Nomoj de ŝtofoj

Marie Bártovská

La baza bezonaĵo de homo estas la manĝo. Tuj poste en la ter-zonoj ekster la tropika venas la ŝirmado de la korpo kontraŭ malvarmo. Tre longe ĝi okazadis per feloj de la formanĝitaj bestoj. Tia maniero verdire daŭras ĝis nun en formo de peltmanteloj kaj aliaj peltaĵoj, precipe en la arktaj regionoj. Alia fonto por konservi la korpan varmon estas ŝtofoj de plej diversaj formoj, kiuj laŭ reguloj de lingvoj bezonas iajn nomojn same en Esperanto kiel en la naciaj lingvoj. Ŝajnas tamen, ke tiu tasko estas neplenumebla, ke la nombro de ŝtofspecoj superas la nombron da literkombinoj, da ebloj formi sufiĉe da vortoj, eĉ se oni ne konsideras, ke ankaŭ aliaj fakoj bezonas siajn terminojn el la sama lingva materialo. Ja ankaŭ en la naciaj lingvoj ekzistas tiurilate veraj ĝangaloj.

Por kompreni tion oni devas reveni al la historio, nome kiel ŝtofoj entute ekestis.

Ŝtofoj estas diversmaniere interplektitaj fadenoj el diversaj materialoj. Ĉi tie ne validas la problemo, ĉu unue estis fadeno kaj poste plektado; oni scias, ke unue aperis plektado: certe la prahomo pli agrable sidis kaj kuŝis en sia kaverno sur sternita foliaro kaj branĉetoj, kiuj tamen per liaj movoj disiĝis kaj li ree sidis sur nuda roko. Interplektitaj branĉoj kaj tigoj estis pli obeemaj. Per similaj matoj li verŝajne ankaŭ ŝirmis aŭ pligrandigis sian groton kaj poste eĉ konstruis "artefaritan groton" nome kabanon.

Verŝajne oni komencis fari matojn el pli delikata materialo, el tigoj. Eble, oni fiksis la matojn sur sin, kiam mankis feloj aŭ kiam estis tro varme, sed ne sufiĉe varme por resti nuda. Eble en tio helpis ankaŭ la homa vantemo, la emo havi ion alian ol la ceteraj.

Eble estis tia plektaĵo hazarde farita el tigoj de lino, kanabo, juto aŭ simile aŭ el folioj de bananarbo, sanseverio, ananaso kaj aliaj. Eble ĝi putris seke aŭ malseke, la lignaĵo de la tigoj aŭ folioj elfalis kaj restis nur la rezistemaj bastaj fibroj. Urtikajn matojn la prahomo certe ne faris, tiujn fibrojn malkovris nur la miscivilizacio de grandaj militoj; ili krome ne liberiĝas per putrado, sed per kuirado.

Verŝajne iu konstatis, ke la fibrojn eblas kuntordi kaj per tio plilongigi. Nu, la unua fadeno estis inventita. Kiam tio okazis, oni ne scias. Laŭ arkeologiaj elfosaĵoj ekzistis teksaĵoj el fadenoj ekde ĉ. 4000 ĝis 5000 jaroj antaŭ Kristo. Poste oni kuntordadis harojn de bestoj, precipe lanon de ŝafoj, kiu estas relative longa, maldika kaj malglata, tial facile spinebla. Kotono estas la plej nova el la naturaj materialoj, ĉar la fibroj estas mallongaj kaj glataj. Por spini ĝin oni bezonis jam pli evoluintan teknikon. Ĉinoj verŝajne frue malkovris, ke el la kokono de bombikso oni povas malvolvi filamenton tre belan, fajnan kaj varmizolan, nome silkon. Nun oni faras fibrojn, verdire filamentojn, oni povus diri, el ĉio, kion oni ekrigardas: el ligno, kupro, kazeo, sojo, arakidoj, maizo, memkompreneble ne rekte, sed per komplikaj ĵongladoj de kemiistoj. Nur ili komprenas la ekeston de la plej modernaj sintezaj materialoj.

La interplektado per solaj manoj estas ege malrapida, tial la homo eluzis branĉojn kaj stangojn por streĉi parton de la fadenoj en difinita direkto kaj inter la streĉitajn oni povis jam pli facile plekti la transversajn fadenojn.

Baldaŭ oni komencis la fadenojn kolorigi per naturaj kolorigaj materialoj kaj el ili teksi ornamajn desinojn. Kiel pruvas ĉinaj trovaĵoj el la tempo de 4000 jaroj antaŭ Kristo, la homoj tiam posedis belguston.

Ĉi tia estas la konciza historio de ŝtofoj, kiuj estas ne nur teksataj, sed ankaŭ trikataj aŭ eĉ gluataj; ĝis antaŭ nelonge eblis premglui nur la bestajn harojn je felto, nun oni povas kunglui iom varmigitajn artefaritajn fadenojn ankaŭ en formo de puntaĵoj. Antaŭ ol iĝas ŝtofo el fibroj, ili trairas longan vicon de statoj kaj en ĉiu el ili disbranĉiĝas la ebloj por la aspekto de fina fabrikaĵo.

Materialo estas la unua fenomeno. Unue ĝi estas dividata je mateialo naturaj kaj artefaritaj. La naturajn oni dividas je organikaj kaj neorganikaj. La organikaj estas kreskaĵaj aŭ animalaj. La kreskaĵaj devenas de tigoj, folioj, fruktoj kaj semoj. La tigaj estas lino, kanabo, juto, ramio, kenafo, kanato, kendiro k. a. La foliaj devenas de bananoj, lino novzelanda, agavoj, alooj, jukaoj, ananasoj, palmoj k. a. Frukta estas nur unu, nomata "koiro", t. e. la "haroj" de la supro de kokoso. Sema estas por nia temo nur kotono, ĉar la aliaj (kapoko, poplaj fibroj k. s.) taŭgas ĉefe por remburi. La plej grava animala materialo por spinado estas lano ŝafa, poste kamela, dromedara, guanaka, ljama, alpaka, vikuna, "mohajro" de kapro angura, kaj lano de kapro kaŝmira. Sekvas la malpli delikataj haroj de kaproj ordinaraj, de bovoj kaj bovidoj, kunikloj, leporoj, kapreoloj, kastoroj, katoj kaj hundoj. Spinmaterialon prezentas ankaŭ homaj haroj, ĉevalaj krinoj eĉ haroj porkaj. Silkon donas ne nur bombikso morusa, sed ankaŭ similaj papilioj, vivantaj sur certaj kverkoj en Ĉinio, Japanio kaj Hindio aŭ sur ailanto. Neorganikan naturan spinmaterialon donas asbesto. Inter kreskaĵajn teksummaterialojn apartenas ankaŭ fendita pajlo aŭ ligno.

Jen ni havas 48 naturajn spinmaterialojn, kiuj tamen prezentas multe pli grandan nombron, se oni konsideras, ke ekzemple grave diferencas kotonoj egiptaj, amerikaj kaj mezaziaj, ke grave diferencas lanoj de ŝafoj malaltaĵaj, altaĵaj (merinaj), anglaj kaj miksrasaj, kvankam temas pri dividoj nur maldetalaj.

La grupo de artefaritaj fadenoj estas eĉ pli granda. Oni dividas ĝin laŭ tio, ĉu por la fabrikado oni uzis materialojn organikajn aŭ neorganikajn. La organikaj estas el celulozo, el proteinoj, materialoj sintezaj kaj politerpenaj. Por la celulozaj oni uzas celulozon regeneritan, purigitan, kombinitan kaj salojn de acidoj. Proteinoj estas animalaj kaj kreskaĵaj, sintezaj kondensaĵoj estas poliamidaj kaj poliesteraj. Sintezajn polimeraĵojn oni dividas je poliakrilnitridaj, polivinilkloridaj, poliuretanaj kaj kopolimeraj. Krome ekzistas diversaj sintezaĵoj. Politerpenaj estas fadenoj el natura kaŭĉuko. El la neorganikaj venas fadenoj vitraj, skoriaj, silikonaj, artefarita asbesto, kaj metaloj, precipe oro kaj arĝento kaj iliaj imitaĵoj.

Ĉio ĉi estas nur grupoj kaj en preskaŭ ĉiu el ili ekzistas amaso da diversaj specoj ankaŭ pro tio, ke ĉiu fabrikanto asertas, ke lia materialo estas el ĉiuj materialoj la plej materiala.

La artefaritaj materialoj estas filamentoj, kiujn oni povas fari aŭ kompaktajn aŭ plenigitajn per aerveziketoj. La vezikoj kaŭzas, ke la fadenoj estas pli varmizolaj. La filamentojn oni povas ankaŭ tondi je mallongaj pecetoj kaj poste spini, por ke la fadeno estu senbrila kaj varmizola. Spini oni povas tiel ankaŭ la naturan silkon. El ĝi oni tamen ne faras intence tondaĵon, sed eluzas nur fadenojn ŝiriĝintajn aŭ kokonojn, el kiuj elflugis jam la natura bombikso, tramordinte la kokonon per alkalaĵo.

Oni akiras spinfibrojn ankaŭ per disigado de ĉifonoj novaj aŭ uzitaj; precipe oni por tiu celo kolektas teksumaĵojn lanajn kaj duonlanajn. Plej valoraj estas trikaĵoj, ĉar ili estas faritaj el malforte torditaj fadenoj, kiujn oni facile refibrigas, ne damaĝante la fibrojn. Tiu materialo havas la nomon ŝodio. Pli konata estas la koton-lana miksaĵo vigonjo.

Alkalkulu la multajn eblojn de miksado inter la diversaj spinmaterialoj. La spinfibrojn eblas kolorigi kaj spini unukolore aŭ miksite.

Diko de la fadeno prezentas pluan multobliganton. Ĝi estas numerigata laŭ diversaj manieroj: filamentojn per degnoj, t. e. kiom da gramoj pezas 9000-metra haspelaĵo, lanon angle, t. e. kiom da haspelaĵoj po 560 jardoj pezas unu funton; lino havas haspelaĵojn po 300 jardoj; kotono havas haspelaĵojn po 840 jardoj, metra numerigo indikas nombron da haspelaĵoj po 1000 m en 1 kg. Nun oni komencas numerigi per TEX-oj, kiuj estas malaj al la metra, nome kiom da gramoj pezas mil-metra haspelaĵo, do ekzemple la metra numero 20 egalas la numeron 50 en TEX-oj. La plej maldika kotono havas la metran numeron 200. La plej dika filamento havas la numeron 400.

Kemie prilabori oni povas la pretajn fadenojn: blankigi aŭ kolorigi aŭ preskolorigi kaj mercerizi, t. e. doni al ili rebrilemon.

Tordado estas plua obliganto; la tordoj pliiĝas de preskaŭ nula (fadeno mola sed malfirma) ĝis tia nombro, ke la fadeno iĝas krepa, ŝrumpas kaj faras maŝojn. Gravas, ĉu la fadeno estas tordita dekstren (S-tordoj) aŭ maldekstren (Z-tordoj). Oni povas la simplan spinaĵon tvirnigi, t. e. kuntordi du, tri, kvar fadenojn je unu nova; ĉe la kvarfadena tvirno oni povas tion fari samtempe, aŭ unue kuntordi po du kaj tiujn dufadenajn tvirnojn ree tvirnigi. ni povas kuntordi fadenojn samkolorajn aŭ diverskolorajn. Eblas orname tvirnigi tiel, ke unu fadeno estas pli streĉita ol la alia, kiu poste faras diverse grandajn maŝetojn, eventuale alikolorajn.

Nun oni transdonu la fadenojn al pluaj prilaborontoj: teksisto, trikisto, aŭ puntisto. Kredu, ke nur nun komenciĝos la veraj koncertoj. Ili havas multajn instrumentojn, kiujn ili uzas kaj ĝuas senlime. Mi ne scias detale, kiajn eblojn havas trikistoj kaj puntistoj, sed ili similas la eblojn de teksisto.

Denso de varpo kaj denso de vafto, tio estas la unua teksista koncertilo.

Plekto, jen neelĉerpebla fonto de variaĵoj. Ekzistas nur tri bazaj plektoj: la tola plekto, la plej simpla, plej firma, sed kaŭzanta la plej malfacilan laveblon; en ĝi ĉiuj plektopunktoj estas ligaj kaj teorie oni povas ĝin fari per la plej simpla, dufolia harneso. La kepra plekto evidentiĝas per oblikvaj linioj de ligaj plektopunktoj. Por la plej simpla, trifadena, en kiu ĉiu veftero unu varperon subiras kaj du transiras (aŭ male), oni bezonas trifolian harneson. La satena plekto bezonas minimume kvinfolian harneson kaj ĝiaj ligaj plektopunktoj ne tuŝas sin reciproke; inter ili restas liberaj fadenpecoj, kiuj la ligajn punktojn kovras. Sateno, precipe farita el rebrilema materialo, (silko ekzemple), estas tre glata kaj rebrilema.

La tri bazaj plektoj tamen havas neimageblan kvanton da diversaj derivaĵoj kaj kombinoj. Oni ilin dividas laŭ tio, ĉu ili estas fareblaj per simpla harneso folia aŭ ĉu necesas harneso ĵakarda kun ĵakarda maŝino, eventuale la teksaĵo estas farebla nur per speciala teksmaŝino. Apud senperaj derivaĵoj de la bazaj plektoj ekzistas plektoj specialaj (ekzemple krepaj, kanvasa, vafta, fantaziaj), poste plektoj kombinitaj, teksaĵoj kun du ĝis tri varpoj aŭ/kaj du ĝis tri veftoj, teksaĵoj kun ornamaj fadenoj, teksaĵoj duoblaj aŭ pluroblaj, pufetaj, faltaj. Teksaĵoj maŝaj, kiuj aŭ restas maŝaj aŭ per tranĉado de la maŝoj ekestas el ili teksaĵoj harozaj, t. e. veluro glata aŭ ripa, pluŝo kaj pluŝaj tapiŝoj. Teksaĵoj ĉenilaj, t. e. teksitaj el ĉeniloj = harozaj fadenoj. Fine venas la plektoj tordaj.

Post teksisto atakas la ŝtofon prestigistoj: ili la teksaĵon blankigas, kolrigas aŭ presornamas; ili ĝin brulumas por forigi eĉ la etajn ragharetojn aŭ male ĝin striglas, por ke ĝi estu vila unuflanke aŭ ambaŭflanke; ili ĝin kalandre glatigas, muarigas aŭ krepigas; ili ĝin ŝrumpigas, por ke la vestaĵo post lavo ne malgrandiĝu; ili ĝin trempas en tinkturoj kontraŭ tineoj, kontraŭ ĉifiĝemo, kontraŭ elektriĝo; ili ĝin amelas aŭ eĉ rigidigas. ...

La diversaj procedoj kaŭzas ne adiciadon sed multobligadon de la nombro de spacoj. Iuj procedoj multobligas la tutan antaŭan kvanton da ŝtofspecoj, iuj multobligas nur parton de la kvanto. Malfacile tamen oni povas ĉi tie multipliki, ĉar oni venus al preciza produto de malprecizaj faktoroj. Krome validas ankaŭ ĉe pretaj ŝtofoj la diraĵo "nia ŝtofo estas el ĉiuj ŝtofoj la plej ŝtofa"; eĉ se eble fabrikus du firmaoj la samajn ŝtofojn, tamen ĉiu el ili postulos alian nomon por sia fabrikaĵo. Malfacile oni pruvus, ke sufiĉus unu nomo.

En fabrikejoj oni kutime donas al la ŝtofoj siajn nomojn, por kiuj oni ofte uzas homajn baptonomojn, ekzemple "robteksaĵo Karin", "kazetolo Oto" k. s. Aŭdante la nomon, la laboristoj tuj scias, kion oni postulas de ili; kiom da bobenoj da kiaj fadenoj surdonigu la varpopreparistoj, kiom da varpigaj cilindroj la varpigisto transdonu al la ŝliktisto, kian harneson kaj kian teksokombilon oni fiksu en la tredrako, kiel oni la verpon tredu en harneson kaj en teksokombilon, ĉu sufiĉas simpla teksmaŝino aŭ ĝi devas havi folimaŝinon, ĵakardon k. s., kian vafton oni preparu ĉe la teksmaŝino, en kiun pretigejan laborejon oni la teksaĵon post la netigo transdonu.

Aperis ankaŭ propono, ĉiujn ĉi indikojn esprimi per numeroj, sed tiajn astronomiajn numerojn ne kapablus memori eĉ homo, kiu numerojn facile memoras.

Restas do por esperantistoj nenio alia, ol transpreni la ekzistantajn nomojn de la plej gravaj grupoj, skribi ilin fonetike kaj serĉi ian akcepteblan sistemon en la kaoso.


Fonto: Konferenca kajero de AEST '81, Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, Žilina

Enretigo: Hegedüs Imre kaj Szilvási László
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/