MIKROKOMPUTILO
Produktado de mikrokomputiloj
en Orienta Eŭropo en 1985
En Internacia Komputado 84/3 kaj 85/1 ni raportis pri la produktado de mikrokomputiloj en Orienta Eŭropo dum la jaro 1984. Tial ke unu jaro estas tre longa periodo en la historio de mikrokomputil-produktado, nun ni donas trarigardon pri la rezultoj de la jaro 1985 en la eŭropaj socialismaj landoj, membroj de la Konsilio pri Ekonomia Interhelpo (por koncizeco ni ĉi-sube uzos la terminon "la socialismaj landoj").
La sekva numero de Fokuso raportos jam pri la ĉi-rilataj eventoj de la jaro 1986.
BULGARIO
En la kategorio de la plej malmultekostaj komputiloj aperis nur unusola tipo, Balik, destinita por infanoj 3-6 jaraj. La maŝinkodita programo, ebliganta la infanon ludi, troveblas en la ŝanĝebla nur-legebla storo. Ĉar nur plenkreskulo povas ŝanĝi la storon, tio ne estas perfekta solvo.
La seria produktado de la pasintjare aperinta, malmultekosta Pravec 8 D, kongrua kun Oric 2 ankoraŭ ne komenciĝis, tial hejmkomputiloj ankoraŭ ne povis disvastiĝi. Daŭris la provizado de mezlernejoj per mikrokomputiloj kongruaj kun Apple II. En natursciencaj mezlemejoj de pli grandaj urboj malfermiĝis specialigitaj lernoĉambroj kun po 20-40 ekzempleroj de tiuj mikrokomputiloj.
La plej granda bulgara novaĵo de 1985 estis, ke oni definitive ĉesigis la produktadon de diverstipaj grandegaj mikrokomputiloj, enmutitaj en tablegoj kaj baziĝantaj sur la funkcia ekvivalento de la mikroprocezilo Motorola 6800. En 1985 nur unusola "plimodernigita" tipo aperis el tiu serio: tio estis malnova enhavo en moderna tablego - la mikrokomputilo IZOT 1041.
La nova vojo evidente estas mikrokomputilo, baziĝanta sur la mikroprocezilo Z 80, kun operacia sistemo CP/M. Por helpi la tipŝanĝon aperis la nova "du-vizaĝa" tipo Orgteĥ 80/600, kiu enhavas la funkciajn ekvivalentojn de la mikroproceziloj Motorola 6800 kaj Z 80.
Inter la 16-bitaj mikrokomputiloj oni prefere produktis kongruaĵojn kun IBM PC. Ilia sortimento daŭre pliriĉiĝis. Plej grandkvante oni produktis Itelext. La interesaĵo de ES1032 estis tio, ke ĝi produktiĝis sole el tiaj komponantoj, kiuj aŭ produktiĝis en la socialismaj landoj, aŭ kiuj baldaŭ produktiĝos tie. Rilate al la programar-evoluo oni same preferis la linion de IBM PC. En tio verŝajne grave rolis la principa transformo de la organiza strukturo kaj fondo de nova, dinamika instanco SPS.
Kompare kun la IBM PC-kongruaĵoj aliaj tipoj estis multe malpli signifaj, sed daŭre produktiĝis mikrokomputiloj ekvivalentaj kun la familio LSI 11 de la firmao DEC. En tiu ĉi linio nur unusola nova tipo ekzistis, la bildoprilaborilo IZOT 1060, kies programaron oni elformis kunlabore kun hungara firmao. En la malmultekosta kategorio tiu ĉi tipo estis unikaĵo en la orient-eŭropa merkato kaj bone kompletigis la sortimenton, konsistantan ĝis tiam el la komputilaro A 6470 el GDR.
El mikroperiferiaĵoj la 1985-a jaro liveris nur unusolan novaĵon: Bulgario demonstris la unuan liter-radan mikropresilon de socialismaj landoj, la 18-kilograman Evmolpia-100. Ĝi estis evoluigita surbaze de la liter-rada elektronika tajpilo, kiun oni jam en 1984 kapabligis komuniki kun mikrokomputilo.
Samtempe grava estas la ŝuldo de la bulgara komputoteknika industrio, specialiĝanta pri la produktado de magnetaj amas-storiloj: ĝi ne demonstris sian Winchester-storilon kunligeblan kun mikrokomputiloj.
ĈEHOSLOVAKIO
Grandaj kontrastoj karakterizis tiun ĉi landon laŭ ĝiaj produktoj. Ekzemple, eĉ dum la internacia foiro en Brno en 1985 oni demonstris la grandegan mikrokomputilon KA 10, evoluigitan antaŭ ĉ. 10 jaroj, kaj 3 metrojn for de tio staris la unua publike demonstrita VAX-kongruaĵo de la socialismaj landoj (ekvivalenta kun VAX 11/780), la ĉehoslovaka SM 52/12.
En la kategorio de hejmkomputiloj oni serie produktis IQ 151. Kvankam oni surmerkatigis el ĝi jam 1500 ekzemplerojn, la ĉehoslovakaj aĉetantoj ankoraŭ ne povis akiri hejmlande produktitan mikrokomputilon. Eble ŝanĝos la situacion la baldaŭa komenciĝo de la produktado de SMEP SP 01.
En la profesia kategorio oni okupiĝis pri la produktado de la komputilaro SMEP PP 02 kaj PP 03. La sola nova ĉeĥoslovakia mikrokomputil-tipo en 1985 estis SMEP PP 06, kongruaĵo de IBM PC Kiel en 1984 rilate al la VAX-ekvivalento, ankaŭ nun la demonstradon de la komputilo antaŭis ĝia famo.
Ĉehoslovakio daŭre nenion produktis rilate al mikroperiferiaĵoj.
GDR
Sur la kampo de hejmkomputiloj multaj akiris la tipon HC 900, kiun fine de 1985 oni ŝanĝis en novan tipon, KC 85.
En la kategorio de 8-bitaj profesiaj mikrokomputiloj oni jam grandserie produktis la tipon Robotron 1715, aperintan en 1984, kaj eksportitan grandkvante al diversaj socialismaj landoj.
Inter la 16-bitaj mikrokomputiloj la plej grava novaĵo estis la apero de la unua GDR-a IBM PC-kongruaĵo, uzanta la sovetan funkcian ekvivalenton de la mikroprocezilo Intel 8086. Oni demonstris du-mikroprocezilan version de A 5120, kies nova flanko baziĝas sur la mikroprocezilo U 8000 (GDR-a ekvivalento de Z 8000), uzanta operacian sistemon UNIX.
Sur la kampo de mikropresiloj multajn novaĵojn demonstris la GDR-a industrio. Oni plilarĝigis la mikropresilojn 6311/6312 per grafikaj eblecoj, kaj demonstris eliri sub la marko 6313/6314. Aperis la unua kvitanco-presilo de la socialismaj landoj, kun indentigo 6316. Kiel nova produkto aperis ankaŭ la termopresilo K 6304. Sed el la vidpunkto de la aliaj socialismaj landoj plej grave estas, ke oni lanĉis la grandserian. produktadon de la liter-rada elektronika tajpilo S 6010, kunligebla kun mikrokomputilo. Praktike ĉiuj tekstoprilaboraj sistemoj produktitaj en la socialismaj landoj nun uzas tian tajpilon kiel presilon. Sole al Hungario oni liveris el ĝi 5000 ekzemplerojn en 1985.
HUNGARIO
En la kategorio de hejmkomputiloj grave estis, ke printempe de 1985 - unuafoje en la socialismaj landoj - aperis sur la bretoj de ĉefstrata magazeno hejmlande produktita mikrokomputilo, kiun ajna homo povas aĉeti. Ĝi nomiĝas Primo. Oni jam produktis el ĝi pli ol 3000 ekzemplerojn. Tio signifis novan rekordon, ĉar en la socialismaj landoj ankoraŭ neniu tipo produktiĝis en tia kvanto. Dum la jaro oni lanĉis serian produktadon de TV Computer kaj Homelab-3. Jarfine jam ĉiuj tri tipoj aĉeteblis en la vendejoj.
Al malmultekostaj mikrokomputiloj apartenas PTA 4000, enhavanta preskaŭ 20-Kbajtan operacian storon, programeblan en Basic kaj porteblan en la poŝo. Novaĵo estis ankaŭ la portebla datumkolektilo Norax 64.
El la 8-bitaj profesiaj komputiloj aperis kelkaj malfruiĝintaj tipoj, baziĝantaj sur la mikroprocezilo Z80. Necesas rimarki, ke samtempe oni malpliigis la produktad-kvanton de la ĝis tiam grandserie produktitaj 8-bitaj profesiaj mikrokomputiloj, kiel ekzemple VPC, VPPC, MO8X.
En la centro de la merkato en 1985 staris IBM PC-kombinaĵoj. La plej granda novaĵo tiurilate estis la apero de VARYTER XT, kiun oni anoncis nur post la produktado de 150 ekzemplera serio.
Krom tiuj teknikaj novaĵoj en 1985 ĉefrolis la prezoj. Dum la tuta jaro senĉese malplialtiĝis la prezoj: jarfine oni jam ĉiumonate signife malplialtigis ilin. Enlande produktita IBM PC kongruaĵo kun minimuma konfiguracio (nigra-blanka ekrano, disket-funkciigilo, 10 Mbajta Winchester-storilo) kostis ĉ. 500 mil forintojn (ĉ. 10 mil USD). Tio signifis ĉ. 50%-an prezofalon dum unu jaro. Kaj ĝuste la nekredebla malplialtiĝo de la prezoj de IBM PC-kongruaĵoj faris nevendeblaj la 8-bitajn profesiajn komputilojn: tiuj ne estis sufiĉe malpli multekoste produkteblaj por kompensi la malpli grandan komputivon.
Inter mikroperiferiaĵoj en 1985 aperis gravaj novaĵoj. Oni demonstris la unuan Winchester-storilon, produktitan en la socialismaj landoj. Ĝi estis 10-Mbajta kaj ĝia seria produktado komenciĝis en 1986. Ankoraŭ en 1985 aperis la unua lasera mikropresilo de la socialismaj landoj, kiun produktis la firmao VIDEOTON. Rilate al presiloj novaĵo estis la tro-oferto de matrico-presiloj. Oni jam reklamis ilin eĉ en ĵurnaloj. Same novaĵo de 1985 estis la apero de la plej malmultekosta presilo de la socialismaj landoj, DCD-RPT-42, evoluigita por Primo kaj kostanta 24 mil forintojn.
POLLANDO
Gravan vigliĝon enigis en la polan komputil-evoluigadon la tiel nomataj Polonia-etentreprenoj. Ili estas fonditaj helpe de eksterlande vivantaj poloj, kiuj zorgas pri la modernaj aparateroj kaj periferiaĵ-partoj. La pollanda flanko certigas la fakulojn, produktantajn komputilojn el la detaloj.
Tiuj et-entreprenoj kvazaŭ ĵetis sin sur la produktadon de kongruaĵoj kun IBM PC, kaj surmerkatigis diversajn tipojn kun Winchester-storiloj.
Inter la hejmkomputiloj daŭris la produktado de Meritum, kaj kiel nova, grandserie produktata tipo aperis ELWRO-700.
En la 8-bita profesia kategorio ŝanĝiĝis la grandserie produktata tipo. Anstataŭ la granda mikrokomputilo ELWRO-500 enmuntita en tablon, oni ekproduktis la surtabligeblan ELWRO-600, kongruan kun sia antaŭanto.
La plej grandkapacita membro de la nova ELWRO-komputilaro estis la IBM PC-kongrua ELWRO-800. Al la 16-bita kategorio apartenis MERA-60 kun ŝanĝita mikroelektronika bazo ekvivalenta al LSI 11/02.
Inter la mikroperiferiaĵoj daŭris la grandseria produktado de matricopresiloj D-100.
RUMANIO
En 1985 en tiu ĉi lando okazis la plej malmultaj ŝanĝoj el inter la socialismaj landoj sur la kampo de mikrokomputiloj.
Novan tipon oni ne demonstris, sed koncentris siajn fortojn al la seria produktado de la pli finevoluigitaj tipoj. Malgraŭ tio, ankoraŭ ne eblis aĉeti rumanan hejmkomputilon. En pli granda serio oni produktis la 8-bitan, profesian mikrokomputilon CUB. Sur la kampo de mikroperiferiaĵoj Rumanio daŭre produktas nenion.
SOVETUNIO
Aperis en la magazenoj la hejmkomputilo Elektronika BK 0010; ĝia prezo estas 550 SUR. Oni povas aĉeti ĝin nur per anticipa enlistiĝo, post certatempa atendado. Ankoraŭ ne komenciĝis la seria produktado de la Apple II-kongrua Agat, anoncita en 1984, kaj en la lernejoj daŭre mankas la mikrokomputiloj.
En la 8-bita kategorio daŭris la grandseria produktado de SM 1800 kaj Iskra 226. Ambaŭ estis grandegaj, kaj ankoraŭ ne ekzistis surtabligebla varianto anstataŭ ili.
Kvankam oni jam ellaboris IBM PC-kongruaĵon, Iskra 250, ankoraŭ ne komenciĝis ĝia seria produktado.
Mikro kaj minikomputiloj de Orienta Eŭropo aperintaj en 1985
TIPO |
PRODUKTANTO |
TIPO DE PROCEZILO |
BIT-NOMBRO |
STORO |
OPERACIA SISTEMO |
KONGRUECO
|
PREZO |
Balik |
IZOT, Sofio |
SM 601 (M 6800) |
8 |
64/16 |
monitoro |
Infanĝardeno |
|
ES 1832 |
IZOT, Sofio |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC |
|
INTELEXT |
IZOT, Sofio |
Intel 8088 |
16 |
640 |
MS-DOS |
IBM PC XT |
|
IZOT 1041 |
IZOT, Sofio |
SM 601(M6800) |
8 |
64 |
ekonomia |
IZOT 1003 |
|
IZOT 1060 |
IZOT, Sofio |
K1801VM 2 |
16 |
64 |
RT-11 |
bildoprilaboro |
|
ORGTECH 80/600 |
Komputilfabr., Silistro |
Z80/M6800 |
8 |
64 |
CP/M kaj MDOS |
multaj |
|
PRAVEC 16C |
Komputilfabr., Pravec |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC |
|
PRAVEC 16MN |
Komputilfabr.,Pravec |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC |
|
SMEP PPO6 |
VUVT, Zilina |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC |
|
A5120.16 |
ROBOTRON |
U880/U8000 |
8/16 |
256 |
CP/M/MUTOS-U |
UNIX |
|
A 7100 |
ROBOTRON |
K 1810NVB6 |
16 |
256 |
SCP-1700 |
CP/M-86 |
|
K 8922 |
ROBOTRON RBK |
U 880 (Z80) |
8 |
64 |
SCPX 1526 |
CP/M |
|
KC 85 |
Microel., Mühlhausen |
U 880 (Z80) |
8 |
16-64 |
monitoro |
hejma |
|
CONTROLL MC-84-W |
Controll Társaság |
Z 80 |
8 |
64 |
CP/M |
||
COSY FAMA |
MTA SZTAKI |
U 8000 (Z8000) |
16 |
512-4096 |
HUNIX |
UNIX |
0,6-4,8 M HUF |
COSY FAMULUS |
MTA SZTAKI |
U 8000 (Z8000) |
16 |
512-1024 |
HUNIX |
UNIX |
1 M HUF |
DATA STAR |
Data Manager |
Intel 80286 |
16 |
512-1024 |
MS-DOS |
IBM PC AT |
|
EASTSTAR |
Muszertechnika |
8088/M68000 |
16/32 |
1024 |
MS-DOS/U N IX |
IBM PC/U N IX |
|
EMILY |
MEDICOR |
Z 80 |
8 |
64 |
CP/M 2.2 |
100000 HUF |
|
HOMELAB-3 |
Color SzK., Dombóvár |
Z 80 |
8 |
16-64 monitoro |
hejma |
12000 HUF |
|
IM-16 Mliszertechnika |
8088/M68000 16/32 |
2048 MS-DOS/UNIX |
IBMPClUNIX |
||||
MASTER |
B H G F I |
8085 |
8 |
398/16 M I RE AL |
MP/M |
||
MAT |
Müszertechnika |
Intel 80286 |
16 |
512-3092 |
MS-DOS |
IBM PC AT |
|
MICROCONTROLL 84 |
Microcontroll |
Z 80 |
8 |
64 |
MS-DOS |
CP/M |
|
MICROCONTROLL 86 |
Microcontroll |
Intel 8086 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC |
|
MIKROSZTÁR |
SZÁMALK |
K1801VM2 |
16 |
64 |
RT-11 |
LSI 11/03 |
|
MU LT I WS |
Muszertechnia |
M68000 |
32 |
256 |
CP/M-68K |
||
MXT |
Muszertechnika |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC XT |
|
NORAX 64 |
Data Manager |
Z 80 |
8 |
64/4 |
monitoro |
portebla |
|
PRO/PRIMO |
MTA SZTAKI |
Z 80 |
8 |
64/8 |
monitoro |
hejma |
28000HUF |
PROFI PC |
Procontroll, Szeged |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC |
|
PROPER 16M |
SZKI |
Intel 8088 |
16 |
256/48 |
PROPOS-16 |
IBM PC |
271000HUF |
PTA 4000-16 |
HTSZ |
LH 5801 |
8 |
19/16 |
monitoro |
portebla |
10000HUF |
RAAB-80 |
Uj Kalász TSz,Gyôr |
Z 80 |
8 |
64/32 |
MC D05 |
CP/M |
|
SAM-E-DS |
MMG Automatika |
Intel 8085 |
8 |
62/32 |
FDOS |
||
SLAVE |
BHG FI |
Intel 8085 |
8 |
62/16 |
MSYS |
CP/M |
|
SUPER XT |
MESTER-GLOBUS |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC XT |
|
TPA 11/170 |
MTA K FK I |
AM 2900 |
16 |
64 |
RT-11 |
LS I 11/02 |
|
VARYTER XT |
MTA SZTAKI |
Intel 8088 |
16 |
256-704 |
MS-DOS |
IBM PC XT |
600 000 HUF |
COMPAN-8/SM 1905 |
MERA-ELZAB,Zabrze |
U 880 (Z80) |
8 |
64 |
CP/M |
||
COMPLEX-XT |
Komplex EFC |
Intel 8088 |
16 |
12&1024 |
PC-DOS 2.2 |
IBM PC XT |
|
CS-88PC |
Computex |
Intel 8088 |
16 |
64-640 |
PC-DOS 3.0 |
IBM PC |
|
ELWRO-6OO |
ELWRO,Wroclaw |
Intel 8080 |
8 |
64/8 |
CP/M 2.2 |
||
ELWRO-700 |
ELWRO,Wroclaw |
U880 (Z8O) |
8 |
16-48 |
monitoro |
hejma |
100.000 PLZ |
ELWRO-800 |
ELWRO,Wroclaw |
Intel 8088 |
16 |
256 |
MS-DOS |
IBM PC |
|
EMIX-86 |
EMIX |
Intel 8086 |
16 |
128-640 |
PC-DOS |
IBM PC |
|
IMP-86 |
IMPOL II |
Intel 8088 |
16 |
128-640 |
PC-DOS2.0 |
IBM PC |
|
MEVAX-6600 |
MERA-STER |
Intel 8088 |
16 |
64-640 |
PC-DOS |
IBM PC |
|
OUASAR PC |
KAREN |
Intel 8086 |
16 |
640 |
PC-DOS |
IBM PC |
|
STAR PC/XT |
STARCOMP |
Intel 8088 |
16 |
64-640 |
MS-DOS |
IBM PC XT |
|
Elektronika MS 1211 |
VUM, Kijev |
K1801VM2 |
16 |
64-256 |
RT-11 |
LSI 11/03 |
Rezultoj
Resume ni povas konstati, ke unuafoje aperis signifaj diferencoj inter la eŭropaj socialismaj landoj, kaj rilate al la teknikaj karakterizaĵoj de la nov-aperintaj tipoj, kaj rilate al la amplekso de la produktado. El tio sekvas, ke tute malsamaj rezultoj kaj problemoj aperis en la diversaj landoj.
Ĝeneraligeblaj rezultoj de 1985 estas, ke
d-ro BROCZKÓ Péter
---
Fonto: Revuo Fokuso, n-ro 1987/1, p. 31.
STEB: http://www.eventoj.hu
Al la starta pago de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |