Aperis en la numero 41 de

TERTREMOJ KAJ STALKONSTRUADO

Rémy BOUCHET (Francio)

 

 

 

 

Tertremo estas subita kaj abrupta skuo de la tersurfaco, kies origino estas ligita kun geologiaj faktoroj, agantaj en la profundo de la tero per liberigo de grandega energio en punkto nomita hipocentro.

- Y1 kaj Y2 estas la hipocentra distanco.
- Z1 kaj Z2 estas la epicentra distanco, la epicentro, estas projekto de la hipocentro sur la tersurfaco, ĉi tie estas la plej forta seisma intenso de la tertremo. La magnitudo estas mezuro de la energio en la hipocentro.
- La kurbo C simbolas la terglobon

 

Magnitudo estas mezuro de la tuta seisma energio, liberigita en la hipocentro (punkto O1 kaj O2) kaj la intenso estas mezuro por la grandeco de la skuo sur la tersurfaco laŭ la grado de detruoj, percepto de la homoj kaj ŝanĝoj de la tersurfaco en iu punkto ekzemple la punktoj A kaj B. La intenso estas ligita al la epicentra distanco (Z1 kaj Z2).
La magnitudo estas sen dimensia nombro (magnituda skalo de Richter).

Ekzistas empiriaj ligoj inter la magnitudo (M) kaj la energio (E) en la hipocentro. La plej uzita estas :

Log10 E = aM + log10 E0

Kun : E energio en la hipocentro
M magnitudo
a konstanto =1,5
E0 konstanto = 2,5 1011 ergoj

La konstantoj a kaj E0 estis determinitaj pere de subteraj nukleaj eksplodoj.

Gravas substreki ke la scio nur de M pere de la skalo de Richter ne sufiĉas por indiki ĉu la seismo estos la kaŭzo de gravaj domaĝoj.

La tertremo fig. 2 kaŭzos pli da domaĝoj ol la tertremo fig. 1 por sama magnitudo, ĉar ĝi estas pli proksima al la tersurfaco. (Y2 < Y1)
Tre profunda tertremo kun granda magnitudo povas eĉ ne esti perceptita de la homoj.

Por la konstruado de rezistantaj kontruaĵoj oni uzas aliajn skalojn, kiuj estas :

- Skalo de MERCALLI (MM)
- Skalo nomita MSK (laŭ la nomo de la aŭtoroj MEDVEDEV, SPONHEŬER, kaj KARNIK)
- La internacia skalo de intenso
- Skalo JMA (Japanio)

En la libro : TERTREMOJ - ĈU ENIGMOJ ? de Daniela Deneva Power (Edistudio). La legantoj trovos pliajn interesajn klarigojn.

 

Pri la rezistado de ŝtalaj kontruaĵoj kontraŭ seismoj, oni konstatis ke inter diversaj konstrusistemoj, la ŝtalkonstruadoj plej bone eltenas seismon. Pluraj kialoj klarigas tion :

  1. La ŝtala duktileco ebligas al la strukturaj elementoj kaj al la strukturo entute misformiĝi en la plasta medio sen abrupta rompiĝo.
  2. La elementoj de ŝtalaj strukturoj havas grandajn kapablecojn por disigi la seisman energion.
  3. La izotropaj kaj homogenecaj proprecoj de la ŝtalo kunhelpas al pli bona reago kontraŭ seismo.
  4. La fabrikado de la strukturaj elementoj en uzinoj minimumigas la aleatoraĵojn sur la ekstera konstruejo.

Se tiuj principoj klarigas parton de la seisma konduto de ŝtalaj konstruaĵoj, ili tute ne sufiĉas. Necesas atente studi kaj prizorgi la fundamentojn, estas ili kiuj ligas la konstruaĵoj al la rezistkapalba subgrundo. Necesas ankaŭ sekvi kiel eble plej multajn elementajn regulojn kiel :

  1. Limigi kiel eble plej la masojn situantajn en la supraj partoj de la konstruaĵo. (interetaĝaj strukturoj, tegmentoj ktp.)
  2. Antaŭvidi konstruaĵojn kiel eble plej simetriajn.
  3. Eviti loki senorde rigidajn kaj malrigidajn partojn (la rigidaj partoj subtenos la maksimumon de la seismaj fortoj). Aranĝi la masojn kaj la rigidecojn laŭ regula maniero.
  4. Provi scii, se eblas, la geologiajn karakterizaĵojn de la grundo kaj subgrundo antaŭ ol decidi kian tipon de strukturo oni uzos.
  5. Ne kunstrui en tuja apudeco de aktivaj geologiaj fendiĝoj.
  6. Lasi sufiĉe da spaco inter du apudaj konstruaĵoj por ke ili ne koliziu dum la seismo.
  7. Konstrui laŭ la kontraŭseismaj reguloj, tio estas por la eŭropa komunumo : Eŭrokodoj n° 8.
  Kiel oni dimensias kontraŭseisme la strukturojn ?

Estas du eblecoj :
    1. Rekte per dinamikaj kalkuloj. Tiun metodon oni uzas por gravaj kaj malsimplaj konstruaĵoj.
    2. Per uzo de ekvivalenta statika strukturo. Tiu metodo estas tiu kiu estas detalita en la diversaj landaj reguloj.

Oni procedas jene :

    1. Oni modeligas la strukturon per ebenaj modeloj je la direktoj X kaj Y. Por ĉiu direkto, oni konsideras nur la translacian komponanton.
    2. Oni taksas la peridon (Tl) de la fundamenta modo de la strukturovibrado per dinamika kalkulo aŭ per simpla formulo, kiam eblas.
    3. Oni legas sur la respondospektro de la projekto, la valoro {Sd(Tl)} de la pseŭdo-akcelado. En la Eŭrokodo-8 ĝi estas en % de g (akcelado de la gravito).
    4. La horizontala seisma rezultanto Fb valoras Fb=Sd(Tl).W (W estas la pezo de la tuta konstruaĵo).
    5. En la simpliga hipotezo kie oni similigas la misformadon per triangulo (Fig. 3) la efiko de la seisma ago estas determinata aplikante al la ebena modelo de la strukturo la horizontalajn fortojn Fi al ĉiu etaĝo i kun pezo Wi situanta je la alteco zi.
 

Kiam la fortoj Fi estas konataj, oni statike dimensias la strukturon kun tiuj fortoj sekvante la laŭregulajn kombinaĵojn.
Oni ankaŭ ne forgesu la vertikalajn kaj la rotaciajn agojn, kiuj streĉas la strukturon.
Necesas ankaŭ atente pristudi la fundamentojn kaj la realigon de la tuta strukturo, en uzino kaj sur la ekstera laborejo.

 

Tiu teksto estas senpretenda, per ĝi kompreneble ne eblas konstrui kontraŭseisme, ĝi indikas nur simplajn kaj elementajn regulojn. Ĉiuj dokumentoj necesaj estas kompreneble troveblaj en fakaj librovendejoj.

 

Rémy BOUCHET (Francio)