KDE 2.0 eldonita

    Eble kelkaj legis, ke antaŭ kelkaj tagoj publikiĝis KDE 2.0 - Uniksa Labormedio, kiu provas oferti similkomfortan surfacon al Unikso, kiel havas ekz. Vindozo kaj Makintoŝo.

    Ĉar por tiu versio oni anoncis plenan subtenon de Unikodo jen iom da realaj faktoj pri la nova versio. Cetere KDE 2.0 venas kun tradukoj en 15 lingvojn, i.a. Esperanto.


    KDE 2.0 baziĝas sur la grafika biblioteko Qt 2.x (Qt 2.2.1), (ofertante aplikaĵan kadron por Uniksaj kaj Vindozaj programoj) kiu tre bone subtenas Unikodon. (Interne la normala objekto QString estas unikoda kaj ekzistas komfortaj rimedoj por konverti inter 8bita kaj Unikoda signaro).

    Bedaŭrinde ankoraŭ multaj KDE-programistoj ne ĉiam konsekvence ekuzis tiujn rimedojn kaj do ofte la Unikod-subteno iom stumblas ĉe la interfacoj al 8-bitaj medioj (dosieroj, reto).

    Kiel rezulto, ekz. en KMail, la retpoŝtilo, kaj KNode, la forumilo, oni sambone legas windows-1250ajn kiel Latin-3ajn tekstojn, sed ne povas sendi tiujn. La redaktiloj legas dosierojn ĉiam laŭ tio, kion oni difinis en la lingva medio, ekz. per LANG=eo (= Latin-3) aŭ LANG=eo.UTF8, sed ne permesas ŝanĝi tion por unuopa dosiero. Do kiam mi kutime uzas Latin-3 kaj ricevas windows-1250an dosieron mi nur iom ĉirkaŭvoje povas trakti ĝin per komandlinio "LANG=eo.UTF8 kedit la_dosiero.uft8".

    La literumilo funkcias nur kun Askio...

    Do jen la unuavide iom seniluziiga resumeto.


    Pli esperiga tamen estas, ke ene de la lastaj tagoj korektiĝis pluraj el tiuj problemoj. Ĉar pro stabiligo antaŭ la eldono nur aprobitaj erarkorektoj estis permesitaj, multaj programistoj ŝajne retenis pli grandajn reverkaĵojn, kvankam tiuj forigus ankaŭ plurajn gravajn mankojn.

    Mi per tiu ĉi artikolo provas afiŝi per Knode en windows-1250, ni vidu, ĉu sukcesas. Pri la literumilo mi mem iom provis forigi kelkajn mankojn. Ĝi nun funkcias kun la ISpell-vortaro de Sergio same bone laŭ Latin-3 kaj windows-1250. (Mi ĵus kontrolis tiun ĉi tekston per ĝi.)

    Eble aliaj problemoj ankaŭ foriĝos ĝis la eldono 2.1, kiu antaŭvideble aperos ankoraŭ fine de la jaro. Do oni povas esperi, ke la Linuksa/Uniksa mondo salutos la novan jarmilon fine ankaŭ kun sufiĉe bona unikoda subteno.

    Kiu volas helpi trovi la problemojn, eble ne atendu ĝis KDE 2.1, sed ekuzu jam la nunan version kaj raportu la trovitajn erarojn. Dialogo per kiu oni raportas eraron troviĝas en ĉiu programo en la helpomenuo.


    Cetere KDE 2.0 enhavas la retumilon "Konqueror", kiu nun fine alportas TTT-legilon subtenantan la aktualajn normojn sufiĉe komplete: HTML 4, CSS 1 kaj 2, Javo, ECMA-skripto (= Javoskripto), SSL k.a. Per ĝi oni povas ankaŭ administri la lokajn dosierojn, trarigardi SMB-dosierujojn (t.e. la konataj vindozaj retdosierujoj), rapide serĉi ekz. per pseŭdo-URLoj. Ekz. per gg:esperanto aŭ at:esperanto oni serĉas ĉe Google aŭ Altavista.

    La "Konkeranto" montras bone laŭnorme koditajn Latin-3ajn kaj Unikodajn TTT-paĝojn. Netskapo ja ne sukcesis pri Latin-3 kaj ĉe windows-1250 uzis miksaĵon el pluraj tiparoj, kio aspektis tre aĉa. Aliokaze la programo foje mortas ĉe TTT-paĝoj kun Javoskribo. Ŝajne tio ankoraŭ bezonas poluradon.

    La oficejan programaron KOffice kun verkilo, tabelkalkulilo, prezentilo, ilustrilo kaj diagramilo mi ankoraŭ ne profunde elprovis. Ĝi eldoniĝas unuafoje kaj estas tre ampleksa, sekve havas ankoraŭ infanajn malsanetojn. Aliflanke imponas, kion kelkaj frenezuloj sukcesas krei dum "kelkaj monatoj".


    Kio ankoraŭ? Estas multaj ludoj; rapidmesaĝilo (laŭ AOL Instant Messenger), IRC-programo; du redaktiloj, unu kun sintakskolorigo; kelkaj grafikprogrametoj kun beletaj efektoj; sonorludiloj (lumdisko, MP3, MIDI k.s.), filmludilo, sonorsintezilo, en kiu oni povas meti kaj konekti iujn modulojn, kiuj fine sintezas iujn strangajn sonojn; krome vidigiloj por pluraj dosiertipoj (PS, DVI, grafikoj) kaj utilaĵoj kaj amuzaĵoj. Supozeble mi forgesis iujn programojn.

    Do simple estas tro por kompatinda programisto, kiu fakte kontentiĝus per komandlinio, retumiloj kaj manpleno da programlingvoj.

    ***

    Rim: Mi ne sukcesis sendi per la nova nestabila versio, do tamen per la oficiala laŭ Latin-3.

    Wolfram Diestel
    diestel@steloj.de.FORIGU

    ---
    fonto: retlisto [esper-inform] 30.10.2000.


    Al la starta pago de STEB Reen al la antaŭa paĝo!