Muŝokula reflektoro

Sur la linioj de MÁV (Hungara Ŝtata Fervojo) oni ekfunkciigis novtipajn reflektorojn ĉe la aŭtomataj lumbarieroj. Ĉi-tipa reflektoro estas t.n. “muŝokula reflektoro”, konstruita el multaj lumemisiiloj (lum-emisia diodo, LED). Elektebla funkciiga tensio estas inter 3 V — 300 V kun ŝtupoj po 0,5 V. Ĝia kurenta konsumado estas nur duono-triono de kolorfiltrila ampolo kun simila lumforto. Per la reflektoro oni povas signali piktogramojn, ekz. “!” signon. Optimume kvin piktogramoj eluzeblas en unu reflektoro. Nuntempe oni produktas nur en ruĝaj kaj flavaj koloroj. La reflektoroj estas moduleblaj ĝis 4-5 MHz. Tiel eblas sendi ĉifritajn informojn. Eĉ, se oni metas infradiodojn inter la kolorajn diodojn, samtempe sed sendepende unu de la alia, ambaŭ partoj povas funkcii: la videbla reflektoro kaj la nevidebla informsendo.

La lumforto estas variebla en larĝa skalo, sen ŝanĝo de la koloro. La koloro de reflektoro estas saturita helpe de subjektiva senso. Tiel ankaŭ la daltonismaj (kolorblindaj) homoj povas konstati la ĝustan koloron. La luma disĵetado estas pli bona ol la tradiciaj reflektoroj pro la multelementaj lumfortoj. Tiel la observantoj povas vidi pli bone de la flankdirektoj. La ekŝalta tempo estas malpli ol 1 mikrosekundo. Ankaŭ malpli estas la povumo neefika. La muŝokula reflektoro ne produktas t.n. fantom-lumon, kiel tion faras la ampolaj reflektoroj pro siaj enaj speguloj kune kun eksteraj lumoj. Fine, sed ne lastavice, la plej grava karakterizilo estas la forta lumradiado, bone perceptebla ankaŭ en forta sunradio.

Figuro 1.

Vi povas vidi parton el la cirkvito sur la figuro 1. La tuta cirkvito estas nur multobligata de tiu strukturo de fuguro 1. Kiel vi povas vidi sur la figuro de cirkvito, eĉ kelkaj LED difektoj ne kaŭzas tutan mallumiĝon. Tiu difektiĝo estas ne videbla de la observanto, ĉar la diodoj en la rondforma reflektoro estas situitaj ne vice, sed zigzage. La efikecon de tiu reflektoro altigas ankaŭ tiu struktura elemento, ke la diodoj estas lokitaj ne rektlinie sur la panelo, sed ĉiu iom oblikve.

 

Datenoj pri la muŝokula reflektoro

baztipo LED 150/50

Diametro nominala de muntingo

40 mm

150 mm

200 mm

Diametro de flanĝo alĝustiga

65 mm

165-170 mm

210-220 mm

Plej granda povumo nominala pm.

1,2 W

17 W

34 W

Lumforto

25-60 kandeloj

120-220 kandeloj

150-400 kandeloj

Koloroj

ruĝa, flava

ruĝa, flava

ruĝa, flava

Sarĝebleco de kondukilo kontrola

ne havas

maks. 3,5A

maks. 3,5A

Kurento funkcia (I) laŭ la temperatura ŝanĝo:

- 100C

I = 1,220A

U = 10V

+240C

I = 1,242A

 

+600C

I = 1,272A

 

La ŝanĝo estas maks. 52 mA, 5%. Konstateble ne estas grava.

Elteno de plusa ŝarĝkurento sen difekto:

10-obla I

(pm. je 220% U)

0,1 sek.

5-obla I

(pm. je 180% U)

1,0 sek.

1,5-obla I

(pm. je 130% U)

kontinua

 

KRISTÁLY Tibor


STEB: http://www.eventoj.hu