Supraĵa vido de akvokonservejo donas al rigardanto, precipe al nefakulo, relative tre simplan bildon. Oni vidas la monotonan deklivon de la baraĵo, tro similan al ŝtonŝutaĵo de natura montodeklivo, akvospegulon de la lago. La akvo kaj en la lago kaj sube en la kanaleca rivero kutime kviete stagnas sen videbla funkciado. Krome ankoraŭ videblas la sobra prismo de la elektrejo kaj iaj betonaj umaĵoj.
Sed en efektiveco temas pri sufiĉe komplika objekto kun severe difinitaj destino kaj funkcioj, kun komplikaj rilatoj inter ili, objekto kun gravaj rilatoj al sia ĉirkaŭaĵo, objekto, kiu ankaŭ interne estas sufiĉe riĉe strukturita. Ĝi estas konstruaĵo de unuaranga graveco por vasta ĉirkaŭregiono esence kondiĉanta ĝian ekonomian kaj sekve socian disvolvon.
Por ne paroli abstrakte mi elektis akvokonservejon Ruín konstruitan antaŭ dekkelkaj jaroj sur la orientslovakia rivero Hornádo en kadro de industriigo de la regiono. Per la ekzemplo de ĉi tiu akvokonservejo mi montros la akvokonservejon kiel elementon de dinamika sistemo, due ni rigardos ĝin mem kiel sistemon, ekzamenante skemece ĝian strukturon.
Sur la suba diagramo estas skemo de la akvomastruma sistemo de la riveroj Hornád kaj Bodva. Kiel konate, laŭ sistemteorio sistemo estas aro da elementoj kaj aro da rilatoj inter ili, kiu kondutas, kiel tuto, alcele, t. e. plenumas difinitajn taskojn. La elementoj de nia sistemo estas akvokonservejoj kaj transduktoj el rivero Poprad (kies akvo nature forfluas al Balta maro) al Hornád, inter Hornád kaj Bodva kaj de Hornád al rivero Slaná.
La taskoj de la sistemo estas starigitaj de industrio, agrokulturo kaj de la loĝantaro (komunumoj). Temas pri:
Akcesoraj sed ne neglekteblaj taskoj de la sistemo estas
Tiuj ĉi taskoj kvante evoluas. Do devas evolui ankaŭ la sistemo. Sur la supra skemo estas videbla la sistemo en sia evoluado de nuna stato ĝis ebla maksimumo (t. n. repertuaro de eblaĵoj). Por optimuma solvo de la sistemo, t. e. por la decido pri la plej ekonomia kaj ekologie racia projekto de ĝia disvolvo oni ekzamenis entute 25 akvokonservejojn. Oni provas modelumi la funkciadon (konduton) de la sistemo per simulaj modeloj. Komputante vicon da variantoj oni serĉas optimuman strukturon. Ĉe tio estas la plej granda problemo komplekseco, ekzemple priskribo en unu modelo de ankaŭ kvalitaj parametroj de akvo, kaj eltrovo de konvenaj optimumigaj kriterioj. Ekonomikaj problemoj estas tre nesufiĉe esploritaj.
Plue ni priparolos la ĉefan elementon de la sistemo - la akvokonservejon Ruín. Kiel sistmo ĝi estas strukturebla laŭ du vidpunktoj.
El la akvomastruma vidpunkto ĝi estas staplo, tenejo, principe analogia al ajna alia vartenejo. Ĝi estas staplo por akvo, kiun oni liveras (ellasas) laŭ la bezono de la uzantoj, kiuj estas unuavice Orientslovakia feruzino, irigacio de la areoj de Moldava ebenejo kaj de la ebenejo sub Koice. Tio estas la prioritataj taskoj. Plua grava tasko estas livero de akvo kaj garantio de la ŝtupo (premalto) por elektroproduktado. Tiuj ĉi tri ĉefaj taskoj etsas kontraŭdiraj; plenumante unu oni malbonigas la aliajn.
Elementoj de tiu ĉi sistemo estas la volumenoj de la akvokonservejo kaj de la bufrolago. La rilatojn inter ili priskribas t. n. manipula regularo.
El vidpunkto konstrua ĝi estas aro de konstruaĵoj, nome, laŭ unua, plej kruda distinga nivelo:
Pri la kompunda trafluiga konstruaĵo indas diri iom pli. Nepre nemalhavebla konsistaĵo de baraĵo devas esti instalaĵoj ebligantaj absolute sekure konduki la akvon de la rivero tra la valfermaĵo — la baraĵo. Ja la rivero konstante alfluas en la baraĵlagon; aliflanke, la akvoprovizo de la konservejo devas esti elfluigata laŭ regebla reĝimo. Tamen la trafluigo okazas el diversaj kaŭzoj, kiuj metas diversajn, iam kontraŭdirajn, postulojn pri la elfluiga instalaĵo. Tial oni kutime plenumas la diversajn postulojn per apartaj konstruaĵoj.
Tra la baraĵo oni devas garantie ebligi sekuran trafluigon por:
Estas avantaĝe, sed ne facile, kunigi plurajn aŭ ĉiujn apartajn konstruaĵojn en unu. Tiam plurcelan, plurfunkcian objekton oni nomas kompunda. Ĉe la baraĵo Ruín oni kunigis ĉiujn.
Fonto: Konferenca kajero de AEST '81, Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, ilina
Enretigo: Hegedüs Imre kaj Szilvási László
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: www.eventoj.hu/steb/