Karolo Píč
La esperanta romano provas elmini el la idiomo maksimumajn elaston, kapablojn, esprimivon kaj trafon. Tiucele ĝi eluzas interalie eĉ la unikan esperantan sistemon afiksan, kiun ĝi laŭbezone plivasatigas kaj pliriĉigas. Tion tamen ĝi faras ĉiam severe laŭfundamente, kaj nepre enkadre de la intencoj de la Majstro mem.
La lastatempa prozo artisma do parte jam aplikas, parte ankoraŭ eksperimente elprovas kaj verigas aron de afiksoj, kiuj al la esperanta beletro soltus doni la sukon kaj senperecon de la beletroj nacilingvaj.
Jen kelkaj el tiuj rimedoj:
a-: PIV-prefikso signifanta sen-, ne-,: apolitika, ahoma, ahidra — senakva. Tamen notu bone ke la Ilustrala RIM validas por la greka, sed nepre ne por Esperanto.
ab-: fakte prepozicio signifanta ekde, disde, for de, de ĉe, de apud, de kiam, de post, malal. Ĝi troviĝas en la komenco de pluraj esperantaj (kaj ĝenerale latinidaj-germanaj) pseŭdoradikoj: ab-ĵuri, ab-negi, ab-solvi (forlavi, forsolvi: do ne nur pekojn, sed respektive eĉ kurson); ab-sorbi (ensuĉi: same ne nur atenton, sed ĉeokaze eĉ ion alian: la tero absorbis la pluvakvon). Pliaj aplikoj: abdiri viziton — nuligi ĝin; absendi leteron, ktp.
-al': PIV-sufikso signifanta 4) io aparte, speciale, karakterize -a; io -a en la pli altkategoria senco: ideo — idealo, radiko — radikalo, voko — vokalo, signo — signalo, muziko — muzikaĵo — muzikalo, ovo — ovaĵo — ovalo, reciti — recitaĵo — recitalo; 5) neviva analogio de -ul': trimastalo, nubgratalo
anti-: PIV-prefikso sencanta: kontraŭ, opozicie al, malamike al: antimodo, antimaterio, antibeba pilolo — antibebilo
-atr': sufikso, kiu signifas: havanta nuancon, similecon, kvazaŭ: verdatra, acidatra, dolĉatra, molstra, maturatra; ŝi levatras la jupon, ne forlatru!; -atr' estas franca (-âtre), itala (-astro) kaj ĝenerale latinida; sed krome ĝi troviĝas eĉ en Ido, Esperantido, Occidental kaj Intal. En Esperanto ĝin unuafoje registras la rusa-esperanta vortaro de Karmanov i Spiridoviĉ, 1926, Kazan
bas-: fakte interjekcio signifanta malvivuon, malkontenton, kontraŭstaron, malbis (Parnasa Gvidlibro, Budapest, 1932): oni bassendis lin — oni lin sendis pugen. La prefiksa uzo de interjekcioj estas nenio nova: vidu fi-. eŭ- kaj pa-!
des-: PIV-prefikso signifanta senigadon: desvesti — senvestigi; desŝtrumpi, deskalsoni; desglacii fridujon; la ĉefa avantaĝo de des- troviĝas en ĝia ekonomieco: ĝi esprimas rilaton, por kies priskribo normale necesus du afiksojn; sen- kaj iel, vole nevole, eĉ -ig'.
dos-: fakte prepozicia duopo “de sur”, kiun la lingvo kurtigis ĝis d.s., oni legas do so, t.e. dos. Prefiksa uzo: la akvo dosfluis en la valon; la lasta printempa neĝo dosdegelis. Dos estas ordinara mallongigo; tiamaniere ĝi obeas la Zamenhofan postulon, ke “ ::: lingvo parolata ... devas esti antaŭ ĉio tute fluanta: por tiu ĉi celo estas necese, ke la vortoj kaj formoj plej ofte uzataj estu kiel eble plej mallongaj kaj plej simplaj...” (Gaston Waringhien: Leteroj de L. L: Zamenhof, I. pĝ. 247.).
-e': sufikso signifanta “-kolora”: rozea — rozkolora, laktea — laktoblanka, polvea — polvogriza. Origine -e' estas latina, sed ja ankaŭ Ida, ĝenerale latinida, kaj vaste internacia; la kilometrolongaj kunmetaĵoj kun “-kolora” estas nur esprimo de bedaŭrinda lingva senpoveco.
-ed': sufikso, kiu montras, ke temas 1) pri ia kvanto entenata en, pri enhavo de; aŭ 2) pri ia kvanto da: pinĉedo da salo, segedo da ligno, ŝiredo da papero, tranĉedo da salamo, glutedo da brando, verŝedo da akvo; ŝi verŝedis al la Olimpaj dioj; ŝi envias al li eĉ maĉedon da seka pano; prenedo da pomoj; ŝutedo da faruno; manedo da rizo; snufedo da tabako. La formoj plenmano, plenbuŝo kaj aliaj lezas la esperantajn vortfarajn regulojn kaj tial estas nerekomendindaj. Krome la signifo de -ed' estas multe pli larĝa kaj elasta.
-enc': sufikso, per kiu esprimiĝis rezulto de -i, de -eco, resp. posedo de -i, -eco: lici — licenco, precedi — precedenco, konfidi- konfidenco, providi — providenco, pacii — pacienco, scii — scienco, konscii — konscienco, kondoli — kondolenco, abstini — abstinenco, referi — referenco, konferi — konferenco, preferi — preferenco, diferi — diferenco, konkuri — konkurenco, sekvi — sekvenco, konsekvi — konsekvenco, evidi — evidenco, turbuli — turbulenco, indulgi — indulgenco, diverĝi — diverĝenco. Al -enc' respondas la parenca -ent'.
endo-: PIV-prefikso kun la senco: ene de, interne de: endotema, endoŝprucumi, li endoamis ŝin; ktp.
-ent': sentema sufikso signifanta kaj -ant', kaj -int', kaj -ont', sed uzata ankaŭ por nevivaĵoj: revidento, studento, kurento (elektra fluo); -ent' servas interalie por distingi adjektivojn disde la koncernaj participoj: bonviventa festeno; evidi — evidenta, indiferi — indiferenta, kompeti — kompetenta, impoti — impotenta. Aliaj aplikoj: frekvi — frekventa — frekvenco, pacii — paciento, diligi — diligenta, disidi — disidento, promini — prominento, agi — agento — agenco, abiturii — abituriento. Kiel ni jam atentigis, -ent' estas intime ligita kun -enc'.
es-: prefikso signifanta: sufiĉe, ĝissate, ĝisplene kontentigi, feliĉigi sin per io; ĝisfunde, ĝisdelice elgustumi ion (sat- iam uzata tiusence estas mallertaĵo kontraŭa al la spirito de Esperanto); la naciaj lingvoj utiligas tiukaze diversajn variantojn de el-; la saman vojon iras eĉ es-; ĝi estas inspirita far el (el kiu ĝi retenas la komencan “e”) kaj far la latina ex (eks, el kiu ĝi konservas la finan “s”); la normala esperanta el estas neuzebla pro sia ĝenerale direkta senco: el io eksteren: elamiĝi do ne signifas ĝissate amiĝi, sed male ĉesi amigi: el-am(o)-iĝi; ili esamiĝis ĝislace; en la Ilustralo Waringhien esludadas kun ĉiu unuopa vorto; ŝi volus esdorlotiĝi kun sia amanto; ĉu vi jam esbabilis?; ĉu li esmanĝis?
eŭ-: PIV-prefikso, kiun la komuna lingvo uzas por esprimi bonecon, belecon, simpatiecon, agrablecon, altgradan ĝuon; eŭ- estas kvazaŭ la malo de -aĉ': sub liaj eŭtuŝoj ŝi komencis eŭtremi; eŭ (resp. eŭ eŭ!) estas laŭforme kaj laŭdevene greka kaj latina interjekcio signifanta bone! bonege! brave! bravisime! Kune kun la Zamenhofaj interjekcioj fi kaj pa ĝi funkcias ĉefe prefikse.
ĝis-: prefikso de ĉesa aspekto; ĝi esprimas agon, kiu ĉesas, senkonsidere pri tio ĉu ĝi estas perfekte plenumita aŭ ne: la klingoklangilo ĝissonoris; ĝissonis la dekdua; ĝispluvas!; dum la tuta vivo li laboris en Parizo, fine tamen li ĝisvivis (mortis) en kamparo; li ĝisskribis la leteron (li ĉesis skribi la leteron; tiu sciigo tamen ne diras, kie li ĉesigis la skribadon, ĉu meze, antaŭfine, aŭ fine.)
hiper-: PIV-prefikso signifanta: super la normala kvanto: hipermultiĝi, hiperstreĉi, hiperemfaza, hiperlabori la absencon.
-if': PAG-sufikso (paragrafoj 414, 435) signifanta 1) post adjektivradikaj substantivoj: igi -o (oigi): varmifi — igi varmo, acidifi — igi acido; 2) fabriki, produkti, fari: bierifi — bierfari; sukerifiĝi — iĝi sukero; la nebulo, kundensiĝinte, gutifiĝas; pure teorie eĉ: pomifi — pomofari; pom-if-or-o — pomifa arbo, arbo produktanta pomojn, pomujo.
-ik': PIV-sufikso uzata por formi nomojn de artoj, teknikoj, praktikoj, fakoj, instruoj, metioj: ciklistiko, ĝardenistiko, germanistiko, nordistiko, versistiko, elektroniko; -ik' kutime aldoniĝas al la nomo de la koncerna -isto, rare eĉ al la nomo de la koncerna temo; ĝia apliko estas tre vasta: li lernas ŝuistikon, kelnerikon, tabladistikon (metiojn); sed beletre oni povas trovi eĉ: ŝi foriris al vinistiko (kie vinistiko signifas ne la koncernan metion, sed jen vintrinkan kunveneton).
-im': sufikso esprimanta unu solan agon (ĝi estas la Wüster'a -ir', kiu tamen ne enradikiĝis pro la ĝena homonimeco kun la vaste uzata iri; vidu paragrafojn 434 kaj 435 de PAG); ĝi devenas el la latinaj minimus kaj imus, signifantaj pli malpli “kvante kaj kvalite la plej malalta, plej malgranda”; en la cititaj latinaĵoj enestas tamen krome eĉ ia partitiva senco: vipimo sekve estas la plej malalta kvanto da vipado, do unu sola vipobato; vipimi-vipi-vipadi; li ricevis dudek kvin vergimojn; ŝi sendis al li ardan okulimon; paĝranda krajonimo de la koncerna alineo.
intra- fakte adjektivo uzata prefikse en la senco de: ena, interna: lin logis ŝiaj intrajupaj ĉarmoj kaj sekretoj.
isim': sufikso signifanta: la plej, -eg', fakte iaspeca absoluta superlativo, retroderivita el bravisime, generalisimo (PG, PIV), pianisime (R. Rossetti en la traduko de Gilbert-Sullivan: La piratoj de Penzanco): multisimajn dankojn! la Sanktisima Triuno; karisima amiko!
ob-: prefikso havanta figuran signifon: ĉirkaŭ, de unu al la alia, kontraŭ, -um', per: obiri, obinviti, obvoki klubanojn; por trovi ĉambron ŝi obtelefonis ĉiujn hotelojn en la urbo; oni obstarigis la iranajn kontojn en Usono — oni blokis ilin; obstarigi telefonlinion — meti ĝin sub kontrolon; ĉe tiu vido frosto obiris lian dorson; obligo — devontigo; mi estas ekster obligo — mi ne plu responsas, mi ne estas plu ligita. ob- estas retroderivita el obĵeti, oblonga, obovala, ktp. Ĝi estas latina, ĝenerale latinida kaj slava.
-ojd': literatura sufikso signifanta: -forma, -morfa: bastionojda — bastionforma, bastionsimila. RIM: La literatura lingvo konsideras la dusilaban oid' tro peza kaj longa por beletra apliko, sekve jen la unusilaba -ojd'.
-olog': sufikso de sciencisto: antropologo, zoologo, ornitologo, esperantologo, ktp. RIM: antropo, zoo, ornito kaj aliaj ne estas vorteroj, vortkomencoj aŭ pseŭdoelementoj, kiel asertas PIV, sed ordinaraj fakterminoj, substantivoj: antropo — homo, zoo — animalo, ornito — birdo, piteko — mimio, morfo — formo, geo — tero, terglobo, ebligantaj pluan vortformadon: geofiziko, antropopiteko, pitekantropo, zooregno, zoosfero, ktp.
om-: prefikso signifanta: fari refoje, sed alimaniere: omskribi, omfari, omvesti, ominterpreti, omnomi; la straton Edison oni omnomis strato Zamenhof. Vidu la germanan um- kaj la Intalan om-!
-or': sufikso signifanta l) mekanikan ilon, maŝinon, aparaton; 2) homan aganton, -iston: transformi — transformoro, skraporo — nubskraporo, asfaltoro, komputoro. RIM: -ator' ne nestas sufikso, sed hibridaĵo konsistanta el la latina supina finaĵo -at' kaj el la agantsufikson -or'. Por ricevi “internaciajn” formojn oni povas helpi al si per -ad': transformadi — transformadoro (kvankam angle, jen, nur “transformer”)
-oz': PIV-sufikso uzata 4) en beletro por formi vortojn kun la signifo: provizita de, plena de, riĉa je, (difino citita laŭ ĉiuj eldonoj de PV); sabloza, tempoza (malnova), jaroza (aĝa), laktoza, fendoza, koloroza (bunta), ventoza (ŝtorma), ŝtonoza vojo kutime ne estas ŝtonplena vojo, sed multe pli vojo malglata, aspra far ŝtonoj, kiuj ĝenas la iradon (ŝtonplena akcentas plenecon, dum ŝtonoza la ŝtonecon); ventozo — ŝtormo; pluvoza; pluvozo — pluvego, pluva veteraĉo (en tia pluvozo eĉ hundo ne eliras); akvoza; akvozo — inundo, superakvego.
pa-: origine Zamenhofa interjekcio esprimanta malkontenton, ĉagrenon, dubon, nekredadon; pa- uzita prefikse signifas: pseŭda, neaŭtenta, nekontentiga, falsa, malvera, imitanta, nur simila: pafeliĉo — feliĉaĉo, pamonteto — parva monteto, paŝlosilo — ŝlosilo de ŝtelisto; pa- estas la konversacia paralelo de pseŭd-: pavero — pseŭdovero (ŝparo de unu silabo!). Prefikse uzis la interjekcion pa unuafoje R. Schwarz en la vortludo: pasport-aĵoj — pa-sportaĵoj (Verdkata Testamento, 1926, 2-a eldono, Paris 1930. pĝ. 70.)
par-: prefikso esprimanta kompletan plenumon, plenumiĝon: parskribi (ekskribi — skribi — ĝisskribi); parvivi, pardefendi sin; par- troviĝas en la franca, Ido, Intal. La latina kaj kelkaj aliaj lingvoj uzas per-, kiu en Esperanto havas aŭtem tute alian sencon; par tamen kun la signifo de far, estas registrita jam en Fauvart-Bastoul: Esperantaj ŝlosilvortoj, Dijon, 1909. Waringhien en PAG, pĝ.143) skribas: “Ver, oni povas badaŭri, ke en Esperanto ne ekzistas prefiksoido speciale finaspekta. Fakte la fina aspekto estus bonvena...” Kaj li sugestas pri par-. Nu, jen ĝi! Sed par- ne estas prefikso elklude nur verba; en parmatura ekzemple ĝi akcentas la finitecon, kompletecon de matura.
per-: prefikso (fakte prepozicio) signifanta: (per -e) -i, t.e. gajni, skribi pere de; kaŭzi, ricevi rezulton pere de; perdi, detrui, neniigi, foruzi pere de: perflati (perflate konvinki), li perbabilis ŝin (babile li ŝin persvadis); perludi, malperludi monon; li persidis kavon tie; ne perstaru tie truon; interkampa vojo kun du reloj perveturaditaj far diversaj kampistaj veturiloj. La ebloj de per- ĝis nun restas plejparte nemalkovritaj.
po-: po iomaj kvantoj; po uzita prefikse esprimas neregule ripetiĝantan aŭ dividitan agon; ĝi havas “disdividan kaj ripetan sencon” (PIV): la infano poveturadis en parko, t.e. ĝi veturis-haltis-veturis- ludis-veturis-atendis-veturis-petolis-veturis. Tiun ideon ne redonas veturadi, kiu insistas nur pri ripetado kaj daŭrado, dum poveturadi subkomprenigas ankaŭ la aliajn agadojn; poirado, pokuradi, poludadi ktp.
pre-: fakte prepozicio (PIV) ofte tempa senco: prehistoria, prerafaela, presensi, presupozi, prematena, premorta k.a.
pro-: prefikso signifanta: antaŭ, antaŭen, anstataŭ, antaŭenigi -e, vic-; promovi, proagoni, providi, proklami, progreso, prometi, proponi, prostitui, protekti, prokonsulo, prorektoro, k.a. RIM: La prefikso pro- ne identas kun la prepozicio pro!
retr-o: fakte adjektivo (retra, retre, retren) uzata tamen grandparte prefikse kaj signifanta: returna, returnira: retroveni, retrosendi, retrometi ktp.
tele-: prefikso kun la senco: efikanta jedistance: televokilo, teleparoli, telekontaktoj, telepersvadi, teleamo, telesentado, telesensado.
-ud': -hava, respektive abunda hava, havanta grandan -on: haruda, harudulo (huligano); mamuda — havanta grandajn mamojn; ventruda, puguda — havanta rimarkindan ventron, pugon. Komparu la hispanan kaj portugalan -ud', la italan kaj latinan -ut', kaj la slavan -at' (“prsata”). Same kiel -oz' ankaŭ -ud', ekzemple en mamuda, esprimas eĉ ne tiom havecon, kiom mamecon: ĉiuj virinoj estas mamhavaj, tamen nur iuj krome eĉ mamudaj. Tial -ud' ofte simple nur pliakcentas, precipe lige kun adjektivradikoj: nududa, en kiu ĝi kvazaŭ substrekas la nudan nuda; buŝaĉuda — havanta buŝaĉon, kaj metafore, parolaĉeme, aroganta; buŝaĉudi — parolaĉi; punktuda vesto; sed -ud' estas almetebla eĉ al verboj: jen staruda akvo, kiu ne estas simple nur staranta akvo.
-uk': sufikso signanta kastritan estulon, beston (ĝi estas tirita, ŝajne, el eŭnuko; vidu PAG paragrafon 372): viruko — eŭnuko; ĉevaluko, ĉevalinuko, kokuko, kokinuko, kokiduko, ktp.; tiu ĉi sufikso bezonatas ne nur en bredistiko, sed ĉeokaze eĉ en la komuna lingvo (vilaĝa romano, ruralismo).
ultra-: adjektivo uzata grandparte prefikse kun la senco: ekstrema, eksternormala: ultrasono, ultraviola, ultradupo, ultraazeno, ultraidioto, ultraĝentila; li bele ultraduŝis tion; ktp.
-um': unu el la plej furoraj Esperanto-sufiksoj, kiu ĉiam pli kaj pli komencas ricevi interalie eĉ la signifojn: 5) foruzi, mortigi -e: laboradumi, trinkadumi, amadumi sin — foruzi, mortigi sin laborade, trinkade, amade; 6) kovri -e: kreskumi: dense kreskumitaj deklivoj; verdumi: printempe la tombo hele verdumiĝis; amumi — uzi ŝin ame; malsekumi: sub la brulaj vipimoj ŝi malsekumiĝis; merdumito: ebriulo vomumis la plankon. Sed, porkompare, prazfragmento: Falis neĝo. Grandaj blankaj flokoj ŝvebadis teren. Baldaŭ la vilaĝo estis tute faladumita. Jen blovumitaj vojoj. Ŝtudadumitaj padoj. Neĝumitaj deklivoj. Siblumitaj trakoj. Kaj ĉie ĉirkaŭe nur nigraj, nubumitaj horizontoj.
-un': sufikso signanta animalon de vira, maskla genro. Pro sia konfuzeco arkaiĝis ĉevalviro, bovoviro (vidu paragrafon 372 de PAG), tamen ankaŭ virkato, virhundo estas neniom pli kontentigaj, ĉar virkato fakte signifas kato de viro, kvankam ĝi volas signifi vira kato; tiel tamen ĝi nur imitas la monstrajn, jam plurfoje rifuzitajn belknabino kaj aliajn; cetere prefiksita radiko ĉiam nur fiaskas (komparu la missukceson de fin-); alpli la genron, la staton de estuloj Esperanto ĉiam esprimas per sufikso: la feminecon per -in', la junecon per -id', la kastritecon per -uk'; do ankaŭ la virecon signu sufikso kiom eble simetria al -in': jen -un', kies vira baso bone kunsonas kun la virina soprano de -in': hundo — hunduno — hundino; ĉevalo: ĉevaluno — ĉevalino; bovo: bovuno — bovino; -un' estas destinita unuavice por bredistiko; sed ĝi povus servi ankaŭ por maskulinigi iujn senmaskulinajn femininojn kiel putino — putinuno; primadono — futbala primadonuno; respektive, eble, eĉ virinuno — androgino.
Zamenhof pro pure propagandaj kialoj limigis la nombron de afiksoj ĝis ia baza minimumo; plurie kaj pluriam li tamen esprimis la konvinkon, ke ĉion, kio “nun mankas”, iom post iom kompletigos la evoluo kaj la ĉiam pli kaj pli grandiĝantaj bezonoj de la praktiko kaj de la kreskanta esperanta literaturo. Post la jam preskaŭ centjara ekzistado de Esperanto tiu momento venas nun. Kaj same kiel en la tridekaj jaroj la literaturo elkreskis por si adekvatajn rimedojn sur la poezia kampo, ĉi tiam ĝi komencas elkreadi ilin al si ankaŭ sur la iom neglektitaj partoj de la prozo. Logike! Tute matura prozo ne estas ebla sen tute matura kaj ĉiel ellaborita lingvaĵo. Tamen ĝuste la afiksoj estas tio, kio donas al la lingvo la deziran maturon kaj la necesajn trafon, elaston, lapidaron kaj sukon!
La cititaj afiksoj estas esprimiloj de gravaj pensrilatoj. La fakto, ke la franca lingvo iujn el tiuj esprimiloj ne posedas, apenaŭ pruvas tion. Male! Estas jam urĝe necese ĉesi mezuri Esperanton per la franca metro. Ĉar la franca lingvo estas ja riĉa kaj eleganta, tamen kompare kun pluraj aliaj idiomoj kelkrilate parte eĉ “paŭpera”. Plie sen vortfaraj rimedoj esprimantaj la diversajn ĵus priskribitajn rilatojn, ne eblas eĉ adekvataj tradukoj el la slavaj kaj multaj nelatinidaj kaj aliaj lingvoj kaj idiomoj. Sed unuavice kaj ĉefe tiuj rimedoj mankas precipe al la esperanta literaturo originala. Esperanto tamen estas jam sufiĉe jaroza por demeti la infanajn ŝuojn kaj por senigi sin de la ĝenaj limigoj, duonmatureco kaj minimumeco, kiuj ĝin premas kaj katenas.
Fonto: SAEST 1982. p. 80.
STEB: http://www.eventoj.hu