Roland Rotsaert:

    Mallonga superrigardo pri la
    internacia patento-sistemo

    Enkonduko

    Jam de pluraj jaroj Eŭropa Unio klopodas krei 'eŭropan patenton'. Ankaŭ en Esperantujo okazis diskutoj pri tio, i.a. en la revuo Monato, 11/2000, p. 11.

    Ĉar je tiu okazo mi konstatis ke mi kaj miaj gekolegoj apenaŭ ion scias pri patentoj, mi decidis esplori la temon kaj verki ĉi tiun bazan klarigon. Mia ĉefa informfonto estis la anglalingvaj 'proceedings' (libroforme eldonitaj raportoj) de la 5-a Eŭropa Kongreso pri Patentoj, PATINNOVA/EPIDOS, okazinta en oktobro 1999 en Halkidiki, Grekio (EU, 1990, ISBN 92 894 0116 8). Aldone mi uzis la nederlandlingvan libron 'Octrooien' (Kluwer, 1987, ISBN 90 6321 442 1).

    La PATINNOVA-libro (441 p.) estis komence de 2001 senpage havebla ĉe innovation@cec.eu.int ; eble restas ekzempleroj. Multaj dokumentoj ankaŭ estas je dispono interrete en pdf-formato ĉe www.cordis.lu/patinnova99.

    La adreso www.european-patent-office.org estas, malgraŭ la longa nomo, tre efika elirpunkto por akiri pli da informoj pri patentoj kaj por atingi ĉiuspecajn aliajn organizojn. Oficialaj lingvoj estas angla, germana kaj franca. Foje estas informoj en itala kaj hispana.

    Roland ROTSAERT


    Difino de patento

    Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (1974) donas jenan difinon: 'La ekskluziva rajto (monopolo), apliki inventon de nova produkto aŭ nova procedo, aŭ apliki novan plibonigon de produkto aŭ procedo'.

    Plena Ilustrita Vortaro (1970) klarigas: 'Dokumento, per kiu ŝtato donas al inventinto monopolon (ordinare kun templimo), por ekspluati sian inventaĵon'.

    Difino laŭ Microsoft Encarta 98-enciklopedio estas:

    • (angle) "A legal document granted by the government giving an inventor the exlusive right to make, use, and sell an invention for a specified number of years."

    • (traduko) "Leĝa dokumento, donita de la registaro, donanta al inventinto la ekskluzivan rajton por produkti, uzi kaj vendi inven- ton dum difinita nombro da jaroj."

    La Esperanta radiko egalas al angla kaj germana esprimoj. En la franca oni uzas 'brevet' (mallongigo de 'brevet d'invention'). En Nederlando kaj nederlandlingva parto de Belgio estas uzata tute malsamaspekta vorto 'octrooi' (ankaŭ skribita 'oktrooi'). Ĝia origino troveblas, pere de la malnova franca, en la latina vorto 'authenta', simila al esperanta 'aŭtoritato'. En Belgio la tri vortoj kunekzistas, sed malmultaj scias ke ili estas sinonimoj.

    La tri radikoj referencas al iama kutimo en Eŭropo (ĝis 1789, la Franca Revolucio) ke regantoj transdonis, kontraŭ pago, la ekskluzivan rajton je io. Tio povis esti ekspluato de inventaĵo, sed ankaŭ konstruo de muelilo aŭ enkasigo de imposto.

    Intelektaj rajtoj

    Patentoj estas nur unu grupo el la t.n. 'intelektaj kaj industriaj proprietoj'. Aliaj estas komercaj nomoj, markoj, desegnaĵoj, modeloj, plantrajto kaj kopirajto. Ĉiuj tiaj rajtoj havas sian propran landan leĝaron, plimalpli internacie kunordigitan. Pri la registrado de tiuj rajtoj en ĉiuj landoj kompetentas malsamaj instancoj. Nur kelkloke unu sola instanco respondecas pri ĉiuj registraĵoj de kaj ĉiuj informoj pri ĉiuj entreprenoj (ekzemple la Sveda Patent- kaj Registradoficejo, www.prv.se).

    Kun Interreto venis novaj protektendaj rajtoj: la 'domain'-nomoj, la kopirajto de tekstoj, bildoj, muziko... cirkulantaj interrete.

    Kial patento estas bezonata?

    Inventisto (ĉu individua persono, ĉu esploristo(j) en entrepreno) kutime investis multon por ellabori novan procedon kaj deziras iel profitigi la investon. Per patento li ricevas ekskluzivan rajton por ekspluati sian inventon dum limigita periodo (ĝenerale 10 ĝis 20 jaroj). Patento nur validas en unu lando. Se protekto en alia lando estas dezirata, necesas plenumi la formalaĵojn ankaŭ en tiu lando.

    Inventisto ne nepre mem devas ekspluati la inventon protektitan de patento. Eblas transdoni la rajton (per vendo aŭ licenco) al alia persono aŭ entrepreno kiu havas pli da kapabloj por profitdone uzi ĝin.

    Estas neniu devo por protekti inventon per patento. Inventinto rajtas simple uzi la inventaĵon en sia entrepreno, esperante ke neniu rivalo ekscios pri ĝi (kaj eble mem protektos la saman procedon). Tiel li ŝparas la kostojn de la proceduro.

    Ankaŭ eblas ke inventinto libervole publikigas la rezulton de siaj esploroj kaj tiel igas ĝin nepatentebla. Imageblas diversaj kialoj por tia malavareco kiu donas al ĉiuj la rajton uzi la inventon:

    • memfido de la inventinto ke li, estanta unue kaj havanta la plej grandan sperton, rapide akaparos konsiderindan parton de nove kreita merkato (la persona komputilo de IBM, 1980);

    • la deziro utili al la socio (la lingvo Esperanto, la komputila mastruma sistemo Linux).

    Originoj de la patent-proceduro

    La plej malnovan patentan leĝon kiun mi trovis estas el 1641 kaj rilatas al produktado de salo en Massachussets (Usono). Tamen, tio verŝajne ne koncernis inventon laŭ la nuna koncepto, sed - kiel tiutempe okazis en Eŭropo - la ekskluzivan rajton ekspluati konatan procedon en iu regiono.

    La 'modernaj' patentregularoj alvenis kun la industria revolucio en la 19a jarcento (kreo de la usona patentoficejo, 1836; unua leĝo en Nederlando 1817, en Belgio 1854). Ankaŭ estis la epoko de la mondaj ekspozicio: la unua okazis en Londono en 1851. Samtempe kun la monda ekspozicio en Vieno (1873) okazis internacia kongreso pri patentoj. Ekestis bezono je internacia regularo. Unua estis la Konvencio de Parizo (1883). Poste sekvis multaj novaj kaj kompletigaj internaciaj traktatoj. Listo de la ĉefaj sekvas fine.

    Dum la pasintaj jardekoj ĉiuj landoj adaptis sian patentregularon al internaciiĝinta ekonomia situacio. En la iamaj komunismaj landoj ekzistis tute alia sistemo. Ĉinio kiel unua lando de tiu grupo kreis modernan patentregularon kaj serĉsistemon ellaboritan kun helpo de franca entrepreno Questel-Orbit. Multaj orienteŭropaj landoj baldaŭ aliĝos al Eŭropa Patent-Organizaĵo (aŭ eble tuj al nova eŭropunia organizaĵo, se tiu rapide establiĝos).

    La eŭropa situacio

    Por kompreni la nunan eŭropan sistemon (Eŭropa Patent-Oficejo en München, Germanio, kun filioj en Den Haag/Rijswijk, Nederlando kaj Vieno, Aŭstrio) necesas iom reiri en la historio.

    Post la dua mondmilito sentiĝis bezono je internacia informcentro pri patentoj. Decido pri adjudiko por realigi tion okazis nur en 1965. Adjudikantoj estas la Respubliko Aŭstrio, Institut International des Brevets (IIB) el Nederlando kaj Derwent, privata brita kompanio. La taskon ricevis Aŭstrio, kiu kreis por tio komercan entreprenon, nuntempe konatan kiel INPADOC.

    En 1973 la Eŭropa Patent-Organizaĵo (EPO) estis kreita kun sidejo en München, Germanio (urbo kie ankaŭ estas la sidejo de la germana patentoficejo). Ĝi ne estas instanco de la Eŭropa Unio (kvankam EU- membroŝtatoj estis inter la fondintoj kaj EU influas la mastrumadon). Celo estis plifaciligi kaj unuecigi la registradon de patentoj. Eblas registrigi per ĝi patentojn en ĉiuj aliĝintaj ŝtatoj, indikitaj de la patentpetanto. En 1999 estis 19 aliĝintoj kaj en 2002 aldoniĝos 8 orienteŭropaj landoj. Pluraj aliaj sekvos.

    En 1988-1992 INPADOC integriĝis en EPO kaj nun, ankoraŭ en Vieno, funkcias kiel inform- kaj edukcentro de EPO. Nederlanda IIB ricevis - en cirkonstancoj kiujn mi ne retrovis - la taskon esplori la novecon de patentpetoj kiuj alvenas ĉe EPO.

    Jam en 1975 Traktato de Luksemburgo kreis la bazon de eŭropunia patento, kiu aŭtomate validos en tuta Eŭropa Unio. Tamen, la efektiviĝo de tiu projekto ankoraŭ daŭras. Lastatempe estas forta premo por disponi pri EU-patento kaj la preparo de la necesa regularo estas nun en fina fazo.

    Helpantoj de patentpetanto necesas

    Kvankam teorie eblas ke inventisto mem vizitas la landan paten- toficejon, praktike estas bezonata granda sperto por sukcese plenumi la necesajn formalaĵojn. Grandaj entreprenoj havas sian propran sekcion kiu okupiĝas pri tio. Malgrandaj entreprenoj aŭ individuuloj devas konsulti specialiston (patentagentejon) por kontroli ĉu la invento vere estas nova, por verki kaj traduki la informojn pri la inventoj en taŭga formo, por konsili pri la landoj kie registrado estas plej oportuna, ktp.

    Agentejoj estas troveblaj en telefonlibro. Ofte la landaj paten- toficejoj disponigas liston de oficiale rekonitaj agentejoj. Ne estas unueca nomo por tiu profesio. Kelkaj ekzemploj: mandataire agr,,, conseil en brevet (france); patent attorney, authorized representative (angle); Patentanwalt, zugelassener Vertreter (germane); octrooigemachtigde (nederlande).

    Ankaŭ agentejoj kaj grandaj entreprenoj ne mem ĉion faras. Kelkaj specialigitaj privataj entreprenoj (Derwent, Questel Orbit...) kreis grandegajn, facile traserĉeblajn datumbazojn kies enhavon ili metas - kontraŭ pago - je dispono de interesitoj.

    Ankaŭ ekzistas specialaj foiroj dum kiuj la specialistoj ofertas siajn servojn, ekzemple:

    • INPEX, Pittsburgh, Usono, 16-20 majo 2001 (www.inventionshow.com)
    • 3ips (Ideas, Innovation and Intellectual Property Services), Leuven, Belgio, 9-11 oktobro 2001 (www.3ips.com)

    Nur per interreto funkcias la pariza www.laboursedesinventions.com

    Kostoj de akiro kaj uzo de patento

    Estas multaj elementoj en la kostokalkulo de patento. Dependas i.a. de la dezirata periodo de valideco kaj de la kvanto da landoj en kiuj protekto estas bezonata. Prezkomparo aperis en Monato 11/2000, sed cirkulas multaj similaj (foje kontraŭdiraj) tabeloj. Raportisto emas elekti la tabelon kiu estas plej konvena al lia hipotezo. Estas klare ke patento kostas malpli en granda, unulingva lando kiel Usono aŭ Japanio, dum en aro da malgrandaj, diverslingvaj landoj kiel en Eŭropo la kostoj estas pli grandaj.

    EPO dum la pasintaj jaroj jam plurfoje malaltigis siajn tarifon. Krome ĉiuj patentoficejoj aperigas la novajn patentinformojn tra Interreto. La informoj pri malnovaj patentoj en rapida ritmo aldoniĝos. Tiel inventanto kun minimuma sperto kapablas fari supraĵan esploron pri la noveco de sia invento kaj tiel eviti nenecesajn kostojn. En la ĉijara PATINNOVA/EPIDOS-konferenco EPO prezentos programaron kiu gvidas la patentpetanton tra la proceduro.

    Necesaj tradukoj por akiri patenton kaj ties kostoj

    En multlingva Eŭropo la tradukkostoj estas tikla afero. La laborlingvoj de EPO estas angla, franca kaj germana. Por la nuna eŭropa patento necesas prezenti la dosieron en unu el tiuj tri lingvoj kaj (parte) traduki ĝin en la lingvo de la landoj kie la patento validu.

    Ekzistas nesolvebla konflikto inter la oficiala starpunkto de la Eŭropa Unio, laŭ kiu ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, kaj la prak- tiko, laŭ kiu la angla estas la kutima lingvo por patentaferoj. Se la Eŭropa Parlamento sekvos la oficialan starpunkton, necesos traduki la dosieron de estonta eŭropa patento en ĉiujn lingvojn de la EU (baldaŭ proksimume 25). Praktike tamen, por esploroj oni nur uzas la anglan version.

    La konflikto estis sentebla en la PATINNOVA-intervenoj. Reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono diskrete subtenis la egalrajtecon de ĉiuj lingvoj. Reprezentantoj de la industrio nur volis la anglan. Hispana membro de la Eŭropa Parlamento, s-ino Ana Palacio Vallelersundi, kontraŭis uzon de nura angla lingvo.

    Oni eble trovos la solvon en jam ekzistanta proceduro. Por plifaciligi la serĉadon la patentoficejoj jam delonge uzas klasifikajn sistemojn (IPC, EPC), kompareblaj kun NACE-klasifikoj por profesioj aŭ decimala klasifiko en bibliotekoj. Ekzemplo el IPC:

    • B Transporto
    • B64C Aviadilo
    • B64C25 Alteriĝa sistemo

    Aldono de unu aŭ pluraj tiaj kodoj okaze de registrado de patentoj ebligos poste rapidan retrovon de tiu aŭ similaj patentoj. Traduko de la patentdosiero al nur la angla (se ĝi origine ne estas en la angla) kaj disponigo de la klasifiko ('keywords', ŝlosilvortoj) en ĉiuj lingvoj ebligus rapidan retrovon de la bezonataj informoj je modera kosto.

    Klasikaj kaj interretaj patentejoj kiel riĉa informfonto por interesitaj aplikemuloj

    Konsekvenco de atribuo de patento estas ke la detala priskribo de la invento iĝas publika posedaĵo. Resumoj de patentpriskriboj jam ĉiam aperis en specialigitaj revuoj kaj nun ankaŭ interrete. Por entrepreno kiu serĉas iun novan produktoprocedon estas interese serĉi ĉu eble jam ekzistas patento pri tio. Se ĝi trovas utilan patenton, ĝi povas akiri de la patentulo licencon; tio verŝajne kostos multe malpli ol mem ellabori novan procedon. Post periodo 10 ĝis 20 jaroj la patento perdas sian validecon kaj ĉiu ajn povas libere apliki la inventon aŭ procedon.

    En sciencaj medioj oni ne sufiĉe konscias pri ekzisto de patentoj. Sufiĉe granda parto de la inventoj tute ne estas novaj, sed jam estas faritaj antaŭe. Eblus ŝpari penon kaj plirapidigi la teknikan progreson per pli bona esplorado de la patentaj datumbazoj. Kelkaj citaĵoj el PATINNOVA:

    • 70 % de la teknika scio troveblas en patentoj;
    • 70 % de ĉiuj novigaj esploroj estas pluoble farataj;
    • 20 % de ĉiuj rezultoj de esploroj jam antaŭe estis publikigitaj.

    La interreto kaŭzis revolucion en la patenta mondo. Baldaŭ ĉiuj patentinformoj de la tuta mondo estos - almenaŭ resume - senpage konsulteblaj per Interreto. Antaŭ jardeko tio estis tute neimagebla.

    Tio tamen ne signifas ke agentejoj kaj prizorgantoj de specialigitaj datumbazoj iĝos senlaboraj. Kiel ĉiu uzanto de Interreto scias, sperta uzanto multe pli rapide trovas multe pli uzeblajn informojn. La privataj, specialigitaj datumbazoj havas pli efikajn serĉsistemojn ol la relative simplaj datumbazoj kiuj la oficialaj patentoficejoj disponigas al la publiko.

    Konfliktoj pro senrajta patentuzo

    Kion faru patentulon kiam li konstatas ke, malgraŭ la protekto de patento, iu konkuranto tamen aplikas la patentitan procedon sen aĉeti la patenton aŭ pagi por obteni licencon? Triono de la prelegoj de la 1999a konferenco rilatis al tiaj konfliktoj. Por malgrandaj entreprenoj oni proponis asekuron kiu kovru la jurajn kostojn por respektigi la patentprotekton. Oni debatis pri eblaj specialaj juĝejoj por patentaferoj. Iuj favoras arbitracion.


    Aldonoj

    (Esperanta traduko nur estas se estas ĝenerala interkonsento aŭ se ne eblas miskompreno pri la tradukaĵo)

    Listo de la ĉefaj internaciaj traktatoj
    • 1883: Konvencio de Parizo
    • 1970: Patent Cooperation Treaty (PCT)
    • 1973: Munich Convention for European Patents (kreo de Eŭropa Patent- Organizaĵo - EPO)
    • 1975: Traktato de Luksemburgo (pri patentregularo por Eŭropa Unio; ĝis nun ne efektiviĝis)
    • 1994: Agreement on Trade Related Aspects of Intellectual Property Rights (TRIPS, 120 landoj)
    Listo de mallongigoj kaj nomoj
    • BIRPI: Antaŭanto de WIPO
    • BIX: Business Intelligence Express (kanada serĉilo, ankoraŭ eksperimenta, interrete: strategis.ic.gc.ca/bix)
    • Derwent: Privata brita firmao kiu laŭ mendo faras esplorojn pri patentoj kaj disponigas patent-datumbazojn al siaj klientoj (www.derwent.com)
    • DII: Derwent Innovations Index
    • DWDI: Derwent World Drug Index
    • DWPI: Derwent World Patent Index
    • EPC: European Patent Classification (plidetaligo de IPC)
    • Epidos: Filio de EPO en Vieno, Aŭstrio (1988/1992, postsekvanto de INPADOC)
    • EPO: Eŭropa Patent-Organizaĵo - Eŭropa Patent-Oficejo (www.european-patent-office.org)
    • epoline: nova programaro de EPO por asisti al patentpetanto EPOQUE: Interna serĉsistemo de Derwent esp@cenet: senpaga, interreta sistemo de EPO por serĉi patentojn
    • IIB: Institut International des Brevets (Den Haag, Nederlando) (nun sekcio de EPO kiu esploras la novecon de petita patento)
    • INPADOC: Gesellschaft zur Errichtung und dem Betrieb des Inter- nationalen Patentdokumentationszentrums (Vieno, Aŭstrio), nun Epidos, filio de EPO
    • IPC: International Patent Classification System (kreita de INPADOC)
    • IPDL: Industrial Property Digital Library (1999, senpaga, interreta servo de JPO pri japanaj patentoj, kun parte informoj en angla lingvo)
    • IPR: Intellectual Property Rights
    • Japio: Informservo de JPO
    • JPO: Japana Patent-Oficejo
    • MIMOSA: internacie uzata programaro por traserĉi patentinformojn sur CD-ROMo kaj DVD (postsekvanto de Patsoft)
    • NPB: National Patent Board (Usono)
    • OBI: Patent-oficejo de Grekio
    • PAT: Patent Abstracts of Japan (resumoj en angla lingvo de japanaj patentoj)
    • PATLIB: European Patent Library Initiative
    • PATINNOVA: dujara eŭropa konferenco pri patentoj (Vieno 1997, Halkidiki 1999, Cardiff 2001)
    • Patsoft: programaro de EPO por traserĉi patent-datumbazojn (nun anstataŭita per MIMOSA)
    • PCI: Patent Citation Index (Derwent)
    • PCS: Patent Classification Service (de INPADOC)
    • PCT: Patent Cooperation Treaty (Usono, 1970) (administra sidejo ĉe WIPO)
    • PFS: Patent Family System (de INPADOC)
    • PTO: Patent and Trademark Office (Usono, 1836) (ankaŭ: USPTO)
    • Questel-Orbit: Franca kompanio (filio de ŝtata France Telecom) kiu prizorgas patentajn datumbazojn kaj verkas komputilajn programojn por patentoficejoj
    • TRIPS: Trade Related Aspects of Intellectual Property Rights
    • USPTO = PTO
    • WIPO: World Intellectual Property Organization (Genéve, Svisio)
    • WPI: World Patent Index

    verkis: Roland Rotsaert

    fonto: "La Merkato 73, julio 2001"


    Al la starta pago de STEB Reen al la antaŭa paĝo!