Terminology of concrete and concrete work
UDK 666.972:001.4
Prova versio el majo 2002
La terminaron prilaboris Jan Werner (CZ) kaj la membroj de la teĥnika komisiono: Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI), Josef Trojan (CZ), la recenzon faris Claude Longue-Épée (FR) kaj Bronislav Ĉupin (RU)
La terminaro prezentas norman prilaboron de terminoj el la konstruista subfako de betono kaj de aferoj ligitaj kun ĝi. Senpere koneksa, asocieca, estas la teĥnologio de betono kaj ŝtalbetono: fabrikado de betono, pretigado de ŝelaĵo, armado kaj enmetado de betonmiksaĵo inkluzive de ties kompaktigo. Pro neekzisto de sistema prilaboro de nocioj pri konstrufakaj strukturoj kaj statiko, la aŭtoroj envicigis iom el tiu ĉi sfero, kiu al konstruaj realigaĵoj el betono profesie ligiĝas.
.Celo de la terminara normo estas subteni la planan karakteron de la lingvo Esperanto kaj unuecigi la skriban kaj parolan esprimadon en konstrufakaj kaj koneksaj ekonomiaj kontaktoj. La sistema prilaboro garantias akordon kun la internacie validaj terminologiaj principoj kaj konsiderindan kvaliton de la terminoj. En la sekvanta etapo la terminaro estos provata kaj espereble post kelkaj jaroj reviziota surbaze de akiritaj spertoj.
La alilingvaj ekvivalentoj enestas sole kiel helpo al uzantoj de la terminaro, pri ilia kongruo kun la naciaj terminaraj normoj aŭ kun kodifitaj formoj la aŭtoroj ne respondecas. La simboloj de lingvoj en (la angla), de (la germana) kaj cs (la ĉeĥa) estas uzitaj laŭ la internacia normo ISO/DIS 639-1 Draft International Standard. La ekspliko de krampoj en la termina parto:
[…] montras ellaseblan vortelementon sen iel tuŝi la signifon
(…) montras sinoniman formon troveblan en nacilingvaj literaturaj fontoj
(…) kursive skribitaj vortoj havas eksplikan karakteron, ne apartenas al terminoj
LA ENHAVO
Kriterio 1: specoj de ligento - 40-45
Kriterio 2: specoj de volumenaĵo - 46-51
Kriterio 3: volumena maso - 52-54
Kriterio 4: inheraj karakterizaĵoj en makrostrukturo - 55-62.3
Kriterio 5: teĥnologio de fabrikado - 63-75
Kriterio 6: fizike funkciaj proprecoj - 76-81
Kriterio 7: adhera karakterizaĵo de celo en la nomo - 82-86
Betonoj nevicigitaj laŭ la kriterioj 1-7 - 87-90
Fabrikado de betonmiksaĵo - 91-93
Modifaj procedoj en la fabrikado de betono
- 94-96.3
Enmetado kaj prilaboro de betono - 97-101
Maŝina miksa ekipaĵo - 102-106
Transporta ekipaĵo - 107-112
Rimedoj por prilaboro de betonmiksaĵo - 113-116
Ŝelaĵo, specoj kaj procedoj - 117-122
Materialo kaj formoj de armaturo - 147-155
Pretigo de armaturo - 156-165.1
Armaturo el la vidpunkto de transporto de fortoj - 166-168
Armaturo de prestreĉita betono - 169-182.2
Aranĝo kaj proprecoj de armaturo - 183-194
Betonaj elementoj - 195-213
Betonaj strukturoj - 214-215.5
Bazaj nocioj el la statiko de betono - 216-225
- Postskribo al la terminaro • paĝoj 29 • 31
- Indeksoj: esperanta , angla , germana , ĉeĥa , nederlanda • paĝoj 32 - 39
1 |
betono ............................ en concrete |
konstrumaterialo, kiu estiĝas per firmiĝo de ligento en miksaĵo kun ŝtonaro aŭ alia volumenaĵo kaj kun pluaj komponentoj; kiel ligento plej ofte aperas cemento |
2 |
betonmiksaĵo ..................... en concrete mixture |
meĥanike intermiksitaj komponentoj de betono (cemento, ŝtonaro, akvo, ev. ingredientoj) antaŭ enmeto, kompaktigo kaj komenco de firmiĝo, ĉe cementbetonoj antaŭ komenco de hardiĝo de cemento en la miksaĵo |
3 |
ligento ............................. en binder, binding agent |
substanco kapabla ligi grajnojn de inertaj substancoj (volumenaĵoj); laŭ destino de betono oni distingas la lig-entojn: morteraĵojn, mastikojn, gluojn, sintezajn plastojn, ligajn ceramikajn substancojn |
4 |
volumenaĵo ........................ en aggregate |
solida inerta substanco de konvena grajneco (v. art. 19), kiu el vidpunkto de volumeno estas la baza komponento de betonmiksaĵo kaj betono |
5 |
ingrediento ........................ en ingredient, admixture |
substanco, kiu estas pro modifa celo etkvante aldonata en miksakvon aŭ en miksaĵon dum ties miksado |
6 |
akvo ................................ en water |
komponento de betonmiksaĵo, kaze de ligento bazita je morteraĵo, ekzemple cemento |
7 |
cemento ......................... en cement |
pulvora hidraŭlika ligento, fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kaj de ev. ingredientoj |
7.1 |
portlanda cemento ................ en Portland cement |
cemento fabrikita el portlanda silikata klinkero, al kiu estas permesate almiksi nur ingredienton por reguli la solidiĝon (gipsoŝtonon k.s.) |
7.2 |
aluminata cemento ................ en aluminous cement |
cemento fabrikita per fajna muelado de aluminata klinkero; ĝi elstaras per alta komenca meĥanika firmeco |
7.3 |
mikscemento ..................... en mix cement |
cemento fabrikita per muelado de klinkero, alia hidraŭlike aktiva substanco (ŝlako, pozolano k.s.) kaj gipsoŝtono kiel regulilo de solidiĝo |
7.31 |
ŝlakportlanda cemento ............. en slag-portland cement |
silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako kiel almiksaĵo (maks. 40 %) |
7.32 |
altforna cemento ................... en blast-furnace slag cement |
silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako, kies enhavo estas inter 40 ĝis 80 % el la maso de cemento |
7.4 |
speciala cemento .................. en special cement |
cemento destinita por iu speciala apliko; proprecoj de la cemento estas tiucele modifitaj |
7.41 |
ŝosea cemento .................. en road cement |
speciala cemento, kiu elstaras per malrapida solidiĝo kaj hardiĝo, malgrandaj volumenaj ŝanĝoj, alta rezisteco al tiro ĉe flekso kaj al efiko de frosto |
7.42 |
valbaraĵa cemento ................. en dam cement |
speciala cemento por konstrui masivajn baraĵojn; ĝi elstaras per produktado de malalta hidrata varmo |
7.43 |
ekspansia cemento ............... en high-expansion cement |
speciala cemento dotita per ingredientoj, kiuj kaŭzas, ke la cemento ĉe apliko pligrandigas sian volumenon kaj konservas ĝin |
7.44 |
rapidharda cemento............... en quick-hardening cement |
speciala portlanda cemento kun altaj komencaj meĥanikaj firmecoj post unu kaj tri tagoj, respondaj al koncerna normo |
7.45 |
blanka cemento ..................... en white cement |
speciala cemento, kiu en pulvora stato prezentas blankecon super 70 % BaSO4 |
7.46 |
kolora cemento ..................... en colour cement |
speciala silikata cemento fabrikita el blanka portlanda cemento aŭ el mikscemento helpe de kolorigaj ingredientoj |
7.5 |
sakcemento ....................... en sack cement |
cemento pakita kaj transportata en sakoj, kutime paperaj, po 50 kg aŭ malpli |
7.6 |
loza cemento ..................... en bulk cement |
cemento transportata sen pakumo en specialaj transportiloj |
8 |
klinkero .......................... en clinker |
semiprodukto estiĝanta per sintrado de cement-krudaĵo; ĝi povas esti silikata aŭ aluminata |
9 |
cementa ŝlimo ................... en cement slurry |
maldensa suspensio de cemento en akvo |
10 |
cementa pasto ................... en cement paste, cement grout |
kaĉe fluebla ĝis pasteca suspensio de cemento en akvo; ĝi estas konsistaĵo de betonmiksaĵo, speciale de ties etgrajna mortera parto |
11 |
cementa ĝelo ..................... en cement gel |
metastabila amorfa solida stato de la produkto de cement-hidratiĝo |
12 |
cementa ŝtono ................... en cement stone |
kompakta rigida produkto de la hidratiĝo de cementa pasto |
13 |
asfalto ............................. en asphalt |
natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta; ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon |
14 |
gipso .............................. en plaster |
pulvora ligento (morteraĵo) akirita per parta senakvigo de gipsoŝtono; diluita per akvo ĝi solidiĝas kaj hardiĝas |
15 |
kalko ............................... en lime |
pulvora aŭ pasteca ligento (morteraĵo), kiu estas estingita kalko - kalcia hidroksido, Ca(OH)2, en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponento precipe de morteroj |
16 |
plasto .............................. en synthetic(al) resin |
sinteza rezino - makromolekula organika substanco, bazita sur hardeblaj polimeroj; ĝi estas uzata kiel ligento por plastbetonoj |
17 |
morteraĵo ........................ en dry mixplaster |
ĉiu ero el la grupo de neorganikaj pulvoraj ligentoj, kiuj miksitaj kun akvo estas formeblaj kaj kapablaj ligi grajnecajn volumenaĵojn al kompakta firma tuto; ekzistas aeraj morteraĵoj (aera kalko, gipso, magnezia morteraĵo) kaj hidraŭlikaj morteraĵoj (hidraŭlika kalko, cemento) |
18 |
ŝtonaro ............................ en aggregate |
natura aŭ artefarita neorganika grajneca materialo destinita por konstrua celo; la grajnoj de ŝtonaro trapasas la kontrol-kribrilon kun kvadrataj truoj de grandeco 125 mm |
18.1 |
natura ŝtonaro .................... en natural aggregate |
ŝtonaro minata el naturaj kuŝejoj aŭ pistata el natura ŝtono |
18.2 |
artefarita ŝtonaro ................... en artificial aggregate |
ŝtonaro konscie fabrikata aŭ akirata el defalaĵoj de energetikaj entreprenoj kaj industrio |
18.3 |
aluvia ŝtonaro ..................... en deposit aggregate |
ŝtonaro estiĝinta per natura diseriĝo de rokoj, kun la grajnoj ovaligitaj naturmaniere, akirata per minado; ĝi povas enhavi egalgrade almiksitan kvanton de grajnoj akiritaj per pistado de silikoj, sed sume malpli ol 40 % de la maso de ŝtonaro |
18.4 |
pistita ŝtonaro .................... en crushed stone |
ŝtonaro akirita per pistado de ŝtonpecoj, ev. de aliaj neorganikaj substancoj, kaj ŝtonaro akirita el montaraj ŝtonŝutaĵoj |
18.5 |
fajna ŝtonaro ...................... en fine aggregate; (aluvia) fine gravel
|
ŝtonaro, kies grajnoj trapasas la kontrol-kribrilon kun kvadrataj truoj de grandeco 4 mm |
18.6 |
malfajna ŝtonaro .................... en coarse aggregate; (aluvia) coar |
ŝtonaro, kies grajnoj restas sur la kontrol-kribrilo kun kvadrataj truoj de la grandeco 4 mm, sed trapasas la truojn de la grandeco 125 mm. Permesata sinonimo: groba ŝtonaro |
19 |
grajneco (de ŝtonaro).............. en granularityde Kö rnigkeit f cs zrnitost f |
proporcia procenta konsisto de ŝtonaro laŭ sumaj volumenoj de grajnoj de unuopaj grandecoj |
20 |
frakcio (de ŝtonaro) ................. en fraction |
sumo de diverse grandaj ŝtongrajnoj en la intervalo de du najbaraj kontrol-kribriloj kun kvadrataj truoj haltiĝintaj sur la malsupra kontrol-kribrilo (kun malpli grandaj truoj), sed trafalintaj tra la supra kontrol-kribrilo (kun pli grandaj truoj) senkonsidere de la grajnoj sur la plej supra kaj sub la plej malsupra kribriloj |
21 |
sablo ................................ en sand |
fajna aluvia ŝtonaro |
22 |
gravelo ............................ en gravel, pebble gravel |
malfajna aluvia ŝtonaro |
23 |
gruzo ............................... en grit, chips |
pistita ŝtonaro, kiu ampleksas la fajnan frakcion (0 - 4 mm) kaj parton de la malfajna frakcio (4 - 22 mm); la dimensioj estas konvenciaj |
24 |
ŝotro ................................ en ballast chips |
pistita ŝtonaro, malfajna frakcio super 22 mm laŭ la kontrol-kribrilo |
25 |
gravelsablo ......................... en gravel sand |
natura miksaĵo de aluvia ŝtonaro fajna kaj malfajna, limigita per la supra kontrol-kribrilo 125 mm |
26 |
ŝotrogruzo .......................... en crusher-run material |
miksaĵo de pistita natura ŝtonaro fajna kaj malfajna, limigita per la supra kontrol-kribrilo 125 mm |
27 |
ŝtonpulvoro ......................... en rock flour, stone powder |
natura ŝtonaro kun pulvoraj grajnetoj, kiuj estas produktataj per muelado de ŝtonoj, aŭ ili aperas kiel polvo ĉe la fabrikado kaj klasado de pistita ŝtonaro; grajndimensio kutime 0,06-0,002 mm |
28 |
kompakta ŝtonaro .................. en compact aggregate |
ŝtonaro de la volumena maso (denseco) super 1800 kg/m3 (konvencia valoro) |
29 |
por(hav)a ŝtonaro .................. en porous aggregate |
ŝtonaro de la volumena maso (denseco) 1800 kg/m3 kaj malpli |
29.1 |
skorio ............................... en clinker, cinder |
en bruliga proceso kunbakitaj mineralaj restaĵoj de diversaj specoj de ŝtona kaj bruna karboj, brulardezoj kaj de aliaj solidaj brulaĵoj, kiuj estiĝas en kradaj fajrejoj |
30 |
ŝlako ................................ en slag |
silikata fandaĵo, kiu aperas kiel akcesora produkto ĉe metalurgia procedo, ekz. la altforna; ĝi povas servi kiel krudaĵo por ŝlaka pumiko |
30.1 |
ŝaŭmigita volumenaĵo ............... en foamed aggregate |
artefarita malpeza volumenaĵo, kiun oni produktas per ŝaŭmigo |
30.2 |
ŝlaka pumiko .………………………. en foamed slag |
produkto de rapida malvarmigo de fandita likva ŝlako, kiu ekŝaŭmas, solidiĝas kaj hardiĝas, sekve pistita kaj klasigita |
31 |
ekspansiigita ŝtonaro ............ en expanded aggregate |
arte malpezigita ŝtonaro, fabrikata el akvohavaj rokmaterialoj, argilaj ardezoj k.s., kiuj per subita ardigo pligrandigas sian volumenon |
31.1 |
ekspansiigita perlito .............. en expanded perlite |
perlito, vitreca vulkanaĵo, disfalema en globetojn, per forta varmigo (kalcinado) ĝi pluroble kreskigas la volumenon; malpeza grajneca blanka materialo de volumena maso (denseco) 100-150 kg/m3 |
32 |
aglomerita ŝtonaro ................. en agglomerate |
malpeza artefarita volumenaĵo, fabrikita el pulvora ŝutiĝema substanco per aglomerado (granuligado); ekz. el flugcindro, skorio |
32.1 |
flugcindraj granuloj ............... en fly ash pellets |
flugcindro miksita kun diversaj ingredientoj kaj ligento, granuligita kaj poste hardita en brulo |
33 |
almiksaĵo al betono ............... en concrete admixture |
fajne muelita pulvora substanco aldonata en betonmiksaĵon en kvanto pli granda ol 10 % de la maso de ligento (cemento) por influi certajn proprecojn de freŝa, hardiĝanta kaj firma betono |
33.1 |
surfacaktiva almiksaĵo ............... en active admixture |
fajne muelita pulvoro aŭ suspensio de tia pulvoro malseke muelita, plej ofte silikata aŭ aluminata, kiu aktive partoprenas en la hidratiga proceso kaj en la kreado de liga pasto en betono |
34 |
plenigpulvoro...................... en filler |
la plej fajna ŝtonaro el pistitaj kaj muelitaj ŝtonoj, plej ofte kalkŝtonoj, kiu dum kribrila klasifikado trapasas la truojn 0,09 mm; ĝi funkcias kiel volumenaĵo de cementbetonoj, asfaltobetonoj, en certa kvanto plibonigas prilaboreblon de betonmiksaĵo, altigas akvohermetecon kaj kompaktecon de betono |
35 |
ingrediento al cemento .............. en cement ingredient |
substanco aldonata ĉe la muelado de klinkero, kutime ĝi ne superas 2 % de la maso de cemento |
35.1 |
regulilo de solidiĝo ................ en hardening regulator |
la ĉefa ingrediento de cemento, ĝia tasko estas reguli tempe la proceson de solidiĝo kaj hardiĝo |
36 |
ingrediento al betono ............ en concrete ingredient |
substanco aldonata en la miksakvon aŭ en la betonmiksaĵon en la miksa procedo; ĝia kvanto kutime ne superas 10 % de la maso de ligento (cemento) |
36.1 |
rapidharda ingrediento .............. en quick-setting ingredient |
ĥemie efikanta ingrediento de betono, kiu rapidigas solidiĝon kaj hardiĝon de cementa pasto, mortero kaj betono |
36.2 |
fungicida ingrediento ............. en fungicidal ingredient |
tre delikate muelita ingrediento, plej ofte el natria fluorido aŭ natria fluorsilikato, prevente kontraŭefikanta la vegetadon de ŝimo sur betonsurfaco |
36.3 |
hermetiga ingrediento ............... en sealing ingredient |
ingrediento fabrikata el neorganikaj kaj ankaŭ organikaj substancoj en la formo de pulvoroj, solvaĵoj aŭ emulsioj, aldonata en betonmiksaĵon por ŝtopi mikroporojn en betono |
37 |
betonada akvo .................... en concreting water |
akvo uzata por elfari betonmiksaĵon (miksakvo, art. 37.1) kaj por flegado de betono dum ĝia hardiĝado (flegoakvo) |
37.1 |
miksakvo ......................... en mixing water |
akvo, kiu estas aldonata en betonmiksaĵon en la daŭro de miksado; ĝi devas plenumi certajn preskribojn pri pureco |
37.2 |
ĥemie ligita akvo .................... en bound water |
akvo ĥemie ligita en la produktoj estiĝintaj en hidrataj procesoj |
37.3 |
libera akvo .......................... en free water |
akvo, kiu estas en kapilaroj de diametro pli granda ol 0,2 mikrometroj |
38 |
agresiva akvo ..................... en agressive water |
akvo kun povo damaĝi konstrumaterialojn, al kiuj ĝi senpere rilatas |
38.1 |
malsaturita akvo ..................... en soft water |
tre mola akvo, entenanta malpli ol 0,6 g de kutimaj saloj en litro, karakteriza per solva povo |
38.2 |
sulfata akvo ........................ en sulphate water |
akvo kun pliigita koncentriteco de solveblaj sulfatoj |
38.3 |
karbonata akvo ................... en carbonate water |
gasakvo kun pliigita koncentriteco de agresiva karbondioksido (CO2) |
39 |
akvocementa faktoro ............. en cement-water ratio |
masa proporcio de libera miksakvo kaj cemento en volumena unuo de kompaktigita freŝa betono |
40 |
cementbetono ..................... en cement concretede Zementbeton m cs cementobeton m |
betono kun cemento kiel ligento |
41 |
asfaltbetono ........................ en asphalt(ic) concretede Asphaltbeton m cs asfaltobeton m |
betono kun asfalto kiel ligento |
42 |
gipsbetono .......................... en plaster of Paris concretede Gipsbeton m cs sádrobeton m |
betono kun gipso kiel ligento |
43 |
kalkbetono .......................... en lime concrete |
betono kun kalko kiel ligento |
44 |
plastbetono ......................... en polymer concrete |
betono kun sinteza rezino - plasto - kiel ligento |
45 |
lombetono ........................... en loam concrete |
betono, en kiu kiel ligento, ev. ankaŭ kiel volumenaĵo, funkcias lomo stabiligita per kalko, cemento, ev. per alia stabiligilo |
46 |
brikruba betono .................. en broken-brick concrete |
betono el pistaĵo de bakitaj brikoj kiel volumenaĵo |
47 |
barita betono ..................... en baryta concrete |
betono el peza barito (BaSO4) kiel ŝtonaro |
48 |
lignera betono ................... en wood concrete |
betono el lignosegaĵo kiel volumenaĵo |
49 |
perlita betono .................. en perlite concrete |
betono el ekspansiigita perlito kiel volumenaĵo |
50 |
pumika betono ................ en pumice stone concrete |
betono el pistita pororiĉa natura pumiko kiel ŝtonaro |
51 |
ŝlakpumika betono ............... en foamed-slag concrete |
betono el pistita ŝaŭmigita ŝlako kiel volumenaĵo |
52 |
malpeza betono ................ en lightweight concrete |
betono de volumena maso malpli granda aŭ egala al 2000 kg/m3 (konvencia valoro) Permesata sinonimo: leĝera betono |
53 |
ordinara betono .............. en ordinary concrete |
betono de volumena maso pli granda ol 2000 kg/m3, sed maksimume egala al 2800 kg/m3, elfarita el kompakta ŝtonaro |
54 |
peza betono ..................... en heavy concrete |
betono de volumena maso super 2800 kg/m3, ekz. la barita, limonita, aŭ kun fergruza almiksaĵo (gisa granularo kaj gruzo, grajnigita ŝtalrubo) por aplikadoj ĉe nukleaj ekipaĵoj pro radiadŝirmado (v. art. 79) |
55 |
freŝa betono ........................ en fresh concrete |
kompaktigita betonmiksaĵo en ŝeligita konstrukto aŭ en muldilo antaŭ kaj dum la stadio de solidiĝo |
56 |
etgrajna betono .................. en fine-grained concrete |
betono farita nur el fajna ŝtonaro; ĝi estas uzata por subtilaj konstruktoj kaj por la konstruktoj kun tre densa armaturo |
57 |
malfajngrajna betono ............. en coarse-grained concrete |
betono farita grandparte el malfajna ŝtonaro. Permesata sinonimo: grobgrajna betono |
58 |
ciklopa betono .................... en cyclopean concrete |
betono, kutime nearmita, kun relative grandaj ŝtonoj dum betonado metataj en la betonmiksaĵon |
59 |
magra betono ..................... en lean concrete |
betono malmulte dotita per ligento (cemento), karakteriza per malalta meĥanika firmeco; ĝia para antonimo estas grasa betono; v. ankaŭ art. 124, 125 |
60 |
por[hav]a betono .................... en porous concrete, cellular concrete
|
ĉiu malpeza betono, makropora kaj mikropora, farita el etgrajna kalka, kalkcementa aŭ cementa mortero, malpezigita per gasprodukta aŭ ŝaŭmiga substanco, aŭ per forvaporigo de superflua miksakvo; fabrikata ĝi estas ankaŭ en aŭtoklavo; v. krome 60.1 |
60.1 |
porobetono ......................... en porous concrete, gas concrete |
betono fabrikita el etgrajna kalka, kalkcementa aŭ cementa mortero sub efiko de gasprodukta substanco en aŭtoklavo, ĝia ĉefa propreco estas poreco, volumena maso kutime nur 350-600 kg/m3 |
61 |
simpla betono ..................... en plain concrete |
betono sen armaturo aŭ betono nur kun helpa armaturo, pri kiu oni supozas, ke ĝi ne partoprenas peradon de internaj fortoj |
62 |
armita betono ..................... en reinforced concrete |
betono kun armaturo, al kiu oni atribuis statikan funkcion |
62.1 |
ŝtalbetono ........................... en ferroconcrete |
armita betono, kiu ne estas prestreĉita, pri ties armaturo oni supozas, ke ĝi partoprenas la transigadon de internaj fortoj en konstruelemento |
62.2 |
prestreĉita betono .................. en prestressed concrete |
armita betono, kiun oni intence ŝarĝas per prema forto aktivigita pere de armaturo streĉita antaŭ la ekfunkcio de la konstrua betonelemento |
62.21 |
antaŭ hardiĝo prestreĉita betono en pretensioned concrete |
betono, kies armaturo estis prestreĉita tuj komence dum fabrikado de la betona elemento, v. art.170 |
62.22 |
post hardiĝo prestreĉita betono ... en post-tensioned concrete |
betono, kiu estis prestreĉita kiel hardiĝinta betono, helpe de kabloj tiritaj tra kanaletoj en la betono kaj fine streĉitaj kaj ankritaj, v. art.171 |
62.3 |
ŝtalfibra betono .................. en steel-fibre-reinforced concrete |
betono, en kiun estas enmiksitaj subtilaj tranĉaĵoj de drato (longeco sub 10 cm), orientitaj libere ĉiudirekte; ilia tasko estas altigi kuntenemon de betono, precipe ĝian rezistecon al tira streĉo |
63 |
verŝita betono .................. en cast concrete, poured concrete |
betono, kiu en la stadio de prilaboro de betonmiksaĵo prezentas fluan konsistencon, la celon de enmeto ĝi atingas memflue tra tuboj aŭ trogoj - v. ankaŭ art.129.3 |
64 |
plastigita betono .................. en plasticized concrete |
betono el miksaĵo kun plastiga ingrediento, kiu efikas al fluigo kaj tiel al pli facila prilaboro de la betonmiksaĵo - |
65 |
batita betono ................... en rammed concrete |
betono el miksaĵo kompaktigita laŭ tavoloj per mana aŭ maŝina (pneŭmata, elektra) batilo |
66 |
premita betono ................... en compressed concrete |
betono el miksaĵo kompaktigita en muldilo per premmaŝino, kutime hidraŭla |
67 |
rulpremita betono ................... en rolled concrete |
betono de plata konstruelemento fabrikita el miksaĵo kompaktigita per sistemo de ruliloj efikantaj per alta premo |
68 |
vibrigita betono .................. en vibrated concrete |
betono el miksaĵo kompaktigita per vibratoro |
69 |
centrifugita betono ................. en centrifuged concrete |
betono el miksaĵo kompaktigita helpe de centrifuga forto, per ĵetado de la miksaĵo al vando de rotacianta formo, aŭ en horizontalan muldilon pere de speciala rotacia ĵetmaŝino (v. Scienca Revuo, 1982, n-ro 2) |
70 |
ŝprucigita betono ................... en gunite |
betono, kiu estiĝas per ŝprucigado de etgrajna betonmiksaĵo al surfacoj de konstruktoj helpe de premaero; ĉe la seka teĥnologio la miksakvo, cemento, ŝtonaro kaj aero miksiĝas nur en la ajuto de ŝprucpistolo |
71 |
vaku[iz]ita betono .................. en vacuum[-treated] concrete |
betono, el kiu tuj post ĝia enmeto kaj kompaktigo estas pere de vakuo elsuĉita superflua parto de la miksakvo |
72 |
varmizita betono ..................... en warming-through concrete |
betono, kies komencaj meĥanikaj firmecoj kreskis per mallongedaŭra altigo de temperaturo de freŝa kaj hardiĝanta betono sub la efiko de varmofonto (varmaj vaporo, aero, kurento, infraradiatoroj) |
73 |
vaporizita betono .................... en steam concrete |
betono komence traktita per varma vaporo por kreskigi ties komencan meĥanikan firmecon (v.ankaŭ art. 72) |
74 |
subakva betono .................. en underwater concrete |
betono, resp. betonmiksaĵo por subakva betonado, kiu estas metata en akvon per tia teĥniko, kiu evitas disigon de la miksaĵo en la akvo; la transporto de la miksaĵo sub akvonivelon okazas plej ofte helpe de pumpilo kaj tubaro |
75 |
aŭtoklavbetono ................... en autoclave concrete |
betono, kies maturiĝo estis rapidigita per altigo de premo kaj temperaturo de vaporo en aŭtoklavo, ekz. porobetono (v. art. 60.1) |
76 |
aerumita betono ..................... en air-entrained concrete, aerated concrete |
betono modifita helpe de aeruma ingrediento, kiu kreas multe da egalgrade disigitaj mikroporoj de grandeco 10 - 300 mikrometroj |
77 |
varmizola betono .................... en thermal insulating concrete |
betono de alta varmorezistanco atingata per malpezigo de betono, per egalgrade disetenditaj poroj |
78 |
fajrorezista betono ................. en refractory concrete |
betono, kiu longedaŭre rezistas al temperaturoj ĝis 1580 °C kaj samtempe grandparte konservas siajn me- |
79 |
radiadŝirma betono ................ en shielding concrete |
betono, kiu amortizas biologie damaĝan radiadon, ekz. la Rentgenradiadon, gamaradiadon, neŭtronan radiadon |
80 |
akvohermeta betono .............. en impermeable concrete |
betono, kiu rezistas al trapenetro de premakvo |
81 |
hidrofobia betono ................... en hydrophobic concrete |
betono farita el hidrofobia cemento aŭ helpe de hidrofobia ingrediento |
82 |
porta betono ....................... en structural concrete |
simpla nearmita kaj armita betono de portantaj elementoj kaj konstruktoj, plenumanta la postulojn de statika kalkulo |
83 |
sterna betono ...................... en base concrete course |
betono, kiu prezentas horizontalan ne tro dikan tavolon kiel subaĵon por sekvanta konstruparto (tavolo de planko, plata tegmento) aŭ ĝi sterniĝas surgrunde sub hidro- izola tegaĵo |
84 |
faca betono ......................... en fair-face concrete |
betono, kiu aperas surface de konstruo, kutime dekore traktita nur helpe de speciala reliefiga ŝelaĵo (mato) |
85 |
hidroteĥnika betono, ~ teknika b. en hydrotechnics concrete |
betono de akvomastrumaj konstruoj, konstante aŭ periode en kontakto kun akvo kaj rezista al ties efikado |
86 |
ŝosea betono ...................... en road concrete |
betono rezista al frosto, saloj, dinamikaj efikoj kaj abrazio, elstara per alta fleksa-tira firmeco, malalta termika dilato; taŭga por betonaj ŝoseoj |
87 |
monolita betono ..................... en monolithic[al] concrete |
betono de konstruelemento aŭ konstruparto elfarita en ĝia definitiva loko kaj pozicio el betonmiksaĵo kiel el “unu ŝtono“ |
88 |
prefabrikita betono ................. en precast concrete |
betono de konstruelemento fabrikita ekster ties definitiva loko kaj pozicio, kutime industrimaniere |
89 |
transportbetono .................. en conveying concrete |
betonmiksaĵo konsistigita kaj miksita ekster konstruejo, kien ĝi estas transportata sub garantio de kvalito de la miksaĵo, sen negativaj influoj pro transporto |
90 |
asbestocemento / fibrocemento ... en asbestos-/ fibre-cement |
konstrumaterialo fabrikata el portlanda cemento, el asbesto (asbestocemento), nuntempe ekz. el celulozaj fibroj kiel volumenaĵo (fibrocemento), el akvo kaj ev. ingredientoj; celo de la produktoj estas precipe tegmentokovrado, tuba senprema kondukado |
91 |
miksumo ........................ en mixture |
tiu kvanto de betonmiksaĵo, kiu estas pretigata en unu miksa ciklo de miksmaŝino |
92 |
miksado ......................... en mixing |
fabrikado de betonmiksaĵo en miksa procedo de sumo de ties komponentoj |
92.1 |
mana miksado ................... en hand mixing |
miksado de betonkomponentoj per mana ŝovelado sur miksa platformo |
92.2 |
maŝina miksado .................... en machine mixing |
miksado de betonkomponentoj en betonmiksilo |
93 |
miks[o]ciklo ...................... en mixing cycle |
tempo komencita per plenigado de betonkomponentoj en mikstamburon de miksmaŝino ĝis la fino de eligado de la miksaĵo; indikata ĝi estas kutime en sekundoj |
94 |
aktivigo de betonmiksaĵo ......... en activation of concrete mixture |
teĥnologia procedo por plibonigi la proprecojn de freŝa betonmiksaĵo kaj de hardiĝinta betono, en kiu pligrandiĝas aktiveco de ligento kaj de hidraŭlikaj ingredientoj per ĥemiaj, fizikaj, meĥanikaj aŭ aliaj influoj en miksa fazo; en realo estas pli ofte praktikata aktivigo de ligento per postmuelado, ĉe kiu kreskas ĝia specifa surfaco, krome estas aldonataj ĥemie aktivigaj dispergaj ingredientoj |
95 |
plastigo de betonmiksaĵo ........ en concrete mixture plasticising |
plibonigo de konsistenco, fluideco kaj stabileco de miksaĵo kontraŭ komponenta apartiĝo helpe de plastiga ingrediento |
96 |
akcelado de betonhardiĝo ....... en acceleration of concrete hardening
|
intencata rapidigo de kresko de komenca firmeco de betono per efiko de diversaj teĥnologiaj procedoj |
96.1 |
varmotraktado de betono ......... en heat curing of concrete |
rapidigo de betonhardiĝo per nelongedaŭra altigo de temperaturo de solidiĝanta kaj hardiĝanta betono per efiko de diversaj varmofontoj (akvovaporo, aero, elektra kurento, infraradiatoroj) |
96.2 |
aŭtoklavado de betono ............ en concrete autoclaving |
rapidigo de betonhardiĝo per varmotraktado ĉe altigita premo kaj temperaturo de vaporo en aŭtoklavo |
96.3 |
elektrovarmigo de betono ........ en electric heating of concrete |
rapidigo de kresko de komencaj firmecoj per altigo de temperaturo de solidiĝanta kaj hardiĝanta betono per efiko de elektra kurento, fluanta inter elektrodoj rekte tra malseka betono (varmo de Joule) |
97 |
verŝado de betono .............. en concrete casting (pouring) |
metodo de transporto kaj enmetado de flukonsistenca betonmiksaĵo en ŝelaĵkeston aŭ muldilon helpe de dekliva tubaro aŭ ŝoveblaj trogoj |
98 |
injektado ........................... en grouting |
metodo, ĉe kiu en nealireblajn kavaĵojn, en porojn, fendojn de injektata medio estas enpremata injekta miksaĵo (v. art. 131 kaj 178), por ke ĝi estu firmigita kaj kompakta, ev. ankaŭ hermetigita; la injektado okazas pere de boritaj kavaĵoj, injekt-aperturoj, en kanaletojn, ev. surface |
99 |
apartigita betonado ............ en separated concreting |
betonado, ĉe kiu oni anticipe kompaktigitan ŝtonaron priverŝas (colcrete-betono, -proceso) aŭ injektas (prepact-betono, -proceso) per flueca cementmortero dotita per plastiga kaj stabiliga ingrediento |
100 |
kompaktigo de betonmiksaĵo ..... en compaction of concrete mixture |
teĥnologia procedo, per kiu oni atingas maksimuman denson de freŝa betono enmetita en ŝelaĵkeston aŭ muldilon |
100.1 |
kompaktigo per batado ........... en compaction by ramming |
kompaktigo de humida betonmiksaĵo enmetata kaj batata po unuopaj tavoloj per manaj aŭ maŝinaj kompaktigiloj (pneŭmataj, elektraj) |
100.2 |
kompaktigo per trapikado ....... en compaction by needling |
mana kompaktigado de semifluida ĝis flua betonmiksaĵo helpe de trapikado de la betonmaso per ŝtala stango dum samtempa frapado sur la ŝelaĵo; tiel oni atingas senaerigon kaj egalan disetendon de la miksaĵo inter la armaturo |
100.3 |
kompaktigo per vibrado .......... en compaction by vibration |
kompaktiga metodo, ĉe kiu estas en la betonmiksaĵon propagata meĥanika pulsado kapabla osciligi malgrandajn grajnojn de la miksaĵo, per tio en la miksaĵo malaltiĝas interna frotado kaj fluigita miksaĵo pro la gravita efiko ek- |
100.4 |
vakuproceda kompaktigo ....... en vacuum (processed) compaction
|
kompaktiga metodo, ĉe kiu post enmeto de betonmiksaĵo en specialan ŝelaĵon aŭ muldilon kaj post ties parta kompaktigo, oni helpe de vakuo elsuĉas el la miksaĵo la superfluan akvon |
100.5 |
kompaktigo per centrifuga forto en compaction by centrifugal force |
kompaktigado per ĵetado de betonmiksaĵo sur vandon de rotacianta formo; la metodo estas uzebla nur ĉe fabrikado de kavaj cilindraj produktoj el betono |
100.6 |
kompaktigo per ĵetado ............ en compaction by (concrete) slinging
|
kompaktigado de betonmiksaĵo okazas per ĵetado de la miksaĵo helpe de premaero aŭ rapide rotaciantaj padeloj en muldilon aŭ ŝelaĵkeston (v. Scienca Revuo, 1982, n-ro 2) |
100.7 |
kompaktigo per premado ........ en press compaction |
kompaktigado de betonmiksaĵo en fermitaj muldiloj per premo efektivigata kutime per hidraŭpremiloj |
100.8 |
kompaktigo per rulpremado ....... en compaction by rolling |
kompaktiga procedo, ĉe kiu betonmiksaĵo metita en platan muldilon estas kompaktigata per sistemo de ruloj efikantaj je la miksaĵo per alta premo |
100.9 |
kompaktigo per vibropremado ... en compaction by vibropressing |
kompaktigado de betonmiksaĵo per kombino de efiko prema kaj vibra, v. art. 100.3 kaj 100.7 |
101 |
flegado de freŝa betono........... en fresh concrete curing |
ŝirmado de freŝa betono en la stadio de komenca hardiĝado kontraŭ sekiĝo, ekz. per apliko de akvoretena ŝpruclikvo, malebliganta elvaporiĝadon de akvo el la surfaco de betono, aŭ per perioda akvumado |
102 |
betonmiksilo...................... en concrete mixerde Betonmischer m, Betonmisch- maschine f cs míchačka f na betonovou směs |
maŝino por miksado de betonmiksaĵo kaj mortero |
102.1 |
cikla miksilo....................... en cyclic mixerde zyklischer Mischer m cs cyklická míchačka f |
miksilo funkcianta en cikloj, kiuj konsistas el plenigado de tamburo, miksado kaj malplenigado |
102.2 |
kontinua miksilo .................. en continuous mixerde kontinuierlicher Mischer m cs kontinuální míchačka f |
miksilo por kontinua plenigado de komponentoj de betonmiksaĵo, seninterrompa miksado kaj elverŝado de preta miksaĵo |
102.3 |
liberfala miksilo .................... en free-fall mixerde Freifallmischer m cs spádová míchačka f |
miksilo, kies fikse ligitaj padeloj al rotacia mikstamburo levas, ŝutas kaj samtempe laŭakse puŝas la miksaĵon kaj tiel homogenigas la komponentojn |
102.4 |
trudmiksilo ........................ en forced mixer, mixer with forcedmixing cycle de Zwangmischer m cs míchačka f s nuceným mícháním |
miksilo, en kiu la miksaĵo estas movata aŭ a) en vertikala cilindra tamburo per padelsistemo, aŭ b) en horizontala aŭ oblikva trogo per padeloj fiksitaj al rotacia ŝafto |
102.5 |
vibra miksilo ..................... en vibrating mixerde Rüttelmischer m cs vibrační míchačka f |
miksilo, en kiu la komponentoj estas miksataj nur per cirkula movo sub efiko de vibratoro |
102.6 |
aktiviga miksilo .................... en activation mixerde Aktivierungmischer m cs aktivační míchačka f |
maŝino por miksado de mortero, en kiu samtempe aktiviĝas la ligento |
103 |
betonfarejo ....................... en concrete mixing plantde Betonmischanlage f, Betonwerk n cs betonárna f |
kompleksa maŝinaro destinita por produktado de betonmiksaĵo, kutime ĝi konsistas el provizejoj de unuopaj komponentoj de la miksaĵo, el livera kaj doza ekipaĵo, ĉerpiloj kaj el unu aŭ pli da miksiloj |
104 |
aŭtomiksilo ....................... en truck mixer, trailer mixerde Automischer m, Mischfahrzeug n cs automíchač m |
veturilo ekipita per miksilo por produktado de betonmiksaĵo dum la transporto direkte al konstruejo |
105 |
utila volumeno de mikstamburo .... en effective capacity (workingvolume) of mixing drum de nutzbares Trommelvolumen n cs užitečný objem míchacího bubnu |
la plej granda volumena kvanto de ĉiuj intermiksataj komponentoj, kiun eblas samtempe en la tamburo bonkvalite kunmiksi; oni esprimas ĝin en litroj aŭ dm3 |
106 |
nominala povumo de miksilo ..... en rated power of mixerde Nennleistung f des Mischers cs jmenovitý výkon m míchačky |
volumeno de nekompaktigita betonmiksaĵo fabrikita ĉe eluzo de la utila volumeno de mikstamburo kaj la plej kurta miksciklo en tempounuo; oni esprimas ĝin en m3/horo |
107 |
mikskamiono .................. en transit mixer vehicle |
kamiono speciale ekipita por transporti surstrate en limigita radiuso freŝe preparitan betonmiksaĵon sen riski apartiĝon de la mikskomponentoj |
108 |
transporta aŭtokuv[eg]o ......... en lorry-mounted troughde Beförderungswanne f cs přepravní vana f |
malfermita aŭ fermita baskula kuvo sur aŭtomobila ĉasio, destinita por transporto de betonmiksaĵo kaj mortero; ĝi povas esti ekipita per pendola miksa sistemo kontraŭ tavoliĝo kaj sedimentiĝo de la miksaĵo |
109 |
transprena kontenero .............. en acceptance containerde Abnahmebehälter m cs přejímací zásobník m |
interliga transprena ujo inter la primara kaj sekundara transporto de betonmiksaĵo fabrikita ekster la konstruejo, kapacite dimensiita laŭ transportiloj kaj kvanto de prilaborota miksaĵo |
110 |
betonujo …........................ en concrete distributing basketde Betonkorb m cs koš m na betonovou směs |
speciala ujo por betonmiksaĵo, portebla sub kranbrako; post mana aŭ pneŭmata liberigo de fermilo la miksaĵo el ĝi estas ŝutata rekte en la lokon de enmeto |
111 |
vibrotrogo ......................... en vibrating dropchutede Rüttelrinne f, Vibrationsrinne cs vibrační žlab m |
troga ekipaĵo destinita por transporto de betonmiksaĵo en la lokon de enmeto, ĝi konsistas el sekcioj ekipitaj per motora oscilfonto |
112 |
betonpumpilo ................... en concrete pumpde Betonpumpe f cs čerpadlo n na betonovou směs |
maŝino aranĝita por transporto de betonmiksaĵo tra tubaro |
113 |
vibratoro ........................... en vibratorde Vibrator m, Rüttler m cs vibrátor m |
meĥanismo ekscitanta oscilan movadon kun frekvenco kutime super 50 Hz; ĝi konsistas el unu aŭ pli da ekscitiloj de vibrado kaj el movilo (la movmeĥanismo povas mem funkcii kiel ekscitilo de vibrado) |
113.1 |
interna vibratoro .................. en internal vibratorde Eintauchrüttler m cs ponorný vibrátor m |
vibratoro, kiu ebligas vibran kapon mergi rekte en kompaktigatan betonmiksaĵon |
113.2 |
surfaca vibratoro ................. en surface vibratorde Oberflächenrüttler m cs příložný vibrátor m |
vibratoro, kiu per sia formo ebligas alfikson sur muldilon aŭ ŝelaĵvandon kaj ekigi ties osciladon - vibradon |
114 |
vibrotablo ......................... en vibration tablede Rütteltisch m cs vibrační stůl m |
elaste kuŝigita plato ekipita per unu aŭ pli da ekscitiloj de vibrado - vibratoroj |
115 |
glatiga trabo ..................... en vibrating beam, screedde Glättbohle f cs hladicí trám m |
trabo uzata por definitiva surfaca ebenigo kaj glatigo de kompaktigita freŝbetona tavolo; la trabo povas funkcii ankaŭ kiel kompaktiga, se ĝi estas ekipita per vibratoro |
116 |
finatoro ......................... en finisherde Finisseur m, Fertiger m cs finišer m |
ŝosea maŝino destinita por prilaboro de betonmiksaĵo (surmeto, kompaktigo, ebenigo, surfaca glatigo) ĉe area tavola aranĝo de la produkto (ŝoseo, dromo, ekstera aŭ interna areo) el cementbetono aŭ asfaltbetono (bitumizita gruzo) |
147 |
armatura ŝtalo .................. en reinforcing steelde Betonstahl m cs výztužná (betonářská) ocel f |
materialo de ŝtalaj armaturaj enmetaĵoj uzataj por armi betonon; ili estas aŭ el la ŝtalo kun esprimforta cedolimo aŭ el la ŝtalo sen esprimforta cedolimo, ĉe kiu pro simpligo de kalkulo estas por cedolimo konsiderata la limo 0,2 [ % ] |
148 |
armaturo ........................... en reinforcementde Bewehrung f cs výztuž f |
sumo de ĉiuj ŝtalaj armaj enmetaĵoj (dratoj, vergoj, kabloj, retoj k.s.) enmetataj en betonon; la sumo povas rilati al unu konkreta betona konstruelemento aŭ al ĝia transversa sekco |
148.1 |
ŝtalbetona armaturo ............ en concrete reinforcementde Betonbewehrungsstahl m cs betonářská výztuž f |
armaturo, kiu ne rezultigas prestreĉitecon en betono, kiel en la kazo de prestreĉa armaturo, v. art.148.2 |
148.2 |
prestreĉa armaturo .............. en prestressing steelde Spannbewehrung f cs předpínací výztuž f |
armaturo, kiu rezultigas intencatan daŭran prestreĉitecon en betono, v. art.169 |
148.3 |
armaturo kun glata surfaco ........ en reinforcement with smooth surfacede Bewehrung mit glatter Oberfläche cs výztuž f s hladkým povrchem |
armaturo, kies surfaco ne estas deformita cele por altigi koherecon de armaj enmetaĵoj al betono |
148.4 |
armaturo kun perioda surfaco .... en ribbed steelde Betonformstahl m cs výztuž s periodickým povr- chem, (tvarovaná výztuž) |
armaturo, kies surfaco estas pro altigo de kohereco al betono deformita, ekz. per rektaj aŭ ondumitaj elstaraĵoj evoluantaj sur la enmetaĵo paralele kun ĝia akso aŭ helice, per periode ripetiĝantaj kurtaj elstaraĵoj, enpremaĵoj k.s. |
149 |
arma enmetaĵo ..................... en reinforcing insertde Stahleinlage f cs výztužná vložka f |
unusola kaj memstara parto de armaturo, ekz unu arma drato, vergo, prestreĉa kablo k.s. |
149.1 |
nerigida arma enmetaĵo .......... en nonrigid reinforcing insertde nachgiebige Stahleinlage f cs netuhá výztužná vložka f |
elemento de armaturo kun neglektebla fleksa rigideco kompare kun fleksa rigideco de ŝtalbetona elemento, kiun ĝi armas |
149.2 |
rigida arma enmetaĵo .............. en rigid reinforcing insertde steife Stahleinlage f cs tuhá výztužná vložka f |
elemento de armaturo, pri kies fleksa rigideco estas necese en la statika kalkulo atenti |
150 |
arma drato ........................ en bracing wirede Versteifendrath m cs výztužný drát m |
arma enmetaĵo el ŝtala drato fride tirita kun konvencie limigita diametro 8 mm kaj malpli |
151 |
arma vergo ....................... en reinforcing barde einbetonierter Stab m cs výztužný prut m |
arma enmetaĵo kiel peco de ŝtalbetona aŭ prestreĉa armaturo, fabrikita el ŝtalo fride tirita kun nominala diametro pli granda ol 8 mm |
152 |
arma stango ..................... en reinforcing barde einbetonierte Stange f cs výztužná tyč f |
ŝtal-produkto laminita, ev. post laminado ankoraŭ firmigita, destinita por armado de betono; kutime oni fabrikas ĝin rondprofila:
|
153 |
stango firmigita per frida formado ... en bar strengthened by cold forming |
ŝtala arma stango post varma laminado firmigita pro altigo de cedolimo kaj rezisteco, plu formata fride, ekz. per premado, refoja laminado, tirado, tordado |
154 |
patentita drato .................. en patented wire |
drato, kiu antaŭ frida tirado estis speciale varme prilaborita: varmigita je harda temperaturo kaj poste trempe malvarmigita en plumba aŭ sala bano; per tiu ĉi hardado oni celas atingon de alta formeblo |
155 |
arma reto .......................... en reinforcing mesh |
arma enmetaĵo kreita per du varpoj de armaj vergoj (laŭ-longaj kaj transversaj) kutime reciproke ortaj, kiuj en la lokoj de kruciĝo estas kunligitaj per veldado aŭ plektado |
156 |
fleksado de armaturo .............. en reinforcement bendingde Betonstahlbiegen n cs ohýbání n výztuže |
prilaboro de armaturo, dum kiu estas fleksataj la armaj vergoj kaj stangoj laŭ en projekto preskribita formo; la fleksado okazas mane aŭ maŝine, kutime fride, ĉe dikaj profiloj ankaŭ en varma procedo |
157 |
plektado de armaturo .............. en wire bindingde Flechten n cs vázání n výztuže |
kunigado kaj bindado de la elementoj de armaturo por statike efika ŝtalbetona elemento ĉu ekster ĝi aŭ rekte en ĝia pozicio; la plektado okazas helpe de binda drato, aŭ per veldado, rezulto estas armaturo aŭ armoskeleto |
158 |
oblikva flekso ................... en biaxial bendingde schiefe Biegung f cs šikmý ohyb m |
parto de la tonda armaturo kreita per flekso de laŭlonga enmetaĵo oblikve ekde la tirata flanko al la premata flanko de fleksata betonelemento, proksime ĉe la subapogiloj pro tondofortoj |
159 |
jugeto ............................ en stirrup, tiede Bügel m cs třmínek m |
arma enmetaĵo orta aŭ oblikva al laŭlonga armaturo; ĝi funkcias kiel tonda armaturo garantianta la tutecon kaj integran efikon de la ŝtalbetona profilo. Jugetoj baras deflankiĝon de la laŭlongaj enmetaĵoj kaj ties fendan efikon je betono; jugetoj distingiĝas laŭ:
|
160 |
kroĉilo ........................... en tiede Schnalle f cs spona f |
arma enmetaĵo funkcianta kiel tonda transversa aŭ helpa armaturo ĉirkaŭprenanta du laŭlongajn enmetaĵojn lokitajn ĉe kontraŭaj surfacoj de betonelemento |
161 |
ankra hoko ........................ en anchor hookde Endhaken m cs koncový hák m |
ekstremo de arma vergo fleksita je 90° ĝis 180° cele por ankri la vergon en betono; laŭ angulo de flekso distingiĝas hoko ortangula, akutangula kaj duonronda |
162 |
binda drato ....................... en binding wirede Bindedraht m cs vázací drát m |
mola ŝtala drato por kunligado • bindado - de unuopaj pecoj de armaturo en la procedo de plektado |
163 |
distancilo .......................... en spacer blockde Abstandhalter m cs distanční vložka f |
intermetaĵo aŭ submetaĵo garantianta ĝustan pozicion de armaj enmetaĵoj, ankaŭ necesan distancon disde ŝelaĵa surfaco; en tiu kazo ĝi garantias bezonatan kovran betontavolon super la armaturo |
164 |
kupla elemento .................... en shear connectorde Verbundelement n cs spřahující prvek n |
statike efika kontraŭŝova elemento - kuplilo, kutime el ŝtalo, kiu estas ankrita por kunfiksi du partojn de unu statika profilo, kiuj iel distingiĝas, ekz. laŭ materialo (ŝtalbetono - ŝtalo), laŭ streĉiteco (ŝtalbetono - prestreĉita betono), laŭ tempo de pretigo (ŝtalbetono - ŝtalbetona prefabrikaĵo); kupla elemento povas havi formon de hoko, krampo, maŝo, tigo kun kapo, helica drato k.s. |
165 |
armatura skeleto ................. en reinforcement cagede Bewehrungskorb m, Bewehrungsgerippe n cs výztužná kostra f, výztužný koš m |
armaturo pretigata en armista laborejo el antaŭe fleksitaj armaj elementoj per ties plektado aŭ veldado, destinita por statike efika ŝtalbetona konstrukto; post la pretigo ĝi estas fiksata en ŝelaĵon aŭ muldilon kiel tuto Permesata sinonimo: armoskeleto |
165.1 |
memporta armatura skeleto ....... en self-supporting reinforcementcage de selbsttragender Bewehrungskorb cs samonosná výztužná kostra f |
armoskeleto, kiu konsistas el rigidaj kaj nerigidaj armaj enmetaĵoj kunligitaj per veldado (ŝtalo kun garantiita veldeblo); ĝi devas mem sen kunefiko de betono porti ĉiujn ŝarĝojn ĝis la tempo, kiam la betono atingos certan minimuman firmecon |
166 |
porta armaturo ..................... en main barsde Tragbewehrung f cs nosná výztuž f |
armaturo, ĉe kiu oni supozas streĉon pro ŝarĝo kaj transigon de fortoj en koncerna elemento aŭ konstrukto |
166.1 |
ĉefa armaturo ................... en main reinforcementde Hauptbewehrung f cs hlavní výztuž f |
sumo de armaj enmetaĵoj, kiuj akceptas la ĉefan, ordinare laŭlongan tiran streĉon (ĉe la fleksataj betonelementoj) |
166.2 |
laŭlonga armaturo ............... en longitudinal reinforcementde Längsbewehrung f cs podélná výztuž f |
porta armaturo paralela al mezlinio ev. mezebeno de la konstrukta betonelemento |
166.3 |
tira armaturo ..................... en tension reinforcementde Zugbewehrung f cs tahová výztuž f |
porta laŭlonga armaturo en la tirata zono de sekco |
166.4 |
prema armaturo ................... en compression reinforcementde Druckbewehrung f cs tlaková výztuž f |
porta laŭlonga armaturo en la premata zono de sekco |
166.5 |
tonda armaturo ................... en shear reinforcementde Spaltbewehrung f, Schubbe- wehrung cs smyková výztuž f |
porta armaturo destinita por transigado de la tondaj kaj ev. ankaŭ de la ĉefaj tir-tensioj, kiujn ne eblas aljuĝi al betono; la resuma nomo por la porta juga armaturo kaj oblikvaj fleksoj |
166.6 |
jug[et]a armaturo ................. en stirrup reinforcementde Bügelbewehrung f cs třmínková výztuž f |
jugetoj kaj kroĉiloj kune; la juga armaturo povas esti porta aŭ helpa |
166.7 |
transversa armaturo ............ en cross-wise reinforcement,transverse reinforcement de Querbewehrung f cs příčná výztuž f |
porta armaturo situanta en la orta direkto al mezlinio ev. mezebeno de la betonelemento, aŭ al la direkto de ĉefa premo en la betonelemento |
166.8 |
distribua armaturo ............... en distribution reinforcementde Querbewehrung f, Verteilerei- sen n cs rozdělovací výztuž f |
armaturo de plataj kaj spacaj betonelementoj, kutime metita en la orta direkto al la porta armaturo, en la ebeno paralela kun la mezebeno; ĝia okaza transversa porta funkcio ne estas konfirmata per kalkulo |
166.9 |
transporta armaturo ............ en transport reinforcementde Transportbewehrung f cs dopravní výztuž f |
porta armaturo, kiu garantias nedifekteblon de betona prefabrikaĵo ĉe ties levo el la muldilo, transporto kaj muntado |
167 |
neporta armaturo ................. en nonloadbearing reinforcementde nicht tragende Bewehrung f cs nenosná výztuž f |
armaturo, kun kies porteblo oni ne kalkulas, ĝi ne estas dimensiata en statika kalkulo; ĝia funkcio povas fonti el alia ol statika vidpunkto |
168 |
helpa armaturo .................... en auxiliary reinforcementde Hilfsbewehrung f cs pomocná výztuž f |
armaturo, ĉe kiu oni ne supozas transigadon de fortoj en la konstrukto, en la statika dimensiado oni konscie ne kalkulas kun ĝi |
169 |
prestreĉiteco .................... en prestress[ing]de Vorspannung f cs předpětí n |
la stato de daŭra interna streĉo de betono elvokita per prestreĉa armaturo (v. art.148.2) sendepende de ŝarĝo |
170 |
antaŭhardiĝa prestreĉado ....... en pre-tensioningde Vorspannung f mit sofortigem Verbund cs předpínání n předem |
estigo de prestreĉiteco en betono per prestreĉa armaturo, kiu estis streĉita inter pozicie fiksaj blokoj, enbetonita kaj post hardiĝo de betono liberigita el la ligo kun la blokoj |
171 |
posthardiĝa prestreĉado ......... en post-tensioningde Vorspannung f mit nachträgli- chem Verbund cs předpínání n dodatečné |
estigo de prestreĉiteco en betono per prestreĉa armaturo disapogita sur la jam hardiĝinta betono de la prestreĉata elemento |
172 |
perdo de prestreĉ[itec]o ......... en prestress lossde Spannkraftverlust m cs ztráta f předpětí |
fenomeno daŭre okazanta pro influoj de certaj cirkonstancoj, kiuj malaltigas la prestreĉitecon |
173 |
prestreĉa enmetaĵo .............. en prestressing barde Spanneinlage f cs předpínací vložka f |
unusola kaj memstara prestreĉa drato (ekz. patentita), plektaĵo el 2 aŭ 3 dratoj, ŝnuro, kablo, vergo, stango, kiu estas gvidata laŭlonge tra fleksata betonelemento por arma celo |
174 |
prestreĉa ŝnuro .................... en prestressing ropede Spannseil n cs předpínací lano n |
Sepdrata ŝnuro 1 + 6, volvita el 7 glatsurfacaj ŝtalaj dratoj de ronda profilo |
175 |
prestreĉa kablo .................... en prestressing cablede Spannkabel n cs předpínací kabel m |
fasko de paralele kunigitaj prestreĉaj enmetaĵoj - dratoj |
176 |
kabla kanaleto .................. en cable channelde Bündelkanal m cs kabelový kanálek m |
laŭlonga kavaĵo en betona konstruelemento, tra kiu oni tredas kaj streĉas kablon, kaj kiun oni poste kontraŭkorode injektas per cementa pasto, mortero, lubrikaĵo k.s. |
177 |
kabla tubo ......................... en cable tube |
tubo (plasta, metala) kreanta kablan kanaleton en betono, v. art. 176 |
178 |
injekta mortero ..................... en grout[ing mortar]de Injektionsmörtel m cs injektážní malta f |
miksaĵo destinita por injekte plenigi la spacon inter kablo kaj interna surfaco de la kabla kanaleto |
179 |
ankrado de prestreĉa armaturo .. en anchorage of prestressing steelde Ankerung f der Spannbewehrung cs kotvení n předpínací výztuže |
fidinda aranĝo por sekura transigo de forto, prezentanta prestreĉitecon, el la prestreĉa armaturo en la betonon |
180 |
ankrolongo de prestreĉa armaturo .. en anchorage lenght of prestres-sing steel de Verankerungslänge f der Spannbewehrung cs kotevní délka f předpínací výztuže |
longo de tiu parto de la prestreĉa armaturo ankrita en betono per kohereco, en kiu la tuta prestreĉa forto transiĝas en la antaŭe prestreĉitan betonon |
181 |
ankra zono ....................... en anchorage zonede Verankerungszone f cs kotevní oblast f |
Parto de la betonelemento, kiu situas tuŝapude al la armatura ankra aranĝaĵo; la prestreĉa forto ne estas en la zono distribuita unuforme |
182 |
ankro ............................. en anchorde Anker m cs kotva f |
Ilo, kutime ŝtala, ebliganta ankri prestreĉitan armaturon, fabrikita ekster la konstruo kaj metita antaŭ la streĉado en la ankran zonon |
182.1 |
ankra plato ....................... en anchor (bearing) platede Ankerplatte f cs kotevní deska f |
parto de la ankra aranĝaĵo (ankro), kiu estas ŝtala plato kun unu aŭ pli da konusaj truoj; ĝi servas por ankrado de kabloj pere de ankraj konusoj |
182.2 |
ankra konuso ................... en anchor (male) conede Ankerkegel m cs kotevní kuželka f, (k. kuželík m) |
parto de ankra konusforma aranĝaĵo (ankro), kiu servas por ankrado de kablo en la truo de la ankra plato |
183 |
nominala diametro de enmetaĵo ... |
diametro menciita en ĉi-rilataj normoj de ŝtaloj destinitaj por betonarmaturo |
184 |
sekcoareo de enmetaĵo ........... en cross-sectional area of insertde Querschnittsfläche f der Einlage cs průřezová plocha f vložky |
areo respondanta al nominala diametro kaj al ceteraj nominalaj dimensioj de la enmetaĵo, menciita en la normo de produktoj el koncerna betonarmatura ŝtalo |
185 |
sekcoareo de armaturo ........... en cross-sectional area of reinfor-cement de Querschnittsfläche f der Bewehrung cs průřezová plocha f výztuže |
sumo de sekcoareoj de armaj enmetaĵoj, kiuj en koncerna transversa sekco de betonelemento formas armaturon |
186 |
garantiata (norma) firmeco de materialo .......................... en guaranty (standard) strengthde garantierte (Normen-) Festig- keit f cs zaručená (normová) pevnost f materiálu |
valoro de firmeco de materialo, kiu estas atingata kun statistika garantio 0,95 |
187 |
cedolimo ........................... en yield pointde Streckgrenze f cs mez f kluzu (průtažnosti) |
streĉo, ĉe kiu ŝtalo ekzamenata en tiro komencas unuafoje signife plilongiĝi sen kresko de ŝarĝo, aŭ ĉe kiu okazas plilongiĝado akompanata per malkresko de ŝarĝo |
188 |
limo 0,2 ......................... en elastic limit at strain 0,2 %de Streckgrenze f 0,2 % cs mez 0,2 |
streĉo, kiu en ŝtalo sen klara kaj signifa cedolimo rezultigas daŭran proporcian plilongiĝon 0,2 % |
189 |
labora diagramo ................... en operating (working) diagramde Arbeitsdiagramm n cs pracovní diagram m |
dependeco inter streĉo kaj deformiĝo esprimita per analitika funkcio tabele aŭ grafike; konstatebla estas zono de elastaj deformiĝoj, post la cedolimo grade altiĝas supereco de plastecaj deformiĝoj kaj post la rezistolimo okazas maldikiĝo de la stangoprofilo kaj disŝiro |
190 |
duktileco ........................... en ductilityde Bruchdehnung f, Duktilität f cs tažnost f |
propreco de tenacaj materialoj, kies plasteca kampo de deformiĝo estas signifa. Ĝi estas demonstrata per daŭra proporcia plilongiĝado de vergo en la momento de disŝiro, esprimita en procentoj |
191 |
grado de armigo .................. en degree of reinforcingde Bewehrungsgrad m cs stupeň m vyztužení |
rilato de la sekcoareo de armaturo al la tuta sekcoareo de betonelemento laŭ regulo de koncerna normo; ĝi estas esprimata per proporcia nombro aŭ per procento (procento de armaturo en la sekcoareo) |
192 |
ankrolongo ....................... en anchor lengthde Verankerungslänge f cs kotevní délka f |
longo de arma enmetaĵo (ankrita pere de kohereco), laŭlonge de kiu la tuta tirforto streĉanta la enmetaĵon transiĝas en betonon |
193 |
jung[ad]o de armaturo ........... en jointing of reinforcementde Bewehrungstossen n cs stykování n výztuže |
libera aŭ fiksa kunigo de du armaj enmetaĵoj en laŭlonga direkto tiel, ke ambaŭ enmetaĵoj efiku el statika vidpunkto kiel unu enmetaĵo sen interrompo; libera kunigo okazas per reciproka transmeto kaj dratbindo (efikas la kohereco al betono), la fiksa kunigo okazas per veldo aŭ speciala elprovita maniero; (jungo v. art. 210) |
193.1 |
longo de transmeto de armaj enmetaĵoj .......................... en lap of splice of reinforcing barsde Überdeckungslänge f der Stahleinlage cs přesahová délka f výztužných vložek |
longo, kiu estas necesa por ĉiu paro de armaj enmetaĵoj kunligataj per reciproka transmeto de ties apudaj ekstremoj, por ke la tuto povu esti statike plene uzebla |
194 |
kovra tavolo de armaturo ........ en reinforcement protecting layerde Bewehrungschutzschicht f cs krycí vrstva f výztuže |
tavolo de betono inter la surfaco de betonelemento kaj al ĝi plej proksima surfaco de arma enmetaĵo |
195 |
betona elemento ................. en concrete elementde Betonelement n cs betonový prvek m |
la plej simpla speco de betona konstrukto kaj strukturo en prikonsidero de statika efiko de la elemento |
195.1 |
premata elemento ............... en compression elementde gedrucktes Element n cs tlačený prvek m |
elemento streĉata precipe per premo, t.s. per normala forto efikanta encentre aŭ ekstercentre, paralele al la laŭlonga akso de la elemento |
195.2 |
tirata elemento .................... en tension elementde gezogenes Element n cs tažený prvek m |
elemento streĉata precipe per tiro |
195.3 |
fleksata elemento ..........…...... en bended element |
elemento streĉata precipe per flekso (inkluzive de tondo); ties ĝenerala reprezentanto estas balko, en la fako de betono la elemento estas nomata trabo |
196 |
verga elemento ................... en bar (rod) elementde Stabelement n cs prutový prvek m |
elemento, kies sekcodimensioj estas orde egalaj kaj kies longo estas forte pli granda kompare kun la dimensioj de la sekco; modelo de la elemento estas reduktita al unudimensia mezlinio. Dominanta streĉo estas premo (kolono, piliero), flekso, tondo (trabo) kaj tiro (tirvergo, kablo) |
196.1 |
kolono .......................... en column, pole, post, strutde Säule f cs sloup m |
rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas |
196.2 |
trabo ............................. en beam, girderde Balken m cs trám m |
balka verga elemento, kiu havas plenprofilan sekcon (ĉe betono kaj ligno) aŭ ekz. I-forman (ĉe ŝtalo), kaj estas streĉata precipe per flekso, tondo, ev. ankaŭ tordo; en konstrufako ĝi distingiĝas kiel plafontrabo (solivo), ĉeftrabo, framtrabo; la ĉefaj materialoj: ligno, armita betono, ŝtalo |
196.3 |
slabotrabo ....................... en slab and beamde Balken m und Decke f cs deskový trám m |
trabo, kiu estas fikse ligita kun slabo, plej ofte en la supra premata zono, kiel okazas ĉe traba plafono; ambaŭ partoj statike efikas kune (trabo kun la sekco T k.s.) |
196.4 |
tirvergo ........................ en draw bar, draw rod, tiede Zugstange f cs táhlo n |
verga elemento de arka aŭ romplinia konstrukto transprenanta horizontalan komponenton de oblikva premforto je subapogiloj, aŭ elemento plenumanta funkcion de pendigilo (plej ofte kiel ŝtala elemento) |
197 |
area elemento .................. en surface elementde Flächenelement n cs plošný prvek m |
elemento, kies du dimensioj estas orde egalaj kaj kompare kun ili la dikeco estas orde malpli granda; modelo de la elemento estas reduktita al dudimensia mezebeno, kiu prezentas esencajn proprecojn de vanda aŭ slaba karaktero de elemento:
|
197.1 |
vando ........................... en wallde Wand f cs stěna f |
ebena area elemento, kutime vertikala, streĉata precipe per premo, en specialaj kazoj per tiro ev. tondo en ties mezebeno |
197.2 |
slabo ............................ en slab, platede Platte f cs deska f |
ebena area elemento streĉata precipe per flekso kaj tondo en la orta direkto al ĝia mezebeno, en la kazo de ambaŭdirekta efikado de slabo aperas en la slabo tordmomantoj |
197.21 |
unudirekta slabo ................. en one-way slabde zweiseitig gelagerte Platte f cs nosníková deska f |
slabo apogita ĉe du kontraŭaj, kutime paralelaj flankoj de sia periferio |
197.22 |
kontinua slabo .................... en continuous slabde durchlaufende Platte f cs spojitá deska f |
slabo (same pri trabo, balko) en direkto de porta armaturo etendiĝanta trans pli ol du subapogiloj, statike nedeterminita; la gradon de statika nedeterminiteco esprimas nombro de internaj subapogiloj, la randa enfikso (v. art. 213) altigas la nedeterminitecon je unu grado |
197.23 |
kantilevra slabo .................. en cantilever slabde Konsolplatte f cs krakorcová (konzolová) deska |
slabo enfiksita (ankrita) ĉe unu flanko de sia periferio, la ceteraj flankoj estas neapogitaj. (Rim.: La formo “konzola“ estas uzebla, tamen ĝi rilatas pli al verga trabo) |
197.24 |
dudirekte efika slabo .............. en two-way slabde zweiachsig bewehrte Platte f cs deska f působící ve dvou smě- rech |
slabo apogita en tia maniero, kiu rezultigas deformiĝon de la slabo en du reciproke ortaj direktoj (dukurbeca ebeno); ĝian dimensiadon decidas efikoj de ŝarĝo en ambaŭ direktoj |
197.25 |
slabo apogita tutperiferie ....... en two-way slabde zweiachsig bewehrte Platte f cs deska f podepřená po obvodu |
slabo apogita en ĉiuj flankoj de sia periferio; ĉe plane ortangula slabo laŭ armigo ĝi estas identa kun la slabo dudirekte efika, art. 197.24 |
198 |
betona konstrukto .............. en concrete constructionde Betonkonstruktion f cs betonová konstrukce f |
konstrua konsistaĵo de elementoj el betono kaj ŝtalbetono kiel parto de tuto aŭ mem la tuto, servanta por destinita celo (konstrukto de ŝtuparo, de ponto, de konstruaĵo); konstruktoj distingiĝas laŭ materialo, teĥnologio, prilaboro |
199 |
balko ............................ en beam, girderde Träger m, Tragbalken m cs nosník n |
unuverga elemento (trabo), vando (vanda balko) aŭ verga plurelementa konstrukto (truso, solvo laŭ Vierendeel) kuŝigita sur la subapogiloj kaj streĉata per eksteraj fortoj flekse aŭ flekse kaj torde; balkoj distingiĝas, 1. laŭ nombro de subapogiloj (simpla, kontinua), 2. laŭ speco de subapogo de ekstremoj (ŝoveble apogita, enfiksita, artika, konzola, sur elasta grundo), 3. laŭ speco de ŝarĝo (unuforme etendita, soleca), 4. laŭ ŝanĝiĝo de sekco laŭlonge (kun konstanta aŭ varia sekco, romplinia), 5. kantilevra |
199.1 |
vanda balko ..................... en plate girderde Vollwandträger m cs stěnový nosník m |
ebena area elemento, streĉata precipe per flekso kaj tondo en la ebeno de la elemento; la rilato de ĝia sekco-alto al la spano estas kutime pli granda ol 1:4 (konvencio) |
199.2 |
Vierendeel-balko ................. en Vierendeel girder |
frama konstrukto destinita por transigado de precipe fleksefika ŝarĝo, konsistanta el vergaj elementoj kunigitaj flekse rigide. Unuopaj elementoj (membroj, vertikaloj) estas streĉataj per kombino de normalaj fortoj (premo kaj tiro), flekso kaj tondo. La fleksa rigideco estas granda kaj dependas de la distanco inter premata kaj tirata membroj |
200 |
arko .............................. en arch |
kurboforma konstrukto streĉata precipe per premo. Ne- |
201 |
volbo ............................ en vault |
area spaca aŭ verga arka konstrukto, kiu ne kapablas kontraŭefiki tiran streĉon. Volbo estas streĉata per premo, ev. per premo kombinita kun malgranda flekso, se la rezultanto de fortoj restas en la kerno de sekco. Por volbo kaj ĝia efiko estas decida la kapto de horizontalaj fortoj sur la subapogiloj |
202 |
ŝelo ............................... en shell |
kurbarea spaca maldika konstrukto, kiu transigas eksteran ŝarĝon precipe per normala efiko - preme aŭ tire, en limigita grado ĝi povas esti streĉata ankaŭ per fleksmomantoj; por funkciado de ŝelo estas decida kapto de horizontalaj fortoj ĉe la subapogiloj |
203 |
faldoslabo ........................ en folded slab |
slaba ŝelo konsistanta el maldikaj slaboj, kies transversa sekco prezentas mezlinion kiel romplinion, unuopaj slaboj estas en laŭlongaj eĝoj kunigitaj fikse aŭ helpe de rektliniaj artikoj, ambaŭ frontaj subapogaĵoj estas en vertikala ebeno rigidaj |
204 |
truso ............................. en trusswork |
konstrukto destinita por transportado de precipe fleksefika ŝarĝo, konsistanta el vergaj elementoj (membroj, vertikaloj, diagonaloj) kutime kunligitaj kvazaŭ artike kaj streĉataj per tiro kaj premo. Trusa konstrukto kiel tuto distingiĝas per granda fleksa rigideco en sia propra ebeno, ĝi dependas de la distanco inter premata kaj tirata membroj |
205 |
vertikala rigidiga elemento ........ en vertical stiffening elementde vertikales Versteifungselement n cs svislý ztužující prvek m |
vertikala stabiliga elemento, kiu transigas horizontalajn fortojn, ekz. de vento, efikantajn je konstruaĵo. Simile kiel la elemento povas funkcii plurelementa vertikala rigidiga konstrukto (sistemo), ekz. kerno • v. art. 207 |
206 |
rigida framo ..................... en rigid frame |
konstrukto konsistanta el vertikalaj (kolonoj) kaj horizontalaj (framtraboj) vergaj elementoj, kiuj kruciĝas en rigidaj nodoj; elementoj de framo estas streĉataj precipe per premo, flekso kaj tondo, en iuj kazoj per tiro; rigida framo funkcias ankaŭ kiel stabiliga sistemo de konstruaĵo |
207 |
kerno ............................ en core-shaft |
spaca rigida konsistaĵo de vandoj en formo kutime fermita, kies unuopaj areaj elementoj estas streĉataj per kombinita slab-vanda fortefiko; kerno kiel tutaĵo estas streĉata precipe per premo, flekso kaj tondo. Kernoj estas uzataj kiel stabiligaj konstruktoj en altaj konstruaĵoj (vertikalaj komunikaj spacoj) |
208 |
betona prefabrikaĵo ............ en concrete component (unit)de Beton[fertig]teil n cs betonový dílec m |
memstara antaŭfabrikita kaj unuope muntata parto de betona konstrukto kaj strukturo, priskribebla ankaŭ kiel antaŭfabrikita betona elemento |
209 |
kontakto ........................... en contactde Berührung f, Stoss m, Kontakt m cs styk m |
loko en la konstrukto, en kiu per junto kontaktas du aŭ pli da aparte muntitaj elementoj, je kiuj la konstrukto estis dividita pro kialo teĥnologia aŭ alia |
210 |
jungo ............................ en jointde Verbindung f cs spoj m |
interliga aranĝo, kiu garantias fiksan aŭ artikan kunligon de du aŭ pli da elementoj, resp. fiksan aŭ artikan alligon de nova elemento al konstrukto; v. ankaŭ art. 193. |
211 |
junto ............................. en joint |
la kuniga interspaco inter du elementoj aŭ inter du tavoloj de la sama materialo, se pro iu ekstera kaŭzo la apartigo estas konstatebla; inter du elementoj junto povas esti plenigita per gluo, mastiko, mortero k.s. |
211.1 |
labora junto ..................... en construction joint |
junto dividanta monolitan konstrukton laŭ etapoj de sinsekva betonado, kiam en paŭzoj la betono parte hardiĝis; lokigo de la junto devas esti statike sekura |
211.2 |
dilata junto ...................... en dilatation joint, expansion joint |
intence farita junto dividanta konstrukton kaj ankaŭ konstruaĵon je memstaraj partoj, kiuj el la statika vidpunkto ne estas interligitaj kaj povas mem kontraŭstari volumenajn ŝanĝojn de betono, ŝanĝojn elvokitajn per temperaturo k.s., kaŭzantajn nur negravan streĉon. |
212 |
rekta surmeto .................. en direct (straight) seating |
surmeto de porta elemento sur la subapogan elementon tiel, ke fortoj aperantaj en la kuŝloko efikas en la premata zono de la suba portanta elemento |
213 |
enfikso de elemento ............... en fiksing (restraint) of elementde Einspannung f des Elementes cs vetknutí n prvku |
speco de jungo, kiu prezentas unu elementon ligitan al la alia fikse, t.s. reciproke senmove; el statika vidpunkto la fikso povas esti parta, rigida (plena) aŭ elasta |
214 |
strukturo ........................... en structure |
1. sistemo, en kiu estas kunaranĝitaj diversaj partoj de konstruo; 2. Maniero, en kiu diversaj partoj de homa kreaĵo estas kunaranĝitaj en unu tuton |
215 |
betona strukturo .................. en concrete structurede Betontragwerk n cs betonová nosná konstrukce f |
strukturo de konstruaĵo, kiu prezentas portan sistemon el betono: skeletan, vandan, kombinitan |
215.1 |
monolita strukturo ............... en cast-in-situ structurede Massivbau m cs monolitická konstrukce f |
strukturo, kies unuopaj elementoj estas betonataj rekte en la loko de sia statika efiko kaj formas kun la ceteraj elementoj de la strukturo kompaktan, resp. unupecan tuton - dilatunuon |
215.2 |
munt[ebl]a strukturo ............... en assembled structurede Montagebau m cs montovaná konstrukce f |
strukturo, kies unuopaj elementoj estas fabrikataj aparte ekster la loko de sia konsiderata statika efiko, kiel prefabrikaĵoj; en la etapo de konstruado la prefabrikaĵoj estas munte fiksataj jam pretaj |
215.3 |
frama strukturo .................... en frame(d) structurede Rahmenkonstruktion f cs rámová konstrukce f |
statike nedeterminita strukturo formata precipe per vergaj elementoj: kolonoj (fostoj), framtraboj (rungoj) |
215.4 |
skeleta strukturo .................. en skeletal structurede Skelettkonstruktion f cs skeletová konstrukce f |
framaj strukturoj (art. 215.3) kaj neframaj strukturoj kun centre streĉataj kolonoj kaj nur slaboj kiel horizontalaj portaj elementoj; la neframa strukturo bezonas vertikalan rigidigan sistemon, ekzemple kernon |
215.5 |
vanda strukturo .................... en planar structurede Wandkonstruktion f cs stěnová konstrukce f |
strukturo, kies portan sistemon formas vandoj kaj slaboj |
216 |
kuba firmeco de betono .......... en concrete cube strengthde Betonwürfelfestigkeit f cs krychelná pevnost f betonu |
meza premfirmeco de betono konfirmita per ekzameno difinita en teĥnika normo; kutime oni ekzamenas garnituron de tri kuboj de difinita grandeco, elfaritan, tenatan kaj preme ekzamenatan laŭ norme preskribita maniero |
217 |
marko de betono ................. en concrete markde Betonzeichen n cs značka f betonu |
nombra esprimo de kuba firmeco de betono de certa klaso (konvencia firmec-nivelo), sub kiu ne povas malaltiĝi la mezvaloro determinita laŭ rezultoj de ĉiuj kontrol-ekzame-noj pri kuba firmeco de koncerna betono; disdivido de la firmeco al klasoj en naciaj normoj varias |
218 |
norma streĉado .................... en standard stressde genormte Beanspruchung f cs normové namáhání n |
lima valoro de koncerna streĉado (firmeco, cedolimo); ĝi povas esti atingata per teoria kalkulo aŭ kiel mezvaloro de rezultoj en ekzamenoj garantiantaj preskribitan fidindecon |
219 |
kalkula strećado ................... en design stressde Rechenbeanspruchung f cs výpočtové namáhání n |
norma streĉado multiplikita per koeficientoj, kiuj konsideras analizon de ŝarĝado kaj spertojn en la rilato al t.n. limaj statoj, v. art. 220 |
220 |
lima stato .......................... en limit statede Limitstand m cs mezní stav m |
unu el statoj, ĉe kiuj strukturo, konstrukto aŭ fundamento ĉesas senmanke kaj plene sekure servi al sia destino; oni distingas liman staton de a) porteblo, b) deformiĝo kaj |
221 |
ŝarĝeblo de konstrukto ........... en loading (bearing) capacity ofconstruction de Tragfähigkeit f der Konstruktion cs únosnost f konstrukce |
la plej granda valoro de ŝarĝo, ĉe kies transpaŝo la konstrukto ĉesas servi al sia destino |
222 |
ŝarĝeblo de sekco ............... en bearing power of sectionde Tragfähigkeit f des Querschnittes cs únosnost f průřezu |
la plej granda valoro de fleksa momanto, de aksa aŭ puŝa forto en la rilato al la juĝata sekco, ĉe kies atingo aŭ transpaŝo ekestas la lima stato, ekz. rompiĝo de betono, supernorma longiĝo de armaj enmetaĵoj k.s. |
223 |
porta zono de sekco............. en bearing portion of sectionde Tragzone f des Querschnittes cs nosná část f průřezu |
parto de sekco, kiu estas bezonata por transigado de internaj fortoj; tiun parton oni traktas en statika kalkulo |
223.1 |
premata zono ................... en compressive portion (zone)de Druckgebiet n cs tlačená oblast f |
parto de sekco de porta betonelemento, en kiu betono en la esplorata fazo de funkciado estas streĉata per premo |
223.2 |
tirata zono ......................... en tensile portion (zone)de gezogenes Gebiet n cs tažená oblast f |
parto de sekco de porta betonelemento, en kiu betono en la esplorata fazo de funkciado estas streĉata per tiro |
224 |
efika alto de sekco ............... en effective depth of sectionde wirkungsvolle Querschnitts- höhe f cs účinná výška f průřezu |
distanco de la sekcocentro de kalkulebla tirata armaturo disde la premata sekcorando de la fleksata betonelemento |
225 |
brako de internaj fortoj ........... en lever arm, arm of internal forcesde Arm m der inneren Kraft cs rameno n vnitřních sil |
distanco de la sekcocentro de kalkulebla tirata armaturo disde la rezultanto de normalaj fortoj en la premata sekcozono de la fleksata betonelemento |
La terminaro pri betono kaj betonistaj laboroj estis prilaborata en la tempo, kiam klare montriĝis, ke la Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) ne sukcesis fruktodone establiĝi kaj teorie kaj praktike stimuladi dezirindan disvolvon de la faka Esperanto. Unu el gvidaj personoj de iama TEC en la jaro 2000 formulis tezon, ke “terminologia laboro en la planlingvo ne eblas, ĉar ties lingvokomunumo estas tro malgranda, ĝi havas tro malmultajn fakulojn kaj preskaŭ ne la bezonatajn financajn rimedojn“.
Kun la eldiro ne eblas konsenti, ĉar koncernajn aktivecojn influas pli la scipovo, organiza kapablo kaj entuziasmo de individuoj ol grandeco de lingvokomunumo (loĝantoj de ŝtato, niakaze nombro de esperantistoj), nombro de koncernaj profesiuloj kaj disponebla monsumo.
Semo por tiu ĉi terminaro formiĝis jam en la jaro 1992 kiel demonstra elmontro okaze de mia prelego en la terminologia konferenco kadre de la Universala Kongreso en Vieno, temo “Individua kaj kolektiva laboroj pri terminaroj“. La unuan version de la terminaro mi tutamplekse ellaboris komence de la jaro 2000 kaj tuj poste proprainiciate kolektis bonvolajn konstrufakulojn kaj formis teĥnikan komisionon por konduki la terminaron al necesa internacia nivelo, kiu ĉe esperanta terminaro estas nepra kondiĉo.
Betono estas apud ligno, briko kaj ŝtalo grava tradicia konstrumaterialo, laŭ aspekto, celo kaj apliko ĝenerale konata al homa populacio. Ankaŭ pri ties konsisto, teĥnologio kaj proprecoj normala homo iom scias. Tamen, komuna leksiko de neniu lingvo kapablas eldiri pri betono ĉion necesan, teorio kaj praktiko de tiu ĉi materialo nuntempe bezonas ampleksan terminan aparaton, por ke fakuloj povu senĝene pri la betono trakti.
La aŭtora kolektivo en la traktado plurfoje montris diferencajn starpunktojn, kiujn estis necese solvi per serĉado de por ĉiuj akcepteblaj rezultoj. Mia sperto el la dujara koresponda traktado estas, ke ni ĉiuj klopodis gardi la Fundamenton de Esperanto. Nomoj akceptitaj por la plejmulto de nocioj devenas el la oficiala leksiko de Esperanto kaj el la verkoj respektindaj, ekz. el la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por kelkaj nocioj ni elpruntis formon komunuzan aŭ alifakan kaj atribuis al ĝi novan aldonan enhavon - signifon - por specifa bezono de nia fako. Tiaj estas ekzemple volumenaĵo (4), morteraĵo (17), aluvia ŝtonaro (18.3), frakcio (20), gruzo (23), granulo (32.1), jugeto (159), kroĉilo (160) kaj pluraj aliaj.
Kelkajn oficialajn vortojn ni uzis kontraŭtradicie, sed ne kontraŭ enhava esenco de la vortoj kaj supozeble ankaŭ ne kontraŭ la Fundamento, jen la tipaj ekzemploj:
Kelkaj terminoj estas novaj nur kiel apartaj derivaĵoj, sed konsistas el bone travideblaj elementoj, en la fako ili supozeble povos esti sufiĉe elvokivaj. Ni tiel per netradicia formo deziris almenaŭ parte apartigi ilin disde la sfero komuna kun ties troa vasteco kaj elasteco de vortsignifoj. Al tiu ĉi grupo viciĝas ekzemple ligento (3) prestreĉi (62.2 prestreĉita betono), prefabriki (88 prefabrikita betono).
En kelkaj kazoj ne estis eble trovi konvenan nomon por nocio de esperantistoj netuŝita, aŭ tuŝita nur en nesufiĉe alireblaj literaturaj fontoj. Jen konciza supervido de novismoj kun glosoj:
La terminaro sume enhavas 344 nociojn kun atribuitaj terminoj.
Tiun ĉi norman Terminaron de betono kaj de betonistaj laboroj la aŭtoroj disponigas al la esperantista publiko, precipe al konstrufakaj profesiuloj, por elprovi ĝin en la praktiko. Prikonsiderojn, ĉu negativajn, ĉu pozitivajn, rekomendojn kaj kompletigojn bonvolu direkti al la iniciatinto de la verko: Jan Werner, Dřínová 18, CZ-612 00 Brno, Ĉehio; werne@tiscali.cz. Post tiu ĉi proveldono oni povas atendi la definitivan eldonon proksimime post 3 ĝis 5 jaroj.
Brno, majon 2002.
Jan Werner
Manlibro kompilita por la unua internacia kurso pri terminologio okazinta en Ĉeĥoslovakio (Roudnice nad Labem) en la jaro 1986.
El la antaŭparolo:
"Estas tre bezone konsciiĝi, ke la valoro de Eeperanto estas ne en ĝia natura evoluo, sed en ĝia distinga propreco, kiu ĝin starigas disde la naciaj lingvoj, nome en ĝia plana kaj planebla karaktero…
Malpravas tiuj esperantistoj, kiuj diras, ke ne indas interveni en la proceson, ke la evoluo mem montros... Tio estas danĝeraj voĉoj de homoj nekapablaj percepti realan okazadon en la mondo. Bedaŭrinde ili puŝas Esperanton en la pozicion, kiun la nacilingvoj antaŭ duonjarcento komencis penpene forlasadi en tiam komenciĝinta lingvonormiga terminologia procedo…
Kaj ankoraŭ mi havas unu admonon, kiun mi intencas direkti kontraŭ konscia subjektiveco, nesistemeco, trohastemo, nepripensemo kaj supraĵeco de pluraj esperantistaj agantoj. Terminologo, ĉu lingvista aŭ alifaka, devas proprigi al si sisteman alpaŝon al solvado de unuopaj problemoj, sisteman rilaton bazitan sur la fakto, ke ĉiu tuto-sistemo konsistas el vico de reciproke sin influantaj procesoj, kiujn estas necese ordigi • optimumigi tiel, ke estu atingita maksimuma efiko."
Fragmento el la ĉapitro 1.1 Terminologio en la sistemo de scienco:
La teorio kaj metodoj pri ellaboro de terminaro fariĝis memstara fako, kiu estas grandparte bazita sur la lingvistiko, sed per aplikado de rezultoj el aliaj sciencoj ĝi estas konsiderata interfaka scienco apoganta sin ankaŭ sur la informadiko, logiko, gnozologio kaj paralele kun ili sur la ekkonaĵoj de specialaj fakoj, kies terminaroj havas taskon unuecigi kaj stabiligi koncernan fakan leksikon. La sciencon ni nomas terminologio. Ĝi estas scienco pri la karaktero kaj aplikado de terminoj.
La dato, kiam tiu nova scienco komenciĝis, ne estas precizigebla. Fidinde ni povas diri, ke du verkoj, kiuj ambaŭ aperis en 1931 sendepende unu de la alia, signifis impulson internacie trakti la aferojn de terminologio. Temas pri germalingva verko de Eugen Wüster “Internacia lingvonormigo en la teĥniko, precipe en la elektroteĥniko“ [Internationale Sprachnormung in der Technik, besonders in der Elektrotechnik] kaj pri la ruslingva verko de D. S. Lotte "Pluaj taskoj de la scienca kaj teĥnika terminologio". Inĝeniero H. J. Plehn, kunlaborinto de E. Wüster, en 1982 tiel ĉi skizis amplekson de la nuna terminologio impete elvokita per la nomitaj verkoj:
Terminologio estas parto de aplikata lingvistiko, al kiu oni povas vicigi ankaŭ leksikografion. Terminologio ampleksas teorion pri la faka parto de leksiko en kiu ajn lingvo kaj ankaŭ la sisteman ellaboron de terminaroj. Leksikografio estas scienco pri kolektado kaj prilaboro de leksiko en la formo de vortaroj, do ankaŭ de faka leksiko en fakaj vortaroj, kutime alfabete ordigitaj.
Eldonaĵo de UEA el la jaro 1998 estas traduko el la angla. La aŭtorino estas multjara manaĝero de Finna Centro por terminologio kaj prezidantino de la Teknika Komitato ISO/TC 37.
Du bazaj instruoj el la verko:
Pritaksado de bezonoj |
Kolektado kaj registrado de datumoj |
Formulado de la difinoj |
Determinado de la celgrupo |
Kompilado de la terminolisto |
Elektado kaj formado de la terminoj |
Identigado de nocioj |
Starigado de la nocio-sistemoj |
Reviziado de nocio-diagramoj |
En praktiko multaj el tiuj etapoj okazas samtempe.
Vidu ankoraŭ: Postskribo al la terminaro !
Jan Werner
werne@tiscali.cz
Fonto: Jan Werner, 2002.
Kunlaborinto: Jan Werner, M. Malovec, L. Szilvási
STEB: http://www.eventoj.hu