RNDr Josef Kavka, CSc., iama ĉefredaktoro de Scienca Revuo
Unu el miaj tutmonde dissemitaj korespond-kolegoj, elstara sciencisto, reagis per letero al mia artikolo koncerne esperantigon de la Ĉeĥoslovakaj loknomoj (1978). Li demandis: Ĉu tio (t.e. asimilado de originalaj formoj fare de Esperanto) ne estas sizifa laboro?
Volonte mi respondas al le per jena traktaĵo, formulita pli ĝeneralvalitde, ol permesis la tiama strikta kadro toponomastika. Mi kuraĝas pruvi, ke sizifan laboron prezentus la malo, nome bremsado de asimilaj procesoj en internacia scienca leksikologio, procesoj nature kaj kontinue evoluantaj samtempe kun la disvolviĝado de la sciencaj fakoj. Unue mi provos demonstri, ke tiaspeca asimilado estas – el la vidpunkto leksikologia – tre ofta fenomeno, ĉiam pli progresanta, neniel haltigebla. Due mi provos skizi, kiamaniere nia internacia planlingvo procedu en konkretaj okazoj. Memkompreneble, venonta diskuto kontribuu al solvoj definitivaj.
Onomastiko, la scienco pri propraj nomoj, nur unuavide povas esti konsiderata kiel disciplino, interesanta sole lingviston, historiiston k. s. Verdire en ĉiu fako oni renkontiĝas kun terminaro, bazita usr propraj nomoj. Ekzemple servu jenaj tri – hazarde elektitaj – vortoj: kalmetizi (en medicino), rentgena (sam- kaj alifake), desemerado (en metalurgio). Dum la familiaj nomoj Calamet, Röntgen, Bessemer kutime konservas – almenaŭ en la latinskribitaj lingvoj – siajn originalajn formojn, la fakterminaj derivaĵoj (t. e. jam ne propraj nomoj) tre facile konformas al ortografia kaj/aŭ ortoepia karaktero de tiu aŭ alia lingvo.
Por akiri pli-malpli adekvatan imagon pri ofteco de la onomastikaj elementoj en la scienca leksikologio, mi entreprenis iom da statistika ekzamenado en kelkaj sciencoj, de kiuj mi estas interesata.
Ekz. en geologia vortaro (Zeman-Beneš 1963), kiu enhavas 13.568 terminojn, mi trovis sole 2,31 % de propranoma origino. Tio estas facile klarigebla: multaj geologiaj kapvortoj rilatas al fizika geografio, geomorfologio, geofiziko, geokemio ktp., do al la sciencoj kun plejparte priskriba terminologio. Simila situacio montriĝas en inĝeniera-geologia vortaro (Käbel-Thomas 1973): el 1.533 terminoj sole 3,26 % rilatas al onomastiko.
Tute alian bildon prezentas petrologio, t. e. scienco pri la rokaĵoj. Estas kutimo (apenaŭ bona kaj perspektive kun granda peno parte forigebla), nomi rokaĵojn (escepte de tre banalaj specoj) laŭ ĝia trovloko. Precipe en la sfero de la magmaĵoj, la kutimo fariĝis preskaŭ regula. Tial ne mirinde, ke en 2.207 terminoj mi trovis 33,6 % da propranoma elementoj (Pentlakowa 1962).
Sendube plej "katastrofeca" estas la situacio en mineralogio. Mineralon oni plej ofte nomas omaĝe alpersono iel meritoplena (laŭ takso de la nom-elpensinto...). Ĉar validas tre severa regularo por la mineralogia nomenklaturo, vanas ĉiu espero, ke la jam ekzistantaj mineralnomoj povos esti future anstataŭigitaj per "ne-onomastikaĵoj". Do: El 14.000 terminoj (Lazarenko-Vinar 1975)mi konstatis propranoman devenon en 55,79 %! tio estas vera ekstremo en la internacia leksikologio.
Mia naturhistoria statistiketo estus ja torsa, se mi ne mencius ankaŭ botanikon kaj zoologion. En botaniko oni povas vidi tre similan (kvankam ne tiom fortan) tendencon, kian en mineralogio. El 1358 genronomoj, onomastika deveno konsistigas en 25,29 %, el 3.256 specinomoj 15,70 %. Evidente, la specinomoj iom plie inklinas al priskriba (ne-onomastika) terminologio.
En zoologio, el 859 nomoj 17,64 % originas onomastike. La du laste menciitajn sciencojn mi testis nur laŭ populare sinoptikaj libroj (Saftenberg, Staněk 1973). Kvankam la tiamaniere akiritan procentaĵon mi ne koraĝas eksterpoli al la geanadega nombro de vivul-nomoj (da animal-specioj ekzistas pli ol 20 milionoj; simila nombro koncernas la regnon vegetalan), tamen oni almenaŭ proksimume povas imagi, kiom grave rolas onomastiko en la biologiaj disciplinoj.
La – laŭ mia opinio – sufiĉan statistikon mi fermos ankoraŭ per aludo al kemio. El la 103 elementoj, 46 estas nomitaj laŭ personoj aŭ trovlokoj, do 40,77 %. Precipe la laste eltrovitaj elementoj montras la onomastikan tendencon. Helpe de unu el tiuj ĉi mi demonstros, kiom urĝa estas la kiel eble plej preciza formulado de asimilaj reguloj. Ejŝtejnio estas nomita laŭ la genia fizikisto, germana judo, longe loĝinta en Usono. Tial oni renkontas en E-literaturo diversajn asimilaĵojn de la latina einsteinium. La latina lingvo transprenis la grafisman formon de la familia nomo, kiun la remanoj prononca "ajnŝtajn" "unu ŝtono". Tamen la formo "ajnŝtajnio" nepre ne estas rekomendinda por Eo, ĉar tro diverĝanta de la grafismo. Alia ekstremo estus "einsteinio", kiu stre similas al la latina formo. Sed la substrekitaj "i" sugestas, ke la prononco kun pliaj du silaboj en Eo estus absurdaĵo. Al la usonanoj verŝajne plaĉus "ejnŝtejnio". Alifanke oni neniam forgesu, ke la nomo Einstein estas germana, ne angla, kaj ke ties portanto – malgraŭ la restado en Usono – ne perdis sian germanan identecon... Jen tipa ekzempleto, trafe ilustranta la problemon lige kun onomastiko en Eo-fakterminoj.
Do, kemi-elemento, mineralo, rokaĵo, vegetalo, animalo aŭ alia objekto, monita laŭ trovloko, prezentas tute ordinaran okazon terminologian: la elemento hafnio laŭ la latina nomo de Kopenhago, la mineralo kalcedono laŭ la antikva urbo malgrandazia, la rokaĵo baŭksito laŭ la provenca trovloko Les Baŭ, la floro iberiso laŭ la duoninsulo Iberio, la birdo baleariko laŭ la mediteranea insularo. Tab. 1 listigas vicon da terminoj, bazitaj sur toponomastiko slavdevena. (Klarigo de la simboloj: a = animalo, e = kemia elemento, m = mineralo, r = rokaĵo, v = vegetalo. La lingvosimboloj estas normigitaj de ISO-TC-37.)
Tab. 1: Termin-ekzemploj el naturhistorio: laŭ loknomoj de slava deveno
r | ataĉito | (De: Atatschit, Fr: atachite, Pl: ataczyt); laŭ laurala monto Ataĉo. |
m | astaĥanito | (En: astrachanite, Ru: astraĥanit); laŭ la kalmuka urbo Astraĥano |
m | balĥaŝito | (De: Balchaschit, En: balkhashite); laŭ la kazaĥa trovloko Balĥaŝo |
r | berezito | (Fr: bérésite); laŭ la rusa trovloko Berezovsko; berezitigo (Fr: bérésitisation) |
r | bohemia | (La: bohemicus); laŭ Bohemia, la latina nomo de Bohemio |
v | (La: Gagea bohemica); specinomo de gageo | |
a | (La: Paradoxides bohemicus); specinomo de la trilobito | |
m | ĉermikito | (Cs: čermíkit, De: Tschermigit); laŭ la germana nomo Tschermig de la bohemia trovloko Čerm(n)íky |
r | ĥibinito | (En, Fr: chibinite); laŭ la lapona trovloko Hibina montaro |
m | jaĥimovito | (Cs: jáchymovit); laŭ la bohemia urbo Jahimovo (Jáchymov) |
v | kamĉatka | (La: Sedum camtschaticum); specinomo laŭ la rusa duoninsulo Kamĉatko |
r | kiŝtimito | (En, Fr: kyschtymite); laŭ la urala trovloko Kiŝtimo |
m | kutnahorito | (Cs: kutnohorit, De: Kuttenbergit, En, Fr: Kutnahorite); laŭlabohemia urbo Kutna Horo (Kutná Hora) |
v | livona | (La: livonicus); laŭ la iama balta provinco de Rusio |
m | muskovito | (En: muscovite aŭ moscovite); laŭ laiama nomo de Rusio: Moscovia |
m | oravicite | (En: oravitzite); laŭ la rumana trovloko Oravicio |
m | pribramito | (Cs: příbramit, Fr: pribramite, przibramite); laŭ la bohemia urbo Pribramo (Příbram) |
m | prilepito | (Cs: přílepit@, Fr: prilépite); laŭ la bohemia trovloko Prilepo (Přílepy) |
e | rutenio | (La: ruthenium); laŭ Rutenio, nun ukraina parto de Sovetio |
v | saĥalina | (La: Polygonum sachalienense); specinomo de poligono laŭ la azia insulo Saĥalino |
m | atrakovicito | (Cs: strakonicit, En: strakonitzite); laŭ la bohemia urbo Stakonico (Stakonice) |
r | teŝinito | (Cs: těšínit, De: Teschenit, Teschinit, Pl: cieszynit); laŭ la silezia urbo Teŝino (Cs: Těšín, Pl: Cieszyn) |
m | valĥovito | (Cs: valchovit, De: Walchovit,); laŭ la morvia trovloko Valĥovo (Valchov) |
Kvankam Eo devas pincipe rezigni pri esenca modifo de la originaloj, tamen – principe por la biologiaj specinomoj – "pli drasta esperantigo" estas apenaŭ evitinda. Jen 10 ekzemploj de zoologio:
Eo | La | |
alopoĥeno egipta | Alopochen aegyptiacus | |
anaso kaburba | Anas capensis | |
ansero hinda | Anser indicus | |
belonoptero kajena | Belonopterus cayennensis | |
buteo jamajka | Bute jamaicensis | |
cepeo viena | Cepaea vindobonensis | |
cereopso novaholandia | Cereopsis novaehollandiae | |
dacelo novagvinea | Dacelo novaeguineae | |
kopsiĥo malabra | Copsychus malabaricus | |
leptopilo java | Leptoptilus javaenensis |
Similo validas por la specinomoj de botaniko: cretensis aŭ creticus = kreta, curassavicus = kurasa, cypriacus = cipra, delphicus = delfa, delphiensis = daŭfena, fennicus = finna, feejensis = fiĝia, fluminensis = riodeĵaneira, genevensis = ĝeneva, libani aŭ libanoticus = libana, maderensis = madejra, mysorensis = majsura, missouriensis = misura, neapolitanus = napola, neocaledonicus = novkaledona, peruvianus = perua, quebecensis = kvebeka, ratisbonensis = regensburga, rhenanus = rejna, rotomagensis = reuna, sanisibarius aŭ sanisibarensis = zanzibara, saxonicus = saksa, stiriacus = stiria, tergestinus = triesta, texanus aŭ texensis = teksas, valentinus = valencia, zeylanicus = cejlona.
Estas evidenta diferenco inter la specinomaj adjektivoj unuflanke kaj la malpli tuŝeblaj genronomoj-substantivoj. La lastajn oni povas tiurilate kompari kun la nomoj dekemi-elementoj, mineraloj k.s. Apenaŭ iu kuraĝus trudi la nomon "pollandio" por la elemento polonio. Same la mineralo duksito ne povas esti rebaptita al "duĥcovito", kvankam la bohemia urbo Duchcow jam delonge rezignis pri sia germanformo Dŭ. Simile la mineralo egerano (laŭ la regmana nomo Eger de la bohemia urbo Cheb) devas esti ne alia ol egerano; la rokaĵo polcenito (De: Polzenit), devas konservi sian germanan formon laŭ la nomo Polzen de la bohemia rivero Ploučnice. La mineralo pilzenito ne estas nomita laŭ la mondfama bierfareja metropolo de okcidenta Bohemio, sed laŭ la germana nomo "Deutsch Pilsen" de la hungara trovloko; hungariĝo de la nomo ne eblas.
Iom duba povas konsideriĝi la mineralnomo moldavito, kreita laŭ la germana nomo Moldaŭ de la bohemia rivero Vlatva. La la ĉeĥa mineralnomo estas vlatvín ("vultavino").
Resume pri la loknomdevenaj fakterminoj: Ties esperantigo estas neevitebla, ĉu per eta modifo ortografia-ortoepia, ĉu per pli drasta interveno. Se iu franca esperantisto inklinas al senŝanĝa aplikado de la latinskriba originalo, bone; li skribu laŭ sia gusto Rouen anstataŭ la fleksebla asimilaĵo Rueno. Sed okaze de la planta specinomo "rotomagensis", li devas apliki la E-derivaĵon ruena. Hibridaĵoj "Rouen-a", "de Rouen" k.s. estus ĉi-okaze sentaŭgaj. Se iu "ŝtona ĉeĥo" deziras nomi la bohemian banurbon – eĉ en la E-teksto – sole Karlovy Vary, li tamen ne povas aserti, ke la kalifeldspato estas maklita "Karlovy-Vary-e". Li devas allasi asimilaĵon, ekz. "karlovare".
Okaze de loknomo la lingvoj inklinas al asimilado sendube pli forte ol okaze de persona nomo. Tamen, bazita personnome, ne estas alia solvo, ol "perforti" la kutime netuŝendan nom-originalon. Tabelo 2, listigas pluron da ekzemploj slavdevenaj, aplikante la saman simbolaron kiel tabelo 1.
Tab. 2: Termin-ekzemploj el naturhistorio laŭ person-nomoj de slava deveno:
m | aĥmatito | (En: achmatite); laŭ la rusa min-inĝeniero Aĥmatov |
m | beteĥtinito | (En: betekhtinite); laŭ la rusa mineralogo Beteĥtin |
m | borickito | (Cs: bořick(ý)it); laŭ la ĉeĥa petrologo Bořický |
m | ĉermakito | (De: Tschermakit); laŭ la aŭstra (ĉeĥdevena) mineralogo Tschermak |
m | ĉernikito | (En: chernikite); laŭ la rusa mineralogo Ĉernik |
m | ĉerniŝevito | (En: chernyshevite); laŭ la rusa geologo Ĉerniŝev |
m | ĥlopinio | (De: Chlopinit, En: Khlopinite); laŭ la rusa kemiisto Ĥlopin |
m | ĥodnevito | (De: Chodevit, Ru: ĥodevit);laŭ la rusa kemiisto Ĥodnev |
m | kratoĥvilito | (Cs: kratochvílit); laŭ la ĉeĥa petrologo Kratochvíl |
v | ostrovskio | (La: Ostrowskia); genronomo laŭ la pola nobelo Ostrowski |
v | ostrovska | (La: Allium ostrowskianum); specionomo de ajlo |
v | paŭlovinio | (La: Paulownia); genronomo laŭ la sura grafino Anna Pavlovna |
m | poŝepnito | (Cs: pošepnýt, En: posepny(i)te); laŭ la ĉeĥa geologo Pošepný |
m | prevalskito | (De: Prjevalskit, En: przevalskite); laŭ la rusa (poldevena) esploristo Prĵevalsi (Pl: Przewalski) |
v | puŝkinio | (La: Puschkinia); laŭ la rusa botanikisto Puŝkin |
m | rosickito | (Cs: rosickýt, Ru: rosickit); laŭ la ĉeĥa mineralogo Rosický |
m | vernadskito | (En: vernadsk(y)ite, Ru: vernadskit); laŭ la rusa mineralogo Vernadskij |
Malinklino asimili personnomon ĉi-okaze kunportas avantaĝon: lingvoj kutime kontentiĝas kun proksimume laŭprononca transliterado, se la originalo estas nelatine skribita. Se ĝi estas latinskriba, la lingvoj kutime rezignas pri prononco, ne tuŝante la originalon; maksimume ili neglektas diakritan signon, pri kiu presejo ne disponas. Tia ŝajnas esti la plej ĝenerala vidpunkto.
Antaŭ ol tuŝi specialan regularon por E-asimilado de fakterminoj, rilataj al tiu- aŭ alilingva onomastiko, mi deziras iom reveni al la fonemo, pri kiu mi okupiĝis antaó nelonga tempo (1980). Tiam mi provis averti pri la – ne sendanĝera – modo, elimini la greklatinan fonemon Ĥ el la scienca terminologio. Senpripensa aplikado de K anstataŭ Ĥ ne sole kondukas al tute superfula homonimeco, sed neresponse detruas la leksikologian koherecon, kiu jam internacie agnoskiĝis. Mi atentigas pri iom ĥaoso, reganta tiurilate en PIV (1970): distiko, sed stihometrio, kondro, sed ĥondrostomo ktp. Ankaŭ en la sfero onomastika, la ĵus referencita vortaro senespere baraktas: Aĥilo, sed akileo (t.e. Achillea).
Planlingvo ja ne devus montri ĉi tiom hazardece, komparata kun "neplanitaj" nacilingvoj. Speciale el la vidpunkto onomastika, la K-modo, klopodanta "simpligi la fonetikon de la moderna Eo", aspektas tute misa. Ĉu la K-adeptoj vere kredas, ke la esperantistoj el la granda plimulto de lingvoj, disponantaj pri la fonemo Ĥ, aprobos kripligon de sialingvaj nomoj per la – por ili nepre konsterna – K? ĉu mineralogo, petrologo, botanikisto, zoologo ktp. allasos K anstataŭ Ĥ en miloj da terminoj, kies fonetiko jam fariĝis internacie definitiva? Jen vico da mineraloj kaj rokaĵoj kun nepra Ĥ:
abiĥito, abĥazito, aŭerbaĥito, aĥtaragdito, bejriĥito, buĥnerito, buĥonito, dumrejĥerito, durbaĥito, ejĥbergito, endliĥito, feroroĥterito, fiĥtelito, forĥhamerito. goldiĥito, hoĥŝildito, horĥabito, kliaĥito, lengenbaĥito, leŭĥtenbergito, limhaĥito, malĥito, menebaĥa (maklo), miĉeliĥito, puĥerito, rejĥito, rejssaĥerito, riĥterito, roĥlederito, ŝapbaĥito, sasbaĥito, tiĥvitino, treĥmanito, tiĥito, ungemaĥito, vejsbaĥito, veliĥovito, vitiĥenito, volfaĥito.
Kaj jen almenaŭ kelko da plant-genronomoj:
aĥileo, blumenbaĥito, ejĥhornito, heŭĥero, kiĥio, laĥenalio, leŭĥtenbergio, lizimaĥio, ŝeŭĥcerio...
Sendube mi tedus eĉ la plej paciencan leganton, se mi provus elnombri pluajn ekzemplojn el zoologio, ĥemio kaj el aliaj sciencoj, iondirantaj al mi. Cetere mi ne kredas renkonti fakkolegon, kiu insiste pledos pri K en similaj okazoj...
Cetere mi ne kompetentas por ellabori regularon, laŭ kiu nacilingvaj lok- kaj person-nomoj, bazantaj sciencan terminologion, plej trafe esperantiĝu. Tamen jam plurfoje necesis, ke mi manifestu klaran starpunkton (bedaŭre, eĉ pri ankoraŭ nesolvitaj demandoj). Unu el tiaj okazoj estis la E-versio de la geografia poŝatlaso (PM 1971). La procedojn tie aplikitajn ni defendis en aparta traktaĵo (Kavka-Pumpr 1972). Ne dezirante, ke la tiam ekspikitaj ideoj nun denove ripetiĝu, mi mencias kelkon da pluaj.
Kion fari ekz. kun la franca X? En PIV oni trovas la E-asimilaĵon Bordozo de la franca urbo Bordeaux. Tio estas konforma al la fonetika konsekvenco de la franca vort-derivado aux-ligado. Tamen, en la sama vortaro estas registrita la petrologia termino baŭksito, devenanta el la jam aludita provenca trovloko Les Baux. Evidente, la internacia fonetiko de la termino decidis favore al KS (kaj ankaŭ al AUX, do ne al "bozito"). Sed kiel procedi en multnobraj analogaj okazoj? Ĉu imiti la internacian fonetikon ori "cayeuxite" kaj "delvauxite": kajeksito, delvaŭksito? Ĉu ankoraŭ pli da fidelo obei fonetikon francan: kajezito, delvozito? Konsekvence, la korala specio Pocillopora eydouxi esperantiĝus kiel pociloporo ejduza; la birdo Aquila verreauxi fariĝus aglo verroza.
Alia malfacilaĵo: GN. Ree mi foliumu en PIV. Bulonjo estas la tradicia E-formo de la urbo Boulogne. Sed la rava ĝardenornamo magnolio estas nomita laŭ la botanikisto Pierre Magnol (prononcu Manjol'), kiu mortis en Montpellier (1715). Ŝajnas do, ke ankaŭ la rokaĵoj kaj mineraloj konservu sian GN: malignito, vaŭgnerito (aŭ vognerito?), marignacito ktp.
Similaj problemetoj abundas. La planto Saussurea estas nomita laŭ la plantfiziologio Nicolas Théodore de Saussure, mortinta en Ĝenevo (1845). Tiu ĉi mem nomis la mineralon saussurite laŭ sia patro, la fama naturhistoriisto Horace Bénédicte de Saussure, mortinta en la sama urbo (1799). Saŭsuritiĝo de plagiokazoj estas ofta hidroterma proceso en magmorokaĵoj. Eble iuj francoj preferus la ne tre internacian formon "sosiritiĝo"... Sed rilate al la franca U: la kemiistoj diras "kuriumo" ne "kiriumo".
Pri C en la nomo de la rokaĵo poncito (traĥito, nomita laŭ la Ponca insularo (Ponza), oni ne dubos. Sed la komenca C aspektas iom fremde: canikelio (Zannichellia), cantedeskio (Zantedeschia).
Ankaŭ la germana Z estas esperantigita kiel C: cipeito, cirkelito (mineraloj), semperelo ŝulca (la spongospecio Semperella schulzei). Sed kion fari kun TZ, kiu same prononciĝas kiel C? Temas ekzemple pri la mineralo Hintzeit kaj la rokaĵo Katzenbuckelit. La germanoj decidu tion ĉi kaj ankaŭ pri la iom ĝena konsonanto-duopo DT: la mineralon Reichardit, la rusoj nomas rejĥardit; ĉu do la pingveno Spheniseus humboldti estu sfenikso humboldta aŭ humbolda?
Dilemeton prezentas ankaŭ la vokalgrupo IE. Aŭ oni konservas la grafismon: Vieno, Kielo, aŭ la prononcon: dizelo. Fakto estas, ke la internacia publiko prefere perceptas la grafismon ol la prononcon. Tial l amineralo Dietrichit povus fariĝi dietriĥito, la ĉambroplanto Dieffenbachia diefenbaĥito.
Eble la plej problemeca estas OE (Ö). En la naturo ĉie abundas la mineraloj getito (De: Goethit). Malpli ofta, tamen ne rara estas bemito (De: Boehmit, Böhmit). Sed ekzistas ankaŭ Doelterit, Koechlinit, Köflachit, Trögerit (Sp: trogerita) k.m.a. El la regno vegetala mi menciu almenaŭ la genron Moenchita. Mi timas, ke en proksima tempo apenaŭ fiksiĝos regulo, ĉu oni apliku sole E, sole O, ĉu foje tion, ĉu foje alion... Ja ne temas eksklude pri De, sed ankaŭ pri la ceteraj ĝermanaj nomoj, en kiuj aperas la vokalo, literita kiel OE, Ø, k.a. PM (1971) "voĉdonis" – same kiel Neergaard (1957) kaj Wells (1969) por Gronlando. Laŭ tiu modelo oni esperantigus la rokaĵon Grönlandit: gronlandito, la vegetalon groenlandia: gronlandio. Bedaŭre, aliaj aŭtoroj preferas la fromon Grenlando, aliaj eĉ Groenlando! Senduba estas Kopenhago (Da: København). Klara prefero por O estas videbla ankaŭ en la sveda rokaĵnomo De: Alnöit, En, Fr: alnoite, Pl, Ru: alnoit. Sed kiel procedi okaze de böggildit, björnsjöit, sörkedahlit k.m.a?
Memkompreneble, la norvega, sveda, dana lingvoj ofertas ankaŭ multe da aliaj, ekz. pri KJ: damkjernit, kjelsasit. Kaj kion entrepreni kun la mineralo De: Baeumlerit?
Kvankam la spaco ne permesas aludon pri multaj aliaj lingvoj, tamen la anglan mi ne preterlasu, denove referencante pri la traktaĵo, verkita komune kun Pumpr (1971). Emo al prononco manifestiĝas ekz. en la vorto klaŭno, se oni esperantigas la fonemon OW. Tamen OV ŝajnas pli trafe redoni la internacian aspekton de multaj fakterminoj, ekz.: bitovnito (m), bovenito (r), eŭplektelo ovena (a, Euxplectella oweni). Plede por tio eblas mencii, ke ne sole la slavlingvaj, sed ankaŭ ekz. la germanaj fakkolegoj prononcas: bitovnit, (ne bajtaŭnit). En Cs ekzistas la vorto kovboj (= cowboy)... Malfavore al tiu ĉi praktiko precedentas la PM-nomoj: Ĵamestaŭno, Georgtaŭno. Certe, la lastan vorton havu la britoj kaj usonanoj, kiuj krome kompetentas pri la E-fonteiko kaj E-grafismo.
Ankoraŭ mi restu ĉe PM. Tie troviĝas Kambridĝo, redonanta la literduopon DG, prononcantan kiel Ĝ. Laŭ tio la pacifika birdo Fulmarus glacialis rodgersi esperantiĝus fulmaro glaciala rodĝersa, tro devius de la latina-angla grafismo. Sammotive la anseredo Branta hutchinsi povus fariĝi branto butĉinsa.
Por dokumenti, ke estas multego farenda ĉi-kampe, mi listigu kelkajn fakterminojn, sen prvi pri ties E-asimilado: Calyptomena whiteheadi, cleavendite, craigtonite, highwoodite, michaelsonite, mugearite, newjersite, vaughanite...
Multaj lingvoj kontribuis al la internacia scienca terminologio (ekz. Hu: Felsőbányi, Széchenyi). Foje oni malprave forgesas pri la fontolingvoj, facilanime transprenante alilingvan kripligon. Ĉu ne estas diskriminacio de Gr ekz. la PIV-nomoj: Kolĉido, kolĉiko, kolĉikino? En tiuj vortoj ja devus esti Ĥ, ne Ĉ: Colchicum autumnale = kolĥiko aŭtuna, Phasianus colchicus = fazano kolĥida. PIV ja registras eĉ la zamenhofan formon Kolĥido, sed sole kun lakona referenco al la fonetike fuŝita "Kolĉido". La PIV-necerteco evidentiĝas ankaŭ el jenaj kapvortoj: la zamenhofa Ĥaldeo, sed ankaŭ la misaĵoj Kalcedono, kalcedono. Ree do la franca klopodo, elimini la fonemon Ĥ! Ĉu la serboj kaj bulgaroj sammotive eliminu H, la germanoj Ĝ ktp. Kio restus el la E-fonetiko, tiom simplega kompare al la "milfonema" En?
Por ĉiu lingvo, kontribuinta al la sciencaj nomeklaturoj, devas ellaboriĝi laŭeble preciza regularo pri esperantigo de laonomastikaj fakterminoj. La supra statistiketo pruvas, ke asimilado de tiuj terminoj ne estas klopodo vana, sed serioza kaj urĝa.
Fonto: Josef Kavka: Onomastiko en fakterminoj konsidere ilian esperantigon, Žilina, 1981. p. 14. broŝuro
Kolekto de referaĵoj de konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
Enretigo: Hegedűs Imre, Dorogi Gáborné Viktória, Mészáros István
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/