La plej danĝeraj punktoj en la fervoja trakaro estas la trakforkoj. Por eviti la danĝerigajn okazojn, oni devas regule kontroli ĉi tiujn teknikajn elementojn.
Por fari la kontroladon akurata, sen homa eraro, oni decidis konstrui elektronikan mezurilon. La mezurilo nomata VEM (mozaikvorto laŭ la hungara nomo), estas uzebla por mezuri la diversajn fortoefektojn inter la relkomutila regmekanismo kaj la trakforko.
La fortoefektoj reprezentas:
La mezurilo donas informon, diagraman sur papero, kun ciferoj en aperigilo LCD tipa, kaj oni havas eblon konekti la mezurilon al komputilo. Pere de aperigilo oni povas tuj decidi pri la urĝaj bezonaĵoj. La mezurilo povas stori multajn informojn, kiujn en komforta ejo oni povas tre efike analizi per komputilo. La programon oni povas funkciigi per WIN-95 aŭ pli nova sistemo.
Mezuraj intervaloj (fortoj):
Kapacito de akumulatoro: 4 Ah / 6,4 V NiCd
Funkciada tempo: 10 h en mezuro / 4 h en surpaperigo
Funkcia temperaturo: 20 °C ĝis +50 °C
Precizeco: 5%
La suba figuro montras desegnaĵon pri la mezurilo.
1: ŝaltilo; 2: fandaĵo; 3: kontaktilo; 4: kontaktilo;
5: kontaktilo; 6: aperigilo LCD; 7: surpaperigilo; 8: butonaro.
Kapacito de daten-gardilo (storilo): 650 sek. mezurtempo
Sensiga frekvenco: 500 Hz.
Tipo de aperigilo: LCD, 2x16 karaktraj
Tipo de surpaperigilo: grafika matrica printilo
Tipo de komputila kontakto: RS-232 laŭ V-24 normo, rapido = 9600 Bd
Ĉi tiun mezurilon oni uzas ĉe la Hungaraj Ŝtatfervojoj en diversaj terenoj. Ekz.: Oni uzas ĝin en la bontenado, en la renovigado.
STEB: http://www.eventoj.hu