inĝ. Hans Joachim Plehn, Aŭstrio
La scienco, kies objekto estas la homa lingvo, estis dum jarcentoj en la mano de la filologoj, kiuj vidis sian ĉefan taskon en observado kaj priskribado de la diversaj lingvoj, kiaj ili estas. Ĝenerale ne antaŭ nia jarcento oni komencis — sub la influo de la kvazaŭ eksplodekreskanta teknika-naturscienca pensado kaj ties influo sur la lingvon — konsideri la praktikteknikan flankon de la lingvo pli kaj pli kiel necese gravan aspekton. Inĝeniero uzas la lingvon kiel ilon, ilon por formuli kaj transdoni teknikajn konceptojn, teknikajn ideo-ĉenojn. Kaj: maŝinelementoj, eble ŝraŭboj, se ili estu libere aplikeblaj, devas esti normitaj. El tio evoluiĝis la necesa ekkono, ke ne nur la objektoj devas esti laŭnormaj, sed ankaŭ iliaj nomoj. Fakte la nombro de normfolioj kaj normkajeroj, kiuj entenas nenion ol terminaron rilate al certa fako aŭ subfako de la tekniko, kreskas de jaro al jaro. Tio estas nenio alia ol lingvonormigo.
Ekzistas eĉ terminaroj, kiuj transiras la lingvolimojn, terminaroj internaciaj. Tri ŝtupoj estas eblaj: Unua, plej malsupra ŝtupo konsistas en paraleligo, en terminaroj du- aŭ plurlingvaj, kie ĉiu termino el unu lingvo estas koordinata al sia korespondaĵo el alia(j) lingvo(j). Ekzemplo: la trilingva “The Machin Tools”, prilaborita de Wüster sub la aŭspicio de la Ekonomia Komitato por Eŭropo aŭ la seslingva “Vocabulaire Electrotechnique International” de IEC.
Dua ŝtupo estas la kreado de internaciaj “kodo-vortoj”. Tiaj vortoj estas izolitaj estaĵoj, ne necesas, ke ili apartenu al diversaj lingvoj, en kies kadro oni uzas ilin. Plej konata ekzemplo: Biologio, botaniko kaj zoologio. Tiuj sciencoj estus preskaŭ neimageblaj sen internaciaj nomoj de la specoj, familioj kaj genroj. Certe: tiu ekzemplo apartenis en la tempoj, kiam oni ĝin enkondukis, al la tria, plej alta ŝtupo de internacia lingvonormado. Ĉar la nomoj estas latinaj, kaj en la tempo, kiam vivis Linne, la scienco havis ankoraŭ sian internacian lingvon, la latinan.
Al tiu tria ŝtupo Wüster donis la nomon “internacia fraz-kapabla sistemo de terminoj”. En niaj tagoj, tiu ŝtupo estas imagebla nur laŭ la vojo de progresado de planlingvo. Unu konkreta propono, farita de kompetenta organizo antaŭ kompetenta forumo, estas preskaŭ forgesita: la Soveta Normigo-Instituto submetis liston de kod-vortoj, kiu entenis kelkcentojn da elektitaj plej gravaj teknikaj esprimoj al internacia komitato por terminologio, fondita de la Normigaj Institutoj de pluraj landoj kaj rezidanta en Vieno. Tio estis en 1935! La kodo konsistis el vortoj - Esperantaj!
En la kunsido kunvokita de la Aŭstria Normiga Instituto okazis unuafoje, ke en oficiala loko oni disputis kaj juĝis pri Esperanto je unu flanko kaj tn. “laŭnatura sistemo” (en tiu tempo Occidental) je la alia flanko. En oficiala loko, sed antaŭ aro da inĝenieroj, kiuj kompreneble neniam antaŭe estis okupintaj sin pri la planlingva problemo. Estas antaŭvideble en situacio kiel tia: Por klerulo scianta unu aŭ du fremdajn lingvojn iu t.n. “laŭnatura lingvaĵo” ŝajnos pli facile komprenebla, kio igas lin konkludi, ke tia lingvaĵo estos ankaŭ pli facile parolebla kaj lernebla, do... simple preferinda. Supozu ni, ke en 1935 la kunsido estus akceptinta la sovetan proponon: tio estus estinta decida antaŭenpaŝo de Esperanto, se ne eĉ ĝia “fina venko”. La sorto — aŭ: mankanta juĝkapablo decidis aliel.
Konsiderante, ke la “laŭnatura tendenco” (tiam reprezentita per Occidental) en niaj tagoj reviviĝis, ŝajnas necese absolute kaj abstrakte evidentigi la karakteron kaj la konsekvencojn de la laŭprincipa diferenco inter Esperanto kaj t.n. “laŭnatura” sistemo, por la kazo de estonta diskuto aŭ kontraŭfrontiĝo — kio ja povas esti en la radio de la eblecoj.
Sed anticipe permesu al mi resuman konkludon: La “laŭnatura” sistemo havas unu preferon, unu malpreferon. La unua sin trudas, sed estas nur ekstera; la dua kuŝas en la bazo, sed estas fundamenta. La pretendata “komprenebleco sen antaŭstudado” validas sole por personoj, kiuj scias almenaŭ unu aŭ du latinidajn lingvojn, kaj estas senvalora por anoj nur de ĝermanaj, slavaj, orientaj lingvoj. Al ĝi korespondas — en inversa proporcio — la karaktero de hazardeco kaj esceptoplenaj reguloj, karaktero derivata el la popolaj lingvoj. “Laŭnaturaj” nomis sin Occidental, Novial, Latino sine flexione kaj aliaj forgesitaj sistemoj. En niaj tagoj sole la usona “Interlingua” nutrata en la usona IALA, pretendas esti vivanta. Komencu ni pririgardi ĝin. Komencu ni per la alfabeto, kiu jam montros la “naturalecon” en plena pompo.
Elparolado
litero | normala | dua, permesata | en certa kazo |
ca co cu | ka ko ku | ||
ce ci | ce ci | se si | |
ch | k | ŝ | |
ga go gu | ga go gu | ||
ge | ĵe | ||
gi | ĵi | ĵ | |
h | h | — (muta) | |
i | i | j | |
j | ĵ | ĝ j | |
rh | r | ||
s | s | z | |
t | t | ||
ti | ti | sj | cj |
x | ks | gz | |
y | i | j |
Oni vidas: Sistemo de reguloj kaj permesataj deviaĵoj kaj esceptoj, kiuj supozas derivon de latinidaj lingvoj (kaj parte de la angla).
Akcentata estas la vokalo antaŭ la lasta konsonanto — sed kompreneble kun certaj esceptoj, kiujn komprenos tiu, kiu konas la italan aŭ hispanan.
La sistemo de literoj kaj sonoj estas la ekstera ŝelo. Kian kernon ĝi ĉirkaŭos? Elŝelinte ĝin, ni staros antaŭ la demando: Kiel ajn povas okazi, ke en jarcento, dum kiu la sciencoj, dum kiu kemio kaj fiziko, dum kiu la elektronika tekniko, telekomunika tekniko, nuklea tekniko matematikiĝas ĝis grado neniam antaŭe pensebla, ke en tia jarcento iu internacia komitato migras returnpaŝe kun objekto superflua en si kaj en Eŭropo — kio estas la plej grava — kompetenta institucio eksimpatias?
Ni transiru al la gramatiko: Al la deklinacio. Pluralsigno: -s. Bone, internacie. Sed la konsonanta fino supozas eliminon de akuzativo. (Cetere: -oj ne estas arbitra, ĝi estas greka). Pri la valoro de akuzativo por laŭlogika kaj tamen libera konstruado de pensoj, konceptoj, vortoj, en ilia multrilata dependeco: nenia dubo povas ekzisti ĉe inĝeniere pensanta uzanto de lingvo. Cetere: oni scias, ke tiuj lingvoj, kiuj ne havas akuzativon, bezonas havi rigidajn regulojn por la sinsekvo de la vortoj en la frazo. Ni vidas: formo de la pluralo, ekzisto de akuzativo, libera vortordo dependas reciproke unu de la alia. Komparu ekzemplojn el konciza inĝeniera lingvaĵo:
1) | La dentradoj de la ŝafto “a”, | kiuj rotaciigas la ŝafton “b”... |
2) | — " — | kiu rotaciigas la ŝafton “b”... |
3) | — " — | kiujn ritaciigas la ŝafto “b”... |
4) | — " — | kiun rotaciigas la ŝafto “b”... |
Kvar diversaj eldiraĵoj formeblaj en tia koncizeco nur per la helpo de akuzativa formo. Ke koncizeco de esprimo povas esti ne nur utila, sed eĉ necesega en inĝeniera lingvaĵo, tion ni vidos pli poste en certa alia rilato.
La adjektivo en la priparolata sistemo estas laŭprincipe nefleksebla. Nur angla-usona cerbo povis elpensi tian frapon eĉ kontraŭ la adorata “laŭnatureco”; ĉiuj latinidaj lingvoj konformiĝas la adjektivon al la substantivo, al kiu ĝi apartenas. Sed tio restu nur flanka rimarko. Pli grava estas la cirkostanco, ke oni elĵetas la superlativon, anstataŭante ĝin per la komparativo + artikolo. Oni sekvas per tio la ekzemplon de la latinidaj lingvoj, kiuj bedaŭrinde ne povas uzi la superlativon kun nedifina artikolo. Ekzemploj el matematiko aŭ fiziko:
1) Al ĉiu funkcio el la serio korespondas unu plej granda valoro “x”, ĉe kiu...
2) Ĉiu gaso konas unu plej malaltan temperaturon, ĉe kiu....
Jen ni havas signifan simptomon. Ni rigardu ĝin sub lupeo. Elekti el ekzistantaj naturaj lingvoj ĝuste tiun solvon, solvon, kiu akceptas superlativon kiel subformo de komparativo, solvon ne inĝenieran, kontraŭmatematikan, eĉ kontraŭfilozofian: Jen signo de pure filologia verkado, malproksimege de teknika pensmaniero. Wüster postulis jam en la komenca ĉapitro de sia libro, ke la pririgardo kaj priokupo de la teknika lingvaĵo estu forprenata el la manoj de filologoj, ĉar la lingvo estas ilo, nome komunikilo, kaj ilo devas plenumi la postulojn de kiel eble plej granda utileco. (Mi persone kontinuas: La planlingva problemo ne estu paŝtejo por la preferataj ĉevaletoj de klubo de filologoj).
Kion mi ĵus diris, tio fariĝos multe pli evidenta el alia flanko de la principo de t.n. “laŭnatureco”. Mi celas al la ĉapitro “Vortfarado”. Naturaj lingvoj konas du vortojn por formi novajn vortojn el la ekzistanta lingva trezoro: 1) Kunmeti du (aŭ eĉ plurajn) vortojn al unu; 2) derivi novan vorton el jam ekzistanta helpe de unu (aŭ eĉ pluraj) derivsilaboj. Ambaŭ metodoj liveras unuvortan novan nomon por derivata subkoncepto (partkoncepto). Ambaŭ metodoj estas konataj el popolaj lingvoj, kvankam ne el ĉiuj.
Teknikaj ekzemploj: La vorto “segilo” signas certan koncepton. Subkonceptoj aŭ subordigitaj konceptoj estas: cirkosegilo, bendosegilo, framsegilo, mansegilo, metalsegilo, ktp. Aŭ “rado” povas esti: centrado, frotrado, ĉenrado, akvorado, ktp.ktp.
La fruktodonan vojon, trovi novan vorton por nova koncepto per simpla apudmetado de du jam ekzistantaj vortoj, tiun vojon baras la gramatiko de Interlingua per esprimita malpermeso. Esperanto povas, ne devas apudmeti. Komparu:
... la dentrado, kies flankoj devas esti frotumataj, ...
... la rado kun dentoj, kies flankoj devas esti frotumataj, ...
La rado havas du flankojn; ĉiu dento havas flankojn; tuj oni vidas, kia lingvosistemo estas pli laŭingeniera, pli ekonomia. Ke Interlingua rezignas pri la utila ebleco, pliriĉigi kvazaŭ “senkoste” la vorttrezoron per apudmetado de vortoj, havas kialon pure filologian: Oni bazis la sistemon aŭ, pli ekzakte, limigis ĝin sur la latinidaj lingvoj, kiuj ja ĝenerale ne uzas vortkunligadon.
Restas antaŭ ni plua problemo, pli grava, laŭ certa vidpunkto eĉ decida. Ni tuŝis ĝin jam antaŭe. Temas pri la jam menciita vojo, formi novajn vortojn, bezonataj por kovri novajn konceptojn, helpe de derivaj silaboj. La principo vivas en ĉiuj eŭropaj lingvoj — sed, kiel oni scias, neregule, esceptoplene en tia grado, ke tutfronte libera apliko de la ekzistantaj vortformantaj antaŭ- kaj postsilaboj ne estas permesata.
Estis la genia ideo de Zamenhof, transpreni la principon por la planlingvo kaj samtempe ĝeneraligi ĝin ĝis absolute libera aplikebleco. Ne estas necese en ĉi-tiu rondo perdi pluajn vortojn. Esperanto konas 58 antaŭ- kaj postmeteblajn derivsilabojn. La ekonomia efiko: Se oni nombras supraĵe ekz. en la Enciklopedia Vortaro de Wüster la proporcion inter “radikaj vortoj” kaj “derivitaj vortoj”, oni trovos, ke la proporcvio estas ĉ. 2 kontraŭ 1. En koresponda rilato estas malplimulte ŝarĝata la memorkapablo de tiu, kiu uzas Esperanton. Aŭ, laŭ moderna esprimmaniero: En koresponda rilato la “komputilo” de la homa cerbo estas okupata per malpli granda nombro da datenoj endonotaj.
En partoj de la lingvaĵo la proporcio povas esti eĉ senkompare pli, pli favora. Du ekzemploj, unu el la ĝenerala lingvaĵo: “ami”, unu kun grandparte teknika uzateco: “iri”. De la unua vi trovos ne malpli ol 90 (naŭdek!) derivaĵoj kaj kunmetaĵoj; sub “iri” la Enciklopedia Vortaro montras sur 5 plenformataj paĝoj la imponan nombron de 116 vortoj por sammultaj derivitaj konceptoj. Estas necese aldoni tie ĉi, ke ne temas pri vort-artifikaĵoj teorie elpensitaj; mi estas la lasta vivanta kunredaktisto kaj scias, ke en la vortaron eniris sole tiaj vortoj, kiaj estis fakte trovataj en la literaturo. (Ni havis aron da kunhelpantoj en pluraj landoj). Tio volas diri: Centoj aŭ miloj da vortoj sin prezentas al la uzanto, ĉiu el ili koresponde al ekzakta koncepto, sen ke la uzanto devas superplenigi sian memorkapablon (aŭ okupi sammultajn lokojn en sia “cerba komputilo”).
Kaj nun: alian lumbildon. Kiel sintenis la inventistoj de Interlingua antaŭ tiu decida problemo de lingvo-ekonomio? La oficiala gramatiko prezentas sur ne malpli ol 105 presitaj paĝoj liston de 156 prefiksoj kaj sufiksoj uzeblaj en vortformado. Ĉu tia impona nombro enmanigas al la uzanto superfine disbranĉigitan sistemon por formi trafan formon por nove formita koncepto?
Neniel. Ili ja havas la Sanktan Bovinon “Naturalismo”. Ni elektu 3 diversajn ekzemplojn, kiuj estas karakterizaj en 3 diversaj direktoj, kaj kiujn ni prenas el la oficiala gramatiko:
1) La sufikso -ano havas la saman signifon, kiel en Esperanto. Atlanta-Atlantano; Itala-Italano. Sed: ĉiam tiu sufikso estas la ĝusta. Oni devas derivi Geneva- Genevese; Japon-Japonese.
2) -ada povas korespondi al la esperanta “-ado”: currer-currada (=kuri-kurado); cavalcar-cavalcada (=rajdi-rajdado). Sed: la sama sufikso post aliaj radikoj havas duan kaj trian signifojn. Ekz.: -ada = aro en columna-columnada (=kolono-kolonaro). -ada = -aĵo en limone-limonada.
3) mal- kiel memstara prefikso ne estas entenata en la oficiala listo. En la vortaro oni trovas kiel radikajn vortojn “malkontente” kaj “malsane”. La unika ebleco, enkonduki prefikson kun inversiga signifo, kiu per unu bato liberigas nombregon da lokoj en la cerba komputero, tia ebleco laŭŝajne estis tro grandioza por la pensovojoj de filologio.
Mi jam menciis, ke en nia jarcento inĝenieraj institutoj pli kaj pli prenis influon sur la teknika lingvaĵo, laŭ nacia kaj internacia skaloj. Kiel estas eble, ke en nia epoko planligva projekto povas esti propagandata, kiu preteriras ĉian inĝenieran pensmanieron, malrespektante la plej simplajn principojn de ekonomio?
Respondon donas la evoluo de IALA, evoluo, kiun neniel povis antaŭvidi la ismaj inicistintoj.
Kiam IALA estis fondata en 1924 kun celo “pofunde ekzameni, diskuti kaj diskonigi ĉiujn demandojn, kiuj estas ligitaj kun la starigo de helplingvo”, ĝenerale sekretariino estis Alice Morris, edzino de usona ambasadoro en Bruselo (ŝi samtempe estis grandanima mecenanto de la Instituto kaj ŝi jam antaŭe estis subteninta la “Bibliografion de Internacia Lingvo” de Stojan). Kunlaborantoj estis, inter aro da filologoj, kiel sola teknikisto la vicprezidanto de la “American Telephone and Telegraph Company”, kaj kiel planlingvistoj Collinson, Jespersen, de Wahl.
Sekve de malfacilaĵoj dum la II-a mondmilito, iu s-ro Stillman estis ŝarĝita, surpreni gvidadon de IALA. Kaj nun — mi tradukas el la oficiala raporto:
“Stillman, viro de energio, antaŭ ĉio volis garantii la aŭtoritaton kaj senpartiecon de la Instituto... Li ĉirkaŭis sin per junaj filologoj, kiuj malhavis intereson de interlingvistoj, kaj neniam plu allasis en la personaron iun ajn personon, kiu konis Esperanton aŭ Idon aŭ Occidental aŭ iun ajn alian sistemon de helplingvo. Li volis havi esplorojn kaj ne spekulaciojn.”
Estas apenaŭ kredeble: Unu viro, filologo, intence liberigante sin de ĉia kontakto kun spertoj el teknika kampo kiel el planlingvaj fakuloj, sed aliflanke en la pozicio apogi sin nominale sur la aŭtoritato de internacia neŭtrala instituto, malkovriĝas kiel persona aŭtoro.
La konkludo: Nura filologio ne sufiĉas por atingi ekonomian rezulton. Natursimileco estas bona, sed blinde imiti naturajn procedojn ne taŭgas por solvi teknikan problemon. Por flugi kiel la birdoj, Daidalos en mito uzis vakson kaj birdoplumojn, sed lia filo terenfalis. Tri mil jarojn pliposte, skizoj de Leonardo montras flugmaŝinon havantan birdoflugilojn. En realeco: Por flugi tra la aero Aeroflot uzas nek svingantajn flugilojn nek birdajn plumojn.
Por returni al la seriozo: Kio ŝajnas necesa por eviti returnigan evoluon sur la kampo de planlingvo? Por respondi al propagando por neteknika mikslingvaĵo itala-hispana? Aŭtoritataj asocioj, se eble iu aŭ alia normiga instituto, prefere el teritorio de neokcidenta lingvo, entreprenu en INFOTERM aŭ en terminologiajn sekciojn de International Standardizing Organisation por gajni influon kaj kontrolon en tiu ĉi organizaĵo de la monda tekniko.
Alvenis: 1982-03-20.
Fonto: SAEST 1982. p. 75.
STEB: http://www.eventoj.hu