Verdire, mi ne multe pensis pri la Esperanta Civito kaj la Pakto ĝis mi legis la artikolon de D. Blanke, "Kiu bezonas civiton?", kiu movis mian scivolemon al pia kono de tiu raŭmisma sento. Legante plu en "Literatura Foiro" (LF), mi volas esprimi mian penson ne nur el privata vidpunkto, sed el tiu de mia profesia fako, ĝuste la internacia juro.
De multaj jaroj mi estas esperantistino, sed neniam mi sentis min en diaspora lingva kolektivo, ĉar mi havas mian propran civitanecon, kaj mi uzas Esperanton - ne nur kiel lingvon, sed kiel senton aŭ filozofion - por miaj internaciaj rilatoj kun aliaj esperantistoj. Do mi vere ne sentas la bezonon havi esperantistan civitanecon. Sed la mondo rapide ŝanĝiĝas, kaj kelkaj povas senti tiun bezonon. Por tio aperis la Pakto kaj aliaj koneksaj dokumentoj.
Georgo Silfer diras (LF-191), ke tiu Esperanta Civito baziĝas ne sur rajto de la sango ("ius sanguinis"), nek sur rajto de la loko ("ius loci"), sed sur rajto de la lingvo ("ius sermonis"). Mi ne komprenas tiun ĉi koncepton neniam aŭdatan en la internacia juro. Leginte la Konstitucian ĉarton de la Esperanta Civito, mi tute ne komprenas la aserton, ke ĝi "celas esti subjekto de internacia juro ... demokrata kaj federa". Pri kia subjekto de internacia juro temas? La klasika internacia juro agnoskis, kune kun la ŝtatoj (veraj kaj sendubaj subjektoj de la internacia juro), diversajn instituciojn, kiuj restas nuntempe historiaj subjektoj (la Sankta Seĝo, la Malta Ordeno) kaj aliajn portempajn subjektojn de internacia juro, t.e. grupojn kiuj, ne havante subjektecon, atendas iam venki kaj havi ĝin (registaroj en ekzilo ks). Mi ne vidas kiel la Esperanta Civito estus "historia" aŭ "provizora" ento. Post la 19-a jarcento la internacia juro reduktis la subjektecon al tiu de la ŝtatoj kaj aldonis la internaciajn organizaĵojn, dum persistis kiel restaĵoj kelkaj el la menciitaj entoj historiaj aŭ provizoraj.
Ni povas demandi ankaŭ: kiu atribuas al nova ento juran internacian subjektecon? Subskribi pakton aŭ ĉarton fundamentan ne havigas per si mem subjektecon internacian, kaj kvankam ne ekzistas ununura norma kriteriaro por atribui la kvalifikon subjekto, oni plej ofte konsideras, ke nova ento naskiĝas ĉu origine - se temas pri ŝtato, ĝi devas havi teritorion, popolon, internan organizon, kaj de tio naskiĝas la suvereneco - ĉu, due, el la agnosko kaj volo de aliaj subjektoj de internacia juro. Ĉi tiel la internaciaj organizaĵoj naskiĝas de la volo de difinitaj ŝtatoj, volo montrita per traktato kreanta tiun novan organizaĵon. Mi ne pensas, ke la Esperanta Civito naskiĝis per la unua aŭ la dua sitemo.
Por havi internacian juran kapablecon, subjekto de internacia juro devas havi ankaŭ internacian respondecon aktivan kaj pasivan, t.e. povas aperi antaŭ internaciaj instancoj por reklamacii kaj esti respondeca pri juraj malobservoj. Fine, la subjektoj de internacia juro, por povi agi internaciskale, devas esti agnoskataj de la internacia komunumo. Facile eblas, ke la Esperanta Civito estu agnoskata de multaj NRO-oj (ne-registaraj organizaĵoj), societoj k.s., sed vera internacia agnosko ne eblas.
Sajnas, ke la Esperanta Civito volas esti konsiderata simile al la popoloj en la internacia juro, aŭ simile al tiuj historiaj entoj. Certe la popoloj kaj aliaj entoj havas iujn rajtojn kaj devojn, sed ili ne estas veraj, plenrajtaj subjektoj de la internacia juro, car ili ne estas respondecaj, kaj neniam povos, ekzemple, esti membroj de UN. Resume, ne estas same esti subjekto de internaciaj rilatoj (tiaj estas NRO-oj, internaciaj entreprenoj kaj aliaj agantoj de la internacia vivo) kaj esti subjekto de internacia juro. Mi opinias, ke la Esperanta Civito povas esti subjekto de internaciaj rilatoj, sed ne de internacia juro. Pro tio, senteritoria ento, kiu ne estas subjekto de internacia juro ne povas starigi verajn legaciajn rilatojn kun subjektoj de internacia juro, kvankam eblas alitipaj rilatoj.
Certe, en nia esperantista mondo la ideo povas logi kaj altiri favorajn reagojn kaj, sendube, povas atingi favorajn reagojn el medioj internaj kaj ekstermovadaj, sed, serioze, la Esperanta Civito ne povas esti subjekto de internacia juro kaj ĝia civitaneco ne estas vere agnoskebla titolo.
D-ino Maria Rafaela Uruenja
Fonto: Revuo Esperanto, n-ro 1140
STEB: http://www.eventoj.hu