalaro homonimas ne sole kun skal-aro, sed ankaŭ kun la fama akvaria fiŝeto (Pterophyllum scalare), mankanta en PIV.
"skapulario” (scapulare) estas lanĉita fare de Waringhien, sed la latina originalo referencus pli eble al skapularo. Tamen, ĉar ne temas pri naturscienca nomenklaturaĵo, ni lasas la terminon al prijuĝo de koncernaj specialistoj.
tenaro (thenar) homonimas kun ten-aro.
terciaro, la geologia termino, homonimas kun terci-aro.
ternara estas senriproĉa termino, kvankam ĝi havas nenion komunan kun ternado.
velaro, male senpere koheras kun la mola palato, ne estante ĝia "aro”.
Kiom temas pri la -ER-vortoj, la situacio estas simila. Jen 17 vortoj fundamentaj:
ansero (Anser) el la subfamilio de anserenoj (Anserinae), homonimas kun ans-ero; anso estas zamenhofa, laŭ PIV.
bordero ne estas bord-ero,
fiero: fi-ero,
kajero. La homonimo kaj-ero aperis nur post la oficialigo de kajo.
kolero: kol-ero,
kulero: kul-ero. Jen iometa motivo, kial science establiĝu kulico anstataŭ kulo (kp. la 8-an parton de niaj konsideroj),
litero: lit-ero,
modero: mod-ero,
mortero: mort-ero,
papero: pap-ero,
parkero: park-ero,
pasero (Passer) el la ordo de la paseroformaj (Passeriformes) homonimas kun pas-ero,
pretero: pret-ero,
sukero: suk-ero,
tolero: tol-ero,
tubero: tub-ero,
vespero: vesp-ero,
Al ili ni aldonu solajn du oficialaĵojn:
humero: hum-ero kaj
latero: lat-ero.
Da neoficialaj terminoj ni trovis multe pli (22):
ariero: ari-ero,
bolero: bol-ero,
cicero: cic-ero,
estero: est-ero,
etaĝero ja ne estas etaĝ-ero, tamen elvokante taŭgan parencan imagon.
helero: hel-ero,
kaperi (zamenhofa): kap-ero,
koĉero: koĉ-ero; tamen, parenteze dirite, "koĉo” por Coccus cacti estas fonetike dubinda (el la vidpunkto nomenklatura), kvankam prave hispaneska (el vidpunkto laika).
leĝera: leĝ-era,
masero: mas-ero,
nepero: nep-ero,
omero: om-ero,
premiero: premi-ero,
pubero: pub-ero,
sapero: sap-ero,
sidera: sid-era,
skotero: skot-ero,
subero: sub-ero,
supera: sup-era,
tempero: temp-ero,
vivero (Viverra) el la familio de la viveredoj (Viverridae) homonimas kun viv-ero, kvankam ĝi estas vivega, ĉar viglega ...
vomero (vomer), la naza osto, estas en nenia konekso kun vomado.
Aldone, jen du terminoj el EB (1988):
boksero: boks-ero,
pomero: pom-ero.
Fine ni prezentu resuman statistiketon: El 26 radikfinaj -AR-vortoj teorie homonimaj kun -AR-vortoj sufiksaj, ni konstatis solajn 4 okazojn de misformado por eviti la homonimecon. El 43 -ER-vortoj ni trovis neniun misforman provon.
Konkludo: Ambaŭ koncernaj sufiksoj estas "homonime sendanĝeraj”. Jen grava kontrasto al sufiksoj "danĝeraj”, ekz. -UL-, -IN-, -ID-. Ĉu la kaŭzo konsistas en la fakto, ke ĉi tiuj sufiksoj indikas vivulojn, dum -AR- kaj -ER- senvivaĵojn? Tamen ankaŭ homaro, arbaro k.a. nepre vivas, kio apenaŭ povas esti asertata pri eroj ... Kaj rea tamen: ankaŭ iuj lumbrikeroj kapablas pluvivi ... Jen kaprompa enigmo!
Ja ĉiu timo, do konsekvence ankaŭ la homonimfobio estas io tro subjektiva: la leksiko de Esperanto trafe dokumentas tion almenaŭ en la sferoj nomenklaturaj.
10
Jena deka parto de nia konsiderado pri homonimoj estu la lasta. La radikfinaj -AN- kaj -ON- evidentiĝas malplej "danĝeraj”, kiom temas pri homonimeco kun iliaj paralelaĵoj sufiksaj.
Laŭkutime, ni komencu per la leksiko fundamenta. Temas pri solaj 9 vortoj, okaze de kiuj povus - pure teorie - aperi homonima koincido:
ĉikano (ĉiko estas neoficiala nomo de tropika insekto-specio);
fazano (fazo estas oficiala termino)
fontano ne ĝenis nian Majstron pro ebla kolizio kun font-ano;
kalkano kun kalk-ano;
Korano kun kor-ano, jen interesa hazardo;
mangano koincidas kun la neoficiala mango;
membrano: membr-ano (tiu ĉi liveras pleonasmon, ĉar ano kaj membro povas sinonimi...);
turbano (turbo estas vorto oficiala)
Resume: Kiam aperis koincido de -AN- radikfina kun sufiksa, Zamenhof nepre ne timis ĝin.
Same ne timis la oficialigantoj, kiuj respondecas pri jenaj 17 vortoj:
banano;
bramano (bramo ja estas la fiŝo fundament-leksika);
dekano esprimas laŭ PIV kvar nociojn (el ili unu hxemian), se oni neglektas la homoniman dek-anon;
dogano (dogo estas same oficiala);
humana (ankaŭ humo estas oficialaĵo);
Irano: oni ne timas ir-anon, sed timas paciĝi kun iro (Iro) anstataŭ irlandano;
kabano;
organo (orga troviĝas en EB, do ne povis ĝeni dum la oficialigo de la perfekte internacia termino);
paviano koincidas kun loĝanto de l' itala urbo kaj loĝanto en pavi-arbaro (Aesculus pavia el Hippocastanaceae estas nomita laŭ Peter Paw el Lejdeno; ĉi-okaze ni esperu, ke esperantistoj ne emos rebapti la belan arbon per "paviao”; kp. la 7-an parton de niaj konsideroj);
piano;
platano (Platanus, laŭ la helena platys = plata, larĝa) bonŝance ne fariĝis "platanuso” (kp. la 5-an parton de niaj konsideroj), pro ebla timo antaŭ plat-ano;
romano - jen plejado da homonimoj;
satano;
Sudano, kvankam suda lando, ne estas sud-ano;
tirano; ulano;
veterano havas nenion komunan kun vetero, tamen plenrajte kaj prave ekzistas en la leksiko de Esperanto:
Da neoficialaj -AN-vortoj radikfinaj, kiuj homonimas kun siaj sufiks-paralelaĵoj, ni kalkulis 60. Tamen ni kontentiĝu komenti nur iujn:
albano;
alkano: alko estas fundamenta nomo por Alces el cervedoj, sed la nomo apartenus pli eble al Alca, en PIV neoficiale misformita per "alkao” kaj "aŭko”. Ni opinias, ke la naĝbirdo devus esti nomata alco kaj la familio alcedoj (Alcidae). Nu, la saturita hidrokarbono alkano estas sendanĝere homonima kun alk-ano;
altano; Amano;
argano, la borsonda turo, homonimas kun loĝanto de la peloponeza ĉefurbo;
arĝentano nur similas arĝenton, sed homonimas kun arĝent-ano;
arkano; atmano; avano; bukano;
butano, la hidrokarbono C4H10, hazarde koincidas kun la terkultura termino (ne ter-mino, pardonu pro la ŝerco): buti;
ciano;
ciklano, la saturita cikla hidrokarbono, estas homonima kun cikl-ano;
elano; emano;
etano, la saturita necikla hidrokarbono C2H6, homonimas kun et-ano;
furano, la heterocikla substanco, hazarde koincidas kun fur-ano; furo (Mustela eversmanni furo) estas rusa putoro;
galbano;
hidroplano ne homonimas kun hidropl-ano, sed kun hidro-plano; hidro (Hidra), la celenterulo, estas mem homonima kun du pluaj nocioj en PIV;
ruano; kardano;
konstantano, jen alojo kun konstanta elektra rezistanco, ne "konstanta ano”;
kvartano;
lantano (Lantano) estas tropika kurac-planto el verbenacoj, samtempe rara hxemi-elemento kun atom-numero 57, fine homonima kun lant-ano;
lukano (Lucanus), la granda koleoptero, estas homonima kun la romana poeto kaj kun luk-ano;
majorano (Majorana) el lamiacoj (PIV: labiacoj), ofte uzata kuireje, homonimas kun oficira "major-ano”;
mediano;
mentano, la organika substanco, estas nomita laŭ la aroma mento (Mentha) el lamiacoj;
metano, la plej simpla hidrokarbono CH4, estas homonima kun met-ano;
mirobalano (Prunus myrobalana), pli moderne P. cerasifera, subsp. myrobalana), estas arbo uzata de fruktoĝardenistoj kiel t.n. sub-trunko; homonimo: miro-bal-ano;
monoplano: Raymont Schwartz jen havus okazon interpreti: plano por akiri monon, konstruonte tiaspecan aviadilon;
nonano, la saturita hidrokarbono C9H20, konsistaĵo de benzino;la latina nonus -naŭa, Nonoj (Nonae) la naŭa tago kaj la kanonika horo;
oktano, la saturita hidrokarbono C8H18, same konsistigas benzinon; la latina octo = ok; en EB (1988), okto = oktavo, la muzika intervalo de ok gradoj;
Omano; pavano; pagano;
pentano, la saturita hidrokarbono C5H12; la helena penta (= kvin) havas nenion komunan kun la fundamenta verbo penti (la: paenitere);
pentozano, polisahxarido de pentozo, tamen homonima kun pentoz-ano;
pirano, la heterocikla kombinaĵo ne estas derivita de piro (Pyrus), sed de la helena pyr = fajro;
pulmano; radiano;
rodano, la sulfociano, estas homonima kun homo, kies okupo situas en rodo, la eksterhavena parto de maro;
rumano, la zamenhofa neoficialaĵo, neniel estas koneksa kun la fundamenta nomo de l' alkoholaĵo;
savano; Sekvano;
silano, la kombinaĵo de silicio kaj hidrogeno, koincidas kun prizorganto de silo;
solano (Solanum) el solanacoj, estas homonima kun ermito, piulo vivanta en soleco;
ŝamano; teraplano (tera plano); terciano;
titano, la hxemi-elemento (atom-numero 22) homonimas kun la filo de Urano kaj eble kun adepto de la prezidento Tito;
tomano;
tramontano, la frida vento, bele homonimas kun ekz. kontrabandisto migranta tra montoj;
tukano (sp: tucán), la brazila birdo, nomita fare de tieaj indianoj, ne havas tukon, sed grandegan bekon;
uretano, estero de karbaminata acido, povas "ŝvarce” interpretiĝi kiel ur-et-ano;
valeriano (Valeriana) el valerianacoj, estas nomita laŭ la romana Valerius;
varano (Varanus) el varanedoj (Varanidae), estas granda lacertulo;
volano; gamelano (PIVS); trimarano (PIVS).
Fine restas pritrakti -ON-vortojn. Por koncizigi, ni menciu sole tiujn fundamentaĵojn, el kiuj produktiĝas homonimoj konsistantaj el fundamenta radiko plus la sufikso -ON-: bastono, burĝono, citrono, ĉifono, galono, kapono, kartono, kolono, kotono, masono, melono, mentono, miliono, ordono, salono, timono, vagono. Alispeca estas kalsono (kal-sono). Sume do 18 ekzemploj, dokumentantaj, ke mankis timo antaŭ homonimo. Jes ja, ĉar la sufikso -ON- estas tro speciala, almetata nur al numeraloj. Tio eliminas ĉian eblan konfuzon kun eventuala homonimo. Kvazaŭsufiksa -ON- en ketonoj, atompartikloj, organ-unuoj estas en Esperanto nepre integra radik-parto .
Do, sole por esti kompletaj, ni elnombru, sen komenti, koncernajn 23 oficialaĵojn: balono, barono, baritono, blazono, ciklono, dragono, festono, frontono, kanono, kantono, karbono, kokono, kupono, nilono, opono, ozono, patrono, pensiono, pontono, stadiono, trombono kaj alispecajn: gramo-fono, mono-fono.
Da neoficialaj vortoj, de ni ĉi-konekse interesataj, estas 101. Konscience ni elkribris ilin, sed por ŝpari lokon, ties kompleta prezento estu rezignata. Tamen, por demonstri, pri kiaspecaĵoj temas, ni listigu almenaŭ 10 ekzemplojn: betono, elektrono, fotono, gazono, kriptono, limono, radono, piramidono, silikono, taksono.
La lastaj du partoj (-AR-, -ER-; -AN-, -ON-) de nia konsiderado permesas fari principan konkludon, iom skizitan jam enkonduke al la parto unua (-OL- kaj -UL-): La sennombraj homonim-okazoj en Esperanto estas neeviteblaĵo de la planlingvo; ties afiksa sistemo kaj facila kunmetebleco de radikoj konsiderinde plialtigas - kompare kun ajna etnolingvo - nombron da homonimoj. Misformi fontlingvan radikon, por ke evitiĝu homonimeco, jen kondamninda procedo, precipe se temas pri nomenklaturaĵoj internacie kodigitaj. Esperanto, kiel planlingvo, celu laŭeblan ordon, almenaŭ en tioma grado, kioma estas atingita en ĝiaj fontlingvoj.
Lastfine ni ŝuldas apartan dankon al la kompilinto de Inversa Vortaro, Bernard Pabst (1989). Sen tiu ĉi verko apenaŭ estus realigebla la serĉado de paradigmaj vort-okazoj, bazitaj sur fontlingva (plejparte latina) radikfino. Ja ni limigis nin al koincidaro kun iuj Esperanto-sufiksoj.
Fontoj
Josef Kavka: Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature - 11
Iom ni hezitis, ĉu daŭrigi ĉi-koncernan, jam sendube tro longan, ciklon de konsideroj (STARTO, 1994-1996, KAVA-PECH, 1996). Sed dume venis pluraj pozitivaj reagoj, eĉ fare de eminentuloj. SXajnas do, ke niaj analizoj, certe sen intenco ataki komunuzajn fundamentaĵojn, povas iel utili por tiu, kiu laboras super esperantigo de sciencaj nomoj.
Nian dekunuan konsideron ni dediĉu al ebla koincido de -IL- radikfina kun afiksa.
Inter la fundamentaĵoj interesos nin jena seso:
1. aprilo certe ne ĝenas kiel ilo por kapti aprojn;
2. facila apenaŭ havas ion komunan kun faco, la termino geometria;
3. humila, male, senpere koneksas kun humo etimologie, tamen ne kun ilo;
4. morbilo, jes estas speco de morbo, kvankam ne ĝia ilo;
5. pupilo (pupilla), la okul-aperturo, ja ne estas ilo por fabriki pupojn...;
6. vanilo (Vanilla) el orhxidacoj, estas indiandevena nomo, sen koneksi kun la latina vanus = vana;
Oficialaĵoj ĉi-koncernaj estas tri:
1. bacilo (Bacillus). La laŭ PIV zamenhofa baco estis germana monero, do la oficialigantoj apenaŭ timis la homoniman bac-ilon;
2. berilo, la fama ciklosilikato, estas nomo helendevena, kontraste kun la germandevena bero;
3. pistilo, la flor-organo; pist-ilo, per kiu oni pistas. Jen homonima duopo sendanĝere kunekzistanta.
Da neoficialaĵoj, de kiuj ni estas interesataj ĉi-konekse, atendeblas multe pli:
1. acetilo, la radikalo CH3CO- homonimas kun acet-ilo. Aceto estas acetata acido. Acetato estas zamenhofa, laŭ PIV;
2. akrilo, laŭ PIV apartena al akrilata acido, devus esti laŭ la nomenklaturo organik-hxemia: akroilo. Jen kial en Portmann-Rogers (1993) ĝi prave mankas. Tamen ekzistas plejado da derivitaj terminoj, ekz. akril-aldehido, akril-amido, akrilato. Ne ĝenas la homonimeco kun la fundamenta radiko akr- plus la sufikso -IL-;
3. amilo (= pentilo), ree radikalo organika, estas sendanĝere (ĉu?) homonima kun am-ilo. Pardonu, ĉar ni ne rezistas la tenton ŝerci...;
4. arilo, la radikalo aromata, homonimas krom ar-ilo kun la termino el la botanika morfologio (arillus). Prave, eĉ la triopa homonimeco ne ĝenu.
5. aspergilo (Aspergillus) estas mikroskopa hifomicet- (ŝim-) genro, kies sporangio fakte similas ilon por aspergi, do la homonimeco eĉ bonvenas,
6. bombicilo (Bombycilla), la genro de birdoj paserformaj, liverus homonimecon, se zoologoj esperantigus la silk-papilion ne per bombikso, sed pli prave per bombico (kp. nian konsideron Homonimoj 8);
7. bulbilo (bulbillus), konata ekz. ĉe ajlo, homonimas kun ilo de la fundamenta bulbo. Temas pri supertera kvazaŭbulbeto;
8. buterilo estas laŭ PIV radikalo de buterata acido. Tamen, la ĝusta nomo estas butirilo (aŭ butanoilo) kaj la koncerna acido: burir(at)a. Esperanto ne rajtas misformi la absolute internacian hxemian terminon. Pro la sama motivo ekz. la germana lingvo ne rajtas lanĉi "Butteryl” por la ĝusta Butyryl, kvankam butero estas angle buter, germane Butter. Aliflanke, la botanika speci-epiteto butyraceus apenaŭ esperantiĝu per stranga adjektivo "butiraca”. Ekz. por la fungo Collybia butyracea eblus rekomendi: kolibio butereca;
9. butilo, denove radikalo organik-hxemia, estas homonima kun la ĝardenista but-ilo;
10. cedilo, la diakrita subsigno, ne estas ilo por cedi...;
11. ĉenilo: ĉen-ilo. Sen komento, ĉar ne temas pri naturscienca nomenklaturaĵo;
12. etilo, la radikalo C2H5- estas homonima kun eta ilo (ileto);
13. fenilo, la radikalo C6H5- povus sendanĝere homonimi kun fen-ilo, t.e. harsekigilo;
14. formilo, la radikalo de formiata acido, povus neverŝajne konfuziĝi ekz. kun ilo por formi ĉapelon;
15. fragila, latine fragilis el la verbo frangere, havas nenion komunan kun fragoj. La genronomo Fragaria devenas de la latina verbo fragrare = bonodori;
16. gerilo, la partizanmilito, homonime koincidas kun la mezurunuo gero kaj la verbo geri (= segi juntcele). Ger-ilo do estas koncerna aparato;
17. gracila, homonima kun grac-ila, devenas de la latinaj gracilis kaj gratiosus, tiuj ambaŭ de gratia = graco;
18. grenadilo estas, laŭ PIV, Passiflora edulis. Tamen, la brazila nomo granadilla koncernas alian specion de pasifloro: P. quadrangularis. Ĉar ne temas pri botanika nomenklaturaĵo, ni ne plu komentu la homonim-koincidon kun grenad-ilo;
19. karbilo. Tiu ĉi PIVa nomo estas laŭ Portmann-Rogers (1993) evitenda. La ĝusta nomo: izocianido;
20. koronilo (Coronilla), genro el fabacoj (laŭ PIV: legumenacoj), dum korono estas la plej ekstera, maldensa suntavolo;
21. manilo aŭ manila kanabo homonimas kun man-ilo;
22. mantilo estas la hispaneska vestotuko, dum manto (Mantis) apartenas al ortopteroj, familio mantedoj (Mantidae);
23. metilo, la radikalo CH3-, homonima kun met-ilo;
24. mutili (latine mutilare) = stumpigi; la latina mutilus estas prenita el la helena mytilos = stumpita; muta laŭ PIV estas nekapabla paroli aŭ silenta;
25. naftilo estas radikalo de naftaleno, dum naft-ilo povus esti instalaĵo por akiri mineralan oleon;
26. oksalilo estas radikalo de dikarbona acido, dum oksalido (Oxalis) mankanta en PIV apartenas al la familio de oksalidacoj (Oxalidaceae). Estas iom hxaose, se PIV nomas la radikalon oksalilo, sed la acidon okzal(at)a...;
27. rutilo, la titandioksida mineralo, ricevis sian nomon laŭ la latina rutilus = ruĝeta, dum ruto (Ruta graveolens), la fama kuracplanto, estas nomo helendevena: rytos = likva, ĉar oni uzadis rut-ekstrakton en vino, akvo kaj vinagro;
28. senila: sen-ila. Sen komento;
29. serpilo (Thymus serpyllum), la bonodora floro el la lamiacoj (laŭ PIV eksmode: labiacoj) estas nomita laŭ la helena verbo herpydzein = rampi. Latine ĝi sonas serpere. Aliflanke serpo eble rilatas al sarpere = fortranĉi. Serp-ilo do estus pleonasma por serpo. El la nomo serpyllum deriviĝas la speci-epitetoj serpyllaceus = serpileca kaj serpyllifolius = serpilofolia, apartenantaj al aliaj plantoj iom similaj al serpiloj;
30. servila, t.e. servemaĉa, simptome homonimas kun serv-ila;
31. spirilo, el la latina spira = ŝraŭbkanelo, estas bakterio helice tordita. La homonima spir-ilo povus signifi spir-aparaton...
32. strobilo (la: strobilus, el: strobilos = turbo) havas en PIV referencon al konuso 3, "infloresko kaj fruktaro de la pingloarboj”. Aliflanke strobo, mankanta en PIV, povus esti nomo de Pinus strobus = pino stroba. Ekzistas ankaŭ pluraj speci-epitetoj:
strobilaceus = strobileca,
strobiliformis = strobiloforma,
strobilifer = strobiloporta k.a.
33. tetrilo, la organik-hxemia eksplodilo, ŝajnas homonimi kun la fundamenta tetro (Lyrurus tetrix), birdo el galliformaj (Galliformes), laŭ PIV galinoformaj, familio tetraonedoj (Tetraonidae), plus la sufikso -IL-.
34. uranio estas radikalo UO2; ĉi-loke eblas noti, ke la radikala pseŭdosufikso, homonima kun la fundamenta, t.e. -IL-, premisus la nomon de l' elemento: uranio, kiu estas registrita en PIV. Krome, se oni akceptas la salnomon: uranato (Portmann-Rogers,1993), same ni venas al la radiko uran-, ne urani-. Jen problemo ne sole pri tiu ĉi element-nomo ... Multaj lingvoj, ekz. la germana, estas ĉi-rilate pli bonŝancaj: Uran, Uranat.
35. verticilo (verticillus), jen tri aŭ pli da folioj, branĉetoj aŭ floroj, kreskantaj el unusola nodo. Vertico, la zamenhofaĵo, havas laí PIV tri geometriajn signifojn. Etimologia kohereco de vertico kun verticilo estas evidenta.
36. vinilo estas triviala nomenklaturaĵo de la racia nomo etenilo: CH2=CH- kaj homonima kun vin-ilo.
En PIVS troviĝas:
37. armadilo (Armadillidium) estas genro de krustacaj izotopoj, parenca al onisko. Ĉi-okaze nenial povas ĝeni la homonimeco kun armad-ilo, sed la misformo de la kodigita latina originalo: devus esti armadilidio. Krome, PIVS referencas al "armadeo 2” en PIV. Denove misformo, ĉar ĝuste la supra armadilo plej eble taŭgus por la hispana armadillo, t.s. "armitulo” el dazipedoj.
En Haferkorn (1967) ni trovis:
38. kokilo (de: Kokille). Temas pri daŭra metala formujo, t.e. muldilo, en kiun oni gisas metalurgian ardaĵon. La termino estas transprenita ankaŭ fare de Krause (1983). Interese, ke PIV ne bezonis registri ĝin, kvankam temas pri tipa franceskaĵo coquille, hibrida el coque kaj la helena konhxilion = konko.
Do, jen ni finis la paradon de 47 okazoj, plejparte neoficialaj, kiuj dokumentas, ke en Esperanto povas homonime koincidi -IL- radikfina kun sufiksa. Tio estas ĝojiga kaj konfirmas nian starpunkton, ke pro homonimeco ne estas dezirinde misformi nomenklaturan originalaĵon.
Tamen necesas mencii, ke timo pro la sufikso -IL- ekzistis, kvankam en okazoj tre raraj. Ni sukcesis trovi tri misformojn, neniom pretendante pri kompleta traserĉo de la vorttrezoro esperantslingva.
La fundamenta nomo aglo por la rabobirdo kaj la konstelacio ekvatora (Aquila) estiĝis por eviti la homonimecon kun akv-ilo. Tamen nepre ne estus rekomendinde uzi la fundamentaĵon en okazoj strikte nomenklaturaj. Ekz. Aegironema aquila, la fosilia (ordovicia) brahxipodo pli eble devus resti egironemo akvila. Kun Aquila koheras propraj nomoj, ekz. Akvilono (PIV), Aquilonia, Aquilius, Aquilianus.
Plia fundamenta birdnomo estas fringo. Supozeble, laŭ la internacie kodigita ornitologia nomenklaturo nepre pli ĝusta fringilo (Fringilla) el la familio de la fringiledoj (Fringillidae, france fringilidés) ŝajnis elvoki ĉe nia Majstro impreson de ia ilo, kvankam li mem neniam lanĉis verbon "fringi” kun signifo alispeca.
El la oficialaĵoj, "mitulo” dokumentas kuriozan misformon de la nomenklatura originalo Mytilus, la manĝebla marmolusko, kies normala nomformo devus esti mitilo. Por eviti koincidon kun la sufikso -IL-, oni riskis la same (sen)danĝeran mit-ulon.
Antaŭ ol fini tiun ĉi konsideron, ni aldonu hazardan koincidon, kaŭzitan ortografie, kiu aperas okaze de la nomenklatura -phyllum- (= folio) kaj do estas en Eo homonima kun filo. Ni povas ekzempli tion helpe de fosiliaj plantoj, kies folioj similas tiujn de genroj nuntempaj:
Laurophyllum: laŭrofilo
Myrtophyllum: mirtofilo
Platanophyllum: platanofilo
Quercophyllum: kverkofilo.
Certe neniun ĝenos la homonimeco tiom, ke li emu misformi la internacie kodigitajn nomojn. Kvankam mankas konekso kun la supre traktita -IL-problemo, sendube ankaŭ -FIL-koincido meritas iom da atento.
Referencoj:
Technisches Wörterbuch Deutsch-Esperanto
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970). - Sennacieca Asocio Tutmonda. Paris.
Wörterbuch Deutsch-Esperanto (1983). E. D. Krause. -VEB Verlag Enzyklopädie Leipzig.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Suplemento (1987). - Sennacieca Asocio Tutmonda. Paris.
Inversa Vortaro de Esperanto (1989). B. Pabst. - Esperanto-Centro, Paderborno.
Kemia kaj Scienc-teknika Vortaro (1993). D. Portmann-D. Rogers, Naperville.
Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature, 1-10. J. Kavka. STARTO, 1994-1996, Praha.
Kontribue al PIV. Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature (1996). J. Kavka. - KAVA-PECH. Praha.
Josef Kavka: Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature 12
Homonimecon povas kaŭzi ankaŭ koincido de la radikfina kun la particip-sufiksa -IT-.
El la fundamentaĵoj ni trovis jenan seson:
1. granito, plutona magmorokaĵo, sed grano = malnova pezunuo;
2. mediti, sed medo = mieltrinkaĵo;
3. pirito: Jen ni ne povas akcepti la PIVan difinon: 1. komuna nomo de kelkaj sulfidoj, kupra k.a. La 2-a difino de FeS2 devus kompletiĝi per la kristalsistema aparteno: kubsistema, ĉar la saman hxemian formulon havas la rombsistema markazito; piro ja estas alispecaĵo...;
4. spirito: Jen klasika ekzemplo de homonimeco, kiu tute ne ĝenis, kvankam spirit-a ne estas spir-ita;
5. viziti: Por fari vizit-on, ne ĉiam oni bezonas vizon...;
6. zenito, la astronomia termino ne estas en konekso kun la japana budhisma skolo.
Da oficialaĵoj jenas dekunuo:
7. agiti, la transitiva verbo neniam povas liveri konfuzaĵon ag-iti, ĉar agi, kiel netransitiva, malhavas pasivan voĉon;
8. bandito: apenaŭ ekzistas verbo "bandi”;
9. dinamito: Ankaŭ "dinami” ne ekzistas;
10. grafito, la heksagona formaĵo de karbono havas nenion komunan kun la nobela titolo grafo;
11. komandito: komand-ito;
12. kredito: kred-ito;
13. moskito, zamenhofaĵo oficialigita, indikanta dipteron, dum mosko, oficialaĵo, pli eble devus fariĝi moshxo kaj la subfamilio de cervedoj (Moschinae) devus fariĝi moshxenoj, por respekti la takson-formon de la internacie kodigita nomenklaturo zoologia;
14. orbito kaj orbo estas nocioj astronomiaj. Homonimeco praktike ne ĝenas, ĉar la eventuala verbo "orbi” estas neverŝajna;
15. stalaktito: stal-akt-ito?;
16. termito estas homonima duopo: 1. insekto el la ordo de arhxipteroj (Termes), 2. miksaĵo kapabla produkti altan temperaturon; termo (zamenhofa) servas en algebro kaj filozofio;
17. transito. Trans-ito ne eblas, ĉar eventuala verbo "transi” estus netransitiva. Jen vortludo...
Neoficialaĵoj abundas (44):
18. albito estas la natria feldspato, dum albo = blanka pastrovesto;
19. alunito ricevis en PIV dubindan difinon: alunerco. Pli bone estus difini: hidrosulfato alumini-kalia, dum aluno, la fundamentaĵo, devus konservi la pli ĝeneralan difinon, nome la 2-an de PIV: analoga kombinaĵo de diversaj katjonoj unu- kaj tri-valentaj. En Portmann-Rogers (1993) alunito mankas, dum aluno malprave ricevis la difinon de alunito;
20. amanito, la fungo; Amano, la ĉefurbo de Jordanio;
21. amonito, la fosilia cefalopodo, estas nomita laŭ Amono (zamenhofaĵo), la egipta dio;
22. balzamito (laŭ PIV Chrysanthemum balsamita, sed laŭ la nuntempa nomenklaturo Balsamita major) estas aromherbo devenanta el Antaŭa Azio. Balzamo, botanike konsiderata, estas bonodora rezino de diversaj arboj (Altingia excelsa, Callophyllum antillanum, Commiphora opobalsamum, gileadensis, Copaifera officinalis, langsdorffii, kaj guyanensis kaj multifuga, Daniellia oliveri, Dipterocarpus alatus, indicus, gracilia, turbinatus kaj trinervis, Liquidambar orientalis, formosana kaj styraciflua, Myroxylon balsamum, Pinus pinaster, halepensis, longifolia, merlusii kaj caribaea). Bonvolu pardoni pro la detala elnombro, kiu tamen povus interesi esperantistojn el diversaj mondopartoj;
23. barito, homonima kun bar-ito estas baria nek oksido, nek hidroksido, sed sulfato, minerale kristaliĝanta en romba sistemo. La difinon de PIV necesas ĝustigi;
24. bonito estas franceska nomo por fiŝa specio (?) el skombredoj (ru: tunec, cs: tuòák menší, sed tiu apartenas ne al Scombridae, sed al Thunidae!) SXajnas do, ke la nomo estas evitinda. Multaj nacilingvaj vortaroj, ekz. Wells (1969) ne registras ĝin;
25. budito, laŭ PIV flava motacilo, apartenas al simile dubindaj nomoj, netroveblaj en la zoologia nomenklaturo;
26. ebonito, la vulkanizita kaŭĉuko, homonima kun ebon-ito. Ebono estas fundamenta termino por malhela ligno de diversaj arboj, ekz. Diospyros (Ebenaceae), Dalbergia (Fabaceae);
27. ferito, lanĉita de Kaloĉajo, estas laŭ PIV pura fero en tri kristalsistemaj formoj. Ni povas aldoni, ke la termino estas uzata ankaŭ por natura fero kun almiksaĵo de nikelo. Fine, kiel tehxnika materialo, ĝi estas uzata por feromagnetaj radioricevil-antenoj. Aliflanke, feritino, laŭ Portmann-Rogers (1993) estas proteino stokanta feron. Jene oni timas homonimecon nek kun -IT-, nek kun -IN-;
28. filito, homonima kun fil-ito, estas rokaĵo estiĝinta pro milda metamorfozo de argil-ardezo;
29. fluorito estas kubsistema mineralo, hxemie kalci-fluorido;
30. fosforito, laŭ PIV mineralo, sed pli eble sedimenta rokaĵo, konsistanta el pluraj fosfatoj, do ne sole el apatito. Fosforo, la nomo de hxemia elemento, troviĝas en Fundamento;
31. gambito, la ŝaktermino; gambo, la membro;
32. glosito, inflamo de lango; gloso (zamenhofa), laŭ PIV: vort-klarigo, sed uzata ankaŭ ĝeneral-sence, kiel rimarkigo, amendo, noto;
33. gravito, la fizika forto, homonima kun grav-ito, sed ekster ĉiu konfuz-danĝero, ĉar eventuala verbo "gravi” ja estus netransitiva, do sen ebleco akcepti pasivan sufikson;
34. irito. Ebla konfuzo inter irit-a kaj ir-ita povus interesi ŝercemulon...;
35. kainito, la utilega mineralo kali-magnezia, ricevis sian nomon laŭ la helena adjektivo kainos = nova, ne laŭ la biblia Kaino;
36. klorito, laŭ la helena fonetiko pli bone: hxlorito. Ĉi tiu mineralnomo, samkiel la hxemia elemento hxloro, venis pro iliaj koloroj (hxloros = verda);
37. kolito. PIV referencas al kojlito. Tion oni apenaŭ komprenas, ĉar la intestoparto nomiĝas latine colon. Jen timo pro homonimeco kun kolo (latine collum);
38. kordito, eksplodaĵo; kordo (fundamenta), termino muzik-instrumenta, anatomia, geometria;
39. kvarcito, sedimenta rokaĵo; kvarco (fundamenta), mineralo, el kiu konsistas ankaŭ la kvarcito;
40. laterito, rezidua rokaĵo, riĉa je fer- kaj alumini-mineraloj; latero, geometria termino;
41. lazurito, blua silikato; lazuro (oficiala), blua koloro, ankaŭ tiu de la firmamento;
42. lignito, kaŭstobiolita sedimento; ligno (fundamenta); ekzistas ankaŭ lignino, sen timi interpreton pri ineco...;
43. limonito, fererco konsistanta el pluraj mineraloj oksidaj-hidroksidaj; limono, frukto. Ambaŭ vortoj etimologie koheras (el: limen = golfo, lemon = marĉa herbejo, perse: limun = citrono). Homonime ne ĝenas eĉ limon-ado;
44. magnetito, la plej feroriĉa mineralo; magneto (fundamenta), magneti (tr) signifas laŭ PIV: komuniki al ferpeco la altirecon de magneto. Konsekvence, la adjektivo magnetita, homonima kun magnet-ita, povus liveri konfuzon, kiun Eo tamen ne timas;
45. magnezito, la minerala magnezi-karbonato; magnezo (kaloĉaja) estas magnezi-oksido, sed laŭ Portmann-Rogers (1993) ankaŭ la koncerna karbonato; tio ĉi estas evidente malprava;
46. metrito, inflamo de utero, estas en PIV ekvivalento de uterito, sed en Hradil (1979) ĝi mankas; metro (fundamenta) ne bezonas komenton;
47. metropolito; metropolo (zamenhofa);
48. perlito havas, krom la PIVa difino pri ferspeco, ankoraŭ la petrologian-tehxnologian: vulkanvitro kun globeta teksturo; ĝi estas utiligita precipe prilaborita ekspansie;
49. petito, litertipo, homonimas kun pet-ito;
50. poplito (la: poples), parto de gambo; poplo (Populus), arbo; tiu ĉi komunuza fundamentaĵo devus ricevi botanikan nomon: populo. Tiel, el la vidpunkto nomenklatura, malaperus la homonima popl-ito;
51. precipiti kaj la fundamenta adverbo: precipe, ne bezonas komenton, same kiel
52. remito, la medicina termino; remi, la fundamenta verbo kaj Remo, la legenda kunfondinto de Romo;
53. reniti, la medicina termino; reno, la fundamentaĵo;
54. siderito estas en PIV kurioze difinita; temas pri mineralo, feroza karbonato; sidera = astronomia tempo rilata al steloj;
55. sienito estas plutona rokaĵo, analoga al granito, sed preskaŭ sen kvarco; sieno = pigmento nomita laŭ Sieno, la itala urbo;
56. sofito, arhxitektura elemento; sofo (fundamenta): meblo;
57. spondilito, vertebra malsano; spondilo (Spondylus), fosilia lamenbranhxulo = bivalvulo (netrovebla en PIV);
58. suberito, korkeca materialo; suberato, salo de gras-acido; subero, korka histo;
59. trakito homonimas kun trak-ito, sed tute superflue, ĉar la fonetike pli bona formo estas: trahxito;
60. trilobito. PIV referencas al lobo (oficialaĵo) kaj proponas pli esperantan formon "trilobulo”. Nu, el vidpunkto nomenklatura, tiu ĉi formo estus tre diskutinda. Mi ne konas lingvon, kiu aplikus por la paleozoika artikulo alian formon ol trilobito. Cetere, eĉ la pasiva sufikso taŭgas Eo-gramatike: lobita trioble;
61. vomito (la: vomitus = vomado). La PIVa difino: la flava febro, estas en la plej bona okazo nesufiĉe ampleksa, ĉar la medicinistoj distingas diversajn vomadojn; vom-ita (fundamentaĵo) homonimas kun vomit-a kaj sendube povus generi konfuzon en medicina teksto;
Fine, en PIVS ni trovis la vorton stilito, sed tiu apenaŭ interesus natursciencan terminologon aŭ nomenklaturiston.
Do, ni konstatas, ke en la ĝisnuna leksiko de Eo ekzistas 61 ekzemploj interpreteblaj homonime kaj tamen ne inspirintaj al misformado. Tiu ĉi cirkonstanco povus fariĝi bona garantio precipe por venonta akceptado de ĝustaj formoj kun la radikfina -IT-.
Ekz., la radikfina -IT- estas tre tipa por mineralnomoj, da kiuj ekzistas pli ol 10 000. El ili, onomastikan (propranoman) devenon ni konstatis proksimume 56% (Kavka, 1981), ĉar mineralon plej ofte oni "baptas” omaĝe al persono iel meritoplena (laŭ takso de la nomelpensinto). Jen kelko da ekzemploj:
abihxito (laŭ la germana geologo)
buhxvaldito (laŭ la germana metalurgo)
dehxenito (laŭ la germana esploristo)
friedrihxito (laŭ la aŭstria geologo)
rihxterito, ŝahxnerito, suhxardtito (laŭ la germanaj mineralogoj)
ungemahxito (laŭ la belga kristalografo)
betehxtinito, ĉuhxrovito (laŭ la rusaj mineralogoj).
El la miloj da mineralnomoj ni elektis intence tiujn, en kiuj troviĝas la fonemo -HX-, ĉar ĝuste ĝi estas ne sole en PIV, sed ankaŭ en aliaj modernaj esperantaĵoj malprave modifata per -K- (Kavka, 1980, 1987). El onomastika vidpunkto, tiu ĉi procedo estas simplaj perforto kaj diskriminacio de la fonetikoj tiel fontlingva, kiel esperantlingva.
Mineraloj estas nomitaj ankaŭ laŭ siaj trovlokoj, ekz.:
fihxtelito (laŭ la germana montaro Fichtelgebirge)
kohxenito (laŭ la aŭstria Kochental)
lengenbahxito (laŭ la svisa urbo)
puhxerito (laŭ la saksa minejo Pucher)
vitihxenito (laŭ la germana loko Wittichen).
Okaze de rokaĵ-nomoj, trovlokoj rolas pli ofte ol personnomoj:
alsbahxito (laŭ la trovloko en Odenwald)
buhxonito (laŭ tiu ĉe Fuldo)
durbahxito (laŭ tiu en Schwarzwald).
La germanaj ekzemploj estas prenitaj el Kavka (1994).
Evidente, danĝero de konfuzo pro homonimeco estas nula okaze de onomastikaĵoj, ekz. glaŭberit-o kaj glaŭber-ito, aragonit-o kaj aragon-ito, johanit-o kaj johan-ito k.t.p.
Pli konsiderinda konfuzo povas generiĝi pri mineral-nomoj derivitaj de hxemi-elementoj: antimonito, cerito, fluorito, fosforito, hxromito, kuprito, molibdenito, stanito, telurito, volframito, zinkito. Ja ilin oni povas senpere verbigi: kupr-ita ne estas kuprit-a. Memkomprene, ekzistas pli "danĝeraj” homonim-okazoj kaj tamen oni devas strikte rifuzi pro tio ajnan misformon de kodigitaj nomenklaturaĵoj: aluminito, cianito, cilindrito, daliito, gladito, haĉito, halito, hastito, humito, ilito, jenito, kalderito, kanito, kaolinito, karlinito, kasito, kermesito, langito, leonito, liberito, majorito, marito, melito, melonito, morito, neptunito, parkerito, pinĉito, prenito, purpurito, raspito, rosito, spurito, tremolito, tronito, tundrito, tunelito, uleksito, uvito, venkito, vinĉito. (Aliflanke, la mineralo vulkanito internacie koincidas kun "vulkanito” = vulkanrokaĵo, sed geologoj-esperantistoj ĉi-okaze preferas vulkanaĵon; analoge estas uzata plutonaĵo, kvankam "plutonito” ne havus mineralan homonimon.) Por konatiĝi kun esperantigitaj mineralnomoj, plej bone taŭgas la verko de Høeg (1988).
Eblas elnombri ankaŭ vicon da ekzemploj rokaĵ-nomaj, kies radikfina -IT- memorigus pri homonimeco: algito, arkito, bacilito, bojito, bustito, domito, dunito, durito, eklogito, fenito, gejserito, granulito, karito, kaskadito, klarito, kokito, kongresito, korsito, kovito, lanito, latito, leptito, malignito, meteorito, milonito, murito, navito, oceanito, palito, pelito, polenito (kp. la 2-an ĉapitron de niaj Homonimoj: -EN- kaj -IN-), porcelanito, regolito (kp. la 1-an ĉapitron de niaj Homonimoj: -OL- kaj -UL-), ringito, rodito, runito, silicito, taksito, tarantulito, turito, variolito, venito, vitrito.
Ne sole mineral- kaj rokaĵ-nomoj entenas la radikfinan -IT-. Pli supre, esplorante la oficialajn kaj neoficialajn terminojn, ni renkontiĝis kun tehxnologiaj produktoj: dinamito, ebonito, ferito, kordito, termito; kun medicin-sciencaj nomoj: glosito, kolito, metrito, poplito, remito, reniti, spondilito; kun biologiaj nomoj: balzamito, budito, moskito, trilobito. Oni povus elnombri centojn da nomoj aŭ terminoj.
Resume: La radikfina -IT- estas leksike tiom ofta aperaĵo, ke Esperanto havas nek motivon, nek ŝancon interveni ĉi-okaze per ajna misformado, por forigi eventualajn homonimecojn.
Fontoj
Josef Kavka: Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature 13
La tradicia titolo de niaj konsideroj ĉi-okaze tuŝas nomenklaturan problemaron nur escepte. Ja temos plej eble pri terminologio de diversaj fakoj, kiel konsekvenco de la sufiks-apliko ne sole en Esperanto, sed jam en ĝiaj latinidaj fontoj.
En PIV ni legas pri -IV-: Neoficiala sufikso montranta, ke iu aŭ io kapablas fari ion. Inter tieaj ekzemploj troviĝas: pagiva kliento, produktiva grundo. En PAG (1980, p. 466) oni parolas pri neoficiala "sufiksoido”, kies signifo estas -pova, -kapabla. Inter tieaj ekzemploj troviĝas: ĉagreniva, elvokiva, impresiva, konfuziva, konsterniva. Aliflanke, prave PAG (p. 477) parolas pri "pseŭdosufiksoido”, do radikparto -IV- en ekzemploj jenaj: nominativo, indikativo, defensivo, ofensivo, efektiva k.t.p.
Tamen, nin interesas nur okazoj de homonima koincido inter -IV-oj sufiksa kaj radikfina.
Inter la fundamentaĵoj ni trovas jenan okon:
1. adjektivo. La latina verbo adicere, etimologie identa kun la esperantlingva adicii, origine signifis "alĵeti”, do adjekto estas "alĵetaĵo”. Certe ni ne perdu tempon, por solvi la gramatikan rebuson de la vorto adjekt-iva!
2. aktiva. Same ni ne cerbumu, kion povus signifi la verbo "akti”, apartena al la oficialaĵo: akto.
3. dativo. Male, bonorde ekzistas la verbo dati. Sekve, dat-iva povus signifi: kapabla skribi daton ...
4. efektiva. Same ekzistas la verbo efekti, do efekt-iva signifus: efektopova.
5. genitivo. Jen okazas koincido eĉ duobla: pri la problemoj kun -IT- traktas nia ĉapitro 12-a. Tamen, ĉu geno, la hereda elemento, povas verbiĝi? Se jes, kiusence? Kaj: kombini sufikson pasivan -IT- kun la aktiva -IV estus absurde ... Do ni referencu al la supre menciita PAG-a "pseŭdosufiksoido” = radikparto.
6. konservativa. Analoga absurdaĵo estus kombini -AT- kun -IV-.
7. masivo bone elvokas amasigon de maso, kvankam la verbo "masi” apenaŭ estas renkontata.
8. olivo (Olea), la utilega oleriĉa frukto de l' arbo, kiu meritus la internacie kodigitan botanikan nomon oleo el la familio de oleacoj (Oleaceae), apenaŭ povus iel koneksi kun la fundamenta konjunkcio: ol. Tamen, el la vidpunkto nomenklatura meritas nian mencion la stranga fakto, ke PIV registras sub la kapvorto olivo la familinomon oleacoj, sed sub oleo inter la koncernaj signifoj mankas tiu de olivarbo. Jen plua dokumento de homonimfobio ...
El la vortoj oficialaj kaptas nian atenton jenaj (21):
9. alternativo. Ni ne komentu, sed referencu al analogeco kun 6.
10. arkivo. Laŭ la fontlingva kaj fundamenta fonetikoj, ni voĉdonus por arhxivo; ja ĝi devenas de la latina archivum kaj tiu ĉi de la helena arhxe = komenco. Alian etimologion havas arko, latine arcus. Konfuzi la velarojn frikativan HX kaj okluzivan K signifas generi superfluajn homonimojn en la sfero terminologia-nomenklatura.
11. demonstrativo, kp. ree kun 6.
12. indikativo, same.
13. kolektiva liveras naturan homonimecon kun kolekt-iva, t.e. kapabla kolekti.
14. kursivo. Se PIV allasas la netransitivan (ntr.) verbon kursadi = iradi laŭ vojlinio, oni devus premisi ankaŭ la same ntr. kursi. Sekve ne eblus la homonimo kurs-iva.
15. motivo. Moto, laŭ PIV zamenhofa, kapablus doni la transitivan (tr.) verbon moti, ĉe kiu estus pensebla akcepto de la sufikso -IV-.
16. objektiva. Kun la neoficiala objektivo kaj la fundamenta objekto ĝi liveras plejadon de diversfakaj nocioj. Sed ĉu ekzistas verbo "objekti”?
17. optativo, kp. ree kun 6.
18. pasiva. La verbo pasi estas ntr., do kp. ekz. kun 14.
19. perspektivo, ĉu homonima kun per-spekt-ivo?
20. pozitivo, same kiel 5.
21. primitiva, same kiel 5.
22. recitativo, same kiel 6.
23. relativa, same kiel 6.
24. respektiva. Jen tri homonimoj konsiderinde diverssencaj: re-spekt-iva, respekt-iva, respektiv-a.
25. salivo, kvankam iom salhava (malforte alkala), liveras la homonimon sal-iva, t.e. kapabla meti salon ekz. supen. SXerce dirite, gastej-kuiristo emas esti tro "sal-iva”, por ke oni mendu pli da biero ...
26. spekulativa, same kiel 6.
27. subjektiva, simile kiel 16, krom tio, ke mankas optika "subjektivo”, analoga al la lenso objektiva.
28. transitiva, same kiel 5.
29. vokativo, same kiel 6.
Restas neoficialaĵoj (44):
30. adventiva, la termino botanika, ja havas nenion komunan kun la tempo antaŭkristnaska.
31. agresiva, la vorto zamenhofa, post la lanĉo de la sufikso -IV-, fakte devus ne registriĝi kiel radiko agresiv-, do devus sinonimi kun la pli esperantlingva, sed malpli internacia: agresema.
32. akreditivo = kreditletero. Akredit-iva havus iom diverĝan sencon, ĉar la zamenhofa verbo akrediti estas tr., do kapablas alpreni la sufikson -IV-.
33. akuzativo, same kiel 6.
34. aperitivo, same kiel 5.
35. detektivo (zamenhofa), kiel "detektisto”, homonimas kun elektrofaka kapablo detekti.
36. direktivo: direkt-ivo.
37. diskursivo, kp. 14.
38. durativo, same kiel 6.
39. ekzekutivo kunportas homonimon nedezirinde amaran: ekzekut-ivo!
40. faktitivo, same kiel 5.
41. fakultativo, dame kiel 6.
42. finitivo, same kiel 5.
43. gingivo (latine gingiva) = dentokarno, sed ĉu la onomatopeo ging povas doni la tr. verbon?
44. incizivo = tranĉodento, incizi = tranĉi, do inciz-ivo estas tranĉopovo.
45. iniciativo = iniciat(em)o, ĉu do la -IV-a radiko ne estas superflua? Kp. kun 31.
46. injektivo = speco de parolsono, injekti (zamenhofa) estas tr. verbo, do injekt-ivo estas kapablo enŝprucigi fluidaĵon.
47. intensiva = intensa 2 (laŭ PIV), sed intensi estas verbo ntr.
48. interpozitivo, kp. kun 20 kaj 5.
49. karminativo. Karmino, la fundamentaĵo povas doni verbon tr., sed cetere kp. kun 6.
50. komparativo, same.
51. kompletiva, la gramatika termino, ne povas koincidi kun komplet-iva, ĉar la verbo kompleti ne estas tr.
52. konektivo, la mezenhxima histo, homonimas kun kapablo konekti. En la botanika, ekz. mikologia terminologio, oni renkontas la epiteton connectivus.
53. kooperativo = koopera societo; kooperi estas ntr. verbo, cetere kp. kun 6.
54. kultivi (zamenhofa) homonimas kun kult-ivi, ĉar ankaŭ kulti estas tr. verbo.
55. lokativo, same kiel 6.
56. paliativo, same.
57. partitivo, same kiel 5.
58. predikativo; la fundamenta predikato ŝajnas doni verbon ntr.
59. progresiva, kp. kun 31, sed la fundamenta verbo progresi estas ntr.
60. projektiva, rilata al projekcio, koincidas kun kapablo projekti ekz. ekskurson, por teni la PIVan ekzemplon.
61. prospektivo, laŭ PIV scienco, certe havas nenion komunan kun la oficialaĵo prospekto.
62. radioaktiva, kp. kun 2.
63. recesiva = ceda, sed ĉu recesi povas esti tr.?
64. refleksivo, ĉu same pri refleksi?
65. retrospektiva (zamenhofaĵo), kp. kun 24.
66. rilativo, la gramatika termino, ne povas koincidi kun rilat-ivo, pro la netransitiveco de la verbo rilati. Tamen, PIV registras jenan ekzemplon: En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton (!) de la ĉefa propozicioZ ...
67. sedativo, la medikamento, sedo (Sedum) el krasulacoj, sed kp. kun 6.
68. sensitivo, la komunuza nomo por la sentema mimozo, sed cetere kp. kun 5.
69. solivo, speco de trabo, sed soli estas ntr.
70. stativo, simila okazo.
71. vegetativa, kp. kun 6.
72. volitivo, kp. kun 5.
73. aviv(ad)o el EB (1988) ne povas koincidi kun av-iv(ad)o, ĉar la verbo "avi” devus esti ntr.
Traktinte la suprajn 73 okazojn de teorie aŭ praktike eblaj koincidoj inter sufiksa kaj radikfina -IV- en la leksiko de Esperanto, certe ni ekvidis nur malgrandan parton ("pinton de glacimonto”) el la problemaro. Terminologie kaj nomenklature ekzistas multegaj ekzemploj, ĝis nun ne registritaj en Eo-vortaroj. Fakuloj devos cerbumi, kiel esperantigi la fungonomon Hygrophorus arbustivus, la medicinan terminon molestiae digestivae, la genetikan terminon gametae receptivae k.t.p., k.t.p. Terminologioj jes permesas, ke Eo iel elturniĝu surbaze de sia propra vorttrezoro, sed nomenklaturoj estas senkompare pli rigidaj. Misformi ekz. hxemian, biologian, geografian aŭ alian nomon nur tial, ke ĝin konsistigas la radikfina -IV-, certe estus apenaŭ rekomendinde.
Fontoj
Josef Kavka: Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature 14
Ĉi-okaze temas pri pseŭdosufiksoido, do radikparto. Laŭ PAG (1980, 477), Migliorini eĉ proponis fari el -OR- sufiksoidon kun la senco: maŝino. En tiu ĉi propono ni vidus apenaŭ iun avantaĝon por la Eo-leksiko (1984, 1986). Ideon similan al tiu de Migliorini havis ankaŭ pliaj terminologoj, sed ni ne ŝarĝu la kadron de jena konsiderado per tro multe da referencoj. Memkomprene ni estus tre distancaj de timo antaŭ homonimeco, se tamen oni trudus -OR- kiel sufiksoidon, negrave kun ajna signifo. Fine meritas aludon, ke -OR- mem estas fundamenta radiko, la nomo de la hxemia elemento. Eble oni emus rideti pro koncernaj homonim-okazoj, sed kiam estis akre disputate pri komput-IL-o aŭ -OR-o, unu el gravaj argumentoj kontraŭ komputoro figuris la timo, ke komput-oro povus signifi salajron por komputado. La aŭtoron, kiu estis subjekto de tiu-ĉi homonim-fobio, ni prefere ne nomu, por ne denove lin embarasi. (Kvankam ne estus probable, ke li legus niajn liniojn).
Okupante nin pri -OR-vortoj, ni ja inkludu ankaŭ la -ATOR- (PAG, 477) kaj -ADOR- (EB, 1988, 676) vortojn. En la unuaj aperas krome la homonimeco particip-sufiksa, en la duaj ag-sufiksa, eĉ apart-radika, nome pro la fundamenta verbo: adori.
Antaŭ ol elnombri la unuopajn vortojn, estu al ni permesate apliki jenajn mallongigojn: f = fundamenta, z = zamenhofa, o = oficiala, n = neoficiala.
Kadre de la fundamentaĵoj, ni eltrovis jenajn:
1. aŭtoro. Ĉu laŭ la plej supre menciita propono ĝi signifu ankaŭ maŝinon por fabriki aŭtojn? Ĉu laŭ la kunmet-interpreto ĝi signifu eĉ prezon de la veturilo? Certe, plu ni rezignu pri tiaspecaj ŝercaĵoj.
2. doktoro; dokta = klerega (n)
3. doloro; dolo = jurscienca termino (n)
4. humoro; humo (z)
5. kantoro; kanti (f)
6. kaporo; kapo (f). Anstataŭ "kaporo”, nomenklature pli taŭga estus kaparido (Capparis), familio kaparidacoj (Capparidaceae).
7. kastoro; kasto (o)
8. koloro; kolo (f)
9. kontoro; konto (o)
10. laboro; labo (n)
11. likvoro; likva (n)
12. memoro; mem (f)
13. odoro; odo (o)
14. pulvoro; pulvo (f)
15. putoro; puto (f). Nomenklature pli taŭga ol "putoro” estus putorio aŭ mustelo putoria (Mustela putorius)
16. redaktoro; tutcerte ne maŝino por redakti (o)
17. sonori; soni (f)
18. tajloro; tajli (n)
19. valoro; valo (f).
Kvankam ne fundamentaj, tamen zamenhofaj estas:
20. aŭroro; aŭro (n)
21. numeratoro; mumero (f).
Sekvu la oficialaĵoj:
22. aktoro; akto (o)
23. aligatoro; ĉu al-ig-at-oro? (Alligator)
24. amatoro; ami (f)
25. ambasadoro; ambasado (n)
26. diktatoro; dikti (f)
27. direktoro; direkti (f)
28. Ekvadoro; ekvo (n)
29. ekvatoro; same
30. furoro; furo (n)
31. inspektoro; inspekti (o)
32. konduktoro; kondukti (n)
33. kreditoro; kredi (f), kredito (o)
34. majoro; majo (f)
35. matadoro; mato (f, n)
36. mentoro; mento (f)
37. meteoro; meteo? (n)
38. motoro; moto (z)
39. oratoro; oro (f)
40. radiatoro; radio (f)
41. retoro; reto (f)
42. rigoro; rigi (z), Rigo (n)
43. sektoro; sekto (o)
44. tenoro; teni (f)
45. teroro; tero (f)
46. toreadoro; torsi (n)
47. traktoro; trakti (f).
Kaj la neoficialaĵoj:
48. agoro; agi (f)
49. akumulatoro; akumuli (n)
50. amoro; ami (f)
51. Andoroj; Andoj (n)
52. auditoro; aŭdi (f)
53. debitoro; debito (z)
54. dekoro; dek (f), koro (f)
55. depresora; presi (f)
56. detektoro; detekti (n)
57. devori; devi (f), vori (n)
58. dilatatoro; dilati (n)
59. ekscitatoro; eksciti (f)
60. ekstensoro; ekstensi (n)
61. fazoro; fazo (o)
62. fetoro; feto (n)
63. fleksoro; fleksi (f)
64. fluoro; flui (f)
65. fulgoro (Fulgora); fulgo (f)
66. generatoro; generi (n)
67. Gregoro; grego (o)
68. hororo; horo (f)
69. induktoro; indukti (o)
70. injektoro; injekti (z)
71. komodoro; komodo (f)
72. Komoroj; komo (f)
73. kompresoro; kompreso (f)
74. kondensatoro; kondensi (n)
75. kondensoro; same
76. kontaktoro; kontakto (o)
77. konvertoro; konverti (f)
78. Luksoro; lukso (f, n)
79. masoro; maso (f)
80. minora; mino (f, n)
81. mukoro (Mucor, Phycomycetes, Mycophyta); muko (f)
82. nestoro; nesto (f)
83. Pandora; pando (n)
84. pastoro; pasto (f)
85. piloro; pilo (o)
86. pletoro; pleto (f)
87. poliporo (Polyporus), poliporacoj (Polyporaceae); polipo (o)
88. pretoro; preta (f)
89. produktoro; produkti (f)
90. prokuratoro; prokuri (z)
91. prokuroro; same
92. prospektoro; prospekto (o)
93. pudoro; pudo (z)
94. reflektoro; reflekti (z)
95. reformatoro; formo (f)
96. refraktoro; refrakti (n)
97. regulatoro; regulo (f)
98. rekvizitoro; rekvizito (z)
99. repetitoro; peti (f)
100. rotatoro; roto (F)
101. rotoro; same
102. rumoro; rumo (f)
103. Salvadoro; salvo (o)
104. saporo; sapo (f)
105. sensora; senso (n)
106. soforo (Sophora), fabacoj (Fabaceae); sofo (f)
107. spektatoro; spekti (n)
108. statoro; stato (f)
109. stuporo; stupo (f)
110. tensoro; tenso (n)
111. Timoro; timi (f)
112. toporo; topo (n)
113. transformatoro; formo (f)
En PIVS (1987) ni trovas:
114. kolektoro; kolekti (f)
115. komputoro; komputi (n)
116. kursoro; kurso (o)
117. procesoro; proceso (f)
118. pikadoro; piki (f)
Fine en EB (1988, 676):
119. -ador-. Tiun lanĉis Eichholz, en kies Slipara Vortaro eblas legi: "Teknika sufikso indikanta neaŭtonoman konstrumaŝinon, kiu estas daŭre regata de homo.” La inventinto eksplikas: "Mi proponas tiun ĉi novan sufikson, por ke oni povu distingi tiujn 'adorojn' de 'atoroj', do de maŝinoj, kiuj pli-malpli aŭtomate funkcias, ekz. levatoro, asfalt-sekigatoro, oleo-bruligatoro.”
120. kaliforo (Calliphora), familio kaliforedoj (Calliphoridae), ordo dipteroj (Diptera); kalifo (o).
Nun ni provu, laŭ la koncernaj kategorioj, koncize statistiki nian -OR-vortareton: Se ni neglektas la okazojn, kiuj evidente havas nenion komunan kun la latinidaj sufiksoj -OR(E), -EUR, -ER (ekz. 6, 15, 48, 51, 57, 83, 106, 120), ni konstatas, ke por iloj (maŝinoj, aparatoj k.s.) restas 38, 40, 47, 49, 56, 58, 59, 66, 69, 70, 73, 74, 75, 76, 77, 79, 94, 96, 97, 100, 101, 108, 112, 113, 114, 115, 117, 119, t.e. 22 okazoj (18%). El ili 40, 49, 58, 59, 66, 74, 97, 100, 113, t.e. 9 okazoj (7,5%) estas la -ATOR-oj. Por la kategorio de persona aganto servas 1, 2, 5, 16, 18, 22, 24, 25, 26, 27, 31, 33, 33, 34, 35, 36, 39, 41, 46, 52, 53, 67, 71, 82, 84, 88, 89, 90, 91, 92, 95, 98, 99, 107, 118, t.e. 34 vortoj (29%). Jam tiu ĉi fakto malpledas por intenco, rezervi eventualan -OR-sufikson al maŝinoj. Inter niaj 34 vortoj ni trovas same -ATOR-ojn: 24, 26, 39, 90, 95, 107, eĉ -ADOR-ojn: 25, 35, 46, 118.
Por la ceteraj plej diversaj nocioj, ĉu konkretaj, ĉu abstraktaj, restas do pli ol duono da vortoj de ni registritaj.
Memkomprene, ni flankenlasis la vortojn, kiujn ne eblas derivi de Eo-radikojn, do akuzi pro "homonim-danĝero”, ekz. profesoro (ĉar ne ekzistas "profeso”) aŭ inhibitoro (ĉar ne ekzistas "inhibiti”).
Resume: Ĉu ne estus prudente, almenaŭ provizore, el taktika vidpunkto (1984), rezigni pri lanĉado de novaj sufiksoj, ekz. -OR-, -ATOR-, -ADOR- kaj preferi akceptadon de internacie normigitaj, bone kompreneblaj por terminologo kaj nomenklaturisto, terminoj?
Fonto: Josef Kavka: KONTRIBUE AL PIV: "Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature" - Eldonita de KAVA-PECH en 1996 (Anglická 878, CZ-25229 Dobrichovice)
Kunlaborinto: M. Malovec, L. Szilvási
STEB: http://www.eventoj.hu
Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |