Laborprotekto laŭ juro de kelkaj ŝtatoj
en 1975


Laborprotekto laŭ la franca juro
Laborprotekto laŭ la finna juro
Laborprotekto laŭ la aŭstra juro
Laborprotekto laŭ la germana (FRG) juro
Laborprotekto laŭ la germana (GDR) juro
Laborprotekto laŭ la norvega juro

Laborprotekto laŭ franca juro

Jean DUTHILLEUL

1. Protekto kontraŭ akcidentoj kaj profesiaj malsanoj

Konforme al la leĝo de la 11-a de oktobro 1946 ekzistas kuracistaj servoj por la laboristoj. Ĉiu laboristo, unufoje dum la jaro, devas trapasi kuracistan konsulton, ankaŭ je la dungo.

Ekzistas protektiloj apud motoroj, kuvoj, rimenoj, ĝenerale kie estas danĝero.

La celo de la kuracista konsulto estas eviti profesiajn malsanojn.

Se laboristo ekhavas tian malsanon, li devas deklari ĝin al la kaso de socia asekuro 15 tagojn post la ĉeso de la laboro.

2. Protekto de junuloj kaj de virinoj

La franca leĝo protektas la virinojn kaj la junajn laboristojn (ĝis 18 jaroj), ekz. ĝi malpermesas la noktan laboron.

La virinoj ne devas labori en minejoj kaj ŝtonminejoj. Kiam ili estas gravedaj, ili povas ripozi dum 12 semajnoj kaj, dum unu jaro, havi unu pagatan horon tage por mamnutri sian infanon. Plie, ili povas libertempi du pluajn tagojn (jare) por ĉiu infano kiu ne estas 15-jara.

La junuloj devas ĉeesti profesiajn kursojn dum la tempo de la laboro.

3. Minimumaj salajroj kaj aliaj garantioj pri salajroj

De 1950 ekzistas minimuma salajro kiu nomiĝas "Salajro Minimuma Interprofesia Garantia" (S.M.I.G.), kiu devenis dum 1970 la S.M.I.C. (C = "de croissance" — de kreskado). Tio signifas, ke la laboristo havas garantion de la sama aĉetpovo kaj povas partopreni la ekonomian kreskadon de la nacio.

Ekzistas ankaŭ sociaj konvencioj (kolektivaj kontraktoj). Do, la laboristo ne estas sola antaŭ la patrono: la tempo de la laboro, la salajro, la libertempo estas precize fiksitaj.

4. Labortempo

De longe laboristoj ne laboras dum la dimanĉoj kaj dum la feriaj tagoj (krom en kelkaj profesioj).

De 1936 la semajno entenas 40 horojn de laboro kaj, de 1946, la pluaj horoj estas pagataj 25 % plie ĝis 48 horoj, 50 % de la 49a ĝis la 60a horo. (100 % por la dimanĉoj kaj feriaj tagoj), krome por certaj profesioj ekz. en hoteloj dum la sezono.

De 1936 la laboristoj povas ricevi salajron kiam ili libertempas (2 labortagojn por ĉiu monato de laboro dum la pasinta jaro, laŭ leĝo de 1956). la patrinoj havas du libertagojn por ĉiu infano, kiu ne estas 15-jara.

Se la laboristoj preferas, ili povas ricevi salajron anstataŭ libertempi almenaŭ kiam la patrono ne fermas sian entreprenon dum monato).

5. Limigo de maldungoj

Oni devas distingi inter la kontraktoj: la daŭro estas difina (kelkaj monatoj, "la sezono", cetera perido ĝis unu jaro) aŭ sendetermina.

Tiuokaze, prova periodo (semajno, monato) estas ebla.

Plie, kiam unu el la partioj volas rompi la laborkontrakton, ĝi devas antaŭsciigi la alian (1 semajno, 1 monato, 3 aŭ 6 monatoj, aŭ eĉ unu jaro laŭ la ofico en la entrepreno).

Alie, la rompanto devas pagi kompenson. Kompreneble, se iu faras gravan kulpon, neniu kompenso estas pagenda.

Plie, se la rompo de la kontrakto estas ekscesa, la kulpanto devas ankaŭ pagi kompenson.

Ĝenerale, la individuaj konfliktoj estas juĝataj de specialaj Tribunaloj "Conseils de prud'hommes", kiuj entenas 2 patronojn kaj du laboristojn (ĉiuj estas elektitaj). Kiam tiuj juĝistoj malakordas, oni reprenas la aferon kun la prezideco de profesia juĝisto (la Prezidanto de la Tribunalo de distrikto (d'Instance).


Laborprotekto laŭ finna juro

Erik GADD

1. Protekto kontraŭ akcidentoj kaj profesiaj malsanoj

Leĝo (1958) pri laborsekureco enhavas precizajn instrukciojn pri la sociaj spacoj en la laborejo, kiujn la dunganto devas havigi al la dungatoj, kaj la regulojn pri volumeno de la laborejo kaj pri ventumado, lumigo, temperaturo, malsekeco, polvo, fumo, gaso kaj vaporo en la laborejo; pri materioj, kiuj estas danĝeraj por la sano; pri la bruo, tremo kaj aerpremo; pri personaj singardiloj; pri kontraŭbrula protekto; pri maŝinoj kaj aparatoj kaj pri devigaj instruo kaj instrukcioj.

Pri kontrolo de la laborsekureco zorgas de post la jaro 1973 diversaj kontrolantoj elektitaj laŭ la leĝo (1973) pri kontrolo de la laborprotektado.

2. Protekto de gejunuloj kaj virinoj

Laŭ leĝo (1967) estas la minimuma laborista aĝolimo 15 jaroj. La limigo ne koncernas laboron, kiun junulo faras por siaj gepatroj aŭ kiel lernanto de metilernejo. Premiso por akcepto de juna persono — do pli juna ol 18-jara — kiel laboristo estas plenumo de la laŭleĝa lernodevo. Juna laboristo rajtas fari pli longe daŭran ol 8-horan laboron nur tre limigite kaj labori nur inter la 6-a kaj 21-a horoj. En kontrolo, kiun faras kuracisto kaj kiun pagas la dunganto, estas ĉiam konstatenda, ke la laboro ne kaŭzas danĝeron al la juna laboristo aŭ ties evoluo.

Nokta laboro de virinoj — laboro farata inter la 21-a kaj 6-a horoj — estas malpermesata. Intermite oni per dekretoj faris esceptojn en kazoj, kiam ekzistas obstakloj, kiuj malhelpas dungon de viraj laboristoj aŭ kiam malpermeso daŭre malhelpus la vivrimedojn de virinoj, kiuj faras noktan laboron. De la jaro 1970 ĉiuj virinoj havas rajton ĝui 3-monatan patrinecan libertempon kaj ricevi salajron dum tiu tempo.

3. Minimumaj salajroj kaj aliaj garantioj pri salajroj

Laŭ leĝo (1970) estas al ĉiu laboristo garantiita fiksita minimuma salajro, kies kvanto estas 605 markoj pomonate de la komenco de la jaro 1972; la leĝo tamen ne koncernas laboristojn, kiuj ne estas almenaŭ 18-jaraj, sin ekzercantoj kaj hejmasistentoj.

Al laboristoj, kiuj ricevas popecan aŭ entreprenan salajron, estas en la kolektivaj laborkontraktoj inter la dungantoj kaj dungatoj garantiita 30 % pli alta salajro ol la laboristoj, kiuj ricevas salajron laŭ la longo de la labortempo.

4. Labortempo

Kiel la unua en la mondo Finnlando enkondukis 1917 laŭleĝan, 8-horan labortagon. Post ŝanĝo en 1965 de la leĝo pri labortempo la ĝenerala kaj regula labortempo estas 8 horoj potagnokte kaj 40 horoj posemajne. Tiu leĝoŝanĝo, kiu samtempe enkondukis 5-tagan laborsemajnon, komencis validi en diversaj branĉoj dum la jaro 1969, sed personoj, kiuj estas dungitaj de la ŝtato, komunumo kaj diversaj privataj personoj tamen havas pli mallongan labortempon ol la ĝeneralan, nome 35,5 — 37 horojn posemajne.

Farinte pli longe daŭran ol 8-horan laboron la dungito rajtas laŭ sia konsento labori potagnokte maksimume 20 horojn dum dusemajna periodo aŭ 200 horojn dum kalendara jaro, kaj krom tio posemajne reciproke 16 horojn aŭ 120 horojn dum kalendara jaro. Farinte dum la unuaj du horoj tian pli longe daŭran laboron la dungito ricevas pohore 30-procente plialtigitan salajron kaj dum la sekvantaj horoj kaj dum dimanĉo kaj alia eklezia festotago pohore 100-procente plialtigitan salajron.

5. Limigo de maldungoj

La dunganto rajtas nuligi kontrakton pri dungo, se la dungito antaŭ la interkonsento pri ĝi esence erarigis la dunginton aŭ se la dungito pro daŭra kaŭzo estas malkapabla labori aŭ estas ebria en la laborejo aŭ kontraŭ malpermeso uzas ebriigaĵojn.

Estas antaŭsupozite, kiam dungantoj kaj dungatoj interkonsentas pri kolektivaj laborkontraktoj, ke dunganto ne sen grava kaŭzo maldungas pli frue dungitan laboriston ol pli malfrue venintan laboriston.

Laboristo, kiu perdas sian laboron, ĉar la dunganto pro ekonomiaj aŭ je la produktado influaj kaŭzoj devas malpliigi sian laboristaron, rajtas ricevi el pro tiu celo fondita fonduso maldungopagon, kiu povas reciproki eĉ plursemajnan salajron.

6. Aliaj aferoj

La ĝenerala limdato de pensiiĝo de la dungitoj estas 65 jaroj, sed de personoj dungitaj de la ŝtato aŭ komunumo 63 jaroj (krom de juĝistoj, kiuj emeritiĝas 70-jaraj). Ĉiuj dungitoj ricevas pension el fondusoj, kiujn fondis la dungantoj per siaj rimedoj. La pensio estas 2/3 de la laste pagita salajro.

De la jaro 1973 ĉiu dungito, kies laborkontrakto validis jam pli ol unu jaron, ricevos minimume unumonatan libertempon kaj komencinte sian laboron post lafino de la libertempo eksterordinaran salajron, kiu estas 10 — 20 % de la salajro pagita dum la libertempo.


Laborprotekto laŭ aŭstra juro

Klaus PERKO

1. Protekto kontraŭ akcidentoj kaj profesiaj malsanoj

Laŭ civiljuraj preskriboj la dunginto havas la devon reguligi la laborojn tiel, kaj rilate al la laborejo kaj laboriloj zorgi je propraj kostoj pri tio, ke la vivo kaj saneco de la dungitoj estu plejeble protektataj. Krome ekzistas socialasekuro kiel deviga protekto kontraŭ laborakcidentoj kaj profesiaj malsanoj. La dunginto garantias al la asekuritoj nur por tiuj laborakcidentoj kaj profesiaj malsanoj, kiujn li intence kaŭzis; en ĉiuj aliaj kazoj la socialasekuro donas kompenson al la dungito, eventuale ankaŭ per pago de rento. (Kriminaljure povas tamen ĉiu esti punata, kiu pro neglekto kaŭzis akcidenton.)

Detalaj normoj pri la protekto de la dungitoj en diversaj profesiaj branĉoj estas entenataj en specialaj leĝoj, dekretoj kaj kolektiv-kontraktoj. (Ĉi-lastaj estas kadraj kaj minimum-kontraktoj inter tutaj grupoj de dungintoj kaj dungitoj resp. ties reprezentantoj, kiel sindikatoj, ĉambroj ktp. La preskriboj de la kolektiv-kontrakto poste fariĝas aŭtomate enhavo de ĉiuj unuopaj laborkontraktoj.)

2. Protekto de junuloj kaj virinoj

Ekzistas speciala leĝo pri la laboro de infanoj kaj junuloj. Ĝi fiksas minimuman aĝolimon por diversaj laboroj resp. malpermesas la laborigon de junuloj ĉe difinitaj okupoj. Krome ĝi fiksas minimuman libertempon. La preskriboj de tiu leĝo estas devigaj sendepende de la unuopaj kontraktoj.

3. Minimumaj salajroj kaj aliaj garantioj pri salajroj

Minimumaj salajroj estas fiksitaj en la unuopaj kolektiv-kontraktoj. Plej ofte la individuaj kontraktoj estas eĉ pli favoraj por la dungitoj.

La salajroj de publike dungitoj kaj oficistoj ŝtataj estas leĝe fiksitaj.

4. Labortempo

Ankaŭ la labortempo estas leĝe reguligita (40 horoj posemajne). La daŭro de la pojaraj ferioj estas malsama ĉe la diversaj kategorioj de dungitoj kaj rilate al la absolvita deĵortempo. Nun ĉiuj dungitoj havas rajton je minimume 3 semajnoj jare; oni alstrebas plialtigon al 4 semajnoj.

5. Limigo de maldungoj

Maldungoj devas observi la leĝe postulitajn limtempon kaj tagon. Se tiuj ĉi ne estas atentitaj, oni fikcias, ke validas por la koncerna maldungo la venonta leĝe antaŭvidita tago. Se en la entrepreno (ekde certa grandeco) estas elektita Laboreja Konsilantaro, ĝi devas esti informata antaŭ ĉiu maldungo. La Laboreja Konsilantaro dum 3 tagoj povas kontraŭdiri la intencitan maldungon. Se la dungito poste malgraŭ tiu kontraŭdiro estas maldungita, li povas postuli de la Laboreja Konsilantaro, ke ĝi kontraŭbatalu la maldungon ĉe la Interkonsentiga Oficejo. Se la Laboreja Konsilantaro ne faras tion, la maldungito mem povas turni sin al la Interkonsentiga Oficejo. La Interkonsentiga Oficejo estas publika administracia instanco, decidanta kolegie. Al la kolegio apartenas reprezentantoj de la dungintoj kaj dungitoj. La Oficejo decidas per reskripto, ĉu la maldungo efikiĝu aŭ ne; ĉe tio ĝi konsideras, ĉu la maldungo estis arbitra resp. ĉikaneca (ekz. pro membreco ĉe sindikato) aŭ ĉu la maldungo, kiu estas sociale prema, estas kaŭzita de la cirkonstancoj en la entrepreno (ekz. malvastigo). Kontraŭ la decido de la Interkonsentiga Oficejo ne ekzistas apelacio, sed eblas nur la plendo de la Administracia Tribunalo (resp. ĉe la Konstitucia Tribunalo).

Speciala protekto kontraŭ maldungoj ekzistas por la anoj de la Laboreja Konsilantaro mem. Ili rajtas esti maldungitaj nur post antaŭa konsento de la Interkonsentiga Oficejo; ĉi tiu povas konsenti nur ĉe dissolvo resp. malpliampleksigo de la entrepreno, ĉe labormalkapablo aŭ ĉe obstina malobservo de la devoj de la dungito.

Simila protekto ekzistas ankaŭ por patrinoj (ekde la gravediĝo ĝis 4 monatoj post la akuŝo), por mamnutrantoj (ĝis 1 monato post la fino de la mamnutrado) kaj por invalidoj kaj por viktimoj de politika persekuto kaj de la batalo por libera, demokratia Aŭstrujo.

Pro grava kaŭzo povas esti eldirata t.n. "tuja" eksigo, kiu sen limtempo dissolvas la laborkontrakton. Se tiu eksigo okazis tamen sen grava kaŭzo, la eksigito povas postuli kompenson. Anoj de la Laboreja Konsilantaro, armeservantoj kaj patrinoj povas esti eksigataj nur post antaŭa konsento de la Interkonsentiga Oficejo. Aliaj dungitoj povas, se antaŭaj intertraktoj de la Laboreja Konsilantaro kun la dunginto restis senrezultaj, plendi ĉe la labortribunalo kaj peti, ke la eksigo estu deklarita kiel senefika.

6. Aliaj aferoj

Ĉiuj dungitoj laŭleĝe havas la rajton, organiziĝi en profesiaj unuiĝoj (sindikatoj), sen ke ili devu timi malavantaĝojn pro tio. Ili aliflanke ankaŭ ne rajtas esti devigataj aliĝi al iu organizo.

La aŭstra juro ne enhavas eksplicitajn preskribojn pri strikoj. El diversaj normoj oni tamen konkludas, ke striko gvidata de organizo, kiu povas fari kolektiv-kontraktojn, estas permesita resp. tolerata.


Laborprotekto laŭ la juro de la Federacia Respubliko Germanujo

Ludwig RÖLL

Pro manko de Laborjura Kodo ekzistas multaj leĝoj pri laborprotekto.

Tiuj leĝoj ne montras la veran staton. Ili donas nur minimumajn garantiojn. En tiu rilato precipe gravas la kolektivaj kontraktoj inter la sindikatoj kaj la organizaĵoj de entreprenistoj. Tiuj kontraktoj ofte enhavas pli favorajn normojn pri laborprotekto ol la ŝtataj leĝoj; malpli favorajn kondiĉojn ili ne povas enhavi. Estas maleble priskribi tie la enhavon de tiuj kontraktoj, ĉar ili ne estas samaj en la diversaj partoj de ekonomio. Tial la sekvanta teksto montras nur la minimumajn garantiojn de la ŝtataj leĝoj.

Pri la kontrolo de obeo de la leĝoj pri laborprotekto ekzistas specialaj ŝtataj oficejoj (Gewerbeaufsichtsämter).

1. Protekto kontraŭ laborakcidentoj kaj labormalsanoj

Ekzistas aro da leĝoj kaj dekretoj pri evitado de laborakcidentoj kaj labormalsanoj. Por la viktimoj zorgas en la kadro de la sociala asekuro specialaj korporacioj (Berufsgenossenschaften). Ili ankaŭ okupas sin pri evitado de tiaj danĝeroj.

2. Protekto de junuloj kaj virinoj

La Leĝo pri Protekto de Junuloj de la 9.8.1960 limigas la laboron de junuloj de malpli ol 16 jaroj al 40 horojn dum unu semajno kaj al 48 horojn posemajne pro junuloj inter 16 kaj 18 jarojn. Junuloj de malpli ol 18 jaroj havas minimumajn feriojn de 24 labortagoj ĉiujare. Certaj laboroj, kiuj estas precipe danĝeraj aŭ povas esti malsanigaj estas malpermesataj por junuloj.

Specialaj leĝoj malpermesas la laboron de virinoj en kelkaj partoj de la ekonomio (ekz. en minejoj, ŝtalindustrio).

La Leĝo pri Protekto de Patrinoj de la 24.1.1952 malpermesas laboron de virinoj 6 semajnoj antaŭ kaj post naskiĝo de infano, sandanĝerajn laborojn kaj maldungon de gravedaj virinoj.

3. Minimumaj salajroj

Ne ekzistas leĝo pri minimumaj salajroj. Tiujn aferojn reguligas la kolektivaj kontraktoj.

4. Labortempo

Laŭ la Leĝo pri Labortempo de la 30.4.1938 kun multaj esceptoj la maksimuma labortempo estas 8 horoj potage. En la germana industrio la meza labortempo en 1965 estis 40,3 horojn posemajne.

5. Limigo de maldungoj

La limtempoj pri maldungoj varias en la diversaj branĉoj de ekonomio. Laŭ la Leĝo pri Limtempoj por Maldungoj dungitoj, kiuj laboris en la sama entrepreno dum multaj jaroj, ĝuas pli longajn limtempojn ol aliaj dungitoj. Por malebligi arbitrajn maldungojn laboristoj kaj dungitoj post maldungo rajtas peti juĝistan decidon; la juĝisto nuligas la maldungon, se ĝi estas sociale nepravigebla. (Leĝo pri Protekto kontraŭ Maldungoj de la 10.8.1951.) Laŭ la Leĝo pri Entreprena Konstitucio de la 11.10.1952 la entreprenisto devas konsulti la Entreprenistan Konsilantaron (elektitan de la laboristoj kaj dungitoj) antaŭ maldungo.


Laborprotekto laŭ la juro de Germana Demokratia Respubliko

Karl SCHULZE

Por ĉiu homo la laboro estas grava faktoro en la ĉiutaga vivo. Grava ĝi estas ne nur pro tio, ĉar ĝi estas la fonto de la porvivaĵoj, sed ankaŭ pro tio, ĉar ĝi donas propran kaj esencan enhavon al la homa vivo kaj estas elstara, se ne ununura rimedo por la evoluigo de vere humana personeco.

Tial ne estas mirige, ke en Germana Demokratia Respubliko (GDR), same kiel en ĉiuj socialismaj landoj, la zorgo pri ĉiama plibonigo de la laborkondiĉoj estas grava tasko de la ŝtataj kaj sociaj organoj. Tiuj ĉi zorgoj esprimiĝas ankaŭ en la juraj reguligoj rilate la laboron, precipe en la fakto, ke la laborjuro evoluis al memstara jurbranĉo, kiu forte kaj dinamike disvolviĝis kaj plu disvolviĝas.

Esenca parto de la laborjuro estas la juraj reguligoj pri laborprotekto, t.e. pri la protekto de la laboruloj kontraŭ danĝeroj al korpo kaj sano senpere deirantaj de aŭ estigantaj dum la plenumo de profesiaj laboroj. Sed ĉi tiu protekto en strikta senco estas tiom intime ligita kun aliaj reguligoj de la laborjuro kaj de la ŝtata socialpolitiko ĝenerale, ke estas malfacile prezenti ĝin izolite. Pro tio estas ĝuste, ke la subpunktoj antaŭdonitaj por la pritrakto de la temo ampleksas ankaŭ materioj transpasantaj la kadron de la ĵus menciita strikta difino pri laborprotekto kaj montrantaj la konekson inter laborprotekto kaj la ĝenerala sekurigo de laboruloj en la produktada proceso. Tamen estas dekomence substrekinde, ke en mallonga artikolo ne eblas elmontri ĉiujn detalojn kaj ĉiujn aspektojn kaj interligitecojn de la vasta kampo socialpolitika. Tial la subaj priskriboj de la juro de GDR nepre devas esti nur ekzemplaj kaj tute ne kompletaj aŭ elĉerpaj.

1. Protekto kontraŭ akcidentoj kaj profesiaj malsanoj

1.) En GDR la protekto de la laboruloj kontraŭ akcidentoj estas objekto de multaj juraj reguligoj. Artikolo 35 de la Konstitucio dekretas la rajton de ĉiu civitano je protekto de siaj sano kaj laborkapablo. Tiun ĉi fundamentan principon precizigas antaŭ ĉio la Laborkodo de 1966, kies oka ĉapitro pritraktas la san- kaj laborprotekton kaj la socialan asekuron. Krome ekzistas speciala dekreto de la ministra konsilio de GDR pri laborprotekto, eldonita 1962 kaj de tiam plurfoje amendita. La difino pri laborakcidentoj kaj koneksaj dispozicioj estas enhavataj en speciala reguligo pri la agnosko de laborakcidentoj.

La jurnormoj pri akcidentoj laŭregule ankaŭ validas por profesiaj malsanoj. Krome ekzistas speciala dekreto pri la devo de anonco kaj rekompenco en kazo de profesiaj malsanoj. Plue la dekreto de 1961 pri la sociala asekuro de laboristoj kaj oficistoj en la redakto de pluraj postaj amendoj enhavas gravajn reguligojn rilate la protekton kontraŭ akcidentoj kaj profesiaj malsanoj.

Finfine gravaj jurfontoj sur la kampo de la laborprotekto estas la laborprotektaj instrukcioj. La dekreto pri laborprotekto devoligas la centrajn ŝtatorganojn krei kaj validigi la laborprotektajn instrukciojn necesajn en ilia respondeca regiono. Tiaj instrukcioj jam estas grandnombre publikigitaj. Ili enhavas parte ĝeneralajn reguligojn, ekz. pri laborprotektaj vestoj kaj iloj, pri transporto, pri unua helpo en okazo de akcidentoj kaj malsaniĝo en la entrepreno, pri spirprotektaj aparatoj ktp. Sed plej ofte ili koncernas tute specialajn problemojn, ekz. produktado kaj aplikado de fosforo, laboroj kun hidrargo kaj ties alojoj, apliko de rentgenradioj ktp.

2. El la cititaj jurfontoj rezultas jeno:

La rajto je sanprotekto, kiu inkluzivas la rajton je protekto kontraŭ akcidentoj kaj profesiaj malsanoj, estas baza rajto konstitucie garantiata. La realigo de ĉi tiu rajto estas nedisigebla ero de la socialisma organizo de la laboro. Ĝi servas la konservon kaj pliiĝon de la homa laborkapablo. La reproduktado de la laborforto elspezita dum la laboro estas esenca parto de la socia reproduktada proceso kaj efektiviĝas konforme al la senpera intereso de la laboruloj kiel sociaj proprietuloj de la produktorimedoj. La realigo de la san- kaj laborprotekto estas unu el la premisoj por la konstanta altigo de la laborproduktiveco, por la plena disvolviĝo de la kreivaj fortoj de la homoj kaj por la plibonigo de la materiaj kaj kulturaj vivkondiĉoj de ĉiu unuopa. Pro tio la evoluigo de la san- kaj laborprotekto estas grava tasko de preventa karaktero. Do estas necese, en ĉiuj niveloj de la ekonomia gvidado konsideri la teknikajn kaj organizajn disponojn kaj postulojn de la san- kaj laborprotekto, por ke malutilaj influoj al la homa sano, eblaj pro la teknika evoluo (bruo, polvo, monotoneco, stimulmanko, tro grandaj postuloj al la atento k.a.) estu forigataj kaj malhelpataj. La postuloj de la san- kaj laborprotekto devas esti inkluzivataj en la planado kaj gvidado de la produktado kaj de la sciencaj esploroj kaj evoluigoj. Respektivaj devoj estas i.a. fiksitaj en § 88 de la Laborkodo. Ĉe la plenumo de ĉi tiuj devoj aplikiĝas la principoj de la socialisma san- kaj laborprotekto, precipe

a) Speciale grava estas la principo de la politika kaj jura respondeco de la gvidaj funkciuloj. La estro de entrepreno devasgarantii la laborsekurecon en sia regiono. Li devas zorgi pri sendanĝeraj laborkondiĉoj faciligantaj la laboron kaj pri ĉiama kaj kompleta kontrolo rilate la obeon al la juraj normoj, speciale al la laborprotektaj instrukcioj. La saman devon havas ĉiu gvida kunlaboranto en sia respondeca regiono. En la plenumo de ĉi tiuj devoj la estro de la entrepreno povas sin apogi sur tiel nomata sekurecan inspektoron. Tiu inspektoro estas konsilanto al la entreprenestro rilate ĉiujn problemojn de la laborprotekto. Komisie de la estro li devas organizi la laborprotekton en la entrepreno, kunordigi la tiucelajn aktivecojn de la subaj estroj kaj prezenti proponojn por plibonigo de la laborprotekto.

En kazo de kulpa malobeo al la devoj en la kampo de la san- kaj laborprotekto la entreprenestro kaj la subaj estroj, ĉiu en sia agadafero, povas esti submetataj al kriminala , disciplina kaj materia respondeco. La kriminala respondeco ekzistas laŭ § 193 de la Kriminala Kodo kaj inkluzivas punon je malliberejo ĝis kvin jaroj. En malpli gravaj kazoj, speciale se domaĝoj ne ekestis aŭ estis nur malgravaj, la estro povas esti punata por tiel nomata ordpuno, t.e. monpuno de nekriminala karaktero ĝis 300,- markoj. Li povas plue ricevi disciplinan mallaŭdon aŭ riproĉon. Kaj finfine li povas esti devoligata rekompenci domaĝon kaŭzitajn de li al la entrepreno. Tiuokaze validas la specialaj normoj pri la laborjura materia respondeco (§§ 112 sekv. de la Laborkodo).

b) Por sekurigi plejeble sendanĝerajn laborkondiĉojn, specialaj ŝtataj organoj plenumas inspektadon kaj kontrolon en kazoj leĝe fiksitaj. Tiaj organoj i.a. estas:

c) La socia kontrolo de la laborprotekto estas realigata per specialaj organoj de la Libera Germana Sindikata Ligo, al kies taskoj apartenas la kontrolo de la laborprotekto jam ekde 1958. Tiucele aktivas

La kontrolrajto de la sindikataj organoj estas fiksita en § 28 de la dekreto pri laborprotekto. En difinitaj kazoj la sindikataj inspektoroj pri laborprotekto povas devige postuli konkretajn disponojn kaj plibonigojn rilate la laborprotekton kaj povas eĉ surmeti monpunon al la responsaj gvidantoj de la entreprenoj, se ili malobeas al siaj devoj en la laborprotekto, ne plenumas la faritajn postulojn aŭ malhelpas la inspektorojn en la plenumo de ilia laŭleĝa kontroltasko.

3. Malgraŭ ĉiuj juraj kaj praktikaj antaŭzorgoj la homa malperfekteco tamen kaŭzas laborakcidentojn kaj profesiajn malsanojn. En tiuj kazoj la laboruloj devas esti sociale sekurigitaj. Ili devas esti helpataj per ampleksa sistemo de sanigaj kaj profesiaj disponoj redonantaj al ili adekvatajn laboreblecojn kaj ĝojon je laboro kaj vivo.

  1. La laborakcidento estas jure difinita en la instrukcio de 1969 pri la agnosko de laborakcidentoj. Laŭ ĉi tiu normo laborakcidento estas evento subita, efikanta de ekstere, malutilanta, kiu havas kaŭzan konekson al la laboro en la entrepreno kaj sekvigas korpan lezon aŭ la morton de laborulo. Laborakcidentoj estas ankaŭ akcidentoj dum la vojo al kaj de la laborejo, se tiu vojo havas konekson kun la laboro. Akcidento, kies kaŭzo estas troa uzo de alkoholo, ne estas agnoskata kiel laborakcidento. Cetere la kulpo de la laborulo pri la akcidento ne influas ties agnoskon kaj ludas rolon nur por la demando, ĉu ekzistas rekompencdevo de la entrepreno.

    Pri la agnosko de akcidento kiel laborakcidento decidas en kazo de neceso la sindikata estraro de la entrepreno. La kompetenteco de la sindikata estraro estas konsekvenco de la fakto, ke en GDR la sociala asekuro estas gvidata kaj praktikata de la sindikatoj.

    La laboruloj devas informi la senperajn estrojn pri la akcidento. Tiuj devas enskribi la akcidenton en laborprotektan kontrollibron kaj raporti per fiksita formularo pri la akcidento al la laborprotekta inspektoraro de la Sindikata Ligo.

  2. Laŭ la difino de la dekreto de 1957 pri la anonco kaj rekompenco de profesiaj malsanoj oni nomas profesiaj malsanoj tiujn malsaniĝojn, kiuj montriĝas aŭ precipe regule inter la anoj de difinitaj profesiaj grupoj aŭ esence pli ofte ol en la cetera loĝantaro kaj rezultiĝas el profesikondiĉitaj influoj.


    Diference al la subita evento de laborakcidento profesia malsano estiĝas el pli longa aŭ ĉiam ripetiĝanta efiko, kiu rezultigas malpliiĝon de la sano. Tiaj influoj ofte efikas dum jaroj, antaŭ ol ili estigas rekoneblan malsanon (ekz. silikozon). La menciita dekreto de 1957 enhavas liston de 40 agnoskitaj profesiaj malsanoj. Pri la agnosko kiel profesia malsano decidas la kompetentaj organoj de la sociala asekuro surbaze de ekspertizo de la laborsanitara inspektoraro.

  3. En kazo de nekapablo al laboro kaŭze de laborakcidento aŭ profesia malsano la laborulo havas jenajn rajtojn:

    Li ricevas monpagon el la sociala asekuro kiel ĉiu malsanulo. La alteco de ĉi tiu pago dependas de la alteco de la.kontribuoj al la sociala asekuro, kiuj siavice dependas de la alteco de la salajro. Ĉiuokaze la socialasekuraj pagoj ne atingas la tutan sumon de la salajro kaj maksimume sumiĝas al proksimume 300,- markoj monate. Pro tio la malsanuloj ricevas de la entrepreno kompenspagon ĝis 90 % de la meznombra salajro. En la kazo de normalaj malsaniĝoj ĉi tiu kompenspago estas pagata nur por la daŭro de ses semajnoj en la jaro. Sed en kaŭzo de laborakcidento aŭ profesia malsano la kompenspago devas esti pagata por la tuta daŭro de la malsaniĝo ĝis la restarigo de la laborkapablo aŭ ĝis la fiksado de laborakcidenta pensio, senkonsidere, ĉu la sessemajna limtempo por la kompenspago jam estis tute aŭ parte elĉerpita aŭ ne.

    Krome la laborulo havas rekompencan postulon kontraŭ la entrepreno, se la laborakcidento aŭ la profesia malsano estis kaŭzita per malobeo de la entrepreno al la devoj en la san- kaj laborprotekto. Krom ĉi tiu malobeo antaŭkondiĉoj por la rekompenca postulo estas, ke la laborulo spertis domaĝon kaj ke ekzistas kaŭza konekso inter la malobeo kaj la domaĝo. Por la ekesto de la postulrajto pri rekompenco de la domaĝo sufiĉas la objektiva fakto de la malobeo al la devoj de la san- kaj laborprotekto. Ne necesas, ke flanke de la entrepreno tiu malobeo okazis kulpe. La postulrajto ne ekzistas, se la laborulo mem kaŭzis la akcidenton per kulpa konduto. En tio esprimiĝas parto de la jura respondeco de la laboruloj por la malobeo al preskriboj de la san- kaj laborprotekto.

    La postulrajto ampleksas la nericevitan parton de la salajro (do la mankantajn 10 %), la necesajn pluelspecojn por la ebligo de plua partopreno en la socia vivo kaj la rekompencojn de la estiĝinta materia domaĝo.

    En kazo de morto de laborulo kaŭze de laborakcidento la entrepreno devas rekompenci al la familianoj ne laborkapablaj la ĉesantan vivtenon en formo de pensio.

    La entrepreno devas memdecide kontrolo, ĉu en kazo de laborakcidento ekestas postulrajton ĵus priskribitan kaj devas ĝin plenumi. Se ĝi ne faras tion, la laborulo aŭ, en kazo de morto, la familianoj povas devigi la entreprenon pere de la sociaj kaj ŝtataj tribunaloj; La limtempo por la preskripto de la postulrajto estas 2 jaroj.

II. Protekto de junuloj kaj virinoj

Krom la juraj reguligoj por la laborprotekto de ĉiuj laboruloj ekzistas specialaj reguligoj por junuloj kaj virinoj, kiuj konsideras la specialajn biologiajn kondiĉojn ĉe tiuj ĉi du grupoj. La fundamentaj normoj estas enhavataj en la Laborkodo.

1. En GDR infanlaboro estas senescepte malpermesita, ĉar ĝi kontraŭas al la bazaj principoj de socialisma socio.

Rilate la junulojn (de 14 ĝis 18 jaroj) la laborkondiĉoj devas esti aranĝataj konforme al la korpa evolustato. Junuloj ne devas esti okupataj pri pezaj aŭ sandanĝeraj laboroj. Tiuj ĉi laboroj estas fiksitaj en speciala suplemento al la dekreto pri laborprotekto. La listo de ĉi tiu suplemento diferencigas la malpermesitajn laborojn laŭ la aĝo de la junuloj: ĝis plenumo de la 16-a vivojaro kaj ĝis plenumo de la 18-a vivojaro. Ĝi enhavas inter alie difinitajn laborojn

Por junuloj ĝis 16 jaroj estas malpermesitaj la okupiĝoj dum la nokto (de la 20-a ĝis la 6-a) kaj ekstraj laborhoroj (kromhoroj). Por junuloj de la 16-a ĝis la 18-a vivojaro laboro dum la nokto estas nur permesita en kazo de urĝa entreprena bezono, se la edukrajtigitaj personoj, la entreprena kuracisto kaj la entreprena sindikatestraro konsentis.

Junuloj havas pli longajn feriojn (21 tagoj ĝis la 16-a vivojaro, 18 tagoj ĝis la 18-a vivojaro). Tio estas la t.n. bazaj ferioj, al kiuj eventuale aldoniĝas pliaj tagoj en difinitaj kazoj laŭ la reguloj validaj por ĉiuj laboruloj.

2. La speciala protekto de la laborula virino kaj patrino estas esenca parto de la disponoj por la subtenado kaj akcelado de la virinoj kaj por la sukcesigo de la samrajteco de la virinoj, kiuj postulata en la Konstitucio kaj aliaj leĝoj kaj kiu estas unu el la gvidaj principoj de la sociaj vivo kaj evoluo en GDR. La Laborkodo de GDR enhavas jenajn specialajn regulojn por protekti la laboristinojn.

Virinoj ne devas esti okupataj per pezaj aŭ sandanĝeraj laboroj. Ankaŭ ĉi tiuj laboroj estas enlistigitaj en speciala suplemento al la dekreto pri laborprotekto. En ĉi tiu listo enestas ekz.

Krome gravedaj kaj mamnutrantaj virinoj ne devas esti okupataj pri laboroj, kiuj laŭ la ekspertizo de la entreprena kuracisto aŭ de alia kompetenta kuracisto povas endanĝerigi vivon aŭ sanon de la virino aŭ de la infano. Se laŭ kuracista ekspertizo la graveda aŭ mamnutranta virino ne plu povas esti okupata en la ĝisnuna laborloko, la entrepreno devas doni al ŝi malpli pezan aŭ pli taŭgan laboron. Se per tia laboro la virino gajnas malpli multe da salajro, la entrepreno devas tamen rekompence pagi la ĝisnunan meznombran salajron.

Gravedaj kaj mamnutrantaj virinoj ne devas esti okupataj dum la nokto kaj en ekstraj laborhoroj. Aliaj virinoj rajtas rifuzi laboron dum nokto aŭ en ekstraj laborhoroj, se en ilia hejmo troviĝas infanoj ĝis la 6-a vivojaro aŭ aliaj flegbezonaj familianoj.

Konekse al la nasko de infano virinoj ricevas forpermeson, kiu etendiĝas de la sesa semajno antaŭ ĝis la oka (ekde la 1-a de julio 1972: ĝis la dekdua) semajno post la nasko. En kazo de multoblaj naskoj aŭ de komplikaj naskoj la postnaska forpermeso plilongiĝas je du semajnoj. Dum ĉi tiu forpermeso la sociala asekuro pagas al la virino monsumon egalan al la ĝisnuna meznombra salajro. Post la forpermeso la patrino povas postuli la liberigon de la laboro ĝis la fino de la unua vivojaro de la infano. En ĉi tiu tempo la patrino ne ricevas salajron aŭ pagon de la sociala asekuro, sed ŝia aparteneco al la entrepreno ne ĉesas, tiel ke post la jaro ŝi povas daŭrigi sian laboron sub la antaŭaj kondiĉoj.

Mamnutrantaj patrinoj rajtas postuli du aldonajn paŭzojn de po 45 minutoj por mamnutri dum la unuaj ses monatoj post la nasko. Tiuj paŭzoj estas salajrataj.

La entrepreno ne rajtas maldungi gravedajn virinojn kaj patrinojn ĝis la fino de la sesa monato post la nasko.

III. Minimumaj salajroj kaj aliaj garantioj pri salajroj

Kvankam la problemo de la salajrado ĝenerale kaj minimumaj salajroj speciale ne estas problemo de laborprotekto, sed de sociala sekurigo de la laboruloj, kelkaj tiurilataj informoj estu ĉi tie donataj.

En GDR la salajrado baziĝas sur la principo de la disdivido laŭ la laborplenumo. En la entuta socia skalo la alteco de la salajroj (kaj de la premioj) dependas de tiu parto de la perlaborita nacia enspezo, kiu laŭplane disponeblas por la individua konsumado. La disdivido realiĝas en rekta dependeco de kvalito kaj kvanto de la laboro plenumita de la laborulo. Validas la konstitucia principo de la rajto je sama salajro por sama laborplenumo sendepende de aĝo, sekso, nacieco, raso aŭ religio.

Detale la reguligoj pri salajrado troviĝas en la t.n. tarifkontraktoj faritaj inter la kompetentaj centraj ŝtatorganoj (ministerioj ktp.) kaj la sindikatoj. La ĝusta kaj justa aplikado de ĉi tiuj reguligoj estas kontrolata de la entreprenaj sindikatestraroj. Krome evoluigita sistemo de jurisdikcio en la kampo de la laborjuro certigas al la laboruloj ankaŭ iliajn rajtojn rilate al la ĝusta salajrado. Karaktera trajto de la tiucela proceduro estas, ke unue socia tribunalo (konfliktkomisiono) devas decidi pri la kazo, antaŭ ol la ŝtataj tribunaloj rajtas okupiĝi pri la afero.

Ekzistas en GDR ankaŭ minimuma limo de salajro. Tiu ĉi limo estis plurfoje altigita laŭ la plibonigo de la ĝenerala socia kaj ekonomia situacio de la respubliko. Momente la minimuma salajro sumiĝas al 350,- markoj por unu monato aŭ la respektivaj sumoj ĉe salajrado laŭ semajnoj aŭ horoj. La plialtigo de la minimuma salajro ĉiufoje kaŭzis ankaŭ respektivan plialtigon de la salajroj senpere super la minimumo. Tiel ĉe la altigo al 350,- markoj ankaŭ la salajroj inter 350, — kaj 435,- markoj estis grade altigitaj. Ĉar sub socialismaj kondiĉoj la rezultoj de la nacia ekonomio estas uzataj por la bono kaj intereso de ĉiuj laboruloj, ne nur de malmultaj kapitalistoj, la plia ekprospero de la ekonomia situacio certe sekvigos plian altigon de la minimuma salajro.

Grava faktoro ĉe la sociala sekurigo de la laboruloj estas ankaŭ la financaj reguligoj en kazo de laborakcidento, profesiaj malsanoj, ceteraj malsanoj kaj gravedeco, pri kiuj jam estis informite en la supraj sekcioj I kaj II.

IV. Labortempo

1. Ekde 1967 en GDR la posemajna labortempo estas fiksita al 43 horoj kaj 45 minutoj ĝenerale, al 42 boroj por laboruloj laborantaj dum la tuta tago en tri sekcioj kaj, ekde la 1-a de julio 1972, al 40 horoj por plenlaborulaj patrinoj kun tri aŭ pli multaj infanoj. Tiu ĉi labortempo estas plenumenda en kvin tagoj, de lundo ĝis vendredo. En branĉoj de la socia vivo en kiuj la provizado aŭ prizorgado de la loĝantaro necesigas laboron ankaŭ sabate kaj dimanĉe, la senlaboraj tagoj devas esti donataj je aliaj tagoj. Sed la monata labortempo ne devas esti transpasata.

La transiro al la kvintaga laborsemajno kun samtempa redukto de la labortempo al 43 horoj kaj 45 minutoj posemajne estis efektivigita sen redukto de la salajro. Estis eldonitaj detalemaj reguligoj por certigi, ke ne nur laboruloj kun monataj salajroj, sed ankaŭ tiuj pagataj laŭ aliaj salajradsistemoj konservis siajn ĝistiamajn enspezojn.

2. Parolante pri la labortempo, oni devas ankaŭ mencii la kazojn, en kiuj la laboruloj rajtas libertempi sen redukto de sia salajro.

  1. La tiaspeca ĉefkazo estas la t.n. jarferioj celantaj la refreŝiĝon de la laboruloj kaj la profilaktan zorgon pri ilia sano. En GDR la minimuma feriotempo salajrata estas 15 labortagoj (inkluzive sabatoj). Tiu ĉi tempo plilongiĝas grade ĝis 24 tagoj depende de la speco de laboro (ekz. peza, sandanĝera laboro) aŭ de la grado de respondeco ligita al la laboro (ekz. gvida laboro). Krome certaj kategorioj de laboruloj havas pliajn feriotagojn, ekz. laboruloj kun gravaj korpaj difektoj, malsanuloj aŭ resaniĝantoj pro tuberkulozo, blinduloj, plue batalintoj kontraŭ la faŝismo aŭ persekutitoj de la faŝismo. En kelkaj industribranĉoj la tarifkontraktoj enhavas la rajton je plia libertempo kiel rekono por multjara aneco al unu entrepreno. En ĉiuj ĉi aldonaj kazoj la entuta pagata libertempo povas transpasi la limon de 24 tagoj.


  2. Pliaj kazoj estas la forpermeso por prizorgi certajn personajn aferojn (ekz. propra edziĝo, translokiĝo, entombigo de proksimaj familianoj), por partopreni certajn kvalifikajn aranĝojn, por laŭordone prezenti sin antaŭ tribunalo (se oni ne estas la akuzito!) aŭ en kazo, ke tuja prezentado al kuracisto dum la labortempo estas necesa. En ĉiuj ĉi kazoj la laborulo ricevas la meznombran salajron por la tempo de foresto, kies allasita daŭro cetere estas detale fiksita. Por la prikalkulado de la meznombra salajro ĉi tie kaj en aliaj kazoj ekzistas detalemaj preskriboj.


  3. Speciale menciinde estas, ke laborulaj virinoj, kiuj plentempe laboras, rajtas libertempi plian tagon po monato, se al iliaj dommastrumoj apartenas infanoj ĝis la 18-a vivojaro aŭ flegbezonaj familianoj. En aliaj kazoj la t.n. dommastruma tagopovas esti donata al edziniĝintaj virinoj, se tio estas koncedita en la entreprenaj kontraktoj inter estraro kaj sindikato.

3. Speciala problemo rilate al la labortempo estas la ekstraj laborhoroj (kromhoroj). Principe la entreprenestro devas tiel organizi la laboron, ke la taskoj povas esti plenumataj dum la leĝe fiksita labortempo. Ekstraj laborhoroj povas esti ordonitaj nur en esceptaj kazoj. Laŭ la dispozicioj de speciala dekreto tiaj kazoj estas

La laboro dum kromhoroj povas esti postulata nur, se la entreprena sindikatestraro antaŭe konsentis al tio. Posta konsento eblas nur en kazo de krizaj okazoj. La entreprenestro devas detale motivigi la neceson de kromhoraj laboroj.

Kromhoroj povas esti ordonata al la unuopa laborulo nur en difinitaj limoj. Laŭregule oni nur rajtas ordoni kvar kromhorojn por du senpere sekvantaj tagoj kaj en la tuta jaro ne plu ol 120 kromhorojn.

Por kromhoraj laboroj salajro altiĝas je 25 % de la tarifsalajro. Ĉiokaze estas menciinde, ke similaj altiĝoj de la salajro ankaŭ ekestas por dumnokta laboro (10%), dimanĉa laboro (50 %) kaj laboro dum festotagoj (100 %). Se pluraj altiĝoj koincidas, nur la plej alta aplikiĝas.

V. Limigo de maldungo

Ankaŭ ĉi tiu problemo ne propre estas problemo de laborprotekto, sed de la sociala sekurigo de la laboruloj. En la laborjuro de GDR por maldungoj validas tre severaj reguloj enhavataj en la Laborkodo de GDR.

1. Unue estas substrekinde, ke maldungo kiel unuflanka dispono de la entrepreno ne estas la ĉefa formo por la ĉesigo de la laborjuraj rilatoj inter laborulo kaj entrepreno. La ĉefa formo estas la ĉesiga kontrakto. Ĝi estas farata, se ambaŭ flankoj konsentas pri la ĉesigo de la ekzistanta laborkontrakto. La iniciato por tia ĉesiga kontrakto povas veni de la laborulo mem aŭ de la entrepreno. Diskutante la motivojn por tia iniciato, ambaŭ flankoj ekzamenas, ĉu la petata ĉesigo estas akceptebla kaj konforma al la ambaŭflankaj interesoj.

2. Nur se interkonsento pri tia kontraktita ĉesigo ne estas atingebla, ekestas la demando, ĉu unuflanka maldungo devas esti deklarata.

La laborulo povas deklari maldungon senkondiĉe. Li nur devas atenti la limtempon fiksitan por ĝi (du semajnojn, se en la laborkontrakto ne estis fiksita alia limtempo).

Por la entrepreno la ebleco deklari maldungon estas tre limigita. La laborjuro de GDR (§ 31 de la Laborkodo) agnoskas nur tri pravigojn por maldungo:

Ankaŭ por la entrepreno la limtempo por maldungo estas dek kvar tagoj, sed en la laborkontrakto povas esti fiksataj aliaj limtempoj ĝis tri monatoj kaj specialaj limtagoj. Krome validas pli longaj limtempoj por grave difektitaj laboruloj kaj kontraŭfaŝistaj batalintoj aŭ persekutitoj. Aldone en tiaj kazoj necesas la konsento de la lokaj ŝtatorganoj (subdistriktoj).

La maldungo flanke de la entrepreno nur validas, se la entreprena sindikatestraro konsentis. Laŭ la instrukcioj de la Sindikata Ligo, tia konsento devas esti donata nur post interkonsiliĝo en speciala kunsido de la entreprena sindikatestraro, en kiu devas nepre partopreni ankaŭ la maldungota laborulo. Mankoj en la sindikata konsento nepre sekvigas la nuligon de la maldungo fare de la tribunalo. Se la entreprena sindikatestraro rifuzas la konsenton, la entrepreno povas peti ĝin de la supera sindikatestraro, kiu definitive decidas pri konsento aŭ nekonsento.

La entreprenestro plu havas la devon, antaŭ la deklaro de maldungo proponi al la laborulo alian laboron en la entrepreno aŭ pruvi, ke aliaj taŭgaj laboreblecoj ne ekzistas. Krome li aŭ lia komisiito devas helpi al la laborulo trovi taŭgan laboron en alia entrepreno aŭ institucio.

La laborulo povas protesti kontraŭ la maldungo en limtempo de 14 tagoj post la ricevo de la maldunga deklaro. Pri la protesto devas unue interkonsiliĝi kaj decidi la konfliktkomisiono kaj post plia protesto la subdistrikta tribunalo.

La tribunaloj en GDR, kaj sociaj kaj ŝtataj, aplikas tre severajn skalojn en la prijuĝo de protestoj kontraŭ maldungoj. La laboruloj de GDR do estas efike ŝirmitaj kontraŭ arbitraj procedoj de la entreprenaj estraroj. Ĝuste la severa aplikado de la juraj reguligoj pri maldungo estas esprimo pri la fakta realigo de la konstitucia principo de la rajto je laboro.

3. Krom la maldungo ĵus priskribita la Laborkodo de GDR enhavas la eblecon de tuja eksigo el la entrepreno. Tia eksigo eblas, se la laborulo kulpis pri gravaj malobeoj al la civitanaj devoj aŭ al la socialisma labordisciplino. Laŭregule tuja eksigo estas nur pravigebla, post kiam antaŭaj provoj de eduko kaj disciplinigo restis senrezultaj.

La tuja eksigo estas la plej rigora disciplinigilo kaj povas esti realigata nur post disciplina proceduro kaj nur fare de certaj estroj (disciplinrajtaj estroj). Ankaŭ por la tuja eksigo la konsento de la entreprena sindikatestraro estas bezonata. Sed tiu konsento povas en certaj kazoj esti donata ankoraŭ dum la unua semajno post la eksigo.

Kontraŭ la tuja eksigo la laborulo povas protesti. Por tiu ĉi protesto validas la samaj reguloj kiel por la protesto kontraŭ maldungo.

VI. Aliaj aferoj

Parolante pri laborprotekto en la vasta senco de la supraj eldiroj, oni ne povas ne mencii la multnombrajn profilaktajn disponojn por la sano de la laboruloj. Tiuj disponoj formas esencan parton de la socialpolitiko en GDR. Eĉ ilia kompleta nombrado, des pli ilia detala priskribo krevigus la kadron de ĉi tiu artikolo. Do nur du el la plej gravaj estu ĉi tie menciataj:

En GDR la kuracista prizorgado estas tute senpaga. Tio inkluzivas ankaŭ la senpagan realigon de necesaj traktadoj kaj operacioj en malsanulejoj kaj la senpagan eldonon de medikamentoj. Same senpaga estas la sendado al kuraclokoj kaj banlokoj. La sendado en tiajn lokojn efektiviĝas ne nur pro pure kuracadaj celoj surbaze de kuracista pritraktendaj malsaniĝoj, sed ankaŭ pro profilaktaj kaj resanigaj celoj. Ĉiuj banlokoj, antaŭe nur atingeblaj por riĉuloj, nun estas je la dispono de ĉiuj laboruloj, kaj pri la restado tie decidas ne la mono, sed la medicina neceso.

La sindikatoj kun ŝtata subteno disvolvis grandan programon de ferioj. Ili konstruis multajn ripozdomojn kaj feriohejmojn, kie la laboruloj povas pasigi tre malmultekostan restadon de du semajnoj. La reto de tiaj hejmoj kaj domoj pli kaj pli disvastiĝis kaj ankoraŭ nun pligrandiĝas, kaj ilia nivelo pli kaj pli altiĝis. Tiamaniere ĉiuj laboruloj povas uzi siajn feriojn por altnivele kaj senzorge ripozi kaj refreŝiĝi. La rajtigiloj por tiaj feriovojaĝoj estas disdonataj de la entreprenaj sindikatestraroj, kiuj plej ofte transprenas ankaŭ parton de la kostoj sen tio jam tre malaltaj.


Laborprotekto laŭ norvega juro

de Kand. jur. Tom Arbo HØEG (Oslo)

1. Protekto kontraŭ laborakcidentoj kaj labormalsanoj

La industria revolucio komenciĝis en Norvegujo ĉirkaŭ 1850. En tiu ĉi jaro estis 12000 fabriklaboristoj en la lando, 25 jarojn poste 45000. En la malnovaj industriaj entreprenoj kiel minejoj, ferfabrikoj kaj segejoj oni bezonis nur malmulte da labormaŝinoj, sed nun ankaŭ ili ekhavis vapormaŝinojn, poste elektrajn maŝinojn, kaj ĉar ili ne estis sufiĉe bone protektitaj, la nombro de laborakcidentoj tre kreskis.

En 1892 ni ricevis la unuan leĝon pri laborprotekto, tiam nomita leĝo pri kontrolo de fabrikoj. La aliaj leĝoj datiĝas de 1909, 1936 kaj 1956.

La leĝo de 1892 enkondukis sistemon pri inspektoroj. Ili devis ekzemple kontroli la uzon de infanoj en la industrio, kontroli la kaldronegojn, sorgi pri sekuraj ŝtuparoj kaj plibonigo de ventolado. La inspektoroj devis doni la ordonojn al la fabrikposedanto. Laŭ la leĝo de 1909 ili tamen rajtis doni instrukciojn ankaŭ al la laboristoj kaj tiel havi rektan kontakton kun ili.

Post la unua mondmilito la evoluo sur la laborprotekta kampo haltis, ĉefe pro la treege malbona ekonomia situacio de la lando. Oni eĉ reduktis la vojaĝeblecon de la inspektoroj, kvankam la nombro da kontrolindaj fabrikoj kreskis per 50% inter 1922 kaj 1931.

Aliflanke estis pozitiva trajto la ĉiam pli forta intereso, kiun la laboristorganizaĵoj havis por laborprotektado. La leĝoj de 1936 kaj 1956 montras la trankvilan, ĝenerale akceptitan evoluon sur tiu ĉi kampo.

Leĝo de 1918 havas protektajn regulojn por tiuj, kiuj faras industrian laboron hejme. Tio ofte okazas en la teksa industrio.

En 1948 oni donis leĝon pri kamplaboristoj kaj samtempe apartan leĝon pri domservistinoj.

La kono pri socialmedicino pligrandiĝis en la jaroj antaŭ la lasta mondmilito, kaj hodiaŭ la plej grandaj industriaj entreprenoj havas proprajn kuracistojn, kiuj laŭ la novaj reguloj en 1974 ankaŭ rajtas kuraci la pacientojn.

2. Protekto de junuloj kaj virinoj

Uzo de infanoj pli junaj ol 15 jaroj kulminiis en la 1870-jaroj. Proksimume 8 % de la tuta nombro da laboristoj estis infanoj. Kvarono el ili laboris en segejoj kaj rabotejoj. Ofte ili estis en ta lernejo antaŭtagmeze kaj en la segejoj posttagmeze, aŭ ili tute ne iris al la lernejo.

Laŭ la leĝo de 1892 estis malpermesite dungi infanojn havantajn malpli ol 12 jarojn. Rilate al infanoj inter 12 kaj 14 jaroj la inspektoroj rajtis doni deliberigojn. Pro malbona ekonomio gepatroj ofte deziris sendi siajn infanojn al fabrikoj. Tial gepatroj antaŭe ne ĉiam apogis la laboron por protekti la infanojn.

En 1909 oni proponis, ke nokta laboro por virinoj estu malpermesita. La parlamento ne aprobis la proponon. Oni nur decidis, ke almenaŭ unu el la inspektoroj devas esti virino. Ankaŭ en la loka kontrolorgano devas esti virina membro.

Laŭ la leĝo de 1936 virinoj devas esti liberaj 6 semajnojn post la nasko. Aldone al tio ili rajtas postuli 6 kromajn semajnojn. Tiun ĉi lastan libertempon ili povas uzi tute aŭ parte antaŭ la nasko.

La laboro por protekti virinojn estas nuntempe iom malhelpita de la klopodoj egaligi virinajn kaj virajn laboristojn.

3. Minimumaj salajroj

La leĝoj enhavas nur regulojn pri la elpago de salajroj kaj pri la procenta aldono pro kroma laboro, sed la grandeco de la salajro estas fiksata dum negocoj inter la sindikato kaj la organizaĵo de la labordonantoj. La interkonsentoj validas por 2 jaroj.

Se la labordonanto bankrotas, la rajto de la dungitoj al salajro estas protektita per aparta leĝo. La ŝtato garantias la salajron.

4. Labortempo

En 1877 la ordinara labortempo ĉiutage en grandaj industriaj entreprenoj estis 10 horoj aŭ malpli. En malgrandaj fabrikoj ĝi estis 11 horoj aŭ pli. Malgraŭ la fakto, ke la vivkondiĉoj de la industriaj laboristoj estis iomete pli bonaj ol tiuj de la metiistoj aŭ de la kamplaboristoj, estis nepre necese leĝreguligi la industrian laboron.

Laŭ la leĝo de 1892 ĉiu laboro estis malpermesita en la tempo inter h. 18 sabate kaj h. 22 dimanĉe. Tamen, tiu ĉi paragrafo dum multaj jaroj estis nur paperregulo.

En 1915 oni enkondukis la principon pri normala labortempo: 10 horoj ĉiutagnokte kaj 54 horoj ĉiusemajne. Post 1919 la ciferoj estis 8 1/2 kaj 48. La ordinara labortempo nun estas ĝis 9 horoj ĉiutagnokte kaj 42 1/2 horo ĉiusemajne.

La leĝo de 1936 enkondukis gravajn regulojn pri ferio: 9 tagoj. La nun validaj reguloj troviĝas en la leĝo pri ferio de 1947. Laŭ ĝi la ferio estas 24 labortagoj. 18 el ili oni devas uzi dum la somera duono de la jaro.

5. Limigoj de maldungo

Tute nova en la leĝo de 1936 estis la regulo, kiu limigis la rajton de la labordonanto maldungi laboriston. Oni malpermesis maldungon se la motivoj estis nejustaj, ne akceptindaj. Tiu ĉi ĝenerale formulita regulo kaŭzis multajn jurprocesojn precipe dum la unuaj jaroj, sed nun oni havas sufiĉe klaran komprenon pri la enhavo de la regulo, kiun oni nun trovas en la leĝo de 1956.

Protektitaj estis nur plenkreskuloj, kiuj laboris en la fabriko dum pli ol 3 jaroj. Novajn laboristojn oni daŭre rajtas maldungi preskaŭ tute libere. Strange estas, ke oni ankaŭ povas maldungi la aliajn laboristojn, sed se la motivoj estas nejustaj, la laboristo rajtas postuli kompenson.

Laŭ la nun valida leĝo la aĝlimo estas 20 jaroj kaj la labortempo 2 jaroj. La grandeco de la kompenso dependas de la longeco de la servotempo.

Kelkfoje la laboristo eĉ havas la rajton esti dungata denove. La maldungito devas komencigi jurproceson por pledi siajn rajtojn. Ordinare la tempolimo por tia proceso estas 3 monatoj.

6. Aliaj aferoj

La diversaj leĝoj pri laborprotekto ne estas aparta studobjekto por la plimulto de la juraj studentoj, sed la studentoj rajtas elekti tiun ĉi temon kiel specialan fakon.


Fonto:
Internacia Jura Revuo, n-ro 1975/2, pp. 33-48.;
Internacia Jura Revuo, n-ro 1976/1, pp 19-26

Kunlaborinto: Mészáros István STEB: http://www.eventoj.hu