RECENZO
Enkomputiligita, pluevoluigita...
Fundamento de Esperanto
"Por posedanto de hejmkomputilo, alkutimiĝinta al tekst-enigo kaj -eligo aŭ al artefarita inteligenteco, Esperanto estas simple ideala: la tuta lingvo enigeblas en la operacian storon de Commodore-64" - skribas la aŭtoro en sia enkomputiligita antaŭparolo por veki la interesiĝon de larĝa tavolo de hobiaj komputistoj. La Fundamento ne estas simple mekanike enkomputiligita, sed la aŭtoro sukcesis multflanke utiligi tiujn aldonajn eblojn de la komputilo, kiuj helpas interese, rapide kaj profunde alproprigi la bazojn de la lingvo Esperanto.
La ĉefmenuo de la programo ofertas
En la antaŭparolo la aŭtoro koncize, sur kvin ekranplenoj, priskribas la lingvon mem. Nome, li celas per tiu ĉi programaro popularigi Esperanton inter la posedantoj de la hejma komputilo Commodore-64, (Tiu komputilo dufoje - en 1983 kaj en 1984 gajnis en sia kategorio la distingon "la komputilo de la jaro", kaj oni jam vendis el ĝi tutmonde pli ol 2 milionojn da ekzempleroj.)
Ekzercaro
En la Ekzercaro ekzistas du tipoj de laboro. En la ekzercoj 1-4 vi povas rigardi la Esperanto-alfabeton kun minuskloj kaj majuskloj. Por la specifaj literoj vi ricevas prononc-ekzemplerojn en la germana lingvo. Poste vi povas peti Esperantajn vortojn por provi prononci ilin. Per aparta klavo, se necesas, vi povas ricevi ankaŭ helpilon; la komputilo disigas la vorton en silabojn, kaj metas punkton sub la antaŭlastan silabon por signi la akcenton. La vortojn mem vi povas peti aŭ laŭvice, kun ĉiama eblo rekomenci, aŭ laŭ hazarda ordo por ekzercado.
La ekzercoj 5-42 baziĝas sur la sama skemo. La programo skribas sur la titolpaĝo, el kiom da vortoj kaj frazoj konsistas la ekzerco. Tio jam sugestas, ke oni povas trejniĝi kaj per vortoj, kaj per frazoj.
Se oni petas vort-liston, oni ricevas ĝin sur-ekrane, po ok vort-paroj (Esperanto-germana), kaj post klav-premo daŭras la listo.
Alia eblo estas la vort-ekzercado: estas hazarde presataj la vortoj de la leciono kaj oni devas diri la tradukon. Ĉar temas pri ekzercado de 15...30 vortoj, bonega solvo estas la miksado de la demandado de vortoj en Esperanto kaj en la germana.
Dum la ekzercado laŭ frazoj vi povas peti la frazojn kaj Esperante kaj germane. Vi povas peti la tradukon de ajna frazo en la alian lingvon. La frazojn vi povas aperigi laŭvice kun la eblo ĉiam rekomenci, aŭ laŭ hazarda ordo.
Dum ekzercado vi ĉiam povas rapide "salti" en la Ekzercaro al aliaj ekzercoj tra la ĉefmenuo, sed samvoje vi povas transiri ankaŭ al la alia flanko de la disko. Tie troviĝas la ebloj priskribitaj ĉi-sube.
La feino
Tiu ĉi parto ebligas legi frazon post frazo ĉi tiun fabelon, ĉu Esperante, ĉu germane; intertempe oni povas peti la tradukon de ajna frazo en la alia lingvo. Oni ĉiam povas reiri al la komenco.
Gramatiko
Oni povas peti po unu la 16 bazajn regulojn; la komputilo aperigas tiujn germane.
Utilaj adresoj
Krom la adreso de la programar-aŭtoro mem ĉi tie troveblas la adresoj de UEA kaj de la Esperanto-instancoj de la germanlingvaj landoj - kun diversaj aldonaj informoj. (Bedaŭrinde, ĉe la Esperanto-Centro en Paderborn oni ne mencias, ke ĝi peras la revuon "Internacia Komputado ". Same ne estas inkluzivita la adreso de la redakcio de "Internacia Komputado".)
Vortaro
Post ĉirkaŭ duminuta enigo la programo funkcias tre rapide. Ĝi enhavas la 2566 vortojn de la Fundamento kun ilia germana traduko.
Vera utiligo de komputil-ebloj estas, ke oni povas demandi la komputilon ne nur pri iu konkreta Esperanta aŭ germana vorto, sed oni povas simple entajpi la vort-komencon, poste ĝi listigas ĉiujn vortojn, en kiuj la entajpitaj literoj estas en la komenco. Tiamaniere vi povas multflanke lerni la vortojn.
La lernadon sekvas kontrolo. La komputilo demandas hazarde elektitan vorton, poste per premo de ajna klavo oni ricevas ĝian ekvivalenton en la alia lingvo.
Avantaĝoj, malavantaĝoj
Grava merito de la programo estas, ke ĝi ĝuste aperigas ĉiujn specifajn Esperantajn kaj germanajn literojn. Laŭforme vi trovas multajn spritajn solvojn, ekzemple la Esperantaj vortoj ĉiam estas verdaj, la germanaj bluaj.
Gravan malavantaĝon mi ne konstatis. Mencieblas, ke mi malfacile trovis la lecionojn 5...42, ĉar ilian titolpaĝon oni ne ricevas aŭtomate.
La programaro estas vere profesie ellaborita; estas bedaŭrinde, ke ĝi parolas nur al germanlingvaj posedantoj de Commodore-64. Laŭ la nivelo de la programo indus fari kampanjon traduki ĝin - kun la permeso de la aŭtoro - en aliajn lingvojn. La tradukado mem ne estas komplika, ĉar la programaro estas skribita plejparte en Basic. Nur kaze de la specifaj karaktroj oni bezonas pli profundan konon - sed tiurilate tutcerte helpus la aŭtoro mem.
Teknikaĵoj, akireblo
La programaro troviĝas sur 5,25-cola disketo, ambaŭflanke skribita. Ĝi legeblas per la disket-funkciigilo 1541, kiu estas la plej disvastiĝinta periferiaĵo por Commodore-64.
La programaron vendas la aŭtoro, Uli Ender (adreso: Lorinstr. 20, D-8000 München 2., F.R. Germanio) aŭ por 10 germanaj markoj, aŭ kontraŭ disketo kaj poŝtmarkoj. Ĝi estas aĉetebla ankaŭ en la librovendejo de HEA (Budapest, VIII. Kenyérmezo u. 2. ) por 500 forintoj.
Tatjana ILJENKO
---
Fonto: Revuo Fokuso, n-ro 1987/1 p. 42.
STEB: http://www.eventoj.hu
Al la starta pago de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |