Regi la teknikojn de komunikado estas grava atuto en nia informlaboro kaj agado. Nia nova revuo (LA SAGO) dediĉos pli da loko al ilustraĵoj, i.a. al fotoj, kondiĉe ke ili estu bonkvalitaj.
Ne tute bona foto estas ne malofte plibonigebla per teknikaj rimedoj, escepte se temas pri la neteco.
Komputiko ebligas nun relative facile kaj rapide skani (aŭ bildbitigi) foton, ĝin modifi laŭ diversaj aspektoj, ekzemple ĝin heligi aŭ malheligi, konservi de ĝi nur la plej interesan parton, ĝin pligrandigi aŭ malpligrandigi, kreskigi aŭ redukti la kontraston, ktp. Lertuloj povas eĉ truki ĝin, t.e. aliformigi aŭ alikolorigi ĝin, entute aŭ parte anstataŭigi iun vizaĝon per alia (Jes! Vidu la kovrilpaĝon!), forigi makulon, aknon, vundospuron aŭ belgrajnon aŭ ĝin alilokigi (eventuale de vango al la nazpinto!), malaperigi difekton, strion aŭ grataĵon, ktp. La fotado per cifereca fotaparato, kies uzado rapide disvastiĝas malprofite al la kutima fotado per filmaparatoj, atingas nun tre altan kvaliton. La prezo estas ankoraŭ alta, sed rapide malaltiĝas. Principe, tiaj aparatoj povas funkcii grandparte aŭtomate, i.a. por la reguligo de la neteco, sed ili povas ankaŭ havi tre kompleksajn funkciojn. La du ĉefaj kaŭzoj de malneteco de foto estis, estas kaj restos ankoraŭ la malbona reguligo de la distanco (aŭ malatento pri uzindikoj en kazo de aŭtomata reguligo) kaj la moviĝo aŭ tremado dum premo sur la kliko.
La objektivo de fotaparato povas esti treege simpla aŭ tre komplika. Ĝi povas konsisti el pluraj lensoj, aŭ eĉ lensogrupoj jen fiksaj, jen movigeblaj, ĉefe se temas pri zomo (zoom), t.e. objektivo ebliganta vidi la celaĵon kvazaŭ ĝi estus jen pli proksima (teleobjektivo), jen malpli (grandangula objektivo). Antaŭ duonjarcento, ekzistis simplegaj malmultekostaj fotaparatoj, kiuj tamen ebligis fari treege netajn fotojn, kondiĉe, kompreneble, ke la fotanto ne moviĝu aŭ tremu dum premo sur la kliko, kaj ĝuste reguligu la distancon inter la fotaparato kaj la objekto (le sujet), do, ekzemple inter 1 metro kaj la senfino simboligita per la signo ∞.
Ekzistas nun aparatoj, forĵeteblaj post uzo, kiuj eĉ havas nenian reguligeblecon kaj ebligas tamen fari bonegajn fotojn sub favoraj, tre limigitaj kondiĉoj, en plena taglumo. La objektivo de la malnovaj aparatoj havis nur unu aperturon aŭ du, ekzemple 8 kaj 12, tio estas ĝuste la aperturoj, kiuj ebligas plejofte atingi optimuman netecon, eĉ por multekostaj kaj kompleksaj objektivoj, kies aperturo etendiĝas ĝenerale de 2,8 ĝis 22. Ju pli granda estas la dua cifero, des pli granda estas la profundeco de la kampo de neteco, sed des pli malgranda estas la fasko da lumo, kiu eniras la malluman kameron de la aparato por impresi la filmon. Inverse, je aperturo de, ekzemple, 2,8 aŭ malpli, la filmo ricevas maksimumon da lumo, sed la kampo de neteco reduktiĝas konsiderinde. La reguligo de la aperturo dependas kompreneble de la sentiveco, esprimita plejofte laŭ la normo ISO, ekz. 100, 200, 400, ktp., de la uzata filmo (aŭ de la elektita sentiveco por ciferecaj aparatoj uzantaj memorkarton), kaj de la preferata profundeco de la kampo de neteco: se oni volas maksimuman netecon de la plej proksima distanco de la fotaparato ĝis la senfino, tiam oni prefere uzu la plej malgrandan aperturon, do la plej grandan ciferon, ekzemple 22. Male, se oni preferas reliefigi la celaĵon kaj altiri la atenton nur al ĝi, tiel ke ĉirkaŭ ĝi la cetero estos laŭeble plej malneta, tiam oni prefere elektu grandan aperturon, ekzemple 2,8; 3,5; 4... Tamen, tio estas nur proksimuma taksado.
Teknikaj rimedoj ebligis kaj ebligas havi pli precizan ideon pri la kampo de neteco. Oni povas aldoni, anekdote, ke la finnlanda eminenta esperantisto Vilho Setälä estas verŝajne la eltrovinto de rimedo, kiu ebligas taksi tion sufiĉe bone. Por facile trovi de kie ĝis kie etendiĝas la kampo de neteco, post multaj provoj, li faris tabelon sur papero. Tamen tio montriĝis nepraktika. Venis al li la ideo gravuri markojn tie, kie troviĝas la ringoj de reguligo de la distanco kaj de la aperturo, sur la objektivo de la aparato «Leica», kiun li akiris. Eble li estus povinta ricevi patenton pro tiu eltrovaĵo, kaj li vane klopodis tiucele. Sed, iam, li sendis sian aparaton al faka riparisto de la fabrikanto, la prestiĝa kaj altrenoma firmao Leitz, kies sidejo kaj uzino estas en Wetzlar (Germanio). Jam post duonjaro, li havis la surprizon konstati, ke ĉiuj novaj objektivoj havis similajn markojn!
Jen fotoj faritaj per cifereca fotaparato. Sur la malsupra fiksa parto de la objektivo, oni rimarkas la gravuritan skalon de la kampo de neteco. La meza ringo, gravurita en metroj kaj usona mezursistemo (jes, trudiĝas la usonaj normoj ankaŭ sur tiu tereno!), indikas la distancojn. La supra ringo indikas la aperturojn. Sur la unua bildo, tiu supra ringo estas reguligita sur la aperturo 8, sekve, kiam oni rigardas la du ciferojn 8 sur la malsupra skalo, oni konstatas ke, vidal-vide de la skalo en metroj de la meza ringo, la maldekstra 8 troviĝas inter la ciferoj 2 kaj 3, kaj la dekstra iom post 10. Do, la kampo de neteco etendiĝas proksimume de 2,5 ĝis iom pli ol 10 metroj.
Ĉi sube, la aperturo estas reguligita sur 2,8. Ni konstatas, ke la kampo de neteco reduktiĝas, de la marko sen cifero inter 2 kaj 4 ambaŭflanke, de iom pli ol 3 metroj ĝis iom pli ol 5 metroj.
Apenaŭ legeblaj, sur la unua foto, estas la indikoj de la marko de la objektivo, ties numero kaj karakterizoj dum, sur la dua, la kampo de neteco estas pli vasta pro elekto de malpli granda aperturo. Al elekto de malpli granda aperturo devige respondas malpli granda tempo de la obturatoro kaj inverse, sed ne en tiu kazo pro pli forta lumo.
Tempo: 125-ono de sekundo. aperturo: 3 Tempo: 1/125. aperturo: 9
Pro la nun pli kaj pli ofta aŭtomateco de la reguligo de distanco inter la fotilo kaj la celaĵo, kiu tamen postulas atenton pri kelkaj reguloj, la plej ofta kialo de malneteco de fotoj kuŝas en elekto de nesufiĉa tempo de la obturado. Principe, la tempo de la obturatoro povas etendiĝi de sekundo ĝis 1/1000 de sekundo aŭ eĉ pli. Ekde 1/125-ono de sekundo, la risko je malneteco pro moviĝo malkreskas, sed se la objekto estas mem tre moviĝema, povas esti necese preferi pli grandan tempon. Tamen, oni konsciu tiukaze, ke la elektenda aperturo estos devige pli granda; sekve, reduktiĝos la kampo de neteco. Tio estas neevitebla dilemo. Validas en ĉiuj kazoj simpla regulo: la fotanto ĉiam firme tenu la aparaton kaj evitu premi abrupte la klikon. Se li aŭ ŝi estas tremema, tiam, li aŭ ŝi elektu pli grandan tempon aŭ uzu stativon (aŭ tripiedon, t.e. trepied en la franca).
Tempo: 1/60, aperturo: 4,8 kun fulmilo
Tiuj reguloj ankoraŭ pli validas por la makrofotado, t.e. fotado de proksimaj objektoj aŭ estaĵoj. Tre malfacile fotebla estas tiu specio de rapidege kaj senĉese fluganta dika vespera papilio, fakte unu el la kvindeko da ekzistantaj sfingoj, kies precizan nomon eble iuj legant(in)oj konas? Per sia longega rostro, ĝi rikoltetas la polenon en floroj de mirabilo (Mirabilis), kiu floras nur nokte ekde la vespero. Feliĉe, la ciferecaj aparatoj ne devigas al ŝparo, kaj, sekve, ili ebligas foti multfoje kaj elekti la malplej malbonan foton kaj forviŝi la troajn el la memorkarto. Tiu ĉi bildo estas iom plibonigita per du komputilaj programoj, unu por forigo de la «ruĝaj okuloj», t.e. fenomeno, kiu rezultas el uzo de fulmilo, kaj alia por iom heligi kaj kontrastigi la tutan bildon ĉar, nigreblanke, ĝi aspektus malpli neta kaj tro malhele griza. Malgraŭ tio, oni neniam forgesu ankaŭ, ke foto teknike kaj estetike perfekta povas tamen esti seninteresa!
Henri MASSON
Fonto: revuo "La Sago" n-ro 4, marto-aprilo 2004.
STEB: http://www.eventoj.hu