De transistoroj ĝis mikrokomputiloj
(Historio)
La ĵurnalo New York Times raportis la 1-an de julio 1948: "La Laboratorioj Bell Telephone hieraŭ prezentis ilon nomatan transistoro, kiu povas plene anstataŭi la vakuajn tubojn en radio-aparatoj." Tiun ĉi daton oni konsideras kiel la oficialan komencon de la erao de duonkondukto-elektroniko.
TransistoroLaŭ opinio de multaj fakuloj la historio de duonkonduktantoj komenciĝis ankoraŭ en la pasinta jarcento per diversaj inventoj. La esploroj pliintensiĝis post 1930 per la invento de fotoĉeloj. La nun aplikataj materialoj - germanio kaj silicio - aperis fine de la tridekaj jaroj konekse kun la radar-esploroj. Antaŭ la dua mondmilito la duonkondukta triodo jam estis en sia naskiĝ-stadio, kiam eksplodis la milito, interrompante la esplorojn. Ili renoviĝis tuj en 1945 kaj la fortostreĉoj kondukis al sukceso en decembro de 1947. Naskiĝas la duonkondukta amplifilo, aŭ, kiel J.R.Pierce nomis ĝin, transistoro. La grupo ellaborinta ĝin, W. Shockley, J. Bardeen kaj W.H. Brattain, bezonis sep monatojn por finanalizi kaj priskribi sian inventon. (Pro tiu rezulto Nobel-premio estis aljuĝita al ili en 1956.)
Komence de la kvindekaj jaroj la transistor-produktantoj intencis pliperfektigi kaj la ilon mem kaj ĝian produktad-teknologion. En 1954 la firmao Texas Instruments komencis produkti amase siliciajn transistorojn, havantajn multe pli favorajn karakterizojn ol la germaniaj. Ne estas do hazarde, ke Texas Instruments sukcesis ellabori la unuan cirkviton en 1958 (fig.1).
En 1959 ĉe la firmao Fairchild aperis la unua tavola transistoro. Ĝin analizinte, Robert N. Noyle, esplorestro de Fairchild, en februaro de 1959 kunvokis kunsidon. Tiam li unuafoje parolis al siaj kolegoj pri koncepto, laŭ kiu sur unu plateton, tiel nomatan ĉipon, oni devas munti kelkajn elementojn. Per tio naskiĝis la integrita cirkvito. Fine de 1961 la firmaoj Fairchild kaj Texas Instruments produktis siajn integritajn cirkvitojn jam por la merkato; la lasta jam en oktobro liveris por la usona aer-armeo etan komputilon kun kelkcent-bita duonkondukta storo.
La vere amasa produktado de integritaj cirkvitoj komenciĝis en 1962. Texas Instruments ricevis armeajn mendojn por la raket-programo Minuteman; Fairchild komencis tuj labori por la usona kosmo-esplora institucio NASA.
Dum la sesdekaj jaroj daŭris la integriĝo. Tio signifas, ke kreskis la nombro de elementoj, troviĝantaj sur unu area unuo. Tiu ĉi kresko rezultigis kvalitan ŝanĝon en 1971: aperis la unua mikroprocezilo.
Mikroprocezilo
La japana poŝkalkulilo-produktanta firmao Bizcomp en 1969 intencis mendi ĉe la firmao Intel kelkajn specialajn integritajn cirkvitojn por siaj aparatoj. Sed la projektado mem estis tre multekosta kaj Intel jam volis rifuzi la mendon. Tamen dum posta reviziado juna inĝeniero, Marcian E. Hoff ekhavis ideon. Li proponis produkti ĝeneralcelan procezilon kaj ĝin poste programi tiel, ke ĝi realigu la petitajn funkciojn. La tiel ellaborita kaj en novembro de 1971 surmerkatigita unua mikroprocezilo, nomata Intel 4004 ankoraŭ estis ege primitiva, sed tamen ĝi realigis sur unu plateto ĉiujn funkciojn de la centra procezila unuo de komputiloj. Ĝi havis pli ol kvarmil transistorojn, kaj la datum-transigo kaj -traktado okazis en kvar-bitaj unuoj. Kvar bitoj estas sufiĉaj por distingi 16 (24) elementojn, do ĝi povis bonege kalkuli, sed havis grandajn problemojn kun la literoj.
Alia mendo rezultigis la novan, jam 8-bitan mikroprocezilon Intel 8008 en 1972. Iu firmao - antaŭanto de la nuna Dataprint - volis mendi ĉe Intel integritan cirkviton por siaj malmultekostaj terminaloj. Tiam Intel proponis realigi la tutan procezilon sur unu integrita cirkvito.
Poste, kiam Intel 8008 estis reprojektita al la pli moderna n-Mos-teknologio, naskiĝis en 1974 la Intel 8080. Ĝi jam havis 2-3 MHz-an taktil-frekvencon kaj ebligis adresi 64-Kbajtan storon. La projektanto de Intel 8080, Federico Faggin opiniis, ke eblus pluevoluigi la strukturajn kapablojn de Intel 8080, sed la gvidantoj de la firmao ne apogis liajn proponojn. Pro tio Faggin forlasis Intel, kaj kun la financa apogo de la petrol-kompanio Exxon fondis la firmaon Zilog. Rezulte de lia laboro en marto de 1976 aperis la mikroprocezilo Z80, desupre kongrua kun Intel 8080.
Ĉe la firmao Motorola - konkuranto de Intel - partoprenis la evoluigon de mikroprocezilo 6800 alia fama persono, Chuck Peddle. Li havis tutan vicon da originalaj pensoj rilate al la elformado de cirkvitoj. Interalie, li ellaboris kaj realigis sur unu ĉipo la Periferian Interfacan Adaptilon (ĝia konata mallongigo estas PIA), kiu apogas rapidan plilarĝigeblon de la eniga/eliga subsistemo de mikroprocezilaj komputiloj. Li kun siaj kolegoj en 1974 transiris al la nov-fondita firmao MOS Technology por evoluigi vere malmultekostan, laŭ konstruo tre efikan mikroprocezilon, 6502.
En la dua duono de 1975 fakte aperis la mikroprocezilo Rockwell 6502, tre malmultekoste. En la vendejoj ĝi kostis nur 25 USD, kontraste al la prezo de ĉ. 200 USD de aliaj mikroproceziloj. Ĝuste en tiu tempo fariĝis malmultekostaj la 4-Kbitaj dinamikaj operaciaj storoj. (Vidu en tiu ĉi numero la artikolon "Duonkonduktaj storoj". - Rimarko de la redaktoro) Tio signifis, ke por kelkdeko da dolaroj jam eblis aĉeti ĉipojn por konstrui 4- aŭ 8-Kbajtan operacian storon. Krom tio Peddle ellaboris por 6502 aliajn ĉipojn, ekzemple ankaŭ PIA, do ĉio estis preta, por ke eĉ hobiuloj povu konstrui personan komputilon. Finfine estis ĝuste la hobiuloj, kiuj sukcesigis la mikrokomputilojn.
Mikrokomputilo
La unuajn relative grandkapacitajn mikroprocezilojn jam indis enmunti eĉ en ĝeneralcelan komputilon, sed ne estis facile trovi adekvatan merkaton, nek komputil-strukturon konvenan al tio. La unua mikrokomputilo, ellaborita de la franca firmao R2E ne atingis signifan merkatan sukceson. En Usono dum 1974 okazis kelkaj provoj, ekzemple la mikrokomputilo Mark-8 el la mikroprocezilo Intel 8008, sed ili preskaŭ ne efikis sur la estontajn eventojn.
La veran mikrokomputilan merkaton malfermis la firmao MITS (Micro Instrumentation and Telemetry Systems) en januaro de 1975, kiam aperis la anonco pri ĝia mikrokomputilo Altair 8800 sur la titolpaĝo de la magazino Popular Electronics (Populara Elektronico). La firmao MITS estis fondita en 1970, kaj ĝia sidejo tiam troviĝis en la garaĝo de la fondinto, Ed Roberts. La komputilo projektita de li ekstere ankoraŭ tute ne similas al la hodiaŭaj mikrokomputiloj. Sur ĝia front-panelo troviĝis vico da ŝaltiloj kaj lampoj, simile al la tiamaj et-komputiloj. Sed ene de la mikrokomputilo Roberts kreis simplan, malfermitan kaj jure ne protektitan konduktilaron. Tiamaniere oni povis plilarĝigi ĝin per novaj kartoj, produktitaj de aliaj firmaoj. Tiu ĉi solvo allogis la hobiulojn de elektroniko. Por ili MITS vendis la muntendan version nur por 395 dolaroj, kaj la jam muntita Altair 8800 kostis 621 USD.
La firmao MITS rapidege kreskis, sed tio kaŭzis pli kaj pli da problemoj por Roberts, kiu finfine - en majo 1977 - vendis la firmaon. Sed en la sama monato vendiĝis la unua ekzemplero de Apple II, projektita kaj produktita de komputil-hobiuloj, kaj tio vere lanĉis la mikrokomputil-lavangon. (Vidu la artikolon Paul kaj Lisa en "Intemacia Komputado '83 - Mikrokomputiloj".Rimarko de la red.) Ĝi estis la unua amase vendata mikrokomputilo. Al la sukceso de Apple II forte kontribuis du programoj, aperintaj en 1979: la tekstoprilaborilo Apple Writer kaj la tabel-kalkulilo VisiCalc. La lasta estis la unua programar-sensacio de la mondo. Ĝi aperis en oktobro de 1979 kaj dum la unuaj naŭ monatoj estis venditaj 10 mil ekzempleroj. Ĝis nun jam vendiĝis pli ol 850 mil Apple II, kaj kiu povis diri, kiom vendiĝis nur por apliki tiun programaron?
Ni interrompu la historion ĉi tie, ĉar ni jam alvenis al la hodiaŭo: la emfazo jam pli kaj pli klare transiras al la programaro.
Juraj NOVAK
---
Fonto: Revuo Fokuso, n-ro 1987/1, p. 14.
STEB: http://www.eventoj.hu
Al la starta pago de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |