Aperis en la numero 39 de

Ismael FERREIRO, Kanaria insularo

 

 

 

La dudeka jarcento alportis al la arkitekturo pli da teknikaj novaĵoj ol la antaŭaj mil jaroj. Unu el la elementoj, kiuj tre ŝanĝis kaj komplikiĝis estas la fasadoj.
La fasadoj tradicie estis elementoj samtempe rezistantaj kaj termike izolantaj. Ili havis kutime pli ol kvardek centimetrojn da dikeco kaj estis faritaj per ununura materialo aŭ per materialoj kun similaj karakteroj, ekzemple per ŝtono kaj briko.
Kelkaj spertoj kun ŝtalaj strukturoj kaj la posta disvolviĝo kaj aplikado al etaĝodomoj de la armita betono, montris la eblecon asigni la rezistokapablon al kolonaj strukturoj kaj lasi al la fasadoj nur la funkcion de izolado. Tiel, ŝajne, la fasadoj jam ne bezonis tiom da dikeco kaj oni povis profiti tiun spacon kiel loĝeblan supraĵon. Sed la termika izoleco ankoraŭ postulis sufiĉe da dikeco je la tradiciaj materialoj.

La mankon de termika izolado oni povis solvi unue per pli da hejtado, sed kiam la prezo de la energio multekostiĝis, la izolado iĝis pli zorginda. Pro tio la industrio disvolvigis novajn pli izolantajn materialojn kiuj bezonigas malpli da dikeco por akiri saman izoladon. Tiaj materialoj ĝenerale estas molaj kaj kutime prefereblas meti ilin interne en muroj faritaj el pluraj tavoloj.
La akva vaporo povas transiri la murojn trairante iliajn porojn, escepte se oni intermetas en ili tavolon, kiu malebligos tian trairadon, kiel la tavoloj faritaj el metalo aŭ el kelkaj plastoj.
La transirado de akva vaporo okazas ĝenerale eksteren, ĉar la spirado de la loĝantoj, la kuirado kaj la tualeto plialtigas la vaporan premon en la interno.
Por kalkuli la izoladon de la muroj oni supozas la internon hejtita kaj la ekstero malvarma. Tamen la kalkulata izolado utilos ankaŭ por teni la internan temperaturon milda dum la varmaj tagoj.
La transirado de akva vaporo tra la muro ne estas malebligenda, escepte se ĝi povas likviĝi interne de la propra muro.
La aero akceptas malsamajn kvantojn da vaporo laŭ sia temperaturo. La malvarma aero akceptas malpli da vaporo, do, kiam la temperaturo malsupreniras aŭ kiam la vaporo alvenas tie, kie la aero estas pli malvarma, parto el la vaporo likviĝas.
En la tradiciaj muroj la temperaturo variis konstante en sia dikeco, ĉar la materialo estis unuforma.
En la aktualaj muroj la temperaturo tre varias je la diversaj tavoloj pro ilia tre malsama kapablo izoli. Do, en tiuj lastaj, se ĝi estus malbone projektitaj, la vaporo povus alveni al tavoloj tiom malvarmaj, ke la malvarma aero en siaj poroj ne akceptu pli da vaporo kaj la restanta vaporo likviĝus. Vidu la
desegnojn.
La maldikeco de la aktualaj muroj faciligas ke, se tia likviĝado okazas, fine la akvo malsekigas la tutan muron.
Same okazas, kiam la kolonoj aŭ aliaj elementoj faritaj el neizolantaj materialoj komunikigas internon kaj eksteron. Tiuj punktoj estas termikaj pontoj, tra kiuj la ekstera varmo aŭ malvarmo eniras internen. Je tiaj komunikantaj elementoj la vaporo povas likviĝi eĉ sur la interna malvarma supraĵo de la muro. Pro tio, la izolaĵo devas kovri la tutan fasadon, plene disigante internon el ekstero.
Kie ne eblas intermeti izolaĵon aŭ tie, kie ĝi ne estas sufiĉe dika, estas necese intermeti barojn por la vaporo lokitajn proksime ĉe la interna supraĵo de la muro, kie la muro estas sufiĉe varma pro hejtado, kaj la vaporo, do, ne emas likviĝi.
La fenestroj ankaŭ devas esti konstruitaj per izolantaj materialoj aŭ posedi intermetitan izolantan tavolon disigantan la internon kaj eksteron, kaj nepras enmeti sekigitan aeron inter la vitrojn.
La tradiciaj muroj konservigis bonan temperaturon en la domoj ĉar, kvankam la materialoj ne estis speciale izolantaj, ili ja provizis sufiĉan izolecon dank' al ilia granda dikeco, kaj ankaŭ ĉar la granda maso de la muroj donis al ili grandan termikan inertecon (kapablon amasigi kaj radii varmon tre malrapide). La varmo akirita dum la tago, do, radiis internen nokte kaj la malvarmo akirita dum la nokto malvarmigis la domon tage.
La aktualaj fasadoj asignas la funkcion izoli ĉefe al la izolaĵo. La pozicio pli aŭ malpli ekstera de tiu izolanta tavolo en la muro determinas la efektivan termikan inertecon de la muro. La intermetita izolaĵo preskaŭ malebligas la transiradon de la varmo. Sekve, nur la tavoloj pli internaj ol la izolaĵo povas amasigi la varmon produktitan per hejtado, kaj poste, tiu amasigita varmo revenos internen, ĉar la izolaĵo malebligos ĝin eliri.
Alia kondiĉo, kiun oni postulas por la nunaj fasadoj, estas bari la eksteran malsekecon, kiu emas eniri, kiam la vento blovas la pluvon kontraŭ ili.
Antaŭe, la dikeco de la muro ankaŭ sufiĉis, por ke la malsekeco ne alvenu al la interno. Nune, por tiu funkcio, oni uzas specialajn morterojn kun aldonitaj kemiaĵoj aŭ aliajn eksterajn tegilojn, kiuj malebligas la transiradon de la akvo, permesante samtempe la transiradon de la vaporo, kaj la per aero ventumataj tavoloj. Tiuj aeraj tavoloj estas utilaj ĉar, se iom da akvo sukcesas alveni en ili, ĝi tuj vaporiĝos dank' al la ventumado. La plej novaj kaj antaŭfabrikitaj fasadoj konsistas nur el izolaĵo malfermita inter du metalaj platoj, el kiuj la interna funkcias kiel vapora baro.
Tamen tiuj maldikaj fasadoj bezonas alian tavolon por akiri sufiĉe da akustika izolado. La akustika izolado ĝenerale dependas de la pezo de la materialoj, kvankam estas kelkaj specialaj materialoj, ne tre pezaj, kiuj estas ankaŭ bonaj akustikaj izolantoj.

Ismael FERREIRO, Kanaria insularo