Barna Buza
Ni povas legi longan disertacion pro la “interna ideo” de Esperanto, aŭ pri la voknomoj de Zamenhof. Ni povas legi longan disputon inter du eminentaj esperantistoj pri la “nubo-nebulo-nobelo-nobla”. Mi sentas, ankaŭ mi havas rajton paroli pri la Zamenhofa spirito de la kreado de fakvortoj. Ĉiu esperantisto povas konstati, ke la Esperanto-vortaroj havas multe da miskomprenoj pri fakvortoj.
La Majstro skribis al Borovko: “Jam tiam mi konvinkigis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo”. (Blanke: Esperanto. Lingvo-movado-instruado. Berlin, 1977, pĝ. 95.). Do, kion faris la Majstro, kiam li elektis diversajn vortojn el la etnaj lingvoj? Mi serĉis kelkajn angla-, franca- kaj germandevenajn vortojn el la Universala Vortaro (Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Semarang, 1961, pĝ. 53-97.) El ili mi prezentas kelkajn.
farmo |
farm |
flirti |
flirt |
inko | ink |
salajro | salary |
ŝelo | shell |
ŝtono | stone |
munti | mount |
stovo | stove |
tajpi | type |
fremdo | Fremd |
ŝaŭmo | Schaum |
ŝlosi | schliessen |
ŝmiri | schmieren |
ŝraubo | Schraub |
ŝtalo | Stahl |
alumeto | alumette |
orelo | oreille |
poŝo | poche |
sablo | sable |
Trotuaro | trottoire |
Tualeto | toilette |
hardi | harden/harten |
varma | warm/warm |
frosto | frost/Frost |
ŝildo | shield/Schild |
adulto | adult/Adulte |
anonci | announce/annoncer |
ŝanĝi | change/changer |
ŝanco | chance/chance |
Ankaŭ tiu, kiu nur facilanime rigardas la suprajn vortojn, povas konstati, ke la signifo de la esperantaj kaj nacilingvaj vortoj estas samsenca, kongrua, neŝanĝita. Mi citis la Majstron kaj oni ne povas trovi en la citaĵo eĉ unu vorton, kiu dirus, ke oni povas arbitre ŝanĝi la originalan signifon de la romanaj-germanaj vortoj, se oni prenas ilin por la Esperanto-vortaro.
El tiuj ĉi modeloj mi povas aserti la Zamenhofan spiriton de la vortkreado: “La vortoj venintaj, venantaj kaj venontaj el iu ajn lingvo en la internacian lingvon Esperanto, konservis, konservas kaj konservu siajn devenlingvajn signifojn!”
Tiun ĉi regulon apogas la Majstro mem: “La vortaro ... ne estas kombinita arbitre, sed kompilita tiamaniere, ke ĉiu vorto estu pli, aŭ malpli konata al ĉiu pli, aŭ malpli klera homo” (Blanke, Esperanto, cit. verko, pĝ. 172.).
La supera regulo povas esti leĝo de la fakvortkreado. Oni povus diri, pro kio tiel granda bruo, se ĉiu serioza esperantisto scias ĝin. Nu, ĉar mi trovis kelke da malkorektaĵoj inter la fakvortoj. Staru tie ĉi alia “tezo”: Se ni kreas niajn teknikajn terminoj ne laŭ la Zamenhofa vortkreada spirito, kaj ne laŭ la ĝeneralvalidaj principoj de la internacia lingvo, tiam unuparte niaj fakaj nocioj povos fariĝi sensencaj, aliparte ni eksigos la laikojn kaj la estontajn fakulojn el la posedo de niaj fakkonoj. Kaj sen novaj laikoj — el kiuj povos esti bonegaj fakuloj — nia klopodo pri la disvastigo de la internacia lingvo en scienco kaj tekniko fariĝos memcela, senutila agado. Nur du ekzemploj, pri kiuj ĉeĥa kolego kaj mi tiom da inko uzis: gis' kaj muld'.
Kiu scias germane, tuj rimarkas, ke la radiko gis'=giess' kaj kiu scias angle, tuj rimarkas, ke la radiko muld'=mould. Mia kolego argumentis per sia Plena Vortaro.
gisi = fandfari, elfandi feron, verŝante ferminaĵon kun karbo en specialajn fornegojn;
gisaĵo = produkto el la pritrakto de ferminaĵo per karbo, forĝebla per martelo (PV pĝ. 155.).
muldi = fari objekton, figuron fluigante moligitan mason en ujon, kiu havas la deziritan formon;
elmuldigi = elpreni muldaĵon el muldilo. (PV pĝ. 321.).
Ni rigardu la suprajn difinojn.
Fandfari = la verbo “fari” ĉiukaze tiras al si akuzativon, do, la signifo de la vortkunmeto: fari fandon. Do ni povus malkovri novan leĝon de vortkunmeto: skribfarado, parolfarado, ridegfarado. Sed for la maldolĉan humuron! Fandfari = simple fandi. Pro kio ni, fakuloj, metalurgoj devus uzi novan vorton “gisi” anstataŭ “fandi”?
La alia parto de la difino de “gisi” estas tute melkorekta. Ni, metalurgoj neniam “verŝas” ferminaĵon kun “karbo”, sed ĉiam enmetas, enŝarĝas la ferminaĵon kun “koakso”.
Kaj kion pri la alia vorto “gisaĵo”? Mia kolego skribis al mi pri la “pritrakto”, sed pli korekte estas paroli pri la “ekstrakto” de ferminaĵo. La kemia kunmeto de la fergiso kaj krudspecoj, kiuj estas produkto de la ekstrakto de ferminaĵo, estas similaj. La ĉefa karakterizo estas la alta karbonenhavo, kiu ne estas malpli ol 3.0 — 4.6 %. Tiujn fero-karbonlojojn karakterizas granda rompebleco, la formigado ne okazas per plastika formigo, do, forĝado per martelo.
Ni rigardu nun la alian vortradikon: muld'.
Tiu ĉi angladevena vorto signifas en la angla teknika kaj scienca lingvo “ujon, en kiun oni gisas fluidan metalon”. Kaj la originananglan vorton ĉiu fakulo pri metalurgio kaj maŝinkonstruado uzas en tiu ĉi signifo. Sed pri kio informas nin la PV? “...fluigante moligitan mason en ujon...” Ĉiu konas, kio okazas kun la ĉokolado en la poŝo. Ĝi moliĝas. Ĉu la moligita ĉokolado estas fluida? Kiu gisis jam moligitan ĉokoladon en inkujon?
Mi povas demandi rajte, ĉu la difino de “muldi” en PV estas donita fake kaj science? Restas la derivita vorto elmuldigi. La derivaĵo estus senriproĉa, se estus uzita la radiko “muld-”. Sed la difino diras, “elpreni muldaĵon el muldilo”. Denove alia miskompreno. Ni diras: elpaperigi = elpreni ion el papero kaj ne el paperilo. Elkestigi = elpreni ion el kesto kaj neniam el kestilo. Do, elmuldigi = elpreni ion el muldo!
Kion skribis pri tio D-ro Inĝ. Ludoviko Fritsch? (Blanke: Esperanto. La internacia lingvo — sciencaj aspektoj. Berlin, 1979., pĝ. 196.): “...la esperanta terminologio sekvu jam ekzistantan kaj daŭre kreskantan, internacie normigitan terminologion”. Ĉu la du radikoj riproĉitaj far mi ne estas internacie normigitaj terminoj? Jen:
GIS' | MULD' | |
Angla | pour, cast | mould |
Franca | Couler | moule |
Germana | Giessen | Form |
Hispana | Colar | molde |
Itala | colare, gettare una forma | formatura, forma |
Nederlande | Gieten | gietvorm |
Norvege | stop, helle | form |
Svede | gjuta, ihalla | form |
Jen aliaj etnaj lingvoj:
Hungare | önteni | forma, öntőforma |
Ruse | lit' | forma |
Se iu svedo aŭ italo deziras esprimi sian fakvorton gis' ekz. germane, li diras “giessen”. Li neniam diras “schmelzen”.
Se iu nederlando aŭ hungaro deziras esprimi sian fakvorton gietvorm aŭ öntoforma ekz. angle, li neniam diras ion alian ol “to mould”, neniam “to pour” aŭ “to cast”. Do la germandevena verbo gis' en ĉiuj lingvoj signifas: enfluigi fanditan metalon en muldon. La angladevena vorto “muld'” en ĉiuj lingvoj signifas: figuran kavon el sablo aŭ el alia fajrorezista materio, en kiun oni gisas fanditan metalon.
La internacie normigitajn terminojn mi prenis el la Dictionnaire international de fonderie. Dunod, Paris 1962, pĝ.164.,218.
Kion diris la eminenta hungara lingvosciencisto Géza Cezaro Bárczi, akademiano:
“...la artifikaj, privataj neologismoj aludas al tio, ke la lingvo estas malperfekta, kaj ne povus plenumi sian destinon, aŭ ili ĝuste akcentas tion, ke ĝi estas artefarita kreaĵo, en kiu ajn povas validigi sian kapricon senlime. La neologismoj, kiuj decide estas kontraŭaj al la Fundamento, minacas kaj la estontecon kaj la ekziston de Esperanto.”
La citaĵo estas trafa koncerne la riproĉitajn vortradikojn. Laŭ mia opinio neniu povas diri, ke ni lasu la riproĉitajn konfuzaĵojn en paco, por ke ni ne faru aliajn. Tiu ĉi sinteno estas tute malkorekta, kontraŭscienca, eĉ reakcia.
Ĉikaze kion fari? Mi elprenus la malkorektajn difinojn el la PV (kaj ankaŭ el PIV), kaj anstataŭus ilin per la subaj difinoj:
gisi = enigi, enfluigi fanditan metalon en ujon, por ke ni produktu diversformajn objektojn;
gisaĵo = la produkto de la metalgiso, havanta deziritan formon, metalkvaliton kaj aliajn teknikajn preskribojn;
muldo = ujo, figura kavo, farita plej ofte el sablo laŭ ĝismodelo, por aliaj teknologioj el diversaj metaloj; en la kavon oni gisas, premgisas fanditan metalon por produkti diversfigurajn objektojn, escepte ingotojn, stangojn kaj similajn simplaformajn objektojn;
muldi = fari figuran ujon, kavon el sablomiksaĵo laŭ gismodelo, aŭ laŭ gisaĵo mem.
elmuldigi = elpreni la gismodelon, aŭ la gisaĵon el la muldo. En kazo de gisaĵo oni povas elpreni ĝin per elbato, kaj tion ĉi oni nomas malplenigo de muldo.
Pro la malkorektaĵoj de la PV venas aliaj kaj pli malfacilaj malkorektaĵoj en la diversajn etnolingvajn-Esperantajn vortarojn. La hungara-Esperanta vortaroj havas tiajn malkorektaĵojn, sed el ili nur unu:
öntőforma = “muldilo” (h-E. pĝ. 383) kaj “muldujo”;
(gismuldo) (E-h pĝ. 298) kaj “formilo” (E-h pĝ. 147) kaj “formujo” (h-E pĝ. 383).
Ĉiu esperantisto, kiu kritike rigardas kaj pli kritike akceptas la novajn teknikajn terminojn, povas trovi en sia etnolingva-Esperanta vortaro similajn. Nia tasko estas korekti la malkorektaĵojn ankaŭ en la kazo, se la operacio estas tre dolora. Mi ne deziras, ke la esperantistaro akceptu mian proponon, se starigas iu alia pli bonan difinon, estu li/ŝi ankaŭ laiko!
En tiu ĉi skribaĵo estis demonstrita, ke Zamenhof prenis la vortojn el diversaj lingvoj, kaj envortarigis ilin sen ŝanĝo de iliaj originalaj signifoj. Tiu ĉi fenomeno estis nomita Zamenhofa spirito de la fakvortkreado.
Fonto: SAEST 1982. p. 86.
STEB: http://www.eventoj.hu