Lajos Kovács, Debrecen, HU
Katedro pri Organika Kemio, Universitato L. Kossuth, Debrecen, Hungario
kaj Organisch-chemisches Institut der Universität Zürich, Svislando
Hungario situas meze de Eŭropo kaj kolektas multajn mediajn efikojn. Koncerne la aeron tio eĉ plie validas. Memkompreneble Hungario ne nur importas, sed ankaŭ eksportas poluaĵojn. Jen la diversaj kvantoj de aerpoluaĵoj emisiitaj en Hungario (averaĝoj el la periodo 1970-1980; en unito 1000 t/jaro):
solidaĵoj | CO | NOX | SOX | F- | ceteraj |
1830 | 4200 | 135 | 1200 | 1 | 200 |
Por komparo ni prezentas kelkajn valorojn el FRG: la kvanto de emisiita SO2 en 1966 estis 3.000.000 t/jaro; tiu de nitrogenaj oksidoj en 1966 estis 2.000.000 , en 1982 3.100.000 t/jaro. Tiuj lastaj valoroj estas atribueblaj al la granda aŭtomobil-trafiko, kiu en Hungario ne estas tiom signifa kiel en FRG.
Laŭ diversaj kriterioj (ekz. kvanto kaj koncentreco de fulgo, karbona monoksido, nitrogenaj, sulfuraj oksidoj, amoniako k.c.) la aero estas konsiderata poluita en Hungario sur proksimume 8 % de la tutlanda teritorio — sed en tiu areo vivas 37 % de la loĝantaro!
Apud la granda kvanto de karbona monoksido (CO), kies preskaŭ duono rezultas el neperfekta brulado de karbo en hejmaj hejtiloj, la plej granda problemo estas la kvanto kaj la koncentreco de acidogenaj (acidecon kaŭzantaj) substancoj, ĉefe tiu de sulfura dioksido (SO2).
Jen la koncentrecoj de kelkaj substancoj influantaj la acidecon de pluvoj en Hungario (μg/m3):
gasoj : | S (SO2") | N (NO2) | N (HNO3) | N (NH3) |
6,0 | 2,1 | 0,82 | 0,91 | |
aerosoloj: | S (SO42-) | N (NO3-) | N (NH4+) | |
2,8 | 0,88 | 2,7 |
(Por komparo: la aera koncentreco de SO2 en FRG estas averaĝe 25; en Ĉehoslovakio 10 μg/m3).
Kompare kun la pluvoj estas malpli perceptebla la efiko de t.n. seka precipitado (aerosoloj), sed ĝia signifo estas komparebla kun tiu de pluvoj. Ekzemple , jen la kvanto de diversaj substancoj precipitiĝantaj el la aero (g.m-2.jaro-1):
seka precipitaĵo (aerosoloj) | malseka precipitaĵo (pluvoj) | |
S (SO2, SO3): | 1,1 | 1,1 |
N (NO, NO2): | 0,47 | 033 |
N (NH3, NH4+): | 0,07 | 0,63 |
H+ | ? | 0,02 |
Nun ni montras kelkajn karakterizaĵojn de precipitaĵ-akvoj en Hungario:
Kvanto de precipitaĵo: | 573 mm/jaro | pH: | 4,5 | |
Elektra konduktanco: | 31 S.cm-1 | |||
Koncentreco de diversaj substancoj (mg.L-1): | ||||
N (NH4+) | Ca2+ | N (NO3-) | Cl- | S (SO42-) |
1,1 | 1,7 | 0,58 | 1,0 | 1,9 |
El tiuj indikoj estas videble, ke la ĉefaj komponantoj de la pluvakvoj en Hungario estas la kalcia (Ca2+) kaj la sulfata (SO42-) jonoj. Tiuj dri jonoj determinas pleje la acidecon de hungaraj pluvoj, kiuj fakte estas acidaj, ĉar la normala valoro de pH por natura pluvakvo estas 5,0 ĝis 5,7. Se la aŭtomobil-trafiko plu kreskos en Hungario, verŝajne ankaŭ la nitrogenaj oksidoj plie kontribuos al la acideco de pluvoj.
Unu el la konjektitaj efikoj de acidaj precipitaĵoj estas la pereo de stalaktitoj kaj stalagmitoj en Nord-orienta Hungario. Kelkloke en la karstakvo draste malaltiĝis la enhavo de hidrokarbonataj jonoj (HCO3-), kiuj estas esencaj por la formiĝo de stalaktitoj kaj stalagmitoj — paralele, kelkloke la grundakvo acidiĝis. Kelkaj stalaktitoj kaj stalagmitoj jam ne plu kreskas, eĉ komenciĝis erodiĝi. Se tiu procezo ne ĉesiĝas, la belegaj grotoj, estiĝintaj dum jarmilionoj, simple malaperas ene de kelkaj jarcentoj. La kaŭzo ankoraŭ ne estas unusence pruvita, sed la akuzito estas la acida precipitaĵo.
Rimarkoj: 1. La koncentrecoj de diversaj kombinaĵformoj de la elementoj (ekz. nitrogeno en nitrata acido, nitrogena dioksido, amoniako, nitratoj, amoniaj saloj) estis unuece transkalkulitaj al la enhavo de elementoj por ebligi rektan komparon pri la koncentrecoj de elementoj en certa medio. 2. La teksto de tiu artikolo aperis en la universitata noto Kovács L. (komp.): Esperantlingva krestomatio por studentoj de kemio kun vortaroj esperanta-hungara, hungara-esperanta, Kossuth L. Tudományegyetem Debrecen (Hungario), 1990, p.133.
Fonto: Scienca Revuo - Vol. 41 (1990) - 157. pĝ. 43-44. | STEB: http://www.eventoj.hu/steb/ |