La firmao NOVOTRADE prezentas sin
Nia entrepreno estas profit-orientita akcia kompanio, forte interesata en la daŭrigo kaj plivastigo de sia eksporto al okcidentaj landoj.
NOVOTRADE A.K. estas organiza-administra entrepreno, kiu plenumas diversajn taskojn kaj ofertas multajn produktojn.
INTERNACIAJ KOMERCAJ TASKOJ
NOVOTRADE A.K.
ORGANIZAJ-ADMINISTRAJ TASKOJ EN HUNGARIO
NOVOTRADE A.K.
KOMPUTOTEKNIKA EKSPORTO
La faka profilo de NOVOTRADE A.K. estas varia. En ĝia eksporto troviĝas multaj varoj: ekde bansalo tra kosmetikaĵoj kaj forĵeteblaj raziloj ĝis komputilaj programoj. Ĉi-sube ni traktos la eksporteblojn rilatajn al komputado kaj - en pli vasta senco - elektroniko.
NOVOTRADE A.K. akceptas komisiojn por disvolvi aparataron, programaron aŭ ilian kombinon. Ni disponas pri signifa kapacito sur tiuj ĉi terenoj, kaj entreprenas la evoluigon de programpakaĵoj kaj specifaj produktoj. (Koncerne la fakajn sciojn la diferenco ne estas granda.)
Kiel referencon ni mencias kelkajn produktojn de NOVOTRADE A.K. eksportitajn aŭ eksportotajn al okcidentaj landoj.
Ĝenaral-celaj program-pakaĵoj
Ĝenerala datumbaz-trakta sistemo, tekstoprilaborilo, integrita kalkula programo (tipo Lotus 1-2-3), sistemo por administri personaron, etkomerca stokadministra kaj fakturiga sistemo, persona librotena-buĝeta sistemo, 3-dimensia formoprojektada sistemo ktp. La plejmulton de tiuj sistemoj ni evoluigis laŭ mendoj. Inter niaj mendintoj troviĝas anglaj, okcident-germanaj kaj usonaj entreprenoj.
Special-celaj program-pakaĵoj
Aparatoj
Lud-programoj
Jam pasis 4 jaroj depost la apero de Andromeda Software - komputilaj ludoj de NOVOTRADE A.K. - sur la okcident-eŭropa merkato. Dum la periodo ekde 1983 la produktoj de nia firmao atingis gravajn sukcesojn.
En 1985 pluraj el niaj produktoj eniĝis en la liston de la plej popularaj komputilaj programoj.
Dum la lastaj tagoj de la bicikla konkuro Tour de France estis ekvendata la samnoma ludo, kiu, laŭ multaj homoj, meritis la titolon "la plej bona sport-tema ludo".
En aprilo Mirrorsoft, la eldonejo pri programaro de Daily Mirror, publikigis nian flug-simulan ludon Spitfire '40.
En septembro, dum la Monda Ekspozicio de Personaj Komputiloj (Personal Computer World Show) en Londono estis prezentita la programo Scarabeus. La firmao Ariolasoft denove elektis bone: la nova ludo de NOVOTRADE A.K. ricevis laŭdojn en la tuta Eŭropo.
Krom la supre menciitaj, ankaŭ la ludoj pretigitaj antaŭe por la komputilo Commodore 64 alportis en 1985 novajn sukcesojn. Ni transskribis plurajn programojn por aliaj komputiloj (Amstrad, Atari, Enterprise, MSX); tiel estas akiritaj novaj merkatoj por la komputilaj ludoj, kiuj prave vekis sensacion per siaj originalaj grafiko kaj muziko.
El inter la negocoj elstaras la kontrakto kun la japana firmao SONY, laŭ kiu en januaro de 1986 surmerkatiĝis la trafik-simulaĵo Traffic. Ni plenumas transskriban laboron por la usona firmao Atari, por ties nova komputilo 520 ST. En Francio ni vendis la eldonrajton pri 6 el niaj ludoj, en Amstrad- kaj Commodore-versioj.
Krom la menciitaj firmaoj ni kunlaboras en Eŭropo kun Activision, Ocean, Entersoft, Amsoft, Markt und Technik, Data-Becker kaj Schneider.
Helpe de la kartoludo Ász Basic (Aso-Basic), produktita de NOVOTRADE A.K., infanoj povas facile konatiĝi kun la fundamentoj de la programlingvo Basic.
Ankaŭ por la mikrokomputilo Commodore 64 ni ellaboris la Koala-kongruan, rapid-ekspontempan koloran diĝitigilon, kiu utiligas ĉiujn 16 kolorojn de Commodore, kaj per kiu eblas aperigi sur la vidigilo de la komputilo bildon faritan per videokamerao.
Profitante el la famo akirita per siaj propraj ludoj, NOVOTRADE A.K. pli kaj pli ofte entreprenas diversajn programadajn laborojn laŭ mendo.
Post la akiro de okcident-eŭropaj merkatoj NOVOTRADE A.K. kunlabore kun Andromeda Software Ltd., kies sidejo estas en Londono, enpenetris ankaŭ la tre pretendeman usonan merkaton. La oficejo de Andromeda en la Silicia Valo (Kalifornio) peras pli kaj pli da novaj mendoj, kiujn plenumas la NOVOTRADE-Studio en Budapeŝto, daŭre plivastigante siajn kapacitojn. Dank' al la kresko de la nombro de ĝiaj programistoj NOVOTRADE A.K. atendas la sinanoncon de novaj partneroj. Ni ofertas niajn servojn kaj por vendi niajn rajtojn pri la disvastigo de jam ekzistantaj programoj kaj por plenumi programadon laŭ mendo.
Instru-programoj
La plej juna sekcio de NOVOTRADE A.K. estas Octasoft, okupiĝanta pri la ellaboro de instru-programoj. Ĝi kreiĝis fine de 1985, konekse kun la hungarlanda programo pri lernejaj komputiloj, anoncita far la Scienc-organiza kaj Informatika Instituto. En la kadro de tiu programo 2 mil komputiloj Commodore 16 estis disdonitaj al 700 elementaj lernejoj en la unuaj monatoj de 1986. Por tiuj ĉi komputiloj instru-programoj estas bezonataj. Laŭ nia vidpunkto tre gravas, ke en la ellaboro de tiaj programoj partoprenu pedagogoj - kiel inspirantoj, reviziantoj, kaj, se eblas, eĉ kiel programantoj.
Alia nia baza principo estas - konsidere la negrandajn financajn eblojn de la lernejoj -, ke tiuj programoj atingu la aplikantojn malpli multekoste ol la ĝisnunaj en Hungario, do ilia prezo estu ĉ. 200-400 forintoj.
Parto de niaj programoj ligiĝas strikte al la lerneja instruplano; perspektive ni planas komputilan esploradon de la tuta instru-materialo de studobjektoj taŭgaj por tio.
Niaj serioj, kiuj prilaboras kaj kompletigas la instrumaterialon, jam estas uzataj en la lernejoj. Ni menciu kelkajn el ili: Funkcio-transformoj, Jam la antikvaj grekoj sciis tion... (ambaŭ pri matematiko), La vegetativa regulado (pri biologio), Serĉu sur la mapo (pri geografio), Kiel oni skribas korekte (pri la hungara gramatiko).
Alia, pli ĝenerala grupo de niaj instru-programoj celas ne nur lernejanojn. Inter tiuj ĉi troviĝas ekzemple jenaj programoj : Rapida legado, Akordlernejo (por instrui gitarludadon kaj harmonisciencon), Kulturhistoria kronologio (por helpi la orientiĝon en diversaj epokoj).
Kompreneble, en la instru-programoj ne malestas ludoj; tamen ni klopodas, ke tiuj disvolvu la logikan kaj kombinivan pensadon, kaj samtempe ili estu amuzaj. El la programoj elstaras la luda matematik-instrua serio farita surbaze de la ideoj de la internacie fama profesoro, Dienes Zoltán Pál.
Post la komencaj spertoj en Hungario ni akiris la unuajn mendojn por eksporto, kaj ni esperas, ke ni sukcesos baldaŭ enpenetri la mondmerkaton per la instru-programoj de Octasoft.
NOVOTRADE A. K.
Budapest, XIII. Fürst S. u. 24/26. Poŝt-adreso: Budapest, Pf.138. H-1389
Telefono: (36-1) 530-022
---
Fonto: Revuo Fokuso, n-ro 1987/1, p. 44.
STEB: http://www.eventoj.hu
Al la starta pago de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |