Al pli profunda integreco per pli klaraj projekt-strukturoj
La verkado kaj apliko de softvaroj, kaj la necesa komuniko inter la "verkistoj" kaj la aplikantoj de komputilprojektoj - ĉio ĉi nepre postulas la unuecan uzon de la faklingvo, sendepende de la baza nacia lingvo. Aliflanke la praktike uzata faklingvo spegulas la nivelon de klareco en la nociostrukturoj. Konstatante kaoson en la fakterminoj, ni prave supozas similan kaoson en la nociostrukturoj kaj sekve ankaŭ en la komputilprojektoj. Ni rigardu ekzemplon: La nocio "rutino" troviĝas en la fakliteraturo en multaj formoj, sub la plej diversaj aspektoj, kun tre diversaj funkciaj enhavoj, ekzemple kiel
Krome ni trovas en la fakliteraturo tre diversajn imagojn pri la klasifiko de rutinoj kaj pri la enordigo en la projekstrukturojn. Kelkaj aŭtoroj difinas la komputilprojekton, kiel rutinon de kompleksa komputilprojekt-sistemo, aliaj difinas la rutinojn, kiel konstruelementojn de projektoj ktp.
Sed necesas apliki la principon de hierarkia strukturigo kaj por la problemo kaj por la projekto, kaj nur tiel ni povas ĝuste enordigi ankaŭ la nocion "rutino". La laŭpaŝa elementigo de problemo kondukas al la dispozicio de la tasko en: taskopartoj, funkcioj, funkciopartoj kaj algoritmoj. Sekve komputilprojekto estas la program-teknika realigo de problemo sub struktura kaj funkcia aspektoj.
La nocioj interrilatas tiel:
problemstrukturo | projektstrukturo |
tasko | projekto |
taskoparto | projektoparto |
fukcio | programo |
funkcioparto | rutino |
algoritmo | instrukcio |
Tamen oni disputas pri la profundo de la strukturigo. Speciale por la solvo de sciencteknikaj taskoj, oni bezonas pluan strukturigon ĝis la nivelo de algoritmoparto. Laŭ la montrita skemo, por tia nivelo mankas la ekvivalento en la projektostrukturo. Provizore ni proponu la difinon, ke rutino estas grupo de programinstrukcioj, kiuj
Do, estas komprenebla, sed malfacile realigebla postulo, ke la "verkistoj" de problem- kaj projektstrukturoj por komputilprojektoj pli ol ĝis nun atentu la unuecan strukturigon por atingi pli profundan integrecon.
Same necesas prilabori pli ol ĝis nun la faknociaron kaj - sekve el tio - la fakterminaron en la naciaj lingvoj, en Esperanto kaj inter ili.
Michael BEHR
---
Fonto: Revuo Fokuso, n-ro 1987/1, p. 40.
STEB: http://www.eventoj.hu
Al la starta pago de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |